La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
FUNDAMENTA KRESTOMATIOAŭtoro: Ludoviko Lazaro Zamenhof |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Unu advokato, tre malgranda, venis juĝejon, por defendi la aferon de
sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu
respondis. Tiam la unua ekkriis : – Kio? tia malgranda advokato? mi ja
povas vin kaŝi en mian poŝon! – Vi povas, trankvile diris tiu, kaj tiam
en via poŝo estos pli da saĝo, ol en la kapo. [M.
Solovjev].
Unu malgrandruso veturis sur veturilo. Subite la veturilo kliniĝis :
ĝi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis levi la
veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro
helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaŭ tio ĉi ne helpis. Tiam en malespero
li krias : – Ĉiuj sanktuloj helpu! kaj puŝas la veturilon kun tia forto,
ke ĝi renversiĝas sur alian flankon. – Jen vi havas! li ekkriis kolere :
vi ne devis puŝi ĉiuj kune! [M. Solovjev].
Unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. Neatendite
li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas du soldatojn,
kiuj portas kaldronon. – Haltu! li ordonas : alportu kuleron! – Sed, Via
Generala Moŝto. . . . komencas la alkurinta adjutanto . . . – Silentu!
krias la generalo. Li prenas kuleron. – Levu la kovrilon! Lia ordono
estas plenumata. Li ĉerpas per la kulero la fluidaĵon, provas kaj kun
abomeno kraĉas. – Kio tio ĉi estas? ĝi estas tia supo? ĝi estas kotaĵo!!
– Jes, Via Generala Moŝto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion ĉi
ja volis diri al vi. [M. Solovjev].
Unu sprita mastro de budo elpensis la sekvantan ruzan ŝercon. Sur la
pordo de sia budo li skribis : « eniro senpaga ». Granda amaso da
publiko plenigis baldaŭ la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili
renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : «
eliro kostas kvindek centimojn ». La sukceso estis brilanta. Preskaŭ
ĉiuj pagis, laŭte ridante pro tiu ĉi ideo. [M.
Solovjev].
La reĝo Macedona Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis al li,
ke la grekoj, kvankam ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj, tamen insultas lin
: – Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?!
[J. Seleznev].
Temistoklo edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malriĉa, «
ĉar, li diris, mia filino pli volas homon sen havaĵo, ol havaĵon sen
homo ». [J. Seleznev].
La Roma oratoro Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino
havas 30 jarojn : « ĝi estas sendube vera, ĉar jam 10 jarojn mi aŭdas
tion ĉi de vi ». [J. Seleznev].
Unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de la servo
kaj lasi al li la pension. – Al mi ne la mono estas bezona, regnestro,
li diris, sed mi volus, ke ĉiuj sciu, ke mi ricevis tiun ĉi favoron el
viaj manoj. Aŭgusto respondis : – Bonege, diradu ĉie, ke mi kvazaŭ donas
al vi pension, mi tion ĉi ne neados. [J. Seleznev].
Pastro postulis, ke Lizandro konfesu al li sian plej ĉefan pekon. –
Ĉu vi aŭ la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis Lizandro.
– La dioj ordonas al vi! diris la pastro. – Bone, rediris Lizandro;
foriru de tie ĉi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos al ili.
[J. Seleznev].
Helvetius en sia verko « De l'esprit » rakontas la sekvantan okazon :
Unu edzo konvinkiĝis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis ŝin
riproĉi. La edzino respondis, ke li diras sensencaĵon. – Sed mi vidis
per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo. – Ha, jen kiel vi min amas,
rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj!
[N. Borovko].
El unu prediko. Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis ĉiun,
kiun li povis, li al neniu helpis iam eĉ per unu centimo. Banante sin en
la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis feliĉe, kaj la tera
justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Ĝojaj, ke ili liberiĝis de
li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed apenaŭ oni lin
metis en la teron, la tero tuj elĵetis returne la korpon de la pekulo.
Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan korpon, oni decidis
forbruligi ĝin per fajro; sed ankaŭ la fajro kun abomeno forsaltis de la
korpo kaj ne volis eĉ tuŝi ĝin. Ne povante al si helpi, oni ĵetis la
korpon al hundoj, ke ili ĝin disŝiru; sed ankaŭ la hundoj kun indigna
bojado forkuris de la korpo kaj ne tuŝis ĝin. Oni ĵetis la korpon en
profundan marĉon, por ke la koto ĝin kovru kaj ripozigu, sed la korpo
restis super la marĉo kaj eĉ unu kotero ne volis aliĝi al la peka korpo.
. . . Nun, miaj aŭskultantoj, tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel
instruo! Estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute
certaj, ke la tero vin prenos, fajro vin bruligos, hundoj vin disŝiros
kaj koto kovros vin en granda amaso!
Konfeso de cigano. Unu cigano venis al pastro peti lin, ke tiu ĉi
benu lian edziĝon. La pastro postulis, ke li antaŭ la edziĝo faru
konfeson, kaj li difinis por tio ĉi la sekvantan tagon. Veninte en la
difinita tago al la pastro, la cigano vidis en la kuirejo, kie neniu
estis, barelon kun pizoj kaj en tiu ĉi grandan pecon da porka sebo.
Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaŭ nia
cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis ĝin kun si. Jam
apud la pordo li vidis ankoraŭ ĉapon, pendantan sur la muro, kaj, ĉar
lia propra estis jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankaŭ la ĉapon,
pensante en si : « estas tute egale, ĉu fari unu pekon aŭ du, tiom pli,
ke mi hodiaŭ faros mian konfeson kaj puriĝos de ĉiuj pekoj. »
Formanĝinte la sebon, li iris en la preĝejon, por fari la konfeson. –
Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro. – Hodiaŭ mi vidis
porkon en viaj pizoj kaj forigis ĝin de tie, respondis la konfesanto. –
Tio ĉi tute ne estas peko; kontraŭe, vi faris, kiel vi devis fari. Kion
vi ankoraŭ povas diri? – Kiam mi estis hodiaŭ en via domo, mi deprenis
la ĉapon en la kuirejo. – Ankaŭ tio ĉi estas tute laŭdinda ago. Se vi ne
havas aliajn pekojn, iru en paco kaj estu trankvila! La cigano foriris
de la konfeso tute kontenta, ĉar li ne kaŝis siajn pekojn kaj malgraŭ
tio ĉi estis eĉ laŭdita de la pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la
pastro sciiĝis pri la malapero de la sebo kaj la ĉapo, li tuj divenis,
kiu estis kulpa en tio ĉi. – Ha, li diris al si mem, li eĉ konfesis al
mi siajn pekojn kaj mi mem lin laŭdis . . . Sed estis jam tro malfrue
revenigi la perditaĵon. [I. Lojko].
Malkompreniĝo. Prezentu al vi, amiko, mian ĉagrenon! mi forgesis en
domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn ĝis morgaŭ. – Pardonu,
mi ĝin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi
tiun ĉi monon. – Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko. . . . – Jen
dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la
monujon. [I. Lojko].
Forto de la scienco. Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari
instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio ĉi estas
farebla; sed kiel la instruituloj sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo –
tion ĉi mi jam neniel povas kompreni.
