La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


FUNDAMENTA KRESTOMATIO

Aŭtoro: Ludoviko Lazaro Zamenhof

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

POEZIO II

EL HAMLETO

(Tradukita de L. Zamenhof.)

AKTO I

SCENO I

Teraso antaŭ la palaco.
Francisko staras sur la posteno;
Bernardo venas.

BERNARDO

He! Kiu?

FRANCISKO

Halt'! Respondu : kiu iras?

BERNARDO

La reĝo vivu!

FRANCISKO

Ĉu Bernardo?

BERNARDO

Jes!

FRANCISKO

Vi akurate venis al la servo!

BERNARDO

Dekdua horo sonis. Iru dormi.

FRANCISKO

Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,
Kaj mi min sentas nun ne tute bone.

BERNARDO

Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?

FRANCISKO

Eĉ mus' ne preterkuris.

BERNARDO

Bonan nokton!
Se vidos vi Marcellon, Horacion,
Kolegojn miajn, rapidigu ilin!

FRANCISKO

Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?

(Horacio kaj Marcello venas.)

HORACIO

Amikoj de la lando.

MARCELLO

Kaj de l' reĝo.

FRANCISKO

Nu, bonan nokton!

MARCELLO

Bonan al vi dormon!
Vin kiu anstataŭas nun?

FRANCISKO

Bernardo.
Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.)

MARCELLO

He! Bernardo!

BERNARDO

Ĉu Horacio?

HORACIO

Peco de li mem.

BERNARDO

Salut' al vi, Marcello, Horacio!

HORACIO

Ĉu la apero nun denove venis?

BERNARDO

Nenion vidis mi.

MARCELLO

Jen Horacio
Parolas, ke ĝi estas nur imago,
Ne kredas li pri la fantom' terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom' parolu.

HORACIO

He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.

BERNARDO

Sidiĝu do, kaj provos mi denove
Ataki per rakont' orelon vian,
Ke ĝi forĵetu sian obstinecon
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.

HORACIO

Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,
Kaj vi rakontu.

BERNARDO

En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkaĵo la ĉiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Sin trovis, tiam ni – mi kaj Marcello –
Ekvidis. . . .

MARCELLO

Haltu! Jen ĝi mem aperas!

(Montras sin spirito en armaĵo.)

BERNARDO

Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!

MARCELLO (al Horacio).

Vi estas instruita, Horacio,
Parolu vi kun li!

BERNARDO

Ĉu ne simila
Li estas al la reĝo? Diru mem!

HORACIO

Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas!

BERNARDO

Li volas, ke kun li oni parolu.

MARCELLO

Parolu, Horacio!

HORACIO (al la spirito).

Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksteraĵo
De la mortinta reĝo de Danujo?
Mi vin priĵuras per ĉielo : diru!

MARCELLO

Li estas ofendita.

BERNARDO

Li foriras.

HORACIO

En nomo de ĉielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.)

MARCELLO

Li iris for, respondi li ne volis.

BERNARDO

Ha, Horacio, kio al vi estas?
Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli
Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?

HORACIO

Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
Okuloj.

MARCELLO

Ne simila al la reĝo?

HORACIO

Ne malpli multe, ol vi al vi mem.
Jes, ĝuste tian portis li armaĵon
En la batalo kontraŭ la Norvegoj,
Li ĝuste tian vidon havis, kiam
Li en kolero sian pezan glavon
En la glacion batis. Strange!

MARCELLO

Tiel
Li jam du fojojn kun minaca vido
Aperis antaŭ ni en sama horo.

HORACIO

Ne povas mi precize ĝin klarigi;
Sed la apero, kiom mi komprenas,
Al nia land' malbonon antaŭdiras.

MARCELLO

Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial
Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj
Nun estas pretigataj ĉiam novaj,
El l' eksterlando venas bataliloj,
Rapide ŝipoj estas konstruataj
En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj
Ne ĉesas la prepara laborado?
El kia kaŭzo tiu rapidado
Kaj laborad' en tago kaj en nokto?
Ĉu povas iu diri?

HORACIO

Jes, mi povas, –
Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.
La lasta reĝo, kies la figuro
Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam
Vokita – vi ĝin scias – al batalo
De la Norvega reĝo Fortinbras.
Hamleto, nia brava, glora reĝo,
En la batalo venkis Fortinbrason.
Laŭ la kontrakto antaŭsigelita
Kaj sankciita de la rajt' kaj moro
Post morto de l' venkita Fortinbras
La tuta lando de l' venkita reĝo
Transiris en posedon de l' venkinto.
Se la venkinto estus Fortinbras,
Al li transiri devus nia lando.
Sed nun la juna fil' de Fortinbras,
Kuraĝigita eble per la morto
De nia reĝo, amasigis aron
Da kuraĝuloj kaj aventuristoj
Por entrepreno, kiun nia regno
Komprenas bone; lia celo estas :
Per forta mano de la bataliloj
Elŝiri nun el nia man' la landon,
Perditan per batal' de lia patro.
Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo
De niaj prepariĝoj kaj gardado
Kaj laborado en la tuta lando.

BERNARDO

Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas
Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe
Nun vizitadas nokte nian gardon
Terura la fantomo en armaĵo
De l' reĝo, kiu kaŭzis la militon.
 

HORACIO

Ne! Mi alion timas de l' fantomo!
En la plej glora temp' de l' granda Romo,
Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,
Mortintoj sin ellevis el la tomboj
Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
Kaj sanga roso, makulita suno,
Mallumigita luno, – ĉio tio
Aperis tiam kiel antaŭsignoj
De granda malfeliĉo. Tiel ofte
Antaŭ la veno de renversoj grandaj
Sin montras strangaj kaj teruraj signoj
En la naturo. Al ni ankaŭ certe
Nun la ĉielo sendas tian signon. . . .

(La spirito denove aperas.)

HORACIO

Sed ha! denove li aperas! Nepre
Mi nun kun li parolos, se eĉ morto
Al mi per ĝi minacos! Halt', fantomo!
Se voĉon vi posedas kaj parolon, –
Parolu! Se per ia bona faro
Al vi trankvilon povas mi alporti, –
Parolu! Se danĝero al la lando
Minacas kaj ankoraŭ estas eblo
La landon antaŭsavi, – ho, parolu
Kaj se en via vivo vi kolektis
Trezorojn kaj enfosis en la teron
Kaj nun pro ili vagas en la noktoj, –
Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias.)
Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!

MARCELLO

Ĉu piki lin per mia halebardo?

HORACIO

Jes, piku lin, se li ne volas stari!

BERNARDO

Jen ĝi!

HORACIO

Jen ĝi! Ho, halt'!

MARCELLO

Ha, ĝi foriris!

(La spirito foriras.)

Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco
Ni venas kun sovaĝa atakado!
Kiel aer' li estas nevundebla,
Kaj nia atakado estas vana!

BERNARDO

Li volis jam paroli, sed la koko Ekkriis.

HORACIO

Kaj subite li ektremis,
Simile al estaĵo pekoplena
Ĉe krio de teruro. Oni diras,
La koko, trumpetisto de l' mateno,
Per sia laŭta, forta, hela voĉo
El dormo vekas dion de la tago,
Kaj laŭ la krio de la koko tuj
El akvo, fajro, tero kaj aero
Spirito ĉiu, kie ajn li vagas,
Rapidas hejmen; la fantomo pruvis
Al ni, ke tio estas ne malvero.

MARCELLO

Li malaperis ĉe la koka krio.
Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska,
En kiu sur la teron venas Kristo,
La koko krias tra la tuta nokto :
Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj
Sin montri, kaj la nokto estas pura,
La steloj ne minacas, la koboldoj
Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas :
Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.

HORACIO

Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.
Sed vidu, la mateno purpurvesta
Sin levas sur la roson de l'monteto :
Ni povas jam forlasi la postenon,
Kaj mi konsilas : tion, kion vidis
Ni en la nokto, ni rakontu ĉion
Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras,
Ke la spirito, por ni tiel muta,
Al li parolos. Ĉu konsentas vi,
Ke ni al li raportu, kiel amo
Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas?

MARCELLO

Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias,
En kia loko ni lin certe trovos. (Ĉiuj foriras.)

SCENO II

Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto,
Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras.

REĜO

Ankoraŭ freŝa estas la memoro
Pri l'morto de la kara nia frato;
Al nia kor' konvenus nun funebri,
Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo
La tuta regno devus nun sulkiĝi :
Sed tamen la prudento necesigas
Nin venki la naturon; kun malĝojo
Pri la mortinto ni decidis ligi
Memoron pri ni mem kaj pri la regno.
Kaj tial ni kun ĝojo depremita,
Per unu el l' okuloj plezurante
Kaj per la dua larmojn verŝegante,
Kun ĝoj' funebra, plor' edziĝofesta,
Pesante juste ĝojon kun doloro,
Edziĝis kun l' edzin' de nia frato,
Kun la reĝino nia kaj vidvino,
Heredantino de la glora regno.
Obeis ni per tio ĉi al via
Konsilo tre prudenta kaj libera,
Akceptu nian dankon kaj saluton!
Kaj nun transiru ni al la aferoj.

