La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ELEMENTA KALKULLIBRETO

Aŭtoro: Wâner Marlière Arruda

©2026 Geo

La Enhavo

OPERACIOJ

En la Aritmetiko ekzistas la jenaj, kvar operacioj, nome: sumigi (aŭ adicii), subtrahi, multipliki kaj dividi.

SUMIGI AŬ ADICII → Estas la operacio en kiu oni kunigas diversajn unuojn de la sama speco en nur unu nombro. La nombrojn, kiujn oni devas sumigi, nomiĝas SUMEROJ, kaj la rezultato SUMOTUTAĴO.

25  → sumeroj
+30  → sumeroj
55  → sumo

REGULO POR SUMIGI → Oni skribas la sumerojn, metante unu super la aliaj, tiamaniere ke la dekstraj ciferoj de ĉiu sumero koincidas en la sama kolumno. Poste, oni faras strekon malsupre kaj kunigas la unuojn kiuj estas en la sama kolumno, unu kun la aliaj, komencante de dekstre ĝis maldekstre. Se la sumigo estas ĝis naŭ (9), oni skribas ĝin kiel ĝi estas; se ĝi estas 10, 18, 34, k.a., oni skribas nur la dekstran ciferon, kaj la reston ni sumigos kun la maldekstra kolumno (la plej proksima). La unuoj kiuj devas pasi al la maldekstra kolumno estas:

De 1 ĝis 9 iros 0
De 10 ĝis 19 iros 1
De 20 ĝis 29 iros 2
De 30 ĝis 39 iros 3
De 40 ĝis 49 iros 4
De 50 ĝis 59 iros 5
De 60 ĝis 69 iros 6
                De 70 ĝis 79 iros 7
De 80 ĝis 89 iros 8
De 90 ĝis 99 iros 9
De 100 ĝis 109 iros 10
De 110 ĝis 119 iros 11
De 120 ĝis 129 iros 12
De 130 ĝis 139 iros 13
      k.t.p.

Ekzemploj de sumigoj:

(1)            (1)(2)            (1)(1) (1)  
34   236   1,428   }sumeroj
+ 18   789   9,573
52   + 127   + 6,317
    1 152   17,318   }sumo
(1) (2)            (2) (1) (1)            9  
374   1.734   5  
525   2.512   3
312   8.437   8
427   + 7.777   + 7  
+ 238   20.468   32  
1.876              k.a.

Bone, farinte la operaciojn ni devas rigardi ĉu ĝi estas korekta, farante pruvojn, kiuj povas esti dumaniere: “naŭa pruvo(pruvo el naŭoj) kaj “reala pruvo”.

La Naŭa Pruvo:

Tiu ĉi pruvo estas multe uzata, malgraŭ ĝi ne estas ĉiam korekta. Ĝi konsistas el la eltiro el la kvanton kiu superas la “naŭan kvanton” sumere, kaj poste de la sumo. Se la rezultoj estas la samaj, la operacio devas esti korekta.

Ekz:. de la naŭaj pruvoj:

1)      34            3+4=7  
  +18   7+1=8+8=16 "naŭ for" 7  
  52   5+2=7 7=7 (korekta)
        ĉk!
         
2) 236   2+3=5+6=11 "naŭ for" 2  
  739   2+7+9 (naŭ for 0) 8+9=17 "naŭ for" 8
  +127   8+1=9, 2+7=9 "naŭ for" 0  
  1.152   1+1=2, 2+5=7, 7+2 = 9 0 = 0 (korekta)
        ĉk!
       
3) 1.428   1+4=5+2=7+8=15 "naŭ for" 6
  9.573   6+9=15, (naŭ for 6) 6+5=11, 2+7=9, 0+3=3
  +6.317   3+6=9, 0+3=3+1=4+7=11 "naŭ for" 2.
  17.318   1+7=8, 8+3=11, 2+1=3+8=11 "naŭ for" 2

Rimarku ke la operacioj estas korektaj, kaj ankaŭ la “pruvoj”.

