La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BONA LINGVO

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3. NATURA SIN-ESPRIMADO

Emo ĝeneraligi tuj post asimilado

Kio ebligas dedukti tiel rapide? Mensa refleksa agado, kiun la svisa psikologo Piaget siatempe nomis ĝeneraliga asimilado. Oni asimilas elementon, kaj tuj ĝeneraligas ĝian uzon, ekster la kampo de la jam akiritaj scioj kaj sperto. Nu, la interesa punkto estas, ke tio estas la natura sistemo lingve komuniki. Per natura  mi celas: kion spontane faras nia cerbo, kiam ne intervenas eksteraj influoj.

Kiel ni povas koni tiun naturan funkciadon? Observante la kazojn, kiam lingva esprimiĝo malkonformas kun la socia normo, ekzemple ĉe infanoj komencantaj paroli, ĉe fremduloj, kiuj provas komprenigi sin per lingvo neplene mastrata, ĉe homoj parolantaj dum kuracilo aŭ alia drogo (inkluzive alkoholajn) portempe malfortigas la kontrolilojn en la cerbo, ĉe homoj tuŝataj de forta emocio, tiel ke por ili pli gravas komuniki ol paroli laŭnorme, ktp. Studo pri la hezitoj de personoj, kiuj, parolante sian lingvon, ne tuj sukcesas vortigi sian penson, ankaŭ liveras indikojn pri la rolantaj mensaj procezoj. Eĉ analizoj pri la evoluo de lingvoj rivelas, kien kondukas la naturaj tendencoj de lingvouzado.

Tiuj esploroj montras, ke la ĉefa faktoro en natura sin-esprimo estas ĝeneraliga asimilado. Mi memoras ĉinan infanon, kiu klare prononcis wo bu you, 'mi ne havas', dum la ĝusta formo estus wo meiyou: nia ne  preskaŭ ĉiam tradukiĝas per bu  en la ĉina, sed, pro stranga escepto, antaŭ you, 'havi', oni devas diri mei. Tiu eta ĉino ĝeneraligis la asimilitan ne-signon. Alia ekzemplo: s-ino Bormann citis al mi germanan infanon, al kiu oni demandis "Bist du müde?", 'ĉu vi estas laca?', kaj kiu respondis: "ich bist nicht müde", 'mi ne estas laca'. Anstataŭ modifi la verboformon laŭ la pronomo (la ĝusta frazo estus ich bin nicht müde), ĝi ĝeneraligis la duapersonan.

Simile, mi foje aŭdis anglan infanon diri he comed, 'li venis', anstataŭ la ĝusta, neregula, he came  (ĉe la plimulto el la verboj, la pasinta tempo esprimiĝas per la finaĵo -ed  en la angla). Konfirmon, ke tiel parolas anglaj infanoj mi ĵus trovis en romano, en kiu dekjara Darren Wilkes diras She never seed me, 'ŝi neniam vidis min' (li uzas seed  anstataŭ la ĝusta formo saw) kaj Only she never knowed, 'sed ŝi neniam sciis' (knowed  anstataŭ knew) (P. D. James, A taste for death, New York: Alfred A. Knopf, 1988, p. 402). Klare, temas pri plej natura tendenco.

Tre ofte, ĉe fremdlingvano, post-asimila ĝeneraligo montriĝas pli forta ol la strukturoj de la gepatra lingvo. Por esprimi la ideon 'se mi havus', la plimulto el la anglalingvaj lernantoj de la franca spontane diras si j'aurais, kiel ĉiuj francaj infanoj, dum rekta traduko el la angla if I had  kondukus al la ĝusta formo si j'avais. Simile, mi notis ĉe (neesperantista) anglalingvano parolanta france la formon s'il viendra, 'se li venos' (laŭvorte, angle, if he will come), kvankam rekta traduko el lia nacilingvo produktus la ĝustan s'il vient (angle if he comes). En tiuj du kazoj, aperas en la franca formoj malĝustaj, kiuj estus ankaŭ eraraj en la gepatra lingvo, sed kiuj estus ĝustaj en Esperanto: nia lingvo sekvas pli proksime la naturan funkciadon de esprimiĝo ol la plimulto el la etnaj.

