La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LANTERNISTO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro Dua

Komencis fluadi la horoj, tagoj kaj semajnoj... La ŝipistoj certigas, ke iafoje, kiam la maro estas tre ventega, io vokas ilin per ilia nomo en la nokto kaj mallumo. Se la mara senfinaĵo povas tiel voki, estas eble, ke kiam la homo maljuniĝas, lin vokas ankaŭ alia senfinaĵo, ankoraŭ pli malluma kaj pli mistera, kaj ju pli laca li estas pro la vivo, des pli agrablaj estas por li tiuj ĉi alvokoj. Sed, por ke oni povu aŭskulti, trankvilo estas necesa. Krom tio, la maljunulo amas la izolecon, kvazaŭ antaŭsentante la tombon. La lanterno jam estis por Skavinski tia duona tombo. Estas nenio pli unutona ol tia vivo en la turo. La junaj homoj, se ili akceptas ĝin, baldaŭ forlasas la oficon. La lanternisto ordinare estas homo nejuna, malgaja kaj nekomunikiĝema.

Se li iafoje forlasas sian lanternon kaj venas inter homojn, li iras inter ili kiel homo, vekita el profunda dormo. En lia turo ne ekzistas malgrandaj impresoj, kiel en la ordinara vivo. Ĉio, kion renkontas la lanternisto, estas grandega kaj sen precizaj formoj. La ĉielo: jen estas la unua senfinaĵo; la akvo: la dua, kaj inter ili la sola homa animo! Tio estas vivo, en kiu la penso estas kvazaŭ konstanta revo, kaj nenio, eĉ lia okupiĝo vekas la lanterniston. Unu tago similas la alian kiel du eroj de rozario, kaj la ŝanĝoj de l’vetero prezentas la solan diversaĵon. Tamen Skavinski sentis sin tiel feliĉa, kiel li estis neniam antaŭe. Li leviĝis kun la matena ĉielruĝo, manĝis, purigis la lensojn de la lanterno, kaj poste, sidiĝinte sur la balkono, li rigardis la maran malproksimon, kaj liaj okuloj povis neniam satiĝi per la vidaĵoj, kiujn li havis antaŭ li. Ordinare sur la grandega turkisa supraĵo oni vidis arojn da plenblovitaj veloj, brilantaj tiel forte sub la radioj de 1'suno, ke la okuloj fermetiĝis pro la troa lumo; iafoje la ŝipoj, utiligante la ventojn, kiujn oni nomas pasatoj, iris en longa vico unu post la aliaj, similaj al ĉeno da mevoj aŭ da albatrosoj. La ruĝaj bareloj, montrantaj la vojon, balanciĝis sur la ondoj en facila, delikata moviĝo; inter la veloj ĉiutage aperis tagmeze grandega grizeta rubando de fumo: la vaporŝipo el Nov-Jorko veturigis vojaĝantojn kaj komercaĵojn en Aspinvall-on, trenante post si longan ŝaŭman postsignon. De l’alia flanko de l’balkono Skavinski vidis, kvazaŭ sur la manplato, Aspinvall-on kaj ĝian moviĝeman havenon, kaj en ĝi arbaron da mastoj, ŝipetojn kaj barkojn; iom pli malproksime la blankajn domojn kaj turetojn de l’urbo. De 1'alto de la lanterno la domoj similis al nestoj de mevoj, la ŝipetoj – al skaraboj, kaj