La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Bona sinjorino

Aŭtoro: Eliza Orzeszkowa

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro II

Post kelke da monatoj, en bela somera tago, la somerloĝejo de sinjorino Evelino, duonmorta dum ŝia foresto, reviviĝis. En la ĝardeno floris belaj astrofloroj kaj levkojoj, en la salono brilis la speguloj kaj damaskoj, en la manĝoĉambro mallaŭte sonoris la vitraj kaj porcelanaj vazoj. Sinjorino Evelino sidis en la salono, profunde meditanta, iom malĝoja kaj sopira. Helka ne estis apud ŝi, sed el la profundo de la domo, el la vestejo de tempo al tempo flugis sonoj de ŝia gaja voĉo kaj rido. Czernicka, sidante sur la planko de la vestejo, malfermis la valizojn, elprenante el ili sennombraj objektojn, destinitajn por sennombraj uzoj; tri kudristinoj kaj Janowa, la masonistino, starante ĉirkaŭe, plenaj de scivolo kaj admiro, rigardis jen la fraŭlinon, jen la eligatajn miraklojn de la eŭropaj metioj. Ciuj asertis unuvoĉe, ke la fraŭlino forte kreskis. Efektive, Helka atingis la aĝon, en kiu la knabinoj ricevas la karakterizan longecon de la kruroj, difektantan la harmonion de iliaj formoj. Ci tiuj longaj, maldikaj kruroj, en tre malvastaj kaj altaj gamaŝoj, faris ŝin iom malgracia. La regulara ovaĵo de ŝia vizaĝo perdis sian delikatecon kaŭze de la malgrasiĝo, kredeble de la longa vojaĝo; la malkovritaj brakoj estis malgrasaj kaj ruĝaj. La bela infano komencis aliformiĝi en malgracian maturiĝantan knabinon, kies trajtoj antaŭdiris estontan belan fraŭlinon.

La masonistino, sciigita pri la reveno de la sinjorino kaj de la fraŭlino per unu el la ĉambristinoj, kiun ŝi petis pri tio, ne povis sufiĉe admiri sian malgrandan parencinon kaj poste ŝiajn objektojn, elprenatajn el du apartaj valizoj. Ŝi sidiĝis sur la planko apud Helka, kiu montris al ŝi ĉion kaj klarigis.

– Dua ĉapelo... – ekkriis ŝi – tria... kvara... Granda Dio! Kiom da ĉapeloj vi havas, Helka?

– Tiom, onklino, kiom da vestoj – klarigis Helka – al ĉiu vesto estas konforma ĉapelo.

– Kaj tiu skatolo?

– Tio estas vojaĝa skatolo.

– Por kio ĝi estas?

– Kiel, por kio? Rigardu, onklino, tie ĉi estas diversaj fakoj, kaj en ili ĉio, kion oni bezonas por sin lavi, kombi kaj vesti. Jen kombiloj, sapo, brosetoj, diversaj pingloj, parfumoj.

– Jezuo, Mario! kaj ĉio ĉi estas via?

– Jes, mia. La sinjorino havas pli grandan skatolon kaj mi malgrandan.

En tiu momento Czernicka elprenis el pakaĵo pupojn de diversa grandeco kaj aliajn infanajn ludilojn plej diversajn. Tie estis belaj birdoj, kvazaŭ vivantaj, strangaj bestetoj, arĝentaj kaj oraj mastrumaj vazoj k. t. p. Janowa larĝe malfermis la buŝon, sed en la sama momento malĝojo vualis ŝiajn okulojn.

– Mia Dio! – murmuretis ŝi kun sopiro – miaj infanoj povus almenaŭ vidi ĉion ĉi.

Helka momenton rigardis ŝin, meditis, poste vive sin ĵetis al siaj ludiloj kaj ĉifonoj kaj kun granda fervoro komencis donaci kelkajn al Janowa.

– Prenu, onklino, la strigon por Marylka kaj ĉi tiun fiŝeton por Kasia... por Wicek estu ĉi tiu harmoniko... oni bezonas nur tuŝi ĝin, kaj tuj ĝi ludas tre bele. Prenu, onklino, prenu!

La sinjorino ne koleros, la sinjorino estas tiel bona kaj tiel amas min. Prenu ankaŭ ĉi tiun ruĝan tukon por Marylka, kaj por Kasia la bluan, mi havas multe da tiaj tukoj, tre multe.

