La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA BONA LINGVO

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7. BONA LINGVO LITERATURA

La estonta verkisto

Vivanta lingvo naskas literaturon. Estas do normale, ke ankaŭ Esperanto literature servu. Sed la verkisto, kiu vere influos la evoluon de la lingvo en la direkto de ĝia plejboneco, de ĝia kerna esenco, ankoraŭ ne vere montriĝis, kvankam kelkaj proksimis al tiu funkcio.

Miaopinie, tiu verkisto nepre aperos. Li verkos librojn, kiuj allogos tre ampleksan parton de la lingvokolektivo, pro ilia enhavo (temos ja pri iu, kiu havos ion por diri, kaj ne iu, kiu verkos amatore, pli por ludi per la lingvo ol por ion komuniki), sed ankaŭ pro ilia stilo. Estos iu, kiu bonege regos la ordinaran lingvon, la "realan", kiel mi ĉi-verke nomis ĝin. Li plene rezignos pri la novformoj, kiuj ne eniris la parolan Esperanton, ĉar la beleco de lia stilo baziĝos sur plena ekspluato de la esprimo-ebloj, kies riĉecon konstante rivelas la formoj spontane ŝprucantaj, kiam esperantistoj komunikas inter si.

Tiu talentulo verkos nek por la propra gloro, nek por ŝanĝi la lingvon aŭ ĝin evoluigi laŭ sia teorio. Li verkos, ĉar li estos verkisto, kaj do ne povos ne verki. Kaj, ĉefe, li verkos por la publiko, kun granda respekto al tiu, kaj sekve al la speco de lingvo, kiun ĝi uzas. Sed ĉar li estos ege talenta, li uzos ĝin multe pli bele ol tio okazas en konversacioj kaj ordinara korespondado.

Miaopinie, li tute ne, aŭ tre malmulte, uzos grekaĵojn. Nek estos lia komunikilo la okcidenta sublingvo. Li ne bezonos unue verki kiel okcidentano, kaj poste korekti sin, anstataŭigante ornitologia per birda (aŭ birdoscienca), hidraŭlika  per akva  kaj sekundara  per duagrada. Li nature sentos, ke ju pli simpla la formiĝo, des pli bela la stilo, ĉar des pli pure esperanta. Li do havos efikon malan al tiu de Kalocsay kaj Waringhien.

Tiuj kredigis al la publiko, ke Esperanto ne povas per si mem beli. Ili komunikis al la amasoj, aŭ al la parto, kiu interesiĝas pri literaturo, sian nefidon kaj malestimon al Esperanto. Siajn antaŭjuĝojn. Ne tiel la priparolata verkisto. Lia influo estos rivela: li malkaŝos al la esperantistaro, ke ĝi posedas trezoron, kiun ne eblas elĉerpi, ĉar kombineblo estas senfina, kaj la kombineblaj eroj en la ordinara lingvo sufiĉe abundas por respondi al ĉiuj bezonoj.

Komence de mia enmovada vivo, mi legis poemon, kies aŭtoron mi forgesis, sed kies unua verso definitive fiksiĝis en mia memoro:

Nigraj nuboj dense noktas sur ĉielo...

Simile min tuŝis la versoj de Kurzens:

Ankoraŭ devas fajri vera tago,
Ankoraŭ devas nigri vera nokto,
Ne povas ja de grizo ĉio pleni.

kaj de multaj aliaj poetoj, inkluzive la ŝatindan unuverson de Waringhien/Maura:

Abelo lasta zumas super la lasta rozo.

Tiaj juveletoj montras la vojon, kiun sekvos la aperonta verkisto. Ili impresas ege bele, arte, kortuŝe. Sed ili ĉerpis nenion ekstere. Ili uzas plej simplan vortprovizon. Ili indikas, el kio konsistas literatura lingvo senpere alirebla al ordinara, neokcidenta esperantisto.

Literatura lingvo: io alia ol la ĉiutaga

Pro psikologiaj kaŭzoj, aluditaj en la unua ĉapitro, kiujn detaligi ĉi tie estus tro longe, prilingvaj diskutantoj emas atribui al la kunparolanto starpunkton pli ekstreman ol tiu efektive havas: emocio (eĉ ne konsciata) favoras trosimpligon. Krome, io puŝita ĝis-ekstreme estas pli facile komprenebla, kaj atakebla, ol pli nuanca konceptado. Tial, verŝajne, kiam mi traktas pri la punktoj ĉi tie konsiderataj, oni ofte miskomprenas min, kaj kredas, ke mi malakceptas la diferencon inter la literatura lingvo kaj la ordinara. Alivorte, oni riproĉas, ke mi rekomendas la uzon de banala lingvaĵo, simila al tiu, kiun oni uzas en ĉiutagaj konversacioj.