Vi scias, ke la juna Fortinbras,
Ne respektante dece nian indon,
Pensante eble nun, ke per la morto
De nia kara frato renversiĝis
La ordo kaj la fort' en nia lando, –
Ekpensis, ke li estas pli potenca,
Kaj ekturmentis nin per la postulo
Redoni nun al li la tutan landon,
Perditan de mortinta lia patro
Laŭ plena rajt' al glora nia frato.
Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu
Decidon nian : Jen ni skribis skribon
Al l' onklo de la juna Fortinbras –
Malforta kaj malsana en la lito,
L'intencon de la nevo li ne scias –
Ni skribis, ke retenu li la nevon
De liaj krimaj, arogantaj agoj,
Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas
En lia propra lando kaj popolo.
Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,
Ni sendas kun la skribo kaj saluto
Al la maljuna estro de l' norvegoj.
Sed ne ricevas vi la rajton trakti
Kun la norvego pli, ol en mezuro
De tio, kion ĵus ni al vi diris.
Adiaŭ, kaj per rapideco montru
Al ni fervoron vian!

KORNELIO kaj VOLTIMAND

Kredu, reĝo,
Fidele ni plenumos la ordonon.

REĜO

Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)

Kaj nun, Laerto, al l'afero via!
Vi diris, ke vi peti ion volas!
Pri kio ajn prudenta vi al ni
Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos.
Volonte ni plenumos vian peton.
Ne pli obea estas kap' al koro,
Ne pli servema mano al la buŝo,
Ol la Danuja tron' al via patro.
Sciigu nin pri la deziro via.

LAERTO

Mi petas vin, permesu al mi, reĝo,
Reiri nun Francujon. Mi volonte
El tie venis tien ĉi, por fari
La servon mian ĉe l' kronado via;
Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon,
Sopiras mi denove al Francujo,
Kaj nun de vi permeson mi petegas.

REĜO

Ĉu via patro ĝin permesas? Kion
Al tio diras Polonio?

POLONIO

Reĝo!
Li eldevigis la permeson mian
Per ne ĉesanta ripetado, tiel,
Ke fine mi al lia peto donis
Sigelon mian. Nun por li mi petas
Permeson vian, via reĝa moŝto.

REĜO

Mi liberigas vin. Nun via tempo
Libere estas al dispono via. –
Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,
Vi, kara nevo, kara filo mia!

HAMLETO (flanken)

Sed certe tute fremda per la koro.

REĜO

Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?

HAMLETO

Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno!

REĜINO

Forĵetu la doloron, kara filo,
Amikan frunton montru al la reĝo.
Ne serĉu kun palpebroj mallevitaj
Eterne vian patron en la polvo.
Vi scias ja : la leĝoj de l' naturo
Ne estas refareblaj! Kio vivas,
Necese devas iam morti. Vivo
Eterna post la tombo nur ekzistas.

HAMLETO

Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti.

REĜINO

Nu kial do la morto de la patro
Al vi ekŝajnis tiel eksterorda?

HAMLETO

Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino.
Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj,
Nek la okuloj plenaj de larmaro,
Nek la funebra vido de l' vizaĝo,
Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco
Min vere montras. Ĉio estas ŝajno.
Funebron estas tre facile ludi.
L' efektivaĵon portas mi interne;
Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.

REĜO

Tre bela kaj laŭdinda estas via
Malĝojo pri la patro la mortinta.
Sed sciu, ankaŭ via patro perdis
La patron sian, tiu – ankaŭ sian.
La filo, laŭ la ŝuldo de infano,
Funebri devas kelkan tempon. Tamen
Obstine kaj sen ia fino plendi, –
Agado tia estas granda peko
Kaj tute ne konvenas al la viro.
Ribel' ĝi estas kontraŭ la ĉielo,
Signo de kor' sovaĝa kaj senbrida,
De kapo nematura kaj malforta.
Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi
Ĝi devis; kio estas tute simpla,
Plej ordinara fakto en la mondo :
Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine
Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas
Pekado kontraŭ Dio kaj naturo,
Pekado kontraŭ la mortinto mem;
Malsaĝo antaŭ pura la prudento,
Kiu predikas : « patroj devas morti ».
Kaj kiu ĉiam, de l' mortint' unua
Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas :
« Ĝi devas tiel esti! » Mi vin petas,
Forĵetu la doloron la sencelan
Kaj vidu patron en persono nia;
La mondo sciu, ke al nia trono
Vi estas la sendube plej proksima,
Kaj, kiel plej amanta el la patroj,
Mi portas por vi amon plej varmegan
En mia koro. Ke vi nun reiru
Al la lernejo alta Vittenberga,
Ni tion ne dezirus; ni vin petas,
Vi restu apud ni, amata nevo,
Unua kortegano, kara filo.

REĜINO

Vi ne rifuzu al patrino via :
Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.

HAMLETO

Al vi obei estas mia ŝuldo.

REĜO

Jen tio estas bele respondita.
Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino,
La propravola cedo de Hamleto
Plenigas mian koron per plezuro;
Kaj tial ni aranĝos nun festenon,
Kaj kune kun la sono de l' pokaloj
La pafilegoj tondru; ĉiun fojon,
Kiam la reĝo levos la pokalon,
De l' tero tondro iru al ĉielo,
Tra l' mondo ĝojon disportante. – Venu!

(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras.)

HAMLETO

Ho, kial ne fandiĝas homa korpo,
Ne disflugiĝas kiel polv' en vento!
Sin mem mortigi kial malpermesis
La Plejpotenca! Dio mia granda!
Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj
Aperas ĉiuj agoj de la mondo!
Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj
Malbelaj herboj, ĉie senescepte!
Apenaŭ pasis du monatoj! Ne!
Nur ses semajnoj! Tia granda homo!
Se lin kompari kun la nuna reĝo,
Li estis Apolono ĉe Satiro!
Kaj tiel amis li patrinon mian,
Ke al la ventoj eĉ li ne permesis
Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo!
Ho tero! Ĉu forgesi estas eble?
Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis!
Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . .
Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!
Malforto! via nom' estas : virino!
Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis
La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante
Funebre post la ĉerk' de mia patro.
Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj.
Ho Dio mia! Besto senprudenta
Malĝojus ja pli longe! Nun edzino
De mia onklo, frat' de mia patro,
Sed ne simila pli al mia patro,
Ol mi al Herkuleso! Nur monato!
La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj
Ankoraŭ de l' vizaĝ' ne malaperis, –
Ŝi estas jam edzino de alia!
Ho, malbenita rapideco flugi
En kriman liton, liton de adulto!
Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu
Kor' mia, sed silentu mia buŝo!

(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)

HORACIO

Salut' al la reĝido!

HAMLETO

Ha, mi ĝojas
Vin vidi! Se memoro min ne trompas,
Vi estas Horacio?

HORACIO

Jes, reĝido,
Kaj ĉiam tute preta al vi servi.

HAMLETO

Ne nomu min « reĝido », sed « amiko ».
Sed kial vi forlasis Vittenbergon?
(Al Marcello) Marcello?

MARCELLO

Jes, reĝido.

HAMLETO

Mi tre ĝojas
Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze,
Por kio vi forlasis Vittenbergon?

HORACIO

De maldiligenteco, ho, reĝido

HAMLETO

Al malamiko via ne permesus
Mi tion diri, kaj vi vane penas
Kredigi min, ke tio estas vero.
Mi scias, vi ne amas sen laboro
Vagadi. Kion tie ĉi vi faras?
Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni?

HORACIO

Mi alveturis al la enterigo
De via patro.

HAMLETO

Ha, ne moku min,
Kolego; diru, ke vi alveturis
Al fest' edziĝa de patrino mia!

HORACIO

Jes, vero, princ', la dua baldaŭ sekvis
Post la unua.

HAMLETO

Vidu, mia kara, –
Afero simpla de ekonomio :
De l' fest' funebra restis multaj manĝoj, –
Por ke la manĝoj vane ne pereu,
Edziĝon fari oni nun rapidis.
Ho, pli volonte mi en la infero
Renkontus malamikon plej malbonan,
Ol tagon tiun ĉi alvivi! Ŝajnas
Al mi, ke mi la patron mian vidas . . .

HORACIO

Ha, kie?

HAMLETO

En l' okuloj de l' animo.

HORACIO

Mi konis lin, li estis brava reĝo.

HAMLETO

Li estis homo en plej pura senco.
Al li similan ni neniam vidos.

HORACIO

Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis
Lin en la lasta nokto.

HAMLETO

Vidis? Kiun?

HORACIO

La reĝon, vian patron, mia princo.

HAMLETO

La reĝon? Mian patron?

HORACIO

Trankviligu,
Reĝido, por momento vian miron
Kaj elaŭskultu, kion mi raportos
Pri mirindaĵo, kies la verecon
Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj.

HAMLETO

Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!

