La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


Bona sinjorino

Aŭtoro: Eliza Orzeszkowa

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro I

Je la mano kondukata de Janowa, la edzino de la masonisto, la etulo eniris en la belan salonon de sinjorino Evelino Rzycka. Timigita kaj ravita, ĝi trotetis per malgrandaj paŝoj sur la glitiga pargeto kaj estis preta – laŭ la cirkonstancoj – eksplodi per ploro aŭ per rido. Giaj koralaj lipoj tremis kaj kuntiriĝis por ploro; la grandaj safiraj pupiloj brilis de miro kaj scivolo, la bele skulptitan frunton ĉirkaŭis densaj, densaj haroj de la koloro kaj brilo de malhela oro. Tio estis kvinjara knabino, tre bela. Apud la vastkorpa kaj forta virino, kiu kondukis ŝin, ŝi similis en sia perkala jupo, longa ĝis la tero, blankan papilion kun kunmetitaj flugiloj. Kelke da paŝoj de la sojlo ŝi ektremis de teruro kaj jam malfermis la buŝon por laŭta krio, sed subite la sento de timo cedis al ĝoja impreso: vivege elŝirante sian manon el la dika mano de Janowa kaj sidiĝante sur la pargeto, ŝi komencis krii ridante kaj karese: Hundeto, hundeto! La unua renkonto, antaŭdiranta en la komenco katastrofon, ricevis tute amikan karakteron. La malgranda grifono, kiu sin ĵetis al la enirantoj kun akra kaj pepanta bojado, haltis antaŭ la infano, sidanta sur la planko, kaj komencis ĝin rigardi per paro da nigraj, brilantaj, inteligentaj okuloj. La infano dronigis en ĝiaj haroj, blankaj kaj longaj, siajn malgrandajn, ruĝajn manetojn. Sed en la sama momento super la du estaĵoj, koniĝantaj unu kun la alia, haltis virino ĉirkaŭ kvardekjara, brunulino ankoraŭ bela, alta kaj nigre vestita. La masonistino, klinita ĝis la planko, kisis ŝian blankan manon.

– Helka! Kial vi ne kisas la manon de la sinjorino! Oni rigardu ŝin! Ŝi ludas kun la hundo! Via sinjorina moŝto ne koleru! Ŝi estas ankoraŭ tiel malsaĝa!

Sed sinjorino Evelino tute ne intencis koleri. Kontraŭe, ŝiaj nigraj okuloj, plenaj de fajro kaj kora sentemo, kun admiro estis fiksitaj sur la vizaĝo de la infano, kiun Janowa levis al ŝi per sia dika mano. Helka havis nun larmojn en la safiraj pupiloj kaj per ambaŭ manoj sin tenis je la jupo de Janowa.

– Ni faris, via sinjorina moŝto, por la infano ĉion, kion ni povis, sed kompreneble ĉe malriĉaj homoj ŝi ne lernis la ĝentilecon... Nur nun Dio donacas al la orfo...

– Orfo! – ripetis kortuŝite sinjorino Evelino kaj, klinita super la infano, volis kredeble preni ĝin sur la brakojn. Sed subite ŝi reiris. Esprimo de kompato aperis sur ŝia vizaĝo.

– Mizera! Kiel ŝi estas vestita! – ekkriis ŝi – la jupo longa ĝis la tero... Ŝi ekridis.

– Kia dika ĉemizo! Kaj la haroj!... Ŝi havas belegajn harojn, sed ĉu oni plektas la harojn de tia infano!... Kiaj dikaj ŝuetoj kaj sen ŝtrumpoj. Ŝi rektigis sin, tuŝis per la fingro arĝentan sonorilon, ĉe kies akra longa sono Helka ekridis, kaj Janowa larĝe malfermis la okulojn.

– Fraŭlinon Czernicka! – diris ŝi mallonge al la lakeo, aperanta en la pordo. Post unu momento, per rapidaj paŝoj eniris virino tridekjara, vestita per malvasta vesto, alta, malgrasa, kun malbela kaj velkinta vizaĝo, kun korve nigraj haroj, kunigitaj post la kapo per testuda kombilo. De la sojlo ŝiaj vivaj okuloj ĵetis sur la masonistinon kaj la alkondukitan infanon nuban rigardon, sed kiam ŝi proksimiĝis al sia sinjorino, sereniĝis ŝia rigardo, kaj sur la mallarĝaj, velkintaj lipoj aperis humila kaj flatema rideto. Sinjorino Evelino ekscitite sin turnis al ŝi.