Tion diri estas misformi mian penson. Mi forte kredas je literatura lingvo, do je lingvo plejplej malbanala. Sed kio vekas senton pri banaleco? Nekonscia statistikado. Nesciate, nia menso konstante klasas tion, kio trafas ĝin, kaj atribuas al la koncerna afero statistikan situon: ĉiama, oftega, ofta, mezofta, malofta, ege malofta, neniama. Niaj ideoj pri certeco kaj probableco tiamaniere estiĝas. Suno ĝis nun leviĝis ĉiumatene, sekve sunleviĝo lokiĝas en la kategorio "ĉiama": estas do certe, ke ankaŭ morgaŭ ĝi elnoktigos nin. Malofte neĝas en novembro ĉi-regione, sed tio kelkfoje okazas: estas do probable, ke ankaŭ ĉi-jare novembro montriĝos senneĝa. Ankaŭ pri lingva esprimado nia menso, nekonscie, konstante statistikas, tiel ke ni povas diri al ni: tio estas banala, tio ne; tio estas normala, tio ne.

Pro tio miaopinie eraras la francaj esperantistoj, kiuj emas uzi ci  anstataŭ vi  por traduki la francan pronomon tu. Se, en diversaj medioj, vi surbendigos cent horojn da spontana Esperanto, tutmonde, kaj analizos tiun materialon, vi rimarkos, ke ci  ne aperas en via specimeno. Male, se vi registros franclingvajn konversaciojn sammediajn, vi rimarkos, ke tu  ofte diriĝas. Vi rimarkos ankaŭ, ke en tiuj situacioj, kiam franclingvanoj diras tu, esperantistoj diras vi, ne ci. Tiujn faktojn, ĉiu lingvano kun mondaj rilatoj mense (sed ne necese konscie) registras. Uzante ci  en teksto, vi do elvokas en via leganto impreson de strangeco, de malofteco, kiu ne sentiĝas, kiam franclingvano legas tu-frazon. Alivorte, la ci-uzantaj roluloj ne parolas normale kaj tiu formo en literatura verko praviĝas nur, se oni deziras krei etoson de nenormala medio, la etoson, kiun oni elvokus en la angla, anstataŭigante you  per thou.

En lingva produktaĵo, banaleco povas rilati al la enhavo (pensoj neoriginalaj) kaj al la formo (maniero uzi la lingvon, sendepende de la temo pritraktata). Pri la formo, en Esperanto, distingendas du elementoj: la radikoj mem, kaj ilia aranĝo.

Ke Esperanto, literature, estas eksterordinare bona lingvo, tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la kombinlibereco ebligas malbanali uzante eĉ tre limigitan nombron da radikoj. Mi spertis pri tio specon de objektiva pruvo, kiam Henri Vatré kaj Reto Rossetti, preparante antologion de Esperanto-prozo, proponis enmeti en ĝin mian rakonteton "Timiga diro", aperinta en Lasu min paroli plu (Chapecó: Fonto, 1984, p. 48–51; la sama publikiĝis, kun kelkaj ŝanĝetoj, sub la titolo "Terura novaĵo", en Kontakto, 1983, 1, p. 10, kiel facilnivela teksto). Tiun rakonton mi verkis disponante nur la 460 radikojn (inkluzive de tabelvortoj kaj afiksoj) viditajn en la dekkvar unuaj ĉapitroj de Gerda malaperis!, ĉar ĝi estis "akompana teksto" por la lernantoj uzantaj tiun lernilon. Montriĝis, ke personoj legantaj ĝin eĉ ne rimarkas, ke ĝi estis verkita sub tiaj limigoj. Se la elementoj de la "reala lingvo" ne ebligus verki literature, ĝia elekto por antologio ne kompreneblus.

Multaj, aliflanke, provas malbanali per la uzataj radikoj. Miaopinie, ili mistrafas. Estas iluzio imagi, ke estetika efiko rezultas en Esperanto el la estetika efiko de la koncerna radiko en la fontolingvo. Tio preteratentas, ke, kaj en la fontolingvo, kaj en Esperanto, radikoj havas en la mensoj ian statistikan lokon, kiu dependas de ilia ofteco en la respektivaj lingvoj. Renkontiĝas pri neologismoj situacio simila al la supre komentita pri ci.

