La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


Bona sinjorino

Aŭtoro: Eliza Orzeszkowa

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro III

Duonjaro pasis de la rea forveturo de sinjorino Evelino, kiu forlasis la urbon baldaŭ post la forveturo de la fama artisto el Ongrod. Eta, sed densa marta pluvo senbrue falis de la griza ĉielo, kaj kvankam ekstere pli ol unu horo mankis ankoraŭ ĝis la subiro de la suno, en la malalta, malgranda dometo de la masonisto Jan jam fariĝis mallume.

En la malklara kaj pluva printempa tago, du malgrandaj fenestroj lokitaj preskaŭ tuj super la tero, avare lumigis la sufiĉe vastan ĉambron, kun malalta plafono sur traboj, kun muroj, kovritaj per nigriĝinta kaj malglata stukaĵo, kun argila planko kaj granda forno por baki panon kaj kuiri, pleniganta preskaŭ kvaronon de la ĉambro. La forno estis granda, tamen inter la malnovaj, malaltaj kaj maldikaj muroj oni sentis la amasigitan rancecon kaj malsekecon. Krom tio ĉe la muroj staris tie benkoj, kelke da seĝoj el flava ligno, malgranda komodo kun sanktaj pentraĵoj, du malaltaj simplaj litoj, barelo kun akvo kaj barelo kun acidigita brasiko, kaj proksime de la forno mallarĝa kaj malalta pordo kondukis en etan kameron, dormoĉambron de la posedantoj de la dometo.

Nun la familio de la masonisto, kolektiĝinte en la malvasta ĉambro, sidiĝis por vespermanĝi. Jan, diktrunka, forta viro kun malmolaj starantaj haroj, densaj kvazaŭ arbaro, ĵus revenis de la laboro, demetis la antaŭtukon, ŝmiritan de argilo kaj kalko, kaj sidiĝis ĉe la tablo en veŝto kaj en manikoj de dika ĉemizo. Janowa, nudpieda, en mallonga jupo kaj tuko, krucita sur la brusto, kun dika senorda harligo, ĵetita sur la dorson, ekbruligis grandan fajron en la profundo de la forno kaj kuiris tie farunbuletojn. Apud la muro, sur lito, sidis kaj gaje babilis areto da infanoj. Ili estis tri: dek dujara knabo, diktrunka kaj forta, kun densaj kaj starantaj haroj, kiel la patro, kaj du knabinoj, ok kaj dekjaraj, nudpiedaj, en jupoj longaj ĝis la planko, sed ruĝvangaj kaj plenigantaj la tutan ĉambron per sia rido. Ridigis ilin tiel Wicek, kiu kuŝante sur la lito kaj strange petolante per la nudaj piedoj, rakontis al ili pri siaj aventuroj, travivitaj en la malsupera lernejo, kiun li vizitis de la komenco de la jaro. Ĝis kiam Janowa ekbruligis la fajron, povis ŝajni, ke en la ĉambro, ekster la gepatra paro kaj la tri infanoj, estis neniu. Sed kiam la brilo de la fajro lumigis la malluman kontraŭan angulon de la ĉambro, aperis ankoraŭ unu malgranda homa estaĵo, sidanta sur la alia lito. Tio estis knabino, ĉirkaŭ dekjara, kies vizaĝon kaj vestojn malklare kaj flagrante lumigis la flamo de la fajro, apenaŭ atinganta la angulon. Oni povis nur vidi, ke ŝi sidas sur la lito, krucinte sub si la krurojn, kaŝita en la plej profunda angulo, kuntiriĝinte de la malvarmo. Tuj apud ŝi brilis bronzaj butonoj, ornamantaj malgrandan, sed elegantan kofron, el kiu du malgrandaj manoj, blankaj kiel oblato, elprenis de tempo al tempo diversajn malgrandajn objektojn. El la movo de la manoj oni povis diveni, ke la estaĵo, kuntiriĝinta de la malvarmo, longe kal zorge kombas per ebura kombilo siajn harojn, en kiuj la flagrantaj flamoj de la fajro iufoje ekbruligis orajn brilojn. Unu fojon ekbrilis ankaŭ spegulo en arĝenta kadro.