Asimilado ĝeneraliga okazas ne nur ĉe gramatiko, sed ege ofte ankaŭ ĉe vortfarado. En la franca, al nia strukturo ne--ebla  respondas oftege, sed ne ĉiam, la strukturo in--able  (aŭ, se la unua konsonanto de la radiko estas lipa, im--able); la formo uzata por enŝovi la verban radikon estas tiu, kiun oni as-tempe uzas post vous, 'vi': 'vi trinkas' estas vous buvez, 'netrinkebla' do estos imbuvable. Sed estas multegaj esceptoj. Ekzemple, 'neatingebla' estas inaccessible, dum la normala maniero diri 'vi atingas' estas vous atteignez. Tamen, ĝeneraliga asimilado konstante influas, kaj oni ofte aŭdas la eraran formon inatteignable.

La franca vorto tradukanta nian farebla  estas interesa, ĉar ĝi manifestas dufojan nekonscian aplikon de ĝeneraliga asimilado. Kiel ĉi-supre dirite, la verba formo nekonscie uzata por formi la able-adjektivojn estas tiu, kiun oni uzas as-tempe post vous: vous punissez, 'vi punas' > punissable, 'punebla', 'puninda'. Sed tiu formo mem estas ligita al la is-tempa formo: malantaŭ vous punissez, 'vi punas' aŭ vous buvez, 'vi trinkas', kaŝiĝas vous punissiez, 'vi punis', kaj vous buviez, 'vi trinkis'. Kiel konstante en la franca, troviĝas esceptoj. Por la verbo faire, 'fari', tiu regulo ne aplikiĝas. Oni diras vous faisiez, 'vi faris', sed vous faites, 'vi faras'. La natura emo ĝeneraligi asimilaĵon estas tre forta: ne nur ĉiuj franclingvaj infanoj komence diras vous faisez, 'vi faras' (la ĝusta formo vous faites  enradikiĝas nur post plurjara korektado), ne nur multaj fremdlingvanoj faras same, kiam ili parolas france, ne nur same faras multaj plenkreskaj franclingvanoj, kiam ebriaj aŭ sub influo de forta emocio, sed la oficiala lingvo fakte uzis tiun formon kiel bazon por la adjektivo 'farebla': faisable.

Kruciĝo de plene konsekvencaj serioj

Ni nun revenu al la spirito de Esperanto. Se vi konsideras la ĉi-supre prezentitajn ekzemplojn, vi rimarkos, ke ĉiufoje, kiam la spontane naskita nacilingva formo estas neĝusta, apliko de la samaj formadprincipoj kondukas nialingve al tute ĝusta formo. Ni do povas konkludi, ke unu el la aspektoj de la spirito de Esperanto – io tipe esperanta – estas la fakto, ke ĝeneraliga asimilado en ĝi regas senbare.

Efektive, en Esperanto, la plimulto el la vortoj situas kruce de perfekte konsekvencaj kvazaŭ-senfinaj serioj. Alivorte, ĝeneraliga asimilado okazas ne nur ĉe unu el la elementoj, sed ĉe almenaŭ du. La tabelvortoj estas nur aparta apliko de ĉi tiu principo. Sed ni prenu ekzemple tute alitipan vorton: ŝafejo. En la menso, ĝi situas jene:

  ŝafo  
  ŝafino  
  ŝafido  
  ŝafa  
hundejo ĉevalejo bovejo ŝafejo kolombejo porkejo ...
  ŝafaĵo  
  ŝafaro  
  ŝafisto  
  ...  

Ni komparu kun la franca. Eĉ limigante nin je la kvin vortoj centre de la kruco, tuj montriĝas, kiagrade ĉi-kaze la lingvo de Molière baras la vojon al la natura inklino ĝeneraligi asimilitan lingveron:

  ovin  
étable bergerie pigeonnier
  mouton  

Ne pli helpas la angla vortsistemo:

  ovine  
cowshed sheep-fold pigeon house
  mutton  

Nek vertikale, nek horizontale retroviĝas konsekvenca serio. Tio praktike signifas, ke, en la franca aŭ en la angla, por akiri la vorton kaj por retrovi ĝin laŭbezone, la menso uzas multe pli da nerva energio.

