|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialojpor geliceanoj |
![]() 3.
|
©2026 Geo ![]() |
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo La Enkonduko |
Sekvante la okazaĵojn priskribitajn en "La Buŝaĉo en mallumo", Conan, malkontenta pri siaj ĝisnunaj atingaĵoj en la Nigraj Regnoj, vojaĝas norden tra la dezertoj de Stygia direkte al la Verdaj Herbejoj de Shem. Lia akirita reputacio ofte montriĝas utila dum ĉi tiu vojaĝo. Li fine membriĝas en la armeo de Reĝo Sumuabi, reganto de Akcharia – unu el multaj Sudshemaj urboŝtatoj. Pro la perfido de iu Othbaal, kuzo de la freneza Reĝo Akhirom de Pelishtia, la akchariaj fortoj estis embuskitaj kaj tute detruitaj. – Nur Conan postvivis. Nun li sekvas la spuron de la perfidulo al Asgalun, la ĉefurbo de Pelishtia.
La alta figuro en blanka mantelo fulmrapide turniĝis ĉirkaŭe, mallaŭte malbenante kaj metante sian manon sur la tenilon de la sabro. En la mallumaj stratoj de Asgalun, la ĉefurbo de Pelishtia, oni devis esti singarda. En ĉi tiu labirinto de mallumaj, kurbiĝemaj stratetoj de la marborda distrikto, io ajn povus okazi.
– Kial vi sekvas min, hundo?
Raŭka voĉo elparolis gorĝajn ŝemajn konsonantojn kun hyrkaniana akĉento.
Dua figuro eliĝis el la ombro, vestita – kiel la unua – per blanka silka mantelo, sed ne havanta pintan kaskon sur sia kapo.
– Ĉu vi diris 'hundo'?
Ĉi tiu viro parolis kun malsama akĉento ol la hyrkaniano.
– Jes, hundo. Vi sekvis min...
Antaŭ ol la hyrkaniano povis diri ion pli, la alia saltis al li kiel malsata tigro. La hyrkaniano provis eltiri sian sabron. Antaŭ ol li povis eligi la klingon el ĝia ingo, grandega pugno trafis lin en la tempio. Se li ne estus forte konstruita viro kaj ne portus basineton, li mortofalus surloke. Sed la bato tamen kuŝigis lin sur la pavimŝtonoj, elmanigante al li la armilon.
Kiam skuante sian kapon, li rekonsciiĝis, li ekvidis la alian starantan proksime kun sabro en la mano.
La fremdulo murmuris:
– Mi ne sekvas iun ajn, kaj mi ne permesas al iu ajn nomi min hundo! Ĉu vi komprenas min, hundo?
La Hyrkaniano ĉirkaŭrigardis por sia sabro kaj vidis, ke la viro jam piedbatis ĝin flanken. Volante gajni tempon por en oportuna momento salti kaj kapti la armilon, li diris:
– Pardonu min se mi eraris, sed oni sekvis min ekde la noktiĝo. Mi daŭre aŭdis ŝtelirajn paŝojn malantaŭ mi. Poste vi aperis tiel neatendite, en perfekta loko por murdo.
– Ishtar forprenu vin! Kial mi sekvu vin? Mi perdis la vojon. Mi neniam antaŭe vidis vin, kaj mi esperas, ke mi neniam plu vidos...
Aŭdante la mallaŭtan sonoradon de paŝoj, la fremdulo turniĝis surkalkane, saltante for kaj stariĝante tiel, ke kaj la hyrkaniano kaj la novuloj estu antaŭ li.
Kvar grandegaj figuroj minace aperis en la mallumo, kaj la malforta stelolumo brilis pale sur la kurbaj klingoj. Blankaj dentoj kaj okulblankoj brilis sur iliaj nigraj vizaĝoj.
Momenton regis streĉa silento. Poste iu murmuris per milda akĉento de la Nigraj Regnoj:
– Kiu el ili estas nia? Ili ambaŭ estas simile vestitaj, kaj en la mallumo ili aspektas kiel ĝemeloj.
– Ni mortigu ilin ambaŭ, – respondis alia, duonkape pli alta ol siaj imponaj kamaradoj.
– Tiel ni ne faros eraron kaj lasos atestanton.
Post tiuj vortoj, la kvar nigruloj antaŭeniris en plena silento. La fremdulo faris du paŝojn kaj trovis sin ĉe la loko, kie kuŝis la sabro de la hyrkaniano. Li grumblis: "Prenu ĝin!" kaj piedbatis la armilon al ĝia posedanto, kiu tuj kaptis ĝin. La fremdulo, furioze malbenante, atakis la alproksimiĝantajn nigrulojn.