Rimedo kontraŭ la Esperantismo. En unu urbeto en gaja societo oni
parolis pri la ĥolero kaj pri la novaj rimedoj kontraŭ ĝi. En la societo
sin trovis ankaŭ unu kuracisto kaj unu juna homo, kies sola celo en la
vivo estis bone manĝi, bone trinki kaj amuzi fraŭlinojn, kaj kiu pensis
pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis ĉion kritiki, nenion
sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj rimedoj kontraŭ la
ĥolero, la junulo interrompis lin kaj diris : – Vi havas rimedojn
kontraŭ ĉiuj malsanoj; sed ĉu via scienco trovis jam ankaŭ efikajn
rimedojn kontraŭ la plej nova malsano, kiu nun vastiĝas en la mondo –
kontraŭ la esperantismo? – Kio estas esperantismo? demandis unu
fraŭlino. – Esperantismo, respondis la junulo kun mieno de granda
scienculo, estas aliĝado al la nove elpensita lingvo, kiu havas la nomon
« Esperanto ». Tiu ĉi malsano konsistas en tio, ke homoj, kiuj ofte ĝis
nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj komencas lerni
la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro, kaŭzita de tiu
ĉi varmego, ili komencas paroli pri la « estonteco », pri la « frateco
de la popoloj » k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili ricevas la tre
danĝeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da aliaj homoj,
kaj en tio ĉi kuŝas la plej granda danĝero de tiu ĉi malsano. Oni diras,
ke tiu ĉi malsano infektis jam multajn urbojn kaj landojn. Ĉu vi
elpensis jam ian rimedon kontraŭ tiu ĉi malsano, sinjoro doktoro? – Jes,
respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis
esperantisto), mi profunde esploris tiun ĉi malsanon kaj mi havas
kontraŭ gi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu ĉi malsano portas sin
en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la plej
bona rimedo kontraŭ la esperantismo estas : sidi ĉiam en profunda
mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno. [P.
K].
Suboficiro. Homoj, ĉiam kuraĝe kaj diligente, kaj vi ĉion atingos! La
ovo de Kolumbo ankaŭ ne estas metita en unu tago!
Ŝerca rifuzo. La verkisto Gibeau, kiu ĉiam sin trovadis en mona
embaraso, skribis unu fojon al la ĉefo de la konata fabriko de ĉampano
Röderer leteron kun la sekvanta enhavo : « Sinjoro! Mi ne havas eĉ unu
centimon kaj mi adoras la ĉampanon. Estu tiel bona kaj sendu al mi
korbon da boteloj de via dia trinkaĵo. Kun ĝi mi esperas forgesi mian
mizeron ». Apenaŭ Röderer ricevis tiun ĉi leteron, li tuj sendis la
sekvantan respondon : « Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion
taŭgas. La senĉesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus vin
ĉiuminute denove pri via malĝoja situacio. »
Mi ne komprenas, kiel oni povas plendi ĉiam pri la tro karaj
viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen
sufiĉas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne manĝas
ĝin, miaj naŭ infanoj ne ricevas ĝin kaj la du servantinoj ne bezonas
ĝin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute sufiĉas por mi por la tuta
tago. [Dumpert].
Instruitulo kaj riĉulo. Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan
laboron, sed ne havis la rimedojn por ĝin efektivigi. Li vizitas unu
riĉulon kaj petas lin pri helpo. La riĉulo rifuzas, kaj inter ili
komenciĝas la sekvanta dialogo : Riĉulo : Mirinde estas, ke nur la
instruituloj ĉiam venadas al la riĉuloj kaj ke la lastaj, kontraŭe,
neniam venas al la instruituloj. – Instruitulo : Ĉar la instruituloj
komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la riĉuloj komprenas, ke al
ili mankas scienco. – Riĉulo : Kial do la riĉuloj volonte oferas al
blinduloj, lamuloj kaj similaj malfeliĉuloj, sed ne amas helpi al
malriĉaj instruituloj? – Instruitulo : Ĉar ili timas, ke fariĝi en la
estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem, sed fariĝi iam
instruitaj ili neniam timas! [N. Kuŝnir].
Demando. Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan ĉapelon? –
Tiu, kiu havis la plej grandan kapon.
Kuraĝulo. Sinjoro! krias unu maljuna fraŭlino el la vagono al unu
sinjoro, kiu volas tien eniri : tie ĉi estas la vagono por sinjorinoj! –
Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakaĵojn, mi ne
estas timemulo!
Memfarita homo. Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante
sian glason en gaja kolegaro, mia devizo ĉiam estis : « la homo mem
devas ĉion al si ellabori ». Kiu mem al si helpas, al tiu ankaŭ Dio
helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj
ankaŭ de neniu mi ilin heredis, – ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!
Malfeliĉa komercisto. Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian okupon,
venis Londonon, por serĉi helpon ĉe unu sia parenco. Tiu ĉi lasta donis
al li kelkan nombron da ĉapoj kaj konsilis al li stari sur la strato kaj
vendi ilin. Ĝoja, ke li nun povos iom perlabori, la junulo prenis la
ĉapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj sidiĝis en unu
oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj tiu ĉi demandas
: Nu, ĉu vi multe vendis? – Ha, malgaje respondas la junulo, eĉ unu
ĉapon mi ne vendis! – Ĉu vi al neniu proponis? kion do vi faris la tutan
tagon? – Mi tenis la ĉapojn bone kaŝitajn en mia korbo, por ke la polvo
ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis okazon en la daŭro de
la tuta tago, ĉar el la granda amaso da homoj, kiuj pasis antaŭ mi, ĉiuj
havis jam ĉapojn sur la kapoj.
Apetito. Kial vi petas almozojn? – Ĉar mi volas manĝi, mia bona
sinjoro. – Kial do vi ne laboras? – Ha, kiam mi laboras, mi ankoraŭ pli
volas manĝi.
Niatempa amo. Mi vin amas . . . – Sed mi estas malriĉa. – Pardonu, vi
ne lasis min elparoli ĝis la fino . . . mi amas vin ne tiel, por edziĝi
je vi . . . – Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan
kapitalon! – Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel,
por edziĝi je vi pro via mono.
Zorgo. Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj
kreditoroj? – Jes, miaj kreditoroj estontaj, ĉar mi ĉiam zorgas, de kiu
mi nun povos ankoraŭ prunti.
Proceso. En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la
plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson
kaj la dua ĝin perdis. – Mi pentrus la unuan en ĉemizo kaj la duan nuda,
respondis la pentristo.
El la pasintaj tempoj. La imperiestro Paŭlo ordonis, ke ĉiuj
preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kaleŝo kaj
donu al li la reĝan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankaŭ
por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en
kota tago. Sur la strato montriĝas rapide veturanta kaleŝo, en kiu sidas
elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, la
veturigisto haltigas la ĉevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la
kaleŝo. La imperiestro, domaĝante ŝian riĉan veston, ekkriis : "sidiĝu!"
La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas .
. . sur la koton de la strato. Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo,
alkuris al la sinjorino kaj, preninte ŝin sub la brakon, alkondukis kaj
sidigis ŝin en la kaleŝon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro
poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro.
[M. Solovjev].
Brava vojaĝisto. Vojaĝisto, rakontante kelkajn el siaj aventuroj,
diris al la societo, ke li kaj lia servanto kurigis 50 sovaĝajn arabojn;
kaj kiam tio ĉi ekscitis miron, li aldonis, ke ĝi ne estas mirinda,
"ĉar, li diris, ni eniris, kaj ili kuris post ni." [B.
G. Jonson].
Du tajloroj. Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en
diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da ŝtofo por surtuto. La
ŝtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj magazenoj,
kaj kompreneble ĝi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la barono
elripozis de la vojaĝo, kiun oni en tiu tempo faradis per ĉevaloj, li
vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu ĉi mezuris la
longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la ŝtofon, signis per kreto
unu fojon kaj duan kaj fine, kvazaŭ bedaŭrante, diris : – Via barona
moŝto! el tiu ĉi ŝtofo surtuto ne povas esti eltranĉita, ĉar por gi
malsufiĉas ankoraŭ unu metro. . . . La barono, kiu sciis, ke la ŝtofo
estas venigita de malproksime kaj aĉeti de ĝi ankoraŭ metron estas
preskaŭ io neebla, ĉagreniĝis. Post kelkaj tagoj li ekpensis kaj vokis
alian, novan tajloron kaj montris al li la ŝtofon. Tiu ĉi pripensis,
mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan surtuton. Kelkaj tagoj
pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian vorton : li alportis pretan
surtuton sufiĉe vastan kaj tiel longan, ke li devis ankoraŭ subtranĉi.
