La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ORA ĈENO

Aŭtoro: Aleksandro Grin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XII

Kiam mi eniris, Duroc estis finanta sian parolon. Mi ne memoras, kion li diris en mia ĉeesto. Poste li ekstaris kaj responde al multaj silentaj kapjesoj de Pope etendis al tiu la manon. La manpremon akompanis firmaj ridetoj de ambaŭ flankoj.

– Laŭ tradicio mi lasu al la heroo la lokon kaj la kompanion, – diris al mi Duroc, – nun, Sandy, sciigu Pope-on pri ĉiuj dramaj momentoj. Vi povas fidi lin, – turnis li sin al Pope, – tiu kna... homo estas vera trezoro en tiaj situacioj. Adiaŭ! Oni min atendas.

Mi tre deziris demandi, kie estas Molly kaj kiam revenis Duroc, ĉar kvankam el tio nenio sekvis, sed mi pro mia naturo estas sciavida en ĉio. Tamen al kio mi kuraĝus sub malfermita ĉielo, al tio mi ne kuraĝis ĉi tie, pro sinĝena sento de fremdulo inter altaj plafonoj kaj belegaj aĵoj, kiuj havas econ forpremi nekutimulon en ties spiritan konkon.

Tamen mi esperis multon ekscii de Pope.

– Vi laciĝis kaj, probable, estas malsata, ĉu? – diris Pope. – Tiuokaze invitu min al vi, kaj mi kun vi matenmanĝos. Jam estas la dua horo.

– Jes, mi invitas vin, – diris mi, iom rompante la kapon, per kio mi povas regali lin, kaj ne sciante, kiel mi aranĝu tion, sed ne dezirante cedi al iu ajn kaj en tono, kaj en decidemo. – Vere, ni iru, voru, kion oni donos.

– Bonege, ni voru, – ripetis li kun neimitebla intonacio de rara fremdlingva vorto, – sed ĉu vi ne forgesis, kie estas via ĉambro?

Mi memoris kaj kondukis lin en la koridoron, en la duan pordon maldekstren. Ĉi tie, por mia admiro, ripetiĝis la samo, kiel ĉe Duroc: tirinte la ŝnuron, pendintan ĉe la muro, flanke de la tablo, ni ekvidis, kiel en la trumo inter fenestroj defalis metala tabulo kaj kun la aperturo samniveliĝis nikela ebeno, sur kiu estis vino, manĝilaro kaj tagmanĝo. Ĝi konsistis el viandaĵoj, fruktoj kaj kafo. Por kuraĝo mi eltrinkis plenan glason da vino, kaj, tiamaniere liberiĝinte de sinĝenemo, komencis manĝi, estante preskaŭ ebria.

Pope manĝis malmulte kaj malrapide, sed iomete drinkis la vinon.

– La hodiaŭa tago, – diris li, – estas plena de eventoj, kvankam ĉio plej grava restas ankoraŭ en la estonteco. Do, vi diris, ke okazis batalo?

Mi tion ne diris, kaj diris, ke mi ne diris.

– Nu, do vi diros, – prononcis li kun ĉarma rideto. – Estas kruele teni min en tia malpacienco.

Nun la okazintaĵo ŝajnis al mi ne sufiĉe mirinda, kaj mi prenis la plej altan tonon.

– Post la elboatiĝo sur la bordo ekis tranĉilbatalo, – diris mi kaj disvolvis tiun memfaritan tekston per saltoj, kurado kaj muĝado, sed neniun murdis. Poste mi diris: – Kiam venis Warren kaj liaj amikoj, mi faris tri pafojn, vundinte unu kanajlon... – Tiu vojo evidentiĝis glita, loga; sentante, probable, pro la vino, ke mi kaj Pope kvazaŭ ŝraŭbe rivoluas ĉirkaŭ la ĉambro, mi prenis la plej impresan aferon el la matena epopeo:

– Bone, Molly, – diris mi, – ni aranĝu tiel, ke mi surmetu vian robon kaj trompu la malamikojn, kaj vi min kisos pro tio. Kaj jen...