Janowa, kun okuloj plenaj de larmoj, volis kapti la parencinon en siajn potencajn brakojn, sed timante ĉifi ŝiajn krispajn kaj malsimplajn vestojn, karesis per la dika mano la atlasan vizaĝon de la infano. Ŝi kategorie rifuzis akcepti la donacojn, sed leviĝante de la planko, ŝi diris:

– Vi estas bona infano! Kvankam vi kreskas por esti granda sinjorino, vi ne malestimas la malriĉajn parencojn, kiuj iam donis al vi ŝirmon.

Kiam Janowa diris tion, Czernicka, klinita ĝis nun super kofro, sin rektigis kaj rapide kun akcento diris aŭ verdire murmuris:

– Eh, mia sinjorino Janowa! Kiu povas scii, kia ŝi estos iam: granda aŭ malgranda?

Janowa respondis nenion, ĉar ŝi rigardis kun plorema rideto al Helka, kiu, ridante kaj saltante sur siaj longaj kruroj kiel gaja kaj petolema katino, rondiris ĉirkaŭ ŝi kaj plenigis ĉiujn ŝiajn poŝojn per bombonoj.

– Tio estas por Marylka – kriis ŝi – tio por Kasia. kaj tio, onklino, por la onklo.

Subite ŝi ektremis kaj fariĝis malĝoja.

– Tiel malvarme estas tie ĉi! – diris ŝi per la koleretanta buŝo – en Italujo estas multe pli bele kaj agrable. tie senĉese brilas la suno... bela vetero... tiel belaj oranĝaj arbaroj... Ne longe ni povos resti ĉi tie. kredeble ni ree veturos tien, kie estas tiel varme.

Czernicka volis surmeti al ŝi varman palteton, molan kiel lanugo, sed Helka sin elŝiris el ŝiaj manoj.

– Ah! – ekkriis ŝi – kiel longe mi jam ne vidis la sinjorinon; mi iros al la sinjorino! Adiaŭ, onklino!

Kaj ĵetinte per la mano kison al Janowa, ŝi forkuris saltante kaj kantante:

– Mi iros al la sinjorino. al mia kara. al mia ora. al mia plej amata.

– Kiel ŝi amas sian bonfarantinon! – sin turnis Janowa al Czernicka.

Tiuvespere sinjorino Evelino, ĉirkaŭvolvita per blanka negliĝa vesto, sidis antaŭ la tualetejo, malĝoja kaj sopiranta. Helka en sia skulptita lito, duone dronanta en la lanugoj, batistoj kaj brodaĵoj, jam estis profunde ekdorminta; du kandeloj en altaj ingoj estis forbrulantaj; post la apogseĝo de sinjorino Evelino staris Czernicka, kombante kaj dismetante por la nokta ripozo la korve nigrajn ankoraŭ kaj longajn harojn de sia sinjorino. Post momenta silento sinjorino Evelino sin turnis al la ĉambristino:

– Ĉu vi scias, mia Czernicka, mi havas embarason...

– Kian? kun kio? – demandis la ĉambristino per tono, plena de ama zorgemo.

Post mallonga momento de ŝanceliĝo sinjorino Evelino respondis per malforta voĉo:

– Kun Helka!

Sufiĉe longe poste ili silentis. Czernicka malrapide, delikate kondukis la broson sur la nigraj, silkaj haroj. Ŝia vizaĝo, rebrilanta en la spegulo de la tualetejo, estis vualita per medito. Post momento ŝi diris:

– La fraŭlino. kreskas.

– Ŝi kreskas, mia Czernicka... kaj oni jam devus zorgi pri ŝia eduko. Mi absolute ne volas preni guvernistinon en la domon, ĉar mi ne amas havi en la domo fremdajn personojn. vere, mi ne scias, kion fari.

Czernicka ree silentis unu momenton. Poste kun sopiro ŝi diris:

– Kia domaĝo, la fraŭlino ne estas plu tia malgranda infaneto, kia ŝi venis al ni.

Sinjorino Evelino ankaŭ eksopiris.

– Tio estas vera, mia Czernicka, nur tiaj malgrandaj infanoj estas vere amindaj kaj alportas puran ĝuon. Helka forlasis jam la plej agrablan infanan aĝon. Oni devas ŝin instrui, admoni.

– Jes, mi rimarkis, ke de iom da tempo vi estas devigata, sinjorino, sufiĉe ofte admoni la fraŭlinon...

– Jes. Ŝia karaktero forte ŝanĝiĝis. Ŝi fariĝis kaprica. ŝi koleretas kontraŭ mi pro bagatelo.