HORACIO

Du noktojn al Marcello kaj Bernardo
Aperis ĝi : postene ili staris, –
Kaj jen en noktomeza silentego
Aperas antaŭ ili ia ombro,
Simila tute al la patro via,
Armita de la kapo ĝis piedoj;
Per paŝo serioza kaj majesta,
Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas;
Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon
Antaŭ la teruritaj oficiroj,
Proksime tiel, ke per halebardo
Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj
De granda timo, ili mute staras
Kaj eĉ ne provas ion ekparoli.
Pri la aper' mistera kaj terura
Al mi ili rakontis. Mi kun ili
En la sekvanta tria nokto gardis,
Kaj jen tre vere en la sama horo,
Pri kiu ili diris, en la sama,
Perfekte tiu sama maniero
Aperis la fantomo. Vian patron
Mi konis, la fantom' al li similis,
Kiel de l' sama akvo gut' al guto.

HAMLETO

Sed kie ĝi okazis?

MARCELLO

Ĝi okazis
Sur la teras', kie ni staris garde.

HAMLETO (al Horacio)

Al li parolis vi?

HORACIO

Jes, mia princo;
Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.
Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas
La kapon kaj moveton ian faras,
Por ekparoli : sed subite tiam
Ekkriis laŭte koko la matenon,
Kaj tuje forrapidis la fantomo
Kaj malaperis.

HAMLETO

Efektive strange!

HORACIO

Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero!
Ni ĝin kalkulis kiel nian devon
Al vi raporti pri l' afero.

HAMLETO

Vere,
Sinjoroj, tio min maltrankviligas.
Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?

ĈIUJ

Jes.

HAMLETO

Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?

ĈIUJ

Jes, princo.

HAMLETO

De la kapo ĝis piedoj?

ĈIUJ

De l' kapo ĝis piedoj, nia princo.

HAMLETO

Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?

HORACIO

Levita estis lia viziero,
Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.

HAMLETO

Ĉu la rigardo estis malafabla?

HORACIO

Mieno lia montris pli suferon,
Sed ne koleron.

HAMLETO

Ĉu li estis pala,
Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo?

HORACIO

Terure pala.

HAMLETO

Ĉu li vin rigardis?

HORACIO

Tre forte.

HAMLETO

Kial mi kun vi ne estis!

HORACIO

Por vi l' apero estus tro terura!

HAMLETO

Tre povas esti. Ĉu li longe restis?

HORACIO

Apenaŭ centon povus vi kalkuli
Ĉe nerapida kalkulad'.

MARCELLO kaj BERNARDO

Pli longe!

HORACIO

Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.

HAMLETO

La barbo estis griza, ĉu ne vere?

HORACIO

Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis
Ĉe lia vivo : duonnigre-griza.

HAMLETO

Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros :
Denove eble venos la fantomo.

HORACIO

Ĝi certe venos.

HAMLETO

Kaj se ĝi aperos
En l' eksteraĵ' de mia nobla patro,
Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta
Al mi minacus la infero. Vin
Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis
Vi pri l' apero, tenu ankaŭ plu
Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio
Okazos eble en la nokto, havu
Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon.
Per mia amo mi vin rekompencos.
Adiaŭ do! en la dekdua horo
Sur la teraso mi vin revizitos.

ĈIUJ

Al via princa moŝto niaj servoj!

HAMLETO

Ne, via amo, kiel al vi mia. Adiaŭ do!

(Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)

Spirit' de mia patro
En bataliloj! Mi supozas ion
Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!
Ĝis tiam do trankvile! Malbonaĵoj
Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago,
Se eĉ murego tera ilin kovras.

(Foriras.)

SCENO III

Ĉambro en la domo de Polonio.
LAERTO kaj OFELIO eniras.

LAERTO

Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.
Adiaŭ, fratineto! Se vi havos
Okazon, ne forgesu al mi skribi
Pri via farto.

OFELIO

Ĉu vi tion dubas?

LAERTO

Sed pri Hamleto kaj pri lia amo
Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu,
Kiel kapricon kaj nur kiel ludon
De juna sango; bela violeto
En la printempo : frue elkreskinta,
Sed ne konstanta, – dolĉa, sed ne daŭra,
Odoro, ĝuo de momento unu,
Nenio pli.

OFELIO

Nenio pli?

LAERTO

Jes, tiel
Vi ĝin rigardu. La natur', kreskante,
Grandiĝas pli ne sole per la korpo
Kaj per la forto de la sama sento;
Kun la kreskado de la templo ofte
Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo
Interne. Nun li eble amas vin;
Nek trompo nek malico nun makulas
La virton de l' animo lia : tamen
Memoru vi, ke en la rango lia
De sia volo li ne estas mastro.
Li mem ja estas sklav' de sia stato;
Ne povas li, kiel la simplaj homoj,
Por si elekti : de elekto lia
Dependas farto de la tuta regno, –
Li tial devas gvidi la elekton
Per la aprob' kaj voĉo de la korpo,
Al kiu li mem servas kiel kapo.
Se li nun diras, ke li amas vin,
Prudente estas, ke vi al li kredu
Nur tiom, kiom povas li plenumi
La vorton sian, – tio estas tiom,
Kiom permesas la komuna voĉo
De tuta la Danujo. Ekmemoru,
En kia grad' honoro via povas
Suferi, se aŭskultos tro kredeme
Vi lian kanton, se la koron vian
Vi perdos kaj al lia persistado
Malkovros la trezoron vian ĉastan.
Vi timu ĝin, fratino mia kara,
Evitu flaman mezon de la amo,
Atakon kaj atencon de deziro!
Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston,
Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon.
Eĉ virto ne evitas kalumnion,
L' infanojn de printempo ofte mordas
La verm' ankoraŭ en la burĝoneco,
Kaj al la frua roso de juneco
Spiret' venena estas plej danĝera.
Vin gardu do! Tim' donas garantion.
Por la juneco ĉie staras retoj.

OFELIO

La sencon de l' instruo via bona
Konservos mi, por gardi mian bruston;
Sed, bona mia frato, vi ne agu
Simile al la predikistoj, kiuj
Predikas krutan vojon al ĉielo,
Dum ili mem senzorge kaj volupte
Sur flora vojo de gajeco paŝas,
Mokante pri prediko sia propra.

LAERTO

Ne timu! Tamen mi tro longe restis. –
La patro venas jen! (Polonio eniras.)

(Al Polonio) Duobla beno

Sendube duobligas la feliĉon :
Dank' al okazo mi denove povas
Adiaŭ al vi diri.

POLONIO

Vi ankoraŭ
La domon ne forlasis? Al la ŝipo!
La vento blovas helpe al la vojo,
Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu
Denove mian benon.

(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)

Kaj memoru
Regulojn, kiujn mi al vi instruis :
Ne ĉian penson metu sur la langon,
Ne donu tuj al ĉia penso faron.
Afabla estu, sed ne tro kredema.
Al la amiko saĝe elektita
Kunforĝu vin en fera fideleco,
Sed gardu vian manon de la premo
De ĉiu renkontota bona frato.
Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo;
Se vi ĝin ne evitos, – tiam agu
Fortike, ke la malamik' vin timu.
Al ĉiu servu per orelo via,
Sed ne al ĉiu servu per la buŝo.
Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu,
Sed propran juĝon en la kapo tenu.
Laŭ via mon' mezuru vian veston,
Sed ĉio estu takta kaj konvena;
Vin vestu bone, sed ne kiel dando :
Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron,
La homoj altastataj en Francujo
En tiu punkto estas tre zorgemaj.
Ne prenu prunte kaj ne prunte donu :
Per pruntedono ofte oni perdas
Krom sia havo ankaŭ la amikon,
Kaj pruntepren' kondukas al ruino
De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu
Fidela al vi mem, – de tio sekvos,
Ke vi ne estos ankaŭ malfidela
Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ,
Kaj mia beno vin akompanadu!

LAERTO

Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!

POLONIO

Jam tempo. Iru, oni vin atendas.

LAERTO

Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru
Pri tio, kion diris mi al vi!

OFELIO

Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,
Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas.

LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.)

Adiaŭ! (Foriras.)

POLONIO

Kia estas la konsilo,
Pri kiu li parolis?

OFELIO

Pri Hamleto,
Pri la reĝido.

POLONIO

Ha, jes, ĝustatempe!
Mi aŭdis, ke en lasta temp' Hamleto
Al vi komencis montri amikecon
Kaj ke vi mem apartan afablecon
Al li montradis. Se ĝi estas vero –
Mi aŭdis ĝin en formo de averto –
Mi devas al vi diri, ke vi mem
Kredeble ne komprenas tute klare
Danĝeron, kiu al filino mia
Kaj al honoro via nun minacas.
Kiel vi estas unu kun la dua?
La veron al mi diru!

OFELIO

De mallonge
Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,
Ke li estimas min.

POLONIO

Ha, ha! Estimo!
Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la « estimo » lia?

OFELIO

Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.

POLONIO

Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,
Ke vi akceptas por kontanta mono
La vortojn, kiuj vere ne enhavas
Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu
Prudente kaj singarde, ĉar alie
La malsaĝeco via la grandega
Vin pereigos!

OFELIO

Li al mi proponis
La amon sian pure kaj honeste.

POLONIO

Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!

OFELIO

Li ĵuris al mi, patro mia kara,
Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.