– Mia kara Czernicka, jen la infano, pri kiu mi parolis kun vi hieraŭ. Rigardu! Kiaj trajtoj... kia delikateco de la vizaĝkoloro. kaj la okuloj. la haroj. se ŝi nur iom grasiĝus kaj akirus ruĝajn vangojn, oni povus prezenti ŝin al iu nova Rafaelo kiel modelon por Kerubo... Kaj krom tio orfino!... Vi scias, kiel mi trovis ŝin ĉe tiuj. bonkoraj homoj, en tiel malgaja loĝejo... malseka, malluma... Ŝi ekbrilis tie antaŭ miaj okuloj kiel perlo inter balaaĵoj... Dio sendis ŝin al mi... Sed, mia kara Czernicka, oni devas ŝin bani, kombi, vesti. Mi petas vin, post unu, post du horoj, ne pli malfrue, la infano devos havi tute alian aspekton.

Czernicka ridetis agrable, kun admiro krucis la manojn sur la brusto kaj balancis la kapon, por rapide jesigi ĉion, kion diris ŝia sinjorino. Sinjorino Evelino estis en plej bona humoro. Bonhumora ankaŭ fariĝis la servistino, kiu antaŭ momento eniris malgaja kaj nuba. Kiel antaŭe Helka antaŭ la hundo, tiel nun ŝi sidiĝis sur la planko antaŭ Helka kaj komencis babili, imitante la pepadon de la infano. Poste kun granda peno, zorge kaŝita, ŝi kaptis Helkan sur siajn sekajn, energiajn brakojn, levis la knabineton de la planko, alpremis al la brusto kaj elportis ŝin el la salono, kovrante ŝian vizaĝon per bruaj kisoj. Sinjorino Evelino, radianta kaj apenaŭ haltiganta la larmojn de la kortuŝo, parolis ankoraŭ iom kun Janowa. La masonistino, kuraĝigita de la ekstrema boneco de la sinjorino kaj ankaŭ kortuŝita, ploris kaj duan fojon rakontis la historion de Helka, orfino de ŝia parenco, same kiel ŝia edzo, masonisto, kiu mortis, falinte de trabaĵo; baldaŭ poste mortis de la ĥolero lia edzino, la patrino de Helka. Orfino sen patro kaj sen patrino! Ambaŭ virinoj, la vidvino de riĉa sinjoro kaj la edzino de masonisto, estis kortuŝitaj ĝis larmoj ĉe la sono de ĉi tiu vorto. Sinjorino Evelino tre laŭdis la kristanan kompaton de Janowa kaj de ŝia edzo, kiuj donis ĉe si ŝirmon al la mizera kaj tiel bela infano. Janowa, glorante la bonkorecon de sinjorino Evelino, akceptanta la infanon sub sian zorgon, frotis ĝis sanga koloro per la maniko de sia brila lana kaftano la vangojn, jam sen tio ruĝajn. Fine la masonistino falus antaŭ sinjorino Evelino sur la genuojn por kisi la randon de ŝia vesto, se sinjorino Evelino ne haltigus ŝin per la vortoj, ke nur antaŭ Dio oni devas fali sur la genuojn; poste ŝi petis la masonistinon, ke ŝi akceptu kelke da rubloj por aĉeti bombonojn por la infanoj. Nun Janowa ekridis tra la larmoj krude kaj gaje.

– Mi donos al ili bombonojn! – ekkriis ŝi – ĉu ili estas sinjoraj infanoj, ĉu ili bezonas bombonojn! Se via sinjorina moŝto estas tiel favora por ni, mi aĉetos por Wicek ŝuojn kaj por Marylka kaj Kasia kaptukojn...

Fine ili adiaŭis unu la alian. Janowa, revenante hejmen, eble dudek fojojn haltis sur la stratoj de la urbo, glorante al dudek personoj la anĝelan bonecon kaj kompaton de sinjorino Evelino. Sinjorino Evelino, post la foriro de Janowa, duonkuŝiĝis sur la kanapo kaj apogis sur la bela mano la frunton, vualitan per sopira kaj samtempe agrabla medito. Pri kio ŝi pensis? Kredeble pri tio, ke Dio, senlime bona, sendis sur la malluman kaj malvarman vojon de ŝia vivo varman kaj helan sunan radion... Tia radio devis esti de nun por ŝi la bela orfino, okaze trovita hieraŭ kaj hodiaŭ adoptita kiel filino...

