La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA BONA LINGVO

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1. ENKONDUKE

La bona lingvo

Pri la bona lingvo mi babilos kun vi, se vi konsentas. "Bona kiurilate?" vi demandas sendube, konscia pri la multaj sencoj de tiu vorto. "Ĉiel," mi respondas. Guste tion mi ŝatas pri tiu lingvo, ke laŭ tiom da aspektoj ĝi bonas al mi.

Bona en la senco bongusta, ekzemple. Mi ĉerpas ĝuon el ĝi, kompareblan kun la plezuro, kiun havigas bona manĝo aŭ vino riĉ-aroma. Bona kiel bona muziko: orelplaĉa, melodia, ĝojdona per la simpla harmonio de siaj sonoj. Bona, kiel oni parolas pri bona ŝerco: trafa mi trovas ĝin, kapabla bele kaj laŭcele tuŝi. Bona, kiel bona okazo. Vi sopiris havi libron elĉerpitan, kaj jen hazarde en brokanta librejo vi trovas ĝin. Ne perfektan: iom makulitan, kaj kun unu aŭ du paĝoj ete ŝiritaj. Sed ĝi malmulte kostas, kaj vi akceptas ĝin kiel trezoron. Simile, Esperanton oni povas senti trezoro: ne perfekta, tute certe, sed tio estas bonaĵo; se perfekta, ĝi impresus malpli home. Gravas, ke ĝi kontentigas, ĉar ĝi respondas al sopiro. Bona trovaĵo multaj sentas ĝin.

Morale  bona, ankaŭ, ĉar ĝi havas konsideron por la etuloj, por tiuj, kiuj ne apartenas al prestiĝaj kulturoj aŭ al favorata sociklaso. Estas pensige vidi, kiel altranguloj miskomprenas sin reciproke, fuŝ-uzante lingvojn, kiujn ili ne regas, aŭ kiel ĝenate ili rilatas inter si pere de tradukistoj, malgraŭ la longaj studoj, la potenco, la povo ne ŝpari. Dum ĉe ni plej ordinaraj homoj, sen mono, sen diplomoj, interkompreniĝas kvazaŭ propralingve. Jes, morale bona, ĉar ĝi montriĝas pli justa ol iu ajn alia metodo interkulture komuniki.

Psikologie  bona. Ĝi estas kvazaŭ modelo de psika sano. La plimulto el la lingvoj estas nek tre konsekvencaj, nek tre liberaj. Sed nia bona lingvo portas koheron al plej alta supro, kaj lasas al ni pli da libera elekto, en la maniero esprimi nin, ol iu ajn alia komunikilo. Tre rigora ĝi estas, kaj postulas disciplinon (ni nur pensu pri la n-finaĵo), sed kadre de tiu rigoro, kiom da libereco ĝi havigas al ni! En kiu lingvo eblas elekti laŭplaĉe inter mi vin dankas, mi dankas vin  kaj mi dankas al vi? Inter li ludas gitaron kun fervoro  kaj li fervore gitaras? Precize la rigora senco de la finaĵoj liberigas la koron kaj la menson, stimulas kreemon fekunde. Tial spontaneco trovas en ĝi eblojn plene disvolviĝi, kiuj ne havas similon alilingve. Kiu scias tiel bele akordigi rigoron kun libereco, penson kun sento, tiu estas psike enviinde sana.

Bona, en la senco bonkora. Helpema, kiel bona amiko. Kiom da problemoj ĝi helpas solvi ĉe vojaĝantoj! Kiom da ĝojo ĝi alportas, vibrigante la korojn samtakte, kreante tiujn okazojn, en kiuj ni interkulture retroviĝas, ĉefe por amikumi, laŭ la bela, profunde homa esprimo de Roger Bernard! Kiel bone ni sentas nin, babilante per ĝi! Intensan dankemon mi sentas, kiam mi pensas pri tiu aspekto de ĝia boneco: ĝi stimulas bonajn sentojn, kiuj igas la vivon pli riĉa. Gi disradias bonecon.