4)      374            3+7=10, 1+4=5  
  525   5+5=10, 1+2=3+5=8  
  312   8+3=11, 2+1=3+2=5  
  427   5+4=9, 2+7=9 (naŭ for 0)  
  +238   2+3=5+8=13 "naŭ for" 4  
  1.876   1+8=9, 0+7=7, 7+6=13 "naŭ for" 4  
        4=4 (ĉk!)
         
5) 1.734   1+7=8+3=11, 2+4=6  
  2.520   6+2=8+5=13, 4+2=6  
  8.437   6+8=14, 5+4=9, 3+7=10 "naŭ for" 1
  +7.777   1+7=8+7=15, 6+7=13, 4+7=11 "naŭ for" 2
  20.468   2+0=2+4=6+6=12, 3+8=11 "naŭ for" 2
        2=2 (ĉk!)

La Reala Pruvo:

Ĝi estas ĉiam korekta. Oni strekas unu sumeron kaj denove sumigas. Ni devas subtrahi tiun ĉi sumon el la unua rezulto. Se ĝi estas egala al la strekita sumero, la sumo estas korekta.

Ekz.: de la reala pruvo:

      (1)       
2)      236            236            1.152     unua sumo
  739   +127   - 363     dua sumo
  +127   363   789     strekita sumero
  1.152          
             
      (1) (1)      
5) 1.734   1.734   20.468     unua sumo
  2.520   2.520   -12.691     dua sumo
  +8.437   +8.437   7.777     strekita sumero
  7.777   12.691      
  20.468          

SUBTRAHI

Estas la operacio per kiu oni trovas la diferencon kiu estas inter du nombroj.

REGULO POR SUBTRAHI → Oni skribas la grandan nombron super la malgranda, maniere ke la dekstraj ciferoj koincidas unu kun la aliaj, kaj oni eltiras el ĉiu unuo de la malgranda nombro tiun, kiu korespondas al granda nombro. La granda nombro oni nomigas “subtrahota”, la malgranda nombro estas “subtrahanta”, kaj la rezultato: “resto” aŭ “diferenco”.

Ekz.:

1)      1.576  → substrahoto
  -1.010  → substrahanto
  0 556  → resto aŭ diferenco
     
2) 143  
  -62  
  81  
     
3) 9.438  
  -1.652  
  7.786  
     
4) 7.777  
  -2.222  
  5.555  

Farinte la operacion oni devas fari poste ankaŭ la pruvon por vidi ĉu ĝi estas ĝusta.

La Naŭa Pruvo

Unue ni faras ĝin rilate al la subtrahoto. Poste, ni tiamaniere faras ĝin rilate al la subtrahanta cifero kaj al la resto (sumigante unu kun la alia) de la operacio. Se ambaŭ la rezultatoj estas korektaj, la operacio povas esti korekta.

Ekz.:

1)      1.576        1+5=6+7=13, 4+6=10 "naŭ for" 1
  -1.010   1+0=1+1=2+0=2
  0 566   2+0=2+5=7+6=13, 4+6=10 "naŭ for" 1
      1=1 ĉk!
       
2) 143   1+4=5+3=8
  -62   6+2=8
  81   8+8=16, 7+1=8
      8=8 ĉk!
       
3) 9.438   9+4=13, 4+3=7+8=15 "naŭ for" 6
  -1.652   1+6=7+5=12, 3+2=5
  7.786   5+7=12, 3+7=10, 1+8=9, 0+6=6
      6=6 ĉk!
       
4) 7.777   7+7=14, 5+7=12, 3+7=10 "naŭ for" 1
  -2.222   2+2=4+2=6+2=8
  5.555   8+5=13, 4+5=9+5=14, 5+5=10 "naŭ for" 1
      1=1 ĉk!

La Reala Pruvo → Oni trovas ĝin sumigante la subtrahantan nombron kun la resto. Se la rezultato estas la sama kiel la subtrahota nombro, la operacio estas korekta.

