POEZIO

LA ESPERO

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l'homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.

L. Zamenhof.


LA VOJO

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L'espero, l'obstino kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
Ni semas kaj semas konstante.
« Ho, ĉesu! » mokante la homoj admonas, –
« Ne ĉesu, ne ĉesu! » en kor' al ni sonas :
« Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos ».

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco, –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

L. Zamenhof.


AL LA FRATOJ

Forte ni staru, fratoj amataj,
Por nia sankta afero!
Ni bataladu kune tenataj
Per unu bela espero!

Regas ankoraŭ nokto sen luno,
La mondo dormas obstine,
Sed jam leviĝos baldaŭ la suno,
Por lumi, brili senfine.

Veku, ho veku, veku konstante,
Ne timu ridon, insulton!
Voku, ho voku, ripetadante,
Ĝis vi atingos aŭskulton!

Dekon da fojoj vane perdiĝos
La voko via ridata, –
La dekunua alradikiĝos,
Kaj kreskos frukto benata

Tre malproksime ĉiuj ni staras
La unu de la alia . . .
Kie vi estas, kion vi faras,
Ho, karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto,
En la malgranda vilaĝo,
Ĉu ne forflugis kiel bloveto
La tuta via kuraĝo?

Ĉu vi sukcese en via loko
Kondukas nian aferon,
Aŭ eksilentis jam via voko,
Vi lacaj perdis esperon?

Iras senhalte via laboro
Honeste kaj esperante?
Brulas la flamo en via koro
Neniam malfortiĝante?

Forte ni staru, brave laboru,
Kuraĝe, ho nia rondo!
Nia afero kresku kaj floru
Per ni en tuta la mondo!

Ni ĝin kondukos ne ripozante,
Kaj nin lacigos nenio;
Ni ĝin traportos, sankte ĵurante,
Tra l' tuta mondo de Dio!

Malfacileco, malrapideco
Al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuraĝeco
Ni kion povos, ni faros.

Staras ankoraŭ en la komenco
La celo en malproksimo, –
Ni ĝin atingos per la potenco
De nia forta animo!

Ni ĝin atingos per la potenco
De nia sankta fervoro,
Ni ĝin atingos per pacienco
Kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l'afero,
La venko – baldaŭ ĝi venos;
Levos la kapon ni kun fiero,
La mondo ĝoje nin benos.

Tiam atendas nin rekompenco
La plej majesta kaj riĉa :
Nia laboro kaj pacienco
La mondon faros feliĉa!

L. Zamenhof.


MIA PENSO

Sur la kampo, for de l' mondo
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

« Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
Kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
El la kara infaneco? »
Kion diri? Ne ploranta
Povis esti parolado
Kun fraŭlino ripozanta
Post somera promenado!

Mia penso kaj turmento,
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan –
La junecon – mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne,
Vivi ankaŭ mi deziras, –
Io pelas min eterne,
Se mi al gajuloj iras . . .
Se ne plaĉas al la sorto
Mia peno kaj laboro –
Venu tuj al mi la morto,
En espero – sen doloro!

L. Zamenhof.


HO MIA KOR'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!

L. Zamenhof.


LA VOJEVODO

(El Mickiewicz.)

En vespero somera vojevodo kolera
Al la hejma kastelo rapidas;
Al la lito edzina kun teruro senfina
Li alvenas, – neniun li vidas.

En doloro brulanta kaj per mano tremanta
Sian grizan lipharon li prenis,
De la lito foriris, la manikojn retiris
Kaj ektondris – kozako alvenis.

« Kial, best' abomena, mia pordo ĝardena
Restas nokte sen hundo, sen gardo?
Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan
Kaj silente min sekvu, bastardo! »

Kun pafil' en la mano al ĝardena altano
Ili ambaŭ sen bru' alŝteliĝas.
Sur la benka herbaĵo ia lumas blankaĵo :
En tolaĵo virino vidiĝas.

Unu manon levinte, la okulojn kovrinte,
Per la dua forpuŝi ŝi penis
Unu viron petantan, surgenue starantan,
Kiu nun en la brakoj ŝin tenis.

Kaj en flama fervoro li parolis : « Ho, koro,
Ĉu jam ĉio por ĉiam perdita?
Eĉ la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano
Ĉiuj estas jam foraĉetitaj?

Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis, –
Malproksime nun plori mi devas;
Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris, –
Kaj li ĉion por ĉiam ricevas.

Sur la brusto anĝela lia kapo malbela
En dorloto de nun ripozados,
De la roza buŝeto, de la ruĝa vangeto,
Li ĉielan feliĉon suĉados.

Sur ĉevalo fidela, en vetero kruela,
Mi rapidas al mia anĝelo –
Por sopire foriri kaj al vi nur deziri
Bonan nokton en lia kastelo . . . »

Ŝi silentas senmove; li komencas denove
Sian plendon kun petoj kaj ploro,
Ĝis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte,
Ŝi defalis al li al la koro.

En l'arbaĵo silente, aŭskultante atente,
Staras ambaŭ gardantoj kovritaj,
Ili staras genue, en la manoj senbrue
La pafiloj ektremis ŝargitaj.

« Estro »! diris kozako, « ia stranga atako
Al mi ligas subite la manon;
Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon,
Kiam tuŝi mi volis la ĉanon. »

– « Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos!
Jen saketo kun pulvo : sen vorto
Vi preparos, vi pafos, kaj se ŝin vi ne trafos.
Mi edzigos vin mem kun la morto.

« Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos, – l'unue
De l' amanto diskrevu la koro. »
La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris
En la frunton de . . . lia sinjoro.

L. Zamenhof.


LA ROZETO

(EL Goethe.)

Knabo vidis – jen rozeto
Sur la kampo staras;
Bela, juna la floreto . . .
Vive kuras la knabeto,
Ĝojas, miras, flaras.
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.

Knabo diris : « mi eltiros
Belulinon mian »;
Floro diris : « vi foriros, –
Per pikiloj mi disŝiros
Tuj la manon vian ».
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.

La sovaĝa knab' ridante
La rozeton prenis, –
La floreto batalante
Sin defendis pikadante,
Sed la sorto venis.
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.

L. Zamenhof.


EN NORD' UNU PINO . . .

(El Heine).

En nord' unu pino en solo
Dormetas sur nuda altaĵo;
Glacia kaj neĝa tavolo
Ĝin kovras per tomba tolaĵo.

Ĝi sonĝas, ke palmo gracia,
En unu dezert' orienta,
Eterne pri lando alia
Malgaje sopiras silenta.

L. Zamenhof.


EN SONĜO . . .

(El Heine).

En sonĝo princinon mi vidis
Kun vangoj malsekaj de ploro, –
Sub arbo, sub verda ni sidis,
Tenante nin koro ĉe koro.

« De l' patro de l' via la krono
Por mi ĝi ne estas havinda!
For, for lia sceptro kaj trono –
Vin mem mi deziras, aminda!

– « Ne eble! » ŝi al mi rediras :
« En tombo mi estas tenata,
Mi nur en la nokto eliras
Al vi, mia sole amata! »

L. Zamenhof.


LORELEJ'

(El Heine).

Ne scias mi, kial subita
Malgaj' en la koro naskiĝis;
El tempo jam enterigita
Legendo al mi reviviĝis.

Jam malvarmetiĝas l'aero,
La Rejno mallaŭte babilas,
Per oro de l' sun' en vespero
La supro de l' monto rebrilas.

Plej belan knabinon mi vidas :
En ora ornamo brilante
Sur supro de l' monto ŝi sidas,
La harojn mistere kombante.

La oran kombilon ŝi movas
Kaj kantas tra l' pura aero,
Kaj forto mirinda sin trovas
En tiu ĉi kant' de l' vespero.

Ŝipet' iras sur la rivero,
Ŝipisto ektremis de l' kanto,
Kaj blinda por ĉiu danĝero
Rigardas li al la kantanto.

Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
Perdiĝis sub l'akvoturnado;
Ĝin Lorelej' faris kruela,
Per sia mirinda kantado.

L. Zamenhof.


KANTO DE STUDENTOJ

Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj,
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
Post malgaja maljuneco –
   Sole tero restas.

Vivo estas tre mallonga,
Kuras ne tenate,
Kaj subite morto venos
Kaj rapide ĉiun prenos,
   Ĉiun senkompate.

Kie niaj antaŭuloj
En la mondo sidas?
Iru al la superuloj,
Serĉu ilin ĉe l' subuloj –
   Kiu ilin vidas?

Vivu la akademio
Kaj la profesoroj!
Vivu longe kaj en sano
Ĉiu akademiano,
   Vivu sen doloroj!

Vivu, floru nia regno
Kaj regnestro nia!
Kaj amikoj mecenataj,
Protegantoj estimataj
   De l' akademio

Vivu ĉiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
Amikinoj kaj mastrinoj,
   Bonaj, laboremaj.

Mortu, mortu, malgajeco,
Mortu la doloro!
Mortu ĉiu intriganto
Kaj malamon konservanto
   Longe en la koro!

L. Zamenhof.


AL LA REĜO

Vivu la reĝ' al ni, tre longe vivu li!
      Gardu lin Di'!
Justa kaj pia reĝ', – Dio pro nia preĝ'
      Estu kun li.

Forta la reĝa tron', ver' estas lia kron',
      Glavo la leĝ'.
Kun amo en la kor', reĝas kun granda glor' . . .
      Vivu la reĝ'!

Brulu, ho sankta flam' de la eterna am'
      Pro la patruj'!
Kaj forte staros ni, ĉiuj por unu li,
      Pro la patruj'!

Longe, ho, restu vi gloro de la naci',
      Sur reĝa seĝ'!
Via plej granda glor' en la popola kor'.
      Vivu la reĝ'!

L. Zamenhof.


NOKTA KANTO DE SOLDATO

(De W. Hauff).

En nigra nokto tute sole
Mi staras gardon senparole,
Eraras for la penso mia
Al mia domo familia.

Al la standardo fortirita,
Ho, kiom estis mi kisita . . .
Mi tiam pensis kun malĝojo :
Mi vidas vin je l' lasta fojo!

Ho dormu dolĉe, karaj miaj!
Irante al la litoj viaj,
Vi nun per preĝo Dion gloras, –
Vi certe ankaŭ min memoras.

La horo venis, gard' alia
Stariĝos nun sur loko mia.
Mi iras dormi tute laca,
Mi vidos vin en sonĝo paca.

L. Zamenhof.


KANTO DE L' LIGO

(De W. A. Mozart.)

Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante
Nia bela harmoni'!

Al la Dio kantu gloron :
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel'?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi virton per justeco
Estu nia sankta cel'!

Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento,
En la sud' kaj en la nord'!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort'!

L. Zamenhof.


LA KAPELO

(El L. Uhland.)

Supre staras sur la monto
La silenta kapeleto,
En la valo, ĉe la fonto,
Ĝoje kantas paŝtisteto.

Sonorado, mortkantado
Nun eksonis tra l' silento, –
Haltis knabo en kantado
Kaj aŭskultas kun atento.

En la tombojn de l' monteto
El la valo ĉiu venos.
Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,
Oni iam tien prenos.

L. Zamenhof.


LA GAJA MIGRANTO

Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom',
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom'.

De l' montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj kantas super mi,
Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni'.

Al Dio fidas mi kun ĝojo :
Li zorgas pri la tuta ter',
Li ankaŭ min sur mia vojo
Eterne gardos de danĝer'.

L. Zamenhof.


LA VOJO

(De barono B. N. Delvig.)

Tre ĉarme ĝi lumis, la suno ravanta,
En mia de vivo mateno;
En brusto kuraĝo kaj forto bolanta,
Espero kaj kredo en pleno . . .

La kamp' estas larĝa kaj rekta la vojo . . .
« Antaŭen sen halto kaj timo! »
La trio ĉevala ekkuris kun ĝojo
Al celo en la malproksimo.