– Vi kutimigis la fraŭlinon al via eksterordinara boneco.

– Tio estas vera. Mi trodorlotis ŝin. Sed ne eble estas, plu dorloti grandan knabinon tiel, kiel mi dorlotis ŝin, kiam ŝi estis tiel malgranda, gracia. karesema.

– Malfacile estas, kontentigi la fraŭlinon. Hodiaŭ ŝi forte ekkoleris kontraŭ mi pro tio, ke kombante ŝin mi iom pli forte ektiris buklon de ŝiaj haroj.

– Vere? ŝi ekkoleris kontraŭ vi? Mi memoras, ke ankaŭ en la tempoj pasintaj ŝi ofte siblis kaj saltis sur la seĝo, kiam vi kombis ŝin. sed dum ŝi estis malgranda, tio estis tre amuza kaj pligrandigis ŝian ĉarmon. nun tio estan netolerebla. Mi dezirus esti malprava, sed ŝajnas la mi, ke ŝi estos. kolerulino.

– Vi kutimigis, sinjorino, la fraŭlinon al via eksterordinara boneco – ripetis Czernicka.

Ili eksilentis. La kombado de la haroj por la nokto jam proksimiĝis al la fino. Kun la vizaĝo klinita super la kapo de la sinjorino, sur kiun ŝi metis malpezan noktan kufon, Czernicka per voĉo multe pli mallaŭta kaj ŝanceliĝanta diris ankoraŭ:

– Eble vi havos, sinjorino, gastojn en la proksimaj tagoj.

– Gastojn! kiajn gastojn, mia Czernicka? kiun?

– Eble venos la sinjoro, kies koncerton vi aŭskultis en Florenco kaj kiu poste dum kelke da vesperoj tiel bele ludis ĉe vi.

Ruĝa nubo trafluis la vizaĝon de sinjorino Evelino, kiun la longa vojaĝo kaj la malfrua vespera horo faris simila al velkinta floro.

– Ĉu ne vere, Czernicka, ke li belege ludas? Li estas vera kaj granda artisto!

Ŝi viviĝis, ŝia voĉo fariĝis pli forta, la senbrilaj okuloj ree ekbrilis.

– Kaj kiel bela li estas! – murmuretis Czernicka. – Ĉu ne vere? Ho, italoj, se iu el ili estas bela, li estas bela kiel revo.

Per malrapidaj paŝoj ŝi trapasis la interspacon inter la tualetejo kaj la lito, kaj kiam ŝi jam estis senvestigita kaj Czernicka dismetis la litkovrilon en pentrindajn faldojn kaj drapiraĵojn, ŝi komencis paroli per revema voĉo:

– Mia Czernicka, mi petas vin, zorgu, ke ĉio en la domo estu bone kaj bele ordigita. Refreŝigu la salonon. kiel vi scias tion fari. ĉar vi posedas multe da bona gusto kaj lerteco. Eble okaze. iu alveturos al ni.

Dum multe da sekvantaj vesperoj inter sinjorino Evelino kaj Czernicka havis lokon ĉe la tualetejo mallongaj kaj interrompataj interparoladoj.

– Ĉu vi rimarkis, Czernicka, ke Helka malbeliĝas?

– Ŝajnas al mi, ke la fraŭlino ne estas plu tiel bela, kiel ŝi estis.

– Ŝi fariĝas tute malgracia. Mi ne komprenas, kiel ŝi ricevis tiel longajn kruroj. ŝia mentono ankaŭ strange longiĝis.

– Tamen la fraŭlino estas ankoraŭ tre bela.

– Ŝi ne estas tiel bela, kiel oni povis esperi antaŭ kelke da jaroj. Mia Dio! kiel fluas la tempo, fluas, fluas kaj forportas kun si ĉiujn niajn esperojn.

Sed en la sekvinta tago sur ŝia vizaĝo brilis dolĉa espero. Sur la tablo kuŝis bonodora letero, veninta el Italujo.

– Mia Czernicka, ni havos gastojn.

– Dio estu benata! Estos iom pli gaje por vi, sinjorino. De la reveno de la eksterlando vi estas ĉiam tiel malĝoja.

– Ah, mia Czernicka, kiel mi povas esti gaja! La mondo estas tiel malĝoja! Precipe la animoj, kiuj deziras idealojn, perfektecon, devas ĉiam senreviĝi.

Post momenta silento ŝi aldonis:

– Ekzemple, Helka. Kiel bela, aminda, amuza infano ŝi estis. kaj nun.

