La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TERMINARETO DE KINO

Aŭtoro: Elerno

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

A B C Ĉ D E F H K
L M P R S Ŝ T V

K

kadralterno procedo, en kiu la bildo alternas inter du kontrastaj direktoj, ekzemple inter la vizaĝoj de du kunparolantoj.

en: shot reverse shot

fr: champ-contrechamp

it: campo-controcampo

kadro tio, kio videblas en la bildo, kontraste al eksterkadraĵoj.

en: field size

fr: champ

it: campo

kameraisto teknikisto funkciiganta kameraon.

en: camera operator

fr: cadreur, opérateur de prises de vue

it: operatore di ripresa, cameraman

kamerao filmilo, aparato dediĉita al filmado.

en: camera

fr: caméra

it: macchina da presa

katastroffilmo filmo prezentanta katastrofojn, detruegojn kaj iliajn sekvojn en la vivo de homoj.

en: disaster films

fr: film catastrophe

it: film catastrofico

kinaĵo, kinofilmo filmo taŭga por projekcio sur granda ekrano.

en: movie

fr: film de cinéma

kinejo loko, en kiu oni publike projekcias kinaĵojn.

en: cinema, movie theater

fr: cinéma, salle de cinéma

it: cinema

kino = kinarto

kinoĵurnalo filmita ĵurnalo prezentata en kinejo, ordinare antaŭ la ĉefkinaĵo.

en: newscast

fr: actualités

kinarto arto pri farado de kinofilmoj.

en: movie

fr: cinéma, septième art

kinoramo procedo de bildigo sur tre larĝa, kurba ekrano dank' al registrado per pluraj kameraoj.

en: cinerama

fr: cinérama

it: cinerama

klipo = muzikfilmeto

komedio, komedia filmo filmo kun realisma temo, amuzaj aŭ ridigaj scenoj kaj feliĉa fino.

en: comedy, comedy film

fr: film de comédie

it: film commedia

kontribuaro, kontribulisto surekrana listo de la filmfarintoj, ordinare komencanta aŭ finanta la prezenton.

en: credits title

fr: générique

it: titoli di testa, titoli di coda

krimfilmo, krimofilmo filmo prezentanta krimojn kaj prienketadojn.

en: crime film

fr: film policier, film noir

it: film poliziesco, film giallo

kromvendaĵo objekto rilata al kinofilmo kaj vendata de filmkompanio: diska registraĵo, vesto, ludilo...

en: tie-in

fr: produit dérivé

kulturfilmo = dokumentofilmo

kunmeto aranĝo de planoj, bildoj kaj sonoj, el kiu rezultos finfarita filmo.

en: film editing

fr: montage

it: compositing


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.