La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SURLOKA ESPLORO

Aŭtoro: Stanisław Lem

©2026 Geo

La Enhavo

La fontaĵoj

Do, Strümpfli, ricevinte neoficialan konsenton de la estro de la Departemento de Taŭro, nokte, kiam la domo malpleniĝis, enkondukis min en la entian arkivon kaj en la unua biblioteka halo persone klarigis al mi ordon de uzado de la kolektita tie materialo.

Donitaĵojn pri neloĝataj planedoj, diris al mi la konsiliano, oni akceptas por konservado sufiĉe simple, distribuante ilin al tri branĉoj. Unue estas raportoj de malkovrintoj, kompreneble, eraraj, poste estas rezultoj de esploraj ekspedicioj – ĉi tie jam arbo de eraroj komencas disbranĉiĝi, ĉar ne okazis ankoraŭ, ke fakuloj konsentas inter si, kaj aperas apartaj opinioj, kontraŭdiroj kaj kontestoj, kaj fine – konkludoj de teraj ekspertoj, tio estas homoj, kies piedo ne paŝis eĉ en kosmoŝipon, ne parolante eĉ pri foraj planedoj, tial kosmonaŭtoj-esploristoj, grizhariĝintaj en bataloj, sendas pri iliaj verdiktoj kasaciajn plendojn, apelaciojn kaj reklamaciojn, kio kaŭzas ellaboron de planoj de novaj ekspedicioj, kiuj en mezo aŭ en fino de la vojo estas torpedataj de la kontista departemento, ĉar, laŭ ĝia opinio, multe malpli kostas interpacigaj komisionoj kaj arbitracio surloke; sur tio la disputoj ordinare finiĝas, escepte de okazoj, kiam iu tre influhava kaj glorama persono deziras eternigi sin, liginte sian nomon kun nova astro, kaj obtenas ekstran subvencion; tamen, tio jam ne zorgigas MEA-on, tutegale ja neniajn rilatojn eblas establi, ĉar mankas tiuj, kun kiuj oni rilatu, kaj la dokumentojn oni sendas en la arkivon kun noto de estro de respektiva departemento: «Nolo contendere [17]».

Malpli bone estas pri loĝataj planedoj. Astronaŭtikaj aferoj tre rapide miksiĝas ĉi tie kun politikaj, ĉar ajna civilizo kreas minimume tiom da versioj de sia historio, kiom da ŝtatoj estas en ĝi; tiuj versioj estas kontraŭdiraj kaj eĉ diametre kontraŭaj, sed MEA ne povas malfermite negi iun el ili, ja de tio estas nemalproksime al konflikto ante rem [18]; tie oni prima vista [19] akceptas ĉiujn versiojn, kaj nur poste komencas pensi, kion fari kun ĉio ĉi. En la ofica praktiko steloj estas klasigataj je tiuj, kiuj malproksimiĝas de nia Suno, kaj je tiuj, kiuj al ni proksimiĝas; pri la unuaj ne estas ajnaj klopodoj – ja pri kia diplomatia proksimiĝo povas temi en kondiĉoj de konstante kreskantaj astronomiaj distancoj? La atento de MEA-anoj estas koncentrita sur la duaj, kaj ĝuste al tiu kategorio apartenas la planedaj sistemoj de Taŭro. En MEA oni klasigas materialojn je oficialaj kaj veraj, aŭ je publikaj kaj sekretaj, ja politikan kurson necesas elekti konforme kun tio, kiel tie estas EN LA REALO, kaj konkretajn diplomatiajn paŝojn – konforme kun tio, kion ILI diras pri tio.

Se sur planedo estas dek ok ŝtatoj (kaj en la kosma skalo tio estas bagatelo), nur tre naiva homo atendus trovi tie dek ok versiojn de ĝia historio; krom laboroj de oficialaj historiistoj ekzistas ja verkoj de historiistoj nur tolerataj, kaj foje – mortpunataj kaj rehonorigataj nur postmorte, kaj ankaŭ verkoj de kritikantoj kaj senmaskigantoj, kiuj, bedaŭrinde, submeteblas al spirita aŭ fizika sugesto kaj ŝanĝas siajn opiniojn en sekvaj eldonoj, ĉar havas, ekzemple, edzinon kaj infanojn (se tion permesas tiea biologio; tamen, la instinkto de memkonservado estas imanenta al ajna viva estaĵo, do ne necesas tro atenti tiajn nuancojn de galaksia historiografio). Sur tiun amasegon da variantoj kuŝiĝas centneroj da kronikoj, priskribantaj sortojn de la interesanta nin ŝtato per okuloj de najbaroj kaj ties historiistoj; kiel estas sciate, la unuan mondmiliton ĉinoj nomis intercivitana milito de eŭropanoj, kaj tio estas tute komprenebla, sed pro tiu kaŭzo la agado de MEA iĝas vagado tra labirinto, kie sur ĉiu paŝo atendas embuskoj kaj kaŝiĝas sekretoj; kaj, kvazaŭ ĉio ĉi ne sufiĉas, de tempo al tempo venas vicaj raportoj de vicaj ekspedicioj, kaj kiam tien kune kun diplomatiaj misioj iras la komercaj, kiujn pli interesas varcirkulado, ol la historia vero, denove aperas neceso pri taktaj akordigoj kaj precizigoj. Kiam ĉion ĉi, finfine, oni iel sukcesas aranĝi, sur la loko subite okazas historia rompo, kaj oni denove rekomencu ĉion, ĉar monumentoj de antaŭe diigataj regantoj falas de la piedestaloj, krimaj demonoj kaj monstroj iĝas naciaj herooj kaj gvidantoj, ditiramboj kaj verkoj, eternigintaj meritojn de monarkoj kaj poliarkoj, momente arkaikiĝas; kaj imagu, kiel bonege aspektus tera diplomato, kiu dum enmanigo de akreditaĵoj miksus la etapojn de la historio.

Konsternita per tiuj klarigoj, mi ne povis deteni min de la demando, ĉu vere la Tero jam establis rilatojn kun tia amaso da planedoj, ke MEA fleksiĝas sub pezo de falintaj sur ĝin taskoj, – ja en la Instituto oni diris al mi, ke ilia agado havas dume trejnan karakteron. Strümpfli rigardis al mi, kvazaŭ ne kredante al siaj okuloj, kvazaŭ al li ŝajnis, ke li misaŭdis, kaj nehaste, klare, por ke mi pli bone komprenu la esencon de la demando, eksplikis al mi malkonvenecon de mia demando. La Ministrejo de Eksterplanedaj Aferoj laboras surbaze de havataj dokumentoj, kaj ne pli. Nur tiu, kiu havas nenian imagon pri dokumentoproduktado, povas vidi en tio ion neordinaran, netaŭgan aŭ eĉ neseriozan. Ja tuta politika historio de la Tero estas vico de eraroj kaj ties konsekvencoj; ekde praaj tempoj ŝtatoj metadis ĉion sur malĝustan karton, faradis tion, kio NE konformis al iliaj interesoj; tial politiko konsistas antaŭ ĉio en erara pritakso de kontraŭulo, kaj eĉ pli ofte – en farado de malamikoj el potencialaj aliancanoj pro miskompreno kaj mispensado. Kiel venkoj, tiel ankaŭ malvenkoj sekvadis el falsaj prognozoj, ĉar venkitoj ĝenerale statis pli bone, ol venkintoj – se ne tuj, do iomete poste. Ĉar politiko okupiĝas pri estontaj eventoj, kiujn ne eblas precize antaŭvidi, kaj sperta politikisto estas tiu, kiu bonege scias pri tio, sed insistas pri patriotismo, devo kaj konscio de historia neceso. Tial la Ministrejo de Eksterplanedaj Aferoj ne iras laŭ iu tute nova vojo, sed agas precize same, kiel ordinaraj MEA-oj, nur kun tiu diferenco, ke limoj de eraroj, neeviteblaj en diplomatia agado, ŝvelis ĝis astronomiaj skaloj. Ĉu mi vere nenion scias pri tio, ke historiaj decidoj, determinintaj rezultojn de la mondaj militoj, estis farataj kun plena ignoro de raportoj kaj aliaj tute fidindaj donitaĵoj, el kiuj sekvis, ke ne endas deklari militon? Tial ĉu tiom gravas, ĉu kun veraj dokumentoj ni laboras aŭ nur kun fantomoj? Kiamaniere, propre, tiu diferenco influus al la fluo de ministrejaj aferoj?

