La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI UNUAKTAJ KOMEDIOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Tie ĉi oni parolas Esperante

Unuakta komedio de T. Williams (1859)

tradukita kaj aranĝita de M. Hankel.

PERSONOJ:

Majoro Raten

Sinjorino Julieta Raten, lia edzino

Sinjoro Bergwald

Sinjorino Bergwald, lia edzino

Elza, ilia filino

Viktor Dubois

Berta, servistino

Policano

Komisiisto

Loko: Dresden. Tempo: Hodiaŭ.

SCENO I.

Bele meblita ĉambro. Elza aranĝas florojn, Berta viŝas tablojn kaj objektojn.

Elza:

Nun mi aranĝas la florojn kaj tiam ĉio estos preta! La luontoj povas veni! Ke ili nur venu! Certe ili vidos la grandan afiŝon: Tie ĉi oni parolas Esperante. (Ŝi montras la afiŝon kaj remetas ĝin en la fenestron.)

Berta:

Sed estis granda laboro! De la kvina matene hodiaŭ mi penas kaj laboras.

Elza:

Mi ja helpis al vi, kaj nun la ĉambroj estas en bona ordo kaj tre komfortaj.

Berta:

Certe, la gastoj estos kontentaj! Ni donos al ili la tutan etaĝon, kaj ni loĝos en la kvara, sub la tegmento. Sub la tegmento en tiu ĉi varmega semajno de Aŭgusto!

Elza:

Tio estis ja la deziro de miaj gepatroj ludoni la loĝejon dum la kongreso. Tial ni ĉiuj lernis ja Esperanton tiel fervore. Ankaŭ vi, Berta, efektive bone parolas.

Berta: (rigardas la florojn).

Fraŭlino, aldonu tiun ĉi belan filikon al la rozoj!

Elza:

Filikon? Vi scias la nomon? Mi ĵus volis serĉi ĝin en la vortaro.

Berta:

Ho, fraŭlino, mia kuzo la policano, donis al mi bukedon de rozoj kaj filiko.

Elza:

Ĉu via kuzo, la policano ankaŭ donis al vi mirtojn kaj violetojn?

Berta:

Certe, certe, fraŭlino!

Elza:

Vi estas feliĉa knabino! Ho ve, mi neniam revidos la ĉarman sinjoron, kiu al mi donacis violetojn en Parizo!

SCENO II.

(Sinjorino Bergwald eniras el pordo 2.)

Sinjorino Bergwald:

Fine la dormoĉambroj estas pretaj. Nur la “Manolon” oni ne ankoraŭ sendis. (La sonorilo 59 de pordo 3 eksonas.) Eble jen, vidu Berta. (Eniras komisiisto.)

Komisiisto:

Mi alportas la objektojn aĉetitajn de Sinjoro Bergwald: manol, skribmaŝinon, . . . . . .

Sinjorino Bergwald:

Bona Dio! Kion do mia edzo pensas? Li deziras ludoni ĉambrojn pro profito, kaj li elspezis jam multe da mono. La tuta familio vizitis Esperantajn kursojn dum tri monatoj. . . .

SCENO III.

(Eniras Sinjoro Bergwald el pordo 3, alportante ĵurnalojn.)

Sinjoro Bergwald:

Estas la ĉefafero, la ĵurnaloj! Niaj gastoj deziros revidi siajn gazetojn. (Ĉiuj elprenas unu aŭ du el ili kaj elvokas.)

Sinjoro Bergwald:

Jen la Revuo.

Sinjorino Bergwald:

Jen Lingvo Internacia kaj Tra la Mondo.

Elza:

Ho jen, tute nova gazeto!

Sinjoro Bergwald:

Estas “La Bela Mondo”. Ĉarma titolo, ĉu ne?

Berta:

Kaj ĝia enhavo! Estas belega! Mia kuzo, la policano, konas presiston, li ricevis unu el la provaj ekzempleroj.

Sinjorino Bergwald:

Ĉu vi aĉetis tiujn ĉi ĵurnalojn?

Sinjoro Bergwald:

Jes, mia kara. Donace mi ilin ne ricevis.

Sinjorino Bergwald:

Ĝis nun estis nur elspezoj. Nun ni pripensu la enspezojn. Kiom do ni ricevos por niaj ĉambroj?

Sinjoro Bergwald:

Mi pensas eble dudek Markojn po semajno.

