|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BENEDEKAŭtoro: Josef Svatopluk Machar |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En Italujo estis trankvilo, sed en Hungario estis malbone.
Windischgrätz, kiu sin montris tiel eminente bona kontraŭ amaseto da studentoj en la revolucio de Praha, neniel taŭgis en Hungario. Tute male: per sia malcerto kaj eterna prokrastado li lasis al la Maĝaroj tempon por centrigo de fortoj kaj disvastigo de la revolucia movado en larĝaj klasoj popolaj. Generalo Görgey subite troviĝis per lerta manovro en la dorso de la aŭstria armeo kaj fortranĉis ĝin de Cislajtanio. Vieno forvokis la nobelan marŝalon de batalejo kaj anstataŭis lin per generalo Welden. Görgey liberigis la sieĝitan Komaron kaj la imperiestra armeo retiriĝis al Vaho.
Kaj ĉi tien estis sendita Benedek kiel brigadkomandanto.
La aŭstria armeo atendis rusan helpon, ĉar Vieno akceptis dankeme la proponon de la caro Nikolao kaj Paskieviâ almarŝis. Benedek estis senpacienca – ne estis okupo. Dume la armeo reorganiziĝis: el malnovaj brigadoj oni formis novajn kaj la komandanto Welden estis anstataŭita per Haynau, ”la hieno de Brescia”, kaj poste ”la sangmakulita hundo de Arad”. Al Benedek estis ordonite, ke li per sia nova brigado konservu komunikiĝon kun la rusa dekstra flanko. Haynau, la nova komandanto, proponis al li la postenon de estro de ĉefa stabo, sed Benedek rifuzis. Tiam li sciis, ke li estas sur sia posteno nur en la fronto de batalantaj soldatoj.
Li vere estis. En la bataloj apud Raab kaj Komarom li distingis sin tiel, ke li estis nomita de la imperiestro posedanto de la 28-a regimento de Praha, honorigo, kiun ĝis tiam atingis neniu tiel juna generalo elirinta el nekonata protestanta familio. Li estis feliĉa.
Apud Szöreg la Bayard de la aŭstria armeo estis vundita sur femuro per peco da eksplodinta grenado. ”Mi havas do ĉion, kion konvena soldato havi devas,” li skribas kun humoro al sia edzino. Kelkajn semajnojn li estis ligita al la lito – dume la hungaria revolucio finiĝis sub la rusaj kaj aŭstriaj armiloj.
Du jarojn pli poste, mallonge antaŭ sia morto, la maljuna Haynau sendis al Benedek oran poŝhorloĝon kun engravurita dediĉo por memoro. Ĉi tiu terura homo estis cetere tipo de soldato de malnova epoko: senkompata, kruela, perforta ĝis miro – kaj subite ree mola kaj senmalica kiel infano; en sia ofico li konis nur unu aferon: obeon, per kiu li sciis ĉion senkondiĉe plenumi kaj kiun li ankaŭ senkondiĉe postulis de aliaj – la maljuna Radetzky, delikata konanto de karakteroj, lin karakterizis per bela simbolo: li estas razilo, kiu post uzado estas prudente kaŝota… Kompreneble oni ne rajtis fari el ĉi tiu viro la plej altan juĝiston super la kapitulacintaj revolucionuloj en Arad…
Sekvis jardeko de paco. Benedek estis nomita estro de la ĉefstabo ĉe sia malnova favoranto Radetzky en Italujo.
Li iris do, sed post promeso de la imperiestro, ke se la rilatoj ŝanĝiĝos, li tuj estos translokita en armean servadon.