Ho, kiel ŝi amos ĉi tiun infanon! Ŝi sentas tion per la pli rapida spirado de sia brusto, per la ondado la vivo kaj juneco, kiu, ŝajnas, subite plenigis ŝian tutan estaĵon kaj kvazaŭ plenblovis la koron. Tiel malplene kaj enue estis al ŝi en la mondo, ŝi sentis sin tiel sola, tia tomba malvarmo jam ĉirkaŭis ŝin! Ŝi jam estis rigidiĝonta, jam proksimiĝis la maljuneco, morta apatio aŭ malluma melankolio jam minacis ŝin, kiam Dio Zorganto pruvis ankoraŭ unu fojon, ke li gardas, ke eĉ en plej profunda malfeliĉo oni ne devas perdi la konfidon al ĉi tiu gardo... Czernicka nur rapide purigu kaj vestu la anĝeleton...

La medito de sinjorino Evelino estis interrompata de du vilaj piedetoj, kiuj grimpante sur ŝiajn genuojn, implikiĝis en la puntoj de ŝia vesto kaj per akraj ungegoj atingis ŝian manon. Vekita, ŝi skuiĝis kaj per kolera gesto forpuŝis de si la trudeman hundon. Li komprenis ŝian koleron kiel gajan ŝercon. Tro longe li estis amata, por facile ekkredi la repuŝon. Li ĝoje pepis kaj ree per la vilaj piedoj ŝiris ia puntojn kaj gratis la atlasan manon de sia sinjorino. Sed tiun ĉi fojon ŝi salte leviĝis de la kanapo kaj sonorigis.

– Fraŭlinon Czernicka! – ŝi diris al la aperanta lakeo.

Czernicka enkuris spiregante, kun ruĝo sur la malhelaj vangoj, kun la manikoj suprenvolvitaj ĝis la kubutoj.

– Mia kara Czernicka! Mi petas vin, prenu Elfon, kaj li restu tie ĉe vi, en la vestejo, por ĉiam. Li ŝiras miajn puntojn, enuigas min.

Kiam la servistino sin klinis por preni la hundon, sur ŝiaj mallarĝaj lipoj glitis stranga rideto. Estis en ĝi iom da sarkasmo, iom da malĝojo. Elf ekmurmuris, reiris kaj volis forkuri de la ostaj manoj, lin kaptantaj, sur la genuojn de sia sinjorino. Sed sinjorino Evelino delikate forpuŝis lin, kaj la ostaj manoj tiel forte lin kaptis, ke li ekpepis. Czernicka dum unu momento fiksis rapidan rigardon sur la vizaĝo de la sinjorino.

– Kiel netolerebla fariĝis Elf... – murmuretis ŝi ne sen ŝanceliĝo en la voĉo.

– Netolerebla! – ripetis sinjorino Evelino kaj kun gesto de malkontenteco aldonis: – Mi ne komprenas plu, kiel mi povis tiel ami tian tedan estaĵon.

– Li estis iam tute alia!

– Ĉu ne vere, Czernicka, li estis tute alia? Li estis iam belega. Kaj nun.

– Nun li fariĝis enuiga...

– Terure enuiga... Prenu lin en la vestejon, kaj li ne montru sin plu en la ĉambroj. Czernicka estis jam ĉe ia sojlo, kiam ŝi ree ekaŭdis:

– Kara Czernicka!

Ŝi returnis sin kun humila rapideco kaj flata rideto. – Kaj nia knabino.?

– Ĉio estos farita laŭ viaj ordonoj, sinjorino. En la banejo la bano jam estas preta, Paŭlino banos Helkan.

– Fraŭlinon! – kvazaŭ nevole interrompis sinjorino Evelino.

– Fraŭlinon. Mi tranĉas vesteton el la blua kaŝmiro, tiu en la komodo.

– Mi scias, scias.

– Kazimirino kuris en la butikon de ŝuoj, Janowan mi sendis en la magazenon de preta tolaĵo. la vesteton mi dume almenaŭ duonkudros: mi nur petas vin, sinjorino, pri puntoj, rubandoj kaj mono por ĉio.

Da puntoj, rubandoj, tuloj, gazoj, kaŝmiroj, atlasoj multe estis en la ŝrankoj kaj komodoj, plenigantaj kelke da ĉambroj de la vasta kaj bele aranĝita somerdomo de sinjorino Evelino. Czernicka sufiĉe longe malfermis kaj fermis la ŝrankojn kaj tirkestojn, ne ĉesante eĉ dum unu minuto premi en la mano bankan bileton de alta valoro. Poste en la vestejo oni aŭdis grandan bruon de akra marĉandado kaj aĉetado; poste granda parto de objektoj, elprenitaj el la ŝrankoj kaj komodoj, kaj parto de la valoro de la banka bileto malaperis en senfunda kofro – persona propraĵo de la ĉambristino. Fine, kun serena vizaĝo, videble kontenta de la profito, ricevita de la veno de la orfino en la domon, ŝi komencis rapide duonkudri kaj fiksi per pingloj la rapide preparatan veston. Nur en la sekvanta tago tajloroj, ŝuistoj kaj kudristinoj devis komenci la efektivan laboron por la vestaro de la fraŭlino. Dume la fraŭlino jam banita kaj kombita, sed ankoraŭ en dika ĉemizo kaj nudpieda, sidis en la ĉambro de Czernicka sur la planko kaj inter plej koraj karesoj kun Elf ŝajnis forgesi pri la tuta mondo.

Pri la tuta mondo forgesis ankaŭ sinjorino Evelino, dronanta en profunda medito. La mediton nenio plu interrompis nun. En la vasta salono, brilanta de la speguloj, pentraĵoj kaj puncaj damaskoj, regis profunda silento. Tra la duonmalfermitaj pordokurtenoj oni povis vidi kelke da pli grandaj kaj pli malgrandaj ĉambroj, ankaŭ dronantaj en silento kaj duonlumo. La oblikvaj radioj de la subiranta somera suno, penetrantaj tra la fendoj de la mallevitaj tabuletkurtenoj, glitis tie ĉi kaj tie sur la muroj, tapiŝoj kaj oritaj kadroj de la pentraĵoj. De ekstere flugis odoroj de la florantaj rozujoj kaj pepado de la birdoj; pli profunde, en la manĝoĉambro, mallaŭte sonoris la teleroj, dismetataj por la vespermanĝo.

Sinjorino Evelino meditis pri sia malfeliĉo. Ŝi tute ne trograndigis, pensante, ke ŝi estas tre malfeliĉa. Efektive, vidvino jam de multaj jaroj, sen infanoj, posedanta koron varmegan, sola, ŝi eĉ ne estis sufiĉe riĉa, por ke ŝi povu ĉiam vivi tie, kie la vivo prezentis al ŝi plej multe da allogoj kaj malplej multe da malĝojo kaj enuo. Sia posedaĵo estis, vere, sufiĉe granda, tamen diversaj monaj aferoj alforĝis ŝin iufoje por iom da tempo al loko tiel malbela, malĝoja kaj enuiga, kia estis Ongrod. Precipe en la nuna momento en la bela kaj vasta bieno, kiun ŝi posedis en la ĉirkaŭaĵo de Ongrod okazis io eksterordinara. Estis tie iuj kontraktoj farotaj, ŝuldoj pagotaj, neeviteblaj elspezoj por la mastrumo – kaj ĉio ĉi senigis sinjorinon Evelinon je la ebleco, forveturi eksterlandon, aŭ almenaŭ loĝi en la plej granda urbo de la lando. Ŝi pasigis ĉi tie jam du jarojn, jarojn malfacilajn kaj lacigajn. Fremda por ĉio kaj por ĉiuj, ĉirkaŭata de la prozaj vidaĵoj de malgranda urbo, sopiranta al altaj artistaj ĝuoj, kiuj estis ĝis nun la plej granda allogo de ŝia vivo kaj je kiuj ĉi tie ŝi kompreneble estis tute senigita, ŝi vivis kiel ermitino, fermita en sia somerdomo kun siaj pentraĵoj, fortepiano, Czernicka kaj Elf. Sia vivo ĉi tie estis tiom pura kiom malĝoja, tamen la trankvilo de la konscienco ne estis kompleta. Ŝi faris nenion bonan kaj riproĉis tion al si ofte kaj akre. La deziro fari bonon estis unu el la plej vive vibrantaj kordoj de ŝia animo. La bonfarado atingis ĉe ŝi gradon de pasio kaj multfoje, multfoje en la vivo alportis al ŝi moralajn ĝuojn, anstataŭantajn la feliĉon, kiun ŝi renkontis neniam. Sed. estis tiel aliloke. Ci tie ŝi eĉ ne sciis, kiel kaj kion fari por satigi la plej profundan bezonon de sia nobla koro. Vere, de tempo al tempo, al tiuj aŭ al aliaj ŝi donis malavarajn almozojn, sed tio ne plenigis ŝian tempon, ne kontentigis la koron kaj la konsciencon. Ŝi kutimis al la bonfarado de la grandaj urboj, laborema, agema, plenumata sub la direkto de kleraj pastraj gvidantoj, kiuj kondukis la bonfarantojn al la subtegmentoj de altaj domoj, en la subterajn mallumajn loĝejoj, en la rifuĝejojn kaj azilojn, al la tabloj kun arĝentaj pladoj, lokitaj en la vestibloj de la preĝejoj k. t. p. Manko de la manieroj tiel bonfari turmentis ŝin kaj verŝis unu guton plu en ŝian maldolĉan pokalon. Subite en Ongrod oni fondis societon de tiel nomataj bonfaremaj virinoj. Sinjorino Evelino, kiel la plej riĉa kredeble loĝantino de la urbo, estis invitita partopreni en la aĝado de la societo. Tio estis la unua ĝojo, kiun ŝi ĝuis post dujara soifo. Ŝi do povos fari bonon! La fortoj de la koro, da kiuj ŝi tiom sentis en si, trovos por si forfluon! Sia okulo verŝos ankoraŭ, kiel iam, larmojn de la kompato kaj kortuŝeco, vidante la homan mizeron! Siajn orelojn karesos dankaj kaj benaj vortoj de tiuj, inter kluj ŝi aperos kiel anĝelo de helpo kaj konsolo! Ŝi tuj venis al la alvoko. Oni montris al ŝi la kvartalon de la urbo, kie ŝi devis serĉi la mizerulojn. Ŝi serĉis. Serĉante ŝi venis foje en la domon, loĝatan de la familio de la masonisto, kaj ekvidis Helkan. La infano sin prezentis al ŝi en pentrinda pozo; ĝi ludis, ŝajnas, kun hundo aŭ kato, aŭ eble ĝi sidis antaŭ la sojlo de la domo kaj ĝiajn harojn kombis la sunaj radioj; aŭ eble, mirigita de la apero de kaleŝo, ĉevaloj kaj bela eleganta sinjorino, haltis ĉe la sojlo kiel ŝtonigita kaj fiksis sur ŝi siajn pupilojn, en kiuj ŝi ekvidis la varmegan bluon de la itala ĉielo – unuvorte, ĝi tuj ŝajnis al ŝi neordinara kaj bela. Ŝi almetis siajn lipojn al la vangoj de la infano, sur kiuj estis ankoraŭ restaĵoj de ĵus manĝita gria supo kun lardo; sed malgraŭ tio ŝia koro komencis bati pli vive, kaj ĉe la sono de la vorto: "orfo!", dirita de Janowa, larmo de kompato kaj kortuŝeco aperis en ŝiaj okuloj. Ŝi ekdeziris la infanon, ŝi ekdeziris ĝin kiel sian ekskluzivan propraĵon, kun entuziasmo kaj forto de animo pasia kiel vulkano, kaj sola kiel ŝipo, eraranta sur la maraj vastaĵoj dum ventego... Nun la objekto de ŝiaj deziroj jam estis sub ŝia tegmento. Oni donis ĝin al ŝi por ĉiam kaj, vere, sen malfacilaĵoj! Nun, amante la infanon, ŝi trankviligos sian sopirantan animon, kontentigos sian konsciencon, kiu ordonas al ŝi fari bonon!. Sed kie ĝi estas, la bela infano? Kie estas la anĝelo de la konsolo kaj trankviligo, sendita de la Providenco? Kial Czernicka ne alkondukis ŝin ankoraŭ? Mizerulino! Kredeble ŝi ankoraŭ ne estas vestita! Sed certe ŝi jam estas lavita kaj banita. Ni iru en la ĉambron de Czernicka ĉirkaŭpreni, kisi la infanon, karese alpremi ĝin al la koro.

Ŝi salte leviĝis de la kanapo, kuris tra la salono kaj en la mezo de la vojo, kun la manoj krucitaj sur la brusto, haltis. En la kontraŭa pordo Czernicka aperis, kondukante je la mano Helkan, sed kiel ŝanĝitan! Kia metamorfozo! La blanka papilio kun kunmetitaj flugiletoj fariĝis brila kolibro. Ruĝaj rubandoj, kvazaŭ plumoj aŭ flugiletoj, varie kolorigis la bluan veston. El la lanugo de la blankaj puntoj sin eligis rondaj piedetoj en malvastaj ŝtrumpetoj, delikataj kiel aranea reto, kaj malaperantaj en malgrandaj bluaj ŝuoj; la fajraj haroj kombitaj, parfumitaj, estis kunigitaj per testuda buko. Timigita kaj ravita de la eleganta vesto, ebriigita de la bonodoro, eliĝanta el ŝiaj haroj kaj puntoj, Helka staris ĉe la sojlo de la salono kun plora grimaco sur la lipoj. Timante ĉifi la veston, ŝi disetendis en la aero siajn malgrasajn brakojn; ŝiaj nekuraĝaj kaj malsekaj okuloj jen sin mallevis al la luksaj ŝuetoj, jen levis sin al la vizaĝo de sinjorino Evelino. Sinjorino Evelino saltis al la infano kaj, ĉirkaŭpreninte ĝin, nur nun komencis ĝin kovri per varmegaj kisoj. Poste ŝi kondukis Helkan en la manĝoĉambron, kie ŝi sidiĝis kun ŝi ĉe la tablo kun bela porcelano kaj bongustaj frandaĵoj. Post duonhoro Czernicka, eniranta en la manĝoĉambron, trovis Helkan sidanta sur la genuoj de la nova zorgantino kaj jam tute intima kun ŝi. La ekstrema boneco kaj sentema koro de sinjorino Evelino rapide verŝis en la koron de la infano kuraĝon kaj konfidon. Kun vangoj iom ŝmiritaj per graso, sed ĉi tiun fojon ne per gria supo kun lardo, sed per kuko kaj konfitaĵoj, ŝi etendis sian malgrandan fingreton al diversaj objektoj, ĝis nun nekonataj, kaj demandis pri ilia nomo.

– Kio estas tio, sinjorino, kio?

– Taso – respondis sinjorino Evelino.

– Tasjo. – kun iom da peno ripetis Helka.

– Kaj france: la tasse.

– Tas, tass, tastastas! – pepis Helka.

La virino kaj la infano ŝajnis estaĵoj perfekte feliĉaj. Czernicka kun sia glaso da teo, forlasante la manĝoĉambron, ridetis laŭ sia ordinara maniero, iom sarkasme, iom melankolie.

Tia estis la unua tago de la estado de Helka en la domo de sinjorino Evelino, kaj ĝin sekvis longa vico da tagoj similaj aŭ eble ankoraŭ pli feliĉaj por la virino kaj por la infano. Ili amuziĝis bonege. En la someraj monatoj tra la bela ĝardeno, ĉirkaŭanta la somerdomon, de la mateno ĝis la vespero preskaŭ flugis la knabineto, simila al varikolora kolibro. Malgrandaj ŝiaj piedoj, en elegantaj ŝuetoj kuris sur sablitaj vojetoj ĉirkaŭ bedoj, plenaj de floroj; ŝia kapo kovrita de la oraj haroj kaj ornamita per floroj glitis super la malaltaj grupoj de verdaĵo, kvazaŭ superaera, anĝela fenomeno. La pepado kaj rido de la infano sonis malproksimen, ĝis trans la ferajn kradojn, apartigantajn la ĝardenon de la eksterurba strato. Sinjorino Evelino, sidante sur la vasta bela balkono, dum tutaj horoj forgesis pri la libro, tenata en la mano, sekvis per la rigardo la subtilan, malpezan, elegantan estaĵon, kaptis per la orelo ĉiun sonon de ŝiaj pepado kaj rido, kaj iufoje ŝi kuris malsupren de la ŝtuparo de la balkono kaj komencis persekuti ŝin sur la vojetoj de la ĝardeno. Tiam dum la infana ludo, al kiu ŝi ŝajnis sin doni per la tuta koro, oni povis plej bone rimarki, kiom da fortoj kaj da vivo estis ankoraŭ en ĉi tiu jam nejuna virino. Ruĝiĝis ŝiaj vangoj, la nigraj okuloj brulis, la talio ricevis infanan graciecon. kaj flekseblecon. La persekuto finiĝis ordinare tiamaniere, ke Helka sin ĵetis sur la kolon de sinjorino Evelino; sekvis reciprokaj karesoj kaj longa sidado sur la herba tapiŝo, inter floroj, el kiuj ili kunmetis bukedon kaj kronojn. Trans la feraj kradoj la pasantoj ofte haltis, penante tra la truoj vidi la belan grupon. Ĝi ŝajnis tiom pli bela, ke ĝia fono estis palaceto, pentrinde blanka meze de la ĝardeno, tiom pli kortuŝanta, ke oni sciis, ke la virino ne estas la patrino de la infano. La du estaĵoj, fremdaj per la sango kaj tiel intime kunigitaj, faris plej grandan impreson dum la blankaj vintraj tagoj, kiam ili eniradis en la plenplenan preĝejon de la urbo. Al la etulino. tuta en atlasoj kaj cignaj lanugoj, kaj al la virino, en zibeloj kaj veluro, sin turnis tiam kelke da miloj da homaj okuloj. La infanon, nun ĉiam ruĝan kaj ridetantan, oni komparis kun rozo, eliĝanta el sub la neĝo; sed kian komparon oni povis trovi por la zorgantino? Oni nomis ŝin simple sankta! Per tia zorgo kaj amo ĉirkaŭi infanon fremdan, de malalta deveno, orfon! Tiel uzi sian riĉaĵon, – vere, tio estis inda de admiro. Kaj efektive ĉiuj admiris sinjorinon Evelinon, ĉiufoje, kiam ŝia serena kaj meditema vizaĝo pasis tra la flanka navo de la belega templo; Janowa, staranta ĉe la pordo puŝata de entuziasmo, per la tuta forto de siaj ambaŭ kubutoj dispuŝis la popolamason, brue falis sur la genuojn, dronigis sian rigardon en la videbla por ŝi supro de la granda altaro, kaj viŝante per la maniko de sia festa kaftano larmojn sur la ruĝa vizaĝo, preĝis preskaŭ laŭte:

– Kaj la eterna feliĉo lumu al ŝi dum jarcentoj de jarcentoj, amen.

Sendisiĝaj tage, ili ne forlasis unu la alian ankaŭ nokte. La malgranda, el nuksarbo skulptita lito de Helka, vera majstroverko de la lignaĵista arto, estis lokita senpere apud la lito de sinjorino Evelino. En ĝi, senvestigita per la propraj manoj de la zorgantino kaj vestita per batista nokta ĉemizeto, Helka ekdormis ĉiutage sur delikata tolaĵo, kovrita per brodaĵoj. Serena, ridetanta dormo de perfekte feliĉa estaĵo! Sinjorino Evelino, kuŝigante ŝin por la dormo, faris super ŝi en la aero la signon de la kruco, kaj kiam Czernicka dismetis ia litkovrilon en pentrindajn drapiraĵojn, la sinjorino diris:

– Kiel bela ŝi estas, kara Czernicka!

– Kiel anĝeleto – respondis la ĉambristino.

Iufoje Helka, ankoraŭ ne dormanta, aŭdis la interparoladon, kaj el la blankaj lanugoj de la lito eksplodis infana rido, interrompata de ekkrioj:

– La sinjorino estas pli bela, pli bela, pli bela!

– Kion ŝi deliras, Czernicka! – kun profunda kontenteco ridetis sinjorino Evelino.

– Kiel saĝa estas la infano! Kiel ĝi amas vin! – miris Czernicka.

Samtempe, dum tutaj tagoj kaj vesperoj, en la salono, ĝardeno kaj dormoĉambro preskaŭ seninterrompe havis lokon la eduko de Helka. Sinjorino Evelino instruis ŝin paroli france, gracie paŝi, sidi kaj manĝi, bele vesti la pupojn, gustoplene kunmeti la kolorojn, sin kuŝigi por la dormo en ĉarma pozo, kruci la manojn kaj levi la okulojn al la ĉielo dum la preĝo. Ĉiuj ĉi instruoj estis donataj kaj akceptataj en perfekta reciproka harmonio kaj amikeco. En ludoj kaj ŝercoj la infano kleriĝis rapide kaj gaje: post unujara restado en la domo de la zorgantino, Helka jam flue babilis france, sciis memore multajn francajn preĝojn kaj versaĵojn. Kiam ŝi kuris, iris aŭ manĝis, Czernicka, rigardante ŝin, diris kun admiro al la sinjorino:

– Kiaj movoj! kia gracio! Vere, oni povus pensi, ke la fraŭlino naskiĝis en palaco!.

– Donaco de Dio, mia Czernicka – respondis sinjorino Evelino.

Sed la plej grandan admiron de sinjorino Evelino kaŭzis la eksterordinara sento pri la belo, kiu sin montris en ŝi pli kaj pli klare. Efektive, Helka ricevis inklinon al la elegantaj kaj belaj objektoj, inklinon, preskaŭ similantan al pasio. Plej malgrandan disonancon de la koloroj ŝi tuj rimarkis, plej subtila tavolo de polvo sur la planko ekscitis ŝian abomenon. Ŝi jam bonege taksis la gradon de la beleco de ĉiu meblo; kiam ŝi estis laca kaj volis ripozi, ŝi sciis elekti kaj montri al la mastrino de la domo la plej komfortan meblon; kelke da fojoj ŝi verŝis maldolĉajn larmojn, kiam oni alportis al ŝi ŝuetojn ne tiel belaj kiel tiuj, pri kiuj ŝi revis. Sinjorino Evelino kun plezuro rigardis la rapidan evoluon de la estetikaj inklinoj de la infano.