la homoj moviĝis kiel malgrandaj punktetoj sur la blanka, ŝtona bulvardo. Matene malpeza orienta bloveto alportis la miksitan bruon de la homa vivo kaj la pli potencajn fajfojn de la vaporŝipoj. Tagmeze venis la horo de 1'siesto. La movado en la haveno ĉesis; la mevoj kaŝis sin en fendoj de ŝtonegoj, la ondoj malfortiĝis kaj fariĝis kvazaŭ maldiligentaj, kaj tiam sur la tero, sur la maro kaj sur la lanterno regis momento da kvieto, de nenio interrompata. La flavaj sabloj, de kiuj defiuis la ondoj, brilis kiel, oraj makuloj sur la akva spaco; la tura kolono vidiĝis klare en la bluaĵo. Riveroj da sunaj radioj verŝiĝis de la ĉielo sur la akvon, sablon kaj krutaĵojn. Tiam ankau la maljunulon ĉirkaŭprenis ia malforteco, plena de dolĉeco. Li sentis, ke la ripozo, kiun li ĝuas, estas bonega, kaj kiam li ekpensis, ke ĝi daŭros, nenio mankis al li. Skavinski-n ebriigis lia propra feliĉo, sed, ĉar la homo facile kutimas al la bona sorto, iom post iom li akiris kredemon kaj konfidemon. Li pensis, ke, se la homoj konstruas domojn por invalidoj, kial do Dio ne povus doni rifuĝejon al sia invalido! La tempo fluis kaj plifortigis en li tiun ĉi konvinkon. La maljunulo kutimis al la turo, lanterno, krutaĵo, sablaĵoj kaj izoleco. Li konatiĝis kun la mevoj, kiuj metis ovojn en la ŝtonegajn fendojn kaj vespere unu kun aliaj konsiliĝis sur la tegmento de la lanterno. Skavinski ĵetis ordinare al ili la restaĵojn de sia manĝaĵo, kaj ili baldaŭ tiel kutimis, ke, kiam li faris tion ĉi, ĉirkaŭis lin vera ventego de blankaj flugiloj, kaj la maljunulo iris inter la birdoj, kiel paŝtisto inter la ŝafoj. Dum la forfluo li iris sur la malaltajn sablaĵojn, kie li kolektis bongustajn limakojn kaj belajn perlamotajn konkojn de naŭtiloj, kiujn la defluanta ondo restigis sur la sablo. Nokte, en la lumo de la luno kaj de la lanterno li iris por kapto de fiŝoj, kiuj naĝis amase inter la ŝtonegoj. Fine li ekamis sian ŝtonegon kaj sian senarban insuleton kun malgrandaj grasaj kreskaĵetoj gutigantaj gluan gumon. La malriĉecon de l’insuleto kompensis al li la piej malproksimaj vidaĵoj. Dum la tagmezaj horoj, kiam la atmosfero fariĝis tre diafana, oni povis vidi la tutan terkolon, ĝis Pacifiko kovritan de plej riĉaj kreskaĵoj. Al Skavinski ŝajnis tiam, ke li vidas unu grandegan ĝardenon. Faskoj da kokosoj kaj grandegaj bananoj formis kvazaŭ luksajn tufajn bukedojn tuj post la domoj de Aspinvall. Pli malproksime inter Aspinvall kaj Panamo oni vidis grandegan arbaron, super kiu ĉiumatene kaj antaŭ la nokto pendis ruĝetaj vaporiĝaĵoj, arbaro vere tropika, malsupre superakvita, ligita de lianoj, bruanta per ondo de grandaj orkisoj, palmoj, arboj laktaj, feraj kaj gumaj.

