La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BONA LINGVO

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4. EMO DIFINI, EMO ELVOKI

Angoro kaj trovalorigo de la maldekstra cerbo

La fakto, ke mal-  povas uziĝi senbare, estas aspekto de la mutacio. Sed mutacio signifas rompon, kaj rompo dolorigas. Aŭ ĝi vekas neelporteblan angoron.

Tian angorigan rompon travivis la homaro, kiam sciiĝis, ke la stabila tero, apogita sur fortikaj fundamentoj, kiu estis ĝia vivejo, fakte estas nur pilketo ŝvebanta en nesolida medio. Imagu! Ni estis la centro de la universo; nin protektis plafono nomata ĉielo, ornamita de lumiloj, kiuj iras sur ĝi sian regulan iron; la ebenaĵo, sur kiu ni staris, sentiĝis plej firma; kaj ĉion ĉi oni ekmontras eraro, iluzio, kaj la grundon oni forprenas de sub ni por tien loki abismon! Terura bato tiu rivelo estis.

Pro ĝi, verŝajne, okazis la filozofia renverso de Kartezio: se ni ne plu povas fidi la evidenton pri la ekstera mondo, kie trovi ion firman? Kartezio imagis, ke tion povas doni nur logiko kaj pensado: eĉ la scion pri la propra ekzisto li pendigis de pensado: mi pensas, mi do estas. Kiel malsame homoj reagas! Mian ekzistosenton mi perceptas el sufero kaj ĝuo, el konscio pri mankoj kaj pleniĝoj, el mia povo ami kaj admiri... Sed mi ne estas filozofo.

Estu kiel ajn, la terura timo, kiu kaptis la eŭropanojn subite konsciajn pri sia sur-abisma situo, stimulis, helpe de Kartezio, la maldekstran cerbon. La rezultoj de tiu mensa revolucio, kiu, verdire, ĉefe trafis Okcidenton, sentiĝas ankoraŭ nun: la hodiaŭa universitata etoso, pure intelekta, la publika instruado, nia civilizacio materia estas stampitaj per tiu supervalorigo de penso super sentado, de dedukto super intuicio, de kredo super fido.

Franca edukprincipo influas lingvan konceptadon

Kartezio estis franco, kaj liaj ideoj pli influis la francan kulturon ol la aliajn (sed la plimulto el la postaj plej influaj filozofoj, kiuj iris similan vojon, portante pensadon pli supren ol ĉion alian, estis germanoj; sekve, la germana kulturo simile ĉefvalorigis la maldekstracerbajn funkciojn: pensado, disciplino, rigoro, pedanta precizeco alte rolas tiugente). Nu, la franca pensmaniero ludis aparte gravan rolon en nia lingvo. Tio okazis parte, verŝajne, pro la prestiĝo, kiun la franca kulturo havis fine de la pasinta jarcento, kaj parte pro tio, ke francoj fariĝis tre gravaj en la movado ekde la komenco de la nuna. Ne hazarde la unua kongreso okazis en Francio, kaj la dua en franclingva urbo. Ankoraŭ nun, franclingvanoj estas strange multnombraj en la Akademio. La ĉefredaktoroj de niaj plej prestiĝaj vortaroj, Plena Vortaro  kaj Plena Ilustrita Vortaro, estas francoj. Franco kunaŭtoris Plenan Analizan Gramatikon.

Nu, la francoj aliras sian lingvon, kaj do lingvojn ĝenerale, malsame ol la plimulto el la aliaj popoloj. Franca infanedukado ege emfazas la neceson uzi pri ĉio la "ĝustan terminon". Kaj ie, en la subkonscio de l' francoj, flagras la ideo, ke la spontana vorto, la infane kreita, ne estas la ĝusta, ĉar ĝi sonas tro simple.