Doninte en bonkora, sed kategoria tono tiun edifon, Strümpfli konsilis al mi ne tuŝi la ĉefan katalogon, entenantan kvardek mil titolojn, inter kiuj estas facile vojerari.

Li enmanigis al mi folieton kun listo de la plej gravaj verkoj, kiun kompleze kompilis magistro Brabander, frapis min je la ŝultro kaj iris dormi, kaj mi restis sola kun la biblioteka labirinto.

Ricevinte kiel Ariadnan fadenon tiun liston, mi dum ioma tempo hezitis, ne sciante, kion elekti – ĉu la varmobotelon aŭ la boteleton kun konjako, finfine mi glutis konjakon, por vigliĝi, kaj eklaboris, kuspinte la manikojn, ĉar la plej malnovajn raportojn kovris dika tavolo de polvo, kaj mi ne deziris tro malpurigi la ĉemizon; eĉ ĉi tie super mi, ŝajne, ŝvebis la grumblema spirito de la servistino. La listo konsilis al mi komenci per «Universala historio» de Msims Pittilikvastr, luzania prahistoriisto, sed mi pro pura kuriozemo prenis la plej malnovan kaj flaviĝintan paperujon. La paperujo estis maldika. Sur malpureta folieto mi ekvidis oblikve algluitajn rubandojn de telegramoj, aŭ eble, teleksaĵoj; malalte klininte la kapon antaŭ tiu ĉi estiminda dokumento, mi ne sen peno legis paliĝintan tekston:

TAŬRO GAMMA DIABLA AMASO DA PLANEDOJ SED DANKE AL DIO SENHOMAJ EN PERIHELIO MARĈAJ EN AFELIO GLACIAJ ĈIO ĈI ESTAS AĈA ENTROPIO KAJ NENIO PLI PUNKTO LA ŜIPANARO LACIĜIS NI RAPIDE ĈIRKAŬFLUGOS ANKORAŬ UNU PARSEKON KAJ AL LA PANJO ANSTATAŬ LA ĈEFO JANKI PAS KAJ FILERGUS PUNKTO POST LA REVENO NI KVITIĜOS KUN LA ŜIPKONSTRUEJO SALUTON PUNKTO FINO

La teksto estis kruce trastrekita per ruĝa krajono. Malsupre videblis permane farita skribaĵo: «La sesa estas loĝata, mi proponas senpremiigi tiujn fuŝulojn», kaj nedistingebla subskribo.

Mi refoje ĵetis rigardon al la arkaika astroteleksaĵo, kaj kvazaŭ ŝirmilo defalis de miaj okuloj: mi komprenis, ke la nomo ENTEROPIO aperis simple el «aĉa entropio», misskribita de iu oficisto. Tie estis ankoraŭ unu folio, aŭ, pli ĝuste, formularo de raporto pri oficvojaĝo: al ĝi estis alkroĉita hotela konto, sur kiu bluis sigelo «RIFUZI PRIPAGON». Sur la dorso de la formularo iu neglekte skribis: «Per imuna kuriero. La satelito de la sesa estas planeda kamuflo, plej probable, Amuzilo-Interkaptilo de Fremduloj, malplena interne, blovata okaze de neceso. Rekomendatas singardeco, ĉar parto de la aborigenoj opinias ĝin provoko pro modeloj de KURDLOJ. Detalojn vd. en mia memorando, ĉifro TZG/56 Eps. Mi faras, kion povas. Ne protokoli. Ne publikigi. Ne mendi. Forbruligi. La cindron disblovi en ĉeesto de komisiono». Poste, sendube, sekvis subskribo, supergluita per oranĝkolora gluaĵo kun supertajpaĵo: «KONSERVI SEKRETE».