« Pru! halt'! » « Kio estas? » « Risorto rompiĝis. »
« Antaŭen! malhelpo ne granda! »
Denove nun la veturil' ekruliĝis,
Saltante sur vojo rubanda.

Jen marĉo subite! Denove ni haltis . . .
Tagmezo jam . . . Kia ĉagreno!
La veturigist' kun murmuro desaltis,
Mi pelas kun laŭta malbeno.

Tri horojn ni tie sen helpo batalas,
Ĝis fine ni kun malfacilo
Elrampas. Subite – la suno jam falas –
Jen kavo kaj nova barilo! . . .

« Returne! kredeble tro dekstren ni iras! »
Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmento
Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras
Ripozon sub ia tegmento . . .

Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . .
Nur tomboj . . . silenta malĝojo . . .
La veturigist' al mi montras kaj ridas :
« Ni venis! Finita la vojo! »

« La Tempo » sin nomas la veturigisto;
Sur voj' malfacila, facila,
Li ĉiujn alportas, fidela servisto,
Al fina ripozo trankvila.

L. Zamenhof.


NOKT' EN LA KORO

(El Byron.)

Nokt' en la koro . . . la harpo kuŝas . . .
Vi tuj ekkantu, kantisto!
Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas,
Vi miron faras, artisto.

Se kor' ankoraŭ havas esperon,
Per kanto ĝi revekiĝos;
Se la okulo kaŝis larmeron,
Denove ĝi eklarmiĝos.

Kant' via tondru mondan doloron!
La gajon mi ne komprenos . . .
Vi min plorigu, movu la koron,
Aŭ mia brust' ne eltenos.

Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,
Silentan premis la ĉeno! . . .
La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝis
Kiel vazet' de veneno.

Leo Belmont.


AL BRUSTO, AL MIA . . .

(El Heine.)

Al brusto, al mia – ha, ĝi min doloras,
Almetu maneton, amata knabino!
Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras?
Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino!

Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . .
Rapidu, rapidu kun via laboro.
Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.

Leo Belmont.


PRINTEMPO

Printempo venas! Vivon donas
Al ĉio belulina veno :
Varmege suno jam proponas
Radiojn siajn, kaj mateno
Vizaĝon belan kun rideto
Al ĉiuj montras; jam de l' montoj
Kun bruo fluas rivereto
Kaj detruataj estas pontoj.

Denove ĉio reviviĝas,
Kantadas venon de printempo . . .
Por mi nur daŭras, ne finiĝas
Malbona, malvarmega tempo!
Por mi ne estas suna lumo,
Kaj de printempo bela veno
Nenion donas . . . Nur mallumo,
Mallumo sola kaj . . . ĉagreno!

V. Devjatnin.


ŜIPETO

     Malgranda ŝipeto
     Kun blanka veleto
Naĝadas trankvile sur maro . . .
     Sed venis ventego,
     Fariĝis ondego –
Pereas ŝipet' sub akvaro!
     Kaj homo mizera
     Kun kredo sincera
Vivadas trankvile en mondo;
     Sed kredo forblovis,
     Ondego sin movis,
Kaj homo pereas sub ondo.
 

V. Devjatnin.


SCIURO KAJ PAPAGO

Sciuro malgranda kuradis en rado
Kaj homojn amuzis per sia kurado.
Kaj jen al papago ĝi diris fiere :
« Mi vin, mizerulo, bedaŭras sincere :
Kun kora doloro eterne mi vidas,
Ke tute senmove sur ringo vi sidas! . . .
Rigardu : jen ĉiam mi kuras pli alte
Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . . »
Papago rigardis sciuron kun moko
Kaj diris : « kurado rapida kaj lerta,
Sed bone kurante, sur unu nur loko
Vi restas, mizera besteto nesperta. »

V. Devjatnin.


ANĜELO

(El Lermontov.)

En mezo de nokto, en blua ĉielo,
Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.
Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado
Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.

Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn
Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;
Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera –
Kaj lia laŭdado ne estis malvera.

Animon tre junan en brakoj li tenis;
En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.
Kaj sono de l' kanto en juna animo
Restadis sen vort', sed kun viva estimo.

Tre longe en mondo ĝi estis premata,
Je revo mirinda pri Di' plenigata!
Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero
Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.

V. Devjatnin.


HUSARO

(El Poŝkin.)

Ĉevalon sian li purigis,
Estante forte kolerega,
Kaj diris : « min diablo igis
En loko loĝi malbonega!

Ni ĉiam tie ĉi restadas
En turka kvazaŭ batalado :
Nur solan supon ni manĝadas
Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.

Kaj mastro tie ĉi malbona,
Malbonan havas li edzinon. . . .
Nek via skurĝ', nek vorto bona
Admonas tie ĉi virinon!

Jen urbo Kiev! Lando kia!
En buŝon falas mem buletoj,
Kaj vinon havas domo ĉia,
Kaj kiaj tie virinetoj! . . .

Ne estas eĉ domaĝ', je Dio,
Sin mem pro ili pereigi!
Malbone estas nur per tio . . . »
– Per kio? volu min sciigi! –

Kaj li komencis plibonigi
Lipharon. « Eble ne timulo,
Li diris, estas vi, sed igi
Vin miri povas mi – spertulo.

Aŭskultu : regimento nia
Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis.
Mastrino estis bona mia,
Kaj tombon ŝia edz' foriĝis.

Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis;
Ni vivis pace, tute bone.
Al mi Mario humiliĝis,
Ne diris vorton eĉ malbone.

Se mi malsobra estis tute,
Ŝi mem min zorge kuŝigadis;
Ŝi ĉiam tute sendispute
Je ĉio tuj mem konsentadis.

Feliĉan vivon mi pasigis,
Kaj longe tiel vivus eble, –
Sed jen subite ĵaluzigis
Min io, – mem diabl' kredeble.

Mi pensis : kial baptanino
Sin levas nokte? kion volas?
Tre juna estas ŝi virino,
Kaj tial eble ŝi petolas! . . .

Mi observadi ŝin intencis.
Jen foj' ne dormis mi (en korto
Jam estis nokto, kaj komencis
Bruegi vent' kun granda forto).

Kaj vidas mi : ŝi forrampetis,
De forno prenis ŝi karbeton,
Min tre facile pripalpetis,
Disblovis apud forn' fajreton;

Ŝi ekbruligis kandeleton,
Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,
De tie prenis boteleton,
Sur balailon ŝi sidiĝis;

Ŝi senvestiĝis kaj, sorbinte
El boteleto, ŝi tra tubo,
Sur balailo sidiĝinte,
Tuj malaperis, kvazaŭ nubo.

– Ŝi eble estas sorĉistino, –
Mi pensis kaj de forn' rapidas,
Por vidi sorĉon de virino;
Kaj jen mi boteleton vidas;

Mi flaris : ia acidaĵo. . . .
Mi plankon ŝprucis el botelo :
Forflugis – kia mirindaĵo! –
Kaj forna forko kaj sitelo!

Sub benko katon mi ekvidis,
Sur ĝin mi ŝprucis el botelo :
Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis
Subite fornon post sitelo.

Sur ĉion ŝprucis sen kompato
Jam mi per tuta forto mia, –
Kaj ĉio : tablo, benko, pato
Forflugis unu post alia.

Al ili mi ne volis cedi
Kaj trinkis mem per unu fojo
Restaĵon . . . Ĉu vi povas kredi?
Mi ekaperis tuj en vojo :

Mi flugas, – kien? mem ne scias,
Kun forto tranĉas nur aeron,
Al steloj mi : « pli dekstren » krias. . . .
Kaj jen ekfalis mi sur teron,

Jen mont'. Sur ĝi kaldronoj bolas,
Kaj oni faras ian ludon.
Kantadas, fajfas kaj petolas,
Kun granda ran' edzigas judon.

Mi kraĉis. . . . Flugas jen Mario :
« For! hejmen kuru, petolulo!
Vin oni tuj formanĝos! . . . » – Kio?!
Nu, mi ne estas timemulo!

Min ne timigu! Kie vojo
Al hejmo estas? – « Jen sidiĝu
Sur fornan feron, – kun malĝojo
Respondas ŝi, – kaj tuj foriĝu! »

Vi volas, ke husar' sidiĝu
Sur fornan feron?! Baptanino,
Mi petas vin, ne freneziĝu,
Ne estu ja malsaĝulino! . . .

Ĉevalon! . . . « Prenu, malsaĝulo! »
Ŝi efektive diris veron :
Jen antaŭ mi ĉeval'-bravulo
Per hufo forte batas teron.

Sidiĝas mi kun brava vido
Sur ĝin kaj trovi bridon penas,
Sed vane! Rajdas mi sen brido –
Kaj tuj al forno ni alvenas.

Kaj jen mi tion saman vidas . . .
Ĉevalo tute jam forestis,
Kaj mi sur benko rajde sidas . . .
Jen kia strang'-okazo estis! »

Kaj li daŭrigis plibonigi
Lipharon. « Eble ne timulo,
Li diris, estas vi, sed igi
Vin miri povas mi spertulo. »

V. Devjatnin.


INFANO DE ZORGO

(El Herder.)

Finiĝis varmega jam tago,
Kaj nokto agrabla fariĝis.
Sub ombra cipreso, ĉe lago
Diino de Zorgo sidiĝis.

El ruĝa argilo Diino
Malgaje figuron skulptadis, –
Kaj luno, de nokto reĝino,
De blua ĉiel' rigardadis.

Kaj Zeŭso al bela Diino
Parolis kun dia favoro :
« Rakontu, malgaja knabino,
Pri via doloro en koro. »

« Ho, Zeŭso! » Diino rediras :
« Alportu vi al mi plezuron!
Nur solan sen fin' mi deziras :
Vivigu vi mian figuron! »

– Volonte mi vin kontentigos :
Viviĝas figuro jam via! . . .
Sed tamen de nun mi devigos,
Ke estu eterne li mia. –

« Ho, ne! » al li Zorgo parolas :
Figuron mi longe skulptadis,
Al vi mi lin cedi ne volas,
Ĉar lin mi por mi preparadis!

Por mi lin restigu! Korege,
Sed vane ŝi Zeŭson admonis.
– Ho, ne! mi lin amas varmege,
Al li ĉar animon mi donis! –

« Por kio disputon vi tenas? »
Subite la Tero ekdiras :
« Al mi li sen dub' apartenas,
Ĉar tera en teron foriras! »

Kaj dioj disputis senfine,
Ĉar cedi neniu deziris
Figuron argilan, – sed fine
Al Kron' ili ĉiuj ekiris.

« Nu, ĉar reciproke ne volas
Figuron vi tiun ĉi cedi, »
Grizhara Saturn' ekparolas :
« Vi kune lin povas posedi.

Aŭskultu do, dioj : nur kiam
Li mortos, anim' apartenos
Al Zeŭso potenca, – kaj tiam
Jam Ter' lian korpon alprenos.

Kaj vi, ho, de Zorgo Diino,
Posedu lin ĝis lia morto! . . . »
Mi pensas, ke tia difino
Similas je homa la sorto?

V. Devjatnin.


ESPERO

(El Schiller.)

Tre multe homar' kun espero en koro
Pri vivo estonta parolas,
Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj ora
Aliri plej baldaŭ ĝi volas.
Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras, –
Sed homo esperon senĉese adoras.

Espero kun li sen-aparte vivadas;
Ĝi knabon dorlotas, junulon
Per sorĉa radio ĝi gaje logadas,
Konsolas ĉe tomb' maljunulon :
Li tre lacigita per vojo de tero,
Foriras en tombon kun dolĉa espero.

Ho, ne! ĝi ne estas elpenso malvera,
Per revoj malsaĝaj naskita!
Ni scias, ni sentas kun kredo sincera,
Ke estos esper' plenumita.
Kaj tiu ĉi sento ĉu estas kapabla
Nin trompi en nia revaĵo agrabla?

V. Devjatnin.


GARANTIO

(El Schiller.)