La maljuna marŝalo sincere amis Benedekon. Eĉ pli poste, en sia testamento, li rekomendis lin al imperiestra favoro. Kaj eĉ sekvanta afero ne difektis ilian amikan rilaton: en la jaro 1852 Benedek ricevis el Vieno de la generala adjutanto imperiestra, la grafo Grünne, striktan ordonon, ke li citu generalon Theodoron Radetzky, filon de la marŝalo, al peto pri pensiigo. Benedek obeis kaj la maljuna marŝalo, kiu nur poste eksciis pri tio, estis morteme ofendita kaj volis ankaŭ iri en pension, kaj nur per la propramana letero de la imperiestro li estis kvietigita, sed Benedekon li pro tio ne malamis, ĉar li konis Vienon kaj ĝian dankemon, li englutis do la maldolĉan pilolon kiel ĉiujn antaŭajn, kiujn li estis ricevinta dum sia longa vivo, kaj sciis, ke Benedek nur plenumis kun soldata obeo la ricevitan ordonon.
En la sama jaro Benedek estis plirangita al submarŝalo – ree eksterorde.
En jaro 1854 minacis milito kun Prusujo. Benedek, tiu soldato laŭ korpo kaj animo, estis neniel entuziasma pri ĝia perspektivo. Kiam la tintado de armiloj eksilentis kaj la prusa militista adjutanto, la princo Hohenlohe, lin vizitis en Verona, li diris al li bonkore: ”Neniam mi imagis, ke ni havos militon kun la Prusoj: tio estus la plej terura tago de mia vivo, ĉar mi konsiderus tion kiel plej grandan malfeliĉon por Aŭstrio…”
La tagon, kiam Radetzky post 72 jaroj de aktiva servo foriris el la armeo, Benedek estis nomita komandanta generalo en Lwów. Kaj post novjaro 1859 li estis subite alvokita Vienon, kie oni komunikis al li, ke li estas nomita komandanta generalo de la oka armea korpuso kaj ke li tuj devas forveturi al Verona.
La milito kun Piemonto kaj Francujo komenciĝis. Grafo Gyulai estis nomita supera komandanto aŭstria, ĉar li montris sin kiel taŭga – komandanto de kavalerio en manovroj. Kiel estro de lia stabo estis nomita kolonelo Kuhn, bona strategiisto kaj soldato tiel energia, kiel Gyulai estis malrapida kaj sendecida. En grafo Gyulai kaŭzis la burĝa Kuhn preskaŭ nervan eksciton jam per sia ĉeesto kaj la senrespektema Kuhn neniel kaŝis mokojn pri la komandanta kapableco de sia generalo. Kuhn do konsilis kaj proponis kaj Gyulai faris la malon. Kuhn volis detrui la piemontan armeon antaŭ la alveno de la Francoj, Gyulai decidis atendi, ĝis la Francoj estos alvenintaj.
Por ke ŝajnu, ke io okazas, Gyulai ekmarŝis al Torino – kaj subite donis ordonon al retiriĝo.
”Enua milito!” plendis Benedek.
Post bataleto apud Montebello Gyluai donis ordonon al plua retiriĝo. Kuhn furiozis kaj petis sian eksiĝon. Nur post speciala peto de la imperiestro li restis. Benedek enuiĝis ĝis malespero. La kvaran de junio li ricevis la ordonon rapidegi sur la batalejon. Estis la batalo apud Magenta. Li ne alvenis ĝustatempe. Stranga batalo! En la centro kaj en maldekstra flanko ĝi estis nedecidita, en la dekstra flanko estis venkita Clam-Gallas, grafo kaj unu el la plej nekapablaj generaloj aŭstriaj. La sekvantan tagon Kuhn volis daŭrigi la batalon kun la freŝaj fortoj de la korpuso de Benedek, sed Clam-Gallas anoncis, ke lia soldataro ne estas kapabla batali. Post tio Gyulai donis je meznokto la ordonon retiriĝi.
Benedek ne havis alian deziron ol ke la tempo havu flugilojn, por ke li jam povu ĉi tiun servon forlasi kaj iri …
Gyulai estis eksigita kaj la imperiestro Francisko Jozefo mem prenis sur sin la komandantecon de la armeo.