– De nia reveno de la eksterlando la fraŭlino ĉiam koleretas. aŭ eble estas malĝoja, mi ne scias.

– Malĝoja? Kiel ŝi devus malĝoji? Ŝi koleretas kontraŭ mi, ke mi ne plu senĉese zorgas pri ŝi, kiel iam. Mia Dio, ĉu mi povas dum la tuta vivo zorgi pri nenio alia, nur pri ĉi tiu infano?.

– Vi kutimigis, sinjorino, la fraŭlinon al via ekstrema boneco – ripetis Czernicka siajn vortojn.

Efektive Helka estis malĝoja, sed samtempe ŝi ankaŭ koleretis senĉese. Trodorlotitaj kaj nutrataj sole per agrablaj impresoj, ŝiaj nervoj malagordiĝis sub la influo de kontenteco, kies kaŭzon kaj naturon ŝi ne komprenis klare, sed kiu ĉiuminute ekscitis ŝian ploron aŭ koleron. Dum la kombado kaj vestado ŝi kriis nun kiel freneza, piedfrapis, kunpremis la pugnojn, preskaŭ batis la ĉambristinon Czernicka. Kiam sinjorino Evelino per silento aŭ duonvortoj respondis ŝian karesan babiladon aŭ sin ŝlosis en sia dormoĉambro, la infano sidiĝadis en angulo de la salono, sur malalta piedbenketo, kaj kuntiriĝinte, kun grimace plenblovita vizaĝo, murmuretis al si mem kolerajn monologojn kaj dronis en larmoj. Poste ŝiaj ŝvelintaj kaj ruĝaj okuloj definitive konvinkis sinjorinon Evelinon, ke Helka estas kolerulino kaj rimarkeble malbeliĝas. Iufoje venis al la infano la penso, intence inciti la indiferentiĝintan zorgantinon; kiu povas scii, eble tiamaniere ŝi sukcesos turni ŝian atenton al si? Kiam sinjorino Evelino, kun la okuloj fiksitaj en libro, dronis en plej profundaj meditoj, Helka per kataj paŝoj, kun oblikva rigardo ŝteliris al la fortepiano kaj komencis tutforte, per ambaŭ manoj frapi la klavojn. Iam tia kakofonio, farata de ŝia edukatino, ekscitus gajan ridon de sinjorino Evelino kaj pluvon de kisoj por la infano. Sed nun Helka estis multe malpli amuza, kaj sinjorino Evelino dronis ofte en malĝojoj kaj sopiroj. Nun ŝi en tiaj okazoj salte leviĝis, kuris al la infano kaj punis ŝin per severaj admonoj, iufoje eĉ per malforta bato sur la petolaj manoj. Tiam Helka, ploranta kaj tremanta, falis antaŭ ŝi sur la genuoj, kisis ŝiajn genuojn kaj piedojn, murmuretante longajn pasiajn litaniojn de plej karesaj vortoj.

– Mia kara – diris ŝi – mia ora. mia plej kara. mi petas. mi petas.

Kaj kun levitaj okuloj, kun krucitaj manoj, genuante ŝi silentis. Ŝi sentis, profunde kaj dolore ŝi sentis, ke ŝi volas peti pri io, sed pri kio kaj kiel – ŝi ne sciis.

Dum unu el tiaj scenoj, iun tagon la lakeo, aperanta en la pordo de la salono, anoncis gaston kun itala nomo. Sinjorino Evelino, kiu kun sentema kaj bona koro, propra al ŝi, jam komencis esti tuŝita de la humila kaj plena de ĉarmo pozo de la infano kaj jam estis preta, kapti ŝin en sian ĉirkaŭprenon, – ĉe la sono de la nomo ektremis, rektiĝis kaj rapidis renkonte al la bela italo, al la glora artisto. eniranta en la salonon. Kiam ŝi salutis lin, la ridetoj kaj ruĝoj, kiuj kovris ŝian vizaĝon, faris ŝin simila al riĉe floranta rozo. La vizito daŭris longe – ĝis la malfrua vespero. La mastrino de la domo kaj la gasto parolis itale, kun granda vigleco, kun videbla deziro reciproke fari plezuron unu al la alia. Baldaŭ oni alportis la violonĉelon; sinjorino Evelino, sidante ĉe la fortepiano, akompanis la ludon de la fama artisto. Dum unu el la paŭzoj ili komencis interparoli pli mallaŭte – eble volis komuniki unu al la alia ion intiman kaj sekretan, ĉar iliaj kapoj sin klinis unu al alia, kaj la italo etendis sian manon al la blankaj fingroj de le virino, ripozantaj sur la klavoj, sed en la sama momento sinjorino Evelino forprenis sian manon, ŝiaj brovoj kuntiriĝis, esprimante malagrablan impreson, malpacience ŝi mordis la lipon kaj komencis laŭte paroli pri la muziko. La kaŭzo de tiu subita incitiĝo de la animo kaj fizionomio estis, ke ŝiaj okuloj renkontis paron da infanaj okuloj, safiraj kiel la itala ĉie kaj fajraj kiel ĝi. Helka, kuntiriĝinta kaj silenta, fiksis sur ŝi sian rigardon, kiel vundita birdo. Ŝi sidis proksime sur malalta piedbenketo kaj el la ombro, falanta sur ŝin de la fortepiano, rigardis la zorgantinon kiel ĉielarkon. En ĉi tiu ardo, obstine direktita al unu punkto, oni povis legi plendon, timon kaj, peton . Dum la sekvantaj tagoj la gasto kaj sinjorino Evelino povis diri unu al la alia nenion intiman aŭ sekretan; ilia interparolado devis promeni sur malkovritaj vojetoj, ĉar Helka, preskaŭ tute ne forlasanta la salonon, bone komprenis kaj eĉ ne malbone mem parolis itale.