– Panjo, panjo! – ekkriis ia malpli granda el la du knabinoj, ludantaj sur la lito – Helka ree sin kombas kaj sin rigardas en la spegulo.

– Ŝi jam trian fojon sin kombas hodiaŭ, kaj jam du fojojn ŝi lavis siajn ungojn – malestime rimarkis la pli aĝa knabino.

– Elegantulino! Pupo! – aldonis la knabo – ĉu ŝi povas, kiel ni, sin lavi en la sitelo. ŝi trempas la viŝtukon en la akvo kaj frotas sian vizaĝon. Mi rompos al ŝi la spegulon, ni vidos, kion ŝi faros tiam!

Kaj ĉiuj tri, brue piedfrapante per la nudaj piedoj, sin ĵetis al la malluma angulo.

– Donu la spegulon! Donu! Donu!

Du malgrandaj manoj, blankaj kiel oblato, silente kaj sen kontraŭstaro sin etendis el la ombro kaj transdonis al la petolanta areto la spegulon en la arĝenta kadro. La infanoj kaptis ĝin, sed ne kontentaj ankoraŭ de la akiro, detiris de la lito la kofron el angla ledo kaj sidiĝinte ĉirkaŭ ĝi sur la tero, komencis eble la centan fojon rigardi la kombilojn, brosojn, malplenajn boteletojn de parfumoj kaj skatolojn por sapoj.

Dume Janowa, tute ne atentante la kriojn kaj ridojn de la infanoj, eble eĉ amuzita de ili, parolis kun la edzo pri lia hodiaŭa laboro, pri la ĉagrenoj, kiujn kaŭzis al ŝi la najbarino, pri Wicek, kiu hodiaŭ, maldiligentulo, ne iris en la lernejon. Poste, portante al la tablo grandan pladon, de kiu leviĝis abunda vaporo, ŝi alvokis la infanojn al la vespermanĝo.

Oni ne bezonis ripeti al ili la alvokon. Wicek kaj Marylka per unu salto jam estis sur la benko, apud la patro, al kiu ili ĵetis sur la kolon po unu brako. Kasia saltis al la tablo alkroĉite al la jupo de la patrino, kiu irante al la tablo tranĉis grandan bulon de nigra pano. Janowa sin returnis al la angulo.

– Helka! – diris ŝi – kaj vi, kial vi ne venas manĝi?

Helka deglitis de sur la lito, kaj kiam ŝi iris al la familia tablo, ŝia eta figuro, plene lumigita, strange, akre kontrastis la fonon, ŝin ĉirkaŭantan. Malgrasa kaj tro alta por sia aĝo, ŝi portis pelton el blua atlaso, ĉirkaŭkudritan per cigna lanugo. La atlaso estis ankoraŭ freŝa kaj brilanta, sed la lanugo, iam neĝe blanka, ŝajnis kvazaŭ eltirita el cindro. La pelto, jam tro mallonga por ŝia aĝo, atingis apenaŭ ŝiajn genuojn; pli malsupre, ŝiaj longaj, malgrasaj kruroj estis duonkovritaj per ĉifonoj de ŝtrumpoj, maldikaj kiel aranea reto, kaj per altaj botetoj, butonumitaj per longa vico da brilantaj butonoj, sed kun truoj, tra kiuj oni povis vidi la piedojn, preskaŭ nudajn. Ŝian longforman kaj malgrasan vizaĝon, kun la grandaj enfalintaj okuloj, ĉirkaŭis fajraj haroj, zorge kombitaj kaj zonitaj per multekosta rubando, sendube tute freŝa. Inter la malaltaj, malhelaj muroj, inter la nudpiedaj infanoj en dikaj vestoj, ŝia kostumo, la delikateco de ŝia vizaĝo, movoj kaj manoj, stampis ŝin per profunda disonanco kun la fono. Dum unu momento oni aŭdis nur la frapadon de la kuleroj je la plado kaj ŝmacadon de kvin buŝoj, kiuj manĝis kun granda apetito la farunbuletojn kun lardo kaj nigran panon. Ankaŭ Helka manĝis, sed malrapide, delikate kaj tre malmulte. Kelke da fojoj ŝi levis al la buŝo panon kaj buletojn, kaj metinte la kuleron sur la tablo, sidis silente, kun la manoj krucitaj sur la genuoj, rektigita sur la seĝo, tiel alta, ke ŝiaj piedoj en la parizaj truitaj botoj ne atingis la teron.