Ŝparo de nerva energio

Kiam mi estis psikologia studento, por konsciigi nin pri la rilato inter nerva elspezo kaj reguleco de la ago-skemoj, la gvidanto de lernogrupo foje proponis jenan eksperimenton. Ni registris per plej preciza tempomezurilo (estis ja en Svislando!) la daŭron necesan por partigi kompleton da ludkartoj en diversaj kondiĉoj. Eĉ se perfekte atenditaj, la rezultoj imponis. Se la instrukcioj estas, ekzemple:

Metu ĉiujn ruĝajn maldekstren, escepte de la bubo; de iu ajn sepo; de la kera deko; de la karoa aso; de la reĝino, egale ĉu ĝi estas kera aŭ karoa, se ĝin antaŭas nigra karto; de la kera reĝo, se ĝi aperas post karto kun valoro inter du kaj ok, alia ol la trefa kvaro; ktp,

la tempo necesa por ricevi la postulatan kartogrupon estas multe pli longa ol se la regularo konsistas el unu frazo:

Metu la ruĝajn maldekstren kaj la nigrajn dekstren.

La pli longa daŭro de la unua tasko spegulas la pli altan kvanton da energio, kiun bezonas la nerva sistemo por ĝin plenumi.

Nu, la plimulto el la naciaj lingvoj enhavas regulojn kompareblajn al la unua serio de instrukcioj. Sekve, la nerva fluo konstante elspezas sian energion ĉe blokoj, baroj, devojigoj kaj stumblejoj ĉiaspecaj. Legante ĉi tion, verŝajne kelkaj el vi pensas: "Li troigas. Mi lernis la anglan, la germanan aŭ tiun aŭ tiun ĉi lingvon, kaj mi parolas ĝin flue. Ne estas tiel terure." Se tiel estas, mi gratulas vin. Sed eble tute simple vi ne konscias vian sportan nivelon.

Kiam vi uzas Esperanton, vi estas kiel homo, kiu kuras rektalinie sur ebena tereno. Kiam vi uzas la alian lingvon (se ne estas unu el la malmultaj kun strukturoj same regulaj, kiel la esperantaj), vi kuras sur tereno kun fortaj deklivoj, jen supren, jen malsupren, sekvante zigzagan vojeton kun harpinglaj turniĝoj, plenan je truoj perfide faligaj, kaj kiun de tempo al tempo rokoj batas, tiel ke ne eblas pluiri sen grimpi transen. Se vi flue parolas, tio signifas, ke vi tiom ekzercis vin, ke vi parkere konas la malfacilajn lokojn kaj, ĉiufoje, la plej efikan manieron ilin venki. Vi similas al atleto, kiu ĉiutage trakuras la ĵus priskribitan terenon. Sed eĉ se via kurrapideco havigas al vi aplaŭdon, tamen restas la fakto, ke, sur tiu tereno, via koro pli rapide batas, vi spiras pli forte kaj brue, vi estos pli laca, ol dum vi kuris senturne kaj senbare sur la ebenejo. Kiom ajn ekzercita vi estas, vi elspezis pli da energio.

Mal-: ĉu beno aŭ malbeno?

Kuri sur malfacila tereno povas esti stimule, se oni tion faras propravole por la plezuro sporti aŭ kun la celo trejni sian korpon. Sed homoj, kiuj deziras (aŭ devas) intergente komuniki, rajtas ne esti sportemaj, aŭ preferi aliajn kampojn por atleti. Al ili Esperanto estas destinita. Tial Zamenhof konceptis ĝin tiamaniere, ke komunikado okazu senstreĉe. (Se vi ŝatas streĉi viajn fortojn, ne mankas terenoj por vin trejni: lingvoj kiel la rusa, la franca kaj la araba dissemis stumblejojn abunde.)

Por eviti streĉon, necesas senti sin sekura. Al tiu sekureca sento kontribuas la scio, ke oni ĝuos grandan liberecon en la kombina uzo de la lingvaj elementoj. Pro tio, verŝajne, la prefikso mal-  tiom uziĝas en la "reala lingvo".

Efektive, esplorante pri parola Esperanto, mi miris pri la ofteco de tiu prefikso. Homoj konstante uzas ĝin, ofte humure. Jen bela ekzemplo de lingva ero, kiun la homoj rapide asimilas kaj emas ĝeneraligi. Kaj tamen, mal-  elvokas reziston ĉe relative multaj.