POLONIO

Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,
Ke se la sango bolas, tiam lango
La ĵurojn ne avaras. Ho, filino,
Ne prenu vi por fajro tiun flamon, –
Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas,
Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas
Eĉ la minuton de la promesado.
De nun kun via virga afableco
Avaru pli; la paroladon vian
Vi ŝatu pli, ne estu tute preta
Tuj laŭ ordono! La reĝid' Hamleto
Ankoraŭ estas juna, kaj li havas
Pli grandan liberecon, ol al vi
Donata povas esti. Ofelio,
Mallonge mi sed klare al vi diras :
Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj
Similaj estas trompaj delogantoj,
Antaŭparoloj de tre pekaj petoj;
Promesojn piajn ili hipokritas,
Por pli sukcese veni al la celo.
Per unu vorto : nun vi eĉ minuton
Ne restu en intima parolado
Kun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝu
Forgesi mian tiun ĉi ordonon!
Nun iru!

OFELIO

Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.)

 

SCENO IV

La teraso antaŭ la palaco.
Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.

HAMLETO

Ho, kiel akra estas la aero!

HORACIO

Jes, princo, blovas vento malvarmega.

HAMLETO

Kioma horo?

HORACIO

Baldaŭ la dekdua.

MARCELLO

Ne, ne, jam la dekdua horo batis.

HORACIO

Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve
Alproksimiĝas jam la temp', en kiu
Aperas ordinare la spirito.

(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.)

Ha, kion tio ĉi signifas, princo?

HAMLETO

La reĝo diligente nun pasigas
La nokton en gajega festenado;
Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas
Pokalon, pafilegoj al la mondo
Anoncas la grandfaron de la reĝo.

HORACIO

Ekzistas tia moro?

HAMLETO

Jes, sendube.
Sed pensas mi, ke estas pli honore
Forgesi tian moron, ol ĝin sekvi.
La brua kaj diboĉa festenado
Alportis al ni tre malbonan gloron
Ĉe la popoloj de la tuta mondo.
Drinkistoj oni nomas nin insulte;
Kaj tiu ĉi makulo malpurigas
La gloron de plej grandaj niaj faroj.
Similan sorton ofte ankaŭ havas
Privataj homoj, se sen propra kulpo
Makulon ian ili de naturo
Ricevis; se ekzemple de naskiĝo –
En kio ne ilia vol' ja estis –
Ilia sango estas tro bolanta,
Rompanta ofte digon de prudento;
Aŭ se kutimo ilin malbonigis, –
La mond' ilin atakas sen kritiko,
Se eĉ iliaj virtoj estas puraj
Kaj multenombraj. Grajno da malbono
Por la okul' de l' mondo ofte kovras
La tutan indon de plej bona homo.

(Aperas la spirito en armaĵo.)

HORACIO

Ho, vidu, princo, ĝi aperas!

HAMLETO

Dio!
Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!

(Li staras kelkajn minutojn senmove.)

Spirito sankta, aŭ demon' terura,
Ĉu el ĉielo aŭ el la infero,
Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon, –
Aperis vi en tia nobla formo,
Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,
Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo,
Respondu! Ho, ne lasu min perei
En nesciado! Diru al mi, kial
Sin levis el la tombo viaj ostoj?
Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile
Vin metis, kial ĝi malfermis nun
La pezan sian buŝon de marmoro,
Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas,
Ke vi, senviva korpo, en armaĵo
Denove venis en la lunan lumon,
Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn,
Kaj nin ataki per teruraj pensoj
Ne klarigeblaj por l' animo nia?
Por kio? Diru! Kial? Kion fari?

(La spirito faras signojn al Hamleto.)

HORACIO

Li vokas vin, ke iru vi kun li,
Li kvazaŭ volas ion komuniki
Nur al vi sola.

MARCELLO

Kun afablaj gestoj
Li vokas vin pli malproksimen, princo;
Sed ho, pro Di', ne iru!

HORACIO

Ne, ne iru!

HAMLETO

Sed tie ĉi ne volas li paroli,
Kaj mi lin sekvos.

HORACIO

Ho, ne, ne, reĝido

HAMLETO

Nu, kion do mi timos? Mia vivo
Ne havas por mi indon, kaj l'animo,
Senmorta, kiel la spirito mem,
Ja ne bezonas timi la spiriton.
Li vokas min denove; mi lin sekvos.

HORACIO

Sed se li vin allogos al la maro,
Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego,
Staranta super la senfunda akvo,
Kaj tie per terura nova vido
Subite nebuligos vian saĝon
Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
Jam per si mem al ĉiu viva homo
Terura estas tiu alta pinto,
Pendanta super la bruantaj ondoj
De plej profunda loko de la maro.

HAMLETO

Li ĉiam vokas. (Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas!

MARCELLO (retenante Hamleton).

Ho, princo, vi ne iros!

HAMLETO

For la manojn!

HORACIO

Aŭskultu nin, ne iru!

HAMLETO

Mia sorto
Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun
En ĉiu vejno de la korpo mia
Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn.)
Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! (Li sin elŝiras.)
Fantomon faros mi el ĉiu, kiu
Kuraĝos min reteni! For! (Al la spirito.) Ho, iru!
Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.)

HORACIO

Ha, li freneziĝis!

MARCELLO

Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!

HORACIO

Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!

MARCELLO

Malbona io estas en Danujo.

HORACIO

Nin gardos la ĉielo.

MARCELLO

Ni rapidu!

SCENO V

Izolita loko de la teraso.
La spirito kaj Hamleto venas.

HAMLETO

Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
Mi plu ne iros jam!

SPIRITO

Aŭskultu!

HAMLETO

Diru!

SPIRITO

Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ
Reiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.

HAMLETO

Malfeliĉa patro!

SPIRITO

Min ne bedaŭru, sed atentu bone,
Al tio, kion diros mi.

HAMLETO

Parolu!
Atenti estas mia sankta ŝuldo.

SPIRITO

Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.

HAMLETO

Ho, Dio! Venĝi? Kion?

SPIRITO

Aŭdu bone.
Mi estas la spirit' de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tutan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj

De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort' al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus
Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
Ne devas soni al orelo tera.
Aŭskultu! Se vi amis vian patron. . . .

HAMLETO

Ho, Dio!

SPIRITO

Venĝu por mortigo lia!

HAMLETO

Mortigo?

SPIRITO

Jes, mortigo plej malnobla,
Terura, nenatura, neaŭdita.

HAMLETO

Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
Simile al la penso de amanto
Mi flugu venĝi tuj.

SPIRITO

Vi ŝajnas preta;
Vi estus dorma, kiel pala herbo,
Kreskanta sur la bordo de la Leto,
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo :
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en ĝardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Per la mensoga fam' pri mia morto
L'orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo : la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.

HAMLETO

Mia onklo!
Ho, la profeta mia antaŭsento!

SPIRITO

Jes, tiu plej malnobla adultulo
(Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!)
Delogis la reĝinon ŝajne virtan
Al la plezuroj de malnobla amo.
Hamleto mia! Ho, kia defalo!
De mi, kies la amo estis sankta,
Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro,
Farita en la tago de l' edziĝo, –
Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun
Per ĉio la naturo ja malbenis!
Sed kiel virton peko ne delogas,
Se ĝi eĉ en ĉiela vest' aperas,
Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo
Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ
Kaj serĉas ion novan . . . Sed silentu!
Mi sentas jam aeron de mateno, –
Mi mallongigos la rakonton. Kiam
En la ĝardeno laŭ kutimo mia
Mi dormis post tagmezo, via onklo
Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis
Al mi en la orelon plej teruran
Venenon el malgranda boteleto,
Venenon tian, kiu tre rapide
Trakuras tuj la tutan homan korpon
Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto,
Momente malbonigas en la korpo
La tutan puran sangon. Mi pereis,
Kaj lepro mian tutan glatan korpon
Tuj kovris per abomeninda ŝelo,
Kaj tiel mi perfide en la dormo
Per frata mano estis senigita
De l' vivo, krono kaj edzino kune,
Mi estis mortigita en florado
De miaj pekoj, sen konfesodono,
Sen komunio sankta; la kalkulon
Ne resuminte, estis mi sendita
Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo
Al granda, fina juĝo.

HAMLETO

Ho, terure!

SPIRITO

Se havas vi animon, ne permesu,
Ke reĝa lito de Danujo servu
Por sangomiks' adulta kaj volupto.
Sed kiel ajn vi volos tion fari, –
Vi ne makulu vian filan koron :
Nenion faru kontraŭ la patrino, –
Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj
De ŝia propra koro. Nun adiaŭ!
La paliĝado de l' lumanta vermo
Anoncas la aperon de l' mateno.
Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.)

HAMLETO

Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ
L' inferon voki? – Fi, halt', mia koro!
Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo,
Fortike vi min portu! Vin memori?
Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe,
Ĝis mia kapo perdos la kapablon
De ĉia memorado! Vin memori?
Sed de l' tabulo de memoro mia
Forviŝos mi nun ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo;
Ordono via vivos tute sola
De nun en mia cerbo, ne miksita
Kun io malpli inda. Ho, ĉielo!
Virino malhonesta kaj perfida!
Fripono! Vi, fripono ridetanta! . . .
La tabuleton donu! Mi enskribos,
Ke oni povas ĉiam ridetadi
Kaj tamen esti friponeg'. Almenaŭ
En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.)
Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia
Deviz'! « Adiaŭ kaj memoru min! »
Mi ĵuris.

