La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BENEDEK

Aŭtoro: Josef Svatopluk Machar

©2026 Geo

La Enhavo

IV.

En marto 1866 oni vokis Benedekon en Vienon, al gravaj militistaj konferencoj. Milito en nordo kaj sudo de la monarĥio pendis en aero. Kaj tie la generalo eksciis por sia plej granda mirego, ke li estas elektita komandanto de la armeo norda, ke li devas batali kontraŭ la Prusoj. La plej terura tago de lia vivo proksimiĝadis, kaj al li estis konfidota tia rolo en okazontaĵoj!

Li malakceptis ĝin. Li klarigis al la imperiestro, ke li ne posedas sufiĉajn strategiajn konojn, ke li neniam tro okupiĝis pri milita teorio, ke li ne scias konduki kvaronmilionan armeon da homoj, kaj, kio koncernas la nordan batalejon, ke li ne konas Bohemujon, eĉ ne scias, kie Elbo fluas. En la malvastaj italaj rilatoj li ĉion memfidas: tie li konas ĉiun arbon, ĉiun ŝtonon, kaj promesas al la imperiestro sukcesan defendon de la Venecia lando. En la nordo li garantias nenion.

La situacio de la imperiestro estis grava. Liaj konsilantoj kaj aliancanoj el la regno volis havi Benedekon komandanto en la nordo ĉiukondiĉe, li estis la plej populara aŭstria generalo, havis la fidon de soldatoj kaj oficiroj – ne nomi lin signifis en okazo de malvenko amason da pravigitaj riproĉoj kaj eble ankoraŭ pli malbonajn aferojn. La dua eminenta aŭstria soldato, marŝalo arĥiduko Albrecht, estis populara nek en la armeo nek inter la loĝantaro, nek ĉe la germanaj aliancanoj. Li havis ja malĝojan reputacion el la revolucio en Vieno 1848 kaj el la kruda provincestrado en Hungario en j. 1860…

Nomi imperiestran princon kiel komandanton de la armeo povis esti fatala en okazo de la malvenko por la tuta dinastio, dum la komandeco de Benedek faros bonan impreson eĉ en Hungario – li estas ja denaske Hungariano…

Dufoje traktis la arĥiduko Albrecht kun Benedek, dufoje rifuzis la generalo ankaŭ al li, kiel antaŭ tio al la imperiestro, decide kaj klare, kaj pretigis sin reveni al Verona.

Sed en la nokto antaŭ sia forveturo li estis vekita kaj petita de la imperiestra adjutanto grafo Creneville pri lasta interparolo. La adjutanto komunikis al la generalo la sciigon de la imperiestra sinjoro; ke la monarĥo prenus sur sin gravan respondecon, se kontraŭ voĉo de la publika opinio li nomus alian generalon komandanto!

Se tiu estus venkita, la imperiestro estus kulpa de tiu malfeliĉo kaj restus al li nenio alia ol abdiki la tronon. Ke sekve en la mano de Benedek estas la sorto de la imperiestro.

”Mi estus estinta senkaraktera homaĉo, se eĉ post similaj klarigoj mi estus rifuzinta,” rakontis pli poste Benedek dum intima momento.

Li diris al la imperiestro, ke li estas preta oferi al li sian burĝan kaj soldatan honorojn kaj akceptis la komandecon de la norda armeo. La imperiestro proponis al li marŝalan ordonbastonon – Benedek ne akceptis dirante, ke li devas ĝin meriti sur la batalejo, se li estas ricevonta ĝin.

Rompite li forlasis Vienon. Sen fido al siaj fortoj li staris antaŭ sia tasko, en animo plenon da nigraj antaŭsentoj kaj el malproksimo li aŭdis tondri la veturilon de la Fatalo, kiun li por ĉia prezo volis eviti, kaj pri kiu li nun certege sciis, ke li estos per ĝi frakasita.

Pli poste, jam post la katastrofo, kiam Benedek vivis en Graz la maldolĉan vivon de malbenata kaj mokata homo, li ordigis unufoje siajn paperojn kaj trovis leteron de Albrecht, per kiu la marŝalo lin estis invitinta al interparolo.

Estis jena interparolo en marto, kiu koncernis la komandon en Bohemujo… ”Kaj mi azeno iris tien, tio estis la komenco de mia malfeliĉo,” li tiam alskribis sur tiun leteron.

Ankoraŭ unu rimedon li ekprenis en sia malbona situacio: li postulis, ke oni donu al li kiel komandanton de ĉefa stabo la eminentan teoriiston kaj strategiiston John, kiu estis servanta sub li ĝis tiam en Italujo. Sed ĝuste tiun ili ne donis al li dirante, ke estas necese, ke li restu en Italujo ĉe la arĥiduko Albrecht kaj anstataŭ tiu oni sendis al li konsilanton de Albrecht Krismaniâon kaj aldonis Heniksteinon. Krismaniâ sciis meti en bonegan stilon siajn raportojn kaj planojn – liaj konaĵoj estis bazitaj sur la militiroj de Fridrich II., la taktiko kaj strategio de la napoleonaj militoj ankoraŭ ne ekzistis por li;

Henikstein estis homo tre sprita, kiu sciis ekvidi la malfortecojn de homo granda kaj malgranda kaj moki pri ili.

Jam en la pasintaj jaroj li estis amiko de Benedek kaj estis tial sendita sur batalejon, por ke li anstataŭu lin, se ia malfeliĉo okazus al la kuraĝega komandanto. Ĉar en bona memoro konserviĝis la kuraĝaj atakoj de Benedek kun sabro en mano kaj en fronto de la pasiigita soldataro…

Sed la submarŝalo ne plu estis la heroo el la ardantaj tagoj sub la itala ĉielo. Li estis jam sesdekdujara, la sango ne plu cirkulis tiel rapide en liaj vejnoj kaj sur batalejon, kien oni lin sendis, li iris rompite kaj pereigite kiel rezignaciinta bruto en buĉejon.