– Kial vi ne manĝas plu? – sin turnis al ŝi Janowa.

– Mi dankas, mi plu ne volas – respondis ŝi kaj tremante de la malvarmo, ŝi kovris sin, kiom ŝi povis, per la atlasa pelto, tro mallarĝa kaj mallonga.

– Per kio vivas ĉi tiu infano, vere mi ne scias! – rimarkigis Janowa. – Se mi ne fritus al ŝi ĉiutage peceton da viando, ŝi jam de longe mortus de malsato. Eĉ la viandon ŝi neniam finmanĝas.

– Eh – kun flegmo rimarkigis Jan – ŝi kutimos iam, kutimos...

– Ciam estas al ŝi malvarme kaj malvarvarme... Niaj infanoj kuras nudpiede, sole en ia ĉemizoj, sur la korto, kaj ŝin ĉi tie en la ĉambro ĉe la forno, en ŝia kvazaŭ pelto senĉese skuas la febro.

– Eh – ripetis Jan – iam ŝi kutimos.

– Certe! – jesis Janowa – sed nun oni ne povas rigardi ŝin sen kompato. Ofte mi varmigas la temaŝinon kaj donas al ŝi teon.

– Vi bone faras – jesis la masonisto – oni ja pagas al ni por ŝi.

– Oni pagas, estas vere, sed ne sufiĉe, por ke ni povu ŝanĝi nian mizeron en riĉecon por ŝi. – Superflue estus, ŝi kutimos.

Wicek kaj Marylka ne ĉesis ankoraŭ sin plenigi per pano kaj farunbuletoj. Kasia mokis ilin kaj malhelpis manĝi. Jan, viŝinte la buŝon per la maniko de la ĉemizo, komencis demandi la filon pri lia lernado kaj konduto en la lernejo; en la apuda kamero ekploris kelkmonata infaneto. Janowa, kiu estis portanta la pladon, kulerojn kaj duonon da panbulo al la forno, sin returnis al Helka.

– Iru, balancu Kazion kaj kantu al li, vi ja scias...

La ordonon ŝi proklamis per delikata voĉo, multe pli delikata ol tiu, per kiu ŝi parolis al la propraj infanoj.

Helka, obee kaj silente, per malpezaj kaj graciaj paŝoj, tute ne similaj al la vivegaj kaj pezaj paŝoj de la infanoj de la masonisto, sin enŝovis en la kameron, preskaŭ tute malluman, kaj post momento la unutonan bruon de la lularkoj akompanis malforta, sed pura kaj plenda infana voĉo. Ŝi ne sciis aliajn kantojn ol francajn, sed de tiuj ĉi ŝi memoris multe. La franca kantado ĉiam same ekscitis la admiron de la familio de la masonisto, eble ĉefe tial, ke ĝi estis nekomprenebla por ili. Ankaŭ nun eksilentis la infanoj. Jan, per ambaŭ kubutoj apoginte sin sur la tablo, kaj Janowa, lavante la vazojn ĉe la forno, silentis. En la malluma kamero unutone frapis la lularkoj, kaj la pura, malĝoja infana voĉo kantis melankolie, malrapide la amatan francan kanton:

Le papillon senvola.

La rose blanche seffeuilla.

La la la la la la...