– Sandy, ne plu drinku la vinon, mi petas, – milde interrompis Pope. – Vi rakontos al mi poste, kiel ĉio ĉi okazis tie, des pli, ke Duroc, ĝenerale, jam rakontis.

Mi ekstaris, ŝovis la manojn en la poŝojn kaj komencis ridi. Min superverŝis feliĉego. Mi sentis min Duroc kaj Hanuver. Mi elprenis la revolveron kaj penis celigi ĝin al la globeto de la lito. Pope prenis mian manon kaj sidigis min, dirinte:

– Trinku kafon, kaj eĉ pli bone, ekfumu.

Mi eksentis en la buŝo cigaredon, kaj antaŭ la nazo ekvidis tason kaj komencis avide trinki nigran kafon. Post kvar tasoj la ŝraŭba kanelo ĉirkaŭ la ĉambro ĉesis tiri min, en la kapo estiĝis malklare kaj stulte.

– Ĉu vi fartas pli bone, mi esperas?

– Tre bone, – diris mi, – kaj, ju pli frue vi ekparolos pri la afero, des pli bone mi fartos.

– Ne, bonvolu trinki ankoraŭ unu tason.

Mi obeis lin kaj, finfine, eksentis min firme sidanta sur la seĝo.

– Aŭskultu, Sandy, kaj aŭskultu atente. Mi esperas, nun vi bone fartas?

Mi estis ege ekscitita, sed la racio kaj la kompreno revenis.

– Mi fartas pli bone, – diris mi per mia ordinara tono, – mi fartas preskaŭ bone.

– Se preskaŭ, sekve, la sinregado ĉeestas, – rimarkis Pope. – Mi teruriĝis, kiam vi verŝis al vi tutan kuvon da tiu vino, sed mi nenion diris, ĉar mi ankoraŭ ne vidis vin en lukto kun drinkaĵoj. Ĉu vi scias, kiom da jaroj aĝas tiu vino? Kvardek ok, dum vi traktis ĝin, kiel akvon. Nu, Sandy, nun mi malkovrados al vi sekretojn.

– Parolu, kiel al vi mem!

– Mi ne atendis de vi alian respondon. Diru al mi... – Pope malfleksiĝis al la seĝa dorso kaj ĵetis atentan rigardon al mi. – Jes, diru jenon: ĉu vi scipovas grimpi laŭ arbo?

– La afero estas nekomplika, – respondis mi, – mi scipovas kaj grimpi laŭ ĝi, kaj haki arbon, kiel vi deziras. Mi povas eĉ malleviĝi laŭ arbo kun la kapo malsupren. Kaj ĉu vi?

– Ho, ne, – sinĝeneme ridetis Pope, – mi, bedaŭrinde, estas sufiĉe malforta fizike. Ne, mi povas nur envii vin.

Mi jam donis multajn pruvojn de mia fideleco, kaj estus malafable teni sekrete de mi la ĝeneralan staton de la afero, se necesis scipovo grimpi laŭ arbo; pro tiuj konsideroj Pope, – kiel mi pensas, – rakontis multajn cirkonstancojn. Do, mi eksciis, ke antaŭhieraŭ matene estis dissenditaj telegramoj kaj leteroj kun invitoj al la hodiaŭa festo, kaj kunvenos granda kompanio.

– Vi povas, certe, diveni la kaŭzojn, – diris Pope, – se vi atentos, ke Hanuver ĉiam plenumas siajn promesojn. Ĉio estis aranĝita por Molly; li pensas, ke ŝi ne estos, tamen ne opinias sin havi rajton agnoski tion, antaŭ ol la horloĝo batos la dek duan de nokto. Do, ĉu vi divenas, ke estas preparita surprizo?

– Ho, jes, – respondis mi, – mi divenas. Diru, mi petas, kie nun estas tiu ĉi junulino?

Li ŝajnigis, ke ne aŭdis la demandon, kaj mi ĵuris al mi ne demandi pri tiu afero, se ĝi tiel klare vokas silenton. Poste Pope transiris al suspektoj pri Thomson kaj Galway.