Bona lingvo, kontraste al malbona lingvouzo. Kion signifas uzi malbonan lingvon? Neklara esprimo, eble. Tamen ni diras, ke tiu aŭ tiu bone  parolas aŭ verkas, tiu alia malbone. Devas esti io ĝusta en tiu juĝo, eĉ se la meza esperantisto ne povus taŭge precizigi, kio. Jes, pli bona lingvo kaj lingvo malpli bona ekzistas tiusence. Sed kio estas la bona lingvo?

Pri tiu bona  lingvo – en la diversaj sencoj de la vorto – mi ŝatus dividi kun vi la fruktojn de mia meditado. Sed, kiam mi traktos pri punktoj, pri kiuj homoj disopinias, bone konsciu, ke mi esprimos nur mian senton, aŭ la konkludon de mia pripensado, ne "veron", kiun mi volus trudi, timante, ke, se oni ne respektos ĝin, Esperanto disfalos.

Mi fidas je la sana prudento de nia kolektivo. Esperanto, kiel ĉiu vivanta lingvo, prezentas diversajn formojn; ili estas kelkfoje tre rivalaj, ĉar ili spegulas konkurajn konceptadojn pri la esenco de monda komunikilo. Eble du formoj de Esperanto kunekzistos senĝene, same kiel nun kunekzistas la brita kaj la usona formoj de la angla. Sed pli probable la historia evoluo favoros unu el tiuj formoj. Miaopinie, neniu aŭtoritato elektos. Decidos, nekonscie, la uzantaro, laŭ ekvilibro inter bezonoj kaj ebloj, inter diversaj manieroj taksi belecon kaj klarecon. Instinkte ĝi trovos, kio plej bone taŭgas por ĉiuj en la lingvo-evoluiga ludo. Tiel ja lingvo disvolviĝas. Kaj, kvankam tion multaj ŝajne ankoraŭ ne rimarkis, Esperanto ne plu estas projekto; ĝi estas lingvo.

Jes, pri ĉio ĉi mi dezirus ĉi-verke babili. Sed eble, unue, mi klarigu, kial.

Iom pri la fono de ĉi tiu verketo

De pluraj flankoj oni petas min verki broŝuron por difini mian starpunkton pri Esperanto iom pli detale ol en la kelkaj artikoloj, kiujn mi publikigis. Mi tion des pli volonte faros, ĉar mi ricevas, letere aŭ parole, multajn demandojn pri tiu aŭ alia punkto, kaj ofte mi pensis, ke estas bedaŭrinde ne publikigi la respondojn, ĉar, kiel ajn subjektivaj ili estas, ili povas interesi pli ol unuopulon.

Mi ĵus uzis la vorton subjektiva. Iom da komentado necesus tiurilate. Mi ŝatus objektivi. Sed de pluraj jardekoj nun mi observadas diskutojn pri lingvoj, en kadroj plej diversaj, kaj ĉiufoje min frapas la konstato, ke objektiveco tiukampe aperas neebla. Kial? Verŝajne ĉar lingvo estas tiel intime ligita al la kerno de nia konscio pri ni mem kaj pri nia identeco, samkiel al la prarilatoj kun tiuj, kiuj instruis al ni paroli (plej ofte la patrino), ke nia sinteno pri ĝi estas multe pli ol intelekta starpunkto, eĉ se tion ni ne povas vidi mem: ĝi estas interplektita kun primitivaj sentoj kaj emocioj kuŝantaj tre profunde en ni, kiuj sen nia scio enmiksiĝas tuj ĉe mencio de lingvo. Tial diskuto pri lingva punkto emas eksciti nin pli ol la situacio pravigus.

Objektivi mi do provos, sed kun plena konscio, ke, plej probable, ne prosperos al mi. Por ke vi povu rigardi miajn konsiderojn kun kiel eble plej granda distanco – t.e. por ke vi povu juĝi, kion mi ĉi-sube diros, restante kiel eble plej libera, plej neinfluata de mi – mi tuj klarigos la fontojn de mia prilingva subjektiveco. Pli bone komprenante, kiel kaj kial mi alvenis al mia nuna vidpunkto, vi povos pli ĝuste taksi, kiom ĝi validas via-kaze. Mi esperas, ke vi bonvolos afable pardoni tian sinprezenton: ĝi ŝajnas al mi necesa, por ke ĉio estu klara inter ni. Se tiu historio ne interesas vin, transiru tuj al la dua ĉapitro.

