La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


TRI UNUAKTAJ KOMEDIOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La Renkonto

Komedieto originale verkita de Marie Hankel.

PERSONOJ:

Ruso

Anglino

Francino

Italo

Germano

Kelnero

SCENO:

Restoracio. (Kelnero kun telertuko, aranĝas objektojn.)

Vojaĝanto: (eniras).

(Ruso, Polo aŭ alia fremdulo diras en sia nacia lingvo.)

Ŝajnas esti la ĝusta loko! (Diras la nomon de la tiea restoracio.) Mi skribis al la firmo Cook pri mia vojaĝo al Norvegujo. Cook al mi respondis, ke mi trovos tie ĉi kunvojaĝontojn je tiu ĉi horo. Nun mi atendos. (Al kelnero, montrante la karton de la trinkaĵoj.) Vinon! (Eltiras el sia poŝo rusan aŭ polan gazeton, legas.)

Anglino: (eniras).

O, I think I am right here. (Nomas la restoracion.) O yes, all right. I wrote to Cook about a voyage to Denmark, Sweden and Norway. The office sent me a letter – o yes, all right! Here I am to find my fellow travellors. There a gentleman is sitting, perhaps he is one of the company. I’ll ask him. (Rimarkante la kelneron.) Some tea, please. Courage now, courage! Sir, o please, I want to ask you, if you are one of the travellors, who are to meet here today?

Ruso: (ruse).

Mi tre bedaŭras, mi ne komprenas.

Anglino:

Seems to me, the gentleman does not understand English? How is it possible? That is a great pity, I hoped so to find good company. I am so sorry. What countryman are you?

Ruso: (ruse).

Mi bedaŭras, mi ne komprenas ian anglan vorton. (Germane, iom ŝanceliĝe.) Verstehen Sie vielleicht Deutsch?

Anglino:

What did you say? I did not understand you. O it is horrid! I so hoped to enjoy my journey, now I lose all hope for any pleasure! (La kelnero aportas teon.) I thank you! But o, no, no! Please hot, hot, hot!

Kelnero:

Yes! (Post minuto alportas varmegan lakton.)

Francino: (eniras).

C’est juste ici, je pense! (Nomas la restoracion.) C’est ça, c’est juste! J’ecrivais à l’office de Cook à cause d’un voyage à Danemark, la Suede et la Norvège. Je veux voir le monde un peu, je dezire faire des connaissances agréables. C’est pour ça, que j’écrivais a Cook. Il m’écrit que je trouverai ici dans le restaurant (nomo) à cette heure bonne société, des compagnons agréables. (Al la kelnero.) Du chocolat, s’il vous plait. Voilà un monsieur, voici une jeune dame! Ah madame, ai-je l’honneur de voir une des dames partoprenantes au voyage à Danemark?

Anglino:

O I am very sorry, I don’t understand you. I can not make out what you mean. It is a great misfortune, that we are speaking different languages. (Kelnero alportas ĉokoladon. Ĉiuj sidiĝas apud apartaj tabloj kun malgajaj mienoj.)

Italo: (eniras).

Ecco mi arrivato! Devo trovar qui i miei compagni di viaggio, come dice la lettera di Cook. – Va bene, vi sono qualque signore e signori. (Alparolas la tri gesinjorojn unu post la alia, ĉiu el ili skuas la kapon.) Scusi, mi chiamo . . . . ., sono venuti qui per trovar i compagni di viaggio? – Non capiscono l’italiano? – Nea anche Lei? – Peccato! – (Al kelnero, kiu neas.) Parli italiano? – Ma che cosa si deve fare? Dami un bicchiere di limonada! (Sidiĝas malesperante.)

Germano: (eniras, esperante).

Ĉefkelnero! Glason da biero! (La gastoj ĉiuj ekstariĝas.)

Ruso:

Kion mi aŭdas! Esperanto!

Anglino:

Kia surprizo! Nia kara lingvo!

Francino:

O sinjoro, vi parolas Esperante?

Italo:

Fine, fine! Kia feliĉo!

Ruso:

Nun ni povas paroli pri nia afero!

Anglino:

Ĉu vi estas kunvojaĝonto?

Francino:

Vi estas nia bona anĝelo!

Italo: (Al kelnero alportante la bieron.)

Kaj vi estas nia anĝeleto, nun ni ne estos plu mutaj ŝafoj, ni estos feliĉaj homoj. (Al la germano.) Sinjoro, ni dankas vin, ĝis nun ni ne povis kompreni unu la alian.

Germano:

Mi tre ĝojas, ke mi elparolis la sorĉan vorton. Nun ni ja povas sidiĝi kune. Sed, karaj amikoj kaj samideanoj, permesu al mi demandon. Kial vi ne tuj provis nian lingvon?

Ruso:

Neniu min ĝis nun komprenis.

Anglino:

Kiam mi parolis esperante, oni alportis al mi fromaĝon.