Dum la lasta somero, mi ĉeestis jenan scenon, kiu verŝajne estus neimagebla en alia lando ol Francio. Mia edzino kaj mi gastis ĉe terkulturisto, samtempe vinproduktisto, viro klera, kiu pasigas multan tempon surtraktore kaj mane laboranta, sed kiun ankaŭ karakterizas alta intelekta nivelo kaj ekonomi-konscia maniero prizorgi sian bienon. Ni parolis pri la vetero kaj lia edzino diris: "Mi aŭdis ĉe la radio, ke la nulopunkto troviĝas je alteco de 4000 metroj". Ekkoleris la viro kaj diris: "Min incitas via manio neniam uzi la ĝustan vorton. Se vi parolas pri izotermo  diru izotermo, ne nulopunkto." Certe troviĝis, baze de tiu reago, ia geedza konflikto, sed en kiu lando edzo ema riproĉi sian edzinon elektus kiel pretekston la neuzon de komplika, scienca vorto en plej banala interparolo privetera?

Jen alia ekzemplo. Tuj post la dua mondmilito, Belgio kaj Svislando havis pli altan vivnivelon ol Francio, kaj, kontraste kun tiu, disponis dolarojn, kiuj ebligis importi multon el Usono. Inter la novaj varoj, kiuj tiel atingis ilin, troviĝis la unuaj magnetofonoj. Kaj en Svislando kaj en Belgio, franclingvanoj nomis ilin enregistreurs, ĉar la funkcio de tiuj aparatoj ja estas enregistrer  ('registri'; tiun vorton oni uzis por surdiskigo). Se riskis okazi konfuzo kun alia tipo de "registrilo", oni diris enregistreur magnétique.

Kaj jen post kelkaj jaroj similaj aparatoj fine aperis en Francio. La francoj, ignorante jam radikiĝintan lingvouzon en du franclingvaj regionoj – tri, fakte, ĉar, se mi ne eraras, ankaŭ en Kanado oni uzis enregistreur  – organizis fakkunvenojn por diskuti pri la termino kaj akuŝis je magnétophone, bela sciencosona vorto, kies ĉefa kvalito estis verŝajne, ke ĝi estis ne tuj komprenebla – kontraste kun enregistreur  – kaj do pli probable respondis al la nekonsciaj kriterioj de "la ĝusta termino".

En Francio, do, kiam infano uzas "neĝustan terminon", oni korektas ĝin. Tio kredigas al ĝi, ke nur unu vorto estas uzebla por unu koncepto, aŭ ke, se ĝi uzos vorton kun pli vasta signifo, ĝi eraros, ĝi agos malbone. Tial konceptoj, kiuj alipopole inkluziviĝas, ruspupe, unu en la alian, staras aparte kaj kontraste en la franca menso. Anstataŭ inkluzivi, la francoj kontrastigas.

Ekzemple, kiam franca infano, ekvidante unuĝiban kamelon, krias: "Oh! Un chameau!" ('Ho! Kamelo!'), la patro tuj korektas: "Ce n'est pas un chameau, regarde, il n'a qu'une bosse, c'est un dromadaire" ('Ne estas kamelo, rigardu, ĝi havas nur unu ĝibon, estas dromedaro'). En la aliaj gentoj, la kategorio "kamelo" inkluzivas la subkategorion "dromedaro". (Rigardu la desegnaĵon sur la pakoj de Camel-cigaredoj.) Ne ĉe la francoj. Tie, la dromedaroj ne estas kameloj, ili, pro la eduksistemo, fiksiĝas en la menso precize kiel io kontrasta al kameloj, kiel io atentinde plej nekamela: "Ne estas kamelo, estas dromedaro." (En alia popolo, patro deziranta klerigi dirus: "Ho jes, kamelo! Tian unuĝiban kamelon oni nomas dromedaro"). Kiel ofte, la spontane uzata vorto facile prononceblas (chameau  elparoliĝas /ŝamo'/), dum la altrudita de la gepatroj estas pli komplika: plia ekzemplo, ke "la ĝusta termino" devas soni barbare.