Berta:

Permesu, sinjoro. Diru 10 spesmiloj, tio ne ŝajnas tiel multe.

Sinjoro Bergwald:

Kion vi scias pri spesmiloj?

Berta:

Mia kuzo, la policano, klarigis al mi la aferon. Li diris, ke dum la kongreso vi donos al mi la salajron en spesmiloj – 20 spesmiloj monate.

Sinjoro Bergwald:

Kie do estas la tarifo, alportu ĝin Elza.

(Elza alportas grandan kartonon.)

Elza:

Jen, paĉjo.

Sinjoro Bergwald: (post serĉado en la tarifo).

Mia bona infano tio ne estas ebla. Mi ja ne ankoraŭ havas la profiton. Ni ja ĉiuj havos 61 iom da ĝeno, sed post la kongreso ni ĉiuj loĝos en Weisser Hirsch, tiam aliaj laboros kaj ni havos la plezuron!

Elza:

Tio estas nenio! Mi denove dezirus iri Parizon!

Berta: (faras signon de monricevo).

Kaj mi sinjoro? (Eksonas la sonorilo 3.)

Sinjoro Bergwald:

Ho, eble luontoj! Rapide, rapidege ĉion en ordon. Elza forprenu vian florkorbon, kuru, kuru!

(Elza kun la korbo eliras je pordo 1.)

SCENO IV.

(Berta enkondukas sinjorinon Raten kaj sinjoron Viktor Dubois per pordo 3.)

Berta:

Venis gesinjoroj kiuj deziras loĝejon. (Eliras el pordo 3.)

Sinjoro Bergwald:

Kie do estas la vortaro? (Ekprenas ĝin.)

Viktor:

Kiajn ĉambrojn vi ludonos?

Sinjoro Bergwald: (en embaraso).

Kion vi deziras? Momenton! Momenton! (Li malfermas la vortaron.)

Viktor: (pli laŭte).

Kiajn ĉambrojn vi estas ludononta?

Sinjoro Bergwald:

Onta – inta – anta – mi ĉion forgesis!

Sinjorino Julieta Raten:

Eble mi povas helpi. Ĉu vi ludonos tiun ĉi belan ĉambron?

Sinjoro Bergwald:

Certe, certe mi ludonos, nun mi komprenas, la du ĉambrojn dekstre, kune kun tiu ĉi komuna salono, 20 Mark semajne.

Sinjorino Bergwald:

Dek spesmiloj.

Sinjoro Bergwald:

Jes, 10 spesmiloj, jen la tabelo. Estas tre simpla afero, ĉiam la duono.

Viktor:

Tio estos bona profito por ni, ĉiam la duono, bonege, mi kalkulos. (Rigardas sur la tarifon.)

Julieta:

Mi prenas la du ĉambrojn, bonvolu alportigi mian kofron kaj sendi al mi la servistinon. (Sidiĝas en seĝon alŝovitan de Viktor, babilas kun li.)

Sinjorino Bergwald: (al sia edzo).

Estas iom malfacila afero por mi, esti luigantino, ĉar mi estas el la familio von Blücher. (Al sinjorino Raten, tre majeste.) Mi sendos mian servistinon. (Eliras je pordo 3.)

Sinjoro Bergwald:

Kaj mi skribos la kontrakton. (Eliras pordo 3.)

SCENO V.

Julieta, Viktor.

Julieta:

Kaj nun, sinjoro, mi denove esprimas al vi mian sinceran dankon pro la peno, kiun al vi kaŭzis mia embaraso.

Viktor:

La plezuro servi tian ĉarman sinjorinon estas sufiĉe da rekompenco.

Julieta:

Kia malfeliĉo ke sur la lasta stacio mia edzo kaj mi perdis unu la alian. Mi en la kupeo, li ekstere kun la limonado – kaj jen la vagonaro forveturis!

Viktor:

La malfeliĉa edzo! Li kuris, kuris, kuregis, sed la vagonaro forrapidegis. Li nun estos senkonsola!

Julieta:

Tiu kara bonulo! Li havas la plej bonan koron de l’ mondo, sed nun certe li estas kolera pro zorgo rilate al mi. Kion fari en tiu ĉi fremda urbo sen vi?