Francino:

Al mi oni alportis mineralakvon.

Italo:

Kaj mi, gesinjoroj, estis en granda danĝero! Mi parolis esperante, la homoj miris, paroletis mallaŭte, faris signon tiel (tuŝas la frunton) ili 93 kredis, ke mi estis freneza! Ili volis meti min en sanigejon, en frenezulejon. Tiam mi ĵuris ne plu diri unu esperantan vorton, mi ĵuris silenti pri Esperanto!

Ruso:

Mi faris la saman.

Anglino:

Ankaŭ mi ĵuris.

Francino:

Mi same.

Germano:

Bone, bone, bonege! Kia malsaĝa ĵuro! Kaj tamen tre kompreneble. Kiom da malbono ni ĉiam devis aŭdi pri nia lingvo! Ĝi estas utopio, sensencaĵo, miksaĵo, neebleco, morte naskita infano! Nu, feliĉe la infano vivas kaj ridas, ĝis nun ĝi nur ludis, baldaŭ ĝi estos matura homo, kiu laboros kaj plenumos gravajn taskojn. Sed karaj amikoj, permesu alian demandon. Vi diras, ke vi ne komprenis unu la alian, vi ŝajnas al mi kleraj, instruitaj personoj, vi vojaĝas en Germanujo, kial do mi petas, vi ne lernis la germanan lingvon?

Ruso:

Por diri la veron, mi ja komprenas kaj parolas la germanan lingvon sufiĉe bone. Sed oni min plej ofte ne komprenas, tial mi parolas germane nevolonte.

Germano:

Nu bone! (Al la anglino.) Sed vi sinjorino? Via nacio estas parenca al la nia, vi estas niaj 94 kuzoj, niaj karaj gekuzoj, vi do amas nian germanan lingvon?

Anglino:

Ho, sinjoro, mi ne scias. Ho jes, mi ĝin ne malamas, sed mi tute ne havis la eblecon lerni ĝin. En mia urbeto ne ekzistis germana instruisto; Esperanton mi lernis el “The whole of Esperanto” de Ĉefeĉ, sen instruisto.

Germano:

Mi tion komprenas. (Al la Francino.) Sed vi sinjorino, kial vi ne lernis germanan?

Francino:

O, sinjoro, pardonu, mi ne volas ofendi vin, sed germana lingvo –

Germano:

Nu, parolu nur, mi petas.

Francino:

La germana lingvo estas terure malfacila. Mi provis lerni ĝin. Sed nek mi nek mia bona instruistino povis elparoli la dikajn vortojn. Kontraŭe Esperanto, kiel bele ĝi sonas. Sed germanan, pardonu mi ne povis lerni tiun teruran lingvon!

Germano:

Ho ve, kion mi devas aŭdi! (Al la Italo.) Sed vi sinjoro, kian motivon vi havis por ne lerni la germanan, anglan aŭ francan lingvon?

Italo:

Mi ilin lernis, mi lernis kvin lingvojn en mia lernejo.

Germano:

Des pli bone! Vi do havis la eblecon de interparolado kun tiuj ĉi sinjorinoj?

Italo:

Tute ne sinjoro, mi lernis la lingvojn, sed mi ilin ne scias paroli. Mi forgesis la malmulton kiun mi lernis, mi ne povas diri unu solan frazon en ia lingvo krom mia patra lingvo.

Germano:

Ĉiam la sama: oni lernas kaj lernas, kaj poste oni ne povas paroli! Tute alia afero en nia neŭtrala lingvo. Ni povas paroli, babili, laŭ korĝojo, vi certe nun havos tre plezuran vojaĝon.

Ruso:

Mi esperas trovi belajn vidindaĵojn por fotografio, (al la Anglino) vi ankaŭ estas fotografistino, ĉu ni laboros kune?

Anglino:

Certe, certe! Mi vin helpos. Ni suprenrampos la montojn, tramigradas la valojn, kaj vespere ni rivelos niajn bildojn.

Francino: (al la Italo).

Ĉu vi estas artisto, sinjoro? Vi havas kajerujon kaj kolorigilojn, mi ankaŭ desegnas, mi deziras lerni pentri, mi tre deziras perfektigi min.

Italo:

O sinjorino. Mi estas feliĉa instrui vin! Jes, certe, mi estas pentristo. Mi sopiras je nordaj pejzaĝoj, la ŝtonegoj, la fjordoj estos miaj modeloj.

Francino:

Ni desegnos kaj pentros kune!

Germano:

Mi antaŭdiras al vi multegan plezuron. Sed ne forgesu min, mi petas, sendu al mi poŝtkartojn.

Ĉiuj:

Jes, certe, nia bonfaranto!

Germano:

Via vera bonfaranto estas la Esperanto, estas D-ro Zamenhof.

Vivu Esperanto, vivu Zamenhof!

(Kurteno.)


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.