Janowa iris al la tablo, Jan levis la kapon. Ili ekrigardis unu la alian, balancis la kapojn kaj ekridis, iom ironie. iom malĝoje.

Jan eltiris el la brusta poŝo malfermitan koverton kaj ĵetis ĝin sur la tablon.

– Jen! Mi renkontis hodiaŭ la bienfarmanton de sinjorino Krycka. Li volis iri al ni, sed ekvidinte min, alvokis min kaj transdonis ĉi tion.

Janowa per siaj dikaj fingroj, kun videbla kaj profunda respekto elprenis el la koverto dudekkvinrublan bankan bileton, prezentantan la duonon de la sumo, kiun sinjorino Evelino promesis pagi ĉiujare por la nutrado kaj edukado de Helka, ĝis kiam ŝi fariĝos grandaĝa.

– Tamen – komencis Janowa – ŝi sendis. Dio estu benata, mi pensis, ke.

Ŝi interrompis, ĉar apud ŝi, ĉe la tablo stariĝis Helka. El la malluma kamero, kie ŝi balancis la infanon, ŝi vidis, kiam la masonisto donis al la edzino la koverton kun la mono kaj aŭdis la nomon de sia iama zorgantino. Tuj revenis ŝia iama viveco, ŝi desaltis de la lito de Janowa, apud kiu staris la lulilo, kaj saltis al la tablo, kun ruĝa vizaĝo kun brilantaj okuloj, ridetanta kaj tremanta, sed de emocio, ne de malvarmo.

– De la sinjorino – kriis ŝi – de la sinjorino, ĉu, ĉu.

Spiro mankis al ŝi.

– Ĉu la sinjorino skribas ion pri mi?

Jan kaj Janowa ree rigardis unu la alian, balancis la kapojn kaj ekridetis.

– Eh, vi malsaĝa infano! Ĉu la sinjorino skribas pri vi? Kia ideo! Ŝi sendis monon por vi. Estu danka ankaŭ por tio!

Helka tuj ree paliĝis, malĝojiĝis kaj, sin kovrante per la pelto, foriris al la forno. Wicek kaptis la koverton kaj legis al Marylka la adreson, skribitan sur ĝi, Kasia dormetis sur la benko, kun la kapo metita sur la genuoj de la patro. Jan, prenante la bankan bileton el la mano de la edzino, komencis kun ŝanceliĝo en la voĉo:

– Eble. ni konservu por ŝi. por la tempo estonta. Por dudek kvin rubloj ni povas nutri la infanon, kaj la ceteraj. kolektiĝu.

– Kolektiĝu la ceteraj – respondis Janowa, medite apogante la mentonon sur la mano – sed, Jan, ne forgesu, ke oni devus nun aĉeti iom da vestoj por ŝi.

– Vestojn? sed oni ja permesis al ŝi kunpreni la tutan vestaron.

– Bona vestaro! Ĝi taŭgis por la palaco, sed ĉi tie. Ĉio estas tiel maldika, delikata... ĉu mi povas lavi tian tolaĵon... Pasis apenaŭ unu vintro, kaj en la kofro restis nur ĉifonoj.

– Bone, do ni aĉetu. Sed, virino, faru neniajn malŝparojn por ĉi tiu infano. ŝi estu vestita kiel niaj. kaj se restos iu groŝo, konservu ĝin por ŝi por la tempo estonta.

– Kiel niaj infanoj, vi diras! Sed ŝi estas tiel delikata! Se ŝi faras unu paŝon sur la planko per nuda piedo, ŝi tuj komencas tusi. Se ŝi portas ĉemizon dum tri tagoj, ŝi ploras. Mi demandas: kial vi ploras? "La ĉemizo estas malpura!" – diras ŝi. La tutan tagon ŝi sin lavas, kombas en la anguloj, kvazaŭ katino.

– Ŝi kutimos – konkludis Jan, tamburante sur la tablo per la fingroj – ŝi kutimos...