Ekzemple, leganto, kiu renkontas la vorton febla ('malforta' 'senforta'), reagas al ĝi kiel al io eksternorma kaj sekve sentas sin ne amike alirata de la verkinto, sed ŝancelata, forpuŝata ien ekster, la teritorio de la lingvo, kiun li lernis kaj amas. La etoson de la franca vorto faible (prononcu: febl) li tute ne sentas. Eĉ franclingvano sentas ion alian, ĉar faible  estas la normala vorto en la franca por esprimi la malon de 'forta', kaj en Esperanto la normala vorto estas malforta. Rezulte, en la menso, la vortoj, kiuj situas egalloke estas nur faible  kaj malforta. La vortoj febla  kaj faible  ne staras samnivele, aŭ, se vi volas, en la sama statistika kategorio, kaj la franclingva esperantisto ne sentas, per kiu nuanco febla  distingiĝas de malforta. Tio kaŭzas ĝenon en la glata legado de la teksto, eĉ se la koncernato tuj komprenas la koncepton.

Por la plej multaj esperantistoj, la vorto simple estas mistero. Ili ĉesas sekvi la rakontanton kaj haltas, senhelpe. Inter ili, la reagoj malsamas. Iuj, post la ekhalto, ŝultroleve preterpasos. Se tiaj vortoj tro abundas, ili ne plu povos kompreni la rakonton kaj definitive fermos la libron. Eble ilia intereso pri esperantlingva literaturo tiuhore mortos. Mi renkontis plurajn dekojn da homoj, kiuj diris al mi, ke ili neniam legas Esperanto-poezion, ĉar ili foje provis, sed estis tro pene konstante uzi vortaron. Kiam mi montris al ili poemojn en la "reala lingvo", ili ege miris kaj admiris. Estis por ili ĝojiga kaj rekuraĝiga malkovro, ke ankaŭ ilia lingvo uziĝas poezie.

Inter tiuj, kiuj serĉos la signifon de la vorto, aperos larĝa gamo da diversaj reagoj. Kelkaj alprenos humilan sintenon ("Mi ankoraŭ ne estas sufiĉe sperta esperantisto, multo restas al mi lernenda"). Kelkaj reagos snobe ("Haha! Nova vorto, kiun mi de nun uzos por impresi per mia kulturnivelo"). Sed la plimulto, trovinte la signifon, sentos konsternon kaj miron, ofte miksitajn kun kolereto ("Tio signifas nenion pli ol malforta! Kial diable tiu aŭtoro ne uzas la normalan vorton?"), en kiun povos sin enŝovi naŭza elreviĝo ("Mi lernis lingvon tute taŭgan por literaturo, sed jen denove libro verkita en alia dialekto. Oni trompas min!").

Eblas poezii reallingve

Resume do, laŭ mia gusto kaj, konstateble, laŭ tiu de tre ampleksa parto de la Esperanto-publiko, la beleco de verko ne ŝuldiĝas al la uzo en ĝi de radikoj eksteraj al la "reala lingvo". Oni povus esprimi tiun starpunkton per du principoj:

Limigi sin je vortelementoj el la "reala lingvo" ne signifas verki banale. Tion bele ekzempligas la ĉi-supre citita unuverso de Waringhien/Maura:

Abelo lasta zumas super la lasta rozo.

Staras en ĝi nur vortoj el la "reala lingvo", kaj cetere, ĉi-kaze, ĉiuj troveblas en la Fundamento. Tamen tiu frazo ne apartenas al la parola aŭ ĉiutaga lingvo, nur al la literatura. Kial?

Unue pro la ideo mem, pro la delikate pentrita bildo. Eĉ se ĝi aperus en tute ordinara interparolo, ĝi sentiĝus kiel ekstera al la ĉiutaga lingvo: ĝi estas tro freŝe poezia por ke oni sentu ĝin sialoka en banala konversacio; ĝi perceptiĝus kiel vizito de la literatura penso en la komunan.

Due pro la formo. La ritmo, kvankam ne perfekte regula (pro la akcento de super), tamen estas pli poezia ol tiu de normala frazo. Kiam, neintence, oni eldiras frazon kun regula ritmo, homoj tion rimarkas, kaj emas ŝerce komenti: "Ej! Vi poezias!" (Ekzemple se vi diros: "Mi morgaŭ certe venos, eĉ se vi min ne ŝatas", la nepoezieco de la ideo ne malhelpos viajn kunparolantojn senti la frazon, iel, poezia). Sed krome, en la priparolata verso, plej agrabla poezia efiko riceviĝas pro la neordinara loko de lasta post abelo, dum la normala loko konserviĝas en lasta rozo: la ŝanĝo rilate al la kutima vortordo kaj la intenca nesimetrio efikas literature. Abelo lasta  situas laŭ nia mensa statistiko en la regiono "malprobabla". Tial estas neeble senti en ĝi banalaĵon.