Nuntempe, se usonano diras al mi "It is recorded on tape" ('ĝi estas registrita sur bendo'), li plej probable parolas pri kasedo. Tape, 'bendo', inkluzivas la bendojn aranĝitajn en maldika skatoleto tiamaniere, ke la du bobenoj ne apartiĝas (alivorte, en kasedo). Ĉe francoj, la vorto bande  ne inkluzivas la bendojn enkasedajn. Se vi diras "enregistré sur bande", franco bildigas al si unusolan bobenon, kies bendon vi povas tuj mane tiri kaj malvolvi, kaj kiun vi devas mem alkroĉi al malplena bobeno. Se temas pri bendo enkaseda, vi devas nomi ĝin cassette, kaj franco normale eĉ ne pensas pri tio, ke la aĵo en ĝi fakte estas bande. Kiam la koncepto "kasedo" aperis, anglalingvanoj ĝin inkluzivis en la pli vastan koncepton "bendo", francoj ĝin kontrastigis al ĝi.

La franca maniero procedi, kiu radikas en la sistemo kartezia (Kartezio ja emfazis la neceson rezoni per ideoj klaraj kaj apartigitaj), ial transformiĝinta al io pedante aplikenda, rajtas je respekto. Fakte, lingvo tiagrade enplektiĝas kun penso, ke pensi laŭ la inkluziva sistemo estas por multaj francoj tre malfacile, se ne diri neeble. Kiam mi klarigas al franco, ke la objekto, kiun li nomas fauteuil ('brakseĝo', 'apogseĝo') estas iu formo de seĝo, kaj ke usonano povas nomi ĝin chair, 'seĝo', sen la precizigaj vortoj (la preciza esprimo estas armchair, overstuffed chair, easy chair  aŭ comfortable chair), tre ofte venas la reago: "Sed fotelo ne estas seĝo!" Rigardante brakseĝon, multaj francoj ne povas imagi, ke oni povas klasi tiun meblon inter la seĝojn: ĝi estas io alia, apartenanta al tute malsama kategorio.

Sed la fakto, ke iu pensmaniero respektindas, ne signifas, ke ĝi estas oportuna. Por intergenta lingvo, la franca sistemo ja alportas kun si seriozajn malavantaĝojn.

La signif-amplekso de la vortoj: io konvencia

La insisto pri "la ĝusta termino", pro la aĝo, kiam la infano komencas ĝin preni serioze, fiksas en la nekonscia menso la ideon, ke la realo jam estas dividita en konceptojn, ĉiu el kiuj estas nomita, aŭ almenaŭ nomebla kaj nomenda. Ĝi emigas pensi, ke "verdo" ekzistas per si mem, kiel io per si aparta de "bluo". Fakte, la realo de la spektro estas kontinua, kaj ke oni metas la limojn tien kaj ne tien ĉi, estas arbitra tradicio de la koncerna kulturo. Kiam ĉinlingva konato, kun kiu mi foje trinkis kafon en la Singapura flughaveno, mire rimarkis, ke la tiea sukero estas huang, li uzis vorton, kies kutima traduko estas "flava". Tiu nerafinita sukero estis bruna por miaj okuloj kaj menso, sed la ĉina huang  havas alian signifkampon ol nia flava: ĝi etendiĝas al tio, kion ni nomas bruna.

Simile la du kontrastaj francaj konceptoj fier, 'fiera', kaj orgueilleux, 'malhumila', 'orgojla', estas grupigitaj en la angla en la saman kategorion: proud. Aŭ, eble eĉ pli trafe, konsultu la Esperanto-vortaron de Wells: vi vidos, ke voli  estas tradukita kiel to want, sed ke to want  estas tradukita, unue, kiel deziri. Nu, ĉe multaj popoloj voli  kaj deziri  estas du tute malsamaj aferoj. Voli  ja estas diri jes aŭ ne al sia deziro, tiu verbo signas la reagon al la deziro, kaj sekve elekton, decidon, dum deziri  signifas "senti inklinon al" kaj elvokas naturan, spontanan aperon de tiu inklino. (Voli  estas la reago de la maldekstra cerbo al deziro  unue ŝprucinta cerbobaze.) Tiun distingon la anglalingvanoj ĝenerale ne faras.

Reciproke, la franca havas nur unu vorton, crier, 'krii', por la diversaj manieroj alvoki aŭ laŭtasone esprimi emocion, kiuj por anglalingvano tre diferencas unu de la alia, kaj kiujn li vortigas per tiaj verboj kiel shriek, shout, yell, scream, call out, roar, ktp.