Post kelke da tagoj sinjorino Evelino, atendante sian karan gaston, sidis sur la kanapo, kun la frunto apogita sur la mano, dronante en sopira kaj dolĉa medito. Pri kio ŝi pensis? Kredeble pri tio, ke Dio en sia senlima boneco sendis sur la malluman kaj malvarman vojon de ŝia vivo varman kaj helan radion de la suno. Ci tiu radio fariĝis por ŝi la genia kaj bela homo, okaze renkontita en la vasta mondo, kaj nun adoptita de ŝi kiel kara amiko de la animo kaj koro. Ho, kiel gravan rolon ludos en ŝia vivo! Ŝi sentas tion per la pli rapida spirado de sia brusto, per la ondo de la vivo kaj juneco, kiu, ŝajnas, subite plenigis ŝian tutan estaĵon kaj kvazaŭ plenblovis la koron. Tiel malplena kaj enuiga, estis por ŝi la mondo, ŝi sentis sin tiel sola, tiel senrevigita de ĉio. Ŝi jam estis rigidiĝonta, jam proksimiĝis la maljuneco, morta apatio aŭ malluma melankolio jam minacis ŝin, kiam la Providenco pruvis ankoraŭ unu fojon, ke ĝi gardas ŝin, ke eĉ en la plej profunda malfeliĉo oni ne devas perdi la konfidon al ĉi tiu gardo. Rapide nur venu la genia, hela kaj kara amiko.

La medito de sinjorino Evelino estis interrompata de malgrandaj manoj, kiuj kvazaŭ neĝaj flokoj falis sur la nigrajn puntojn de ŝia vesto kaj nekuraĝe, petege kvazaŭ grimpis al ŝia kolo. Vekita, ŝi skuiĝis kaj haltigante la malpaciencon, delikate forpuŝis de si Helkan. Ŝi komprenis ŝian malpaciencon kiel gajan ŝercon. Tro longe ŝi estis amata, por facile ekkredi la repuŝon. Ŝi mallaŭte ekridis, karese kaj ree nekuraĝe dronigante la manojn en la puntoj, penis atingi kaj ĉirkaŭpreni ŝian kolon. Sed tiun ĉi fojon sinjorino Evelino salte leviĝis de la kanapo kaj sonorigis: – Fraŭlinon Czernicka!

Czernicka enkuris kun peco da silka teksaĵo en la manoj, kun silka fadenaro sur la kolo, kun multe da pingloj en la korsajo, forte ruĝiĝinta kaj rapidanta. Pli ol de unu semajno ŝi direktis fabrikon de novaj vestoj kaj kostumoj, instalitan en la vestejo.

– Mia Czernicka, prenu Helkan, kaj ŝi restu tie ĉe vi, kiam mi havas gastojn. Ŝi malhelpas min paroli kun la gastoj. Ŝi enuigas min.

– La fraŭlino estas neĝentila!

Kun ĉi tiuj vortoj la ĉambristino sin klinis super la infano, kaj sur ŝiaj lipoj glitis ŝia kutima rideto, iom sarkasma kaj iom malĝoja; ŝia brusto, kuntirita per nigra, malvasta korsaĵo, tremis de haltigata rido aŭ eble de kolero, oni ne scias. Preninte Helkan je la mano, kiu kun pala vizaĝo staris senmove kvazaŭ koloneto, dum unu momento ŝi fikse rigardis la vizaĝon de la sinjorino.