Stranga esperantisteco

Mia intereso pri lingvoj sendube fontas el mia junaĝa malkovro de Esperanto, kiu okazis jene. Mi estis naŭjara, kiam trafis en miajn manojn multlingva presita papereto, kiu akompanis tiuepoke (1939, 1940) filmojn produktatajn de la firmao Gevaert. Ĝi entenis du partojn; la dua titoliĝis Garantio  kaj pri la unua mi memoras nur, ke ĝi komenciĝis per la vorto Senpaga. Tiu vorto kvazaŭ hipnotigis min, tiom ĝi malsimilis al sia traduko en la aliaj lingvoj. Kaj jen fulme ekkompreno ekbrilis en mi: en mia loka dialekto, ja, /sẽ/ signifis "sen" kaj /pají/  "pagi". Ke en tiu lingvo kun la stranga nomo (stranga per tio, ke ĝi elvokis nek landon nek popolon) la franca gratuit esprimiĝas per unu vorto kunmetita el la ideoj "sen" kaj "pagi", tio estis pli ol mirinda: admirinda. Tiusekunde mi enamiĝis al la lingvo. Kaj mi decidis, ke iam mi scios ĝin.

Dum du jaroj mi provis trovi manieron lerni la miraklan lingvon, sed vane. Mi trovis en la granda franca vortaro Larousse  mallongan klarigon indikantan la funkcion de ĉiu finaĵo, kaj per ĝi mi analizis mian Gevaert-dokumenton, pli kaj pli admire, sed ankaŭ pli kaj pli malĝoja pri la nepovo lerni plu. Unu el miaj onkloj estis siatempe esperantisto kaj ankoraŭ havis librojn pri la lingvo, sed li loĝis malproksime kaj pri lia iama aparteno al la movado mi eksciis nur post pluraj jaroj.

Fakte, min helpis hazardo. En iu subtegmento, amiko trovis malnovan volumon, kiu estis bindita kolekto de revuo porknaba el la jaroj 20-aj. En ĉiu numero troviĝis Esperanto-leciono. Avide mi ĵetiĝis sur ĝin. Post eble tri monatoj mi legis la lastan tekston, kiun mi plene komprenis. Kvankam mi neniam uzis la lingvon aktive, escepte por fari la ekzercojn, mi havis la senton, ke mi nun posedas ĝin. Eble miaj subjektivaj starpunktoj pri la lingvo devenas de tio, ke el tiu iluzio mi neniam resaniĝis. Estis infaneca reago: la fakto, ke mi atingis la lastan lecionon, signifis por mi, ke mia studo nun estas kompleta.

Iusence, ĝi montriĝis kompleta: mi povis per ĝi esprimi ion ajn. La radikaro, kiun mi disponis, estis limigita. Sed la ebloj kombini, kiujn la strukturoj de la lingvo al mi havigis, estis tiel vastaj, ke mi ne devis peni multe por trovi solvon al ĉiuj esprimproblemoj. Mi bedaŭrinde ne memoras verajn ekzemplojn, sed la sistemo estis jena: se mi bezonis vorton por la koncepto "imagu al vi", kaj tiu ne troviĝis en mia vortprovizo, neniam mi pensus, ke mi povus enkonduki novan radikon, mi provis esprimi la ideon per la haveblaj elementoj. Mi do diris, ekzemple, bildigu al vi  aŭ prezentu al vi. Se mankis la vorto "traduki", mi diris translingvigi  aŭ alilingvigi, aŭ uzis formon kiel esperantigi, elangligi, k.s. Fakte, kiel dirite, la du menciitaj radikoj troviĝis en mia vortareto, sed mi tamen uzis ankaŭ la sinonimojn, kiujn mi elpensis, ĉar ĝuste la fekundeco de la vortfara sistemo estis por mi plej dankoveka donaco, senkompare ĝojdona.

Tiutempe, mi ne sciis, ke ekzistas esperantistoj. La plenkreskuloj, kiujn mi demandis pri la verko de Zamenhof, respondis, ke temas pri fiaskinta projekto, aŭ pri speco de eksperimenta lingvo, kiun neniu iam ajn parolis.