Per sia gardista lorno la maljunulo povis vidi ne sole la arbojn, la larĝajn foliojn de l’bananoj, sed ankaŭ arojn da simioj, grandajn marabuojn kaj papagojn, kiuj leviĝis iafoje kiel ĉielarka nubo super la arbaro. Skavinski bone konis similajn arbarojn, ĉar post sia ŝippereo sur Amazono li eraris tutajn semajnojn inter similaj arkaĵoj kaj densejoj. Li vidis, ke la danĝero kaj la morto sin kaŝas sub ilia admirinda kaj gajiga supraĵo. Dum la noktoj, kiujn li pasigis inter ili, li aŭdis de prokaime voĉojn de micetoj kaj kriegojn de jaguaroj; li vidis grandegajn serpentojn, kiuj balanciĝis sur la arboj kvazaŭ lianoj; li konis tiajn dormantajn arbarajn lagojn, plenan de torpilioj kaj de amase naĝantaj krokrodiloj. Li sciis. Sub kia jugo la homo vivas en tiuj ĉi nemezureblaj densejoj, en kiuj unu folio dekoble superas lian grandecon, en kiuj renkontiĝas amase sangavidaj kuloj, arbaj hirudoj kaj grandegaj venenaj araneoj. Ĉion li mem provis, sentis kaj suferis; tiom pli plezure li rigardis de supre tiujn matos, admiris ilian belecon, dum li estis gardita kontraŭ ilia perfido. Lia turo defendis lin kontraŭ ĉiu malbono. Nur malofte li ĝin forlasis dimanĉe matene. Li sin vestis tiam per blua lista surduto kun grandaj arĝentaj butonoj, kaj lia laktokolora kapo leviĝis kun fiereco, kiam li aŭdis, elirante el la preĝejo, kreolojn dirantaj: Ni havas honestan lanterniston. Kaj li ne estas herezulo, kvankam yankee! Sed tuj post la meso li revenis sur la insulon kaj revenis feliĉa, ĉar li ĉiam ankorau ne konfidis al la kontinento. Dimanĉe li legis hispanan gazeton, kiun li aĉetis en la urbo, aŭ New-York Herald, pruntitan de Folcombridge, kaj li serĉis avide sciigojn el Eŭropo. Mizera maljuna koro! Sur tiu ĉi gardista turo kaj sur la alia duonglobo ĝi ankoraŭ batis por la patrujo... Iafoje, kiam la ŝipeto kun la ĉiutaga nutraĵo kaj akvo venis al la insuleto, li deiris de la turo por babili kun gardisto Johns. Sed poste videble li fariĝis sovaĝa. Li ĉesis viziti la urbon, legi la gazetojn kaj disputi kun Johns pri la politiko. Tutaj semajnoj pasis kaj neniu vidis lin, nek li iun. La sola signo, ke la maljunulo vivas, estis la malaperado de 1'nutraĵo, restigita sur la bordo, kaj la lumo de la lanterno, ekbruligata ĉiuvespere kun la akurateco, kun kiu la suno leviĝas matene el la akvo. La mondo indiferentiĝis por la maljunulo. La kaŭzo de tio ne estis nostalgio, – ĝi eĉ fariĝis rezignacio. La tuta mondo komenciĝis kaj finiĝis por la maljunulo sur lia insuleto. Li kutimiĝis al la penso, ke li ne forlasos la turon antaŭ la morto, kaj forgesis, ke estas ankoraŭ io ekster ĝi. Li fariĝis mistikulo. Liaj kvietaj bluaj okuloj similiĝis al la okuloj de infano, ĉiam rigardantaj atente ian malproksimon. En konstanta izoleco kaj ĉirkaŭita de naturo tre simpla kaj grandega, li komencis perdi la senton pri sia propra aparteco; li ĉesis ekzisti kiel persono kaj kunfandiĝis pli kaj pli kun ta naturo. Li ne konsideris pri ĉi tio, li nur sentis tion senkonscie; sed fine ŝajnis al li, ke la ĉielo, la akvo, liaj ŝtonego kaj turo, la oraj sablaĵoj, plenblovitaj veloj, alfluoj kaj forfluoj, – ĉi ĉio estas granda unuaĵo kaj unu granda miriga animo; kaj li mem trempiĝas en tiun ĉi mirigaĵon kaj sentas tiun animon, kiu vivas kaj kvietiĝas. Li dronis, luliĝis, kvazaŭ perdis la konscion kaj en tiu ĉi limiĝo de 1'propra aparta ekzistado, en ĉi tiu duondormo li trovis tiel grandan trankvilon, ke tio estis preskaŭ simila al duonmorto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.