– La fraŭlino ŝanĝiĝis. – diris ŝi malrapide.

– Ŝanĝiĝis – ripetis sinjorino Evelino kaj sopirante, kun gesto de plej alta malkontenteco aldonis: – Mi ne komprenas, kiel mi povis tiel ami la enuigan infanon!.

– Ho! ĝi estis iam tute alia!

– Ĉu ne vere, kara Czernicka, tute alia... Ŝi estis iam bela... sed nun...

– Nun ŝi fariĝis enuiga. – Terure enuiga. Prenu ŝin, kaj ŝi restu ĉiam ĉe vi.

Czernicka elkondukis la ŝtoniĝintan kaj blankan kiel tolo Helkan. Ĉe la sojlo Czernicka ankoraŭ ekaŭdis:

– Kara Czernicka!

Ŝi returnis sin kun humila rapideco kaj flata rideto.

– Kaj mia vesto el malbrila silko? Zorgu, mi petas, ke oni bele aranĝu la manĝotablon. ne forgesu ankaŭ pri la deserto. Vi scias, italoj manĝas preskaŭ nenion krom fruktojn kaj glaciaĵon...

– Ĉio estos laŭ viaj ordonoj, sinjorino, mi petas nur pri la ŝlosiloj al la puntoj kaj ŝtofoj kaj pri mono por ĉio.

En la ĉambro de Czernicka estis silente. La horloĝo, pendanta super la senfunda kofro, sonoris la noktomezan horon. Proksime de la kurtenoj, ŝirmantaj la liton de la ĉambristino, apud la muro staris blanka lito infana, skulptita el nuksarbo, kun neĝeblanka litaĵo. Sur la tablo, apud kudromaŝino, brulis lampo, kaj sur la fono, bele lumigita de ĝi, estis klare videblaj la nigraj konturoj de la virino, diligente laboranta. Ĉe ŝiaj piedoj, sur malalta piedbenketo sidis Helka, vartante sur la genuoj la dormantan Elfon. Czernicka zorge kunmetis kaj kunkudris kokardojn el nigra silko, sed kiam el la profundo de la domo, el la salono, ŝiajn orelojn atingis kunigitaj, plendaj tonoj de la fortepiano kaj violonĉelo, ŝi fiksis sian nuban rigardon sur la kapo de Helka, klinita super la hundo, kaj delikate tuŝante ĝin per la fingro, armita per fingringo, diris:

– Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi memoras? Ankaŭ vi iam estis tie!

La infano levis la vizaĝon, forte paliĝintan de kelke da tagoj, kaj silente rigardis la pli maljunan kunulinon per okuloj, plenaj de medito, kvazaŭ kunkreskinta kun ili.

– Kial vi tiel larĝe malfermas la okulojn, rigardante min? Kial vi miras? Prefere iru dormi. Vi ne volas? Vi pensas, ke la sinjorino vokos vin! Ne baldaŭ tio okazos. Mi iom kompatas vin. Ĉu vi volas? Mi rakontos al vi longan, belan fabelon...

Helka tiel saltis sur la seĝon, ke Elf vekiĝis. Fabelo! Iam ŝi ofte aŭskultis fabelojn, rakontatajn de sinjorino Evelino.

– Silentu, Elf, silentu! Sed ne dormu! Aŭskultu! La fabelo estos longa kaj bela.

Czernicka ĵetis sur la tablon pretan dekan kokardon, kaj komencante kunmeti dekunuan, rigardis el sub la brovoj la infanon, iom gajigitan. Ŝiaj fingroj iom tremis, kaj la rigardo malĝojiĝis. Post momento per mallaŭta voĉo kaj ne ĉesante kudri, ŝi komencis:

– Estis foje, en nobela regiono, juna, beleta knabino. Ŝi vivis feliĉe ĉe la gepatroj, inter siaj fratoj kaj parencoj, sub la blua dia ĉielo kaj inter la verdaĵo de la amata tero, malfacile laborante, tio estas vera, sed sana, freŝa, ruĝa kaj gaja. Ŝi jam estis dekkvinjara kaj jam elektis ŝin knabo – najbaro kiel estontan edzinon, kiam subite, okaze ekvidis ŝin riĉa kaj tre bona sinjorino. La sinjorino ekvidis la junan knabinon foje, dimanĉe, kiam en festa vesto ŝi portis el la arbaro kruĉon da fragoj. La sinjorino ekvidis kaj tuj ekamis ŝin. Pro kio? Oni ne scias. Oni diras, ke la knabino havis belajn okulojn, eble beleta ŝi ŝajnis sur la verda kamplimo, en la ora tritiko, kun ruĝa rubando ĉe la kaftano kaj kun kruĉo da fragoj en la mano. La bona sinjorino alveturis en belega kaleŝo antaŭ la dometon de ŝiaj gepatroj kaj prenis ŝin kun si. Ŝi diris, ke ŝi donos al ŝi edukon, enkondukos ŝin en la mondon, certigos al ŝi estontecon kaj feliĉon. La estontecon. kaj fel. iĉon!

La du lastajn vortojn ŝi elparolis kun akcento, kun siblo, kaj ĵetinte sur la tablon la dekunuan kokardon, komencis kunmeti dekduan.

– Kaj poste? Kaj poste, mia fraŭlino Czernicka, kaj poste? – babilis la infano sur la piedbenketo. Elf ankaŭ ne dormis, kaj sidante sur la genuoj de la infano, per siaj du nigraj, rondaj okuloj kompreneme rigardis la vizaĝon de la rakontanta fraŭlino.

– Poste – jen kio estis. La bona sinjorino amis forte, forte la junan knabinon dum tutaj du jaroj. Ŝi ĉiam havis ŝin ĉe si, ofte kisis, instruis paroli france, gracie paŝi, paroli kaj manĝi, alkudri vitroperlojn sur kanvaso. poste.

– Kio estis poste! Kio estis poste?

– Poste ŝi komencis ŝin ami jam multe malpli, kaj fine, foje, okaze ŝi renkontis grafon. Tiam la juna knabino fariĝis tre enuiga kaj – iris en la vestejon. Feliĉe, ŝi havis multe da gusto kaj lerteco, la bona sinjorino ordonis instrui ŝin kudri kaj fari diversajn laboraĵojn. La knabino fariĝis ĉambristino. Sen la ekstrema boneco de la sinjorino, la knabino posedus nun propran dometon en la nobela regiono, edzon, infanojn, sanon kaj ruĝan vizaĝon. Sed la sinjorino certigis al ŝi la estontecon kaj feliĉon. De dek du jaroj ŝi kudras por la bona sinjorino elegantajn vestojn dum tutaj noktoj, akre admonas ŝiajn ĉambristinojn kaj lakeojn, ĉiumatene metas sur ŝiajn piedojn ŝtrumpojn kaj ŝuojn, ĉiuvespere faras el ŝia litkovrilo belajn drapiraĵojn. Ŝi estas apenaŭ tridekjara, sed ŝi havas la aspekton de maljuna virino. Malgrasiĝinta, nigriĝinta, ŝi komencas malsaniĝi je la okuloj. ŝia maljuneco baldaŭ venos, kaj ŝi devas memori pri tio. ah, ŝi devas memori pri sia maljuneco, ĉar se ŝi mem ne memorus pri ĝi, hodiaŭ, morgaŭ, kiam la bona sinjorino ekdeziros meti sur ŝian lokon iun alian en la vestejo, ŝi devos reveni en sian nobelan regionon, al la graco de siaj fratoj, kiel objekto de la homa rido, al. mizero! Jen la komenco de la fabelo!

Sur la tablo jam kuŝis dekkelko da pretaj kokardoj. Czernicka prenis longan, susurantan pecon da nigra silko kaj komencis dismeti ĝin en pentrindajn faldojn kaj volvaĵojn. Siaj fingroj tremis pli forte ol antaŭe, kaj la flavaj palpebroj rapide, rapide palpebrumis, eble por sufoki la larmojn, kiuj tremis sur la okulharoj. Ŝi ekrigardis Helkan kaj laŭte ekridis.

– Ah, – ekkriis ŝi – vi malfermis la okulojn, kvazaŭ vi volus engluti min. Ankaŭ la hundo fiksas sur mi siajn okulojn, kvazaŭ ĝi komprenus la fabelon. Ĉar tio estas fabelo. ĉu mi devas daŭrigi?

– Kio estis poste? – murmuretis la infano.

Czernicka kun granda graveco en la voĉo kaj sur la vizaĝo respondis:

– Poste – estis la grafo.

– Kaj poste?.

– Baldaŭ poste la sinjorino forveturis Parizon kaj en iu urbo, okaze, ekvidis belegan papagon, hele ruĝan, kun ruĝa beko.