En letero, kiun mi ĵus ricevis, brazila amiko diras, ke oni nepre bezonas la vorton liva  por anstataŭi maldekstra. Kiel malsamaj homoj estas! Mi ne pretendas esti normala (se tio signifas ion), sed Esperanto estas la sola lingvo, en kiu mi havas neniun problemon pri 'dekstra' kaj 'maldekstra'. Eble vi ne kredos min. Se tiel, demandu miajn edzinon kaj gefilojn, ili konfirmos al vi jenon: kiam mi ŝoforas kaj mia apudulo instrukcias, ke mi iru dekstren aŭ maldekstren, se li konas min, li mane gestas al la ĝusta direkto, ĉar nek en la franca, nek en la angla, nek, verdire, en iu ajn el la aliaj nacilingvoj, kiujn mi iom scias, mi havas ĝustan reflekson. Nur en Esperanto mi ne eraras.

Kompreneble, se la granda plimulto el la homoj havas problemon malan al la mia, mi volonte konsentos, ke oni rezignu je maldekstra  favore al liva  aŭ alia taŭga formo. Mi neniel volus trudi miajn apartaĵojn. Tamen mi esperas, ke oni respektos la starpunkton de tiuj, kiuj diferencas de la plimulto, kaj ke oni memoros la averton de Zamenhof, "kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute  akceptitaj" (vd  ĉi-supre, p. 10; ĉi-foje substrekis mi).

Sed, kiel mi jam diris, mi fidas je la saĝeco de la kolektiva, nekonscia maniero solvi lingvajn problemojn. Pro tio min tiagrade interesas la formoj, kiuj spontane ŝprucas ĉe interbabilado. Al tiu, kiu surterene esploras, kiel faras ĉiu serioza lingvisto, baldaŭ evidentiĝas, ke mal-  ege oftas en la "reala lingvo". Mi jam citis malstultiĝo  kaj malprotestas  en la sekcio pri la riĉeco de la parola lingvo, sed mi povus aldoni centojn da aliaj kazoj.

Ekzemple, foje mi diskutis kun Mark Fettes, la nuna redaktisto de Esperanto, okaze de kunveno, ĉe kiu ni kune reprezentis UEAn, kaj li diris al mi: "tio estus malpozitiva reago" (Ĝenevo, 88.02.06). Mi bedaŭrinde ne scias, ĉu li konscie elektis tiun formon, aŭ ĉu simple la vorto enmensiĝis al li pli rapide ol negativa.

La esprimon nek tro, nek maltro  mi registris tiel ofte, ke ĝi eble jam ŝabloniĝas. Plurfoje, mi notis malkiel  en la senco 'kontraŭe al', 'diference de'. Jen kelkaj pliaj ekzemploj:

Ili riproĉas, ke la lingvo estas malnatura  (Pekino, Ĉinio, 86.07.29, ĉino; miaopinie, tiu ĉino trovis la ĝustan esperantigon de la koncepto, kiun ni kutime vortigas per artefarita, kio elvokas ion tute alian)

Tio estas tro malpoezia (Locarno, Svislando, 87.05.16, itallingva sviso)

Mi estas malpesimisma  (Santala, Finnlando, 87.07.14, ĉiliano, kiu poste klarigis, ke li ne estis certa, ĉu la radiko optimism  ekzistas)

Kiam okazos la malinaŭguro?  (Santala, Finnlando, 87.07.18, brito)

Oni hodiaŭ malfestas la sovetiigon de Estonio (Tallinn, Estonio, Sovetio, 87.07.20, estono)

La ekspozicio estos malinaŭgurata dimanĉon  (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, kroato)

Mi venas por lerni, ne por mallerni  (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.05, aŭstralianino, laŭdevene pollanda judino)

Temas pri malfermita, t.e. aperta personeco (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, kroato; interesa ekzemplo: ĝi montras, ke la unua vorto atinganta la menson estas la derivaĵo, la neologismo alvenas nur poste)

Ni malsekvu la sagojn (por reveni laŭ vojo, kiun ni trovis sekvante sagojn direktomontrajn; Vieno, Aŭstrio, 87.10.28, germano)

Li estas malfaka kuracisto (t.e. ĝeneralmedicinisto; Ĝenevo, Svislando, 88.11.07, germanlingva sviso).