Se ni imagas, ke al ĉiu koncepto de nia kulturo respondas iu realaĵo, ni malfacile akceptas, ke diversaj eroj de nia vortprovizo povas ne havi unuvortan, ekzaktan tradukon en la internacia lingvo. Ni konfuzas tiun mankon kun malriĉeco. Sed tio ĝi ne estas. La angla estas unu el la plej riĉaj lingvoj en la mondo, laŭ la nombro da vortoj kaj da nuancoj, kiujn ili ebligas esprimi. Tamen ĝi ne povas eldiri per unu vorto konceptojn kiel samrasano  aŭ samlingvano, mankas al ĝi ordinara vorto por la koncepto voli, kaj por traduki la simplan francan adverbon frileusement  (kies signifo proksimiĝas al "malvarmtimule"; Zamenhof uzis tiusence frosteme  kaj fornosidiste, sed ĉu tiuj esprimoj ankoraŭ kompreneblas?) ĝi bezonas longan ĉirkaŭvojon, ekzemple: with the kind of shivering movement typical of people particularly sensitive to cold. Tian simplan vorton, kia estas nia esperanta meblo, la riĉega angla lingvo povas traduki nur per komplika multsilabaĵo: piece of furniture. Ke multaj esperantaj vortoj ne estas unuvorte tradukeblaj en la francan aŭ la anglan, kaj reciproke, tio estas tute natura: ĉiu lingvo distranĉas la realon, laŭ propraj anguloj, en tranĉojn kun malsamaj formoj kaj grandecoj.

Ni grupigas en unu koncepton, "ami", vastan kampon da diversaj sentoj, kiu estis dividita en tri kategorioj en la malnovgreka: agapan, filein, eran, depende de tio, ĉu temas precipe pri larĝkora akceptemo, pli amikeca korinklino aŭ ardo pasia.

filein

eran

agapan

obrazek

A
M
I

Se ni bezonas distingi tiujn tri formojn de amrilato, ni precizigas per adverboj aŭ aliaj elementoj. Sed ofte ni ne faras la distingon, eĉ en lingvoj ĝenerale rigardataj kiel riĉaj. En la johana evangelio, ekzemple, troviĝas loko (21, 15–18), kie trifoje Jesuo demandas Petron, ĉu tiu lin "amas", kaj Petro ĉiufoje respondas jese, uzante verbon, kiu signifas "ami". En la tradukoj kutime uzataj en la laŭdire riĉaj lingvoj de Okcidento, revenas ĉiufoje la sama vorto (aimer, to love, liebhaben  k.s.), dum en la greka originalo du malsamaj verboj uziĝas.

Ĉiu kulturo havas sian aliron al la pens- kaj komunik-objektoj. La eŭropa maniero koncepti la gefilojn de samaj gepatroj estas laŭseksa. Sed ekzistas lingvoj, ĉe kiuj ne la sekso estas konsiderata, sed la aĝo. Ekzemple, en la joruba, lingvo parolata en okcidenta Afriko, la divido estas inter pli aĝa kaj malpli aĝa, senkonsidere pri tio, ĉu la gefratoj estas viraj aŭ inaj. En la ĉina, ambaŭ faktoroj estas atentataj, tiel, ke ĝi havas kvar vortojn entute, du por nia frato  kaj du por nia fratino:

Esperanto

frato   

   fratino

    

Joruba

ègbón
'pli aĝa frat(in)o'

àbúrò
'pli juna frat(in)o'

 

Ĉina

gege
'pli aĝa frato'

jiejie
'pli aĝa fratino'

didi
'pli juna frato'

meimei
'pli juna fratino'

La ideo, ke Esperanto estas malriĉa, rezultas el miskompreno pri la diversaj manieroj, laŭ kiuj la malsamaj kulturoj distranĉas aŭ aranĝas en konceptojn la realon aŭ mondojn fantaziajn. Por ĉino, la eŭropaj lingvoj estas ege malriĉaj en sia vortprovizo ebliganta paroli pri familiaj rilatoj. Por nia koncepto onklo, la ĉina havas malsamajn vortojn depende de tio, ĉu temas pri pli aĝa frato de la patro, pli juna frato de la patro, frato de la patrino, edzo de la fratino de la patro, edzo de la fratino de la patrino, ktp.