Kompreneble, ne sufiĉas uzi nekutiman lingvaĵon por literaturi. Io plia, nedifinebla (ĉar rilata al la dekstra duoncerbo) krome necesas: io, kion vortoj kiel harmonio  aŭ bela  povas iomete elvoki. Diri

Zumas super la rozo lasta abelo lasta

estus esprimi sin nebanale, sed ne pro tio poezii.

Mi prenu duan ekzemplon, poemon de Lucien Thévenin, el La vana kanto:

Kiam mi revenis
al mia vilaĝo,
ne plu estis poploj
sur la riverbordo,
kie ili staris.

Kiam mi revenis,
la ŝtonkruco flava
ĉe la voja rando
estis renversita,
kaj la pecoj kuŝis.

Mi ne plu retrovis,
kiam mi revenis,
la knabinon brunan,
kiu ludis kun mi:
ŝin la morto prenis.

Kaj la rozĝardeno
estas nun senflora.
Sur ĝi kreskas sole
la sovaĝaj herboj.

Refoje: nur fundamentaj vortoj, kiujn oni facile registrus en specimenoj de la parola lingvo. Eĉ la vortordo estas preskaŭ tute tiu de ĉiutaga babilado. Kaj rimoj ne estas. La poezieco fontas nur el la ritmo kaj sentoj. Egale, ĉu tiu poemo plaĉas aŭ ne, ĝi nerebateble apartenas al la skriba lingvo, literatura.

Similajn kazojn oni povus multigi. Legu ekzemple la poemon de Lodewijk Cornelis Deij Al la juda foririnto, en Esperanta Antologio (William Auld, red.; Roterdamo: UEA, 1984, p. 375). Tiu plej kortuŝa verko uzas nur vortojn el la ĉiutaga lingvo.

Traduki: trakonduki al kompreno

Por fini ĉi tiun konsideradon, mi proponas al vi kompari la unuan strofon de la Aŭtuna kanto  de Verlaine en la tradukoj de Pagnier, Grabowski kaj Kalocsay:

Pagnier

La longa plorado
De la violonoj
De l'aŭtuno
Vundadas la koron
Al mi per langvoro    
Unutona
Grabowski

Dum ĝeme sonas    
La violona
Aŭtuna spir'
Premiĝas koro
De monotona
Sopir'.
Kalocsay

La velksezon'    
Per violon'
Ĝemosona
Vundas ĉe l' kor'
Min per langvor'
Monotona.

La kaloĉaja teksto alte superas la du aliajn, i.a. ĉar ĝi sola perfekte redonas la ritmon de la franca originalo. Sed tiu sukceso neniel ŝuldiĝas al la uzataj vortoj. Se la lingvo fariĝus malpli grekeca kaj ni anstataŭigus lian monotona  per unutona, lia traduko ne fariĝus malpli bela, kaj, inverse, tiu de Pagnier ne estus pli sukcesa, se, anstataŭ ĝia unutona  ni dirus monotona. La literatura efiko fontas, ne el la vortoj, sed el la arta aranĝo de la lingvaj elementoj. Ekzemple, la kaloĉaja velksezon'  estas genia maniero havigi poezian sinonimon al aŭtuno, tamen uzante nur fundamentajn radikojn.

Sed kio pri langvoro, kiu certe ne apartenas al la "reala lingvo"? Ni unue rimarku, ke ĝia enesto en la traduko de Pagnier ne sufiĉas por igi tiun literatura belaĵo. Kalocsay ne sukcesis eviti ĝin, aŭ ne deziris. Per tio li diferencas de la aperonta verkisto, pri kiu mi parolas ĉi-ĉapitre, ĉar tiu trovos rimedon esprimi la koncernan ideon per elementoj el la "reala lingvo".

Tion provis fari mi. Bedaŭrinde, mi havas nek la talenton de Kalocsay, nek tiun de la estonta verkisto; sekve, kiel atendeble, al mi ne prosperis. Tamen, mi sentas plej forte, ke mia neatingo ŝuldiĝas al mia manko de talento, ne al la malriĉeco de la ordinara lingvo.

Kiam mi estis profesia tradukisto, ni devis de tempo al tempo traduki poemon, jen tute, jen kelkajn versojn, jen nur unu frazon. Ekzemple, en la Ĝenerala Asembleo de UN, ĉiuj paroladoj estis francigataj, kaj kelkaj delegitoj, ĉefe latinamerikaj kaj arabaj, emas enŝovi iom da poezio en siajn elokventaĵojn.