Damon' unu fojon mallaŭte trairis
Kun akra tranĉilo sub bask' al tirano –
Al Dionizio, – sed unu gardano
Lin kaptis subite. Tiran' al li diris :
« Pro kio vi al mi, fripono, aliris? »
– Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . . –
« Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi! »

– Jam longe mi estas al mort' pretigita,
Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton
Pro mia pardono, ĉar havas mi forton,
Por morti sur kruco; sed se inklinita
Vi estas al bono, – ho, estu donita
Al mi kelka tempo, por fraton edzigi, –
Ĉe vi do mi povas amikon restigi. –

Kruele ekbrulis tirana rigardo,
Kaj diris li post la silento momenta :
« Tre bone, kun tio mi estas konsenta;
Sed tamen memoru vi tion, bastardo,
Ke vian amikon mi tenos sub gardo
Ne pli, ol tri tagoj, – kaj poste li mortos,
Al vi li per tio pardonon alportos. »

Al sia amiko Damono alvenis
Kaj diras : « tiran' min aljuĝis krucumi,
Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi . . .
Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis,
Por fraton edzigi . . . » kaj li ĉirkaŭprenis
Amikon kaj petas : « ho, restu, kurulo,
Vi por garantio ĉe malbonegulo! »

Amiko volonte konsentis kaj restis
En malliberejo li por garantio,
Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . .
Damono edziĝon de frato forfestis,
En tria mateno tre frue sin vestis
Kaj vojon rapidas, malfrui timante
Kaj ĉiam pri sia amiko pensante . . .

Subite tre forta ventego fariĝis,
Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego;
Pli forte, pli brue koleras ventego, –
Kaj jen riveretoj de mont' ekruliĝis,
Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis . . .
Damono al ponto rapidas de monto
Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.

Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero,
Kaj tre malproksime li vidas dometon;
Li krias, li vokas, li petas ŝipeton :
Sed vane, – neniu ĉar kun malespero
Ekvolis batali kun brua rivero . . .
Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis :
Ĝi tute je maro simila fariĝis.

Kaj jen lian koron plenigis doloro,
Li ploras, antaŭen li manojn etendas,
Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas :
« Kompatu! » li petas kun granda fervoro –
« Kaj min ekrigardu kun dia favoro!
Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,
Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos! »

Sed vane kompaton de Zeŭso li petas :
Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne ĉesiĝas.
Sed ĉiam plifortaj, teruraj fariĝas, –
Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas
De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas
En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante
Per brusto nur ondon, kun mort' batalante.

Kaj jen li sur bordo jam estas, – elŝiris
Sin tute el brakoj teruraj de morto,
Kun granda dankem' al favoro de sorto,
Rapidas li plu . . . Sed subite eliris
El granda arbaro rabistoj. Aliris
Al ili Damono, – kaj ili malpace
Ĉirkaŭas lin tute, rigardas minace.

« Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris :
Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,
Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion!
Sed vivo – ne mia! » Kaj tuj li aliris
Al ili, bastonon de unu elŝiris,
Per ĝi li eksvingis, kaj tri li mortigis,
Aliajn do ĉiujn facile forigis.

Sed suno post pluvo varmege bruligis
Migranton, kaj tute li perdis jam forton;
Kun granda teruro atendis li morton, –
Kaj preĝis li Zeŭson : « vi min liberigis
El ondoj bruegaj, de mi vi forigis
Rabistojn, – ĉu tie ĉi devas suferi
Mi vane kaj morti, amikon oferi?! . . . »

Subite li aŭdas, kvazaŭ murmuretas
Ne tre malproksime malgranda rivero!
Rapide sin turnas al ĝi kun espero
Damono – kaj vidas, ke fonto fluetas.
Al ĝi superforte li tuj alvagetas,
Soifon brulegan kun ĝoj' kvietigas
Kaj korpon malsanan en ĝi li freŝigas.

Jam suno varmega majeste subiras
Kaj ombroj tre longaj kuŝiĝas sur tero :
Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.
Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras,
Damono do ilin en voj' preteriras.
Migrantoj parolas, Damono aŭskultas
Kaj aŭdas : « lin oni jam nun ekzekutas! »

Tumulto piedojn al li flugiligas,
En lia animo – senfinaj teruroj . . . .
Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj
Malalta jam suno facile origas :
Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas
Ankoraŭ pli paŝojn, – kaj vidas – en strato
Renkontas lin lia servant' Filostrato.

– Revenu, ĉar ĉio jam estas finita! –
Li diris malgaje : en urbon ne iru,
Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!
Li estas jam al ekzekuto metita.
Li kredis sen fin', ke li estos trompita
Neniam de sia amik', kaj nenio
Lin povis devigi ne kredi je tio. –

« Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,
Kaj se mi ne povas de mort' liberigi
Amikon, – mi devas min ankaŭ mortigi :
Tirano ne diru, ke kuris de morto
Mi nur dank' al mia anima malforto!
Al vi mian vivon volonte mi cedas,
Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas! »

Vespere Damon' Sirakuzojn eniras
Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,
Kaj oni jam tute amikon preparas,
Por lin ekzekuti . . . Kun forto traŝiras
Amason popolan Damono kaj diras :
« Mi morton deziris de Dionizio, –
Mi estas krimulo, li – nur garantio !

En granda mirego popol' silentiĝis . . . .
En ĝojo amikoj sin tuj ĉirkaŭprenas
Kaj ploras, – pri kio – neniu komprenas,
Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝis . . . .
Minaca tirano pri ĉio sciiĝis;
Li je amikeco ilia tre miras
Kaj verajn amikojn li vidi deziras.

Kaj jen ili venas. Kun vido afabla
Tirano renkontas amikojn kaj diras :
« Vi venkis min tute, je vi mi tre miras!
Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,
Kaj se mi ne estas al vi malagrabla,
Permesu al mi, ke en ligo mi via,
Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . . »

V. Devjatnin.


MIA MIZERO

(Litva popola kanto.)

Mia mizero, mia mizero!
Ĉu mi vin finos iam suferi?
Kiam mi iris je l' granda vojo,
Mia mizero min akompanis.
Sed jen alrajdas cento da fratoj,
Kvarcent piedoj estas ĉevalaj.
Fratoj! Vi batu mian mizeron
Per la piedoj de la ĉevaloj
Kaj per brilantaj viaj glavetoj.
La junaj fratoj longe ĝin batis,
Sed la mizero nenion limas,
Mia mizero nenion timas,
Kreskas, vastiĝas kaj pligrandiĝas.
Mia mizero nenion timas,
Elmetas verdajn foliojn, branĉojn.
Mia mizero tiam finiĝos,
Kiam mi venos al la patrino.
Mia patrino loĝas monteton,
Altan monteton, novan ĉerketon.

A. Dombrowski.


NOVA KANTO

Ho! eksonu nova kanto
Pri la lingvo Esperanto,
Pri ligil' internacia,
Revo nia, amo nia!
Kreitaĵ' la plej mirinda,
Vere estas ĝi laŭdinda
De verkistoj, de poetoj,
En poemoj kaj odetoj,
Pli ol tondro de bataloj,
Pli ol dolĉaj najtingaloj,
Pli ol belaj aktorinoj,
Pli ol fajfoj de maŝinoj,
Pli ol oro la plej brila,
Pli ol gloro senutila,
Pli ol ĉiu, pli ol ĉio,
Krom la amo kaj la Dio.
Dum venonta la centjaro,
Sciu esperantistaro,
En Eŭropo, Ameriko,
En Azio kaj Afriko,
Kie ajn vi veturados
Esperanton vi trovados,
Sur la strato, en vagono,
En hotelo, en salono
Kaj eĉ en privata domo :
Ĝin parolos ĉiu homo :
Laboristo, profesoro,
Kaj juĝisto, kaj doktoro,
Kaj hebreo, kaj kristano,
Kaj litovo kaj japano, –
Kaj pereos la plendato :
« Mi vin ne komprenas, frato ».
Por ke venu tiu horo –
Kune fratoj, al laboro!
Jen per kanto, jen per vorto,
Jen agante ĝis la morto,
Servu ni al la afero,
La plej bela sur la tero,
Gardu ĝin de la forgeso
Per parolo en la preso;
Iru kiel apostoloj
Ĝin prediki por popoloj,
Kaj eksonu nia voko
Sur la ter' en ĉiu loko,
En vilaĝoj, en urbetoj,
En lernejoj, en gazetoj,
Kaj servantajn al la vero
Nin fortigu la Espero.

A. Dombrowski.


LA MALLIBERULO

(Litva popola kanto.)

Ho, en la verda, verda arbaro
Estas malluma malliberejo.
Kaj en tiu malliberejo
Oni enŝlosis junan frateton.
Tie li povas neniam scii,
Ĉu venis vintro aŭ la printempo,
Neniam vidi la brilan sunon,
Nek leviĝantan, nek subirantan.
Mi metus oran ringon al muro,
Eble mi farus tie fenestron,
Eble mi farus tie fenestron,
Por ke la frato ekvidu sunon.
Mi metus pecon da blanka neĝo,
Por ke li sciu la frostan vintron;
Mi metus freŝajn florojn al muro,
Por lin sciigi pri la somero.

A. Dombrowski.


LA TURO BABILONA

Kial vi, patroj, en Babilono
   Konstrui turon komencis
Kaj tre fiere ankaŭ je l' trono
   Ĉiela regi intencis?

Ĉu jam senfina, vasta la tero
   Al vi ne estis sufiĉe?
Vi ja trankvile kaj sen danĝero
   Ĉirkaŭe vivis feliĉe.

Kien sin turnis viaj okuloj,
   Havante lingvon komunan,
Trovis loĝejon vi, antaŭuloj,
   Bonegan kaj oportunan!

Jen al vi plaĉis monto, jen valo,
   Trankvila en Sinorujo, –
Ĉie potenco via egala
   Kaj ĉie via patrujo.

Kial deziris vi do subite
   De l' val' suriri ĉielon?
Vi per argilo, brikoj malsprite
   Atingi pensis la celon?

Sed entrepreno via, ho, vana,
   Senfrukta restis je l' fino;
Tuj ĝin detruis Dia la mano,
   Kondukis vin al ruino.

Dum la konstruon vi diligente
   Plialten levi rapidis,
Jen vian lingvon Dio momente
   Je lingvoj mil disdividis!

Nun jam pri kio unu parolas,
   Komprenas dua nenion,
Kaj ne sciante, kion li volas,
   Al li venigas alion :

Unu por l'alta granda konstruo
   Necese brikon bezonas, –
Ne komprenante lin, jen la dua
   Argilon tuj al li donas.

Tuj malkonsento, poste batalo
   Fariĝis inter la rondo;
Tuta l'homaro iris de l' valo
   Diversajn landojn de l' mondo.

Kvankam jam pasis miloj da jaroj
   De tiu puno de Dio,
Regas ankoraŭ inter homaroj
   Malamo, senharmonio.

Vere la patroj kontraŭ la Dio
   Multege tiam fieris;
Kial ĝis nun por peko ilia
   Senkulpaj idoj suferis?

Sed ni esperas baldaŭ refondon
   De l' lingvo ĉiunacia,
Kiel konsolis tutan la mondon
   Jam la profet' Zefania.

Ĝoje l'espero nin jam karesas,
   Proksiman celon montrante;
L'internacia lingvo progresas,
   Amikojn ĉie trovante.

Novajn amikojn voku, amikoj,
   La voko vana ne estos!
Floras jam flor', ne solo radikoj,
   Je l' frukto baldaŭ ni festos.

M. Goldberg.


NOVA DIO

(De S. Frug.)

I

Jam plena estas la festeno
De bril', sonoro, bru', soleno
En la palac' de faraono;
En vic' pentrinda antaŭ vastaj
Trapezaj tabloj sidas gastoj
Konvene, en mez' de salono.

De l' tron' antikva la apogoj –
La saĝeguloj, astrologoj,
En silk' brodita envestitaj –
La militestroj, generaloj,
Armitaj kun hakiloj ŝtalaj,
Per ringoj oraj ornamitaj.