Helka faris vivan movon.

– En Vieno. – ekkriis ŝi – en ĝardeno, estas multe, multe da papagoj, belaj, belaj.

– Jes, jes; – tiu papago estis ankoraŭ pli bela ol tiuj, kiuj estas en Vieno. La sinjorino ĝin aĉetis por si kaj forte ekamis. Dum pli ol unu jaro ŝi forlasis ĝin neniam. Por la nokto oni transportis ĝin kun la kaĝo el la salono en la dormoĉambron. La sinjorino instruis ĝin paroli france, nutris ĝin per plej bongustaj frandaĵoj, karesis ĝiajn plumojn, kisis ĝian bekon.

La faldado de la silko estis finita. Czernicka pendigis elegantan drapiraĵon kaj komencis enuigan krispigon de la ekstremoj de larĝa silka skarpo per kudrilo. Sub la batoj de la kudrilo la ŝtofo akre grincis, la horloĝo super la kofro sonoris la unuan horon, el la salono ree alfluis la tonoj de la violonĉelo kaj fortepiano, kvazaŭ sin ĵetantaj en pasian ĉirkaŭprenon, post pli ol kvaronhora silento.

– Kio estis poste? Kio estis poste? – murmuretis la senpacienca kaj samtempe tima voĉo de la infano.

Elf ne estis scivola pri la fino de la fabelo. Li ekdormis en la ĉirkaŭpreno de Helka.

– Poste. mi ne memoras plu kial kaj kiel, la papago fariĝis tre enuiga. kaj iris en la vestejon. En la vestejo ĝi fariĝis malĝoja, ĉesis manĝi, ekmalsanis kaj mortis. Sed la sinjorino tute ne ploris pri ĝi, ĉar ŝi havis belan hundon.

– Mi scias! Mi jam scias! – subite ekkriis Helka.

– Kion vi scias?

– La finon de la fabelo.

– Do diru.

– Ankaŭ la hundo iris en la vestejon.

– Kaj poste?

– Poste estis knabino.

– Kaj?

– La sinjorino amis la knabinon.

– Kaj poste – interrompis Czernicka – ŝi renkontis faman muzikiston.

– Kaj la knabino iris en la vestejon.

La lastajn vortojn Helka diris per murmureto apenaŭ aŭdebla.

Czernicka levis la okulojn de super la krispoj de la silko kaj ekvidis infanan vizaĝon je tre stranga aspekto. Tio estis malgranda, bele desegnita vizaĝo, blanka en la nuna momento, kiel oblato, kun du fluoj de silentaj, grandaj larmoj, malrapide ruliĝantaj sur la vangoj, kun du safiraj grandaj okuloj, kiuj de post la larmoj sin levis al ŝi kun senvorta, senfunda, ŝajnas, miro. Ŝi komprenis la fabelon. sed ŝi ne ĉesis miri.

Czernicka ree palpebrumis kelke da fojoj. Ŝi leviĝis kaj levis la infanon de la piedbenketo.

– Sufiĉe – diris ŝi – da fabeloj kaj maldormo... Vi povas malsaniĝi. Iru en la liton.

Ŝi senvestigis kaj kuŝigis la infanon, kiu tute ne kontraŭstaris, silenta kiel dormo kaj senĉese levanta al ŝi de post la larmoj siajn demandantajn okulojn. Poste ŝi prenis Elfon, kiu jam kuŝiĝis sur la piedbenketo, kaj metis lin sur ŝian litkovrilon, kredeble kiel konsolon. Ŝi sin klinis al la infano kaj tuŝis ĝian frunton per sekaj lipoj.

– Kion fari? – diris ŝi. – Mi ne estis malbona al la papago, mi ne estis malbona al Elf, mi ne estos malbona ankaŭ al vi. dum vi restos ĉi tie. Dormu!

Per malpeza eleganta ŝirmilo ŝi kovris la liton de la infano de la lampa lumo, revenis al la tablo kaj komencis kunkudri per la maŝino blankajn muslinojn. Sia seka kaj lerta brako rapide movis la turnilon, kaj la rado de la maŝino bruis, ĝis en la antaŭĉambro la dormema lakeo fermis la pordon post la foriranta gasto. Ekstere jam brilis tiam la malfrua aŭtuna mateno. El la dormoĉambro de sinjorino Evelino eksonis sonorileto. Czernicka salte leviĝis de la seĝo kaj viŝante la okulojn, lacajn de la tutnokta laboro, rapide elkuris el la ĉambro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.