|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ELEMENTA KALKULLIBRETOAŭtoro: Wâner Marlière Arruda |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Jen, karaj gelernantoj, la dividoj de la tempo:
Jarmilo (aŭ miljaro) enhavas 1000 jarojn aŭ 10 jarcentojn
Jarcento (aŭ centjaro) enhavas 100 jarojn aŭ 10 jardekojn
Jardeko (aŭ dekjaro) enhavas 10 jarojn
Jarkvino (aŭ kvinjaro) enhavas 5 jarojn
Jartrio (aŭ trijaro) enhavas 3 jarojn
Jarduo (aŭ dujaro) enhavas 2 jarojn
Jaro enhavas 12 monatojn aŭ 2 semestrojn aŭ 4 kvaronjarojn
Semestro (aŭ sesmonato, duonjaro) enhavas 6 monatojn aŭ 2 kvaronjarojn
Kvaronjaro (aŭ jarkvarono, trimestro) enhavas 3 monatojn
Monato enhavas 30, 31, 28 aŭ 29 tagojn aŭ 4 semajnojn
Semajno enhavas 7 tagojn
Tago enhavas 24 horojn
Horo enhavas 60 minutojn
Minuto enhavas 60 sekundojn
La suna-jaro enhavas 365 tagojn kaj 6 horojn, je ĉiu kvaropajaro estas aldonita 1 tago al la monato februaro, kiu ordinare enhavas 28 tagojn, enhavante tiel 29 tagojn; tiu jaro kiu enhavas 366 tagojn nomiĝas “superjaro”.
Rigardante la sekvantajn versojn, oni vidas kiuj estas la monatoj enhavantaj 30 tagojn kaj kiuj enhavas 31:
“Tridek tagojn enhavas novembro,
Aprilo, Junio kaj septembro,
Februaro dudek ok enhavas.
Se superjaro dudek naŭ ĝi enhavas,
Kaj la aliaj, kiuj sep estos
Tridek unu ĉiuj enhavos”.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.