Sin de kolono ĝis kolono
Etendas kiel tend' visono
Tre multekosta, multkolora;
Kaj de fumilo origita
Ĉirkaŭe estas disverŝita
La timiano bonodora.

Al flut', liutoj, barbitonoj
Per rapidegaj belegsonoj
Bruega la tintil' ripetas;
Kaj peza la amfor' konsolas
Rigardon, koron vekas, bolas
Kaj muĝas, kaj fajrerojn ĵetas.

Atentas faraon' sonoron
De l' himnoj kaj gracian ĥoron.
Senlima l'ordonanto estas
Je la rigardo luma, klara;
Ĝi estas fest' neordinara :
Nomtagon sian li nun festas.

De subpotencaj al li princoj
Donacojn oni el provincoj
Al li alportas multekostajn –
Smeraldojn, perlojn kaj armaĵojn,
Tapiŝojn, vazojn kaj teksaĵojn,
Arĝenton, elefantajn ostojn.

La gastoj riĉajn la donacojn,
Envenigitajn la palacojn,
Rigardas kun mireg' kaj ravo . . .
Tuj, defleksinte pordkovrilon,
Tremante, en salonon brilan
Eniris brunvizaĝa sklavo :

« Aŭskultu reĝ', – la sklavo diris –
Mirindaj viroj du aliris
Al la pordegoj de la korto . . .
Traflugis preter la gardantoj
De la kortego, maldormantaj,
Tuj nevidate kaj sen vorto.

Vidante l'mirajn du personojn,
L'ibisoj flugis for . . . Leonojn
De l' ĉen' mi lasis – senkuraĝaj,
Per la kolharoj balainte
La polvon, kapon mallevinte,
La besto-reĝoj la sovaĝaj

Timeme iris, proksimiĝis
Al ili paŝ' post paŝ', stariĝis
De l' flankoj sur la piedegoj;
Netera gardas ilin forto,
Malkovras vojon eĉ sen vorto
Al reĝaj tiuj ĉi pordegoj

Sonor', paroloj eksilentas,
La gastoj kun mireg' atentas . . .
« Sed, – krias laŭte l'ordonanto, –
De kie venas tiuj viroj?
Ĉu portas ili krom' la miroj
Donacon indan por reganto? »

– Reganto granda, – sklavo diras, –
Per forto de la dioj spiras
Iliaj la vizaĝoj brilaj . . .
Ne finis sklavo, – jen subite
En la salonon nepetite
Eniris du de Amram filoj.

La gastoj vidas, antaŭ l' trono
Jen staras Mozes, Aarono
Sur la tapiŝ' purpura, riĉa –
En simplaj kaj malriĉaj vestoj;
Severvizaĝaj kaj majestaj
Kun bastoneg' en man' malriĉa.

II

Reĝ', rigardinte tre severe
La novajn gastojn, nun fiere
Demandis : « Kiu vi? al festoj
De l' granda reĝo aranĝitaj
Kial do venis vi vestitaj
En tiaj malriĉegaj vestoj?

Al vi malbona fort', magio
Malfermis pordon . . . Sed do kio!
Mi kun kontent' en la palacon
Akceptas ĉiam gastojn tiajn;
Se indos sorĉ' atenton nian,
Ricevos riĉan vi donacon. »

La kapon alten eklevinte,
Al Di' humile kliniĝinte,
Al reĝ' respondis Aarono :
Sorĉistoj estas ni neniaj,
Ne gardas fortoj nin magiaj . . .
Aŭskultu do, ho faraono!

Ni ne el reĝa familio :
Ni estas filoj de nacio,
Per kies manoj humilegaj
Fariĝis luksaj viaj landoj,
En vic' majesta turoj grandaj
Kaj fortikaĵoj kaj kortegoj.

Per kies diligent' kaj peno
Ekfloris tiu kamp', ĝardeno,
Nun de dolĉaĵo plenigita . . .
Sed jam sufiĉe ni suferas!
Centjara la labor' esperas
Jam esti nun rekompencita!

La Di' de l' dioj kaj Reganto,
La sola Di', ne ŝanĝiĝanta,
Alsendis nin al via trono.
Lia Spirit' en ni sin trovas :
Ĝi niajn lipojn, buŝon movas . . .
Atentu Lin, ho faraono :

« Jehov' . . . » – « Jehov'? mi lin ne scias, » –
Al Aarono laŭte krias
Fiera faraon' kun rido : –
Al mi di' de Moav', Edomo –
Konataj estas, sed la nomo
Jehovo – kiu estas li do?

El malproksima land' kaj limo
Popoloj ĉiuj por estimo
Elsendis ja al mi senditojn,
Saĝulojn kaj arĥitektistojn,
Kaj astrologojn kaj maristojn
Kaj pastrojn kaj sankt-oleitojn.

Kun laŭda kant' palacon mian,
Kiel preĝejon sanktan, dian,
Eniris ĉiuj humilege,
Al faraon' donacon sian,
Kiel oferon sanktan, pian,
Sur sojlon metis respektege.

Kiel malriĉa devas esti
Di' via nova, se, krom vesti
Vin pastrovestojn disŝiritajn,
Ne povis li de malpotenco
Jam per alia rekompenco
Vin rekompenci elektitajn.

La di' de l' sklavoj malfeliĉaj,
Ŝtonistoj tiuj ĉi malriĉaj,
La sovaĝuloj kaj sen scioj,
De la nudaĵ', mallumo blinda,
Ho, kiu estas di' ridinda,
La reĝ' de l' reĝoj, di' de l' dioj?

Kaj ĉe la tabloj kun bruego,
Ektondris laŭte nunridego;
Kaj la komuna rida krio
Ruliĝis eĥe, laŭte bruis
La murojn de l' palaco skuis :
Kiu li estas, nova dio?

Kiu li estas?  . . . Tagoj venis, –
Kaj tuj ekkonis, ekkomprenis
La Dion Novan Egiptanoj;
Sed per turmentoj, malagrabloj
De la dezert' en brulaj sabloj,
En profundaĵ' de l' oceanoj.

Jam pri la Granda Dio Nova,
Regant' de l' mondo, Ĉiopova,
De l' Nil' la ondoj, kantis, bruis;
Kaj kun tondrego kaj ventegoj
Inter granitaj la ŝtonegoj
De l' maro ond' kantante fluis . . .

Kaj resonante al la kanto
De l' mar' senfunda kaj bruanta
Kun sankta mirsciig' konsola
Per triumfega kri : « Libero! »
Eksonis laŭte sur la tero
Renaskiĝanta la popolo . . .

M. Goldberg.


CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO

(El Krylov.)

Se inter kolegoj jam en la komenco
En ia afero malestas konsento,
Senfrukta restados ilia intenco,
Anstataŭ afero nur estos turmento.

Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko,
Por ŝarĝon transporti de loko al loko,
Triope al veturigil' enjungiĝis
Kaj tre diligente de l' loko tiriĝis.
Sed malgraŭ ilia grandega fervoro
Nenion alportis ilia laboro.

Ekstreme facile ĝi estus por trio,
Se ili laborus nur en harmonio;
Sed al la ĉielo la cigno sin tiras,
La kankro obstine returne foriras,
L'ezoko al akvo la ŝarĝon kunŝiras.

Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi,
Mi certe kaj tute ne povus klarigi, –
Sed la veturilo eĉ paŝon ne faris,
Ankoraŭ ĝi staras nun, kie ĝi staris.

M. Goldberg.


TRI BUDRYS'OJ

(El Mickiewicz.)

Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,
  Sur la korton alvokas tri filojn :
« Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,
  Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.

Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo
  Al ni Vilno trumpetas ordonojn :
Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon
  Kaj princ' Kejstut atakos Teŭtonojn.

Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;
  Litvaj dioj konduku vin, benu!
Por la vojo utila bona vorto konsila :
  Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.

Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi
  Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta;
Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,
  En amasoj la rublo sonanta.

Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali :
  Pereadu Krucistoj-hundfratoj!
Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora,
  Briliantoj en pastraj ornatoj.

Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno,
  Nur malriĉan akiron li trovos;
Tie inda nur havo : bona ŝildo kaj glavo,
  Kaj Polinon kunpreni li povos.

Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!
  Gajaj, kiel la junaj katetoj;
Blanka, roza la vango, kvazaŭ lakto kaj sango,
  La okuloj – brilantaj steletoj.

El Poluj' mi junaĝa, batalanto kuraĝa,
  Antaŭ jaroj alportis edzinon . . .
Jam ne batas la koro – kun malĝojo, doloro
  Rememoras mi vian patrinon. »

Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn;
  La armitajn forportis ĉevaloj.
Aŭtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas;
  Eble falis en sangaj bataloj . . .

Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
  Sub la burko objekto tre granda.
« Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo? »
  – « Ne, patreto, filino Pollanda! »

Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
  Sub la burko akiro tre granda.
« El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena!
  – « Bofilino, patreto, Pollanda! »

Per la neĝo kovrita, tria viro armita,
  Ion grandan li kaŝas sub vesto :
Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis
  Por la tria edziĝa la festo.

A. Grabowski.


REVAĴO

(De P. Dalman.)

Sur la valo neĝa vento
  Blovas ĉiam pli;
Fajro sur kameno mia
  Krakas ĉirkaŭ mi.

Ĉe l' kamen' el pipo ringe, –
  Fumon lasas mi . . .
Ĉiuj remomoroj miaj
  Flugas for kun ĝi.

Kie estas la esperoj,
  La junec' de or'?
Kiel vento la blovanta,
  Ili flugis for!

Vent' sen celo, mi sen celo
  Kun vi, fumo, tri . . .
Tri sen celo en la mondo
  Kune flugu ni!

A. Grabowski.


EXCELSIOR

(El Longfellow.)

La nokto rapide la ombrojn delasis,
Tra Alpa vilaĝo junulo trapasis,
Tra neĝo, glacio standardon portanta
Kun tia devizo mirinde sonanta :
 

Excelsior!

La frunto malgaja, okulo junula
Simila al glavo, flamanta kaj brula;
Kaj kiel tre klara trumpeto arĝenta,
La vort' stranga sonis tra nokto silenta :
 

Excelsior!

Li vidis, en loĝoj feliĉaj, tre ĉarme
Jen brulis la fajro lumante kaj varme;
En supr' glaciaĵoj minace ŝin trenis;
El lipoj junulaj sopiro elvenis :
 

Excelsior!

« Ne provu la pason! » maljuna hom' diris,
En supro sin nigra ventego kuntiris,
Profunda la akvo, ŝiranta la ondo ! »
Kaj laŭte eksonis la klara respondo :
 

Excelsior!

« Halt'! » diris knabino. « Kap' via de l' laco
Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco! »
Larm' staris en blua okulo brilante,
Sed tamen respondis junul' sopirante :
 

Excelsior!

« Ho! gardu vin antaŭ branĉ' velka de l' pino,
Ho! gardu vin antaŭ terura lavino! »
Lin laste por nokto salutis pasanto;
El alte rediris la malaperanto :
 

Excelsior!

Kun al la ĉielo levita rigardo
La piaj monaĥoj de l' Sankta Bernhardo
En frua mateno la preĝojn murmuris,
Kaj krio skuanta l'aeron trakuris :
 

Excelsior!

Migranto, duone en neĝo fosita,
De l' hundo fidela li estis trovita;
Li tenis ankoraŭ en mano glacia
Standardon kun stranga devizo jen tia :
 

Excelsior!

Kaj en duonlumo la griza, malvarma,
Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma,
Kaj de malproksime, el klara ĉielo,
Defalis la voĉo per falo de stelo :
 

Excelsior!

A. Grabowski.


LA PLUVA TAGO

(El Longfellow.)

La tago malvarma, malgaja, sensuna;
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Vinujo je l' muro putranta sin tenas,
Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,
Kaj la tago – malvarma, sensuna.

Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna :
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
Sed falas en vento esperoj velkintaj,
Kaj la tagoj – malvarmaj, sensunaj.

Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias – atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
En vivon de ĉiu la pluvo ja falas,
Kelkaj tagoj – malvarmaj, sensunaj.

A. Grabowski.


LA SAGO KAJ LA KANTO

(El Longfellow.)

Mi pafis sagon en la aeron,
Ne scias, kie ĝi falis teron;
La forfluganta tiel rapidis,
Ke mi la kuron tute ne vidis.

Mi spiris kanton en la aeron,
Ne scias, kie ĝi falis teron!
Eĉ la plej bona akrevidanto
Ne povas sekvi flugon de l' kanto.

Mi longe poste, unu tagon,
En kverko trovis la tutan sagon;
La tutan kanton kun la muziko
Mi trovis en la kor' de amiko.

A. Grabowski.


SONORILOJ DE VESPERO

(El T. Moore.)

Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero!
Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero,
Pri la domo de gepatroj, pri la dolĉa kora ĝojo,
Kiam mi ilian sonon aŭdis je la lasta fojo!

Longe, longe jam forpasis tiuj de l' ĝojeco horoj!
Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj.
En la tomboj ili loĝas post la ĝojo kaj sufero :
Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero!

Ankaŭ kiam mi ripozos je eterne en trankvilo,
Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo,
Dum kun kanto novaj bardoj paŝos jam sur nia tero
Kaj vin aŭdos kaj vin laŭdos, sonoriloj de vespero!

A. Grabowski.


MI RAKONTIS

(El Vejnberg.)

Mi rakontis al maro senborda
Pri la grandaj turmentoj en koro, –
Kaj per bruo mallaŭta de l'ondoj
Ĝi respondis al mi kun favoro.

Mi rakontis al vento rapida,
Ke ne povas mi spiri libere, –
Kaj el landoj ĝi iaj mirindaj
Al mi portis tuj freŝon aere.

Mi rakontis al verda arbaro
De la vivo malgaja dolorojn, –
Kaj en ombro ĝi tuj min dormigis,
Ŝancelante foliojn kaj florojn.

Mi rakontis al suno varmega,
Ke mi vidas nur tagojn malklarajn, –
Varmigantajn kaj lumajn radiojn
Ĝi tuj sendis al mi malavarajn.

Mi rakontis al homo-kunfrato
Pri la vivo senĝoja, – kaj li,
Iel strange movinte la ŝultrojn,
Tre rapide foriris de mi.

E. Haller.


MI ELIRAS

(El Lermontov.)

Mi eliras unu al vojeto;
Ŝtonoj brilas tra la nebuleto,
Nokt' trankvila, step' aŭskultas Dion,
Steloj inter si parolas ion.

En ĉiel' solene kaj tre bele,
Tero dormas en bluaj' radia. . . .
Kio do doloras min kruele?
Ĉu atendo aŭ bedaŭro ia?

Ne bedaŭras mi pli pasintaĵon,
Ĝojon ne esperas jam en kor' mi;
Serĉas liberecon mi, pacaĵon,
Volus forgesiĝi mi, ekdormi. . . .

Ne per tiu dormo de l' mortinto!
Tiel nur mi estu ekdorminta,
Ke en brust' la viva fort' moviĝu,
Ke spirante mia brust' leviĝu;

Ke l' orelojn ĉiam karesante,
Dolĉa kanto sonu sur la ĉerko;
Ke kliniĝu, ĉiam verdestante,
Kaj sur mi bruadu ombra kverko.

G. Janowski.


AŬTUNO

Aŭtuno nebula! Arbar' nudiĝanta
Kun vento bruegas, ĝi ŝajnas ploranta
Pri ĉarma printempo, pri bela somero . . .
Kovriĝas per koto de pluvo la tero ;

Bluaĵo ĉiela enua nubiĝas,
Kaj suno de l'tero en nuboj kaŝiĝas :
La kampoj senhomaj en sola silento,
En ili flugadas kaj ploras nur vento!

D. Jegorov.


KUŜAS SOMERO.

(El Heine.)

Kuŝas somero la varma
Sur via rozeta vangeto,
Kuŝas la vintro malvarma
En via malgranda koreto.

Tio ĉi baldaŭ sin ŝanĝos,
Ho, mia kara trezoro!
Vintro sin trovos sur vangoj,
Somero la varma en koro!

T. de Kanaloŝŝy-lefler.


FILINO DE IFTAH

Fajfegas ĵetiloj kaj sonas la glavoj
      Kaj brilas kaj frapas ponardoj.
Sed vane laciĝas herooj la bravaj :
      Pereas Jehovaj standardoj,
Kaj la Amonanoj la sangoavidaj
Triumfe rapidas al l' Izraelidoj.

Ben-Jáir mortiĝas kun ŝtono en brusto,
      Kaj Gilad droniĝas en sango,
La kapo de Máĥir, nomita « la justa »,
      Surstaras sur pinto de stango,
Kaj miloj da filoj de l' Supra Jehovo
Ekkuŝis sur kampo sen vivo, sen movo.

Ho ve, ho malĝojo! La ondoj Jordanaj
      Elmetos ĝemegojn sovaĝajn,
Ploregos patrinoj pri siaj infanoj,
      Disgratos al si la vizaĝojn,
Elŝiros la harojn, per cindro la griza
Ekŝutos la kapojn ĉe l' nigra avizo.

Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon
      De la elektita popolo,
Li vane penegas bravigi l' animon
      De viroj per laŭta parolo,
Kaj jen li ekpreĝas kun malpacienco
Al Dio Jehovo, la Suprepotenca.

« Ekaŭdu, Jehovo, ekaŭdu la sklavon,
      Preĝantan al Vi kun doloroj!
Mi hejme en Micpo posedas riĉhavon,
      Aregon da grandaj trezoroj,
Mi havas amikojn, mi havas sklavaron,
Kaj multon alian, al koro tre karan.

« Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn
      El la Egiptujo-fremdlando;
Se Vi liberigos nun ree la sklavojn
      De l' nuna mizero multgranda,
Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio,
L'unuavidoton oferos kun pio.

« Kaj kio ajn estos l'unuavidoto,
      Objekto aŭ homo amata,
Ĝi estos al Dio brulig-oferota
      Al Vi, ho Jehovo kompata! »
Kaj jen, elmetante kriegojn sovaĝajn,
Li ree ekscitas la virojn kuraĝajn.

Fajfegas ĵetiloj kaj frapas ponardoj,
      Resonas ekĝemo kaj krio,
Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj
      Forkuras de l' idoj de Dio,
Sed la forkurantajn postflugas rapide
La Izraelidoj kaj hakas avide.

Kaj de Aroero ĝis urbo Minito
      Kaj poste ĝis Avel-Kerumo
Triumfas Izrael en sanga milito
      Per glavo, per fajro kaj fumo,
Venkataj pereas sub domoruinoj,
Sklaviĝas bestaroj, infanoj, virinoj.

Kaj plene ŝarĝitaj per riĉaj akiroj
      Reiras herooj kantantaj,
Al kantoj iliaj aliĝas sopiroj
      De la ekkaptitoj plorantaj,
Kaj ĝemas virinoj lacegaj kaj palaj,
Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj.

Sed jen apudiĝas jam Micpo la kara,
      Kaj Iftah rigardas sen ĉeso :
Li devas ekvidi por dia altaro
      Oferon laŭ sia promeso.
Kaj li rigardadas sen laco-enuo :
« Nu, kio do venos al mi la unua? »

Jen el malproksimo eksonas tintiloj,
      Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj.
Junuloj, fraŭlinoj per paŝoj facilaj
      Ĝojdancas en vicoj senordaj
Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas,
Kaj al la venkintoj gracie aldancas.

De pleja proksimo al la triumfanoj
      Sin movas fraŭlino junaĝa.
Ŝi batas tintilon per siaj blank-manoj,
      Kun flamo en bela vizaĝo;
La harojn serpentajn la vento disblovas,
Ŝin forto interna antaŭen almovas.

Ŝi dancas, ŝi tintas, ŝi kantas kun ĝojo :
      « Alvenas la gloraj venkintoj,
Ke estu facila por ili la vojo,
      Sonegu la gloron per tintoj! »
Ŝi dancas, movata de l' kora kontento,
Nenion anoncas al ŝi l' antaŭsento.

Kaj Iftah rigardas al sia ofero,
      Al sia unuavidato. . . .
Subite . . . ho, tio ĉi estas ne vero. . . .
      Ŝi estas – filino l' amata!
La sola filino! Jehovo ĉiela!
Ho, kia malico de l' sorto kruela!

Kaj Iftah ĝemegas, disŝiras la veston
      Kaj cindron sur kapon surŝutas,
Kaj inter la viroj, volantaj ĝojfeston,
      Li vortojn terurajn balbutas. . . .
Kaj ĉio mutiĝas. En kelke da horoj
La Izraelujon ekprenas doloroj.

« Ne ploru, ho patro, ĉesigu la ĝemon
      Kaj estu do viro ĝis fino.
Vi faris promeson ne malsingardeman,
      Ĉar kion signifas fraŭlino
Kompare je miloj da viroj, savitaj
Per la heroaĵoj, de Dio donitaj?

« Vi faris promeson glorindan, ĉar savo
      De miloj per unu ofero
Eterne estados faraĵo multbrava,
      Belega, mirinda afero,
Kaj timos nacioj la Izraelanojn,
Ĉar ili ne ŝparas eĉ proprajn infanojn.

« Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton,
      Sciigu l' amatan popolon,
Ke ĝoje mi prenas nun tiun ĉi sorton,
      Ke mi ne bezonas konsolon.
Multegaj fraŭlinoj ekzistas, mi scias,
Ĉe ni, kiuj mian mortiĝon envias.

« Nur unu malĝojo min pikas en koro –
      Ke vi nun izola ekrestos,
Ke en maljuneca kruela doloro
      Ĉe vi parenculo malestos,
Al vi li ne diros parolojn kunsentajn,
Al vi li ne kombos la harojn arĝentajn.

« Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo
      De Iftah en ĉiu nacio,
Sed Iftah ekmortos, kun li – lia domo :
      Mi iras senfrukta al Dio.
Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos,
Konsoloj el buŝo parenca ne sonos.

« Nun, patro amata, kun la amikinoj
      Mi iros sur montojn najbarajn,
Ni tie sur suproj, ĉe ŝtonaj ruinoj
      Sonigos malĝojajn gitarojn
Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj
Ni kantos pri miaj animaj doloroj :

« Ke mi ne ekĝuis la edzajn karesojn,
      Ne portis infanon sub koro,
Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn
      Per filoj, kovritaj de gloro,
Ke mortas nun mia virgeco floranta
Kun ĝojo multnombra, en ĝi troviĝanta. »

Ne trono altega sin levas sur placo, –
      Sin levas altega lignaro;
Ne krioj de ĝojo bruadas en spaco, –
      Bruadas kaj ĝemas viraro,
Kaj tie, en blanka vestaĵo el lino,
Silente sursidas palega fraŭlino.

La viroj ĝemegas, la viroj sopiras,
      Virinoj en larmoj plendronas,
Sed Iftah kun torĉo brulanta aliras
      Kaj fajron al lignoj aldonas,
La lignoj ne volas kaj kontraŭ sin metas,
Sed Iftah obstinas kaj pajlon enĵetas.

Kaj jen ekkriegis l' amaso popola,
      Kaj eĥo eksonis en valo.
Bruliĝis subite la aro tremola
      Leviĝis fumega vualo,
Ekblovis, ekfajfis ventego kruela,
L' oferon alprenis al si la ĉielo. –

Kaj jen ĉiujare la izraelinoj
      Kunvenas por plori sur montoj
Kaj tie ĉi brilas la fajr'-iluminoj,
      Sonadas malgajaj rakontoj,
Kaj laŭte aŭdigas sonado de ĥoroj.
L'aero pleniĝas de ĝemoj kaj ploroj

La izraelinoj parolas pri l'bela
      Fraŭlino brulig-oferita
Kaj dankas fervore al sankta ĉielo
      Por venko de ĝi donacita,
Kaj sendas al Dio petegojn humilajn
Forigi de l'lando terurojn similajn.