Kun mirego la barono vestis la surtuton, kaj ĝoja li bone rekompencis la
tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj semajnoj, en unu tago de festo, la
barono, promenante sur la strato, vidis knabon, havantan la aĝon de
ĉirkaŭ sep jaroj, kiu portis manteleton el tia sama ŝtofo, kiel lia
surtuto. Li ekkoleris, sed lia miro estis pli granda, ol la kolero.
Demandinte, kies estas tiu ĉi knabo, li sciiĝis, ke li estas filo de la
tajloro, kiu kudris lian surtuton. Veninte domen li sendis voki tiun ĉi
tajloron. Tiu ĉi venis, kaj la barono diris al li : – Ke vi ŝtelis pecon
da ŝtofo kaj ke vi faris al via filo veston el tiu sama ŝtofo, kiel mia
surtuto, mi pardonas al vi; sed diru al mi : mi ja vidas, ke de mia
ŝtofo ankoraŭ restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas
sian laboron, diris, ke neniel ĝi povas esti sufiĉa por surtuto? La
tajloro rediris : – Tute simple, via barona moŝto! ĉar lia filo havas
jam la aĝon de dekdu jaroj. » [E. Neŭmark].
La juĝisto de Reading. El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko
VIII de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed
nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La reĝo unu tagon sur la
ĉaso perdis la vojon kaj venis ĉirkaŭ tagmezo en la vilaĝon Reading.
Malsata li iris al la juĝisto kaj petis manĝon kaj trinkon. La juĝisto,
kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore kaj donis al li
sur la tablon bovan langon kaj kruĉon da biero. La reĝo manĝis kun
apetito, kaj la mastro amike rimarkis : – Mi donus cent funtojn da
sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por
vi. Post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon kaj metita
en malliberejon. En daŭro de ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon,
fine la naŭan tagon oni donas al li langon de bovo kaj kruĉon da biero.
La malliberulo esprimas sian miron; sed la gardisto de la malliberejo
restas muta por ĉiuj liaj demandoj. Tiel la juĝisto, ne ricevinte
klarigon, komencas manĝi la langon de bovo, kiu efektive havas por li
tre bonan guston. Subite pordo malfermiĝas, kaj la reĝo eniras. – Mi
estis via kuracisto, diras Henriko VIII al la surprizita juĝisto; mi
sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi sekve mian honorarion de
cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis, alie vi restos tie ĉi la
tutan vivon. La juĝisto pagis kaj forlasis Londonon. Kion li pensis pri
la dankemeco de la reĝo, la historio al ni ne rakontas.
Malgrandruso kaj soldato. Oni diras, ke la soldatoj estas saĝaj homoj
– rakontas malgrandrusa vilaĝano, veninta el Kievo, kien li iris preĝi,
al siaj kunvilaĝanoj – sed tio ĉi estas mensogo; jen mi donos al vi
ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; ekvidinte tre altan
domon, mi levis la kapon, rigardante ĝian supron. – Kion vi rigardas,
hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato. – Mi kalkulas la korvojn,
kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis, kaptante la ĉapon en
la manon. – Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? li denove ekkriis. – Dek
tri, mi respondis. – Pagu do tuj dek tri rublojn, hundinido, ĉar, se vi
ne pagos, mi tuj vin transdonos al la guberniestro, li kolere ekkriis.
Mi estis ĝoja liberiĝi de li kun tia malgranda sumo, kaj, paginte, mi
forkuris, eĉ ne rerigardante posten. Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis
nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis la soldaton : mi kunkalkulis pli
ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek tri rublojn! [N.
Kuŝnir].
Tranĉanta komplimento. A : Kiel plaĉas al vi mia versaĵo? Ne vere,
feliĉa ideo? – B : Jes, jes, la ideo estas jam per tio feliĉa, ke ĝi
elsaltis el via kapo.
El la historio. A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? – B : Ĉar
tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta.
En la juĝejo. Juĝanto : Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la
ŝtelado estas via profesio! – Juĝato : Kion do vi volas, sinjoro
juĝanto, ke mi ŝteladu por plezuro?
Telegrama stilo. Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la
patron de sia edzino pri tiu ĉi fakto, aldonante, ke la fakto havis
lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli
detale. Li telegrafas : « Hodiaŭ matene sepa filino naskita. Poste pli.
»
La pafanto. Leŭtenanto : Ni supozu, ke la malamiko staras tie ĉi
antaŭ la arbo. Laŭ la komando « tri » vi ekpafos sur la arbon. Sekve
atentu : unu – du – tri! . . . Ha, mallerta urso, vi pafis ja preter la
arbon! – Rekruto : Nu, kion do ĝi malutilas, sinjoro leŭtenanto? Kiam la
malamiko efektive venos, tiam ja certe ne ĉiuj staros antaŭ la arbo,
kelkaj staros ankaŭ apud la arbo!
Verkistino : – Ha, kara Julio, se mia artikolo « Kontraŭ la ornamiĝamo de la virinoj » estos presita, tiam mi por la honorario tuj aĉetos al mi pluŝan matenveston kun pelta ĉirkaŭkudro.
Juna mastrino (aranĝante kun la kuiristino la manĝotabelon por vespera kolektiĝo) : Por la dua manĝo ni prenos angilon! – Kuiristino : Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino? – Mastrino : Mi pensas, ke estos sufiĉe ĉirkaŭ dek metroj!
Mastrino (invitante la gaston manĝi) : – Mi petas, prenu! Estu tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj estu dome!
Fraŭlino : Vidu, estimata sinjorino, tio ĉi estas ĉio, kion ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina demando? – Sinjorino : Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu ĉi estas : ĉu li jam estas edzigita?
Raporto. En Londono unu krimulo devis esti mortigita. Antaŭ sia morto
li malsaniĝis kaj oni lin sendis en la malsanulejon. Post unu semajno la
ĉefa kuracisto skribis al la juĝejo : « La arestito N. saniĝis, kaj oni
povas lin mortigi sen malutilo por lia sano. » [S.
B-n].
La ŝuldo. La malgranda Nikoĉjo, promenante kun sia patrino sur la
bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis. Unu junulo, vidinte tion
ĉi, kuraĝe sin ĵetis en la akvon kaj eltiris la knabon. La patrino
dankas la savinton : – Ha, sinjoro! . . . mi ne scias, kiel vin danki! .
. . vi savis mian fileton! . . . – Ho, sinjorino, li rediris, ĝi ne
estas inda je danko, ĝi estas ŝuldo de ĉiu. – Ha, kion vi diras! . . .
Ĉu vi estos tiel bona ankaŭ eltiri lian pajlan ĉapon? Jen ĝi naĝas.
[Malgranda poeteto].
Konjektemeco. En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis trafi
la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj, rigardante lin kun
riproĉo, diras : – Nu, vi estus trafema pafisto! La oficiro ekcelas.
Paf! . . . maltrafo. – Jen kiel vi pafas! Li ekcelas la duan fojon –
paf! . . . denove maltrafo. – Jen kiel vi pafas! La oficiro ekcelas la
trian fojon – paf! li trafis. – Tiel oni devas pafi, diras la oficiro,
redonante la pafilon. [Malgranda poeteto].
Advokato kaj kuracisto disputis pri tio, kiu el ili staras pli alte.
Oni demandis tiam la poeton Piron'on kaj petis lin solvi la disputon. –
La fripono iras ĉiam antaŭe, kaj la ekzekutisto lin sekvas, estis la
respondo.