La giganta kushano kaj unu el liaj kompanoj koliziis kun la fremdulo, dum la aliaj du rapidis al la hyrkaniano. La fremdulo, kun kateca lerteco, kiun li montris antaŭe, saltis por renkonti siajn malamikojn. Rapida finto, ŝtala tinto, kaj fulmrapida bato deŝiris la kapon for de la ŝultroj de pli malalta atakanto. En la sama momento, la nigra giganto ankaŭ ekbatis, tranĉante svinge el malantaŭ sia kapo tiel forte, ke la bato povus dishaki sian kontraŭulon duone.
Tamen, la fremdulo, malgraŭ sia potenca staturo, estis pli rapida ol la klingo, kiu falis siblante.
Li ekkaŭris, kaj la bato pasis super lia kapo. Kaŭriĝante, li tranĉe ekbatis, celante al kruroj de la nigrulo. La klingo tranĉis tra muskoloj kaj ostoj. Kiam la nigrulo ŝanceliĝis sur sia vundita kruro, provante svingi por sekva bato, la fremdulo saltis al li kaj enigis la sabron en la bruston de la nigrulo, ĝis la tenilo. Sango ekfluis laŭ sia pojno.La skimitro, falanta per la lastaj fortoj, tranĉis tra la silka kefijo de la fremdulo kaj glitis laŭ lia ŝtala kasko. La giganto falis sur la teron kaj spiris la lastan fojon.
La fremdulo elŝiris la klingon el ties korpo kaj fulmrapide turniĝis. La hyrkaniano malvarmsange forpuŝis la atakojn de la du aliaj nigruloj, malrapide retiriĝante por teni ilin ambaŭ sub la okuloj.
Li ekkaŭris, kaj la bato pasis super lia kapo. Kaŭriĝante, li tranĉe ekbatis, celante al kruroj de la nigrulo. La klingo tranĉis tra muskoloj kaj ostoj. Kiam la nigrulo ŝanceliĝis sur sia vundita kruro, provante svingi por sekva bato, la fremdulo saltis al li kaj enigis la sabron en la bruston de la nigrulo, ĝis la tenilo. Sango ekfluis laŭ sia pojno. La skimitro, faligita per la lastaj fortoj, tranĉis tra la silka kefijo de la fremdulo kaj glitis laŭ lia ŝtala kasko. La giganto falis sur la teron kaj spiris la lastan fojon.
La fremdulo elŝiris la klingon el ties korpo kaj fulmrapide turniĝis. La hyrkaniano malvarmsange forpuŝis la atakojn de la du aliaj nigruloj, malrapide retiriĝante por teni ilin ambaŭ sub la okuloj.
Subite, li tranĉe ekbatis unu el ili tra la ŝultro kaj brusto, igante la viron faligi sian armilon kaj fali surgenuen kun ĝemado. Tamen, dum li falis, li kaptis la hyrkanianon je la kruroj kaj alkroĉiĝis al ili kiel lapo. La tiel tenita viro luktis kaj piedbatis vane. La muskolaj brakoj de la nigrulo tenis lin firme, kaj la restanta nigrulo atakis lin per duobligita furiozo.
Ĝuste kiam la kushano prepariĝis por fari baton, kiun la senmovigita hyrkaniano ne povus deturni, li aŭdis paŝbruon malantaŭ si. Antaŭ ol li povis turniĝi, la sabro de la fremdulo trapikis lin kun tia forto, ke duono de ĝia klingo eliris el lia brusto, kaj la manprotektilo obtuze frapis kontraŭ lia dorso. Li ekkriis kaj elspiris la vivon.
La hyrkaniano frakasis la kranion de sia kontraŭulo per tenilbato kaj liberiĝis el ties teno. Li turnis sin al la fremdulo, kiu eltiris la klingon el la korpo de la trapikita malamiko.
– Kial vi helpis min, se ĵus vi preskaŭ rompis mian kolon? – li demandis.
La alia ŝultrolevis.
– Ni estis du kaj ili estis kvar. La sorto faris nin aliancanojn. Nun, se vi deziras, ni povas daŭrigi nian disputon. Vi diris, ke mi spionis vin.
– Mi vidas, ke mi eraris, kaj mi petegas vian pardonon – rapide respondis la hyrkaniano. – Nun mi jam scias, kiu spuris min.
Li viŝis sian sabron kaj ingigis ĝin, poste kliniĝis super ĉiu kadavro laŭvice. Kiam li atingis la korpon de la giganto, li haltis kaj murmuris:
– Je Soho! Tio estas Keluka la Glavomastro! Ĉi tiu arkpafisto, kiu sendas perlo-ornamitajn sagojn, devas esti de alta gento!
Dirinte tion, li deŝovis la dikan, gravuritan ringon de ties fingro, metis la rabaĵon en zono-saketon, kaj kaptis la mortinto je la kolumo.
– Helpu min seniĝi de ĉi tiu kadavro, frato, por eviti embarasajn demandojn.
Sekvante lian ekzemplon, la fremdulo prenis la faldojn de la sangaj kaftanoj en siajn manojn kaj trenis la korpojn al malhela, fetora strateto, kie leviĝis fendita rando de ruinigita kaj forgesita puto. La kadavroj falis en la abismon, kaj momenton poste, mola plaŭdo eĥis malproksime sube. La hyrkaniano turnis sin, ridante.
– La dioj faris nin aliancanojn – li diris. – Mi ŝuldas ion al vi.
– Vi ŝuldas nenion al mi – morne respondis la alia.
– Vortoj monton ne movas. Mi estas Farouz, arkpafisto el la hyrkania kavalerio de Mazdak. Venu kun mi al pli agrabla loko, kie ni povas trankvile paroli. Mi ne bedaŭras la baton, kiun vi donis al mi, kvankam – je Tarim! — ĝi ankoraŭ sonoras en mia kapo!
La fremdulo malvolonte ingigis sian sabron kaj sekvis la hyrkanianon. Ilia vojo kondukis tra mornaj, fetoraj aleetoj kaj mallarĝaj, kurbaj stratetoj. Asgalun estis stranga miksaĵo de splendo kaj kadukiĝo; urbo, kie grandiozaj palacoj leviĝis apud la karbigitaj ruinoj de konstruaĵoj el pasintaj jarcentoj. La homplenaj antaŭurboj ĉirkaŭigis la murojn de la malpermesita urbocentro, kie loĝis la reĝo Akhirom kaj liaj eminentuloj.
La du viroj atingis pli bonan, pli trankvilan kvartalon, kie la aĵuraj ĵaluzioj de la pendantaj balkonoj preskaŭ tuŝis unu la alian super la mallarĝaj stratetoj.
– Ĉiuj vendejoj estas fermitaj – murmuris la fremdulo. – Antaŭ kelkaj tagoj, tiutempe, la urbo estis hela kiel meztage, kiam la lumoj estis bruligataj tutnokte.
– Ĝi estas unu el la kapricoj de Akhirom. Li fiksis en sia kapo, ke oni ne bruligu eĉ unu lanternon nokte. Nur Pteor scias, kio venos en lian kapon morgaŭ.
Ili ekstaris antaŭ fer-armita pordo enigita en masiva, ŝtona portalo. La hyrkaniano frapis. Voĉo petis la pasvorton kaj ricevis ĝin. La pordo duonmalfermiĝis, kaj la hyrkaniano glitis en la densan mallumon, trenante sian kompanon post si. Iu fermis la pordon post ili. La dika leda kurteno leviĝis, malkaŝante lumigitan koridoron kaj la cikatran vizaĝon de maljuna shemano.
– Li estas ekssoldato, kiu nun vendas vinon – diris la Hyrkaniano. – Konduku nin al ĉambro, kie neniu ĝenos nin, Khannon.
– Plej multaj el la ĉambroj ne estas okupataj – plendis Khannon, lamante antaŭ ili. – Mi estas ruinigita. Homoj timas eĉ tuŝi pokalon, de kiam la reĝo malpermesis drinki vinon. Pteor punu lin per reŭmatismo!
La fremdulo rigardis scivoleme la preterpasatajn ĉambrojn, kie multaj gastoj sidis ĉirkaŭ pladoj da manĝaĵoj kaj kruĉoj da vino. La klientoj de Khannon estis plejparte tipaj Pelishtianoj: fortikaj, malhelhaŭtaj viroj kun kurbaj nazoj kaj buklaj, korvonigraj barboj. Foje estis individuoj de pli malgranda staturo apartenantaj al unu el la triboj loĝantaj en la dezertoj de orienta Shem, aŭ Hyrkanianoj, aŭ nigraj Kushitoj el la soldula armeo de Pelishtia.
Kun riverenco, Khannon kondukis la novulojn en malgrandan ĉambron, kie li disvastigis matojn por ili. Li metis grandan pladon da fruktoj kaj nuksoj antaŭ ilin, verŝis vinon el ŝvela vinsako, kaj poste lamis for, murmurante ion sub sia spiro.
– Malbonaj tempoj estas por la Pelishtia, frato – murmuris la Hyrkaniano, englutante vinon el Kyros. Li estis alta viro, maldika, sed bonkonstruita. Li havis viglajn, akrajn nigrajn okulojn, iomete oblikvajn en vizaĝo kun flaveca haŭto. Lia longa, nigra lipharo malĝoje pendis sub lia kurba nazo. La simpla mantelo, kiun li portis, estis farita el multekosta ŝtofo, lia pinta kasko estis inkrustita per arĝento, kaj la tenilo de lia sabro estis ornamita per juveloj. Li rigardis viron samaltan, sed laŭ multaj manieroj sian kontraŭon. La fremdulo havis pli larĝajn ŝultrojn kaj pli konveksan bruston, tipan por montaranoj. La glatrazita, larĝa, sunbrunigita vizaĝo sub la blanka kufijo estis juna, sed jam markita per cikatroj de sennombraj bataletoj kaj bataloj.
Li havis pli helan haŭton ol tiun de la Hyrkaniano, ĝia bruna nuanco ne estis denaska trajto sed rezulto de la sunagado. Danĝera brilo kaŝiĝis en la profundoj de liaj malvarmaj bluaj okuloj.
Li trinketis iom da vinon kaj lekis siajn lipojn. Farouz ekridetis kaj plenigis lian pokalon.
– Vi batalas bone, frato. Se la Hyrkanianoj de Mazdak ne tiom malamus eksterulojn, vi povus esti impona soldato.
La viro nur malafable kapjesis.
– Kiu vi estas, vere? – Farouz insistis. – Mi diris al vi mian nomon.
– Mi estas Ishbak, Zuagiraano el la orientaj dezertoj.
Farouz ĵetis sian kapon malantaŭen kaj laŭte ekridis, eltirante minacan grimacon sur la vizaĝo de sia kunulo, kiu demandis:
– Kio estas tiel amuza pri tio?
– Ĉu vi pensas, ke mi kredos ĝin?
– Ĉu vi akuzas min pri mensogo? – la fremdulo ekgrumblis.
Farouz ekridetis.
– Neniu Zuagirano parolas la pelishtian lingvon kun tia akĉento kiel vi, ĉar la zuagira lingvo estas unu el shemaj dialektoj. Krome, dum la batalo kontraŭ la kushanoj, vi alvokis strangajn diojn – Crom-on kaj Manan-on – kies nomojn mi aŭdis el la lipoj de barbaroj el la fora Nordo. Ne timu; mi ŝuldas al vi kaj povas konservi sekreton.
La fremdulo duonleviĝis de la mato, tenante la tenilon de sia sabro. Farouz trankvile trinkis gluton da vino. Post streĉa momento, la viro residiĝis. Kun evidenta nevolemo, li diris:
– Nu bone. Mi estas Conan, Cymmeriano, iam soldato de la reĝo Sumuabi de Akcharia.
Farouz ridetis nudigante la dentojn kaj ŝtopis vinberaron en sian buŝon. Inter mordoj, li diris:
– Vi ne taŭgas esti spiono, mia amiko. Vi estas tro impulsema kaj sincera. Kio vin kondukas al Asgalun?
– Venĝo.
– Kiu estas via malamiko?
– Anakiano nomita Othbaal, la hundoj ronĝu liajn ostojn!
Farouz ekfajfis.
– Je Pteor, vi celas alte! Ĉu vi scias, ke ĉi tiu viro estas la generalo de ĉiuj anakiaj trupoj de la Reĝo Akhirom?
– Je Crom! Por mi, li povus esti sambone kiel urba almozulo.
– Kion ĉi tiu Othbaal faris al vi?
Conan respondis:
– La popolo de Anakia ribelis kontraŭ sia reĝo, kiu estas eĉ pli malsaĝa ol la Akhirom. Ili petis helpon de la Akcharianoj. Sumuabi esperis, ke ili sukcesos kaj elektos pli bonan reĝon, do li kolektis volontulojn. Kvincent el ni marŝis por helpi la Anakianojn. Sed tiu malbenita Othbaal ludis ambaŭflanke. Li gvidis la ribelon por malkaŝi la malamikojn de la reĝo, poste transdonis ilin al la reĝaj dungosoldatoj, kiuj buĉis preskaŭ ĉiujn.
Othbaal ankaŭ sciis, ke ni venas kaj starigis kaptilon por ni. Nesciante, kio okazis, ni falis en ĝin. Nur mi eskapis vivanta, kaj tio kun la plej granda malfacileco.
La ceteraj falis sur la batalkampo aŭ estis torturitaj ĝis morto en la plej teruraj torturoj, kiujn la sabatea reĝa ekzekutisto povis elpensi.
La mornaj bluaj okuloj mallarĝiĝis.
* * *
* * *
tradukata
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl.
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.