A. Kofman.


LA SKLAVOŜIPO

(El Heine.)

I

La ŝipoŝarĝisto Minheer van Kek
Sidadas en longa medito,
Li taksas sur ŝipo la koston de l' ŝarĝ',
La sumon de ebla profito.

« Tricent barelegoj da pipro, da gum'
Kaj poste la sablo de oro . . .
Ĝi estas tre bona, sed tamen al mi
Pli plaĉas la nigra trezoro.

« Ses centojn da negroj mi ĉe Senegal
Akiris je prezo profita.
Malmola viando, simila al ŝton',
La membroj – el ŝtalo forĝita.

« Mi donis por tiu ĉi bela akir'
Brandakvon, glasperlojn kaj feron;
Gajnonte en ĉio ok centojn je cent,
Mi faros bonegan aferon.

« Se restos el ili ne pli ol tricent
Ĉe veno al Rio-Ĵanejro,
Mi havos cent orajn dukatojn por pec'
De l' domo Gonzales Perejro. »

Sed jen deturniĝas Minheer van Kek
De sia pensado persista :
Al li proksimiĝas la ĥirurgiist'
Van Smisen, la ŝip-kuracisto.

Van Smisen, maldika malgrasa figur',
La nazo kun ruĝaj verukoj.
« He, kiel nun fartas – ekkrias Van Kek,
La negroj kun la antaŭtukoj? »

Van Smisen salutas. « Hodiaŭ al vi,
Ne estos agrabla raporto :
Bedaŭre en tiuj ĉi tagoj sur ŝip'
Oftiĝis l' apero de morto.

« Ĝis nun ĉiutage mortadis po du,
Hodiaŭ – ne malpli ol seso,
Du viroj, kvar inoj : la morto ĉe ni
Laboras kun granda sukceso.

« Mi la malvivulojn esploris kun pen',
Ĉar ofte la nigraj satanoj
Trompadas, por esti ĵetitaj de l' ŝip',
Estante plenvivaj kaj sanaj.

« Mi lasis depreni de ĉiu mortint'
La feran multpezan katenon,
Ke ili ne estu barataj de ĝi,
Faronte la maran promenon.

« Kaj tuj el la maro elnaĝis areg'
Da skvaloj sangame-malsataj,
La bestoj avidas je negroviand'
Kaj estas de mi pensiataj.

« De l' tago ke ni nin demetis de l' bord',
Nin sekvas ĉi tiuj gajuloj
Kaj flaras l' aeron, turniĝas al mi
Kun mutaj, sed klaraj postuloj.

« Ĝi estas amuzo aŭskulti de l' ŝip'
La dentokrakadon de l' bestoj;
La unuj profitas je kapo aŭ man',
L' aliaj je sangaj intestoj.

« Post sata manĝado la bestoj al ni
Alnaĝas en aro solena
Kaj min rigardadas kun preskaŭ-dezir'
Min danki por tia festeno. »

Sed lin interrompas, ĝemante, van Kek
Kun krio : « Malbeno de sorto!
Kiele malhelpi je tia malbon'
Kaj savi la negrojn de morto? »

Van Smisen rediras : « En tiu ĉi mort'
La negroj mem estas la kaŭzo,
Ĉar ili difektas l'aeron de l' ŝip'
Per spiro kaj mortas pro naŭzo.

« Aliaj pereas pro melankoli'
Kaj fine pro granda enuo,
Kaj farus al ili utilon aer',
Dancado, muziko kaj bruo. »

Kaj diras van Kek : « La konsilo, doktor',
Min ravas, ĝi estas tre bela,
Vi montras vin, mi ĝin konfesas al vi,
Pli saĝa ol Aristotelo.

Se la prezidanto de la Societ'
« Tulipo-nobligo Holanda »
Sin nomas saĝulo, – kompare je vi
Li estas azeno multgranda.

« Muzikon, muzikon! la nigra viand'
Tuj sur la ferdekon de l' ŝipo!
Kaj kiu ne trovos amuzon en danc
Ĉi tiu ĝin trovos en vipo! »

II

Milaroj da steloj de l' blua ĉiel'
Bril-lumas per fajr-iluminoj,
Rigardas kun varmo, kun amo, kun saĝ'
Kiele okuloj virinaj.

Rigardas la maron, kaj tiu ĉi mar'
Fosfore radias purpuron
Kaj balanciĝetas, kaj ondo post ond'
Elĝemas voluptan plezuron.

La veloj ne bruas ĉe l' masto de l' ŝip',
Rulitaj de la ŝipanaro,
Sed lumas lanternoj sur ĝia ferdek'
Kaj sonas muzik' sur la maro.

Ŝipano muzikas per granda tambur'
Kaj la kuiristo per fluto,
La ŝipa piloto – per violonĉel',
Kaj Smisen – trumpet' per dufuta.

Kaj cento da negroj, la seksoj en kun',
Krietas kaj saltas kaj dancas,
Post ĉia eksalto la fera katen'
Sin brue kaj takte balancas.

La negroj saltadas kun bruo kaj ĝoj'
Kaj iam negrin-belulino
Alpremas plen-nudan amikon al si
Kun voluptemeco senfina.

La ekzekutisto kun gaja rigard'
Gvidadas la ordon sur ŝipo,
Li estas de l' balo la « Maître des plaisirs »
Kaj danci invitas per vipo.

Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
Laŭtiĝas la bruo sovaĝa,
Kaj ĉie vekiĝas la monstroj de mar'
Dormintaj en dormo malsaĝa.

Duone-dormante alvenas skvalar'
En centoj, pikata de miro,
Rigardas la ŝipon kun granda konfuz',
Ĉu eble montriĝos akiro.

Sed ili rimarkas : la horo de l' manĝ'
Ne estas ankoraŭ sonita,
Kaj ĉiu oscedas per larĝa buŝeg',
De dentoj-segiloj plantita.

Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
La negroj dancadas sen fino,
La skvaloj mordegas la vostojn al si
Pro la malsatego obstina.

Mi pensas, al ili ne plaĉas muzik'
Kiele al ĉia fripono.
« Ne kredu al malmuzikema brutul', »
Eldiris poet' Albiona.

Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
La negroj senlace baletas,
Ĉe l' alta fokmasto Minheer van Kek
Rigardas ĉielon kaj petas :

« Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor',
La vivon al miaj sovaĝaj,
Se ili ekpekis, vi scias, ho Di',
Ke ili ja estas malsaĝaj.

« Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist',
Mortinta por savo de l' tero, –
Ĉar se al mi restos ne pli ol tricent,
Pereos la tuta afero. »

A. Koeman.


AL LA MEMORO DE JÓZEF WASNIEWSKI

Floro falis ankoraŭ! sekiĝis herbero kaj mortis,
Velkis pro vintra la frosto ĝia verdanta folio!
Morto senkora, ho kial estas al vi permesite
Fosi en fosan profundon ĉion la belan en mondo?
Kial, ho kial faliĝas la herbo, verdanta sur kampo,
Kial disiĝas de vivo freŝa, floranta ĝis nun?
Dolĉa la morto por la maljunulo, la laca de vivo;
Kuŝas arĝenta la haro bele sub tomba cipreso.
Tiun ne plendu, ĉar lia ja estas feliĉa la sorto,
Ĉar en la tombon li mem iras kun ĝojo, sen timo;
Dolĉa eĉ morto junula, la mort' en mateno de l'vivo,
Antaŭ ol frosta la nokto detruis burĝonon en ĝermo!
Dolĉa la morto, kiam ne pasis la kredo je vivo,
Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo!
Sed jam kiam junulo viriĝis kaj lasis la ludon,
Vivo nun estas ja ĉarmo, nun malfeliĉo la morto.
Tiam ja estas maldolĉe disiĝi de faro farata :
Ĝojus la koro, vidante frukton de longa laboro.
Kiu do ĉiam por noblaj ideoj vivadis, batalis,
Tiu kun akra malĝojo iras en valon de ombroj,
Lasas la komencitaĵon kun pleje mordanta doloro :
Estas malgranda la aro, kiu batalis kun li!

Akra estas funebro! Neniam pli noblan animon
Ol la ĵus forirantan trovos vi sur nia tero.
Eĉ se vi iros, simile al Diogeno, tra l'urboj
Kun la lumilo en mano, homon serĉante sur strato,
Tamen neniun en tuta la mondo renkonti vi povos,
Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo,
Vivon vere pli homan travivis en senco profunda,
Kaj dediĉitan al ĉio alta kaj nobla en mondo.
Amo al ĉio, al ĉiuj, jen fundo de lia esenco,
Amo en faro kaj vorto, jen kio estis li mem!
Por la premitaj, por ĉiuj suferoj, por la mizeruloj
Sentis la nobla animo flame kaj varme ĉe li.
Ne eĉ iu al li konfidis vane doloron,
Vane neniu ĉe li frapis la pordon de l'kor'.

For li estas! Ho, kiu plenigos la lokon lasitan?
Kiu plenumos en mondo faron farotan de li?
For li estas. Sed tamen ĉe ni li vivas ankoraŭ,
Kiuj en akra doloro staras ĉe nova la tombo.
Ni, kiuj konis l'animon poetan ne nur per la kantoj,
Kiujn li donis al ni, sed per la tono la varma
El lia brust' eliranta, portanta varmon ĉirkaŭen,
Kie troviĝis la kordo, kiu agordis al ĝi.
Nin neniam forlasos la bela sunhela memoro
De la mortinta amiko, ĝi lumos belege en koro!
Tiel li vivas kaj tiel li estos vivanta, ĝis kiam
Restos neniu jam plu, kiu lin konis en ver'.

V. Langlet.


LATVA POPOLA KANTO

Mi en kampo kapon metos,
Por defendi patrolandon.
Mi pli vole kapon donus,
Ol mi donus patrolandon.

Bruu, bruu, fulmodio,
Rompu ponton sur la Dina,
Ke ne venu malamikoj
En la mian patrolandon.

Landoj de tri reĝoj bruas,
Kie fratoj ĉevaliras,
Fortaj viroj kiel kverkoj,
Glavoj ŝtalaj sonoregas.

Kien iros vi frateto,
Tien iros mi kun vi;
Kie glavon vi pendigos,
Tie la kroneton mi.

R. Libeks


MALGRAND'-RUSA KANTETO

Jam malsupre suno staras,
Jam rapide vesperiĝas. . . .
Kion do knabino faras?
Kial do ŝi ne montriĝas?

Ĉu patrino ne permesas?
Aŭ alia jam ŝin tenas?
Kaj ŝi dolĉe lin karesas
Kaj al mi nun ne elvenas?

« Ho, knabino! per fiero
Vi fariĝis nefidela :
Kial do vi en vespero
Ne elvenis, mia bela?

– Ho, karulo! tempo pasis,
Ĝustatempe mi ne venis,
Ĉar gepatroj min ne lasis,
Ĉar gefratoj min fortenis ». . . .

« Ne, ne ili vin fortenis!
Diru simple kaj sincere :
Malbelulo, mi ne venis,
Ĉar ne amas vin plu vere! »

Ha, mi vidas, kion faras
Karulino malfidela :
Kun alia ŝi nun staras,
Pli feliĉa kaj pli bela. . . .

I. Lojko


PROFETO

(El Lermontov.)

De kiam, laŭ volo de Supra Juĝanto,
Mi ĉionscianta fariĝis profeto,
Malvirton mi sentas en ĉiu vivanto,
Malicon mi vidas tra ĉiu rideto.

Mi altajn principojn de amo kaj vero
Komencis prediki al miaj kunfratoj,
Sed ili min batis kun granda kolero
Per ŝtonoj, kuŝantaj sur placoj kaj stratoj.