Ekz.:

1)      1.576        1.010
  -1.010   +0.556
  0 566   1.576
       
2) 143   62
  -62   +81
  81   143
       
      (1)   
3) 9.438   1.652
  -1.652   +7.786
  7.786   9.438
       
4) 7.777   2.222
  -2.222   +5.555
  5.555   7.777

MULTIPLIKI

Estas la operacio en kiu oni ripetas nombron diversfoje, tiel kiel la kvanton de unuoj kiuj estas en alia nombro. Ĝi konsistas el: multiplikoto kaj multiplikanto, kiuj nomiĝas “faktoroj”. La rezultato estas produto aŭ tuto. La nombro kiu estas ripetata estas la multiplikoto, kaj la alia estas la multiplikanto.

REGULOREGULO POR MULTIPLIKI → Por fari multiplikon, oni skribas la multiplikanton,sube la multiplikoton, farante strekon, kaj oni devas multipliki ĉiun ciferon de mutiplikanto per ĉiu cifero de multiplikoto, tiamaniere ke la unua dekstra cifero el la parta produto estu sube la cifero kiun oni multiplikas. Poste, ni devas sumigi la partajn produtojn, kaj la rezultato estas la fina produto.

Ekz.:

1)      236  → multiplikoto } "faktoroj"
  x 27  → multiplikanto
  1652    
  + 472      
  6372  → fina produto
2) 2            3) 42            4) 38            5)      2
  x 3     x 5     x 79     x 15
  6     210     342     10
              + 266       + 2  
              3002     30
6) 1437
  x 2456
  8222
  7185  
  5748    
  + 2874      
  3529272

Farinte la multiplikojn, ni devas observi ĉu ili estas ĝustaj.

La Naŭa Pruvo: Ni faras ĝin, komencante unue per la multiplikoto; poste ni faras ĝin rilate al la multiplikanto, multiplikante la rezultatojn. Se la produkto estos la sama kiel la “nauaj” de la rezultato, aŭ fina produkto, la operacio povas esti korekta.

Ekz.:

1)      2+3=5+6=11 "naŭ for" 2
  2+7=9 "naŭ for" 0
  6+3=0 → 0+7+2=9 "naŭ for" 0
  2x0=0 → same kiel la "naŭaj" faritaj el la fina produto.

ATENTU! La gelernantoj devas observi, laŭ la “Naŭa Pruvo”, ĉu la antaŭaj operacioj de 2 ĝis 6 estas ĝustaj.

La Reala Pruvo: Ni devas fari ĝin per helpo de la operacio “divido”, kiun ni instruos unue, kaj poste, ni donos ekzemplon de tiu pruvo.

DIVIDI

Estas la operacio per kiu oni povas scii, kiomfoje nombro enhavas alian nombron. Divido konsistas el du nombroj: La dividoto estas la nombro kiun ni devas dividi, kaj la divizoro estas la nombro per kiu oni dividas la dividoton.

La rezultato de la operacio estas nomata kvociento. Ĝi povas estis ekzaktaj aŭ ne-ekzaktaj.

En la dividoj ne-ekzaktaj, aperas ciferon kiu devas ankoraŭ esti dividita, nomata resto. Tiu nombro (resto) estas ĉiam pli malgranda ol la divizoro

REGULO POR DIVIDI

Oni skribas la dividoton maldekstre de la divizoro kaj oni faras strekon kun angulo de 90° (orta). Ni devas skribi sube la streko la nombron, kiu estas necesa por enhavi la divizoron; tiu nombro estas nomata kvociento. La produkto de la kvociento per la divizoro oni subtrahas el la maldekstra parto de la dividoto, kaj se estas resto, ĉe ĝi, dekstre, ni skribas la sekvantan nombron de la dividoto. Ni devas ripeti tion, dum ekzistas nombroj en la dividoto.