Plene fidele traduki tiajn tekstojn estas neeble. Ni do, kiel tradukistoj, faris, kion ni povis. Kaj same faras tradukistoj, kiuj publikigas sialingve poemaron el alia kulturo. Neniam vera tradukisto ŝanĝas la lingvon aŭ enkondukas en ĝin fremdvorton, ĉar li stumblis ĉe iu koncepto. Provante translingvigi, oni sekvas ideon, ĝin forĵetas, kaptas alian, ĝin forĵetas, ktp, ĝis restas kelkaj mistradukoj iom malpli misaj ol la aliaj. En institucio, tradukisto tiam ĝenerale submetas siajn provojn al kolegoj aŭ al reviziisto. Permesu, ke mi nun petu vin ludi tiun rolon: decidu vi, kiu estas la malplej fuŝa el miaj fuŝtradukoj. Verŝajne ja, eĉ se la rezulto de mia provado ne estas aparte salutinda, interesos plurajn el vi vidi, kiavoje mi serĉis. Jen do unu el miaj unuaj elcerbaĵoj:

La ĝema son'
De l' violon'
Velksezona
Portas min al
Korvunda pal'
Unutona.

Nia hungara famulo genie havigis al si la rimajn elementojn necesajn por bone elfrancigi la tri unuajn versojn. Kial do li arbitre ŝanĝis la ordon de la ideoj, kaj per tio senutile malproksimiĝis de la originalo? Mi reordigis ilin, kaj faris el la ĝema son'  la subjekton de la verbo, kiel en la franca. Tio estas simpla apliko de principo sekvata de ĉiuj bonaj profesiaj tradukistoj: distanciĝu de la originalo nur, se fidela transvortigo ne eblas, aŭ ne respektas la spiriton de la cellingvo.

Pri langvoro  li certe estas pli fidela, almenaŭ unuavide. Tamen, kun via indulgo, mi provu kiel eble plej bone advokati al mi. La franca vorto langueur  elvokas ian dolĉan melankolion, mankon de forto, de vigleco, de vivo. Bénac, en sia por tiaj konceptoj ege preciza kaj nuanca Dictionnaire des synonymes  (Parizo: Hachette, 1956), difinas ĝin dirante:

tiu vorto uziĝas pri animstato sen forto kaj sen volo, pri la mensaj produktoj senvarmaj kaj seninteresaj, pri la aferoj, kiuj havas nek aktivecon, nek movon (p. 528; elfrancigo mia).

Nu, rigardu la trian difinon de pala  en PIV; ĝi konsistas el kvin vortoj: senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova. Ĉu tiuj, kune, ne elvokas ion plej proksiman al tiu langueur, kiun priskribas la vortaro de Bénac? Kaj tamen, tiu vorto ne kontentigas: difinoj parolas nur al nia maldekstra cerbo, kaj la poezia efiko naskiĝas en ties dekstra kunulo.

Certe, kio plej ŝokos okcidentanojn en mia traduko, estas la uzo de unutona  anstataŭ monotona. Sed ni ne diras monobrakulo, monokolora, monolingva, monoanime! Unuanime  estas same metafora kiel unutona. Kial do tiun ne uzi, kiel oni faris dum la unuaj jardekoj de la lingvo? Mi preferas ĝin pro konsidero al la anoj de popoloj kun ne-hind-eŭropa lingvo, kaj ankaŭ ĉar la alia tuj pensigas min pri mono. Tamen mi ne volus pri tio batali: mi agnoskas, ke monotona  apartenas al la "reala lingvo".

La tekston, kiun mi prezentis ĉi-supre, ne estas tre sukcesa. Mi nun submetos al vi tri pliajn provojn. Legante ilin, bonvolu ne forgesi, ke mia celo estas montri, ke, se traduki poemon estas neeble, nia "reala lingvo" sufiĉe riĉas por proksimigi nin al same kontentigaj solvoj, kiel en poezitraduko nacilingva. Alivorte, jenaj tradukprovoj ne estas pli malbonaj ol similaj, kiujn mi faris en la francan, kiam mi estis profesia tradukisto. La fuŝon oni do juste atribuu al mi, ne al la lingvo. Verdire, Esperanton mi sentas pli riĉa kaj fleksebla ol la franca, kies literaturkapablon neniu iam ajn neis. Jen tri iom similaj trovaĵoj:

La ĝema son'
De violon'
Velksezona
Min vundas ĝis      
Kordolĉa griz'
Unutona.
Dum plore son'      
De velksezon'
Violonas,
Vunde en mi
Melankoli'
Unutonas.
La plenda son'
De violon'
Velksezona
Vundas min per
Dolĉa sufer'
Unutona.