Mi adiaŭis tiun antikvan dokumenton kun ioma malgajo, sed ankaŭ kun suspiro de faciliĝo: evidente, mi ne estis azeno, opiniinte ordinaran flugantan amuzejon planedo, se tio estis speciala amuzilo-interkaptilo, kaj en mian kapon venis penso, ke ĉi tie mi finfine ekscios la sekreton de sepulkoj, kiu turmentis min dum pluraj jaroj; tamen, ĉirkaŭrigardinte vicojn de ŝlositaj libroŝrankoj (la konsiliano, tamen, lasis al mi grandan faskon da ŝlosiloj), mi komprenis, ke tio estos ne facila afero. Sekvan paperujon same kovris dika tavolo de polvo. Mi tuj remetis ĝin sur la breton – tie estis iaj historioj de malsanoj el psiĥiatria malsanulejo. Strange, kiel ĝi trafis ĉi tien? Trafita de subita konjekto, mi eltiris el la paperujo kajeron da flaviĝintaj paperoj kaj starante komencis ĝin foliumi. Mi trovis medicinan konkludon, atestantan ĉe la ŝipanaro de «Ramfornicus» kolektivan halucinogenan psiĥozon, sindromon de progresanta demenco kaj altigitan agresemon, kiu montriĝis en aktiva kontraŭagado al terapiistoj kaj malsupera medicina personaro. Tiu malsano estis agnoskita profesia kaj la pacientojn estis proponite pensiigi pro invalideco. «Ramfornicus» per du descendaj moduloj devis esplori sisman altebenaĵon de la norda hemisfero de Entio, kaj ankaŭ vastajn marĉajn teritoriojn de la zono de modera klimato. La deliraj vizioj de ambaŭ esploraj grupoj estis egale obsedaj, sed tute malsamaj laŭ la enhavo. La anoj de la marĉa ekspedicio asertis, ke loĝantoj de la planedo tutajn tagojn pasigas en koto ĝis la kolo, kaj vespere elrampas sur relative sekajn lokojn kaj, nelaŭte kantetante, grimpas unuj sur aliajn, kiel cirkaj akrobatoj: ili kreas vivajn kolonojn, sur kiujn grimpas novaj aborigenoj; tiel aperas kelkaj dikaj kruroj, kaj tiu grimpado daŭras, ĝis kiam ili kungluos, interplektante la manojn kaj piedojn, ion similan al elefanto aŭ mamuto kun pendanta ventro. Kuniĝinte tiamaniere, ili kun kanto en la buŝoj foriras en nesciata direkto. La provoj pridemandi aborigenojn, postrestintajn survoje, fiaskis, malgraŭ uzo de la plej potencaj aŭtomataj tradukiloj, ĉar la demanditoj tuj plonĝis en koton kaj el iliaj fragmentaj ekkrioj eblis kompreni nur, ke la giganta estaĵo, kiun ili kreis per totala reciproka kroĉiĝo, nomiĝas Kurdlego aŭ Kurdlejo, aŭ eble Kurdlaĵo. Ne eblas ekskludi, tamen, ke ili sin mem nomas kurdlanoj aŭ kurdluloj. La psiĥopatologiaj simptomoj de la anoj de la norda grupo estis multe pli diversaj. Unuj esploristoj kvazaŭ trafis en egan komplekson de konstruaĵoj sen fenestroj kaj pordoj kaj trovis, ke necesas kure ĵetiĝi al muro, por ke tiu tralasu ilin internen. Ne sukcesinte disiri por serĉi aborigenojn, ili estis atakitaj de vato – aŭ io simila – kaj ankaŭ de iuj neglekte kudritaj ekzempleroj de vesto, similaj al vatpaltoj, kiuj, havante kvantan superecon, elpuŝis ilin sur tegmenton, de kie ili saviĝis per taktika retiriĝo sur la descenda modulo. Aliaj asertis, ke al ili pli fortunis. En granda parko, plena je pigre promenantaj arboj, ili renkontis grupon de malgrandaj aborigenoj, kaj ankaŭ du aŭ tri aborigenojn pli grandajn, kiuj, ekvidinte ilin, forkuris. Tamen la etuloj, kiujn la esploristoj opiniis loka infanaro, ne montrante eĉ etan timon aŭ miron, penis ekkonversacii kun la fremduloj, sed el tio nenio rezultis, ĉar la tradukiloj anstataŭ konscia parolo elmetis ion similan al blekado. Tamen tiuj pseŭdaj infanoj volonte konsentis fotiĝi kun la homoj kaj adiaŭante donacis al ili nemalgrandan kvanton da misteraj objektoj. La esploristoj, tamen, devis reveni, kiam ili aŭdis alarmsignalojn, senditajn de la marĉa esplorgrupo. La fotoj fuŝiĝis: kiel evidentiĝis jam en «Ramfornicus», la fotiloj havis spurojn de difektoj, tipaj por influo de altaj temperaturoj. La optikaĵoj de la objektivoj krevis, kaj la fotomembrano degelis. Demandite, kio okazis al la donacoj, kiujn ili kvazaŭ ricevis, la esploristoj asertis, ke en la skatoloj, kie lokiĝis la donacoj, troviĝis nenio, krom manpleno da griza polvo. Neniu el la esploritaj pacientoj sentis sin psiĥa malsanulo. La diagnozo estis farita ne facilanime. Estis eksperimente pruvite, ke la fotiloj estis forte varmigitaj, probable, en la forno de la ŝipa kuirejo, kvankam la pacientoj ne deziris konfesi tion. La spektrografia kaj kromatografia analizo de la polvo, en kiun kvazaŭe transformiĝis la donacoj, montris ĉeeston de elementoj, renkonteblaj en ĉiaspeca rubo. Kvankam tiom skrupulaj analizoj pruvis mensogecon de iliaj asertoj, la pacientoj obstine insistis pri tio, ke ili renkontis loĝantojn de la planedo, kiuj, aspektante de malproksime homsimilaj, de proksime pli similas hibridon de struto aŭ emuo kun pingveno, saniĝinta de obezeco. Tiuj estaĵoj povas iri, kiel homoj, sed povas ankaŭ moviĝi per saltoj, tenante la piedojn kune, kiel paseroj aŭ infanoj dum faksalta ludo. Ili ne kapablas sidiĝi en la homa maniero, ĉar iliaj genuoj fleksiĝas malantaŭen, kiel ĉe birdoj, kaj ripozas ili, sidiĝinte sur la genuojn. Vestiĝas ili tre bunte, kaj sur iliaj vizaĝoj estas, verŝajne, maskoj, ĉar ili estas demeteblaj kaj tiam oni povas vidi sufiĉe malagrablan vizaĝon kun larĝa frunto, malproksime disigitajn, tute rondajn okulojn, kaj tie, kie ni havas buŝon kaj nazon, ili havas konveksaĵon kun truoj, similaj al nazotruoj. Post izolo en la malsanulejo agresemo de la malfeliĉaj pacientoj multe kreskis. Poste sekvis inventaro de malsanuleja meblaro, rompita dum paroksismo de furiozo.

Komisiono, kreita por esploro de tiu demando, pristudis kvardek ok diversajn hipotezojn kaj venis al konkludo, ke la subita amasa psiĥozo povis esti intence induktita de fremda civilizo, kiu per tio defendis sin kontraŭ nedezirata interveno. Tial oni malpermesis viziti la planedon, kaj kolektitaj poste materialoj estis ricevitaj nur danke al radiokomunikado, kun ordinara tempa prokrasto. Atinginte tiun ĉi lokon de la raporto, mi eĉ ekĝojis, ke ĉiuj postaj informoj pri Entio kaj la entianoj venas rekte de ili, do ne estas misformitaj per homaj antaŭjuĝoj. Tamen, antaŭ mi estis longa kaj malfacila laboro: la entianoj, montrinte nemalgrandan kosman altruismon, donacis al ni centojn da siaj verkoj, traktaĵoj, lernolibroj, gazetoj kaj eĉ flugfolioj.

Mi opiniis plej bone komenci per lernolibroj pri historio, kaj per la plej malnovaj, por iri kvazaŭ laŭ natura vojo de la socia, kaj ankaŭ de la intelekta evoluo de la nekonataj estaĵoj. La loko de miaj luktoj kontraŭ tiuj foliantoj estis la tablo, hele lumigita per malalte pendanta lampo. Havante maldekstre de mi la varmobotelon, kaj dekstre la biskvitojn, mi prenis unuan traktaĵon, por ajna okazo metinte en la elŝovitan tablokeston la boteleton kun malŝraŭbita ĉapo tiel, ke estu eble preni ĝin palpe, ne deŝirante la okulojn de paĝoj kun densa teksto. En la grandega halo estis silento, kiel en kaverno. Krom susuro de foliumataj paĝoj, de tempo al tempo aŭdiĝis miaj mallaŭtaj ĝemoj, ĉar mi okupiĝis pri malfacila afero. Laŭ mia kutimo mi trarigardis komence bibliografion, metitan en la fino de la studata verko, kaj jam tio estis pripensinda, ĉar la nomoj de sciencistoj, cititaj de la entia historiisto, sonis: Trirrcarrakaks, Trrlitriplirrlipitt, Kjukjuksis, Kvorrstjerrkjerr, Kvidtderduduk kaj tiel plu. Mi ne faru antaŭtempajn konkludojn, diris mi kaj ĵetis rigardon al la titolpaĝo.

Tio estis «Historio de Entio» el la plumo de la fama, laŭ asertoj, kurdlanda historiisto Kvakerli. La konsiliano rekomendis ĝin al mi kiel nemalbonan enkondukon en la fakon, sed kiam mi vidis la nomon de la aŭtoro, klare rememoriganta svisajn nomojn, en mia kapo fulmis freneza penso, ke Strümpfli ĝuste tial rekomendis ĝin al mi. Evidenta sensencaĵo, karakterizanta nur mian animstaton. Mi sekvis la konsilon, ĉar ĝi ŝajnis al mi racia. Kvankam estis malfacile decidi, kiu parto de la erco estas pli nekomprenebla, ĉu la kurdlanda aŭ la luzania, io sufloris al mi, ke kun tuta sia nekutimeco, eĉ unikeco, la kulturo de urbosaŭroj – loĝataj vivaj estaĵoj – estas pli proksima al la Naturo, ne tiom artefarita, kiom la civilizo, doninta racion eĉ al ŝtonoj kaj grundo. La Naturo, kiel universala kosma konstanto, devis iĝi ligilo kaj enkondukilo en la fremdan historion. Ne pensu, tamen, ke mi avide kroĉiĝis al tiu ĉi dikega volumo, glutante paĝon post paĝo, – ne, mi staris kiel nedecidema plonĝonto super glacia aperturo, ĝis, finfine, mi enspiris en la pulmojn pli da aero, kaj enprofundiĝis en legadon.