Dum la interkonsiliĝo de la masonisto kun la edzino pri Helka, la infano staris antaŭ la forno kaj per la senbrilaj okuloj rigardis la estingiĝantan fajron. Oni povis vidi, ke ŝi profunde meditas pri io; post momento, kvazaŭ farinte kategorian decidon, ŝi returnis sin kaj, senbrue malferminte la pordon de la vestiblo, ŝteliris el la domo. En la strato estis multe pli lume ol en la domo, tamen la tago jam griziĝis, kaj la malvarma nebulo de la marta pluvo plenigis la aeron per penetranta malvarmo. En la nebulo, ĉe la randoj de la stratetoj kaj stratoj konataj de ŝi, Helka glitis en la komenco rapide, poste pli kaj pli malrapide. Dum momentoj, tre laca, ŝi haltis. En ŝia malvasta brusto mankis la spiro, la piedoj malbone vestitaj laciĝis; kelke da fojoj ŝi eksplodis per raŭka tuso. Tamen ŝi iris kaj iris, ĝis fine. ŝi atingis la eksterurban straton, ĉe kies komenco, inter la arboj, nun senfoliaj, staris la somerdomo de sinjorino Evelino. Ŝi proksimiĝis al la feraj kradoj kaj rigardis en la ĝardenon! Ŝi iris antaŭen, al la pordego. En la pordego la pordeto estis malfermita. Tie, en la profundo de la korto, brilis fajro en du fenestroj de la flanka konstruaĵo, kie estis la loĝejo de la pordisto. Kredeble oni kuiris tie la vespermanĝon. Antaŭ la flanka konstruaĵo la pordisto dishakis lignan ŝtipon en splitojn. Estis silente kaj senhome. La batoj de la hakilo malakre kaj unutone sonis en la pluva nebulo, el la lada pluvtubo fluis sur la pavimon de la korto mallarĝa akva strio kun unutona murmuro. Helka proksimiĝis al la muro de la palaceto kaj eniris en la ĝardenon tra seka sablita vojeto. Tie ŝi haltis antaŭ la ŝtuparo de la alta balkono, sur kiu sinjorino Evelino kutime sidis la tutajn somerajn tagojn. Nun la ŝtuparo, balkono kaj benkoj, ĝin ĉirkaŭantaj, estis kovritaj de pluvo. Helka komencis supreniri la ŝtupojn; la akvo plaŭdis sub ŝiaj parizaj botoj. Subite ŝi ĝoje ekkriis kaj per ama gesto etendis ambaŭ manojn. El sub benko, el angulo de la balkono. kie li kuŝis kuntiriĝinta kaj simila al silka volvaĵo, trempita en koto, Elf sin ĵetis al ŝi kun akra pepanta bojado. Li ne rekonis ŝin en la unua momento, ĉar liaj longaj haroj, malsekaj, implikitaj, preskaŭ tute kovris liajn okulojn. Sed kiam ŝi ekparolis al li kaj sidiĝis antaŭ li sur la malsekaj tabuloj, li saltis sur ŝiajn genuojn, kaj pepante de ĝojo, komencis leki ŝiajn manojn kaj vizaĝon. La estaĵo ankaŭ estis malgrasiĝinta, glaciiĝinta, kredeble malsata, malpura.

– Kara Elf! Elf! Mia amata, mia ora hundeto.

Ili karese sin premis unu al la alia kaj sin kisis.

– Elf! Kie estas la sinjorino? Kie estas la sinjorino? Forestas nia sinjorino, forestas, forestas!

Ŝi leviĝis, kaj portante la hundon en sia ĉirkaŭpreno, proksimiĝis al unu el la fenestroj, rigardantaj la balkonon. Ŝi sidiĝis sur la benko, sed tuj ŝi salte leviĝis.

– Ni rigardu tra la fenestro, Elf! Ni vidos, kio okazas en la ĉambroj. Eble tie estas la sinjorino, eble ŝi vokos nin.

Ŝi ekgenuis sur la benko. La akvo, abunde amasiĝinta sur la konkava tabulo de la benko, plaŭdis sub ŝiaj genuoj. Ŝi ne atentis tion.

