|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() TERMINARETO DE KINOAŭtoro: Elerno |
©2026 Geo
|
panoramo plano dum kiu la filmilo turniĝas horizontale, montrante al sinsekvaj ĉirkaŭdirektoj.
en: panning
fr: panoramique horizontal
peplofilmo filmo prezentanta aventurojn en la antikva greka-romia medio ("peplo" estas antikva manteleto agrafita trans unu ŝultro).
en: peplum, sword-and-sandal film
fr: péplum
it: peplum
personaro listo de rolistoj aperantaj en filmo.
en: cast
fr: distribution
it: cast
plano senrompa bildigo karakterizata de la situo, proksimeco kaj moviĝo de la filmilo rilate al filmaĵo.
en: shot
fr: plan
it: inquadratura
produktisto homo, kiu mone kaj rimede organizas la faradon de kinofilmo.
en: producer
fr: producteur
it: produttore cinematografico
projekcii surekranigi per lumĵeto.
en: to project
fr: projeter (un film)
it: proiettare
proksima plano bildo en kiu la rolantoj aperas ekde la brusto supren.
en: close shot
fr: plan rapproché
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.