HORACIO (post la sceno.)

Princo! Princo!

MARCELLO (post la sceno.)

Princ' Hamleto!

HORACIO (post la sceno.)

Ho, Dio lin defendu!

HAMLETO (decide, al si mem.)

Tiel estu!

MARCELLO (post la sceno.)

He! Princo! He!

HAMLETO

He! kara mia, he!
Al mi, birdeto mia, he! mi estas.

(Horacio kaj Marcello venas.)

MARCELLO

Nu, kio do sinjoro?

HORACIO

Kio nova?

HAMLETO

Ho, tre mirinde!

HORACIO

Diru, kara princo.

HAMLETO

Vi elbabilos.

HORACIO

Ne, pro la ĉielo!

MARCELLO

Mi ankaŭ ne.

HAMLETO

He, kion vi parolas?
Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?

HORACIO kaj MARCELLO

Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!

HAMLETO

En tuta la Danujo vi ne trovos
Friponon, kiu estus hom' honesta.

HORACIO

Spirito ne bezonis ja sin levi
El tombo, por sciigi nin pri tio.

HAMLETO

Vi estas prava. Tial mi nun pensas,
Sen plua disputado ni jam povas
Al ni la manojn premi reciproke
Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas
Vin la aferoj kaj deziroj viaj –
Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas –
Mi ankaŭ, la mizera, iros fari
Aferon mian, – mi nun iros preĝi.

HORACIO

Malklare kaj tre strange vi parolas.

HAMLETO

Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas,
Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.

HORACIO

Vi ne ĉagrenas nin.

HAMLETO

Ne, Horacio,
Ĉagren' ĝi estas, pro Patriko sankta. . . .
Pri la spirito do mi al vi diros,
Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta.
La scivolecon pri la estintaĵo
Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj,
Amataj kunlernantoj kaj amikoj,
Malgrandan unu peton mi vin petos.

HORACIO

Parolu, princo, ni ĝin certe faros.

HAMLETO

Neniu devas scii pri l' apero
De nuna nokto.

HORACIO kaj MARCELLO

Ni promesas, princo.

HAMLETO

Sed ĵuru!

HORACIO

Pro honoro, mi silentos!

MARCELLO

Mi ankaŭ, pro honor'!

HAMLETO

Sur mia glavo!

MARCELLO

Ni ĵuris jam, sinjoro.

HAMLETO

Sed mi petas,
Sur mia glavo ĵuru al mi.

SPIRITO (sub la tero.)

Ĵuru!

HAMLETO

Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?
Nu, bone! La bravul' aŭskultas. Ĵuru!

HORACIO

Sed kiel ĵuri?

HAMLETO

Ke neniam vi
Parolos eĉ per unu sola vorto
Pri tio, kion en la lasta nokto
Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!

SPIRITO (sub la tero.)

Ĵuru!

HAMLETO

Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon!
Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn
Denove sur la glavon kaj ripetu,
Ke vi neniam al neniu diros
Pri la apero de la nokto. Ĵuru
Pri tio ĉi sur mia glavo!

SPIRITO (sub la tero.)

Ĵuru!

HAMLETO

Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas!
Pli malproksimen do, amikoj!

HORACIO

Dio!
Tre strange kaj neniel kompreneble!

HAMLETO

Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove
Vin petas, ĵuru : kiel ajn mirindaj
Al vi agado mia poste ŝajnos,
Se eble poste trovos mi utila
Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton, –
Neniam vi kunmetu viajn manojn
En tia formo, nek la kapon vian
Balancu tiel, nek per parolado
Dusenca montru, ke vi ion scias, –
Ekzemple : « nu, ni scias », aŭ « ni povus,
Se ni nur volus », aŭ « se nur paroli
Ni povus », aŭ « ekzistas unu punkto ». . . .
Ne helpu al vi Dio en mizero,
Se tion ĉi vi faros. – ĵuru!

SPIRITO (sub la tero.)

Ĵuru!

HAMLETO

Ripozu, ho, spirito malfeliĉa!
Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
Al vi kun mia tuta amikeco.
Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas
Al vi alporti aman kaj amikan,
Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos.
Ni iru! Kaj denove mi vin petas,
La fingron ĉiam tenu sur la buŝo!
Ni vivas en terura tempo! Ve,
Ke mi naskiĝis esti la punanto!
Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.

(Ĉiuj foriras.)


EL ILIADO

(Tradukita de A. Kofman)

KANTO UNUA

La pesto. – La kolero.

Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
Ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
Al rabobirdoj kaj hundoj – fariĝis la volo de Zeŭso –
De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte
La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Aĥilo.

Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan?
Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo,
Li malsanigis la militistaron, – mortadis popoloj,
Ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l' dio.
Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depago
Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj,
Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo,
La malproksimenĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis,
Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn :

« Ho vi, Atridoj, kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj! la dioj,
Sur Olimpo loĝantaj, donu al vi ekdetrui
Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliĉe.
Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto,
Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan. »

Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron
Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.
Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono;
Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace :

« Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu ĉe ŝipoj
Larĝaj, nun pro malrapido aŭ poste pro la reveno :
Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio.
Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝos
Hejme, en Argo, ĉe mi, malproksime de ŝia patrujo,
Laboradante teksaĵon, kaj mia kunkuŝantino.
Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu.

Tiel li diris, kaj Ĥrizo ektimis, la vorton obeis
Kaj al la multebruanta maro silente foriris.
Poste, malproksimiĝante, li ekpetegis fervore
Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono :

« Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj Kilo
Sankta, potence reĝanta la Tenedoson, vi, glora!
Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj
Aŭ mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj
Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu :
Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Aĥajojn. »

Tiel preĝante li diris, atentis lin Febo Apolo.
Jen li deiris, koleron en koro. Olimpan altaĵon,
Ĉirkaŭfermitan sagujon kaj arkopafon sur ŝultroj.
Laŭte sonadis la sagoj sur ŝultroj de ekkolerinto,
Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste
Malproksime de ŝipoj sidiĝis, kaj sagon ellasis,
Kaj el pafarko arĝenta jen sono terura eksonis.
Li ekatakis antaŭe nur mulojn kaj hundojn rapidajn,
Sed jen la sagoj maldolĉaj atingis nun ankaŭ la homojn,
Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis.
Militistaron la sagoj flugadis naŭ tagojn, la dekan
Al kolektiĝo Aĥilo la popolon kunvokis.
Tion ĉi metis en liajn pensojn la Hero blankmana.
Ĉar pri Danaoj malĝojis ŝi, ilin perei vidante.
Kiam ili kunvenis kaj kunkolektiĝis, sin levis
Inter ili Aĥilo rapidapieda kaj diris :

« Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, irante
Ree ĉi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton,
Ĉar la milito kaj pesto Aĥajojn mortigas samtempe.
Sed demandu ni pastron aŭ antaŭdiriston aŭ ankaŭ
Sonĝklarigiston, ĉar ankaŭ sonĝoj elvenas de Zeŭso,
Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo,
Ĉu, eble, pro nefarita promeso aŭ pro hekatombo,
Ĉu, el ŝafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte
La odoron oferan, li nin liberigos de pesto. »

Tiel dirinte, sidiĝis li. Kaj inter ili sin levis
La Testorido Kalĥaso plej lerta el birddivenistoj,
Kiu konadis estanton, estonton kaj ankaŭ pasinton
Kaj alkondukis la ŝipojn Danaajn al Trojo per sia
Scio profeta, de Febo Apolo al li donacita.
Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis :

« Ho, Zeŭsamato Aĥilo, al mi vi ordonas klarigi
La koleregon de malproksimegenĵetanta Apolo.
Bone, mi estas dironta, sed vi al mi ĵuru defendi
Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj :
Certe, mi ekkolerigos viron, reĝantan potence
Ĉiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Aĥajoj :
Reĝo ja estas tro forta kontraŭe la vir' subpotenca;
Se li eĉ tiun ĉi tagon sian malicon subpremos,
Tamen en koro konservos li sian malicon, ĝis li ĝin
Forellasos. Nun juĝu vi, ĉu vi min povas defendi. »

Lin respondante eldiris Aĥilo piedorapida :
« Vi kuraĝiĝu, sincere eldiru la dialudaĵon;
Ĵuras mi per Zeŭsamato Apolo, al kiu vi preĝas,
Malfermante la volon de Dio al la Danaoj,
Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l' suno vidanta,
Vin tie ĉi ektuŝos per mano pezega neniu
El Aĥajoj, se vi eĉ nomus mem Agamemnonon,
Kiu glorigas sin esti plej forta el ĉiuj Aĥajoj. »

Kuraĝiĝinte, la antaŭdiristo la nemalaŭdebla
Diris : « Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo,
Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono,
Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon.
Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto,
Kaj mizerigos ankoraŭ, ne forprenante multpezan
Manon de l' pesto, ĝis estos la ĝojookula filino
Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita
En Ĥrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos. »