Jonathan Swift kaj la servanto. La glora aŭtoro de la « Vojaĝoj de Gullivero » estis granda amanto de pleŭronektoj (speco de fiŝoj = germana « Steinbutte »). Tion ĉi sciis lia adoranto kaj bonfaranto, lordo Temple, kiu ofte sendadis al li grandajn fiŝojn de tiu ĉi speco. La satiristo ĉiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la alportanta servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio ĉi kolerigis la servanton, kaj, kiam li unu fojon denove devis iri al Swift, por alporti al li grandan pleŭronekton, li montris sian nekontentecon iom maldelikate. Tuj Swift leviĝis, sidigis la servanton sur sian seĝon kaj diris : – Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi komision; mi montros ĝin al vi. Swift prenis la pleŭronekton kaj alpaŝis malrapide kaj respektege al la servanto. – Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj petas vin, sinjoro Dekano, akcepti tiun ĉi malgrandan donacon. Nun la servanto sin levis kaj respondis : – Mi petas tre kore danki vian sinjoron. Kun tiuj ĉi vortoj li metis la manon en la poŝon, eltiris duonon da krono kaj premis ĝin al Jonathan Swift en la manon. – Goddam! ekkriis tiu ĉi, vi estas pli saĝa, ol mi pensis. Mi rimarkos al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono.
Kiam Swift prenadis novajn servantinojn, li ĉiam diradis al ili, ke
ili en lia domo devas antaŭ ĉio observadi du aferojn : unue, fermi post
si la pordon, kiam ili venas en ĉambron, kaj due – denove fermi la
pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de li la
permeson iri al la festo de edziĝo de ŝia fratino. – Tre volonte, diris
Swift, mi eĉ donos al vi ĉevalon kaj servanton por akompani, kaj vi
povas ambaŭ kune veturi. Tute ekster si de ĝojo, la servantino,
elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo post ilia
forveturo Swift ordonis seli alian ĉevalon kaj sendis sur ĝi rapide
alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu ĉi trovis ilin en la
mezo de vojo, kaj ĉu ili volis aŭ ne – ili devis veturi returne. Tute
depremita, la knabino eniris en la ĉambron de sia sinjoro kaj demandis,
kion li ordonos. – Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi la pordon, li
diris kaj lasis ŝin post tio ĉi denove forveturi.
Ĉe tagmanĝo. – Mirinde! mi neniam povas manĝi bonan pecon da meleagro
. . . – Kial do? ĉu vi havas tian strangan stomakon? – Ne, sed ĉar mia
edzino ĝin ĉiam formanĝas.
En klubo. – Pardonu, sinjoro, ĉu ne kun sinjoro Fredo mi havas la
honoron paroli? – Ne. – Mi tiel ankaŭ tuj pensis al mi! Vi ne estas eĉ
simila je sinjoro Fredo.
Instruita mimikisto. En la tempo de la servuta rajto S. Peterburgon
alveturis unu instruita mimikisto, kiu publike anoncis, ke li povas per
diersaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la
ĉiutaga vivo, sed eĉ pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis, ke
neniu povos kun li eĉ iom interparoli. En tiu sama tempo en S.
Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo. Eksciinte pri la
anonco de la mimikisto, la bienhavanto sendis al li sian servanton, al
kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto. Tiu venis. – Ĉu vi
efektive povas libere paroli per mimiko? oni demandis la vilaĝanon. – Mi
eĉ ne scias, kio ĝi estas « per mimiko », li respondis. Je tiu ĉi
respondo ĉiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilaĝano, ke «
paroli per mimiko » estas tio sama, kio « paroli per signoj de manoj ».
– Ha, mi komprenas! diris la vilaĝano, per manoj . . . per manoj mi
povas paroli tre bone : mi tiel ofte parolas, ĉar mi havas mutan fraton.
– Kiam la instruitulo eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko, li
forte ekridis kaj antaŭ atestantoj promesis doni al la vilaĝano tricent
rublojn, se li efektive povos klariĝadi per mimiko aŭ almenaŭ ion
kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li parolos; tiun ĉi promeson
la instruitulo konsentis eĉ doni per skribo. La bienhavanto, al kiu
apartenis la nova mimikisto, ankaŭ promesis doni al li plenan liberon
kaj dudek orajn monerojn, se li kompreniĝos kun la instruitulo per
mimiko. – Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin
bastonojn, aldonis la bienhavanto, ĉu vi volas aŭ ne? – Jes, mi
konsentas kun plezuro, respondis la vilaĝano. Kaj jen en difinita horo
la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidiĝis unu kontraŭ la dua.
Tie ĉi ankaŭ sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante la
interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante provi la
scion de la vilaĝano, li montris al li unu fingron
(tio ĉi en la mimiko de la instruitulo devis signifi : « Dio estas unu
»). La vilaĝano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo
ekmiris, sed li pensis, ke tio ĉi estas simpla okazeco. Li montris al la
vilaĝano manplaton (signo de regno); la
vilaĝano tuj montris al li pugnon. La instruitulo kaj ĉiuj alestantoj
estis tre mirigitaj, precipe la instruitulo. Li ruĝiĝis de ĉagreno kaj
kun kolero li montris supren kaj malsupren (tio ĉi
signifas : « Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero »). Ĉiuj
ekrigardis la vilaĝanon. Li en tiu sama minuto eltiris antaŭen la manojn
kaj faris signon, kvazaŭ li ion trenas. Ĉiuj estis senfine mirigitaj, la
instruitulo eĉ eksaltis; li sentis sin mortigita! Li rapide elprenis el
la poŝo monujon kaj tuj elkalkulis al la vilaĝano tricent rublojn, kiujn
lia kunparolanto prenis kaj trankvile kaŝis en sian poŝon. Neniu
komprenis, pri kio parolis la mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi
aparte la instruitulon kaj la vilaĝanon, pri kio ili interparolis.
Antaŭe estis forigita la vilaĝano. Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun
sciemo kaj malpacienco atendis, kion diros la instruitulo. Tiu ĉi
rapidis trankviligi ilian malpaciencon : – Mi neniam ankoraŭ renkontis
homon, kiu povus tiel libere klariĝi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas,
antaŭ ol mi ion diras, kvankam mi lernis tiun ĉi malfacilan sciencon
preskaŭ tridek jarojn! Tio ĉi estas tre mirinda! simpla, tute ne
instruita vilaĝano, kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure
filozofiajn demandojn! Tre mirinde, tre mirinde! – Sed diru do al ni,
sinjoro, pri kio vi interparolis? – Vidu, sinjoroj : unue, en la komenco
de la parolado, mi diris al la vilaĝano, ke Dio estas unu. Li al mi
respondis, ke Dio estas kvankam unu, sed Li tamen estas duobla, ĉar Li
estas samtempe Dio kaj homo. Tiun ĉi ideon la vilaĝano esprimis per
signo de du fingroj. Mi pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial
mi ŝanĝis la temon de la parolado, kaj mi montris al li manplaton,
esprimante per tiu ĉi signo, ke Rusujo estas bonkonstruita regno, – kaj
li respondis al mi, ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la
sceptro de Imperiestro (pugno signifas sceptron).
Tiam mi ree min turnis al la unua temo, kaj montrinte supren kaj
malsupren, mi diris per tiu ĉi signo, ke Dio estas en la ĉielo kaj sur
la tero; kaj li flnis mian penson, dirante, ke Dio estas ĉie. Ĉio tio ĉi
min konvinkis, ke tiu ĉi simpla vilaĝano, tiu ĉi malklerulo, tute libere
povas paroli per mimiko, kaj mi antaŭ li min klinas. – Oni vokis la
vilaĝanon kaj ankaŭ lin petis rakonti, pri kio li parolis kun la
instruitulo. « Ni preskaŭ nenion parolis, diris la vilaĝano; ni nur
minacis unu al la dua : li al mi, kaj mi al li. Mi, estimataj sinjoroj,
povas tute bone paroli per signoj de manoj, ĉar mi havas mutan fraton,
kun kiu mi ĉiam tiel interparolas. Tiu ĉi sinjoro (li
montris la mimikiston) montris al mi fingron, kaj mi tuj
komprenis, ke li volas al mi elpiki okulon; kaj mi respondis, ke mi
povas elpiki al li eĉ ambaŭ okulojn (du fingroj).