Antaŭ ol la milito komenciĝis, li ankoraŭ iris al Verona.

Ĉi tie li lasis al si de junega subkapitano Hold klarigi la geografion de Germanujo.

En majo li foriris al sia armeo en Olomouc. Li inspektis la soldatojn, penis akiri ilian konfidon, provis inspiri al ili esperon per armeaj ordonoj – – – dume li skribis al sia edzino: ”Se mi revenos al Vi kiel vipita armeestro, havu kompaton por mi kaj lasu min porti mian malfeliĉon silente, kiel decas por viro.”

La deknaŭan de junio Benedek donis ordonon de marŝo en Bohemujon. La Prusoj rapidegis en tri armeoj trans la limojn kaj Moltke fiksis la 29-an de junio kiel tagon de ilia kuniĝo. Kiel fajrero el estingiĝinta fajro eksaltis la espero en Benedek; la maljuna soldata praktikulo vidis, ke eble oni do povos akiri sukceson, ke eble oni povos detrui la dividitan malamikon parton post parto kaj donis ordonon por marŝi kontraŭ la armeon de Fridrich Karl, kiu staris apud Jizera.

”Mi esperas, ke mi tamen venkos ilin,” diris Benedek al sia stabo. Li flaris pulvon, kaj la eĥo de liaj junaj jaroj evidente aŭdiĝis en lia animo …

Sed Krismaniâ opiniis, ke la ĉefa principo de la milito estas havi siajn fortojn kune, ke do estas necese atendi en Josefov, ĝis estos almarŝintaj ankoraŭ la ceteraj aŭstriaj taĉmentegoj – kaj Benedek, kiu havis pian respekton por ĉio, kio nur odoris doktrine, cedis. Jen estis la plej granda eraro de la tuta militiro. Nesufiĉaj korpusoj, lokumitaj kontraŭ la prusaj armeoj penetrantaj en Bohemujon, sub komando de nekapablaj kaj neobeemaj estroj, estis venkataj en ĉiuj flankoj. La Saksoj kaj la malfeliĉega Clam-Gallas – post batalo apud Magenta oni donis al li komandantecon en Bohemujo – estis venkitaj de princo Fridrich Karl, Rammingon venkis Steinmetz kaj la arĥiduko Leopold, kiu komencis la batalon malgraŭ la klara malpermeso de la komandanto, perdis apud la rivero Upa en kelkaj horoj 5000 homojn. Clam-Gallas estis tuj vokita al Vieno kaj al arĥiduko Leopold oni donis subitan forpermeson ”pro malsano”. Kiel estro de la ĉefa stabo estis nomita Baumgartner.

Kaj la kompatinda supera komandanto vidis, ke li estas venkita ne estinte en batalo. Li donis ordonon retiri ĝi al Kralové Hradec (Königgraetz).

La imperiestro sendis sian intimulon, la subkolonelon Beck, al la armeo. Kaj post konsiliĝo kun li Benedek telegrafis al la imperiestro petante, ke li kontraktu pacon por ĉia prezo, ke la katastrofo estas neevitebla.

Venis respondo: ”Pacon kontrakti neeble. Se retiriĝo estas necesa, oni retiriĝu. Ĉu oni jam bataladis?”

Ĉi tiun demandon Benedek rigardis kiel indirektan ordonon. Li ne retiriĝis. Li komencigis la batalon. Matene li skribis al sia edzino: ”Vi, mia imperiestro kaj Aŭstrio estos miaj pensoj. Mi estas kvieta kaj preta; kiam la kanonoj ektondros, mi spiros libere.”

La batalo komenciĝis. Elbo en la dorso kaj Prusoj en duonrondo ĉirkaŭe – sed ankoraŭ unufoje ekridetis la trompema Feliĉo la maljunan soldaton: dum la tuta antaŭtagmezo la aŭstriaj ŝancoj estis bonaj. La Prusoj kun sopiro atendis la alvenon de ilia kronprinco … La princo almarŝis sur la batalejon je la dua horo. La katastrofo estis jam ĉi tie.

La aŭstria infanterio forkuradis. La artilerio kaj kavalerio ŝirmis ĝian retiriĝon. Kaj Benedek la lastan fojon tondris sur la batalejo de pozicio en pozicion tra pluvo da kugloj kaj grenadoj, ordonante, malbenante, petante …

Vespere je la 10-a horo li telegrafis al la imperiestro el Holice, ke la antaŭvidita kaj anoncita katastrofo okazis kaj ke la venkita armeo retiriĝas al Olomouc.

Kaj la 11-an de julio oni komunikis al li, ke arĥiduko Albrecht prenis sur sin la komandon de armeo …

Arĥiduko Albrecht, venkinto apud Custozza. Kun helpo de John li venkis la Italojn, la imperiestro cedis la Venecian provincon al Napoleon III., kiu ĝin donis al Italujo kaj la triumfanta armeo revenis el la sudo al la malgaja nordo. Arĥiduko Albrecht donis ordonon, ke la venkita armeo retiriĝu al Vieno.

Kaj de la grafo Creneville, imperiestra adjutanto, Benedek ricevis la sciigon, ke li devas prezenti sin en Wiener Neustadt al ekspertiza komisiono kaj pravigi sin el malfeliĉaj faroj kaj nesufiĉa servmaniero per unu vorto: prezenti sin antaŭ militista juĝistaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.