Tiel dirinte, sidiĝis li, kaj inter ili sin levis
Agamemnono la vastereĝanta, l' heroo Atrido,
Tute malĝoje; la koron malluman kolero plenigis
Kaj la okuloj fariĝis similaj al fajro brilanta.
Kontraŭ Kalĥaso antaŭe li nun furioze ekdiris :

« Ho, malbonaĵoportisto, al mi eldirinta neniam
Favoraĵon! Vi ĝojas nur antaŭdiri mizerojn.
Vi antaŭdiris neniam bonvorton kaj nek ĝin plenumis,
Vi ankaŭ nun antaŭdiras al kolektiĝintaj Aĥajoj,
Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas,
Ĉar mi ne volis pro Ĥrizofilino depagon belegan
Preni. Ho, jes, mi preferas ŝin havi en mia domego,
Mi ŝin preferas eĉ pli ol Klitemnestron, kun kiu
Mi edziĝis dum ŝia virgeco. La Ĥrizofilino
Al ŝi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado.
Sed mi konsentas redoni ŝin, se tio estas pli bona,
Ĉar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras;
Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restu
Unu ne rekompencita, ĉar tio ne estas konvena,
Ĉiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun. »
Al li kontraŭe respondis Aĥilo piedorapida :
« Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el ĉiuj,
Al vi pro kio Aĥajoj aldonos honoran donacon?
Oni ne scias, ĉu restas ankoraŭ riĉeco komuna,
Ĉar la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis,
Estas ne bone ĝin rekolektigi por ree dividi.
Sed vi ellasu ŝin pro la honoro do dioj; Aĥajoj,
Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeŭso detrui
Iam permesos al ni la Trojon murofortegan. »

Al li kontraŭe respondis Agamemnono, la ĉefo :
« Kia ajn estas kuraĝa vi, diosimila Aĥilo,
Trompi ne penu min : vi ne admonos min nek superruzos.
Ĉu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi
Estu rabita de mia, ke mi ĝin ellasu senpage?
Bone, nur se anstataŭos Aĥajoj ĝin per alia
Rekompenco de kosto egala, laŭ mia deziro.
Sed se ili rifuzos, mi prenos ĝin mem : la donacon
Vian aŭ la donacon Ajaksan aŭ l' Odisean;
Prenos min ĝin, – senigita de ĝi ekkoleros la viro.
Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraŭ.
Nun ni surmetu sur maro sankta la ŝipon nigretan,
Ni kolektigu en ĝi da remistoj amason sufiĉan,
Metu en ĝi l' hekatombon kaj Ĥrizofilinon ruĝvangan.
Unu el viroj konataj estos la ĉefo : Ajakso,
Eble Idomeneo, aŭ Odiseo la dia,
Aŭ vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj –
Por oferante pacigi la Malproksimegenĵetantan. »

Al li respondis minace Aĥilo piedorapida :
« Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo,
Kiu Aĥajo de nun viajn vortojn obei ekvolos,
Kun vi irante aŭ kontraŭ viroj batalon farante?
Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj Trojanoj
Kontraŭbatali, ĉar ili kulpiĝis je mi en nenio.
Ili neniam ĉevalojn aŭ bovojn de mi ekdeprenis
Aŭ fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multeloĝita
Fruktojn ruinis, ĉar inter ni estas ja multe da ombraj
Montoj kaj ankaŭ la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan,
Sekvis ni, por ke vi ĝoju, portante ekvenĝon al Trojo
Pro Menelao kaj ankaŭ pro vi mem, vi hundosimila.
Sed tion ĉi ne atentas, nek zorgas vi tion ĉi tute;
Min eĉ minacas vi preni donacon, de mi akiritan
Per mia peno, kaj al mi de la Aĥajidoj donitan.
Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan
Al la via post rabo de urbo per la Aĥajoj.
Plej malfacilan laboron en laciganta batalo
Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido,
La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontraŭe,
De malmulto kontenta, revenas laciĝe al ŝipoj;
Nun mi foriras en Ftion, ĉar estas certe pli bone
Hejmen reveni en ŝipoj fleksitaj. Mi ne deziras
Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun riĉecojn ».

Al li respondis nun Agamemnono, la ĉefo de viroj :
« Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas;
Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn,
Por akiri honoron, precipe la Zeŭson-zorganton.
El diaj reĝoj vi estas por mi la plej malamata.
Ĉar vi ĉiam preferas malpacojn, batiĝojn, batalojn.
Se pli da forto vi havas, donita ĝi estas de dio.
Hejmen revenu vi kun viaj ŝipoj kaj viaj kolegoj,
Reĝu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas,
Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas :
Kiel Febo Apolo deprenas de mi Ĥrizoidon,
Kiun forsendas mi per mia ŝipo kaj miaj amikoj,
Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos
Vian donacon, ruĝvangan la Brizeidon : vi sciu,
Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke ĉiu teruru
Al mi sin egaligi kaj al mi kontraŭparoli. »

Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris,
Inter du pensoj ŝancelis la koro en brusto, en vila :
Ĉu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn
Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi,
Aŭ humiligi koleron kaj sian koron ekbridi.
Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan
Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el ĉielo
La diino Ateno, sendita de Hero blankmana,
Kiu amis kaj zorgis ambaŭ heroojn egale.
Ŝi poste li nun stariĝis, lin kaptis per blondkapoharoj,
Sole al li aperinte : ŝin ĉiu alia ne vidis.
Ektimiĝinte, sin turnis Aĥilo kaj tuj ekrekonis
Palas-Atenon, terure ŝiaj okuloj brilegis.

Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn :
« Kial vi venis, filino de Zeŭso ŝildontenanta,
Ĉu por ekvidi la arogantaĵon de Agamemnono?
Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio fariĝos,
La fiereco senbrida baldaŭ lin pereigos. »
Al li respondis Ateno, la bluokula diino :
« Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos
Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana,
Kiu vin ambaŭ egale samtempe amas kaj zorgas.
Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon,
Certe, per vortoj vi povas insulti lin laŭ via volo.
Mi al vi diras, kaj tio ĉi estos efektivigita :
Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj
Pro tiu ĉi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu. »

Ŝin respondante, eldiris Aĥilo rapidapieda :
« Vere, estas bezone vian ordonon obei,
Malgraŭ la koro kolera : ĉar tio ĉi estas pli bona :
La obeantan al dioj dioj volonte atentas. »

Diris li, kaj sur arĝentan tenilon li metis la manon,
Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante
Vortojn diinajn. Ŝi baldaŭ ekflugis Olimpon, loĝejon
De dio Zeŭso ŝildontenanta, al dioj aliaj.

Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera
Al Atrido : li sian koleron ne ekĉesigis :
« Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuraĝo!
Vi en la koro neniam havas kuraĝon vin armi,
Por kune kun la popolo batali aŭ kun la Aĥajoj
Plej eminentaj embuski vin : tio laŭ vi estas – morto.
Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Aĥaja
Vian kontraŭdiranton senigi de lia donaco.
Reĝo-popolmanĝegulo, netaŭgulojn reĝanta!
Ĉar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus.
Sed al vi mi nun diras kaj faras ĵuron grandegan,
Ĵuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj branĉojn
Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon,
Kaj ne reekfloronta (ĉar fero de ĝi ekdemetis
Ĝiajn foliojn kaj ŝelon),
kaj portadata en manoj
De Aĥajidoj-juĝistoj, gardantaj la leĝojn, venantajn
De l' dio Zeŭso; mi ĵuras je tiu ĉi ĵuro grandega,
Ke eksopiros tuj ĉiuj Aĥajoj, serĉante Aĥilon . . .
Tamen, malgraŭe doloro via, ne povos vi helpi
Ilin, ekmortigotajn amase per man' de Hektoro
La virbuĉanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis
Vi plej kuraĝan el ĉiuj Aĥajoj malestiminta ».