La sinjoro kredeble ekkoleris pro tiu ĉi respondo kaj diris al mi, ke li
donos al mi survangon (manplato); kaj mi
respondis, ke mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre bone efikas. Tiam
la sinjoro, tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble min timigi, diris,
ke li min supren levos kaj poste ĵetos al la tero. Mi respondis al li,
ke se li provus tion ĉi fari, mi prenus lin per la haroj kaj trenus sur
la planko. Tio ĉi estas ĉio, pri kio ni parolis ». En la salono eksonis
laŭta ridego de ĉiuj alestantoj, kaj la malfeliĉa instruita mimikisto
tute ne sciis, kion fari : tre konfuzita, li nur mordis la lipojn kaj
silentis. En tiu ĉi sama tago li forveturis el S. Peterburgo.
[V. Devjatnin].
Profesoro de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis al
la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, liĉiam
esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon, kiam
la profesoro legis pri ĉevalo, eniris en la legejon iu malfruinta
studento. Al la miro de la studentoj, kontraŭ sia kutimo la profesoro
nenion diris al la studento kaj daŭrigis sian legadon. Fininte la
legadon pri ĉevalo, li diris : – Nun, sinjoroj, post la « ĉevalo » ni
transiru al la « azeno », kaj, turninte sin al la malfruinta, li diris :
Mi petas, sidiĝu. – Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro, respondis
la studento, mi povas aŭskulti azenon ankaŭ starante.
[A. Grünfeld].
Inter bopatroj. Ĉu vi estas kontenta je via nova bofilo? – Ho, ne
forte, mi faris tre malbonan elekton. – Per kio? – Vidu, mia kara li ne
povas trinki, li ne scias ludi kartojn, kaj al ĉio li havas ankoraŭ
mirindan talenton de parolado. – Kion do vi volas? mi vin ne komprenas!
Tio ĉi estas ja ĉiuj nur tre bonaj ecoj! – Sed vidu : li ne povas trinki
kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas; se li ne estus granda
parolanto, tiam mi sola scius, ke li estas malsaĝa, – nun la tuta mondo
tion ĉi scias.
Avarulo, elirante el la preĝejo, kie la pastro parolis pri bonfarado,
diris : – La prediko tiel min tuŝis, ke mi mem estas preta peti almozoj.
[P. Koĉergov].
Gradeco de riproĉoj. La ministro diris al la direktoro : La opero
iris tre bone, nur la ĥoroj lasis ion por deziri. – La direktoro iras al
la reĝisoro : – Sinjoro reĝisoro, mi havas kaŭzon esti nekontenta je la
ĥoro; mankas al ĝi energio; mirinde estus, se lia ministra moŝto ne
akceptus ĝin de malbona flanko. La reĝisoro iras al la kapelestro : –
Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la ĥoroj estis hodiaŭ
ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la falon de la opero. Mi
vin petas, observu, ke ĝi estonte iru pli bone. La ministro severe
punos. La kapelestro rapidas al la direktanto de la ĥoroj. – La ĥoroj
estis hodiaŭ absolute abomenaj. Unu rapidas, alia restas, unu kantas tro
alte, alia tro malalte, tute kiel strataj buboj. La reĝisoro orde vin
regalos kaj bone faros. La sekvantan tagon la direktanto, alestante ĉe
la provo de la ĥoranoj, diras : – Vi kriegis hieraŭ kiel brutaro; estas
honto kaj abomeno! Ĉu vi ne havas orelojn, ne havas ideon pri takto, ke
vi kantas kiel sovaĝuloj? Mi miras, kial la kapelestro ne ĵetis al vi la
notojn en la vizaĝojn kaj ne forpelis ĉiujn al la diablo! Mi ripetas, vi
kantis kiel brutaro, kaj se tiel okazos ankoraŭ unu fojon, mi vin ĉiujn
dispelos kiel bestojn! [P. Koĉergov].
Francisko I, reĝo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La reĝo,
mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laŭ la rakonto
de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriĉe kaj simple. – Vero,
respondis la papo, sed tio ĉi estis tiam, kiam la reĝoj paŝtis
brutarojn.
[P. Koĉergov].
Kion oni amas plej multe? Havante unu jaron – sian nutristinon; kvin
jarojn – la patrineton; dek jarojn – la lernan libertempon; dekses
jarojn – la liberecon; dudek jarojn – sian amatinon; tridek jarojn –
sian edzinon; kvardek jarojn – siajn infanojn; sesdek jarojn – sian
oportunecon; en ĉiuj tempoj – sin mem. [K. O. S–m].
Senkulpiĝo. Sinjorino, forlasante sian servantinon : Jes, mi
bedaŭras, sed mi ne povas repreni el via serva libro mian ateston pri
via nepuremeco. Rigardu do mem ekzemple la malpuraĵon de muŝoj tie ĉi en
la angulo. – Servantino : Tio ĉi ja estas ne mia kulpo! tiu ĉi malpuraĵo
jam estis, kiam mi antaŭ jaro komencis mian servadon ĉe vi.
La leĝisto : Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano rakontis
sian malfeliĉon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke li estas
granda konanto de la leĝoj. Indigne ekkriis la konato : – Kiel li
kuraĝis tion ĉi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros al li, ke
li ne konas la leĝojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de
vi pardonon! Ili ambaŭ iris al la urbestro; la leĝisto eniris en la
loĝejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos la
pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis sufiĉe kuraĝa kaj restis
post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuraĝulo eliras. – Nu, kia
rezultato? demandis la atendanta. – Ha, respondis la kuraĝulo, mi tute
ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi, kiam mi
komencis mian riproĉan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn! –
Kiel vi scias, ke li volis tion ĉi fari? – Se li ne volus, li ja tion ĉi
ne farus, kaj se li faris, tio ĉi ja montras tute sendube, ke li tion ĉi
volis. – Kaj vi silentis? – Enirinte al li, mi forgesis lin bone titoli,
kaj ekzistas leĝo, ke se oni iun salutas per pli malalta titolo, ol li
havas, li havas la rajton doni al vi tri survangojn. – Sed vi ja ricevis
nur du! – Ha, mi forgesis; vidu, ekzistas leĝo, ke se la punata falas
sur la teron, li jam pli da survangoj ne devas ricevi. – Kial do vi ne
falis sur la teron tuj post la unua survango? – Ekzistas alia leĝo, ke
tiel longe, kiel oni ĉe la survangoj havas ankoraŭ la forton stari sur
la piedoj, oni devas stari. – Kaj kio estos kun mia ofendo? – Iru mem
kaj provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono, eble li al vi
pardonos. Mi nenion kun li povas fari, ĉar mi vidas, ke li mem scias
ĉiujn leĝojn parkere kaj havas ilin ĉiam sub la mano.
La inkujo : Knabo aĉetis boteleton da inko kaj rapidis domen. En la
mezo de la strato la inkujo elfalis el lia mano kaj rompiĝis kaj la tuta
inko elverŝiĝis sur la teron. Konfuzite la knabo staras kaj malgaje
rigardas la elverŝitan inkon. – Nu, kion vi staras, mia knabo? diris unu
preteriranto; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun vi povas trankvilo
iri domen!
Principo. Luigantino de ĉambro : Antaŭ ol vi enloĝiĝas en mian
ĉambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu la luan
pagon. – Studento : Tio ĉi estas ankaŭ mia principo; aŭ akurate, aŭ tute
ne!
Malbona memoro. De kio vi havas tian embarasan mienon? – Ha, prezentu
al vi mian teruran situacion : mi petis hieraŭ fraŭlinon Marion pri ŝia
mano kaj mi ne memoras, kion ŝi al mi respondis : jes aŭ ne . . .