La ĝermadon de la vivo sur Entio Kvakerli priskribis sciencmaniere, sed, ĝenerale, tute kompreneble. La vivo, laŭ liaj vortoj, ĉie ĝermas same. Unue oceano treege malrapide fermentas ĉe bordoj, transformiĝante en ĝelan ŝmacaĵon, kaj malfortaj ondoj kirladas ĝin dum jarcentoj, eĉ dum jarmiloj, ĝis kiam el tiu kaĉo apartiĝos ŝmacanta ĵeleo kaj post sennombraj aventuroj alŝmacrampos tien, kie ĝia molaĵo malmoliĝos, iĝinte kalka skeleto. Kvakerli asertis, ke sur diversaj planedoj, depende de lokaj kondiĉoj, aperas malsamaj superaj organismoj, kies ĉefaj specoj estas: sangosuĉuloj, laktosuĉuloj kaj bekonazuloj. Ankaŭ reproduktiĝas ili malsame – per frotado, per polenado, per proliferado, kaj iam, kvankam treege rare, per tiel nomata ŝtopado, kion sur Entio, planedo tute normala, la afero, dankon al dio, ne atingis. Devenante de grandaj neflugantaj birdoj, entianoj nomas sin ĉlakoj: tiun vorton kelkaj entropologoj derivas de la ŝmaca sono, ordinara dum moviĝo en marĉoj, ĉar marĉoj, senlimaj marĉegoj kaj gigantaj marĉmaroj estis ĉi tie la lulilo de la vivo. Kaŭzis tion la loka geografio. Entio rivoluas ĉirkaŭ sia suno laŭ tre longigita orbito, kaj en la afelio sur ĝi regas terura frosto. Sed la oceano per siaj neordinare vastaj malprofundaĵoj proksimiĝas al la rando de la kontinento, marĉa apud bordoj, sed en profundo riĉa je vulkanoj de la sisme aktiva altebenaĵo, kaj de ili venas sava varmo, kiu periode sekigas la marĉojn. Tamen bolantaj gejseroj, senĉesaj vulkanaj kaj sulfuraj erupcioj devigis ĉion vivan teni sin malproksime de tiu infero. Tial la vivo hejmiĝis ĝuste meze inter la oceanaj glacioj kaj la vulkanoj de Taraktio, en la regiono de la Granda Koteano. Ĝuste tie el prarampuloj aperis rampuloj, kaj el tiuj – transrampuloj kaj cisrampuloj. La lastaj, kiel indikas ilia nomo mem, ne sukcesis transrampi al pli varmaj pecoj de sekaĵo kaj dronis, tamen la transrampuloj metis komencon al ŝmakoj. La ŝmakoj evoluis en ŝmardeojn, kies kruroj estis ankoraŭ tro mallongaj; pro tiu kaŭzo ili rapide engluiĝadis en marĉo kaj pereadis pro malsato. La ŝmardeoj iĝis ŝmekoj, ŝmokoj kaj ŝmukoj. Estis ankaŭ ŝmusoj, sed tio estis, se eblas tiel diri, sakstrato de la evoluo: ili havis malbonan vidkapablon kaj baldaŭ formortis. Poste la evoluo haltis por miliono da jaroj, ĉar reproduktiĝo en glita malvarma marĉo donas malmultan ĝojon, kaj maskloj pli ofte nur ŝajnigadis, ke ili okupiĝas pri sia afero, ol vere okupiĝadis pri ĝi, alpremiĝante al femaloj precipe por varmiĝo. Tiea koto estas treege glueca, tial paroj tute ĉesis disiĝi. Estas facile kompreneble, ke pro tio el paro rezultis kvaropo, el kvaropo – okopo kaj tiel plu, ĝis kiam vicaj generacioj, kreskante, transformiĝis en humidulojn, humonstrojn kaj, finfine, humurdlojn. Ĝuste de la humurdloj poste devenis la kurdlo. Kvankam humurdloj havis tute bonajn krurojn – longajn je ses ĝis naŭ metrojn, tamen tio ne sufiĉis por teni la korpon super la surfaco de la marĉo, tial pro baraktado en koto iliaj vostoj kaj ventroj ĉiam estas humidaj; por saviĝi de tiu ĉi plago – ja en la marĉo estas diable malvarme, – la humurdloj komencis altigi la temperaturon de la korpo, certe, ne intence (tiuj kreitaĵoj estas neordinare stultaj), sed pro la natura selekto de la plej varmaj individuoj. Sed plirapidigi la metabolon senfine ili ne povis, ĉar finfine ili simple kuiriĝus, kiel en bolaĵo, kaj vica mutaciulo komencis eligi el la faŭko gason, kiu de dentogrincado (aŭ de dentoklakado pro malvarmo) flamiĝadis, kiel niaj marĉaj gasoj en humidaj torfejoj. Ekde tiu momento la humurdlo, por ne malvarmumi, eligadis fajron, kiu ĝin multe sekigadis, kaj eĉ pli oportune estis sekiĝi por du humurdloj, starantaj unu kontraŭ alia; tiaj estis la unuaj ĝermoj de altruismo. La unuaj flamspirantaj humurdloj (aŭ flamurdloj) ne atingis eĉ duonan amplekson de ilia malproksima posteulo – kurdlo. Estingiĝinta flamurdlo nomiĝas esturdlo. Ĝuste ili anstataŭis por la praentianoj Olimpon, el kiu Prometeo ŝtelis fajron. En iliaj legendoj gravan rolon ludas netimigebla heroo, nomata Grandeo aŭ Granteuso, kiu laŭ la legendoj faris la samon, kion faris Prometeo. Trafintaj en kaptilon flamurdloj estis uzataj por hejtado de rezidejoj de tribestroj.

Sed ĉio ĉi okazis post milionoj da jaroj, en la tempoj de la mita reĝo Grrakvinio. Sed dume en grego de flamurdloj paŝtiĝadis kutime unu giganto-avanulo kaj kelkaj malpli grandaj maskloj, agnoskantaj ĝian superecon; tamen se ĝi tro ĝenis ilin, ili kungluiĝadis, imitante kopuladon, danke al kio tri aŭ kvar flamurdletoj, kunkroĉiĝinte, per unuigitaj fortoj rebatadis la giganton. La dialektiko de la evoluo de la humurdloj estis tia: kiam ili tro multobliĝadis, tiam ili ĝisseke piedpremadis ampleksajn areojn de la marĉo, kaj poste, paŝante sur firma grundo, piedpremadis ĝin jam tiel, ke tie nenio kreskis, kaj pro manko de nutraĵo mortadis pro malsato. Tiam marĉoj denove revenkadis, ŝtoneca grundo iĝadis koto, diskreskadis marĉaj sfagnoj kaj la tuta ciklo ripetiĝadis dekomence. Se la nutraĵo iĝadis tute elĉerpita, humurdloj pro malsato komencadis vori unu alian, atakante la viktimon per fajro, eligata el la faŭko; tiel ili kutimiĝis al rostaĵo. Ĝuste la humurdla kanibalismo kaŭzis aperon de la kurdloj, ĉar la prakurdlo estis simple humurdlo, maldece tromanĝinta. Sed la prakurdlo, pro sia giganteco, malmulte konvenis por batalo por la ekzistado. Speciale grandajn malfacilaĵojn ĝi spertis, penante kompreni, kie finiĝas ĝi mem kaj komenciĝas io alia, taŭga por manĝado, tial memmanĝado, komencante de la vosto, estis ordinara fenomeno, kion atestas paleontologiaj elfosaĵoj; laŭ konserviĝintaj skeletoj videblas, ke la prakurdlo pereadis, se tromanĝis sin mem.