Negrave. Mi tiom enamiĝis al ĝi, ke ĝi fariĝis la lingvo plej uzata en mia pensado. Kiam mi estis sola, mi parolis per ĝi laŭtvoĉe, por frandi ĝiajn sonojn, kaj probable ankaŭ por la plezuro konstati, kiel kontentige vortoj surprize trafaj spontane formiĝas en mi. Mi ne serĉis tiujn vortojn. Mi nur havis penson, kaj eldirante ĝin, mi mire rimarkis ian novkombinon, kiun mi trovis plaĉa kaj esprima. Kun ĉiu tago kreskis mia admiro al la lingvo. Mi uzis ĝin por verki taglibron, en kiu lokiĝis ankaŭ multaj kantoj kaj poemoj.

Post iu tempo, unu el miaj fratoj lernis la lingvon, kaj, ĉar la cirkonstancoj apartigis nin dum unu jaro, ĝi iĝis tiutempe nia letera komunikilo. Ĝi rolis por ni kiel sekreta lingvo. Perfekte taŭga.

Kaj jen, kiam mi estis 15-jara, sekve al hazardoj, kiujn detaligi estus tro tede, mi ekkonis la Esperanto-mondon. Mi estis ege ĝoja ekscii, ke mia frato kaj mi ne estas soluloj, ke ankaŭ aliaj homoj admiras la zamenhofan mirindaĵon, kaj aktive uzas ĝin. Ve! La unua renkonto estis katastrofa. Mi defalis de plej alte. El la vundo (la traŭmo, se vi preferas fakĵargoni), kiun mi travivis tiufoje, mi neniam resaniĝis. Tiuj franclingvanoj parolis ne tre flue, multaj eĉ preskaŭ balbute, pro nebona regado de la lingvo, kaj ili uzis, kun terura lastsilaba akcentado, ĉiaspecajn vortojn, kiujn – laŭ mia tiama impreso – ili simple ĉerpis el aliaj lingvoj, ĉefe el la franca, maskante la fremdecon per esperantaj finaĵoj.

Eble jam okazis al vi, ke en malnova urbo vi ege ŝatis placon, ĉar ĝin ame kaj arte aranĝis, antaŭ longe, homoj plej talentaj, kaj jen vi revenas post iom longa restado alilande, antaŭĝojas la revidon kaj... ĉio estas fuŝita. La harmonion de la loko oni mortbatis: malaperis la malnovaj tilioj, kiuj ornamis ĝin kaj plaĉe bonodoris, staras nun moderna alta konstruaĵo, kiu fuŝas la tutan etoson, oni forprenis la antikvan fontanon por fari spacon por la aŭtoj, unuvorte, oni multrilate difektis ion plej karan al via koro. Sakrilegio!, vi diras al vi, amare.

Tian senton mi havis, renkontante miajn unuajn esperantistojn. Ili difektis ion, kio estis sankta. Ili ne konsciis la belecon. Pri la fekundeco de la genia sistemo, ili ŝajne havis neniun ideon. Kaj la lingvon ili tiom komplikis al si, ke ili ne povis uzi ĝin flue. Mi sentis min perfidita.

Sed samtempe mi eksciis, ke Esperanto uziĝas tutmonde. Jes, eĉ en Japanio kaj Ĉinio, eĉ en Orienta Eŭropo, eĉ en Sudameriko. Resti sola kun mia riĉa, flua, sed bazvortara lingvo estus stulte. Por la kontaktoj mi do rezignacie akceptis (iom) ŝanĝi mian lingvaĵon. Baldaŭ mi korespondis kun diverslandaj esperantistoj, i.a. knaboj el orienta Azio, samaĝaj kiel mi, kun kiuj mi interŝanĝis plej interesajn leterojn. Kaj jen dua suprizo: iliaj leteroj, kvankam ne plene laŭnormaj gramatike, estis en la sama lingvo, kiun mi sola, aŭ kun mia frato, praktikis dum tri jaroj! Ni povis tuŝi ĉiajn temojn, kaj perfekte interkompreniĝis. Ni intersendis ŝercojn kaj poemojn, kaj por tio ne necesis dikaj vortaroj. Mi retrovis plezure la bonan lingvon, kiun mi tiom amis...