Traduki poezion estas transdoni sentojn. Tial la laste citita provo eble aperos la plej bona, kvankam, unuavide, sufer'  estas perfido. Sento ja elvokiĝas per la tuta kun-efiko de pluraj esprimoj, ne per unu vorto. Patro plej malbone situas por juĝi sian idon, kaj mi mem do ne povas juĝi, sed mi ne mirus, se multaj legantoj opinius, ke kiam sufero estas dolĉa kaj unutona, krome naskata de violona lulado, ĝi fariĝas preskaŭ egala al tio, kion Verlaine nomis langueur.

La iluzio pri lingvo perfekta

Oni ne forgesu, ke por transdoni ion el unu kulturo al alia, la unua kondiĉo estas uzi vortojn komprenotajn. La ideo, ke langvor'  pli fidelas, estas iluzia: ĝi transdonas ion nur al homoj, por kiuj la vorto estas elvok-riĉa. Por senti la harmonojn de vorto, necesas, ke oni renkontu ĝin cent- aŭ almenaŭ kvindek-foje en diversaj situacioj kaj ĉirkaŭtekstoj. Legi la signifon el vortaro havigas al vi nenion el la etoso de la radiko: difino trafas nur, kiel ni vidis, la maldekstran cerbon, kiu estas plej indiferenta pri poezio.

Alivorte, ĉino, arabo, iranano, ruso renkontanta la vorton langvor'  sentas sin antaŭ io senbilda, sensona, senanima. Sufer', siaflanke, certe elvokas ion al la lingve matura esperantisto, kia ajn lia origina kulturo. Tiu vorto eble ne perfekte koincidas kun la verlena originalo, sed ĝi estas pli proksima, por tia leganto, ol kompleta nulvibraĵo.

Komparo helpos vin tion senti. Kion vi opinius pri la du versoj

Gloru l'Eternulon: li bonas,
Senfinas lia ĥesdo.

Ĉu vi sentas tion Esperanto? Ĉu tio elvokas ion al vi? Nu, bone, vi renkontas la vorton unuafoje kaj serĉos ĝin en vortaro. Imagu do, ke vi trovas jenan difinon: ĥesdo: eco de animo karakterizata per la deziro, ke la aliulo(j) disvolviĝu bone laŭ sia esenco, sentu sin plej bone en etoso de respektateco; inklino donaci malavare; emo akcepti, pardoni; deziro favori iun; bonkoreco. Ĉu leginte tiun difinon, vi vibras kun la antikva hebrea poeto, kiu lirike esprimis entuziasmon pri sia Dio per la ĵus cititaj vortoj?

Estas plej dubinde. La aserto "tiu traduko plej fidelas" estus trompa, ĉar tute simple ne temas ĉi-kaze pri traduko. Traduki  ja origine signifas 'trakonduki': gvidi la leganton tra la lingva montaro, kiu staras bare inter vi kaj la lando de kompreno. Kondukinte vin ĝis la dua verso, la gvidisto simple malaperis, lasante vin sola, limigita je viaj rimedoj (kaj tiuj rimedoj povas esti etaj-etaj: okcidentanoj facile pretervidas, ke en la cetera mondo multaj esperantistoj ne havas la monon necesan por akiri bonan, dikan vortaron).

Sed se la versoj tekstas:

Gloru l'Eternulon: li bonas,
Senfinas lia amo.

la tra(kon)dukisto plenumis sian funkcion: li ebligis al vi sekvi la poeton, akompani ties senton, eĉ se la lasta vorto ne plene fidele komunikas la sencon de la netradukebla hebrea ĥesed. Fideleco en la dua kazo ekzistas, kvankam ne perfekta. En la unua, estas nur pseŭdo-fideleco.

La saman rezonon oni povas apliki al langvoro. Tiu vorto transdonas la senton al tro malgranda parto de la Esperanto-kolektivo por esti akceptebla en traduko, se ni agnoskas la realon, ke ekzistas multaj esperantistoj ekster la mondo okcidenta.