Kun cindro sur kapo, kun kora doloro,
Mi urbojn forlasis sen ia havaĵo,
Kaj nun en dezerto – de Dia favoro
Nur ion mi havas por mia nutraĵo.

Laŭ sankta ordono de l'Antaŭtempulo
Al mi ĉiuj bestoj volonte servadas,
Kaj steloj ĉe vortoj de mi, dezertulo,
Pli ĝoje radias, pli hele lumadas.

Sed se iafoje tra urbo bruanta
Mi en rapideco pretere pasadas,
Min popolamaso renkontas mokanta
Kaj maljunularo memfide diradas :

« Rigardu, infanoj, vin edifigante,
Li estis fiera, kun ni malpacadis;
Malsaĝa, li volis kredigi nin vante,
Ke Dio al homoj per li paroladis.

Jen frukto de lia obstina vanteco!
Jen pala, malgrasa, malgaja profeto,
En vesto ĉifona, simila al reto –
Ĉe ĉiuj li estas en malestimeco.

I. Lojko.


ALAŬDETO

(El Boheme.)

Sarkas knabino kanabon
Apud ĝardeno sinjora;
Ŝin alaŭdeto demandas :
« Kial vi tiom dolora? »

– « Gaja mi esti ne povas,
Ho vi, birdeto-kantanto,
Ĉar en la ŝtona kastelo
Mia suferas amanto.

Se mi nur havus plumeton,
Skribus leteron mi al li,
Kaj vi ĝin portus kaj lasus
Sur la fenestron elfali.

Sed nek papero, nek plumo,
Por skribi al la amanto,
Flugu kaj tie salutu
Lin de mi en via kanto.

F. Lorenc.


MI AMIS VIN

Mi amis vin! Senkore vi ne vidis
Varmegan, puran mian amon.
Konfesis mi – sed tiam vi nur ridis
De l' am' unua koran flamon!

Kaj longe mi suferis . . . Vin, amita,
Mi ne forgesis; sed en koro
La flama amo estas estingita,
Pri ĝi nur restis rememoro.
Sed kial vi, mi petas al mi diri,
Pasintan en mi amon movas?
Por nove ridi? koron mian ŝiri?
Ne, mi suferi pli ne povas!

Ne povas mi . . . ĉar multe mi suferis;
Kor' malvarmiĝis de l' doloro;
Ĉar ami mi jam tute malesperis,
Ĉar kredi vin ne povas koro.

A. Naumann.


PRINTEMPO VENOS

Se la naturo rigidiĝas
De prem' de l'vintro frostiganta,
Se tute per la neĝ' kovriĝas
Je longe tero ekdormanta,
Amiko kara! vi ne ploru :
Printempo venos kaj somero,
Ke la naturo ree floru,
Ke verdu, reviviĝu tero.

A. Naumann.


LA ĈASO

La patro l'arbaron ekiris ĉasadi.
Ne devis li longe kaj vane iradi :
Kuŝiĝis sub arbo, pafilon celigis
Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis,
La filoj ĉevalojn enjungis kriante,
La birdon al dom' veturigis kantante.
« Filinoj, vi fajron rapide dismetos,
Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos. »
Ĉasaĵon plej bone elrostis patrino,
La tablon rapide preparis filino,
Rostaĵon alportis ceteraj filinoj
Al tablo, – kolektis sin gastoj, gastinoj.
Eniras la gastoj, mastron salutante,
Komencas kaj manĝi kaj trinki, laŭdante.
Tuj estis manĝita la tuta pasero
Kaj poste trinkita – barel' da biero.

La Poeteto.


KANTO

Kanto sincera de mia animo,
Flugu en vaston sen timo
Kaj komuniku al homoj de l' tero
Ĝojon de l' sankta espero.
Homojn alvoku al paca laboro,
Sonu konsolon al koro,
Kaj en brilanta bluaĵo de spaco
Laŭte prediku pri paco.
Kantu deziron de homa frateco
Kaj de l' homar' egaleco;
Sonu pri amo, pri ĉies libero
Per la fluganta aero.
Diru, ke estas jam inter la mondo
De kolegaro nun rondo,
Rondo, konstante, senhalte kreskanta,
Bonon al homoj donanta.
Tiu ĉi rondo la homojn pacigas
Kaj per laboro kunligas;
El la ligilo nun estas plektita
Vigla la kanto invita.
Kanto sincera de mia animo,
Flugu en vaston sen timo
Kaj komuniku al homoj de l' tero
Ĝojon de l' sankta espero!

I. Seleznet


NE RIPROĈU LA SORTON

Ne riproĉu la sorton, ho, juna animo :
Ĉio estas en nia vivado;
Vi rigardu antaŭon kuraĝe, sen timo
Kaj kun bona, prudenta celado.
En la vivo ne ĉiam troviĝas ja ĝojo
Kaj ne ĉiam aperas espero;
Ĉion prenas ni kune en viva la vojo,
Kaj ne vin nur plorigas de l'vivo sufero,
Kaj ne vin nur la sorto turmentas . . .
Multajn premas kun forto mizer', malespero,
Sed ne ploras ja ili – silentas.
Kutimiĝis ja ili al premoj de l'sorto
Kaj ne ploras jam vane, sed ridas,
Malfeliĉon elportas sen plendo, sen vorto
Kaj en ĉio malbonon ne vidas.
Sed vi estas ankoraŭ en freŝa juneco,
Antaŭ vi estas vojo kuŝanta,
Vi rigardu kuraĝe al la estonteco
En espero, en kredo konstanta.

I. Seleznet.


REVO

Tre potenca ĝi estas, la revo fluganta,
Ĉirkaŭita de flora ornamo.
Ĝi similas je nubo malluma, tondranta,
Ĝi similas je lumo de amo.
Ĝi allogas al maro da bluo, da helo,
Al brilado belega de tago,
Aŭ ĝi fulmojn kaj tondrojn de nuba ĉielo
Prezentadas al nia imago.
Aŭ flugante en ia bluaĵo radia,
Super ondoj de maro ĝi pasas,
Tre belega, pasanta kun son' melodia,
Mallumecon misteran ĝi lasas.
Kaj por ĝi ne ekzistas la spaco nek tempo,
Kaj nenio baranta ekzistas;
Ĝi nin logas al floroj, al verda printempo,
El mirinda ĝi sole konsistas.

I. Seleznet.


LA POETO

(El V. Halek.)

Benita, kiun Dia mano
Poeton eksanktigas!
Li volon Dian, homan koron,
Profunde komprenigas.

Li konas kanton, kiun homo
Kaj kiun birdo ploras;
Li frapon de la kor' komprenas,
Se velkas ĝi, se floras.

Malklaron de aliaj homoj
Li vidas malfermitan;
De Di' la filojn li kondukas
En landon promesitan.

E. Smetánka.


LA VELO

(El Lermontov.)

Blankiĝas velo en la maro
Glitante sur la bluaj ondoj . . .
Vi hejme kion lasis, kara,
Kaj serĉas en aliaj mondoj? . . .

La ondoj ludas, fajfas vento,
Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . .
Ĝi kuras, kuras de l' kontento,
Feliĉon serĉas en la vasto! . . .

Sub ĝi – bluaĵo estas hela,
Kaj supre – granda blua placo;
Sed la ventegon petas velo –
Ĉu en ventegoj estas paco!?

L. Sokolov.


PLENDO

Morto! . . . ĉio jam finita!
Kie estas do feliĉo?
Kie gloro promesita?
Mia korpo nun – dediĉo
Al la vermoj, al putrado;
La animo bona, saĝa –
La ofer' de l' neestado!

Ĝin severa kaj sovaĝa
La sendanka, senmemora,
En la tempo de vivado
La servema kaj fervora,
Senanima societo
Ekforgesos nun por ĉiam,
Kaj eĉ ĝemo kaj larmeto
Memorigos min neniam! . . .

M. Solovjev.


TRI PALMOJ

(El Lermontov.)

En sabla dezerto de lando Azia
Tri palmoj fieris per kresko gracia.
Apude el tero senfrukta ŝprucanta
Murmuris fonteto per ondo frostanta.
Ĝi estis per verdaj folioj gardata
De suna radio kaj sablo portata.

Kaj tempo pasadis eĉ ne rimarkita.
Sed fremda migranto, de voj' lacigita,
La bruston flamantan al akvo malvarma
Ankoraŭ ne klinis sub tendo la ĉarma, –
Komencis jam velki de sun' bruliganta
La belaj folioj kaj fonto sonanta.

La palmoj komencis je Dio plendadi :
« Ni estas naskitaj, por vane velkadi?
En ia dezerto ni vivon pasigas,
Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas;
Kaj homo ne ĝuas je flor' nia rava . . .
Ne, sankta ĉiel', via juĝo – ne prava! »

Kaj ĵus ili finis – en blua foraĵo
Sin turni komencis la ora sablaĵo,
Kaj venis de tie la son' sonorila,
Rigardis pakaĵoj sub tolo kovrila,
Kaj iris kameloj, la sablon levante,
Sin, kvazaŭ ŝipeto en mar', balancante.

El inter la ĝiboj sin skuis en pendo
La larĝaj kurtenoj de tendo kaj tendo;
Kaj ilin la brunaj manetoj levadis,
Kaj nigraj okuloj el tie briladis;
Arabo, talion al selo klinante,
Peladis ĉevalon, al kur' instigante.

Levadis sin tiam ĉeval' en kolero,
Kaj saltis ĝi, kvazaŭ vundita pantero.
De blanka mantelo la faldoj belegaj
Senorde kuŝadis sur ŝultroj brunegaj.
Ludante, l'araboj ponardojn ĵetadis
Kaj ilin en flugo kun ĝojo kaptadis.

Jen venas al palmoj kun bru' kamelaro;
En ombro etendis sin gaja tendaro.
La vazoj per akvo plenigis, sonante.
Fiere la kapojn foliajn svingante,
La palmoj salutas gastaron subitan
Kaj fonto donacas la akvon kaŝitan.

Apenaŭ do lumon krepusko forpremis,
Sub akra hakilo radikoj ekĝemis, –
Kaj falis sen vivo la palmoj altaĝaj!
La veston forŝiris l'infanoj sovaĝaj.
La korpon de ili la homoj hakadis,
Kaj ĝis la mateno lignaroj bruladis.

Kaj kiam nebul' okcidenten foriris,
Laŭ voj' difinita gastaro jam iris.
Kaj kie la palmoj centjarojn traestis,
Nur cindro malvarma kaj griza nun restis.
La suno ĝis fino restaĵon bruligis,
Kaj poste ĝin vent' en dezerton disigis.

Kaj tie dezerta, senviva nun ĉio;
Ne kovras la fonton murmura folio;
Ĝi vane profeton pri ombro petadas, –
Nur sablo varmega la akvon faladas,
Kaj sole vulturo, akiron portanta,
Disŝiras ĝin super la fonto dormanta . . .

M. Solovjev.


LAŬ SVEDA MELODIO

Vi parolas lingvon nekonatan,
Ne komprenas, kion diras mi;
Tamen, frato, kanton nun faratan
Gaje kanti povas ambaŭ ni.

Ne atendu – ĉiu minuteto
De mallonga vivo flugas for, –
Lernu kun malmulta laboreto
Lingvon, kiun amos via kor'!

K. Svanbom.


NE DIRU

(El Nadson.)

Ne diru : « li mortis »,
  Li estas vivanta!
Se oni detruis l'altaron –
  La fajro ja restis flamanta;

Se oni deŝiris la rozon –
  Do ĉiam ankoraŭ ĝi floras;
Se l'harpo eĉ estas rompita –
  L'arkordo ankoraŭ do ploras.

S. Ŝatunovski.


SPIRITA ŜIPO

La vento nebulojn peladas kun bruo,
Senstela ĉielo mallumas,
Jen super ŝaŭmantaj ondegoj la velo
Facile traflugas kaj zumas.

La ŝipo kuradas senhalte tra ondoj,
Direktas ĝin mano spirita;
Vivuloj malestas sur ĝi, sed ŝtonegojn
Ne timas la ŝipo sorĉita.