Poste malpli grandaj humurdletoj, timante grandan humurdlon jam ekkurdliĝantan, komencis intence subŝovi al ĝi individuojn, kiuj pro longa baraktado en marĉaj sfagnoj, tiaj kiel vomiko hastiga, neforgesumo naŭza aŭ ruktalo drasta, efikis al la stomako kiel vomigilo. Tio estis tiel nomataj humurdistoj, kaj subŝovado al malamiko de vomigaj humurdletoj iĝis konata sub la nomo «humurdo». Danĝero embuskis la kurdlojn de du flankoj. Tro granda masklo-solulo nesenteble sin mem ronĝis ĉe la fora periferio, kaj kurdlo tro malgranda pro sia hipermetropeco povis entute sin mem ne rimarki; opiniante, ke ĝi ne ekzistas, ĝi ĉesadis manĝi kaj mortadis. Ĝuste en tiu ĉi punkto la evoluo de la kurdloj decide kruciĝis kun la socia evoluo de la entianoj, kio donis mirindajn konsekvencojn, kiuj ne havas precedencon en la tuta Galaksio.

En sia eolita, tio estas ŝtona, epoko, la praentianoj adoris kurdlojn kiel diajn estaĵojn, kvankam abomenajn. Tial kurdla simbolaro firme enradikiĝis en ilia mitologia arsenalo, en arkaikaj legendoj kaj sagaoj; de tio venis ankaŭ la pli posta nomo de ilia ŝtato – kurdlujo. Jam tiam okazis, ke kurdlo glutadis praentianojn, kaj, por eviti tian morton, la loĝantoj de la marĉoj ŝmiradis sin per pasto, preparita el vegetaĵoj, kiujn ili ŝtelis de etuloj-humurdistoj, subrigardinte, en kiaj herboj baraktas tiuj kreitaĵoj antaŭ ol proponi sin al kurdlo, por delogi ĝin al kanibalismo. Entianon, glutitan de la monstro kaj elfaŭkigitan eksteren sen ajna damaĝo (tiel nomatan Glutulon), ĉirkaŭis ĉies adoro; tial oferotojn al kurdloj oni komencis ŝmiri per la pasto, tiel ke kurdlo, kvankam akceptadis la oferon, baldaŭ malplezure redonadis ĝin. Sed ĉu ĉiam la afero statis ĝuste tiel, ne estas tute klare. Kelkaj aŭtoroj asertas, ke oferatoj mem ŝmiradis sin per dekoktaĵo el vomigaj herboj, nelegale akiritaj de tribaj ŝamanoj, kaj tio kvazaŭ kaŭzis totalan koruptecon, ĉar en kelkaj triboj la redono de ofero fare de kurdlo estis opiniata malbona antaŭsigno. Sed en aliaj lokoj Glutulo mem estis ŝamano, aŭ eĉ tribestro, kaj de tio venis rito postuli de kandidato al tribestro doni sin al kurdlo por manĝi. Trairadon de kurdlo oni opiniis ago de rita inico. Tiu, kiu pro malkuraĝo timis proponi sin al kurdlo, ne povis kalkuli pri iom grava posteno en la komunumo. Praentianoj, loĝintaj en transkotejoj, jam tiam nomis sin ĉlakoj. Iliaj kredoj estis sufiĉe strangaj el nia vidpunkto. Plejan respekton oni faris al kurdlo, kiu sin mem voris, – opiniante, ke memmanĝado estas potencigo (se kurdlo, estaĵo dieca, plenigas sin per si mem, ĝi iĝas diaĵo kvadratigita). La Olimpo de la ĉlaka antikveco estis loĝata tre dense, pro diverseco de specoj de kurdlo kaj ties sortoj. Tiel, ekzemple, malsatanta kurdlo iĝas, laŭ kredoj, ĉiam malpli granda kaj pli kolera; tia malica kurdlo nomiĝas «nanurdlo». El nanurdloj aperas kurdliputoj, kaj ĝuste ili, sed ne najbaroj, fekas nokte en postkorto. Kaj kakurdlo estas kurdlo, kiu formanĝis kurdliputon kaj ekkoleris, sed ne malpligrandiĝis. Ĝi embuskas vagantojn kaj donas al ili enigmojn, kiujn ne eblas solvi, ĉar parolas ĝi tiel malklare, ke ne eblas ĝin kompreni. En la frua mezepoko la vorton «kurdlo» ĉlakoj opiniis sankta, kaj prononci ĝin estis malpermesite; la monstroj ricevis anstataŭajn nomojn, ekzemple, Derdlo, Brrrdlo, Merdlo k. t. p. Heroaj mitoj rakontas pri kuraĝuloj, kiuj sukcesis enkurdliĝi kaj elkurdliĝi helpe de magio; el tio eĉ aperis herezo, anstataŭiginta ĉiujn signojn de la antaŭa kredo al la malaj kaj deklarinta kurdlon personigo de ĉia malbono kaj abomenaĵo, unuvorte, monstro el la infera abismo (kies enirejo estis, laŭkrede, krateroj de vulkanoj). La mezepoko daŭris sur Entio okoble pli longe, ol sur la Tero, kio havis seriozajn konsekvencojn por evoluo de la ĉlaka kulturo. Ĝia mondumiĝo komenciĝis en tempoj de la granda malsato – kaj komenciĝis ĝi per ĉasadoj al kurdloj. Kelkaj batalantoj kun frameoj kaj lancoj (kunmeteblaj, por ke ili ne ŝtopiĝu en la gorĝo de kurdlo), kaŝinte ĉebruste sakojn kun vomiga preparaĵo, permesadis al kurdlo gluti sin, kaj poste, ŝmirinte sin per tiu preparaĵo, pikadis la internajn organojn de la besto, ĝis kiam, finfine, ĝi sentis kolikojn pro naŭzo. Iam kurdlo eligadis ĉasantojn antaŭtempe, iam mortadis kune kun ili, kaj iam ili sukcesadis elrampi eksteren el la mortinta kurdlo. La specio, kies ekzisto estis serioze endanĝerigita, montris mirindajn kapablojn al mimetismo; ekzemple, estis kurdloj, kiuj kovriĝis per herbo kaj eĉ per arbustoj, precize similante al tumuloj, tio estas tombomontoj de ĉlakaj prauloj, kaj per tio sekurigis sin. Sed la scienco ĝis nun ne trovis, ĉu estas en tiuj legendoj almenaŭ grajno da vero.