La 24-an de junio okazis apud Solferino la lasta batalo de tiu milito. Tio estis la plej glora tago de la vivo de Benedek. Ĝis la antaŭa tago li havis febron kaj kuŝis en lito – je meznokto subite li revenis sana al armeo. Li estis komandanto de la dekstra flanko de la armeo, havis kontraŭ si duoblan malamikan superforton, ĵetis sin kontraŭ ĝin en fronto de sia soldataro kun sabro en la mano, elektrizis al agoj de soldataj mirakloj, kaj kiam la centro kaj la maldekstra flanko estis venkitaj kaj la imperiestro donis ordonon retiriĝi, li ne obeis, denove sin ĵetis sur la Piemontanojn kaj donis al ili ankoraŭ unu.
Li ricevis la komandoran krucon de Maria Terezia, kiun petis anstataŭ li generalo Schlick kaj la oficiroj de lia korpuso, ĉar la fierega soldato mem ne volis peti.
La imperiestro kontraktis pacon. Lombardio estis perdita.
Benedek estis avansita al submarŝalo, nomita estro de ĉefa stabo kaj provincestro en Hungario. Post la gravaj malvenkoj komenciĝis en Vieno ia klariĝo, ke nobelaj sinjoroj, princoj kaj grafoj ne estas ĝuste naskitaj armeestroj kaj landestroj, oni do kumulis sur unu solan homon, kiu estis savinta honoron de aŭstriaj armiloj, ĉion, kion oni sur lin kumuli povis. Benedek konis sian kapablon kaj rifuzadis – li eĉ, estante sata de ĉio, kaj kvazaŭ li scius, ke lia feliĉo staras en zenito, kaj ke de nun povas veni nur la sunsubiro, volis iri en pension kaj vivi kun sia edzino en trankvilo, kiom ankoraŭ da vivo restis, sed la imperiestro malakceptis lian peton kaj donis al li la ordonon servi plue. Kaj Benedek obeis.
En Hungario Benedek ne povis montri sin kiel taŭga.
Li estis nur fascinanta komandanto en batalejo kaj ne diplomato, kiu scius delikate flegi vundojn apenaŭ cikatri ĝintajn. Pulvo kaj plombo ne estas ĝuste bonaj kvietigantaj rimedoj, kaj Benedek ne konis aliajn. Tiel li parolis kaj tiel li agis. En Vieno oni ekkonis la eraran paŝon kaj Benedek estis baldaŭ nomita supera komandanto de la armeo en Italujo.
La soldataro bonvenigis lian enoficigon kun entuziasmo, ĉar oni sentis, ke ne estas ankoraŭ paco kun Italujo, sed nur tempa armistico, kaj la populareco de la nova komandanto estis la sola ebla kontraŭpezo al la populareco de Garibaldi kaj de Viktoro Emanuelo.
Heredanto de la gloro de Radetzky, espero kaj fiero de aŭstria armeo, li staris nun sur loko, kie la maljuna marŝalo iam estis rikoltanta sangajn laŭrojn. Taŭga viro sur bona posteno! La juna itala reĝolando estis preparita elŝiri la lastan provincon, kiu apartenis al ĝi laŭ lingvo, nacio kaj sito, el la ungegoj de la nigra aglo – Benedek staris tie kiel neuzita glavo.
Soldato laŭ animo, koro kaj eksteraĵo. Nealta, kun malhela vizaĝkoloro, agla nazo, akra kaj penetrema rigardo de nigraj okuloj, vaksitaj lipharoj kun pinto supren tordita. Sur ĉevalo li sidis, kvazaŭ li estus alkreskinta, severa kaj senkompatema dum ekzercado, precipa kontraŭ oficiroj, dum interparolado post ekzerco ĉe glaso da vino afabla, malavara, kamaradema. Al simpla soldato li sciis ekparoli en lia gepatra lingvo, sen fieraĉo kaj sinaltigado per kerna blasfemo kun ŝerca iom kruda, sed ne ofendanta, kun neŝajnigita demando pri la familiaj rilatoj de la soldateto. Ili amis lin kaj fidis al li.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.