Tiu atribuo de malriĉeco al Esperanto parte ŝuldiĝas al la franca ideo pri "la ĝusta vorto", kiu ne akceptas, ke la realo aŭ fikcio dividiĝu en konceptojn laŭ aliaj anguloj ol en la gepatra lingvo. Sed eĉ sen ĝi, natura etnocentreco, kombinita kun ideoj prilingvaj naskitaj en infanaĝo kaj neniam forlasitaj, malhelpas kompreni la diferencon inter vortoj aŭ konceptoj unuflanke, la priparolataj realo aŭ fikciaĵoj aliflanke.

Kiu ajn la kaŭzo, multaj havas la impreson, ke Esperanto estas malsupera al la nacilingvoj kaj ke, sekve, necesus ĝin altigi al ties nivelo. Tiucele ili rekomendas enkonduki en ĝin vort-por-vortajn tradukojn de ĉiu koncepto, por kiu ilia lingvo havas terminon. Puraj estas tute certe iliaj intencoj, sed ilia celo estas nerealigebla. Esperanto ja disvastiĝis al ĉiuj partoj de la mondo, kaj montras ekster la eŭropa kultursfero viglecon, kiu pravigas pensi, ke ĝi tie firmiĝos kaj uziĝos pli kaj pli. Se ĉiu popolo rezonos kiel la francoj kaj iliaj samopinianoj, kaj postulos Esperanto-vorton por ĉiu vorto de sia lingvo, nia vortprovizo fariĝos tiel giganta, ke ĝi ne plu uzeblos. Imagu la situacion, kiam por ĉiu familirilato laŭ la ĉina kulturo ni havos novan radikon, kaj same pri multegaj aspektoj de la materia, socia, psika kaj alikampa vivo! Franclingva tradukisto ne taksas sian lingvon malriĉa, ĉar por multegaj anglaj vortoj ĝi ne havas laŭvortan tradukon, li nur lernas la arton esprimi penson, kaj ne vortojn. Tion bonaj esperantistoj instinkte faras nun, plej sukcese. Kiamaniere?

Ili aplikas du principojn: (1) distancigi sin de la vortaroj; (2) sin demandi: "kion mi volas diri?"

Alivorte, ili faras tion, kion vi nature faras, kiam, parolante vialingve al vialingvano, vi ĵus uzis vorton, kiun li ne konas: vi klarigas per aliaj vortoj la aferon. La granda avantaĝo de Esperanto estas, ke la klarigon ĝia struktursistemo povas ege densigi.

Ekzemple, francino foje diris al mi: "Mi bezonas la neologismon timida, ĉar kiam mi estis juna, mi estis tre timida, sed ne timema. En Esperanton la francan vorton timide  oni tradukas per timema. Ne timema  mi estis." Ŝia eraro estis kredi la vortaron. Ĉar ŝi tie trovis timide = timema, ŝi ne serĉis pluen. Fakte, kion ŝi volis diri? La franca koncepto timide  (kaj la similaĵoj de multaj eŭropaj lingvoj) grupigas serion da reagoj, sentoj, kondutoj, kiuj estas tre diversaj.

Aserti, ke ĉar Esperanto ne havas unu vorton, kiu kovras la saman grupon, ĝi estas malriĉa, egalus deklari, ke la malnovgreka ne estas riĉa, ĉar ĝi ne havas unu vorton por nia sentogrupo "ami", aŭ la angla, ĉar mankas al ĝi unu vorto por la diversaj manieroj laŭtvoki, kiun ni nomas krii, aŭ la ĉina, ĉar ĝi ne povas unuvorte esprimi nian koncepton "onklo", aŭ la franca, ĉar ĝi havas vortojn por "krajono", "plumo", "kreto", sed nenion samsencan al nia pli ĝenerala skribilo.

En Esperanto, la koncepto de la franca timide  povas esprimiĝi per tre multaj vortoj kaj esprimoj, ĉiu kun la propra nuanco kaj la propra signif-amplekso. Jen kelkaj: sinĝenema, ruĝiĝema, hontema, inklina sin ĝeni, ema ne aserti sin, ema retiriĝi en sin, ema konscii alies rigardon, nerebatema, ne ŝatanta elstari en grupo, neasertema, timema, gruptimema, timema pri nekonaĵoj (aŭ nekonatoj), sendecida, malcerta pri si, evitema, alfrontevitema, nealfrontema, malinklina sin enĵeti, ne montriĝema, ĉiam provanta malplej elstari, nememfida, manka je memfido, facile ŝancelata, embarasiĝema, retropaŝema, facile lasanta alian imponi al li aŭ ŝi, inklina senti psikan paralizon, inklina senti sin fuŝa, ĝene memkonscia,  ktp ktp. Fakte, la vorto sinĝenema  havas praktike la saman signifkampon kiel la franca timide. Mi listigis la aliajn simple por montri, kiavoje oni serĉu. Kaj ankaŭ por ilustri la fakton, ke estas normale uzi plurvortan esprimon por traduki unuvortan koncepton de la fontlingvo.

Paradokse, kvankam estas rilato inter la francaj ideoj pri "la ĝusta vorto" kaj tiuj pri malriĉeco, la pedanteco, kiun stimulas tia maniero kompreni lingvon, fakte efikas al ĝi malriĉige. Anstataŭ permesi, ke la penso situu jen je tiu nivelo, jen je tiu alia, kaj do disponu pli multajn variaĵojn en la esprimado, oni trudas nur unu. Tion povas ekzempligi la manio, ĉi-foje ĉefe renkontata ĉe germanlingvanoj – kies kulturo, kiel ni vidis, ankaŭ favoras pedantecon – nepre anstataŭigi la spontane ŝprucantan pensi  per opinii, kiam temas pri opiniesprimo. La fakto, ke similkaze oni diras en la angla I think, en la rusa ja dumaju, en la ĉina wo xiang, en la franca je pense  jam sufiĉas por montri, ke tio estas tre natura maniero vortigi la ideon "mi opinias, ke".

Sed fakte ne necesas studi komparan lingvistikon por tion konfirmi: opinii  ja estas maniero pensi, alivorte la koncepto "opinii" estas inkluzivita en la koncepto "pensi". Vi ne povas opinii sen pensi, ĉefe: vi ne povas esprimi vian opinion ne pensante ĝin. Kial prezenti kontrastaj konceptojn, inter kiuj la rilato estas inkluziva? Se tiu kutimo disvastiĝus, la sola rezulto estus, ke anstataŭ disponi du manierojn esprimi sin – mi pensas, ke...; mi opinias, ke...  – verkistoj kaj Esperantoparolantoj disponus nur unu: la lingvo malriĉiĝus.

Timo malprecizi...

Sistemo, en kiu konceptoj estas kontrastigataj multe pli ol ili inkluziviĝas, havas duan malavantaĝon por interkultura lingva komunikilo, nome, ke ĝi malhelpas plenan akcepton de la deriva kaj kunmeta vortfarado. Se brakseĝo  ne estas seĝo, aperas stulte nomi ĝin uzante la radikon seĝ  plus iun precizigan elementon. Tio sentiĝas kiel lama rimedo, kiel konfeso pri malriĉeco, kiun oni iel provas kompensi. Tiu aliro al la lingvo tute kontraŭas la solvon al la dikvortara problemo, kiun Zamenhof kortuŝe priskribis en sia letero al Borovko: esprimi kompleksajn konceptojn per kombino de limigita nombro da eroj.

Kiel ni vidis, la franca maniero kompreni la lingvon favoras pedantecon. Lingva pedanto emas malfidi la ĝeneralajn helpojn al komuniko, kiuj estas la kunteksto, la situacio, eventuale la gestoj. Li ne akceptas, ke, se natura konsento formiĝas pri la signifo de kombinaĵo, komunikado perfekte disvolviĝas. Al li ne sufiĉas, ke la kunmetitaj eroj elvoku la koncepton, li volas, ke ili difinu ĝin. (Temas pri la malfido de la maldekstra duoncerbo al la dekstra). Tiu sama bezono pri pedanta difino forturnigas de la simpla uzo de simplaj vortoj en situacioj, kiam neniu dubsenceco eblas.

Tipa ekzemplo pri ĉi-lasta fenomeno estas la kutimo, enkondukita de la francoj, anstataŭigi bona  per bongusta, kiam temas pri manĝaĵo aŭ trinkaĵo, eĉ kiam la kunteksto igas ĉion absolute klara. Mi plurfoje ĉeestis jenan scenon inter francaj esperantistoj. Iu ekmanĝas frukton, apudulo demandas: "Ĉu ĝi estas bona?" kaj sperta esperantisto korektas tiun dirante: "oni ne diras bona, sed bongusta  tiaokaze". Nu, en multegaj lingvoj, oni tiam simple diras "bona". Estas vere, ke la koncepto "bona" estas tiel vasta, ke ĝi povas rilati al ĉiaspecaj sferoj, sed la necesan precizigon alportas la situacio. La maniero rigardi, la tono, la fakto, ke unu ĵus ekmanĝis kaj la alia ne, ĉio ĉi precizigas, ke bona  ne signifas ĉi-kadre "morale bona", "socie bona", "bona por la sano", "teknike bona", "bonkora" aŭ "bona" laŭ iu alia kriterio. Cetere, bona  inkluzivas bongusta.

... kaj angoro perdi

La trovalorigo de la maldekstra cerbo, kiun Kartezio, inter aliaj influoj, trudis al la francoj, ne nur estigis timon pri nesufiĉa precizeco, sed ankaŭ vibrigas ian praan, infanecan angoron perdi, kiu, pro la menciita graveco de francoj en la Esperanto-historio, orientis la evoluon de la lingvo laŭ direkto fremda al ties fundamenta naturo.

Alpreni internacian lingvon, tio signifas ŝanĝi la nivelon, sur kiu oni komunikas: oni ĉesas troviĝi inter samgentanoj kaj ekrilatas nur kiel kunhomoj. Por tio necesas ion rezigni: malfacile difineblan komunecon de sentoj, spertoj, aludoj, referencoj, unuvorte ĉion specifan, kio ligas inter ili la anojn de iu gento. Bedaŭrinde, rezigni estas seniĝi, kaj seniĝi malfacilas, ĉar ĝi tro similas al perdo.

Kompreneble, oni perdas nur dum tempo, kaj nur por gajni ion alian, samvaloran, ofte eĉ plivaloran. Sed ne eblas gajni sen komence perdi. Se viaj manoj estas plenaj je io ŝatata, vi povas akcepti ion pli ŝatindan nur unue demetinte, kion vi tenas en ili.

Tiu regulo validas egale, kiu ajn la internacia lingvo. Se mi diskutas angle kun skandinavo, ĉar ni ne havas alian komunan komunikilon, mi devas rezigni multon miakulturan, ĉar tiuj tipaĵoj ne pasas tra la angla kanalo. Ekzemple la fakton, ke se unu el ni diros his secretary, la alia ne scios, ĉu tiu estas vira aŭ ina, dum france mi dirus son secrétaire, 'lia (aŭ ŝia) sekretario' kaj sa secrétaire, 'lia (aŭ ŝia) sekretariino'. Aŭ la fakton, ke la distingo inter tu, 'vi' (se temas pri iu, kun kiu mi familiaras) kaj vous, 'vi' (se temas pri iu, kun kiu mi rilatas malpli familiare) nun perdiĝos, dum eble io simila ekzistas ankaŭ en la gepatra lingvo de mia kunparolanto. Ambaŭ do perdos ion por gajni la eblon komuniki.

Tio estas normala. Nenio valora riceviĝas senkoste. Se mi volas komuniki sur intergenta nivelo, mi devas pagi la prezon. Feliĉe, ĉi-koncerne, Esperanto montriĝas bona lingvo  du-rilate: unuflanke, ĉiu perdas malpli ol se alia komunikilo uziĝus; aliflanke, la lingvo estis konceptita por dividi la koston kiel eble plej egale inter la diversaj popoloj.

Ve! Praaj refleksoj ofte malhelpas tion kompreni. La familiara medio estas sekuriga, kaj seniĝi, eĉ nur momente, je ĝiaj apartaĵoj sentiĝas terure. Tial multaj esperantistoj provas gajni tutmondan esprimilon sen perdi la trajtojn de la nacia. Ili strebas al io neebla: interkultura lingvo, kiu estu iliakultura.

Mi ne scias, ĉu refoje elmergiĝas mia partieco, sed ŝajnas al mi, ke tio multe pli oftas ĉe francoj ol ĉe aligentanoj. Mi neniam renkontis ĉinan, rusan, britan aŭ usonan esperantiston, kiu postulis, ke Esperanto havu absolute ekzaktan tradukon de tiu aŭ tiu tipe nacia koncepto, kiel mi konstante spertas ĉe francoj (memoru, kion ni diris pri timida). Aperas, ke anoj de tiuj popoloj pli konscias, ke alia lingvo ne povas havi saman signifsistemon kiel la propra, dum francoj perceptas en tiu diferenco mankon korektindan.

La timo perdi, kiu do karakterizas multajn francojn rilate al la havaĵoj de sia lingvo, ege influis Esperanton. Multo internacie nenecesa, sed tipe franca, enŝteliĝis en la lingvon, nur – se mia hipotezo pravas – ĉar francoj ne komprenis la neceson rezigni iun nombron da francaĵoj por ĝui la pli altan nivelon de internacieco. Verŝajne tial ni diras magnetofono  anstataŭ surbendigilo, verŝajne tial la ege franceca PIV rekomendas jahurto  anstataŭ la reallingva jogurto, verŝajne tial ankaŭ multaj francoj sentas la mankon de pronomo familiara por 'vi', egala al la franca tu, kiel malfacile akceptebla perdo, terure malriĉiga.

Ili ne komprenas, ke riĉi signifas, ne havi ĉion, sed havi multon. La angla, sen samsencaĵo al tu, estas ege riĉa lingvo. Krome, se la aliaj popoloj rezonus kiel la francoj, kiom da pronomoj ili rajte postulus enkonduki en Esperanton! La indonezia estas eble la plej facila lingvo en la mondo por la meza terano (klare pli facila ol Esperanto), sed ĝia facileco estas grandparte fuŝita por fremduloj nur pro tiu pronomo 'vi'.

Parolante al nur unu persono, en Esperanto, ni diras: kien vi volas iri?  En la franca estas du ebloj: où voulez-vous aller?  kaj où veux-tu aller?  La distingo estas laŭ familiareco. Ankaŭ en la hebrea estas du formoj, sed la distingo ne rilatas al pli aŭ malpli alta grado de intimeco, sed al la sekso: vi diros lean ata roce laleĥet?  se vi parolas al viro, lean at roca laleĥet?  se al virino. La araba simile funkcias.

En la indonezia, la gamo inkluzivas sekson, aĝon, gradon de familiareco, gradon de respekto, socian relativan situon, ktp: sekve, por esprimi nian simplan vorton 'vi', al infano vi diros kamu  aŭ engkau; al superulo bapak  (sed ne se temas pri virino, tiam vi diros: ibu); al onklino bibi; al ŝoforo supir; al via patro ayah; al nekonata viro tuan; al viro iom konata saudara, ktp ktp: la listo per tio ne finiĝis! Indoneziano, kiu lernos Esperanton, trovos nian vi  pli facila, sed povos ankaŭ senti la ŝanĝon de lingvo kiel transiron el rafinita mondo al kruda, sennuanca. Nur iom post iom li konstatos, ke la nuancoj perditaj unurilate kompensiĝas per multaj aliaj ceterloke gajnitaj.

Se ĉi tiu libreto povus helpi la francojn konscii, ke alpreni Esperanton postulas rezignon je kelkaj propraĵoj favore al ĉies plejbono, kaj ke estus tre nejuste, se ĉiam la samaj popoloj devus cedi, kaj la samaj (francoj, latinidanoj) ricevi kontentiĝon, la peno verki ĉi tiun tekston estus vaste kompensata.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.