Jes ja, ekzistas homoj, laŭ kiuj Esperanton spirite stampas okcidenteco; por ili, ĝi radikas en okcidenta kulturo, kaj sekve rajtas senlime transpreni vortojn el latinidaj lingvoj (iom ankaŭ el ĝermanaj), sed ne el la cetero de la mondo. Mi forte dubas, ke la estonta evoluo pravigos ilin. Se, en interlingvo, validas la ideo privilegii tiun kulturon, kial ne kontentiĝi per la angla, en kiu preskaŭ ĉiuj latinidaj radikoj jam troviĝas? Aŭ per la latina? Aŭ almenaŭ alpreni interlingvon el la "naturalisma" familio, sen slava-jida spirito, lingvon, kies strukturoj ne estus fremdaj al la hindeŭropa sistemo? La sinteno uzi Esperanton, sed konstante privilegii unu kulturzonon, estas memkontraŭdira. Esperanto havas sencon nur kiel trakondukilo. Nur tiel ĝi restas bona lingvo. Aŭ ĝi respondos al tiu sia alvokiĝo, aŭ ĝi mortos.

Se ĉia traduko de la verlena strofo ne uzanta la vorton langvoro  ŝajnas al vi pala, mi emos pensi, ke vin kaptis la sopiro havi en Esperanto lingvon perfektan. Tia deziro estas plej natura: Esperanto, eĉ se nur pro la nomo mem, vivigas esperojn, kaj unu el la esperoj kuŝantaj funde de nia koro estas eniĝi en perfektan mondon, kie ne plu estus zorgoj aŭ malagrablaĵoj, ĉar ĉio perfekte funkcius. Ve, tia mondo ĉi-tere estas iluzia. Perfekto estas io absoluta, kaj ni vivas nun en mondo de relativeco. Kvankam komuna kaj normala, la sopiro ĉi-vive renkonti perfektecon fakte apartenas al infana aŭ adoleskula tavolo de nia psiko; la plej matura parto de ni rezignis ĝin, ĉu entute, ĉu almenaŭ rilate al la vivo sur nia planedo, ĉi-flanke de morto.

Se ni volas pensi pri Esperanto realisme kaj juste, ni devas anstataŭigi la absolutan koncepton "perfekta", niamense, per la relativa "plejbona". Se ni akceptos langvoro  kaj similajn radikojn, la lingvo ne estos plejbona, eĉ se ĝi ebligos perfektajn elfrancigojn, ĉar ĝi ne ebligos samperfekte traduki el aliaj kulturoj. En rusaj poemoj kaj kantoj oftas la vorto toska. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev tradukas ĝin per "sopiro, melankolio, angoro". Tiuj tri sufiĉe distancas unu de la alia por ke vi tuj komprenu, ke neniu perfekte esprimas la koncepton aŭ la sentojn elvokatajn de la rusa vorto. Por samperfekte traduki Puŝkin kiel Verlaine, ni do devus enkonduki tosko. Sed kio pri la portugala saudade, pri la angla gloom? Kaj pri la multaj francaj vortoj aliaj ol langueur, por kiuj mankas absolute ĝusta traduko?

En la francan ne eblas perfekte traduki la esperantan sopiri. La lingvo tamen bonege funkcias literature. Saĝeco kaj sentomatureco postulas, ke ni rezignu nian deziron je perfekta interlingvo. Ni havas lingvon ege riĉan, pli riĉan kaj pli flekseblan ol multaj grandliteraturaj lingvoj, kiel montras multaj niaj reallingvaj tradukoj. Kiel poezia traduklingvo, ĝi superas ĉiun, kiun mi sufiĉe scias por povi juĝi. Ke ĝi ne estas perfekta, tio ne estas manko; tio igas ĝin pli homa: bona lingvo.

Pliaj tradukprovoj

Sed ni revenu al Verlaine. Jen kelkaj aliaj provoj:

Aŭtunsezon'
Per violon'
Plende sonas,
Kaj vunda lul'
Al dolĉa nul'
Min fordonas.      
La ĝema son'
De l' violon'
Velksezona
Vundpelas min      
Al koroŝlim'
Unutona.
La plenda son'
De l' violon'
Velksezona
Vundas min ĉe      
Koro per ve'
Unutona.
Singulta son'
De violon'
Velksezona
Min vundas plu
Per kor-enu'
Unutona.

Mi ne kontrolis pri ĉiuj pecoj, sed la laste prezentita enhavas nur vortojn el la Fundamento. Ankaŭ la plimulto el la aliaj, plej probable. Kvankam, kiel dirite, farinto mem ne povas objektive juĝi, ĉi tiu lasta ŝajnas al mi tre fidela al la originala verlenaĵo, kaj forme, kaj sence, kaj etose. Ĉiuj konceptoj/elvokaĵoj de la originalo retroviĝas en ĝi, escepte de la "longeco" de la plorsingultado, kiun ankaŭ Kalocsay ellasis (se vi trovas, ke singulta long'  aŭ singultolong'  estas komprenebla, aŭ almenaŭ elvokas ion, ni povus tiel korekti la unuan verson kaj ricevi vere senmankan tradukon; fakte, la vorto plu  iom esprimas tiun ideon miatekste). Krome, ili staras en ekzakte la sama ordo, kiel en la franca strofo, la senco estas ĝuste redonita, kaj la ritmo muzikas precize kiel en la verlenaĵo.