– Mi observas ilin dum du semajnoj, – diris Pope, – kaj, mi devas diri, mi havas analizeman menson, danke al kio mi determinis la stilon de tiuj homoj. Sed mi estis koncedanta, ke mi eraras. Tial, urĝe vokinte per telegramo Duroc-on kaj Estamp-on, mi tamen estis ne tute certa pri ĝusteco de miaj suspektoj. Nun la afero estas klara. Ĉio estis kaj estas aranĝata sekrete. Hodiaŭ, kiam vi estis en la ekspedicio, mi pasis preter akvario, kiun vi ankoraŭ ne vidis, kaj trovis tie niajn gastojn, ĉiujn tri. La pordo al la vitra koridoro estis duonmalfermita, kaj en tiu parto de la domo entute preskaŭ neniam estas homoj, tial mi venis nerimarkita. Thomson sidis sur kanapeto, balancante la piedon; Dige kaj Galway staris ĉe unu el la vitrinoj. Iliaj manoj estis mallevitaj kaj interplektitaj per la fingroj. Mi depaŝis. Tiam Galway kliniĝis kaj kisis Dige-n en la kolon.

– A ha! – ekkriis mi. – Nun mi ĉion komprenas. Do, li ne estas ŝia frato?!

– Vi vidas, – daŭrigis Pope, kaj lia mano, kuŝinta sur la tablo, komencis nerve tremi. Mia mano same kuŝis sur la tablo kaj same ektremis, kiel la mano de Pope. Li kliniĝis kaj, larĝe malferminte la okulojn, prononcis: – Ĉu vi komprenas? Mi ĵuras, ke Galway estas ŝia amoranto, kaj ni eĉ ne scias, per kio riskas Hanuver, trafinte en tian kompanion. Vi vidis la oran ĉenon kaj aŭdis, kio estis dirata tiam! Kion ni faru?

– Tre simple, – diris mi. – Senprokraste denuncu al Hanuver, kaj li sendu ilin for en dek minutoj!

– Komence mi ĝuste tiel pensis, sed, pripensinte tion kun Duroc, mi venis al jena konkludo: Hanuver al mi tutsimple ne kredos, ne dirante eĉ pri la tuta tikleco de tia sciigo.

– Kiel li povas ne kredi, se vi tion vidis!

– Nun mi jam ne scias, ĉu mi vidis, – diris Pope, – tio estas, ĉu mi vidis tiel, kiel tio estis. Ja tio estas terure serioza afero. Sed sufiĉas tio, ke Hanuver povas pridubi mian vidon. Kaj tiam – kio? Aŭ mi imagas, ke mi mem rigardas al Dige per la okuloj kaj per la malordigita animo de Hanuver, – do, ĉu vi pensas, ke mi definitive kaj subite ekkredos la historion kun la kiso?

– Tio estas vero, – diris mi, kompreninte ĉiujn liajn argumentojn. – Nu, bone, mi aŭskultas vin.

Pope daŭrigis:

– Do, ni devas certiĝi. Se la suspekto konfirmiĝos, – kaj mi pensas, ke tiuj tri homoj apartenas al la supera klaso de la malhela mondo, – tiam nia plano – tia plano ekzistas – disvolviĝos ekzakte je la dekdua de nokto. Se tamen montriĝos nenio suspektinda, la plano estos alia.

– Mi vin helpos tiuokaze, – diris mi. – Mi estas via. Sed vi, ŝajne, diris ion pri arbo.

– Kaj jen la arbo, jen ni venis al ĝi. Sed tion necesas fari, kiam malheliĝos.

Li diris, ke ĉe unu flanko de la fasado kreskas tre alta kverko, kies pinto leviĝas super la tria etaĝo. En la tria etaĝo, kontraŭ la kverko, situas fenestroj de la ĉambroj, okupataj de Galway, maldekstre kaj dekstre de ĝi, en la sama etaĝo, lokiĝas Thomson kaj Dige. Do, mi interkonsentis kun Pope, ke mi surgrimpos tiun arbon post la oka, kiam ĉiuj disiros por prepariĝi al la festo, kaj tiam mi uzos la talentojn, kiujn mi tiel brile aplikis sub la fenestro de Molly.