– Mia Czernicka – diris ŝi – kian emon ŝi havas al ĉio, kio estas bela, kian delikatan naturon kaj sentemon al ĉiu tuŝo de la ekstera mondo! Dio mia, se mi povus preni ŝin kun mi Italujon! Kiel feliĉa estus la etulino sub la bela itala ĉielo, en la dolĉa klimato, inter la belegaj vidaĵoj de la itala naturo...

La revo, veturi kun Helka Italujon, plifortiĝis ankoraŭ en sinjorino Evelino, kiam iutage ŝi malkovris en la infano talenton, rimarkindan, grandan talenton por la kantado. Helka finis tiam jam sian okan jaron kaj estis en la domo de sinjorino Evelino preskaŭ tri jaroj. Foje, en serena aŭtuna tago, Helka por unu momento lasita sola, sidis sur la balkono inter amaso da kusenoj, alportitaj tien por ŝi, kaj ornamante pupon, preskaŭ same grandan kiel ŝi mem, sed ankoraŭ pli lukse vestitan, kantetis unu el la multenombraj francaj kantoj, kiuj ŝi sciis memore. Iom post iom tio fariĝis vera kantado; la pupo falis el ŝiaj manoj sur la kusenojn, kaj Helka, turninte la okulojn al la ĉielo, kun la manoj krucitaj sur la brusto, laŭte kaj plende kantis:

Le papillon senvola.

La rose blanche seffeuilla.

La la la la la la la...

Ŝia voĉo estis pura kaj forta. En la varmege amata kaj karesata infano vekiĝis sendube kora sentemo kaj kompatemo, ĉar la malĝojan historion de la rozo ŝi kantis kun tia ama sento, ke ŝia eta brusto leviĝis alte kaj sur la malheleoraj okulharoj ekbrilis larmo. Sinjorino Evelino, nevidate observanta ŝin tra la fenestro de la salono, dronis en admiro kaj de tiu tago komencis dum la vesperoj instrui al ŝi la muzikan arton.

Ĉiuvespere en la malgranda ĉambro de Czernicka lampo brulis sur la tablo, la murhorloĝo unutone tiktakis super la senfunda kofro, post kurtenoj estis videbla lito, simple aranĝita. Silente estis tie. Tri kudristinoj dormetis super sia laboro aŭ mallaŭte, mallaŭte murmuretis en la najbara ĉambro: el la profundo de la domo, el la salono flugis apartaj, longaj tonoj de la fortepianaj klavoj, tuŝataj unu post alia. De tempo al tempo eksonis: f, g, h k.t.p., laŭte elparolata de sinjorino Evelino; iufoje gamo de infana rido ĵetis kelke da arĝentaj tonoj, aŭ estis aŭdebla infaua kanto, mallaŭtigita de la interspaco:

La rose blanche seffeuilla.

La la la la la la la.

Sur la hela fono, lumigita de la lampo, la figuro de la ĉambristino, alta, maldika, en malvasta vesto, kun la kombilo, alte superstaranta la kapon, prezentis malhelajn kaj akrajn konturojn. Ĉe ŝiaj pledoj, sur mola, bela piedkuseno, kuntiriĝinta kaj malgaja kuŝis Elf. Ŝiaj sekaj brakoj, en malvastaj manikoj kaj ŝiaj longaj, ostaj manoj rapide kaj lerte sin movis super la teksaĵo, kuŝanta sur la genuoj. Ŝi kudris diligente, sed ĉiufoje, kiam la sonoj de la leciono alflugis al ŝi de la salono, ŝia nuba rigardo sin turnis al la hundo, kuŝanta ĉe ŝiaj piedoj; ŝi tuŝis lin delikate per la ekstremo de la piedo kaj kun la ordinara rideto diris:

– Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi memoras? Ankaŭ vi iam estis tie!

Baldaŭ poste plenumiĝis la deziro de sinjorino Evelino; la stato de la monaj aferoj permesis al ŝi veturi eksterlandon por kelke da monatoj; ŝi prenis kun si Helkan; la infano petis la permeson kunpreni Elfon. Ankaŭ Czernicka forveturis kun ili.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.