Tri pliaj konvinkofontoj

Al tiu historio mi devas aldoni tri faktojn por klarigi, kial mi preferas kombini elementojn el la baza provizo, kiam tio eblas por esprimi la koncernan ideon, ol uzi vortojn transprenitajn el nacilingvo.

Unue, mia ĉina korespondanto enkondukis min en sian lingvon, kaj mi efektive ĝin plu lernis, ĝis, post multaj jaroj, mi ricevis diplomon pri ĝi. Mi do rimarkis, ke er-kombinemo ne estas fantazio mia, sed ke ekzistas lingvoj, en kiuj ĝi estas la normala maniero riĉigi la vortaron. Ŝokis mian senton pri justeco, ke kiam mi, okcidentano, unuafoje en mia vivo renkontas en ĉina teksto la vortojn "helikoptero" aŭ "teologio", mi ilin tuj komprenas, malgraŭ la plena ĉineco de ilia aspekto, ĉar ili estas formitaj el jam konataj eroj, dum ĉino lerninta Esperanton devas ĉu diveni laŭ la kunteksto (sed ne ĉiam estas kompreniga kunteksto), ĉu traserĉi vortaron, ĉu miskompreni (teologo unuavide ŝajnas esti fakulo pri teo; ni ja nomas vinologo  la fakulon pri vino, kaj en lando, kie estas multaj specoj de teo, kun subtilaj aromnuancoj, ekzistas rilate al teo homoj kompareblaj al vinologoj pri vino). Ankoraŭ nun, la neegaleco sentiĝas dolore: kial mia lingvo stumbligas lin, dum lia min helpas?

Dua grava faktoro en mia starpunkto estas, ke mi fariĝis tradukisto en UN. Nu, profesia tradukisto ne rajtas fabriki lingvon laŭplaĉe. Lia tasko estas transigi en sistemon, kiu estas, kio ĝi estas – kun la propraj mankoj kaj limigoj – pensojn esprimitajn en alia sistemo. En UN, ni tradukis ĉefe el la angla. En tiu lingvo ekzistas grandega kvanto da vortoj, kiuj ne havas samsencaĵon en la franca. Ĉiufoje, kiam tradukisto renkontas vortojn kiel to fix, pattern  aŭ issue, li devas elpensi taŭgan manieron esprimi la ideon laŭ la koncerna frazo, ĉar li ne disponas jam-pretajn francigojn, ĉiatekste uzeblajn, same kiel ne ekzistas jam-preta francigo de vortoj kiel trafa, taŭga  aŭ amikumi. Alivorte, tradukisto, se li volas konservi sian postenon, devas akcepti la principon: "mi adaptu min al la lingvo, ne la lingvon al mi". En UN mi travivis rilate la francan ion similan al tio, kion mi sentis kiel 12-jarulo rilate al Esperanto: la sistemon mi ne rajtas ŝanĝi, mi trejnu min trovi la solvojn al la esprimproblemoj kadre de la sistemo. Nur tia disciplino, miaopinie, ebligas plene malkovri la riĉaĵojn, kiujn ĉiu lingvo latente portas en si.

La tria faktoro estas, ke, forlasinte la tradukan profesion, mi fariĝis plifeliĉigisto. Bonvolu pardoni la enkondukon de tiu vorto, sed ĝi estas trafa ekzemplo pri miaj esprimproblemoj. En la franca, mi neniam scias, kiel difini min laŭprofesie. Mi oficiale estas psikanalizisto kaj psikoterapiisto. Sed psikanalizo inkluzivas teoriojn kaj praktikojn, kiujn mi ne aprobas kaj ne uzas, kaj "terapiisto" elvokas la kuracadon de malsanulo, dum la homoj, kiuj venas al mi, ne estas speciale malsanaj. Mia agado konsistas el tio, ke mi helpas (aŭ provas helpi) ilin fariĝi pli feliĉaj. Esperanto ebligas esprimi unuvorte, kion mi franclingve povas klarigi nur per longa frazoĉeno.