Neniom malhelpas. Sinjoro venas domen laca kaj malsata. Lia
sesdekjara kuiristino donas al li la tagmanĝon, kiu estas preparita tre
malbone. – Sinjoro : Aŭskultu, Antonino, diru al mi malkaŝe, kial vi ne
prenas oficon de nutristino? ĝi estas ja multe pli enspeza, ol la ofico
de kuiristino. – Kuiristino : Ha, sinjoro, vi ŝercas! Kiel do ĝi estus
ebla? ĉu mi povus nun esti nutristino? – Sinjoro : Neniom malhelpas!
Kuiristino vi ja ankaŭ tute ne povas esti kaj tamen estas!
Bonigo. Fianĉino : Diru, ĉu estas vero tio, kion mia patrino al mi
diris? – Fianĉo : Kion do? – Fianĉino : Ke vi edziĝas je mi, ĉar mi
poste havos grandan sumon da mono. – Fianĉo : Sed mia infano, kontraŭe!
estus al mi eĉ pli agrable, se vi ĝin havus jam nun.
Tro granda postulo. – For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas. –
Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos.
Teruraj infanoj : Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu ĵus venis
el la lernejo. – Nu, ĉu vi lernis aritmetikon? – Certe! – Kion do vi
lernis? – Deprenadon. – Aha! sekve se mi diros al vi, en kiu jaro mi
naskiĝis, ĉu vi povos diri, kian aĝon mi havas? – Oho! tiajn grandajn
nombrojn ni en la lernejo ankoraŭ ne lernis.
Mirindaĵo en la medicino. En unu societo oni parolis pri medicino.
Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj
malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio ĉi jam
montras, ke la homo ne estas sana. – Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas
unu sinjorinon, kies lango ĉiam estas kovrita per tre dika tavolo da
ĉikanoj kaj kalumnioj kaj ŝi tamen estas tute sana.
Ne volonte. Juĝanto : Viaj respondoj estas ĉiuj fonditaj sur plena
vereco? – Juĝato : Vorto post vorto, Via moŝto! ke mi mortu, se mi iom
mensogas! – Juĝanto : Sekve vi estas preta ankaŭ ĵuri pri ili? – Juĝato
: Hm . . . ne tre volonte, sinjoro.
Neprospera aludo. Kara edzo, la kuracisto diras, ke mi bezonas min
distri, vidi aliajn vizaĝojn ĉirkaŭ mi . . . – Nu, en tia okazo mi tuj
forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn.
Naive : La somerloĝo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud
la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos ĉiam en la ĉambro. Provu
nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Ĉu vi eble havas iun
malsanan je la brusto en via estimata familio? – Ne! – Ha, efektiva
domaĝo!
Malegala legado. Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro Roberto, li
petas mian manon; ĉu vi permesas, ke mi ĝin donu al li? – Sinjoro
Roberto? Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro
Roberto? – Legu do mem, patrineto, kion li skribas : « Fraŭlino, donacu
al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi
plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo!
» – Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion
li skribas : Fraŭlino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per
vi! Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kaso mi
iros al la fino de la mondo! »
Napoleono III kaj Benedetti. Napoleono III ofte mokadis siajn
korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata ambasadoro, ke li
havas bovan vizaĝon. – Mi ne scias, Via Imperiestra Moŝto, respondis unu
fojon Benedetti al tiela ŝerco, ĉu mi efektive havas vizaĝon de bovo,
sed mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn prezentadis vian personon,
kaj ĉiam kun tiu ĉi sama vizaĝo, kiun mi nun havas.
[I. Lojko].
Neantaŭvidita respondo. Unu provincano, veninte Romon, turnis al si
la atenton de ĉiuj per frapanta simileco kun la imperiestro Aŭgusto. Tiu
ĉi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj, rigardante lin
atente, li diris : – Junulo, ĉu via patrino neniam estis en Romo? – Ne,
Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro ofte tie ĉi estadis.
[I. Lojko].
Kulereto. En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj manĝas
kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas du sinjoroj
: unu jam nejuna kun friponeta vizaĝo; antaŭ li sur la tablo staras
malplena glaseto kaj telero kun duono da pantranĉo kun ŝinko; la dua –
juna homo, dande vestista, videble ĵus sidiĝinta apud la tableto; li
detiris siajn ŝamajn gantojn kaj disbutonumas la superveston. La nejuna
sinjoro legas gazeton kaj de post ĝi li de tempo al tempo ĉirkaŭrigardas
la publikon. – Servanto! vokas la juna dando : tason da kafo kaj
pasteĉeton! Post kelkaj minutoj la servanto alportis. La juna homo
komencas trinki la kafon, rigardas ĉirkaŭen sur ĉiuj flankoj kaj subite
kaŝas la kulereton de sia kafo en la poŝon. Tion ĉi rimarkis la maljuna
sinjoro. Li vokas la servanton. Tiu ĉi aperas. – Tason da kafo kaj
pasteĉeton! La postulitaĵo estas alportita. La sinjoro manĝas. – Se vi
volas, mi montros al vi ĵonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin.
La servanto ridetas. – Rigardu : ĉu tio ĉi estas kulereto? – Jes,
sinjoro. – Kie do ĝi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kaŝante la
kulereton en la poŝon. – En via poŝo. – Ne, ne en mia, sed en la poŝo de
tiu ĉi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu
ĉi suprensaltas. – Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via poŝo,
turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando enŝovas la manon
en la poŝon kaj eltiras la kulereton. – Nu, vi estas vera ĵonglisto, li
rimarkas konfuzite. – Jes. Prenu por la kafo; la brando estas pagita,
diras la ĵonglisto, ĵetante moneron sur la tablon, kaj foriĝas,
akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante la
kaŝitan kulereton. [I. Lojko].
La poeto Pope. La angla reĝo, vidinte unu fojon sur la strato
Pope'on, konatan poeton, sed ĝibulon, diris al sia sekvantaro : – Mi
volus scii, por kio taŭgas tiu ĉi hometo, kiu iras tiel malrekte. Pope
aŭdis tiujn ĉi vortojn kaj, turninte sin al la reĝo, li ekkriis : Por
igi vin rekte iradi. [I. Lojko].
Frideriko la Granda amis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin per
ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto. Unu fojon, havante
fortan deziron disputi, li demandis unu korteganon, kial li ne diras al
li sian veran opinion. – Estas maloportune, respondis tiu ĉi, diri siajn
opiniojn al reĝo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn
solidajn botojn. [N. B].
Unu generalo demandis unu junan soldaton, ĉu estas sufiĉa por li la
porcio da pano, kiun li ĉiutage ricevas. – Jes, Via Generala Moŝto. –
Kaj eble io ankoraŭ restas? – Jes, Via Generala Moŝto. – Kion do vi
faras kun la restaĵo? – Mi ĝin formanĝas, Via Generala Moŝto.
[N. B].
Rusa oficiro, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo, sendis al
li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la sekundanton
de la kontraŭa flanko, malgrandan kaj tre dikan homon. – Ĉu vi scias
nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj maltrafas, la
sekundantoj devas batali? – Mi konsentas, respondis la oficiro. – Sed ĉu
vi scias, daŭrigis la dika sekundanto, ke mi je dudek kvin paŝoj trafas
en kvinkopekan moneron? – Mi ne scias, respondis la oficiro, ĉu mi
trafos en tia interspaco en kvinkopekon, sed en tian ventregon, kiel
via, mi trafos sendube. [N. B].
Malriĉa saĝulo tagmanĝis ĉe avara riĉulo. La avarulo forŝovis la
panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malriĉa gasto ne povis ĝin
atingi. Ne estante ankoraŭ kontenta de tio ĉi kaj volante pli ĉagreni
sian gaston, la avarulo turnis sin al li : – Mi aŭdis, ke vi estas tre
saĝa homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas, ke aliaj
laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj manĝas kaj vestas vin
per fremda kosto. Se, kontraŭe, vi estus laborema, vi povus fariĝi io,
ekzemple ĉe mi kaj miaj komercoj. – Ne, mia bonfarema, respondis la
saĝulo, kontraŭe : mi volus io fariĝi ĉe vi, sed vi ne permesas al mi .