Mi, certe, ne devis interrompi la legadon de la «Historio de Entio» en la versio de la kurdlanda historiografo, sed li tiel ofte furiozis kontraŭ luzaniaj historiistoj, nomante ilin malestimindaj mensoguloj, falsistoj, demonoj kaj monstroj, ke mi terure ekdeziris ekscii, kio kaŭzis tiajn eksplodojn de indigno; tial, trovinte kelkajn luzaniajn verkojn, mi demetis la folianton flanken, anticipe markinte ĝin en tiu loko, kiun mi atingis, per la kulereto – nenion alian mi havis ĉe la mano. Komence mi malfermis «Mistifikitan historion» – simple tial, ke tiu libro estis la plej maldika. Verkis ĝin luzania kurdlologo Arg Kvarg Tralaksarg. De li mi eksciis, ke neniaj humurdloj, flamurdloj kaj flamurdletoj iam estis sur Entio. Ĉio ĉi estas antikvaj fabeloj, senkritike akceptitaj de granda parto de la kurdlandaj sciencistoj pro kaŭzoj, kiuj havas nenion komunan kun la scienco. Ne ekzistis ankaŭ iaj ajn fajrospirantaj animaloj. Sed estis nure vagantaj flamoj de spontanee flamiĝanta metano kaj aparte de ili – kotaj amfibioj, kaj krome subkotaj vulkanoj, ofte nomataj glukanoj, kiuj, kompreneble, de tempo al tempo komencadis erupcii kaj glugli, kaj tiuj fenomenoj en la malkleraj mensoj de la aborigenoj transformiĝis en terurajn batalojn de pirosaŭroj, kaj poste tiun fenomenon penis interpreti racie (tio estas konforme al la teorio de evoluo de Cipcirvin) la sciencistoj de la paletina skolo, subvenciataj de la kurdlanda Ministrejo de Propagando, ĉar la Prezidanto estas interesita pri subteno de reputacio de la naciomobilismo ankaŭ ekster la limoj de la politmobilo.

Sed tiu aŭtoro polemikis kun alia, Kviksaks, tial mi turnis min al lia paleontologia verko kaj trovis tie plenan ciklon de transformado de nutra maso en la stomako de kurdlo (pli ĝuste, en la stomakoj, ĉar entute da ili estas, ŝajne, ses) – tiel nomatan ciklon de Greps, kaj ankaŭ tabelon kun spektroj, ricevitaj dum laboratoriaj eksperimentoj pri kurdla memflamiĝo, el kiuj sekvis, ke kurdlo kun malalta acideco produktis gasojn, fajrantajn per hela oranĝkolora flamo, kurdlo kun alta acideco, suferanta pro pirozo, eligas blu-violan flamon, kaj se ĝin abunde manĝigi per lignecaj plantoj – ĝi fumas. Samloke estis fotoj de tiuj, kiuj per propraj okuloj vidis en kurdlanda rezervejo Fiffari vivan prakurdlon: ĝi dormis, ĝis la oreloj merginte en koto, tiel ke ekstere estis nur ĝiaj korniĝintaj nazotruoj, kaj de tempo al tempo malfacile suspiradis, kaj poste komencis hiki, elŝovis la kapon super la akvo kaj ekgrincis per dentoj tiel, ke ekŝutiĝis fajreroj, kaj tuj el la faŭko ekiris fajro kaj aŭdiĝis tondrosimila frapado de dutakta dizelo. Tio kvazaŭe atestis tion, ke ĝi vekiĝis ne tute, kaj eligis flamon dum dormo. Mi, tamen, preferus vidi foton de la fajrospiranta kurdlo anstataŭ la foto de la atestintoj, kiuj tiel proksime observis ĝin, sed precizeco de la priskribo estis, sen ajna dubo, mirinda. Sed kion eblis fari, se Iks Kvasseriks Getelent, probable la plej granda aŭtoritatulo de la planedo pri genetika kaj morfologia kurdlistiko, listigas konvinkegajn eksperimentojn, faritajn en lia Instituto kaj kontestantajn la tezon pri ekzisto de pirosaŭroj. Kvankam dentojn de kurdloj oni intence fajladis per fajlilo, kvankam oni manĝigadis ilin per bruligita korko, kaj el vegeta nutraĵo donadis nur fabacojn, kaj eĉ penis trinkigi ilin per brulemaj kaj volatilaj substancoj, de etero ĝis benzino, neniu el ili hikis eĉ per plej eta flamlangeto, kaj la Instituto forbrulis nure pro malatento – en incendio, fajrigita de kolerigitaj partizanoj de la pirosaŭra hipotezo. Getelent tamen ne klarigas – plej verŝajne, pro lojaleco al la kolegoj, – kion ili strebis atingi per tiu brulatenco: ĉu neniigi la negativajn rezultojn de la eksperimento aŭ rekte deklari brulfarinto la eksperimentan kurdlon. Eĉ pli, Getelent pridubas la ekziston mem de URBOSAŬROJ, asertante, ke en la stomako de kurdlo eblas droni aŭ tuj morti pro odoraĉo, kaj en ĝiaj balgoj por aeroblovado neniu eltenus eĉ kvin minutojn; kaj tio, kion vizitas luzaniaj turistoj dum ekskursoj, aranĝataj de kurdlandaj turismaj agentejoj, estas nur intence preparita modelo, praktike senodorigita, dum ĉiu, kiu staris je dek paŝoj apud almenaŭ facile muĝetanta kurdlo, scias, ke en tia distanco ĝia spiro faligas kaj kaŭzas astman anhelon. Do, laŭ la opinio de Getelent, sur la planedo ne nur neniam ekzistis fajrospirantaj flamurdloj, sed krome ne ekzistas kaj neniam ekzistis ajnaj urbosaŭroj. Sur tio, deklaras li, finiĝas lia misio, kiel de paleontologo, fidela al la scienco, kaj rilate de ĉio cetera, tio estas pri tio, kial la kurdlandanoj tiel insistas pri ekzistado de neniam ekzistintaj estaĵoj, devas paroli ekstersciencaj instancoj kaj organoj. Ŝajne, la elpaŝo de Getelent kaŭzis politikan tempeston kiel en Luzanio, tiel ankaŭ en Kurdlando, – en urbosaŭroj la afero atingis neparlamentajn interpelaciojn kaj stomakajn protestajn mitingojn, en la luzania parlamento ekflamis debatoj, kaj poste okazis interŝanĝo de diplomatiaj notoj, solvita per deklaro de la luzania gazetar-ataŝeo, ke lia registaro ne pridubas la fakton de loĝateco de kurdloj en ĉiutaga maniero, kaj sciencistoj, kiuj faras eldirojn pri tiu temo, elpaŝas ekskluzive kiel privataj personoj, ne rajtigitaj fari deklarojn de programa karaktero kaj formuli kriteriojn de objektiva vero, kiujn necesas obei en ellaborado de eksterpolitika kurso.