Viktor:

Mi havas bonan ideon. Mi legis, ke la policanoj de Dresdeno lernis Esperanton, ili vin helpos. Jen unu el ili! (De l’ fenestro.) Ho, sinjoro policano, mi petas. (Al Julieta.) Ankaŭ en Parizo la policanoj nun lernas Esperanton, bona, bonega afero!

Policano: (Oni vidas momenton Berta malfermantan la pordon.)

Ĉu vi bezonas mian helpon?

Viktor:

Jes, sinjoro. Tiu ĉi sinjorino perdis sian edzon dum la vojaĝo, li eble alvenos per alia vagonaro, bonvolu konduki lin tien ĉi!

Policano:

Sinjorino priskribu al mi la sinjoron.

Julieta:

Li estas granda, havas longan barbon, grizan ĉapelon kun granda verda stelo.

Policano:

Ĉapelon kun stelo? Bonege, mi lin trovos. (Kliniĝante eliras.)

Julieta:

Nun mi iom ŝanĝos mian vestaĵon, mia edzo ja certe baldaŭ venos.

Viktor:

Kaj nun mi komencos serĉi mian anĝelon. Ho, sinjorino, en tiu ĉi urbo loĝas la plej ĉarma fraŭlino de la mondo, sed mi ne scias kie, mi serĉos ŝin. Mi renkontis ŝin sur balo en Parizo, mi nur konas ŝian antaŭnomon “Elza”! Mi faris tiun longan vojaĝon por trovi ŝin.

Julieta:

Vi estas enamiĝinta?

Viktor:

Perfekte! Mi ne laciĝos en la serĉado!

Julieta:

Mi deziras bonan sukceson. Adiaŭ. (Foriras ridetante.)

Viktor:

Agrabla sinjorineto, sed tute ne komparebla al mia “Elza”!

SCENO VI.

Sinjoro Bergwald: (pordo 3).

Pardonu sinjoro, mi forgesis ion. Bonvolu pagi la duonon de la luprezo antaŭe.

Viktor:

Kial vi tion diras al mi?

Sinjoro Bergwald:

Kial ne? Ĉu via edzino havas la monujon?

Viktor:

La sinjorino ne estas mia edzino.

Sinjoro Bergwald:

Kio do ŝi estas?

Viktor:

Estas mia, mia konatino.

Sinjoro Bergwald: (rigardas en la vortaron).

Konatino? Kio tio estas? Mi esperas, ke ĉio estas en bona ordo.

Elza (eniras tra pordo 1).

Viktor kaj Elza rekonas unu la alian.

Viktor:

Ĉielo!

Elza:

Sinjoro Viktor. (Mallaŭte.)

Sinjoro Bergwald:

Kion vi deziras?

Elza:

Paĉjo, mi nur forgesis mian tranĉilon.

Viktor:

Mia anĝelo, mia Elza!

Sinjoro Bergwald:

Ne perdu tempon, la aliaj ĉambroj ne estas preta.

Elza:

Jes paĉjo, sed mi tuj revenos.

Viktor:

Mia kara sinjoro, ĉu vi havas alian ĉambron haveblan?

Sinjoro Bergwald:

Certe, la malgrandan ĉambron maldekstre.

Viktor:

Mi ĝin luprenos, tuj luprenos. Jen dek spesmiloj, kara estonta bopatro! (Donas monon al Sinjoro Bergwald kaj rapide eniras la pordon 4.)

SCENO VII.

Sinjoro Bergwald: (rigardas en la vortaron).

Bopatro? Eble insulto? Ne estas en la 67 vortaro. Sed jen la mono! Bona ideo skribi sur afiŝon: Tie ĉi oni parolas Esperante.

(Eniras Sinjorino Bergwald kun Berta, kiu brosas boton.)

SCENO VIII.

Sinjorino Bergwald:

Imagu nur, tiu ĉi Berta postulas duoblan salajron.

Sinjoro Bergwald:

Ne eble.

Berta:

Tamen eble. Mi havas duoblon da laboro. (Sonorilo eksonas el la ĉambro de Julieta, pordo 2.)

Sinjoro Bergwald:

Kuru, kuru rapide, nia loĝantino sonorigas.

Berta:

Nova sinjorino servota, tion mi ne povas. (Iras en la ĉambron de Julieta.)

Sinjoro Bergwald:

Mi ludonis la malgrandan ĉambron al la juna sinjoro por 10 spesmiloj. Bonege, ĉu ne?

Sinjorino Bergwald:

Mi havos novan silkveston?