Jen sur oceano, de ondoj lavita,
Insulo malgaja troviĝas,
La simpla ŝtonego ĉielon sin levas,
En nuboj supraĵo kuŝiĝas.

Kaj tie nenia kreskaĵo verdadas,
Nenia birdeto eĉ nestas,
Nur aglo en spaco aera sin portas –
Ĝi tie la reĝo nun estas.

La sola tombeto de unu regnestro
Troviĝas en loko dezerta,
Kaj glavo, ĉapelo kaj sceptro nur estas
Metitaj sur tombo mallerta.

Nenia vivanto ĉirkaŭe ekzistas,
La mondo lin solan restigis,
Neniu funebre la tombon rigardas . . .
Sed iam li mondon tremigis!

Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas –
Mortinto ripozas senmove,
Se venas do nokto de kvina la Majo,
Li tiam ektremas denove.

En tiu ĉi nokt' iam lia animo
Forlasis la mondon mizeran,
En tiu ĉi nokto li ree viviĝas
Kaj venas sur teron malveran.

Jen ŝipo mistera ĉe l' bordo atendas,
Streĉitaj jam estas la veloj,
Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj
Simile al oraj abeloj.

La reĝo sin levas kaj flugas kun venta
Rapido al ŝipo sur bordon,
Remiloj silentas, ŝipanoj forestas,
Neniu komandas naĝordon.

Sur ŝipo la ombro de l' reĝo nur staras,
En nokton sen mov' rigardante,
Li maltrankvilege, turmente sopiras,
Rigardoj brilegas fulmante.

La ŝipo alvenas al lando konata –
Kaj ĉarme li manojn eltiras,
Kaj lia animo ĝojegas, ĉar propran
Nun landon denove li iras.

El ŝipo li paŝas sur teron, sur kiu
Li estis antaŭe irinta.
La tero ektremas de l' paŝoj – li iras,
Li – stelo nun estingiĝinta.

Li serĉas la urbojn, sed ilin ne trovas,
Li serĉas naciojn ĉirkaŭe,
Ĉar ili simile al maro bruanta
Ĉirkaŭis lin serve antaŭe.

Kaj tronon li serĉas – ĝi ankaŭ rompita,
Li levis ĝin en la nubaron,
Por ke li nur vidu sub siaj piedoj
Mizeran, servutan homaron.

Li serĉas amindan infanon, por kiu
Li lasis heredimperion;
Heredo pereis, kaj oni al filo
Ne lasis eĉ nomon – nenion.

« Ho, kie vi estas? » li vokas, « kun kronoj
Vi ludis jam en la lulilo, –
Sed tempo feliĉa por ĉiam nun pasis,
En kiu mi brakis vin, filo. »

« Plej kara edzino, plej ĉarma fileto,
Ho vi, mia ĝojo kaj savo! . . .
Sur trono nun sidas la sklavo estinta
Kaj reĝo fariĝis nun sklavo! »

Wilhelm Waher.


EL LA PAPERUJO DE MIAJ FABLOJ

I

La homo estas kiel la ŝipo :
En sia vojo li ne eraros;
Li kvankam scias, el kie fluas,
Sed li ne scias, kie li staros . . .

II

Jen Johano komencis parolon de saĝo
Pri alvoko de homo, pri ĝiaj influoj;
Sed lin aŭdis neniu, kaj eĉ sen domaĝo
Iu vidis, ke havas li – botojn kun truoj.

Jozefo Wasniewski.


ĈE L' MARO

(El Heine.)

Ĉe l' maro nigra roko grandegas,
Sur ĝi nun en sonĝoj mi sidas.
La vento fajfas, la mevoj kriegas
Kaj la ondoj bruantaj rapidas.

Amata de mi estis multa knabino,
Kaj ĝoja kolego en rondo . . .
Kien ili foriĝis? Nur vento sen fino
Eraras kaj ŝaŭmas la ondo.

E. de Wahl.


VERSAĴO SEN FINO

Lin vidis en ĝardeno –
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Anton' sin nomis li.

Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis « Vi » per « ci ».

Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' ĉe kor';

Kaj per solena beno
De l' pastro en la fin'
Antono kaj Heleno
Jam estis edz'-edzin'.

En ĉarma harmonio
Ekvivis edz'-edzin';
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom',
Kaj jam tre ofte restis
Li ekster sia dom'.

Kaj fine eksedziĝis
Antono kaj Helen';
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'.

Lin vidis en ĝardeno –
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Aŭgust' sin nomis li.

Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis « Vi » per « ci ».

Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' ĉe kor'.

Kaj per solena beno
De l' pastro en la fin'
Aŭgusto kaj Heleno
Jam estis edz-edzin'.

En ĉarma harmonio
Ekvivis edz'-edzin';
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom',
Kaj jam tre ofte restis
Li ekster sia dom'.

Kaj fine eksedziĝis
Aŭgusto kaj Helen';
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'.

Lin vidis en ĝardeno –
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Henrik' sin nomis li. . . .

K. t. p., k. t. p. sen fino.

F. Zamenhof.


VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO

Ĉiuj steloj ekdecidis
Ekvojaĝi sur la teron.
Al mastrino ili diris
Sian volon kaj esperon :
« Ni ja tie tre mallonge
Gastos – unu, du monatojn;
Ni vizitos regnon homan,
Vidos niajn koramatojn . . . »
Sed mastrino al la steloj
Tiam donis la respondon :
« Restu tie ĉi en domo –
Vi malbenos poste mondon! »
Saĝajn vortojn ne aŭskultis
Tamen steloj la trudemaj
Kaj senĉese ili tedis
La mastrinon – nespertemaj :
« Sed komprenu nin, mastrino,
Sur ĉielo ni sidante
Tute ja ne konas tiujn,
Kiuj kantas nin konstante!
Ĉiu ja el ni sur tero
Havas siajn adorantojn,
Kiuj sendas al ĉielo
Himnojn, ĝemojn, amokantojn! »
– « Vere », diris la mastrino,
« Ili kantas vin laŭdinde;
Sed, vin ili ne konante,
Vin adoras ja – en blinde!
Ili, dum vi sur ĉielo,
Ĵuras ami vin eterne,
Ĉar neniu ja atingos
La kaŝitan en interne!
Se vi tamen volas scii
Malfeliĉan vian sorton,
Iru – sed vi rememoros
Mian nunan patran vorton ».
Kaj la steloj al vojaĝo
Tuj pretigis sin kun ĝojo. –
Kaj jen baldaŭ ili estis
Al la tero sur la vojo. . . .

*
* *

Kiam aŭdis nun la tero,
Ke atendas ĝin honoro.
Ĉie en plej dolĉaj tremoj
Tuj ekbatis homa koro.
Tuta tera junularo
De la ĝoj' ne sciis finon
Kaj sen pacienc' atendis
Ĉiu sian amatinon.
Ĉiu kantis, ĉiu saltis
Kun feliĉ' en la mieno,
Ke li havos de proksime
« Ŝin » en sia ĉirkaŭpreno
Ĉiu homo dankas Dion,
Ĉiu benas la ĉielon,
Ke li fine nun ekkonos
Sian karan, sian stelon!

*
* *

Dum la tera junularo
Estas plena de espero,
Belaj steloj de l' ĉielo
Alveturis al la tero.
Tuj sin ili jam dismetis
En plej granda la hotelo;
Ĝis vespero ĉe la pordoj
Ĉiuj staris – sed sen celo.
Je l'vespero ili aŭdis,
Ke gastinoj la belegaj
Morgaŭ montros sin matene,
Nun estante tro lacegaj.
Tiam tre malĝojigitaj
Ĉiuj iris for la domon;
Post mallonge la Morfeo
Ĉirkaŭprenis ĉiun homon.
Kio estis en la sonĝo,
Ni priskribi eĉ ne provos,
Ĉar ni sentas, ke precize
Tion fari ni ne povos.
Ni en tiu ĉi loketo
Iom nur priskribi volas,
Kiel . . . tamen tss! mi aŭdas,
Oni el la sonĝ' parolas :
« Ho, vi! . . . ho, vi! . . . mia bela,
Mia kara, ho, Heleno! . . .
Viaj kisoj kaj karesoj. . . . »
Unu preĝas al kuseno.
Kaj alia, flamemulo,
Ŝin jam havas ĉe l' altaro,
Kaj solene – en la lito –
Sonas ĵura promesaro. . . .
– « Ho! . . . karega . . . ho, anĝelo,
Fianĉino . . . ho, Mario! . . .
Mia vi nun je eterne,
Antaŭ homoj, antaŭ Dio! »
Tiel li karesas, ĵuras
Amon veran kaj brulantan,
Tiel kisas tiu homo. . . .
Lampon apud li starantan.
Sed subite al li ŝajnas,
Ke Marion iu tenas
Ĉirkaŭprene! . . . « Ho, pro Dio! . . . »
(Lampon tuj diabloj prenas).
Kaj cetere, kaj cetere
Daŭris tio ĝis mateno. –
Elrapidas el la domo
Ĉiu freŝa kun mieno.
La gastinojn de l' hotelo
Ni jam vidas sur la stratoj,
Kaj jen baldaŭ promenadas
Brak' en brak' la geamatoj. . . .
Sed neniu tie aŭdas
De la amo dolĉan vorton!
Ĉiu el la junularo
Nun malbenas sian sorton. . . .

*
* *

Kio faris tian ŝanĝon,
Ke antaŭe tre amataj
Steloj, tiel deziritaj –
Nune estas malbenataj?
Kio faris, vi demandas,
Tian ŝanĝon nun subitan?
Kio kaŭzis malfeliĉon
Kaj esperon renversitan?
Ĉefa kaŭzo, ke malbenoj
Nun el ĉies buŝo sonis,
Estas – ke la « stelon » ĉiu
Pli proksime, pli ekkonis. . . .

*
* *

Ĉiuj steloj ofenditaj
Forveturis la ĉielon
Kaj post kelkaj larmaj tagoj
Jam atingis sian celon.
– « Saĝa nia stelmastrino!
Sankta estis via vorto!
Prenu nun la tutan teron
La diabloj kaj la morto!
Tamen kiel vi, mastrino,
Antaŭsentis nian sorton?
Kio gvidis vian saĝan
Kaj profetan vian vorton? »
– « Se vin iu ne rigardas
Tra ĉielaj tra speguloj,
Sed rigardas vin per sobraj
Ne trompantaj sin okuloj, –
Tiu vidos ja sendube,
Ke amata lia « stelo »
Estas sen la luma krono
Nur diablo – ne anĝelo.

Feliks Zamenhof.


VESPERO

(El K. A. Nikander.)

Benite vi venas, vespero,
Vi, klara, trankvila, al ni!
Pleniĝas la kor' de espero;
Feliĉon ni havas de vi.

Kun oraj flugiloj anĝelo
Malsupren venetas vesper' :
Vivantojn pacigas ĉielo
Kaj donas ripozon al ter'.

Filino de nokto kaj tago,
Konsola, paciga liber'!
Jen! bele sur akvo de l' lago
Pentriĝas ĉielo kaj ter'.

Vi pentras bluantajn montetojn,
Kverkaron brilantan en or';
Vi kisas ruĝantajn rozetojn,
Dormetas senzorge la flor'.

Kaj birdo libere ĝojadas,
Espero fidela en ĝi,
La « Ave Maria'n » kantadas
En valo ĝi en harmoni'.

La ter' per mallumo kovriĝas,
Pensema amik'; kion pli?
La sun' de ĉiel' malleviĝas,
Sed morgaŭ revenos al ni.

Ĝi sidas sur nubo, la brila,
Kaŝita en la okcident';
Tuj, homan esperon simila,
Tuj levos sin en l'orient'.

Pleniĝas nun kor' de espero,
Feliĉon ni havas de vi!
Vi, klara, trankvila vespero,
Benite vi venas al ni.

O. Zeidlitz.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo