La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA LANTERNISTO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro Unua

Foje okazis, ke la lanternisto en Aspinvall, proksime de Panamo, perdiĝis oni ne sciis kie. Ĉar tio ĉi fariĝis en ventego, oni supozis, ke la malfeliĉulo aliris ĝis la rando de la ŝtonega insuleto, sur kiu staras la lanterno, kaj ke li estas forportita de ondo. Ĉi tiu supozo estis tiom pli kredebla, ĉar en la sekvinta tago oni ne trovis lian ŝipeton, starintan en la ŝtonega kavo. Liberiĝis la ofico de la lanternisto, kiun oni devis anstataŭigi kiel eble plej baldaŭ, ĉar la lanterno havas grandan gravecon por la loka movado kaj por la ŝipoj, irantaj de Nov-Jorko Panamon. En la golfo de Moskitoj estas tre multe da sablaĵoj, inter kiuj la vojaĝo estas malfacila eĉ tage, kaj preskaŭ neebla nokte, precipe en la nebuloj, kiuj ofte leviĝas de ĉi tiuj akvoj, varmigataj de la tropika suno. La lumo de la lanterno estas tiam la sola gvidanto por la multaj ŝipoj. La klopodo trovi novan lanterniston falis sur la konsulon de Unuigitaj Ŝtatoj, loĝantan en Panamo kaj la klopodo estis ne malgranda, unue, ĉar oni devis trovi posteulon en la daŭro de dek-du horoj; due, la posteulo devis esti tre konscienca homo, sekve oni ne povis akcepti ĉiun; fine entute mankis kandidatoj por la ofico. La vivo sur la turo estas tre malfacila kaj tute ne plaĉas al la homoj de l’sudo, kiuj amas la liberan vagadon. La lanternisto estas preskaŭ malliberulo. Ekster la dimanĉo li tute ne povas forlasi sian ŝtonegan insuleton. La ŝipeto de Aspinvall alportas al li, unu fojon en la tago, nutraĵon kaj freŝan akvon; poste la alportantoj tuj forveturas, do sur la tuta duonhektara insuleto estas neniu. La lanternisto loĝas en la lanterno; tage li faras signojn, pendigante diverskolorajn flagojn laŭ la montroj de la barometro; vespere li eklumigas la lanternon. Tio ĉi ne estus granda laboro, se oni ne devus suriri pli ol kvarcent ŝtupojn por atingi la supron de l’turo, kaj la lanternisto devas iatempe fari ĉi tiun vojaĝon kelke da fojoj en unu tago. Entute tio ĉi estas monaĥeja vivo, eĉ pli ol monaĥeja – ermita. Do tute ne estas mirige, se s-ro Izaak Folcombridge havis nemalgrandan klopodon trovi konstantan posteulon de l’mortinto, kaj oni povas facile kompreni lian ĝojon, kiam plej neatendite la posteulo aperis samtage. Li estis jam maljuna homo, sepdekjara aŭ pli multe, sed vigla, kaj rekta; li havis movojn kaj teniĝon de soldato. Liaj haroj estis tute blankaj, lia vizaĝo estis bruna, kiel ĉe la kreoloj; sed, se oni juĝas laŭ la bluaj okuloj, li ne apartenis al la homoj de l’sudo. Lia mieno estis malgaja kaj sopira, sed honesta. De l’unua rigardo li plaĉis al Folcombridge. Restis sole ekzameni lin; komenciĝis do la sekvanta interparolado:

– De kie vi estas?

– Mi estas polo.

– Kion vi faris ĝis nun?

– Mi migradis.

– La lanternisto devas ami resti en la sama loko.

– Mi bezonas ripozon.

– ,,Ĉu vi servis ie? Ĉu vi havas atestojn pri honesta registara servado?

La maljuna homo eltiris el sia brusta poŝo ĉifonon, senkoloriĝintan, similan al deŝiraĵo de malnova standardo, disvolvis ĝin kaj diris:

– Jen estas la atestoj! Tiun ĉi krucon mi ricevis en la trideka jaro. Ĉi tiu dua estas hispana de la karlista milito; la tria estas la franca ordeno Legion d'honneur, la kvaran mi ricevis en Hungarujo. Poste mi batalis en Unuigitaj Ŝtatoj kontraŭ la sudanoj, sed tie oni ne donas krucojn. Jen estas la atesto.

Folcombridge prenis la paperon kaj komencis legi.

– Hem! Skavinski? Tio estas via nomo? ... Hem! Du standardoj, akiritaj propramane en atako per la bajoneto ... Vi estis kuraĝa militisto!

– Mi estos ankaŭ honesta lanternisto.

– Oni devas tie suriri la supron de la turo ĉiutage kelke da fojoj. Ĉu vi havas sanajn piedojn?

– Mi trairis Pleny (Pleny oni nomas grandegajn stepojn inter Nov-Jorko kaj Kalifornio).

– All right! Ĉu vi scias la maran servadon?

– Tri jarojn mi servis sur balenŝipo.

– Vi provis multajn profesiojn.

– Mi sole ne ĝuis trankvilon.

– Kial?

La maljuna homo levis la ŝultrojn.

– Tia sorto ...

– Sed vi ŝajnas tro maljuna por esti lanternisto!

– Sir! diris subite la kandidato per kortuŝita voĉo. Mi estas tre laca kaj elturmentita. Vi vidas, ke mi travivis multe. La ofico estas unu el tiuj, kiun mi piej varmege deziris ricevi. Mi estas maljuna, mi bezonas ripozon! Mi devas diri al mi: tie ĉi vi sidos, tio estos via haveno. Ho, Sir! tio ĉi dependas sole de vi! Duan fojon tia ofico eble ne troviĝos pli, Kia feliĉo, ke mi estis en Panamo!... Mi petegas vin... Ho, Dio mia! Mi estas, kiel ŝipo, kiu pereos, se ĝi ne eniros havenon... Se vi volas feliĉigi maljunan homon... Mi ĵuras, ke mi estas honesta, sed... mi havas jam sufiĉe da migrado...

La bluaj okuloj de l’maljunulo esprimis tiel profundan peton, ke Folcombridge, kiu havis bonan, simplan koron, sentis sin tuŝita.

– Well! diris li. Mi akceptas vin. Vi estas la lanternisto.

La vizaĝo de l’maljunulo ekbrilis pro neesprimebla ĝojo.

– Mi dankas.

– Ĉu vi povas forveturi la turon hodiaŭ?

– Jes.

– Good bye do ... Ankoraŭ unu vorton: pro ia ajn preterlaso en la servado vi estos eksigata.

– All right.

Samvespere, kiam la suno ruliĝis al la alia flanko de l’terkolo kaj post radianta tago fariĝis nokto sen krepusko, la nova lanternisto estis jam sur la turo, ĉar la lanterno ĵetis kiel ordinare garbojn da blindiganta lumo sur la akvon. La nokto estis tute kvieta, silenta, vere tropika, saturita de luma nebulo, kiu formis ĉirkaŭ la luno grandan, ĉielarke koloritan rondon kun molaj neprecizaj bordoj. Sole la maro bolis, ĉar leviĝis la alfluo. Skavinski staris sur la balkono, tuj apud la grandegaj fajrujoj, simila de malsupre al nigra punkteto. Li penis ordigi siajn pensojn kaj analizi sian novan situacion. Sed lia pensado estis tro sub premo, ol ke tio povus regule fariĝi. Li sentis ion, kion sentas persekutata sovaĝa besto, kiam ĝi fine kaŝis sin de l’kapto sur nealirebla ŝtonego aŭ en kaverno. Venis fine por li la tempo de trankvilo. La sento de l’sendanĝereco plenigis lian animon per ia nepriskribebla ĝuo. Nun li povis sur ĉi tiu ŝtonego vere moki la antaŭan vagadon, malfeliĉon kaj nesukceson. Li estis vere kiel ŝipo, al kiu la ventego rompis la mastojn, deŝiris la ŝnurojn kaj velojn, kiun ĝi ĵetis de l’nuboj ĝis la fundo de 1'maro, kiun ĝi batis per la ondoj, sur kiun ĝi ŝprucigis ŝaŭmon – kaj kiu tamen atingis la havenon. La rememoroj pri tiu ĉi ventego rapidis en lia cerbo kune kun pensoj pri trankvila estonteco, kiu komenciĝas. Parton de siaj mirigaj aventuroj li mem rakontis al Folcombridge, sed li ne diris pri miloj da aliaj. Li havis malfeliĉon: kiom da fojoj li metis ie tendon kaj ekflamigis fajron por logi konstante, ia vento eltiris la lignajn najlojn de l’tendo kaj lin mem forportis por lin pereigi. Rigardante nun de tura balkono la lumigitajn ondojn, li rememoris pri ĉio, kion li suferis. Li batalis en kvar partoj de l’mondo kaj en sia migrado provis preskaŭ ĉiujn metiojn. Laborema kaj honesta, li ne unu fojon kolektis monon kaj ĉiam perdis ĝin malgraŭ ĉiuj antaŭvidoj kaj malgraŭ la plej granda singardemo. Li estis elfosisto de oro en Australio, serĉanto de briliantoj en Afriko, registara pafisto en Orienta Hindujo. Kiam li fondis bienon en Kalifornio, pereigis ĝin la sekeco; li provis la komercon kun sovaĝaj gentoj, loĝantaj en centra Brazilo: lia floso estis rompita sur Amazono, kaj sen armilo kaj preskaŭ nuda li vagis en arbaroj dum kelke da semajnoj, nutrante sin per fruktoj kaj ĉiumomente minacata de la danĝero perei en la buŝego de sovaĝa besto. Li konstruis forĝan laborejon en Heleno en Arkanzaso kaj – la laborejo forbrulis dum la granda brulado de l’urbo. Poste en la Ŝtonegaj Montoj li falis en la manojn de indianoj kaj nur mirakle estis liberigata de kanadaj pafistoj. Li servis kiel ŝipano sur ŝipo, kiu veturadas inter Bahia kaj Bordeaux, poste kiel kroĉilisto sur balenŝipo: ambaŭ pereis. Li havis fabrikon de cigaroj, kaj lia kunulo ŝtelis lian monon, kiam li mem kuŝis malsana pro vomito. Fine li venis Aspinvall-on, kaj ĉi tie devis esti la limo de liaj malsukcesoj. Ĉar kio povus atingi lin sur tiu ĉi ŝtonega insuleto? Nek la akvo, nek la fajro, nek la homoj, Cetere de la homoj Skavinski suferis nemulte. Li pli ofte renkontis bonajn ol malbonajn.