Sinjoro Bergwald:

Ni vidos, vidos, eble!

Sinjoro kaj Sinjorino Bergwald: (revenas kun la ŝuoj de Julieta).

Nun mi devas purigi alian paron da ŝuoj! Ĉu vi donos al mi duoblan salajron?

Sinjoro Bergwald:

Kial vi povas esti tiel malmodesta?

Berta:

Mi ne estas malmodesta. Mia kuzo, la policano diras, duobla laboro meritas duoblan salajron. Ĉu vi volas ĝin doni aŭ ne?

Certe ne!

Berta:

Tiam, gesinjoroj, brosu mem la botojn de viaj luantoj, mi ĝin ne faros. Jen la antaŭtuko kaj la broso, mi prenas mian liberecon! Adiaŭ! (Forkuras.)

SCENO IX.

Sinjorino Bergwald:

Kion fari nun? Idino de la familio von Blücher ne povas brosi ŝuojn!

Sinjoro Bergwald:

Sed ni ĝin devas fari, ni ludonis la ĉambrojn kun servado. (La sonorilo de Julieta aŭdiĝas.)

(demandas ĉe la pordo).

Kion vi deziras? Kompreneble la sinjorino deziras la ŝuojn, helpon je la vestigado poste teon kaj tiel plu! Estas neaŭdite!

Sinjoro Bergwald:

Se vi ne volas helpi la sinjorinon, mi ĝin faros.

Sinjorino Bergwald:

Ne, ne, vi certe ne devas, mi ĝin faros. Ho, miaj praavoj! Se vi scius, ke idino de la familio von Blücher devas purigi ŝuojn! (Eniras la ĉambron de Julieta.)

(Sonorigado de la alia flanko.)

(frapas al la pordo de Viktor).

Li ankaŭ postulas la botojn. Tie ne estas helpo, mi devas, devas fari ĝin. (Prenas la antaŭtukon.) Mi ne estas el la familio von Blücher, sed tio estas tute kontraŭa al mia inklino. Tamen – – (la sonorilo de la pordo 3 eksonas). Diablo, jen la sonorilo de la loĝejo. Mi devas malfermi.

SCENO X.

(En tiu ĉi momento Viktor kaj Elza malfermas la du pordojn 1 kaj 4.)

Elza:

Se mi nur scius, ĉu sinjoro Viktor venis pro mi!

Viktor:

Servisto! Servanto! – Ho ĉielo, la objekto de mia amo, ne estis fantomo!

Elza:

Vi sinjoro, vi loĝas en nia domo?

Viktor:

Feliĉa hazardo kondukis min tien ĉi!

Elza:

Mi kredis, ke vi forgesis min!

Viktor:

Vin forgesi, neniam, neniam, ho fraŭlino Elza.

Elza:

Kial do vi venis Dresdenon?

Viktor:

Por trovi vin, mia adorata!

SCENO XI.

(Revenas Bergwald, la du pordoj brue estas fermataj.)

Diablo! Kia terura trablovo! (Eniras sinjoro Raten. Kolonia uniformo, tre malĝentile.)

Raten:

Kial vi forkuris sinjoro? Vi lasis min sur la ŝtuparo?

Sinjoro Bergwald. (Brosante boton.)

Pardonu, mi aŭdis ion tie ĉi.

Raten:

Ĉu vi estas la ŝupurigisto de tiu ĉi gastejo?

Sinjoro Bergwald:

Ŝupurigisto?

Raten:

Servisto, lakeo, se vi tion preferas.

Sinjoro Bergwald:

Tute ne sinjoro, mi nur faras tion pro komplezemo je miaj loĝantoj. (Frapas al la pordo de Viktor.) Sinjoro, jen viaj botoj. (Viktor iom 71 malfermas kaj prenas ilin.) Ne sinjoro, mi estas la posedanto de tiu ĉi domo.

Raten:

Vi do ludonas loĝejojn?

Sinjoro Bergwald:

Certe, sed mi nun ĉiujn fordonis.

Raten:

Diablo! Kial vi ne forprenis la anoncon: loĝejojn! tie ĉi oni parolas Esperante? Ĉu vi opinias, ke mi nur eniris por vidi vian malinteresan vizaĝon? Cetere, kiuj estas viaj luantoj?

Sinjoro Bergwald:

Sinjorino kaj sinjoro.

Raten:

Kiel? Kia sinjorino kaj sinjoro?

Sinjoro Bergwald:

Pardonu, mi estas Dresdena domposedanto, mi ne bezonas respondi viajn demandojn. Krom tio vi ŝajnas tre ekscitita!

Raten:

Ekscitita, ata, ota! Ĉielo, malbenite, ate, ote! Mi do devas esti ekscitita. Mi alvenis per aŭtomobilo, ĉar lokomotivo ne estis havebla! Miaj okuloj estas plenaj de polvo. Donu al mi akvon!

Sinjoro Bergwald:

Akvon?

Raten:

Certe! Por ellavi la polvon el miaj okuloj. (Vidas la florojn.) Jen, tio sufiĉos. (Elĵetas la florojn, lavas al si la okulojn.)

Sinjoro Bergwald:

Sinjoro! Vi difektas mian tapiŝon.

Raten: (sekigante la manojn per la kurteno).

Tio ne difektos ĝin.

Sinjoro Bergwald:

Miaj kurtenoj! Ho ve! Mi alportas mantukon.

Raten:

Ne necese! (Alŝovas seĝon.) Sidiĝu!

Sinjoro Bergwald:

Dankon! Mi ne estas laca!

Raten: (ordonema).

Sidiĝu!

Sinjoro Bergwald: (mallaŭte).

Ĉu mi alvoku policanon?

Raten: (ankaŭ sidiĝas, multe pli afable).

Ĉu vi estas fraŭlo aŭ edzo?

Sinjoro Bergwald:

Edzo.

Raten:

Mi estas kontenta. Vi havos kompaton kun malfeliĉa edzo kiel mi.

Sinjoro Bergwald:

Dio mia!

Raten:

Mi vivis dudek jarojn en la kolonioj, fine la hotentotoj min tedis, mi revenis Eŭropon kaj edziĝis kun juna bela hispanino . . . . kaj nun . . .

Sinjoro Bergwald:

Kion li diros al mi?

Raten:

Ni estis tiel feliĉaj! Per Esperanto ni trovis unu la alian, Esperanto estis la lingvo de nia amo. Mi deziris ĝojigi mian edzinon per la vizito de la kvara kongreso. Kaj nun, kiam en la lasta stacio mi alportis al ŝi bulkojn, ŝi ankaŭ petis limonadon. Mi iras alporti ĝin ne rimarkante, ke la dek minutoj pasis – jen la vagonaro forveturas kun mia edzino kaj juna bela danĝera Franco.

Sinjoro Bergwald:

Danĝera Franco?

Raten:

Jes, li estis kun ni en la sama kupeo! Ili ne parolis unu vorton kune, dum la vojaĝo, sed nun mi vidas la ruzon, ili volis forkuri – la limonado nur estis preteksto. Sed mi ilin trovos! Mi ilin mortigos! Mi ilin polverigos, mi ilin disrompos kiel – (li ekkaptas la florvazon).

Sinjoro Bergwald:

Sinjoro! Estas Saksa porcelano!

Raten: (residiĝas).

Sinjoro, al mi diris policano, ke tiaj personoj eniris tiun ĉi domon, montru ilin al mi, montru al mi viajn loĝantinojn. (Ekstaras kaj puŝas la seĝon kontraŭ la planko.)

Sinjoro Bergwald:

Trankviliĝu, sinjoro! Vi detruas la domon!

Raten:

Montru viajn loĝantinojn!

Sinjoro Bergwald: (al si mem).

Dio mia! Se la juna sinjorino estas la forkurinta edzino! Ni ĉiuj estus perditaj!

Raten: (ekstarante kaj renversante sian seĝon).

Vi rifuzas montri al mi vian loĝantinon?

SCENO XI.

(Sinjorino Bergwald eniras, pordo 3.)

Sinjoro Bergwald:

Jen mia edzino, dank’ al Dio, luma ideo! Sinjoro, mia loĝantino.

Raten:

Kiel, tiu maljunulino?

Sinjorino Bergwald:

Maljunulino? Mi?

Sinjoro Bergwald:

Diru jes, aŭ ni ĉiuj estas perditaj!

Raten:

Ĉu vi estas la loĝantino de tiuj ĉi ĉambroj?

Sinjoro Bergwald:

Jes, diru jes!

Sinjorino Bergwald:

Je-e-e-e-es.

Raten:

Ekvidinte vin, sinjorino, miaj suspektoj koncerne tiu ĉi domo tute malaperis. Mi serĉos alie, kaj poste mi revenos en la Centralhotelon. Trovonte ilin mi – mi – (kun bruo eliras).

SCENO XII.

Sinjorino Bergwald:

Ho, kiu estis tiu ĉi persono?

Sinjoro Bergwald:

Kiu li estas? Certe iu sovaĝulo, reĝo de la kanibaloj aŭ iu ĉefrabisto. Sed ni ne devas perdi tempon (frapas al la pordo 2). Ho, sinjorino, havu la bonecon, mi devas tuj paroli kun vi!

SCENO XIII.

(Eniras Julieta.)

Julieta:

Kun mi sinjoro?

Sinjoro Bergwald:

Certe sinjorino. Vi estas kulpa de granda embaraso, en kiun vi ĵetis honorindan viron kiel min per via terura edzo.

Julieta:

Mia edzo!

(Elza aperas en la pordo 1 kaj aŭskultas.)

Sinjoro Bergwald:

Certe, sinjorino. Via edzo, de kiu vi forkuris sub preteksto de bulko kaj limonado.

Julieta:

Mia edzo estis tie ĉi? Ho, kial vi tion ne al mi diris?

Sinjoro Bergwald:

Ĉar li volis mortigi vin kaj la junan francon, la partoprenanton de via forkurado.

Elza:

Kion mi aŭdas! La partoprenanto de ŝia forkuro! Terure! (Rapide malaperas.)

Julieta:

Forkuro, sinjoro! Kiel vi tion riskas diri! Ĉielo, en kia terura situacio mi min trovas! Mia edzo estas tiel ĵaluza, li faros ion malbonan en sia erara opinio! Mi ĉion al li klarigos, kie li estas?

Sinjoro Bergwald:

Li parolis pri la Centralhotelo, la plej proksima angulo.

Julieta:

Mi tien iros. Mi nur prenos mian ĉapelon. (Eniras ŝian ĉambron pordo 2.)

SCENO XIV.

Sinjorino Bergwald:

Ho, kial ni do elmetis la anoncon: Tie ĉi oni parolas Esperante. El tio la tuta malfeliĉo rezultis!

Sinjoro Bergwald:

Trankviliĝu mia kara, bonvolu nur pretigi kafon kaj teon por niaj gastoj.

Sinjorino Bergwald:

Fantomoj de miaj praavoj! Ne vidu la malhonoron de via malfeliĉa idino! (Eliras.)

SCENO XV.

Julieta: (revenas el sia ĉambro kun ĉapelo).

La hotelo je la angulo, vi diris sinjoro?

Sinjoro Bergwald:

Jes sinjorino, mi ĝin al vi montros. (Mallaŭte.) Estus mortigo se li ŝin trovus tie ĉi! (Laŭte.) Mi montros, mi montros! –

(Bergwald kaj Julieta eliras el pordo 3.)

SCENO XVI.

(Elza el pordo 1, iom poste Viktor el pordo 4.)

Elza: (falinte en apogseĝon).

Ĉu tio estas ebla! Sinjoro Viktor forkuris kun edziniĝita virino! (Eltiras naztukon.) Terure!

Viktor:

Fine ili ĉiuj foriris! Ho la objekto de mia adorado! Mia kara fraŭlino –

Elza:

Forlasu min! Foriru de mi, via agado estas malhonesta, perfida.

Viktor:

Ĉielo! Kion do mi faris?

Elza:

Mi ĉion aŭdis, sinjoro. Ĉu vi povas nei, ke vi alvenis tien ĉi kun sinjorino, kun edziniĝita sinjorino – kun kiu vi forkuris?

Viktor:

Ĉarma fraŭlino, mia vorto de honoro: mi ŝin vidis la unuan fojon hodiaŭ matene en la vagonaro. (Metas la manon al sia koro.) Je la honoro de Franco, fraŭlino, mi amas nur unu sinjorinon en la vasta mondo kaj tiu estas via ĉarma persono. Mi tion ĵuras je tiu ĉi maneto!

(Genufleksas antaŭ Elza. Eniras sinjoro Bergwald kun kafopledo.)

SCENO XVII.

Sinjoro Bergwald:

Hallo! Kio tio estas?

Elza:

Ĉielo, mia patro!

Viktor:

La estonta bopatro!

Sinjoro Bergwald: (starigas la pledon sur tablon).

Klarigu al mi la aferon, sinjoro, kial mi vin trovas en la sintenado de ŝuisto je la piedoj de mia filino?

Viktor:

Sinjoro, la senmorta Ŝekspir diras: “Mallongeco estas la animo de l’ sprito”. Mi havas la honoron peti la manon de via infano por edziĝo.

Sinjoro Bergwald:

Ĉu vi estas freneza?

Viktor:

Jes, certe. Mi amas ŝin kaj ŝi amas min.

Sinjoro Bergwald:

Kiel, post kvin minutoj? Tion mi ĉesigos! Mi postulas ke vi tuj forlasu mian domon.

Viktor:

Tute ne, sinjoro, mi pagis por unu semajno kaj mi restos. Unue mi havos mian kafon. (Sidiĝas apud la tablo.)

Sinjoro Bergwald:

Mi – mi sufokiĝos pro kolero! Kaj ĉion kaŭzis la infera anonco: Tie ĉi oni parolas Esperante!

SCENO XVIII.

Raten: (pordo 3, kolerege).

Mi do estis prava! Policano diris al mi ke mia edzino loĝas en tiu ĉi domo. Mi estas bonkora, trankvila viro, ĝis nun mi estis dolĉa kiel ŝafido, sed nun mia kolero eksplodos – donu al mi mian edzinon! (Kaptas Bergwald je la brusto.)

Sinjoro Bergwald:

Lasu min, vi krispas mian ĉemizeton!

Raten:

Vi ne volas? Mi mem ŝin trovos. (Eniras la ĉambron de Julieta, pordo 2.)

Sinjoro Bergwald:

Tio estas tro multe. Mi alvokos policanon! Kial do ili ĉiuj lernis Esperanton, se ili nun ne al ni helpos!

Viktor:

Bonege, kunvoku la tutan policanaron.

Raten. (Revenas.)

Strange, mi rigardis en la ŝrankon, sub la liton, sed nenie ia sinjorino Raten. Tamen mi vidis ŝiajn vestojn kaj ĉapelojn. (Laŭtege.) Sinjoro, kie estas mia edzino?

Sinjoro Bergwald:

Ŝi – ŝi – ŝi eliris.

Raten:

Eliris? Ŝi do estis tie ĉi?

Sinjoro Bergwald:

Nu jes, ŝi estis. Ŝi ĵus iris al la Centralhotelo por trovi vin.

Raten:

Mensogulo! Vi denove trompas min. Jen alia ĉambro, mi supozas, ke ŝi sin kaŝas tie. (Volas eniri la ĉambron de Viktor.)

Viktor: (Leviĝas kaj ekstariĝas inter Raten kaj pordo 4.)

Diablo! Neniu eniru en mian propran ĉambron.

Raten:

Fulmo kaj tondro! La malbenita juna fripono. (Kriegante.) Kie estas mia edzino?

Viktor:

Mi ne scias.

Raten:

Vi mensogas, vi pagis la kondukiston de la fervojo por ke li forveturu sen mi.

Viktor:

Kia neebla ideo!

Raten:

Fripono! Donu al mi mian edzinon.

Viktor:

Gardu vin, sinjoro. (Alprenas atakan sintenadon.)

Sinjoro Bergwald:

Bona Dio! Se vi volas rompi al vi la kapojn, ne faru ĝin super mia nova tapiŝo.

Raten:

Sinjoro, vi donos al mi tujan kontentigon. Mi neniam vojaĝas sen pistoloj. (Elprenas paron el sia poŝo, donante unu el ili al Viktor.)

Viktor:

Sinjoro, vi estas efektiva bifsteko.

Raten:

Sinjoro, post du minutoj vi estos mortigita hundo!

SCENO XIX.

Sinjorino Bergwald poste Julieta. Pordo 3.

Sinjorino Bergwald:

Sinjoroj, kion vi faras, kio tio estas?

Raten: (Rigardas el la fenestro.)

Jen mia edzino kun policano! Ili venas tien ĉi, kia stranga afero! Mi min kaŝos post la kurtenoj kaj nun aŭskultu: kiu el vi perfidos mian ĉeeston tiu ricevos kuglon en la cerbon.

Sinjoro Bergwald:

Ho, kial mi skribis: Tie ĉi oni parolas Esperante!

Julieta: (Parolante malantaŭen.)

Mi dankas vin, sinjoro policano! Sed kion vi havas, kial vi havas tiajn ektimigitajn mienojn? Ĉu io okazis dum mia foriro? Ĉu mia edzo estis tie ĉi? Ĉu iu el vi lin vidis?

Sinjoro Bergwald:

Ne!

Sinjorino Bergwald:

Ne!

Viktor:

Ne!

Julieta:

Des pli bone (al Viktor) ĉar se li vin trovus sinjoro, mi ne scias kio okazus.

Raten:

Fulmo kaj tondro, ŝi timas por tiu bubo.

Julieta:

Mia kara edzo estas tiel ĵaluza! (Al sinjorino Bergwald.) Se li nur estis vidinta la afablan manpremon de via edzo kiam mi eniris la pordon –

Sinjoro Bergwald: (Tremante.)

Tute ne, tute ne, mi ne premis al vi la manon. Mi jam sentas la kuglon inter miaj ŝultroj!

Julieta: (Iom mirigita al Viktor.)

Mi estas certe, ke vi rimarkis la kolerajn rigardojn de mia edzo en la kupeo, kiam vi hazarde rigardis min. (Viktor forte balancas la kapon.) Mi efektive kredas, ke li estis ĵaluza je vi! Je vi, kiu mortas pro amo al juna fraŭlino, kun kiu vi konatiĝis en Parizo, sur balo.

Raten:

Balo? Parizo? (Streĉas la kapon el la kurtenoj.)

Julieta:

Kaj kiun vi tiel fervore amas, ke vi traveturis tian longan vojon por retrovi ŝin.

Raten:

Kion ŝi diras? (Rapidegas antaŭen, subenŝirante la kurtenojn.) Ĉu tio estas efektive vera, ke vi amas ian alian?

Julieta:

Mia edzo!

Gesinjoroj Bergwald:

La kurtenoj!

Viktor:

Kion vi volas diri, sinjoro?

Sinjoro Bergwald:

Certe, certe, mi ĝin scias. La juna fraŭlino estas mia filino.

Raten:

Via filino? Vi neniam diris, ke vi havas filinon! Montru ŝin, montru al ni vian filinon! (Elza eniras dum la lastaj vortoj.)

Sinjoro Bergwald:

Jen venas mia filino.

Raten:

Ah, ĉarma fraŭlino. Tute malsimila al la gepatroj. Junulino, ĉu tiu ĉi bela fremdulo enamiĝis je vi?

Elza: (Ruzete rigardante Viktoron.)

Almenaŭ li tion diras.

Viktor:

Kaj li estas sincera! (Al la gepatroj.) Miaj karegaj gesinjoroj, mi petas, donu al mi la manon de via ĉarma infano, mia patro estas tre riĉa: Dubois kaj kompanio, strato San Lazaro en Parizo.

Raten:

Dubois kaj kompanio, strato de Lazaro, bone, mi konas la firmon, ekzistas dua en Afriko. Kia azeno mi estis! (Subite.) Prenu ŝin, junulo, ŝi estas la via! Estu benitaj miaj infanoj!

Sinjoro Bergwald:

Pardonu, mi estas la patro. Mi priparolos la aferon kun mia edzino, kaj se ĉio estas en bona ordo, mi ne scias, kial ni ne akceptu lin kiel bofilon? Nova vorto kiun mi lernis!

Viktor: (Kisas la manon de Elza.)

Kia feliĉego!

SCENO XX.

(Berta kaj policano eniras. Berta embarasate kliniĝas.)

Sinjorino Bergwald:

Nu Berta, ĉu vi revenas? Ĉu vi nun pensas alie?

Berta:

Jes, sinjorino, mia kuzo la policano diras, ke por Esperanto oni devas ion oferi, Esperanto estas ideala afero!

Raten:

Sinjoro policano, vi estas prava! Per esperanto kaj via helpo mi retrovis mian edzinon!

Viktor:

Per Esperanto mi vin trovis!

Elza:

Vivu Esperanto!

Policano:

Permesu, ankaŭ mi per Esperanto trovis fianĉinon!

Sinjoro Bergwald:

Kaj mi akiris bofilon! Ĉu ne estis bone meti en la fenestron:

Tie ĉi oni parolas Esperante?

(Kurteno.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.