La reala lingvo uziĝas ankaŭ en korespondado. Por persono, kiu lingviste interesiĝas pri tiu aspekto de ĝi, publikigitaj leteroj de legantoj estas plej interesa fonto de observoj. La ĉi-supra teksto jam estis tajpita, kiam mi legis la numeron de julio-aŭgusto 1988 de Esperanto. En ĝi, sur sama kolumno, aperas du interesaj mal-aĵoj:

En pluraj aliaj kazoj, mi intence uzas verbojn malpive  (t.e. 'kontraŭe al tio, kion PIV rekomendas'; Aldo de' Giorgi, Esperanto, julio-aŭgusto 1988, p. 137)

Urĝe bezonata estas (...) gramatiko de la lingvo, kiu malkomplikos la enhavon de [PAG] (Audrey Childs-Mee, samloke).

La kontrasto inter la malŝato al tiu prefikso ĉe kelkaj esperantistoj kun literatura pretendo unuflanke, kaj, aliflanke ĝia ofteco en la spontana lingvo, ĉefe parola, sed ankaŭ letera, vere mirigas min. Mi tute ne scias, kiel klarigi la menciitan malŝaton. Ĉu tiuj aŭtoroj hontas pri la ekzisto de mal-  kun tiu senco? Temas ĝenerale pri homoj el latinidaj lingvoj aŭ kun alta estimo al la latina; eble ĝenas ilin, ke mal-  en tiu lingvofamilio laŭdevene signifas 'malbona' (dum en la slava, ĝi signifas 'eta' aŭ 'malmulta': en la rusa, sil'nyj  signifas 'forta', malosil'nyj  'malforta', t.e. 'malmultforta', 'malgrandforta').

Aŭ ĉu ĝenas la sono? Ĉu ĝi estas tro aŭdebla? Verŝajne intence Zamenhof elektis prefikson speciale klarsonan, ĉar li opiniis grava tuj distingi ion disde ties malo. Ĉu ĝenas la ofteco? Min tio ne ĝenas, sed miajn kriteriojn difinis vivo malsama ol tiu de la homoj, kiujn mal-  agacas. Ĉu ĝenas ia dubsenceco? Estas vere, ke vortoj kiel malmanĝi  povas egale signifi 'vomi' aŭ 'feki', kaj ke kelkaj aliaj, kiel maltima, ne estas tute certe kompreneblaj komence. Sed tio rilatas al ege malgranda nombro da radikoj.

Ĉu ili riproĉas tendencon konfuzi la mal-vorton kun ĝia kontraŭo? Se jes, ili timas nerealan danĝeron. En pli ol dudek jaroj da atenta aŭskultado kaj da registrado de parola Esperanto, mi neniam spertis unu miskomprenon ŝulditan al mal-. Mi ĉeestis erarojn, ekzemple malfermi  anstataŭ fermi, sed ne miskomprenojn. Similaj eraroj aperas same ofte en ĉiuj lingvoj: vortoj, kiuj rekte kontrastas unu la alian, lokiĝas najbare en nia menso kaj ni facile diras la kontraŭon de tio, kion ni celas. Ĉar la kunteksto komprenigas la penson, la plimulto el tiuj okazoj restas neperceptataj. Nur esploranto pri lingvo rimarkas ilin. En Psikopatologio de la ĉiutaga vivo, Sigmund Freud, inter multaj ekzemploj de fuŝ-agoj, citas prezidanton, kiu (germane) diras: "mi fermas la kunsidon", anstataŭ "mi malfermas" ĝin; estas do klare, ke tute ne temas pri fenomeno ligita al la lingvo.

Kial ferm kaj malferm?

Koncerne la vortojn fermi  kaj malfermi, multaj kritikas, ke Zamenhof elektis ferm  kiel bazan radikon, de kiu oni derivas la vorton malfermi. Kial li tion faris? Rapida kontrolo montras, ke ferm  ne estas pli ofta. Sed malprave, miaopinie, oni vidas en tiu elekto eraron.

Zamenhof havis eksterordinaran psikolingvikan intuicion, kiun li plej ofte sekvis, tute saĝe. Nu, ŝajnas, ke por nia menso, la baza koncepto estas stato. Ago, kiu ŝanĝas tiun staton, estas io malpli fundamenta.