Sed ŝajnis, ke lin persekutis ĉiuj kvar elementoj. Tiuj, kiuj konis lin, diris, ke li ne havas feliĉon kaj tiel klarigis ĉion! Li mem fine fariĝis superstiĉa. Li kredis, ke ia venĝema mano persekutas lin ĉie, sur ĉiuj teroj kaj akvoj. Sed li ne volonte parolis pri ĉi tio; nur malofte, kiam oni demandis lin, kies estas tiu ĉi mano, li montris mistere la polusan stelon kaj respondis, ke ĝi venas de tie. Efektive, lia malsukceso estis tiel konstanta, tiel stranga, ke ĝi povis superstiĉigi tiun, kiu portis ĝin. Cetere li havis la paciencon de indiano kaj la grandan trankvilan forton de l’kontraŭstaro, kiun kaŭzas la honesteco. Jam en Hungarujo li ricevis dek-duon da bajonetaj pikoj, ĉar li ne volis kapti la piedingon, kiun oni montris al li kiel rimedon por savo, kaj krii: pardon. Same li ne cedis en la malfeliĉo. Li rampis supren tiel laboreme, kiel la formiko. Depuŝita centfoje, li trankvile rekomencis sian vojaĝon cent-unuan fojon. Li estis strangulo de miriga speco. Tiu ĉi maljuna militisto, batalinta en diversaj militoj, hardita en mizeroj, batita kaj frapita, havis la koron de infano. En la tempo de epidemio en Kubo li malsaniĝis, ĉar li donis al la malsanuloj sian tutan kininon, de kiu li havis grandan provizon, lasinte por si neniun eron. Estis en li ankaŭ io admirinda, ke post tiom da malsukcesoj li estis ĉiam kredema kaj ne perdis la esperon, ke ĉio ankoraŭ iĝos bona. Vintre li ĉiam viviĝis kaj antaŭdiris grandajn okazojn. Li pacience atendis ilin kaj per la penso pri ili vivis tutajn jarojn. Sed la vintroj pasis unu post la alia kaj nur blankigis lian kapon. Fine li maljuniĝis – komencis perdi la energion. Lia pacienco fariĝis simila al rezignacio. Lia antaŭa trankvileco estis ŝanĝita en inklinon al kortuŝiĝemo, kaj tiu ĉi hardita militisto fariĝis plorulo, preta larmi pro ia ajn kaŭzo. Krom tio de tempo al tempo lin turmentis plej terura nostalgio, kiun kaŭzis plej malgranda okazo: vido de la hirundoj, de grizaj birdoj, similaj al la paseroj, la neĝo sur la montoj, aŭ melodio, simila al aŭdita de li antaŭe. Fine lin ekregis nur unu penso: la penso pri la ripozo. Ĝi tute okupis la maljunulon kaj ensorbis ĉiujn aliajn dezirojn kaj esperojn. La eterna migranto ne povis revi pri io pli kara ol trankvila fako, en kiu li ripozus kaj atendus silente la finon. Ia miriga strangeco de l’sorto ĵetadis lin sur ĉiujn marojn kaj landojn tiel, ke li preskaŭ ne povis ekspiri, kaj eble pro tiu ĉi kaŭzo li imagis, ke la plej granda feliĉo de l’homo estas sole ne migri. Oni devas konfesi, ke li havis rajton por tia modesta feliĉo, sed li tiel kutimis al la malsukcesoj, ke li pensis pri la trankvilo, kiel la homoj ordinare revas pri io neatingebla. Li ne kuraĝis esperi. Tamen, ne atendinte, en daŭro de dek du horojn li ricevis oficon, kvazaŭ elektitan por li el ĉiuj de 1'mondo, Ne estis mirige, ke, kiam li vespere eklumigis la lanternon, li estis kvazaŭ ebria kaj demandis sin mem, ĉu tio estas vera, kaj ne havis la kuraĝon respondi: jes. Dume la realeco parolis al li per sendubaj pruvoj. La horoj unu post la alia fluis por li sur la balkono. Li rigardis, satiĝis, konvinkiĝis. Povus ŝajni, ke li vidas la maron la unuan fojon. La lenso de la lanterno ĵetis en la nokto grandegan luman konuson, post kiu la okulo de l’maljunulo perdiĝis en la malproksimo tute nigra, mistera kaj terura. Sed tiu malproksimo ŝajne kuris al la lumo. Longaj, verstaj ondoj ruliĝis el la mallumo kaj, kriegante, iris ĝis la insuleto, kaj tiam oni vidis iliajn ŝaŭmajn dorsojn, ruĝe brilantajn en la lumo de la lanterno. La alfluo fortiĝis kaj superakvis la sablaĵojn. La mistera parolado de l’maro aliris pli kaj pli potence kaj pli laŭte, simila jen al bruado de pafilegoj, jen al murmuro de grandegaj arbaroj, jen al miksita babilado de homaj voĉoj. Dum momentoj ĉio mallaŭtiĝis. Poste al la oreloj de l’maljunulo aliris kelke da grandaj sopiroj, poste ploregoj kaj ree minacaj eksplodoj. Fine la vento forblovis la nebulon, sed ĝi alpelis nigrajn disŝiritajn nubojn, kiuj kovris la lunon. De okcidento komencis blovi pli forte. La ondoj saltis furioze sur la krutaĵon de la lanterno, lekante jam la fundamenton per ŝaŭmo. En la malproksimo murmuris la ventego. Sur la malluma ondanta supraĵo ekbrilis kelke da verdaj lanternetoj, pendantaj sur la ŝipaj mastoj. Tiuj ĉi verdaj punktetoj jen leviĝis supren, jen falis malsupren, jen balanciĝis dekstren kaj maldekstren. Skavinski iris en sian ĉambron. La ventego ekmuĝegis. Tie ekstere la homoj sur tiuj ŝipoj batalis kontraŭ la nokto, mallumo, ondoj; en la ĉambro estis trankvile kaj mallaŭte. Eĉ la voĉoj de l’ventego nur malforte trapenetris la dikajn murojn kaj sole la egalmezura tik tak! de la horloĝo balancis la laciĝintan maljunulon, kvazaŭ ĝi lulus lin por dormo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.