Post tio Pope rakontis pri la apero de Dige en la domo. Elirinte en la akceptejon post raporto pri sinjorino, veninta el malproksime kaj deziranta tuj vidi lin, Hanuver venis, atendante aŭdi knaran voĉon de kvardekjara filantropino kun fortaj gestoj kaj lancete brilanta lorneto, sed anstataŭe renkontis la tentan Dige-n. Tra ŝia sinĝenemo lumis deziro defendi la ekstravagancon per tuta vervo de la dudek du jaroj, pli forta, ol prikalkulita koketeco, – miksaĵo de malkuraĝo kaj fervoro, de defio kaj tuja ekploro. Ŝi klarigis, ke onidiroj pri la elstara domo atingis Benareson kaj malhelpas al ŝi dormi. Kaj ŝi ne dormos, ĝis ekvidos ĉion. La vivo perdis por ŝi valoron post tiu tago, kiam ŝi eksciis, ke ekzistas domo kun malaperantaj muroj kaj aliaj kaprompaj sekretoj. Ŝi estas riĉa kaj travojaĝis la tutan terglobon, sed tian kukon ŝi ankoraŭ ne gustumis.

Dige-n akompanis la frato, Galway, kies vizaĝo dum tiu tirado esprimis peton ne malaprobi la junan vivon, postulantan obeon al ĉiu sia kaprico. Eĉ definitiva cinikulo ridetus, pririgardante la ĉarman vizaĝon kun fabelo en la okuloj, brilantaj al ĉiuj kaj ĉie. Memkompreneble, ŝi iĝis nun mezepoka princino, falanta pro lacego ĉe la pordego de sorĉa kastelo. Monaton antaŭ tio Hanuver ricevis la decidan leteron de Molly, en kiu ŝi sciigis, ke ŝi forveturas por ĉiam, ne doninte adreson, sed li provizore jam laciĝis malfeliĉi – malfeliĉo, same kiel feliĉa humoro, venadas onde. Tial ĉio odoranta per freŝa roso povis atingi la maldekstran flankon de lia brusto. Li kaj Galway komencis ridi. «Ĝuste post dudek unu tagoj, – diris Hanuver, – via deziro plenumiĝos, tiu dato estis difinita ne de mi, sed mi plenumas ĝin. En tio vi cedu al mi, des pli, ke estas, kion pririgardi». Li lasis ilin gasti; tiel komenciĝis. Baldaŭ venis Thomson, la amiko de Galway, al kiu oni same donis ejon. Nenio vokis specialajn pensojn, ĝis el apartaj vortoj, rigardoj – nekaptebla, sed suspektinda psika emanado de ĉiuj tri personoj – al Pope kreiĝis certeco, ke necesas urĝe voki Duroc-on kaj Estamp-on.

Tiamaniere, en la bazon de la sceno de la akcepto de Dige fare de Hanuver estis metita la karaktero de Hanuver – liaj gustoj, imagoj pri renkontiĝoj kaj okazoj; parolante kun Dige, li aŭdis sin mem, esprimitan per bonega ludo.

Mi ekflaris tian densan fumon, kiel en la batalo de Nelson kontraŭ la hispana floto, kaj mi diris per terura voĉo:

– Kiel sciuro aŭ serpento! Pope, permesu premi vian manon kaj sciu, ke Sandy, kvankam li, eble, estas pli juna ol vi, bonege plenumos eĉ pli komplikan taskon!

Ŝajnis, emocioj de tiu ĉi tago ne havos finon. Tuj kiam mi, firmigante miajn vortojn, batis per la pugno la tablon, al la pordo oni frapis kaj la enirinta servisto deklaris, ke min postulas Hanuver.

– Ĉu min? – malkuraĝiĝinte, demandis mi.

– Sandy-n. Ĉu vi estas Sandy?

– Li estas Sandy, – diris Pope, – kaj mi iras kun li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.