Estu kiel ajn, fakto estas, ke homoj venas rakonti al mi plej konfidence pri sia vivo, siaj problemoj, siaj sentoj, sonĝoj kaj revoj. Ili pritraktas la sencon de la vivo, la malfacilon orientiĝi en la politikaj, sociaj aŭ ekonomiaj realaĵoj, ili raportas pri sia religia historio kaj siaj seksaj ĝenoj, unuvorte ili parolas pri ĉia ajn. Kelkaj – ĉefe intelektuloj – komence parolas per komplika lingvo. Sed ju pli kreiĝas etoso de fido, ju pli ili profundiĝas en la fundaj tavoloj de sia psiko, des pli la vortprovizo fariĝas baza. Kial? Verŝajne ĉar tio sufiĉas kaj montriĝas pli efika.

Mia sperto estas, ke la komunikado tiam disvolviĝas pli bone, kaj tiu malkovro de simpla lingvaĵo por esprimi, tre nuance, malsimplajn faktojn kaj sentojn ŝajnas esti faktoro en evoluo al stato pli kontentiga. Eble malsimpla esprimado estas masko, kaj la transiro al alia maniero eksterigi sin signas pliproksimiĝon al la vero, al la realo. Kaj vero efikas sanige. Mi do scias, pro sperto ĉiutaga, ke plej simplaj lingvaj rimedoj ebligas komuniki je ege alta grado de komplekseco. Tiun miraklon ni ŝuldas al la senfinaj ebloj de kombinado. La sep notoj de la gamo ebligas verki mirindajn simfoniojn, kaj la dudekkelkaj literoj de nia aboco komunikas same profundajn pensojn, kiel komplika, plurmilsigna sistemo de hieroglifoj.

La francoj kaj mi

En ĉi tiu verko mi plurfoje priparolos francajn kutimojn, la francan pens- kaj edukmanieron, la francan influon al Esperanto. Plej ofte kritike. Certe, tio estas kampo, en kiu mi ne povas objektivi, kaj mi esperas, ke miaj francaj legantoj komprenos mian partiecon kaj sukcesos defendi sin kontraŭ miaj asertoj, kiuj riskas esti troigitaj.

Dum dekkvin jaroj de mia vivo, mi troviĝis en la nekomforta situacio esti nefranca francparolanto meze de francoj, el kiuj la plimulto estis parizaj. Sed la rilatoj kun tiu francaro, intelektuloj vivantaj ekster Francio, estis ege malfacilaj. Tre ofte ili alprenis superecan sintenon, al kiu mia antaŭa vivo tute ne preparis min, kaj al kiu mi ne sciis, komence, trovi taŭgan reagon. La kaŝita mesaĝo, en iliaj diroj, estis: "Kiel vi povas esti tio, kio vi estas, tiel malsama ol ni?" Ofte, ili vundis min. Ofte, sub miaj okuloj, ili humiligis aliajn, kies sola kulpo estis, kiel ĉe mi, esti nefranco, aŭ ne esti trapasinta la francan lernejsistemon kaj do havi en sia kulturo nepardoneblajn truojn. Tiuj homoj konstante funkciis antaŭjuĝe, kaj mia neakcepto de tiu maniero pensi incitis ilin.

Mi konscias nun, ke tio estis psike nesana medio, kaj ke estus terura eraro juĝi la francojn laŭ tiuj strangaj specimenoj. Sed la amasefiko estis tia, la vundado tiel ofta, ke tiu sperto stampis min. Eble io tro akra en miaj juĝoj pri la franca lingvo, aŭ pri la rilato de la francoj al Esperanto, fontas el tiuj inferaj travivaĵoj. Ree mi konstatas, malfiere, ke mi ne kapablas objektivi. Mi ŝatus, sed... Ne postulu, ke hundo, kiujn infanoj ade turmentis, ne boju, kiam infano pasas, eĉ plej bonkora kaj hund-ama.

Tamen mi emfazu, ke similan agmanieron mi preskaŭ neniam renkontis ĉe francaj esperantistoj. Tio pensigas, ke Esperanto utile distancigas de aĉaj naciaj kutimoj, aŭ ke venas al ĝi homoj, kiuj tiujn ne aprobas.

Ĉu mi tedis vin, parolante pri mia persona historio? Mi petas vian amikan pardonon. Precize ĉar mi kredas, ke vero multe helpas solvi problemojn, mi nepre devis rakonti la veron pri mi. Nun vi scios, kie fontas mia eventuala partieco. Kaj sekve via juĝo estos pli libera.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.