Sufiĉe konsternita de la tiom principa diskuto, mi denove prenis la «Historion de Entio» de Kvakerli, timante perdi la vojgvidan fadenon kaj droni en la marĉo de reciproke ekskludantaj vidpunktoj. La duan parton de sia monumenta monografio Kvakerli dediĉas al la racihavaj loĝantoj de Entio. Li eksplikas la esencon de la afero sufiĉe klare, nome: sur la planedo ekzistis ne unu specio de Racihavantoj, sed du – duuloj kaj ĉlakoj, aŭ duonuloj. De la duuloj devenis la luzanoj, de la ĉlakoj – la kurdlandanoj. Ambaŭ devenis de grandaj neflugantaj birdoj kaj tial tre similis anatomie, tamen tute malsamis spirite. La duuloj estis famaj per sia voluptemo, per kriminalaj inklinoj kaj ĝenerala mensa subevoluinteco. Tamen la ĉlakoj evoluis laŭ ĝusta mezuro. Tial, danke al tio, ke ili ekposedis astronomion, antaŭvidante, ke post centoj da jaroj la natura satelito de Entio disfalos, enirinte en la zonon de malstabileco de Rosh, kaj la planedo troviĝos interne de meteorŝtona svarmo, la praĉlakoj decidis konstrui por si rifuĝejojn. Tamen en transkotejoj (en kiuj tiam la ĉlakoj loĝis kune kun la hebetaj duuloj, nutrante ilin de tempo al tempo pro denaska bonkoreco) konstrui ion ajn estis neeble; transloĝiĝi norden, al la vulkana altebenaĵo, la ĉlakoj, vivtenintaj sin per ĉasado, same ne povis, ĉar iliaj ĉasataj bestoj, tio estas kurdloj, povis vivi nur en marĉoj, nutrante sin per marĉaj algoj, kaj sur nova loko rapide formortus. Tial la ĉlakoj konstruis siaspecajn Noajn arkeojn – moviĝantajn fortresojn el grandegaj ostoj de mortigitaj dum ĉasado kurdloj, per kies viando ili nutradis sin, kaj tio estis por ili la sola eblo resti vivaj. La afero estas en tio, ke antaŭ milionoj da jaroj en la zono de Rosh disfalis alia satelito, malpli granda, kaj falis sur Ention per ŝtonaj pluvoj jam antaŭ kiam aperis la racihavaj estaĵoj; ĝuste tio kaŭzis la mutacion de la prakurdloj, sur kies dorsoj elkreskis potencaj karapacoj el ŝtoniĝinta silico. Ĝin sekrecias tiel nomataj kontraŭmeteorŝtonaj glandoj, kiujn priskribis alia kurdlanda sciencisto, Kukarikku, arkeologo, baziĝante sur muraj bildoj en kavernoj de la vulkana altebenaĵo.

La lastaj kirasitaj kurdloj estis formortantaj, kiam taĉmentoj de ĉlakoj entreprenis kuraĝajn ekspediciojn al la altebenaĵo. Kiel asertas Kukarikku kaj ankoraŭ unu arkeologo, Kvakerlak, ĉlakoj ellernis melki tiujn kurdlojn; la melkita likvaĵo densiĝis, kaj se oni verŝadis ĝin en formojn, rezultadis bonegaj brikoj. (Tamen, la luzaniaj fakuloj unuanime nomas tion pura fantazio, substrekante, ke la menciitaj brikoj datiĝas de la oka jarmilo de la antikva erao, kaj estas ricevitaj per bakado, sed ne melkado).

Do, kiam komenciĝis megroj, tio estas meteorŝtonaj grajloj, konsistintaj el rompaĵoj de la dua satelito de Entio, la ĉlakoj jam havis moviĝantajn fortresojn; tiuj fortresoj, cetere, tute ne estis vivaj kurdloj, tio estas kalumnia elpensaĵo de la napokapaj luzanoj (aŭ duuloj). Bonkoraj de naturo, la praduonuloj (ĉlakoj) permesadis al la luzanoj kaŝiĝi sub siaj moviĝantaj urboj, kaj vere, sub la ventra fundo de ĉiu el ili nomadis bando de senhejmaj duuloj. Ĉi tie mi devas klarigi, ke tiu duobla terminologio (duonuloj – duuloj, ĉlakoj – luzanoj) estas sekvo de ekzisto en Kurdlando mem de du konkurantaj arkeologiaj skoloj, ĉiu el kiuj posedas dekojn da nerefuteblaj argumentoj por nur unu paro de terminoj; bedaŭrinde, ili ne povas veni al komuna opinio. Tiuj ĉi vagabondoj nutradis sin per manĝorestaĵoj, kiujn ĵetadis al ili el fortikigita kurdlo noblaj ĉlakoj. Vivtenante sin per almozo kaj, male al ĉlakaj garnizonoj, senorde vagante sub sava ombro de kurdlo en marĉaj herbejoj, abundaj je luzerno, tiuj duuloj ricevis nomon de luzernanoj, aŭ luzanoj. Sed ankaŭ la kurdlandanoj ne havis dolĉan vivon: ili laboradis de matenruĝo ĝis vesperruĝo, kiel en galeroj, kaj centoj da manoj kun plena forto tiradis kolosajn ostojn, por movi la krurojn de sia fortreso. Al tiu galera laboro metis finon nur la Prezidanto, kiu persone elpensis bioinĝenierion. Li montris al siaj malgrandaj fratoj, kiel sintezi, sub lia sagaca gvido, etajn kurdlidojn, kaj kiel ilin nutri per hormonoj de kresko, kio estis plenumita kun ega sukceso. Tiel aperis sintekurdloj, kaj el ili – modernaj urbosaŭroj, bonege ekipitaj, kanalizitaj, oportunaj kaj puraj, – unuvorte, paŝantaj urboj, kiuj mem zorgas pri siaj loĝantoj. Ĉiu povas eliri por promeno aŭ pro alia neceso el la gepatra kurdlo, kaj poste revenas, kiel en sian hejmon. La megroj, vere, antaŭlonge ĉesis, sed kio povas esti pli bona, ol luksa turomobilo, en kiu vintre estas varme, somere ne estas varmege, en kiu estas tiel bone vojaĝi, en la medio, konata ekde infanaĝo, ekkonante la patrujon de rando ĝis rando? Kaj kio koncernas paspermesilojn kaj pasportojn, sen kiuj ne eblas eliri el kurdlo, do ili necesas pro pure administraj kaŭzoj, por eviti tumulton ĉe enirejoj kaj elirejoj. La pasportizo montriĝis necesa ankaŭ tial, ke la fiaj luzanoj, anstataŭ eterne danki kurdlandanojn pro savo el la megro, alivestiĝadis kiel ĉlakoj kaj en aspekto de revenantaj post promeno legalaj loĝantoj de urbosaŭro penetradis internen, por semi malpacon kaj demoralizi, speciale en vicoj de la politike nematura junularo, al kiu ili sufloradis, ke ekster kurdlo vivkondiĉoj estas pli bonaj. Post kelkaj jarcentoj, ĝissate ŝtelinte kaj rabinte, la luzanoj forlasis la transkotejojn kaj ekloĝis sur la norda altebenaĵo, kie ili kreis post la ĉeso de la sisma aktiveco propran ŝtaton, kiu ĉiurilate estis malpli bona, ol la Kurdlujo. Tiutempe la koteano retiriĝis; sur la humidaj spacoj firmiĝis Kurdlistano, kaj sur limanta ĝin altebenaĵo – Luzania Imperio, poste iĝinta respubliko. La difino de limoj okazis ĉirkaŭ la 900-a jaro antaŭ la nova erao. Estas interese, ke militoj en tera maniero, kun klare distingeblaj frontoj kaj moviĝoj de grandaj militaj trupoj, daŭris sur Entio nur tricent jarojn. Oni rezignis ilin por senĉesa, sed ne tiom evidenta lukto. Oni molestadis unu alian per rabatakoj, provokoj, diversioj kaj sabotado, kaj la unua ĉiam estis Luzanio (mi rememorigas, ke mi citas kurdlandajn historiistojn). En luzaniaj staboj oni ellaboris novajn metodojn de lukto kontraŭ urbosaŭroj, ekzemple, per imputo al ili de kvina kruro, kiu ludis rolon de kvina kolumno. Malico de tiuj fiuloj atingis eĉ tion, ke ili ŝajnigis, ke ili nenion scias pri la loĝantoj de kurdloj. Tial, kiam luzanaj diversiantoj semadis ĥaoson en la kurdlaj korpoj, alfarante al ili la kvinan kruron aŭ ŝmirante voston de kurdlo per io bongusta, por ke ĝi mordu sin; kiam ili vomsapeadis, subĵetante al paŝtiĝantaj kurdloj venenon en balonoj, kaŭzantan tian vomon, ke kurdlo povis elkurdliĝi, tio estas reversiĝi, – ĉio ĉi estis prezentata, kiel agoj direktitaj nur kontraŭ animaloj. Ĉar Luzanio ne konsideradis la artefaritan, sintezan devenon de kurdloj, kaj senhonte asertadis, ke la Prezidanto elpensis nenian bioinĝenierion.