– Rigardu, Elf, rigardu!

Ŝi levis la hundon kaj apud sia vizaĝo alpremis la krispan kapon al la fenestra vitro.

– Vi vidas, Elf... Ĉio estas, kiel iam... la puncaj flankaj kurtenoj, tiel belaj. kaj tie la granda spegulo, antaŭ kiu la sinjorino iufoje vestis min. kaj tie. tra la malfermita pordo oni vidas la manĝoĉambron. Ŝi eksilentis; ŝi manĝegis per la okuloj ĉion, kion ŝi povis rimarki en la interno de la loĝejo.

– Ĉu vi vidas, kara Elf, la balancantan seĝon. kiel komforte oni sidas sur ĝi... Iufoje mi sidis kaj balancis min... tutan horon. kaj mia pupo, la granda, sin balancis kun mi.

Elf laciĝis de la nekomforta situacio, elglitis el sub ŝia brako kaj falis sur la benkon. Deglitis sur ĝin ankaŭ baldaŭ la knabino.

– Ah, kara Elf! Vi kaj mi. estis iam tie.

Ŝi sidis en la akvo. Sia vesto estis tiel saturita de la malsekeco, ke ŝi sentis malvarmajn fluojn sur la dorso. Siaj piedoj, preskaŭ nudaj en la parizaj botoj, rigidiĝis. Tamen ŝi sidis kaj premis karese al sia brusto la malgrasan, malsekan Elfon, kiu de tempo al tempo lekis ŝiajn manojn.

– Kara Elf, tie, kie nun estan tiom da koto, somere estas herbo, sur kiu tiom, tiom da fojoj mi sidis kun la sinjorino kaj kunmetis bukedojn. Ĉu vi memoras, Elf, Italujon? Estis mi, kiu petis la sinjorinon, ke vi veturu kun ni! Kiel bele estas tie, ĉu ne vere? Varme, verde... la suno tiel lumas... la safira ĉielo, super la maro flugas tiel grandaj, blankaj birdoj... Kaj ĉu vi memoras, kiel timis fraŭlino Czernicka navigi sur la maro? Kie estas nun fraŭlino Czernicka? Ŝi forveturis kun la sinjorino. Kaj ni, kara Elf, plu neniam forveturos kun la sinjorino. neniam. neniam.

Peza, ŝtona dormemo ekregis ŝin. Ŝi klinis la kapon al la dorso de la benko kaj ekdormis, ĉiam forte tenante ĉe la brusto la dormantan hundon. Fariĝis pli kaj pli mallume; eksilentis la hakilo de la pordisto, en la fenestroj de la flanka konstruaĵo estingiĝis la brilo de la fajro, eta, densa pluvo senĉese falis senbrue sur la teron, kaj nur ĉe la anguloj de la palaceto el la pluvtuboj fluis kun unutona murmuro mallarĝaj akvaj strioj.

Ĉirkaŭ la noktomezo la masonisto Jan vekis per frapoj la pordiston kaj ricevis respondon, ke efektive li vidas de tempo al tempo la infanon, kiu forlasis vespere lian domon. Jan supreniris kun lumigita lanterno la balkonon kaj apud unu el la benkoj haltis, kvazaŭ ŝtonigita. Li staris, rigardis, balancis la kapon kaj, oni ne scias kial, frotis la okulojn kvazaŭ nevole per sia dika mano. Post momento li levis per siaj fortaj brakoj la knabinon, kiu vekiĝinte, dormema, ploranta kaj malforta mallevis sian febre ruĝan vizaĝon sur lian brakon. Li portis ŝin malsupren de la balkono kaj per rapidaj paŝoj iris kun ŝi hejmen. Prenante la knabinon, li ĵetis for hundon, kiu dormis sur ŝia brusto. La hundo silente iris ree sub la benkon kaj, malĝoje sopirante, sin kunvolvis sur la malseka planko de la balkono.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.