Tiel dirinte, sur teron ekĵetis li sian sceptron,
Beligitan de najloj oraj, kaj baldaŭ sidiĝis.
Sed Atrido koleris ankaŭ. Kaj levis sin poste
La dolĉalingva kaj tondravoĉa Nestoro el Pilo,
El kies buŝo fluadis dolĉamiela parolo;
Estis li nun travivinta jam du generaciojn,
Kiuj naskiĝis kaj vivis kune kun li en la sankta
Urbo Pilo, hodiaŭ li superreĝis la trian.
Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektiĝo :
« Ve, ho kia malĝojo surfalas sur teron Aĥajan!
Certe, ekĝojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj,
Ankaŭ l' aliaj Trojanoj eksentos ĉarmegon en koro,
Se ili aŭdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas
En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj.
Sed vi aŭskultu, ĉar ambaŭ pli junaj vi estas ja ol mi.
Iam mi havis aferon kun viroj ankoraŭ pli fortaj
Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malŝatis.
Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn,
Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn,
Kiel Kenco aŭ Eksadio aŭ Polifemo
Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea.
Ili estis pli fortaj ol ĉiuj, sur tero naskitaj,
Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraŭ plej fortaj,
Kontraŭ montaj monstregoj, ilin fordetruante.
Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo,
El malproksima lando : alvokis min tiuj ĉi viroj :
Kune kun ili batalis mi, kaj kontraŭ ili nenia
Homo, sur tero naskita, havis kuraĝon batali.
Sed ankaŭ ili konsilon mian obee atentis.
Nun vi ankaŭ obeu : obei ja estas pli bone.
Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon,
Sed ĉe li lasu donacon, donitan de la Aĥajidoj,
Sed ankaŭ vi, Peleido, ĉesu kun reĝo disputi
Malpacante : konvenas ja honoro pli alta
Al la sceptroportanta, kiun Zeŭso glorigas;
Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino,
Estas li ja pli potenca, ĉar reĝas li multajn popolojn.
Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas,
Kontraŭ Aĥilo demetu vian koleron : li estas
Forta apogo Aĥaja en pereigema milito. »

Diris al li respondante Agamemnono potenca :
« Vere! Vi, ho maljunulo, ĉion eldiris konvene,
Sed tiu viro deziras esti pli alta ol ĉiuj,
Volas estriĝi je ĉiuj, volas ordoni al ĉiuj
Kaj doni leĝojn, al kiuj, certe, neniu obeos.
Se lin la dioj eternaj instruis ĵetadi ponardon,
Ĉu ili ankaŭ pro tio permesis al li – nin insulti? »

Lin interrompis kaj diris diosimila Aĥilo;
« Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netaŭgulo,
Se mi vin kontentigadus je ĉio, kion vi volas.
Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi
Ne ordonu, ĉar mi ne intencas al vi humiliĝi.
Tion mi diras al vi, kaj ĝin vi konservu en koro :
Mi la manon armitan ne levos pro la knabino
Kontraŭ vi aŭ aliaj : vi donis kaj vi ŝin deprenas.
Sed el mia cetera havo en ŝipoj rapidaj
Vi nenion deprenos kontraŭ mia bonvolo.
Sed se vi volas, elprovu, ke ĉiuj kune ekvidu,
Kiel el vi nigra sango ĉirkaŭ ponardo ekfluos. »

Tiel ili disputis per malamikaj paroloj
Kaj, leviĝinte, dislasis ĉe ŝipoj la kolektigitajn.
Peleido foriris al tendoj kaj ŝipoj rapidaj
Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj,
Sed Atrido surmetis sur maron ŝipon rapidan,
Dudek remistojn elektis kaj metis en ĝin hekatombon
Por la dio kaj ankaŭ la Ĥrizofilinon ruĝvangan,
Kaj Odiseo multsaĝa tie estis ŝipestro.
Ĉiuj sidiĝis kaj baldaŭ eknaĝis sur vojon malsekan.

Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono.
Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enĵetis,
Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio :
Bovojn kaj kaprinojn ĉe bordo senfrukta de l' maro,
Kaj l' odoro ofera en fumo suriris ĉielon.

Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono
Tion ne lasis, per kio li ĵus Aĥilon minacis :
Vokis rapide li Taltibion kaj Eŭribaton,
Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj.

« Iru vi tien, en tendon de la Peleido Aĥilo,
Prenu vi la Brizeidon ruĝvangan kaj ŝin alkonduku,
Se do li ŝin ne redonos, mi mem ŝin jam tiam deprenos,
Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos. »

Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca.
Ili al bordo de l' maro senfrukta malĝoje foriris
Kaj al la tendoj kaj ŝipoj de Mirmidonoj alvenis.
Lin do ili ektrovis ĉe tendo, ĉe ŝipo nigreta
Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne ĝojis Aĥilo.
Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' reĝo,
Ili stariĝis sen ia parolo, sen ia demando,
Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris :

« Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeŭso kaj homoj!
Alproksimiĝu, ĉar kulpaj estas ne vi, sed Atrido,
Kiu venigis vin pro la filino ruĝvanga de Ĥrizo.
Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili
Ŝin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj
Antaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj,
Antaŭ la reĝ' furioza, ke kiam oni ankoraŭ
Mian helpon bezonos por malhonoron formeti
De aliaj! . . . Ho, certe, pro pereema malsaĝo
Li, Atrido, ne povas rigardi antaŭen, nek posten,
Por fortikigi Aĥajojn, batalantajn ĉe ŝipoj. »

Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon :
Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon ruĝvangan
Al la senditoj, kaj tiuj foriris al ŝipoj Aĥajaj;
Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Aĥilo
Iris plorante for de amikoj kaj tie sidiĝis,
Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman,
Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis :

« Mia patrino, ĉar vi min por tempo mallonga eknaskis,
Devus almenaŭ aljuĝi honoron al mi l' Olimpano
Zeŭso altetondranta, sed li tute min ne honoras!
Jen Atrido, la vastereĝanta Agamemnono,
Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon. »

Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino,
La estiminda, en profundegaĵoj de maro, ĉe l' patro
Maljuniĝinta, kaj venis el maro ŝi kiel nebulo,
Kaj apud li, elverŝanta larmojn, ŝi alsidiĝis.
Lin karesante per mano, ŝi la parolon eldiris :

« Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malĝojas?
Ho, vi kaŝu nenion, ke ambaŭ tion ni sciu. »

Diris, profunde ĝeminte, Aĥilo rapidapieda :
« Ĉion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton?
Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono,
Kaj ĝin detruis kaj ĉion tien ĉi forelkondukis;
La Aĥajidoj honeste l' akiron dividis kaj oni
Ĥrizofilinon ruĝvangan elektis por la Atrido.
Ĥrizo do, pastro de malproksimegenĵetanta Apolo,
Venis al ŝipoj rapidaj de kuproarmitaj Aĥajoj,
Por deaĉeti filinon per netaksebla depago,
La florkronon portante de malproksimegenĵetanta
Dio sur ora sceptro, kaj la Aĥajojn petegis,
Sed l' Atridojn, la ambaŭ ĉefojn popolajn – precipe.
Tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron
Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.
Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono,
Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj.
La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo
Lian petegon atentis, ĉar amis li multe la pastron.
Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase,
Tiam mortadis popoloj, ĉar sagoj de l' dio flugadis
Ĉie en vasta tendaro Aĥaja. Sciigis nin tiam
Antaŭdiristo scianta pri volo de dio Apolo;
Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion.
Sed Atrido koleris : subite levinte sin, diris
Li la parolon minacan, hodiaŭ plenumiĝintan.
La ĝojokulaj Aĥajoj ŝin, vere, venigas per ŝipo
Hejmen en Ĥrizon kaj ankaŭ donacojn por la Potenculo,
Sed ĵus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo
La Brizeidon, donacon honoran de Aĥajidoj.
Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi.
Vi sur Olimpon suriru kaj Zeŭson petegu, se iam
Vi lian koron ĝojigis per paroloj aŭ agoj,
Ĉar mi vin ofte aŭdadis gloriĝi en domo de l' patro,
Ke l' ĉirkaŭitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola
El senmortema diaro de malhonora pereo
Igis for, dume kateni minacis lin ĉiuj aliaj :
Hero kaj Posejdono kaj ankaŭ Palas-Ateno.
Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn,
Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan
Breareo de dioj kaj – Egeono de homoj,
Ĉar li estas multege pli forta ol lia patro;
Apud Kronido sidiĝis li fiera de gloro,
Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeŭson kateni.
Rememorigu lin, antaŭ li sidiĝu kaj liajn
Vi ĉirkaŭprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn
Aŭ ĝis tendaro kaj ŝipoj la Aĥajidojn forpeli
Mortigatojn, ke ĉiuj sciiĝu la krimon de l'reĝo,
Ke li mem, Agamemnono Atrido, la ĉefo de viroj
Sciu l' ofendon, faritan al plej kuraĝa Aĥajo. »

Larmojn verŝante, respondis al sia filo Tetido :
« Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan!
Ho, se vi povus ĉe ŝipoj sen larmoj kaj sen malĝojo
Sidi, ĉar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta.
Nun ne longtempa kaj pli malfeliĉa ol ĉiuj vi estas
Per unu fojo. Ho, mi vin por malfeliĉo eknaskis.
Tion al tondronĵetanta Zeŭso, se volos li aŭdi,
Iras mi diri nun supren, sur multaneĝan Olimpon.
Vi do, sidante ĉe ŝipoj rapidaj, ne ĉesu koleri
La Aĥajidojn kaj tute detenu vin de la milito.
Zeŭso hieraŭ festeni al Etiopoj senpekaj,
Ĉe l'Okeano, foriris kaj kune kun li – la diaro,
Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon.
Tiam eniros mi kupran domon de Zeŭso, mi liajn
Ekĉirkaŭprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas. »

Tiel dirinte, foriris ŝi. Kaj li restigis koleron
En la koro pro sia ruĝovanga knabino,
Malgraŭ li forkondukita perforte. Sed Odiseo
En Ĥrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta.
En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis
Velojn kaj ilin kunligis en ŝipoj kaj al la mastejo
Maston altiris, rapide ĝin sur ŝnuregojn mallevis
Kaj en havenon enpelis per remiloj la ŝipon,
Tie ĉi ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn.
Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenis
Por dio Febo Apolo malproksimegenĵetanta,
Ankaŭ eliris Ĥrizido el ŝipo la martranaĝanta,
Ŝin al altaro kondukis nun Odiseo multsaĝa,
Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris :

« Ĥrizo, venigis min Agamemnono, la ĉefo de viroj,
Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi
Al Apolo, ke por Aĥajidoj paciĝu la dio,
Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj. »

Tion li diris, ŝin donis en liajn manojn; la patro
Ĝoje ricevis la karan filinon. L'Aĥajoj al dio
La hekatombon majestan ordigis ĉirkaŭe l'altaro
Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon.
Ĥrizo do levis la manojn supren kaj laŭte ekpreĝis :

« Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj Kilo
Sankta, potence reĝanta la Tenedoson. Kiele
Vi jam antaŭe atentis mian petegon vokantan
Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Aĥajojn,
Tiel same vi ree mian deziron plenumu
Kaj de Aĥajoj forigu la teruregajn mizerojn. »

Tiel li diris, preĝante, atentis lin Febo Apolo.
Sed post la preĝo disĵetis ili la sanktan hordeon,
Kolojn defleksis al bestoj, ekbuĉis kaj felojn deprenis
Kaj femurojn eltranĉis, ilin envolvis per graso
Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte;
Ilin bruligis la pastro sur ŝtipoj kaj nigran vinon
Verŝis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj ĉirkaŭis.
Forbruliginte femurojn kaj l' internaĵojn provinte,
Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn,
Rostis ĝin pene kaj fine demetis ĝin. Post la laboro
Ili aranĝis festenon, kaj tiam la koroj iliaj
En tiu bonaranĝita festeno mankis nenion.
Post kvietigo de la malsato kaj de soifo
Knaboj plenigis ĝis randoj kalikojn per la trinkaĵo
Kaj, komencinte de dekstre, al ĉiuj pokalojn disdonis.
Daŭre la tago l'Aĥajoj per kantoj pacigis la dion,
Belan peanon kantadis la maljunuloj Aĥajoj,
Glorigadante Apolon, kaj ĝojis li en sia koro.

Kiam la suno subiris kaj mallumo fariĝis,
Ili ĉe la ŝnuregoj, tenintaj la ŝipon, ekdormis.
Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita,
Levis sin, ili fornaĝis al vasta tendaro Aĥaja,
Venton favoran al ili donis Febo Apolo.
Ili starigis la maston, disstreĉis la velojn blankegajn,
Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura
Ĉirkaŭ la kilo de l' ŝipo naĝanta fortego ekbruis,
Kaj ĝi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante.
Poste, veninte al vasta tendaro de la Aĥajidoj,
Ili eltiris la ŝipon nigretan sur bordon la sablan
Kaj, ĝin subapoginte alte per traboj longegaj,
Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj ŝipojn.
Li do koleris, sidante ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj,
Li, Peleido kuraĝa, la dia piedorapida.

Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis,
Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malĝojo
Pro la restiĝo senaga : soifis li bruon, batalon.

Jen apenaŭ dekdua matenĉielruĝo aperis,
Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro.
Zeŭs antaŭiris. Tetido do ne forgesis la peton
De ŝia filo, ŝi iris el maro kaj levis sin kune
Kun frumatena nebulo ĉielon kaj altan Olimpon;
Tie ĉi trovis ŝi Zeŭson, aparte de dioj aliaj
Sur la supraĵo plej alta de multekapa Olimpo.
Ŝi alsidiĝis kaj ĉirkaŭprenis per mano maldekstra
Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektuŝis,
Kaj potenculon Kronidon-Zeŭson ŝi ekpetegis :

« Ho, patro Zeŭso, se mi al vi inter diaro ekplaĉis
Iam per vorto aŭ faro, plenumu vi mian deziron :
Vi mian filon ekvenĝu, mortonton pli frue ol ĉiuj;
Agamemnono, la ĉefo de viroj, lin malhonoris,
De li preninte donacon kaj mem ĝin forekrabinte.
Sed vi lin venĝu, Antaŭpripensanta, ho, Zeŭso potenca!
Vi al Trojanoj donacu venkadon, ĝis Aĥajidoj
Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore. »
Tiel ŝi diris. Al ŝi ne respondis la nubopelanto
Zeŭso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis
Sin al ĉirkaŭprenitaj genuoj kaj reekpetegis :
« Ne ŝanceliĝu : promesu kaj donu al mi la konsenton
Aŭ do – rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu,
Ĉu mi el ĉiuj estas plej malestimata diino. »

Al ŝi respondis indigne Zeŭso la nubkolektulo :
« Vere, malbona afero estos, se vi kontraŭ Hero
Igos min, kaj ŝi per vortoj insultaj min ekkolerigos;
Ŝi jam sen tio en rondo de ĉiuj dioj senmortaj
Kontraŭ mi ĉiam disputas, dirante – mi helpas Trojanojn.
Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu.
Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi
Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu :
Tio ĉi estas de miaj promesoj por ĉiuj senmortaj
Garantiaĵo sanktega, ĉar estas ne redonebla,
Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco. »
Ĉe tiuj vortoj mallevis Zeŭso la brovojn mallumajn,
Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalis
De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis.

Tiel konsiliĝinte, ili disiris nun. Ŝi do
Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo.
Zeŭso eniris palacon sian, kaj ekleviĝinte
Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu
Kuraĝiĝis atendi lin : ĉiuj renkonte aliris.

La Olimpano sidiĝis sur trono sia. Sed Hero
Ne preterlasis, ke li konsiliĝis kun la filino
De maljunulo Nereo, l'arĝentapieda Tetido,
Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeŭso potenca eldiris :

« Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon?
Ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn,
Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras
Vole eĉ unu vorton de tio, pri kio vi pensas. »

Al ŝi respondis la patro de la homaro kaj dioj :
« Hero, ne penu vi ĉiujn miajn pensojn sciiĝi,
Ĉar tio estas ne ebla por vi eĉ, por mia edzino.
Certe, neniu el dioj kaj homoj sciiĝos pri tio,
Antaŭ ol vi, kio estas por vi permesata sciiĝi;
Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi,
Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori. »

Hero la bovookula ree respondis al Zeŭso :
« Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura!
Mi ja neniam ĝis nun vin demandis aŭ esploradis,
Tute trankvile decidas vi ĉion, kion vi volas.
Sed mi nun timas en koro, ĉu vin ne ekkonvinkis
L'ido de griza Nereo, l'arĝentapieda Tetido :
Ĉe vi sidante, ŝi viajn ĉirkaŭprenadis genuojn.
Al ŝi vi eble promesis per kapobalanco Aĥilon
Ekglorigi kaj multajn Aĥajojn ekstermi ĉe l' ŝipoj? »

Al ŝi respondis dirinte Zeŭso la nubkolektulo :
« Stranga, vi ĉiam suspektas, ne povas de vi mi kaŝiĝi,
Sed vi nenion atingos, nur malproksimiĝos de koro
Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraŭ.
Se tio estos, fariĝos tio laŭ mia deziro,
Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu!
Ĉar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos,
Se kontraŭ vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos ».

Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis,
Sidis silente, koleron en sian koron bridinte,
Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeŭsa palaco.
Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore
Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana :

« Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble,
Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj
Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne ĝuos ja pli ni
Ĝojon festenan, se reĝos malpaco. Al mia patrino
Mi nun konsilas (kvankam ŝi mem havas multan prudenton)

Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree
Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno.
Ĉar se li, la Olimpano tondronĵetanta, ekvolos,
Li nin deĵetos de tronoj; li estas pli forta ol ĉiuj.
Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi
Kaj refariĝos favora baldaŭ al ni l'Olimpano ».

Tiel dirinte, leviĝis li kaj pokalon dufundan
Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn :

« Kara patrino, elportu malĝojon malgraŭe sufero,
Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj
Baldaŭ batata; ĉar vana, kiel ajn volus mi, estos
Mia helpo, ĉar Zeŭson kontraŭi estas ne eble.
Ĉar jam antaŭe, kiam fojon mi volis vin helpi,
Kaptis li min ĉe l' piedo, de sojlo la sankta min ĵetis.
Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro
Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo,
Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike. »

Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana
Kaj ridetante ŝi prenis de sia filo pokalon.
Li do al ĉiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre,
Dolĉan nektaron enverŝis, el la kaliko ĉerpante,
Kaj inter dioj feliĉaj eksonis ridado senfina,
Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi.

Ĝis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago,
Kaj nenio mankis al koroj dum festenado
Bonaranĝita : nek sonoj belegaj de liro Apola.
Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.

Sed kiam ekestingiĝis la lumo de l' suno brilega,
Ĉiu el ili foriris dormi en sian loĝejon,
Kiun al ĉiu lamapieda artisto Hefesto
Ekkonstruis per sia multescianta prudento.
Zeŭso do tondronĵetanta iris al sia kuŝejo,
Kie li ofte kuŝadis sub ago de dormo la dolĉa.
Tien veninte, li dormis, kaj apud li – Hero orkrona.

 

VIII

ALDONO


PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro :
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l'tuto homaro
Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l'preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l'granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l'homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.