Mi ne kapablus same fidele traduki poemon el alia lingvo en la francan. Kiom ajn neperfekta mia rezulto, ĝi do estas por mi pruvo, ke la fundamenta lingvo pli riĉas kaj flekseblas ol mia gepatra, kaj mi rajtas pri tio paroli surbaze de efektiva sperto: mi estis multjare profesia francigisto.

Espereble, kia ajn via juĝo, vi konkludos el tiu provado, ke, se mi ne sukcesis, ne kulpas la "reala" Esperanto. Ĝi estas ege riĉa, ĉar, kontraste kun multaj lingvoj, ĝia povo kombini estas senfina, kaj vi do povas senfine interŝanĝi la esprimojn, kiuj prezentiĝas al via menso. En la ĉi-supraj specimenoj, se ne plaĉas al vi singulta, vi povas anstataŭigi ĝin per plorĝema  el alia provo. Vi povas interŝanĝi la tri unuajn versojn de la lasta provo kun tiuj de la du antaŭaj. Ktp ktp. Jes, nia "reala lingvo" havigas al tradukisto ege pli ampleksan rimedaron ol la franca. Tiu formo de Esperanto povas servi literature. Sed nur je la kondiĉo, kiun ĉiu arta agado postulas: oni havu talenton.

Tri interesoj samdirekte kunfluas

Talento karakterizos la reallingvan verkiston. Mi ripetu: mi ne dubas, ke tiu aperos. Lian intervenon postulas la tuta socihistoria evoluo, kiu ebligis al Esperanto enkarniĝi en Zamenhof kaj poste tutmonde disvastiĝi sub nekredeble malfavoraj cirkonstancoj, iom post iom amasigante la elementojn necesajn por iĝi la mirinda, literaturgraveda lingvo, kiu ĝi nun estas. Eble tiu porpopola verkisto jam ekzistas kaj verkis. Eble li aŭ ŝi nur devas nun konsciiĝi pri la fakto, ke lia persona intereso, la intereso de la popolo, kaj la intereso de la lingvo kunfluas samdirekte.

Lia persona intereso, ĉar tia verkado havigos al li plezuron, kaj eble ankaŭ famon. Serĉi la propran gloron influas negative, se tio estas la ĉefcelo, ĉar oni tiam volas superi, dum lingvo-progresiga verkisto ĉefe devas servi al io pli alta ol li. Ĉe famserĉanto, personaj konsideroj sufokas respekton al la kolektivaj, al la sociaj, alivorte al la legantaro kaj al la lingvo. Sed se famo estos, ne precipa celo, sed normala rezulto de bona verkado, ĝi estos ĝuebla kaj ĝuinda.

La popola intereso, ĉar la kolektivo deziras povi legi plaĉan literaturon, kiu ne devigas havi vortaron ĉe-mane. Kaj ĝi ege sopiras retrovi sian lingvaĵon, senorname beligita, altigita nur per talento. Oni identigas sin al sia lingvo. Se mia lingvo estas pli bela ol mi kredis, mi apartenas al io pli bela ol mi kredis, mi do iel estas pli bela ol mi kredis. Homo, kiu legas sian  Esperanton, en formo pli arta, sed ne pli komplika, ol li mem povas uzi ĝin, sentas sin portata supren. Kaj homoj ŝatas tiun senton. La vivo tro ofte ja tenas ilin grundnivele.

La intereso de la lingvo, ĉar la lingvo emas evolui laŭ sia esenco. Se, sur io vivanta, kio komencis kreski, vi konstante greftas elementojn forŝiritajn el aliaj vivaĵoj, vi kreas monstron. Nutri sin ĉerpante el la ĉirkaŭa medio, dum oni tro malfortis por havi en si ĉion necesan, estas unu afero; sed stabiliĝinte kiel iu sana kaj fortika, travivi perfortan engluton de nenecesaj nutraĵoj estas alia. La lingvo deziras eleganti, ne elefanti, ne dikiĝi tiagrade, ke ĝi tra-mamutu al si la vojon estontecen. La verkisto, kiu talente uzos ĝin, kia ĝi nun estas, servos ĝin kiel neniu antaŭe.

La generacioj dankos lin, aŭ ŝin. Ĉar ili estos regalitaj per mirinda donaco: bona lingvo.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.