. . – Klarigu vin, diris la avarulo, ĉar mi vin ne komprenas. – Tute
simple, kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis la saĝulo : mi volis
ĉe vi fariĝi sata, sed vi ne permesas al mi. [N.
Kuŝnir].
Kontraŭ la germana leĝo pri la drinkemeco kelkaj gajaj filoj de la
Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi per
kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan sentencon
: – Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu ne pekas;
kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone drinkas, estas bona
homo! Kian grandegan gajecon tiu ĉi sentenco la sekvantan matenon
elvokis ĉe la studentoj, oni facile povas al si prezenti.
[K. Hübert].
Oni demandis la filozofon Malebranche pri la kaŭzo de la suferoj de
la bestoj. – Ke la homoj suferas, tio ĉi estas komprenebla : Adamo
manĝis la malpermesitan frukton; sed por kio suferas la bestoj? – Eble
ili manĝis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche.
[N. B].
Jubilea telegramo. Mallongan tempon post la 25-jara jubileo de la
tago de apero de « Guberniaj Skizoj » de la rusa satiristo
Ŝĉedrin-Saltikov havis lokon la ĉiujara kolega tagmanĝo de la studentoj
de la N. . .a universitato. Unu el la alestantoj proponis, ke oni
esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la pasinta
jubileo. Lia ideo estis unuvoĉe akceptita kaj tuj estis kunmetita
telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo : «
Ĉiujare-tagmanĝantaj studentoj. » Post unu horo de Ŝĉedrin venis
respondo : « Dankas! Ĉiutage tagmanĝanta Ŝĉedrin. »
Fortaj konvinkoj. Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj
aliradis al Parizo, la Pariza gazeto « Moniteur » per la sekvantaj
esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn legantojn : (tago 1)
: La malbenita hommanĝanto eliris el sia nesto; (tago
2) : La korsika diablo forlasis la ŝipon en la golfo Ĵuano;
(tago 3) : La tigro alvenis al Gano;
(tago 4) : La monstro pasigis la nokton en
Grenoblo; (tago 5) : La tirano trairis tra
Liono; (tago 6) : La uzurpatoron oni vidis en
60 mejloj de la ĉefurbo; (tago 7) : Napoleono
estos morgaŭ apud niaj fortikaĵoj; (tago 8) :
La imperiestro venis al Fonteneblo; (tago 9) :
Lia Imperiestra Moŝto enpaŝis hieraŭ en la palacon Tuilerian, ĉirkaŭita
de siaj fidelaj regatoj.
Inter geedzoj. – La diablo prenu tian ordon! ĉiun fojon, kiam mi
volas vesti novan ĉemizon, ĝi ĉiam estas sen butonoj! – Kiel vi ne
hontas, grandaĝa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu
la infanojn : ĉe ili la tutaj vestoj estas disŝiritaj, kaj ili ne diras
eĉ unu vorton.
Solvita problemo. Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmanĝo
kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmanĝo la societo deiris en la
ĝardenon. Estis ankoraŭ sufiĉe varmege, malgraŭ ke la suno staris jam
sufiĉe malalte. En la ĝardeno turnis sur sin la atenton staranta sur
postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en ĝardenoj. Iu, metinte sur
ĝin la manon, trovis, ke per ia strangeco ĝi estas sur la ombra flanko
multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis sian eltrovon al sia
najbaro. Unu post la alia ĉiuj komencis metadi la manojn sur la globon
kaj trovis, ke la dirita estas vero. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la vitra
globo, kaj komenciĝis alte scienca interparolo; ĉiu, por klarigi la
fenomenon, elpensis sian teorion : unu supozis engluton de la radioj de
varmeco, alia montris la liberiĝon de kaŝita varmelemento, tria klarigis
ĉion per rebato de la radioj. Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia,
kaj fine, apogante sin sur la leĝoj de la naturo, ili venis al la
konkludo, ke la apero estas tute natura kaj ke alie ne povas esti.
Buffon, kiu ne volis ankoraŭ esprimi sian opinion pri tiu ĉi apero,
alvokis la ĝardeniston kaj demandis : – Nu, mia kara, diru, kial la
globo sur la ombra flanko estas pli varma, ol sur la flanko turnita al
la suno? – Kial? respondis la ĝardenisto, tial, ĉar mi ĵus turnis la
globon, por ke tiu ĝia flanko ne tro varmiĝu. [M.
Solovjev].
Unu virino plendis al kapitano, ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj
soldatoj. – Ĉu ili ĉion forportis? demandis la kapitano. – Ne, ili
restigis ion. – Nu, sekve tio ĉi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas
ĉion.
La imperiestrino Katerino sonoras kaj neniu el ŝiaj servantoj venas.
Ŝi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj fine en
unu el la lastaj ĉambroj ŝi vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan
pakaĵon. Ekvidinte la imperiestrinon, li paliĝis kaj ĵetis sin antaŭ ŝi
sur la genuojn. – Kio estas? ŝi demandis. – Pardonu min, Via Imperiestra
Moŝto! – Kion do vi faris? – Jen, kara reĝino, mia valizo estas plena de
diversaj bonaj objektoj el la palaco de Via Moŝto. Tie ĉi sin trovas
rostaĵo, kukaĵo, kelkaj boteletoj da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj
por miaj infanetoj. Mi deĵoris mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen, –
Tra kie do vi volas eliri? – Jen tie, per tiu ŝtuparo. – Ne, tie ne iru;
tie eble renkontos vin la ĉefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj
infanoj nenion ricevos. Prenu do vian pakaĵon kaj iru post mi. Ŝi
elkodukis lin tra la salonoj sur alian ŝtuparon kaj, malferminte mem la
pordon, diris : – Nu, nun iru kun Dio.
La advokato de ratoj. Chassié, unu el la plej gloraj juristoj de
Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis
sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpaŝis kiel advokato de
ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la
malsaĝo, ke la reĝa prokuroro eĉ bestojn tiradis al juĝo. Tio ĉi havis
lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj al la juĝejo,
por pravigi sin kontraŭ la plendoj, levitaj kontraŭ ili. Kompreneble ili
ne venis, kaj ĉiu pensis, ke oni juĝos ilin en foresto, kiam subite
Chassié aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne estis
invititaj en leĝa ordo. – Kaj kiel oni tion ĉi povas fari? demandis la
prokuroro; kaj kun ŝajna seriozeco la advokato respondis : – Oni albatu
la inviton al la pordoj de la preĝejoj, sed oni forgesu nenian lokon,
oni ankaŭ enŝlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj klientoj,
por ke la vojoj fariĝu liberaj, kaj oni bone klarigu al la katoj, ke ili
estos severe punataj, se ili malgraŭ la malpermeso pekos kontraŭ la
libereco de la vojoj. – Tio ĉi estas ja neebla, ekkriis la prokuroro. –
En tia okazo mi esprimas proteston kontraŭ ĉia farita juĝa decido,
respondis Chassié kaj forlasis triumfe la salonon de juĝo. De tiu
momento lia gloro estis fondita; la tuta Francujo penadis en okazo de
bezono ricevi lin kiel advokaton.
Sur balo. – Invitu al valso tiun fraŭlinon, kiun vi tie vidas. – Kun
granda plezuro, fraŭlino! Tio ĉi estas kredeble via amikino? – Ne,
kontraŭe, sinjoro : tio ĉi estas mia plej granda malamikino, kaj vi
almenaŭ plene batos al ŝi la piedojn.