Komodo ŝajnas pli normala kun la tirkestoj fermitaj. En librovendejo aŭ biblioteko, la granda plimulto el la libroj estas fermita. En vinbutiko, la boteloj estas ŝtopitaj. En dormoĉambro, lito estas kovrita (aŭ, en kelkaj landoj, volvita). Ie, funde de nia nekonscia menso, ni rigardas fermitecon la normala stato. La alia normala stato estas, ke troviĝu nenio fermebla: baze, diras nia menso, aŭ ne troviĝas pordo (nur libera pasejo), aŭ ĝi estas fermita. Malfermi estas ago, kiu likvidiĝas en eta momento, kaj do ne havas same densan ekziston kiel la longa, daŭra, konstanta stato de fermiteco. Se, revenante el ferioj, vi vidas de malproksime, ke viaj pordo kaj fenestroj estas malfermitaj, via tuja reago estas, ke io estas ne en ordo. Similajn faktojn nia menso nekonscie registras ekde la plej juna infaneco. Tial por ĝi, 'malfermi' rompas ion en la normala stato de aferoj, kaj estas do derivita koncepto.

Verŝajne pro tiu universala maniero koncepti, la plimulto el la lingvoj rigardas la fermitan kaj similajn statojn plej bazaj, tiel ke fermo esprimiĝas per simpla radiko, dum la vortojn por la ideoj proksimaj al malfermado oni derivas el la baza 'ferm'-verbo helpe de afikso. En aviadilo, la stevardino diras angle: "Fasten your seat belts" ('fermu viajn sekurzonojn'), kaj la vorto uzata por signi malfermon estas unfasten. En la franca, oni diras verrouiller / déverrouiller  ('rigli' / 'malrigli'), boucher / déboucher  ('ŝtopi' / 'malŝtopi'); couvrir / découvrir  ('kovri' / 'malkovri'); voiler / dévoiler  ('vuali' / 'malvuali'); lier  / délier  ('ligi' / 'malligi'); nouer / dénouer  ('nodi' / 'malnodi'); visser / dévisser  ('ŝraŭbi' / 'malŝraŭbi'); ktp. La origina vorto ĉiufoje indikas fermon, t.e. malebligon de rekta percepto aŭ de libera ago, kaj malfermo esprimiĝas derive.

En la angla oni diras to lock / to unlock  ('ŝlosi' / 'malŝlosi'); to pack / to unpack  ('paki' / 'malpaki'); to button / to unbutton  ('butoni' / 'malbutoni'); to latch / to unlatch  ('klinke fermi' / 'klinke malfermi'); to bolt / to unbolt  ('rigli' / 'malrigli'); to tie / to untie  ('ligi' / 'malligi')... En la germana ni havas schliessen / aufschliessen ('ŝlosi' / 'malŝlosi'); wickeln / entwickeln ('volvi' / 'malvolvi'); decken / entdecken  ('kovri' / 'malkovri')...

La rumana, en kiu 'fermi' diriĝas închide  kaj 'malfermi' deschide  konfirmas tiun regulecon, pri kiu ni trovas multajn ekzemplojn ankaŭ en la rusa. La rumana prefikso des-, kiel la franca -, dis-  ja respondas ĝenerale al la esperanta mal-, kaj la radiko chide  (prononcu: kide), parenca al la itala chiudere, al la franca clore, fakte signifas 'fermi'. La rumana vorto do estas ekzakte paralela al nia malfermi. Ankaŭ la malnovfranca havis similan verbon: desclore, 'malfermi'. La nuntempa franca éclore, 'malfermiĝi' (parolante pri floro, kiu estis burĝona), prezentas plian ekzemplon de kazo, en kiu la vorto pri malfermo derivas de la vorto signifanta 'fermi' (clore).

Finan ekzemplon ni ĉerpu ekster Eŭropo. En la svahilia, la verbo 'malfermi' formiĝas el 'fermi' kiel regula mal-derivaĵo: kufunga, 'fermi', kufungua, 'malfermi' aŭ kufumba, 'fermi', kufumbua, 'malfermi' (komparu kukunja, 'volvi', kukunjua, 'malvolvi'; kufuma, 'teksi', kufumua, 'malteksi'; kuvaa, 'vesti sin', kuvua, 'malvesti sin', 'senvestigi sin').

Tiuj ekzemploj ŝajnas al mi sufiĉaj por montri, ke Zamenhof ne mispaŝis elektante ferm  kiel bazan radikon.

