|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ELEMENTA KALKULLIBRETOAŭtoro: Wâner Marlière Arruda |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
ARITMETIKO → La scienco kiu instruas nin, kiel kunmeti kaj dismeti la nombrojn, nomiĝas ARITMETIKO. Kiel okazas kun aliaj sciencoj, ĝi devas esti multe lernata por esti bone komprenata. Do, kara lernanto, de nun lernu iomete ĉiutage, lernu tiu estas la vojo de la triumfo.
NOMBRO → La nombro montras al ni kiomfoje la unuon estas enhavita en la kvanto. La nombro povas esti: entjero (aŭ senfrakcia), frakcia, cêfa, orda, para, nepara, abstrakta, konkreta, simpla, kaj komponita.
ENTJERO → Estas tiu, kiu konsistas el entjeraj unuoj.
Ekz.:
2 bananoj,
5 piroj,
9 prunoj, k.t.p.
FRAKCIA NOMBRO → Estas tiu, kiu konsistas el entjeraj unuoj kaj aŭ ne el frakciaj unuoj.
Ekz.:
1/2 = duono, 1/4 = kvarono, 1/5 = kvinono, … , 1/9 = naŭono
3/4 = tri kvaronoj, 2 1/2 = du kaj duono, 5 3/7 = kvin kaj tri seponoj.
Sep pomoj kaj duono. Du bananoj kaj kvarono.
Estas ordinaraj frakcioj:
4/6 = kvar sesonoj, 5/7 = kvin seponoj, 3/8 = tri okonoj, 1/2 = duono.
Estas nenormalaj frakcioj (kies numeratoro estas pli granda ol la denominatoro):
| 15 | → numeratoro | |
| 8 | → denominatoro |
4 1/7 estas frakcia nombro (konsistanta el entjero plus normala frakcio)
ĈEFA NOMBRO → Estas tiu, kiu montras al ni kelkajn kvantojn.
Ekz.:
2 teleroj, 6 krajonoj, 12 libroj, k.a.
ORDA NOMBRO → Estas tiu, kiu montras al ni ordon aŭ lokon (kiu reprezentas ordon aŭ lokon).
Ekz.:
tria paĝo; due; en la kurado, li estis la tria.
PARA NOMBRO → Estas tiu, kiu povas esti dividita duone, prezentante ekzaktan dividon.
Ekz.:
8, 22, 500, 124 (finaj ciferoj estas: 0, 2, 4, 6, 8 –).
NEPARA NOMBRO → Estas tiu, kiu dividite duone, ne prezentas ekzatan dividon, kontraŭe, prezentas reston. (Ekstremaj ciferoj estas: 1, 3, 5, 7, 9).
Ekz.:
| 9 | ( | 9 : 2 = | 4 | , resto = 1) |
| 43 | ( | 43 : 2 = | 21 | , resto = 1) |
| 111 | ( | 111 : 2 = | 55 | , resto = 1) |
ABSTRAKTA NOMBRO → Estas tiu, kiu ne rilatas al determinitaj unuoj.
Ekz.:
10, 25, 54, k.a.
KONKRETA NOMBRO → Estas tiu, kiu rilatas al determinitaj unuoj.
Ekz.:
10 piroj; 25 bananoj; 54 pomoj, k.a.
SIMPLA NOMBRO → Estas tiu, kiu konsistas el nur unu cifero.
Ekz.:
1, 2, 3, k.a.
KOMPONITA NOMBRO → Estas tiu, kiu konsistas el du aŭ plu ciferoj. La komponitaj nombroj estas senfinaj, ĉar post la nombro 10, la aliaj estas komponitaj.
Ekz.:
10, 25, 1.500, k.a.
KVANTO → Estas ĉio, kion oni povas pligrandigi aŭ malpligrandigi. Povas esti KONTINUA aŭ NEKONTINUA.
KONTINUA KVANTO → Estas la kvanto kiu montras al ni tutaĵon seninterrompan (ne interrompita).
Ekz.:
elektra fadeno.
NEKONTINUA KVANTO → Estas tiu, kiu reprezentas tutaĵon farita el diversaj partoj.
Ekz.:
porcioj da prunoj.
NOMBRADO → Montras al ni kiel oni devas fari por reprezenti kaj legi la nombrojn. Povas esti parolata aŭ skribata.
PAROLATA NOMBRADO → Estas tiu, kiu esprimas la nombrojn uzante vortojn.
Ekz.:
tri, dudek, k.a.
SKRIBATA NOMBRADO → Estas tiu, kiu esprimas la nombrojn uzante ciferojn aŭ literojn.
Ekz.:
3, 20, I, XX, LI, k.a.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.