La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA LANTERNISTO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro Tria

Sed venis vekiĝo.

Foje, kiam la ŝipeto alveturigis akvon kaj provizon da nutrajo, Skavinski, post unu horo veninte de la turo, rimarkis, ke krom la ordinara ŝarĝo estas ankorau unu pakaĵo. Sur ĝi estis poltmarkoj de Unuigitaj Ŝtatoj kaj adreso Skavinski, esq., skribita sur dika vela tolo. La mirigita maljunulo distranĉis la tolon kaj ekvidis librojn; li prenis la unuan, rigardis kaj skuiĝis; liaj manoj komencis forte tremi. Li kovretis siajn okulojn kvazaŭ ne kredante al ili; ŝajnis al li, ke li sonĝas – la libro estis pola. Kion ĉi tio signifas? Kiu povis sendi al li librojn? En la unua momento li forgesis, ke ankoraŭ en la komenco de sia lanternista vivado li legis iam en Herald, pruntita de l’konsulo, pri la fondo de pola societo en Nov-Jorko kaj ke li tuj sendis al la societo duonon de sia monata salajro, kiu cetere estis por li tute superflua en la turo. La societo danke sendis al li librojn. Ili venis laŭ natura vojo, sed en la unua momento la maljunulo ne povis ordigi siajn pensojn. Polaj libroj en Aspinvall, en lia turo, en lia izoleco, – tio estis por li io neordinara, ia spiro de l’antaŭaj tempoj, ia miraklo. Nun ŝajnis al li, kiel al la maristoj nokte, ke io elparolas lian nomon per voĉo tre amata, sed preskaŭ forgesita. Li sidis momenton kun fermitaj okuloj kaj estis preskaŭ certa, ke, kiam li malfermos ilin, la sonĝo malaperos. Ne! La distranĉitaj pakaĵoj kuŝis antaŭ li klare, lumigata de la brilo de la posttagmeza suno, kaj sur ĝi – la malfermita libro. Kiam la maljunulo ree etendis la manon al ĝi, li aŭdis en la silento la batadon de sia propra koro. Li ekrigardis; tio ĉi estis versoj. Supre estis skribita la titolo per grandaj literoj, kaj malsupre la nomo de l’autoro. Tiu ĉi nomo ne estis fremda por Skavinski; li sciis, ke ĝi apartenas al glora poeto, kies verkojn li legis eĉ post la trideka jaro en Parizo. Poste, batalante en Alĝerio kaj Hispanujo, li aŭdis de samlandanoj pri la ĉiam plikreskanta gloro de l’granda poeto, sed tiam li tiel estis kutiminta al la pafilo, ke li eĉ ne prenis librojn en la manojn. En la kvardeknaŭa jaro li forveturis Amerikon, kaj en la aventura vivo, kiun li vivis, li preskaŭ ne renkontis polojn, kaj neniam polajn librojn. Kun tiom pli granda avideco kaj kun pli vive batanta koro li turnis la titolan paĝon. Ŝajnis al li, ke sur lia izola ŝtonego komenciĝis io festa. Estis momento de granda trankvilo kaj silento. La horloĝoj de Aspinvall sonoris la kvinan horon post la tagmezo. Neniu nubeto mallumigis la ĉielon, nur kelke da mevoj naĝis en la bluaĵo. La oceano luliĝis. La apudbordaj ondoj apenaŭ balbutis mallaŭte, disfluante sur la sablo. En la malproksimo gajige vidiĝis la blankaj domoj de Aspinvall kaj la admirigaj grupoj da palmoj. Vere estis iel feste, mallaŭte kaj solene. Subite en tia trankvileco de l’naturo eksonis la tremanta voĉo de l'maljunulo, kiu legis laŭte, por pli bone kompreni sin mem:

"Litova, kara patroland', la sanon vi prezentas!
Valoron vian tiu nur en plena vero sentas,
Kiu vin perdis. Pieje nun min via ĉarm' altiras,
Ravita mi priskribas vin, ĉar mi je vi sopiras.
"

Al Skavinski mankis la voĉo. La literoj eksaltis antaŭ liaj okuloj; en lia brusto io deŝiriĝis kaj iris de l’koro kiel ondo pli kaj pli supren, surdigante la voĉon, premante la gorĝon. Ankoraŭ unu momento: li trankviliĝis kaj legis:

"O Sankta Virgulino, Vi defendo Ĉenstoĥova,
Lumanta en la Ostra-Bram' kaj en kastel' malnova,
De Novogrodek, kie Vi la urbon feliĉigis!
Kiel infanon iam min mirakle Vi sanigis,
Tiel mirakle al patruj' per Vi revenos filoj...
"

Altiĝinta ondo rompis la digon de l’volo. La maljunulo kriegis kaj ĵetis sin sur la teron; liaj blankaj haroj miksiĝis kun la apudmara sablo. Dum kvardek jaroj li ne vidis la patrujon kaj Dio scias, dum kiom li ne aŭdis la patrujan lingvon, kaj nun tiu ĉi lingvo mem venis al li – tranaĝis la oceanon kaj trovis lin izolulo sur la alia duonglobo, – la lingvo tiel amata, tiel kara, tiel belega! En la plorego, kiu skuis lin, ne estis doloro, sed sole subite vekita supermezura amo. Per ĉi tiu granda ploro li petis pardonon de tiu ĉi amato malproksima, ke li jam tiel maljuniĝis, tiel kutimis al la izola ŝtonego kaj tiel forgesis, ke eĉ la sopiro komencis estingiĝi. Kaj nun li revenis mirakle, la koro ŝiriĝis en li. La momentoj pasis unu post la alia; li senĉese kuŝis. La mevoj alflugis super la lanterno, kriante, kvazaŭ maltrankvilaj pri sia maljuna amiko. Venis la horo, en kiu li nutris ilin per la restoj de sia manĝaĵo, kaj kelke da ili flugis ĝis li de l’supro de la lanterno. Poste alvenis ankoraŭ pli multe da ili kaj komencis malforte beki lin kaj brui per la flugiloj super lia kapo. La bruo de la flugiloj vekis lin. Nun, kiam li estis plorinta, li havis iajn trankvilon kaj feliĉon kaj liaj okuloj estis kvazaŭ inspiritaj. Li senkonscie donis sian tutan nutraĵon al. la birdoj, kiuj ĵetis sin sur ĝin kun kriego, kaj li mem ree prenis la libron. La suno transiris jam super la ĝardenoj kaj super la virga arbaro de Panamo kaj malrapide ruliĝis trans la terkolon, al la alia oceano, sed Atlantiko estis ankoraŭ plena de brilo; en la aero estis tute lume; li do legis.

"Sed nun animon mian Vi forportu sur flugiloj
Al la montetoj de arbar', al tiuj verdaj kampoj
"

(El Sinjoro Tadeusz de Mickiewicz, traduko de d-ro Zamenhof).

La krepusko kovris la literojn sur la blanka paĝo, – krepusko mallonga, kiel ekrigardo. La maljunulo apogis la kapon al la ŝtonego kaj fermetis la okulojn. Tiam Defendo Ĉenstohova prenis lian animon kaj forportis ĝin al la montetoj de arbar', al tiuj verdaj kampoj. Sur la ĉielo brulis ankoraŭ longaj vojoj, ruĝaj kaj oraj, kaj en tiuj ĉi lumaĵoj li flugis al la amata lando. Ekbruis en liaj oreloj la pinaj arbaroj, ekmurmuris la patrujaj riveroj. Li vidas ĉion, kia ĝi estis antaŭe. Ĉio demandas lin: Ĉu vi memoras? Li memoras! Cetere li vidas: vastajn kampojn, limon, herbejojn, arbarojn kaj vilaĝojn. Jam estas nokto! En tiu ĉi tempo la lanterno ordinare jam lumigis la maran mallumon; sed li estas nun en la patruja vilaĝo! Lia maljuna kapo kliniĝas al la brusto kaj sonĝas. La pentraĵoj pasas antaŭ liaj okuloj rapide kaj iom senorde. Li ne vidas la patran domon, ĉar ĝin detruis la milito; li ne vidas la gepatrojn, ĉar ili mortis en lia infaneco, sed cetere li vidas la vilaĝon kvazaŭ li estus forlasinta ĝin hieraŭ: la vico da dometoj kun lumetoj en la fenestroj, la digo, la muelejo, du lagetoj bruantaj la tutan nokton per ĥoroj de ranoj. Iam en ĉi tiu vilaĝo li nokte staris garde, nun tiu estinteco revenas subite kiel vico da fantomoj. Jen li ree estas husaro kaj staras garde; malproksime la drinkejo rigardas per brilantaj okuloj, bruas, kantas kaj sonas en la nokta silento per piedfrapado, voĉoj de violono kaj violonĉelo. U-ha! U-ha! Jen fajreroj saltas sub la hufetoj de husaroj, kaj li enuas sur sia ĉevalo. La horoj treniĝas maldiligente, fine la lumoj estingiĝas; nun, kien la okulo povas atingi, nebulo kaj nebulo netravideblaj; vaporaĵoj leviĝas de la herbejoj kaj ĉirkaŭprenas la tutan mondon per blanketa kovrilo. Sed tio estas la herbejoj; baldaŭ la ralo aŭdiĝos en la mallumo kaj la ojstro ekmurmuros en la kano. La nokto estas kvieta kaj malvarmeta, vera pola nokto! En la malproksimo la pina arbaro bruas sen vento... kiel mara ondo. Baldaŭ la matena ĉielruĝo koloros la orienton; jen la kokoj krias post la plektobariloj. Unu al alia ili transdonas la voĉon el dometo al dometo; jen ankaŭ la gruoj jam krias ie de supre. La husaro sentas sin vigla, sana. Oni ion parolis pri la morgaŭa batalo. Ankaŭ li iros, kiam iros la aliaj kun krio kaj kun murmuro de la standardoj. Lia juna sango ludas kvazaŭ trumpeto, kvankam la nokta venteto malvarmigas ĝin. Sed jam venas la metena ĉielruĝo! La nokto pasas, el la ombro aperas la arbaroj, la arbetaĵoj, la vicoj da dometoj, la muelejo, la poploj. La putoj krakas, kvazaŭ lada ventoflago sur turo. La amata lando, kiel belega ĝi estas en la brilo de l’ĉielruĝo!

Silentiĝu! La vigla gardisto aŭdas, ke iu proksimiĝas. Eble oni venas anstataŭi lin.

Subite eksonas voĉo super Skavinski.

– Maljunulo, leviĝu! Kio al vi estas?

La maljunulo malfermas la okulojn kaj rigardas kun miro homon starantan antaŭ li. La resto de l’sonĝaj fantomoj batalas en lia kapo kontraŭ la realeco. Fine ĉio paliĝas kaj malaperas. Antaŭ li staras Johns, la havena gardisto.

– Kio estas? demandas Jonhs. Ĉu vi estas malsana?

– Ne.

– Vi ne eklumigis la lanternon. Vi estos eksigata el la ofico. Ŝipeto de San-Geromo rompiĝis sur sablaĵo; feliĉe neniu dronis; alie vi estus juĝata. Sidiĝu kun mi; la reston vi aŭdos en la konsulejo.

La maljunulo paliĝis: efektive li ne eklumigis la lanternon en ĉi tiu nokto!

Post kelke da tagoj oni vidis Skavinski-n sur la ferdeko de la ŝipo, iranta de Aspinvall Nov-Jork-on. La mizerulo perdis sian oficon. Malfermiĝis antaŭ li novaj vojoj de migrado; la vento ree forportis tiun ĉi folion por ĵetadi ĝin sur terojn kaj marojn, por mokadi ĝin laŭ sia desiro. La mizerulo dum tiuj ĉi tagoj tre plimaljuniĝis kaj kliniĝis; sole liaj okuloj brilis. Por la novaj vojoj de l’vivo li havis sur la brusto sian libron, kiun li premis per la mano de tempo al tempo, kvazaŭ timante perdi ankaŭ ĝin.

FINO


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.