Ena filozofio

Kial mal-  tute ne ĝenas min? Eble ĉar mi lernis la lingvon estante 11-, 12-jara, kaj do ne havante la saman lingvan fonon kiel plenkreskuloj jam lernintaj la latinan aŭ similan lingvon. Se, kiel mi supozas, Esperanto logas homojn, kiuj deziras novan, pli egalecan manieron interrilati, estas normale, ke multaj havas, fone de la menso, la penson: "Kial unu homo (Zamenhof) diktu al mi, kiel mi esprimu min? Mi estas lia egalulo. Ankaŭ miaj ideoj samrajtas." Tia rigardo al la lingvo konformas al ĝia spirito, aŭ pli ĝuste al ĝia etoso. Tie fontas la reformemo de multaj esperantistoj.

Sed infano malsame reagas. Kiam mi lernis la lingvon, malmulta  kaj malgranda  estis simple, por mi, oportunaj vortoj, kiuj klare esprimas sian sencon, en sistemo, kiun mi tutkore aprobis, ĉar ĝi estas tute konsekvenca, kio ĝenerale plaĉas al infanoj. Mi ne zorgis pri etimologio, same kiel anglalingvan infanon ne ŝokas la fakto, ke grandson, 'nepo', granddaughter, 'nepino', grandchildren, 'genepoj', povus esti konsiderataj kiel lingvaj monstraĵoj, ĉar la prefikso devenas de franca vorto signifanta 'granda', sed aplikiĝas al homoj pli etaj, fakte anstataŭante francan prefikson kun la senco 'malgranda' (en la franca, oni diras respektive petit-fils, petite-fille, petits-enfants, kaj petit  signifas 'eta').

Ne nur mal-  ne ŝokis min, sed mi vidis en ĝi senfine fekundan vortformilon, plej bonvenan. Mi suspektas, ke pli poste, kiam mia plej ŝatata ĉina korespondanto enkondukis min en la orientazian pensmanieron, kaj kiam mi lernis lian lingvon, mi estis influata de Dao-ismo (Taoismo  laŭ PIV, sed mi preferas la oficialan ĉinan transskribon Dao). Plaĉas al mi la ideo, ke ie en malbona  kaŝiĝas 'bono', en malforta  'forto', en malgranda  'grandeco', en malami  'ami'. Tradicia ĉina mondrigardo, laŭ kiu io enhavas la ĝermon de sia kontraŭo, kaj ankaŭ laŭ kiu ĉiu adjektivo estas relativa, akordas kun mia maniero aliri la realon.

Verdire, ĝian ĝustecon ĉiutage konfirmas mia profesio. Kiom da forto kaŝiĝas en iu malforta, kaj kiom da malforto en fortulo! Kiel proksimas unu al la alia amo kaj malamo! Kaj kiom da psikologia progreso, kiam homo ĉesas kompreni adjektivojn kiel ion absolutan, difinitan per si mem, dum fakte ili postulas referencon. Ĉu malgranda  elefanto ne estas imprese granda? Ĉu ne kortuŝe malgranda  la plej granda  formiko? Tio, kio malfacilas  al mi, eble estas por vi plej facila. Kiam homoj suferantaj pro "komplekso pri malplivaloro" komprenas, ke en la frazo "mi estas malforta" aŭ "mi konstante malsukcesas", la vortoj malforta  kaj malsukcesas  rilatas al nur unu aspekto de ili, kaj ke ie ili havas ankaŭ forton kaj sukcespovon, ili ekiras la vojon al plena liberiĝo el tiuj turmentaj ideoj pri si mem, venenaj al la vivĝojo.

Ni rimarku, ke simila saĝeco troviĝas ankaŭ en okcidento: "Feliĉaj la malfeliĉuloj, amataj la malamataj, altaj la malaltuloj" klare sonas en la mesaĝo de la krista surmonta prediko. Iu filozofia ludo kaŝiĝas en la mal-vortoj, kiu ege plaĉas al mi. Sed estas vere, ke Kartezio (francanome Descartes) ege malhelpis kompreni tiun aliron al konceptoj, rigardataj kiel duvizaĝaj.

Jes, mal-  ricevas de mi fervoran ŝaton kaj estimon. Kiam mi legas tutan tekston sen ĝi – ekzemple la iltis-an Literaturan Manifeston  – mi havas la impreson, ke mankas io, kaj instinkte mi konkludas, ke la aŭtoro ne kapablas verki nature, ke li ne posedas la normalan lingvon, la realan. Subjektiva mi estas, ĉu ne? Kompreneble! Sed ĉu ne ankaŭ ili, kiuj kondamnas mal-?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.