Mirindaĵoj. Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj
amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras :
– Ĉu vi aŭdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la
teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala
direkto, sed aplaŭdis en vertikala. – Tre povas esti, diris la dua; kaj
mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel
plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en
vertikala. . . . – Ĉio ĉi estas malvera, diris la tria; sed jen mi, kiam
mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin
rigardi, ekbruligi kandelon. – Nu, tio ĉi ankaŭ estas malvera, diris la
kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel maldikan
fraŭlinon, ke ŝi bezonis du fojojn eniri la ĉambron, por ke oni povu ŝin
rimarki.
[M. Solovjev].
Severa bibliotekisto. Ĉiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo,
posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna
suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en
literaturo. Unu leŭtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian
bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la
biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse
(kun la literoj I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li
la volumon unuan, raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la
naŭan volumon al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte
tiujn ĉi, la leŭtenanto ricevos tion, kion li deziras.
La Filo. Malriĉa hebreo volis kristaniĝi. La pastro instruis lin pri
la preĝo, sed lia penado restis vana, ĉar la hebreo estis tre
malinteligenta. – Nu, mia filo, se vi morgaŭ scios fari senerare la
signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj. – En la sekvanta
tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por la donaco,
kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en la korto. –
Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro. – En la nomo de la
Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen. – Ne, kie do restis la « Filo » –
Pardonu, via pastra moŝto, mi lasis lin ekstere; li tenas la sakon por
la terpomoj. [P. Lengyel].
Laŭ la lokoj. – Ha, via grafa moŝto, vi estas tie ĉi, en la ĉefurbo?
Kaj en tia malnova, eluzita vesto! – Kial ne? Estas tre komforte portadi
ĝin, kaj en la ĉefurbo neniu min konas. – Sed vi ĝin portadas ankaŭ
hejme. – Nu, kial ne? hejme ja ĉiu min konas. [P.
Lengyel].
Kurioza trompo. Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon,
prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena, kaj
ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la daŭro de tri tagoj kreskis
ĝis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago antaŭ la
komenciĝo de la hotela tagmanĝo aperis en la hotelo kvara gasto, kiu
legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo, sciigante,
ke li intencas serĉi tri danĝerajn krimulojn. Dume li montris al la
mastro fotografaĵojn de tri personoj, en kiuj oni tuj ekkonis la tri
komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto proponis la sekvantan
planon al la mastro kun la peto helpi al li en la plenumo de ĝi : la
mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo. La
policisto sidiĝis al tablo kaj ĝuis kun granda apetito manĝojn kaj
trinkojn. Kiam oni alportis la deserton, la policisto sin levis kaj
ordonis silenton, sciigante la alestantajn terurigitajn gastojn, ke la
tri kontraŭsidantaj sinjoroj estas tri danĝeraj krimuloj, kiujn li devas
aresti. La tri sinjoroj provis forkuri, sed la mastro kune kun sia
servantaro staris jam antaŭ la pordo kontraŭ ili. Laŭ la ordono de la
policisto alveturis droŝko en kiun sidiĝis ĉiuj kvar sinjoroj. – Ĉu la
trompistoj pagis sian kalkulon? demandas la policisto la mastron. – Ne.
– Kiom ili ŝuldas? – 295 frankojn. – Bone! Ni traserĉos ilin en la
polico kaj pagos vian kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi
povas ankaŭ sendi tien. Kaj nun, veturigisto, antaŭen, al la polico! Sed
la mastro vidis ĝis hodiaŭ nek la krimulojn nek la kriminalan
policiston.
[G. Dumpert].
Ruso kaj tataro. Ruso kaj tataro veturis kune. En la vojo fariĝis
nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti. Ili disbruligis fajron, kuiris
kaĉon kaj, manĝante la kaĉon, komencis disputi pri tio, kiu el ili devas
gardi la ĉevalojn. La ruso havis ĉevalon malbonan kaj de koloro blanka,
la tataro havis bonan nigran ĉevalon. La nokto estis nigra, kaj jen la
ruso diras al la tataro : mi ne havas bezonon gardi mian ĉevalon : mi
mian ĉevalon tuj ekvidos, kiam mi vekiĝos, ĉar ĝi estas blanka; sed vi
ne devas dormi, sed, gardi vian nigran ĉevalon. La tataro ne havis
grandan deziron maldormi pro la ĉevalo, kaj li faris kun la ruso
interŝanĝon kun la ĉevaloj. La ruso prenis la bonan ĉevalon kaj, ridante
je la tataro, diris al li : – Nun mi tute ne gardos mian ĉevalon, ĉar
ŝtelisto en la nigra nokto ne ekvidos mian nigran ĉevalon, sed vian
blankan li tuj ekvidos kaj ŝtelos. La tataro devis ne dormi, sed gardi
sian ĉevalon. La nokto pasis. La ruso kaj tataro veturis plu. Por manĝi
ili bavis nur unu kokinon. Por du personoj ĝi ne estis sufiĉa, kaj tial
ili decidis, ke manĝos nur unu – nome tiu, al kiu la sorto ĝin decidos.
La tataro diras : – Ni endormiĝu, kaj tiu, kiu vidos pli bonan sonĝon,
manĝos la kokinon. Ili kuŝiĝis. La tataro ne dormas, sed elpensas
sonĝon, vekas la ruson kaj demandas : – Kion vi vidis en sonĝo? La ruso
postulas, ke la tataro antaŭe diru, kion li vidis en sonĝo. La tataro
diras : – Ha, ruso! bonan sonĝon mi vidis : oni prenis min en la ĉielon;
en la ĉielo mi vidis multajn spiritojn. . . . ha, kiel bone tie estis! –
Jes, diras la ruso, mi ankaŭ vidis, kiel oni prenis vin en la ĉielon; mi
pensis, ke vi de tie jam ne revenos, kaj mi formanĝis la kokinon. La
tataro restis tiel sen bona ĉevalo kaj sen manĝo kaj ne volis jam pli
iradi iam kun ruso. [J. Polupanov].
Singardema komuniko. Kiam nia mortinta juĝisto Begli glitiĝis en la
juĝejo, falis de la ŝtuparo kaj rompis al si la kolon, ni ekmeditis pri
grava demando, kiel komuniki tiun ĉi malĝojan sciigon al lia malfeliĉa
edzino. Fine ni decidis tiel : ni metis la korpon en la veturilon de nia
maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu ĉi lasta liveri la
mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed ĉe tio ĉi agi kun granda
takto kaj singardemo. Precipe ni turnis lian atenton sur tion, ke li ne
komuniku la okazintan malfeliĉon al la maljunulino subite, sed ke li
antaŭe preparu ŝin al tio ĉi. Alveturinte al la loko de la difino, nia
veturigisto komencis kriegi el la tuta gorĝo, ĝis sur la sojlo aperis la
edzino de la juĝisto. Tiam li demandis ŝin : – Ĉu tie ĉi loĝas la
vidvino Begli? – Vidvino Begli? . . . Ne ŝi ne loĝas tie ĉi. – Kaj mi
povas veti, ke ŝi loĝas tie ĉi! . . . Sed tio ĉi ne estas grava. Diru,
ĉu tie ĉi loĝas la juĝisto Begli? – Jes, li loĝas tie ĉi. – Kaj mi povas
veti, ke li ne loĝas tie ĉi. Cetere tio ĉi ne estas grava. Mi ne
disputos kun vi. Diru, ĉu li ne estas hejme? – Ne, li ne estas hejme. –
Sed mi povas veti, ke li estas hejme . . . Sinjorino, mi konsilas al vi
apogi vin al la muro, mi diros al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos
sur la piedoj. Okazis malfeliĉo! Jen en mia veturilo kuŝas la maljuna
juĝisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin levos.
[El Mark Twain. Tradukis S. Borovko].
Dupieda leono. Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el ŝia buŝo. – Tion povas ankaŭ mi fari, diris unu rigardanto. – Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela dresistino. – Jes, egale bone kiel la leono. [O. J. Olson].
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.