Ekzemploj de dividoj:

a) Ekzaktaj:

1)      dividoto →  8       2    ← divizoro      
  resto →  0   4  ← kvociento       aŭ 8 ¸ 2 = 4
2)      45     3    
  15     15  
    0          aŭ 45 ¸ 3 = 15
       
3) 351     27  
  081     13  
     0         aŭ 351 ¸ 27 = 13
4)      1538934     6       
    33   256489  
      38    
        29    
          53    
            54    
              0       aŭ 1538934 ¸ 6 = 256489

b) Ne ekzaktaj:

1)   9     4  
  1     2
    0    
     
2) 3254     12
  85         271
     14    
  2    
3)      185723     146    
    397     1272
    1052  
        303  
          11  

Ankaŭ, kiel ni faris kun la antaŭaj operacioj, ni devas observi, ĉu la dividoj estas ĝustaj, farante la pruvojn: naŭajn kaj realajn. Sed, antaŭ tio, mi devas plenumi mian promeson, farante ekzemplojn de realaj pruvoj de la operacio multipliki, de la ekzemploj, kiujn mi faris antaŭe:

1)      236      
  x 27    →    6327     27
  6.372         236
         
2) 38      
  x 79    →    3.002   38
  3.002       79
3)      1.437      
  x 2.456    →    3.529.272     2.456
  3.529.272       1.437

Nun, jes, ni povas vidi la “naŭa pruvo”de la operacio dividi.

NAŬA PRUVO

Ni faras ĝin, unue kun la kvociento, kaj la “naŭan reston” ni devas multipliki per la “naŭa resto” de divizoro. Se la produto estas la sama kiel la “naŭa resto” de dividoto la operacio povas esti korekta. Se en la operacio dividi ekizistas “resto”, oni kunigos ĝin kun la produto de multiplikado de divizoro x kvociento. Vidu kelkajn ekzemplojn:

a) Ekzaktaj:

1)      351     27 1 + 3 = 4  
  081     13 2 + 7 = 9  → "naŭ for" 0
     0     4 x 0 = 0  
      3 + 5 = 8 + 1 = 9  → "naŭ for" 0
4)      1538934     6      2 + 5 = 7 + 6 = 13, 4 + 4 = 8 + 8 = 16, 7 + 9 = 16
    33   256489 16 "naŭ for" 7
      38   7 x 6 = 42, 4 + 2 = 6
        29   1 + 5 = 6 + 3 = 9, 8 + 9 = 8 + 3 = 11, 2 + 4 = 6
          53    
            54    
              0    

La pruvo kaj la operacioj estas korektaj.

b) Ne ekzaktaj:

1)      3254     12     2 + 7 =  "naŭ for" 0 + 1 = 1
  85       271 1 + 2 = 3
     14     1 x 3 = 3 + 2 = 5
  2     3 + 2 = 5 + 5 = 10, 1 + 4 = 5
      ĉk! – ĉio korekta!
2)      185723     146        1 +- 2 = 3 + 7 = 10, 1 + 2 = 3
      397   1272 1 + 4 = 5 + 6 = 11 "naŭ for" 2
      1052   3 x 2 = 6 + 1 = 7 + 1= 8
          303   1 + 8 = 9, 5 + 7 = 12, 3 + 2 = 5 +3 = 8
            11   ĉk!

Se la rezultato estas la sama, ne estas necese sumigi la reston al la multipliko de la divizoro per la kvociento

REALA PRUVO

Oni devas fari ĝin, multiplikante la kvocienton per la divizoro. Se la produto estas la sama kiel la dividoto, la operacio estas ĉiam ĝusta. Se ekzistas resto, ni devas sumigi ĝin kun la produto. Jen kelkaj ekzemploj:

a) Ekzaktaj:

1)      8 ¸ 2 = 4  → 2 x 4 = 8
  dividoto →  8       2    ← divizoro
  resto →  0   4  ← kvociento
    dividoto = (divizoro x kvociento) + resto     
        8 = (2 x 4) + 0 = 8
        ĉk!

2)     45 ¸ 15 = 3 → 3 x 15 = 45
3)     1.538.934 ¸ 6 = 256.489 → 6 x 256.489 = 1.538.934

b) Ne ekzaktaj

1) 3.254 ¸ 12 = 271 (resto=2) → 12 x 271 = 3.252 + 2 = 3.254
2) 185.723 ¸ 146 = 1.272 (resto = 11) 146 x 1.272 = 185.712 + 11 = 185.723


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.