La situacio ŝanĝiĝis radike nur en la XXII-a jarcento, kiu proksimume konformas al nia deknaŭa. Mi eksciis pri tio el trivoluma verko de profesoro, doktoro, ano de la Kurdluja Akademio Mcicimrrks. Luzanio ekiris tiam laŭ vojo de industriiĝo, kiun malfeliĉon Kurdlando evitis, danke al la instruo de la Prezidanto. La unua puŝo estis invento de flamurdla maŝino, kiun movis fajro, kiun elfaŭkigas flamurdlo, malsekigita kaj pro tio koleriĝinta. Pli riĉaj luzanoj komencis vendi siajn bienojn kaj investi kapitalon en fajrorezistajn kurdlojn, kontribuante per tio evoluon de kurdlobredado. Baldaŭ estis breditaj rasoj maksimume fajrospirantaj kaj samtempe fajromelkaj. Ili estis vaste uzataj en metalurgio, kaj ankaŭ por hejtado. Transformiĝo de kurdloj en kapitalon kaŭzis abruptan kreskon de postulo pri alttemperaturaj kaj longe vivantaj kurdloj, sed senfumajn kurdlojn oni ne sukcesis bredi. Kvanto de flamurdloj kreskis lavange, kaj post kelkaj dekoj da jaroj poluado de la natura medio ricevis minacantan amplekson. Tiam aperis ideo pri pligrandigo de flamurdloj (aŭ, kiel oni nemalofte ilin nomadis, fumurdloj), ĉar kelkaj potencaj ekzempleroj fumas malpli, ol tuta grego da etuloj; kaj tio jam estis proksima al la slogano pri naciigo de la tuta kurdlaro (tio nomiĝis «optimumigo per koncentrigo»); sed parto de sciencistoj, provinte kalkuli, kia kurdlo estus plej ŝpara, venis al konkludo, ke ajna natura kurdlo tute ne taŭgas. Ankoraŭ estis pridiskutata ideo de Pururdlo, flamanta kaj samtempe purema, kiu funkcius laŭ principo de fermita ciklo, nutrante sin per propraj ekskrecioj, riĉigitaj per kelkaj vitaminoj. Sed eksperimentaj kurdloj mortadis aŭ freneziĝadis kaj, rompinte baran muron, forkuradis en Kurdlandon, aliaj perdis kapablon de fajrospirado, kaj kelkaj rezulte de sciencaj eksperimentoj komencis eĉ malvarmiĝi ĝis negativaj temperaturoj; tion oni penis uzi en konstruado de malvarmujoj, sed sensukcese, ĉar la kurdloj frostmortis. Estis maturiĝanta ekonomia krizo, akcioj de kurdlaj akciaj societoj fulmorapide falis, ĉiuj, kiuj povis, sekrete kaŝadis lastajn flamurdletojn, oni penis bredi kurdlojn-gazonistojn, kiuj ellaborus gason el fermentigata de ili herbo, sed ĉio estis vana. Disfalon Luzanio evitis nur pro malkovro de la atoma energio, tamen, farita tute stulte, kiel ĉio, kio estis farata en tiu ŝtato. Jen kion diras la kurdlanda akademiano. Kaj eble, li diras ankoraŭ ion, sed mi jam ne havis fortojn legi lin plu. Ĉar li pleje mallaŭdadis sian luzanan kolegon nomatan Pirivitt Piritt, ne eksplikante liajn opiniojn, sed nur verŝante sur lin malpuraĵon, mi pro sciemo trovis malgrandan libreton de tiu luzano. Ĝi nomiĝis «Mendosfero aŭ etikosfero». Perpleksite mi rigardis en grandan vortaron de fremdaj vortoj kaj eksciis, ke la unua vorto de la titolo devenas de latina mendax – mensogulo. En la antaŭparolo la aŭtoro frakasis la kurdlandan version de la industriiĝo de Luzanio. Li nomis ĝin amasigo de fetoraj deliraĵoj: en la imperio oni neniam bredadis ajnajn pirosaŭrojn (en tiu epoko Luzanio ankoraŭ estis imperio), kaj kurdloj ne povis esti kapitalo, kaj tio estas komprenebla – ja ĉu povas estis kapitalo tio, kio ne ekzistas? Ne estis ankaŭ iaj ajn provoj anstataŭigi konstruadon de loĝejoj per bredado de kurdloj, parte – kiel asertis la kurdlanda flanko – laŭ licencoj de bioinĝenieroj de la Prezidanto (kurdloj-ĉielskrapantoj), kaj parte danke al ŝtelado de kurdlandaj patentoj. Ĉio ĉi, de la komenco ĝis la fino, estas propagando por interna uzo, stultiganta malfeliĉajn kurdlanojn-galeranojn, kiuj eĉ nazon ne povas elŝovi ekster la ventron de sia grandsklavo, aŭ grandsklaviganto, ĉar ĝuste tiel endas nomi la urbomobilojn. En la historio de Luzanio, vere, same estis nemalmulte da malfacilaĵoj kaj krizaj fenomenoj, sed ili estis nekompreneblaj por subevoluintaj mensoj, premiataj per sciencaj titoloj laŭ rango, sed ne laŭ talento. Pirivitt Piritt menciis, ke la kurdlanda akademiano ne estis eĉ vera doktoro, sed portis nur nominalan titolon doctor honoris causa [20], kaj liaj propraj disĉiploj nomis lin «doktoro kurdlo». Ĉi tie almenaŭ ĉio estis klara. Tamen en la sekvaj ĉapitroj Pirivitt Piritt polemikis kontraŭ luzanaj etikigistoj kaj gedomatikistoj, kaj tie mi jam apenaŭ povis ion kompreni. Li asertis, ke ne ekzistas alia vojo, krom plena etikigo de la loĝata medio, kaj la adeptoj de parta etikigo, kiuj proponas etikigi nur publikajn domojn kaj konstruaĵojn, ne konscias, kiajn koŝmarajn konsekvencojn kaŭzos tia decido. Tio, ke en la Galaksio estas neniu totale lertonizita civilizo, tute ne estas argumento contra rem [21], ĉar almenaŭ iu socio devas esti la unua, alivorte la plej progresinta en sia evoluo, kaj tiu honora, kvankam malfacila sorto trafis ĝuste al la luzanoj, kiuj per tio pavimas vojon por galaksiaj racihavaj fratoj. Poste sekvis tabeloj, formuloj, skemoj kaj grafikaĵoj, kompreneblaj por mi ne pli, ol hieroglifoj.

Kun malagrabla sento, ke post lego de la libro kun tia belsona titolo mi scias malpli, ol antaŭ kiam mi malfermis ĝin, mi komencis serĉi sinoptikaĵojn kaj gvidlibrojn pli popularigajn kaj verkitajn sur la Tero, ja ilin verkas homoj por homoj, samgentanoj; ĝuste tiam mi vere enkaĉiĝis, trovinte lernolibron por doktoriĝantaj historiistoj de luzanistiko. Tio estis kolektiva verko de ĉirkaŭ dudek aŭtoroj-fakuloj, vera volapukaĵo, almenaŭ por homo kiel mi, kiu legis kaj ne povis kompreni, kion mi legas; ja kiel eblis tie ion kompreni, se sur ĉiu paĝo buntis ĉenoj de formuloj kaj terminoj kiel «feliĉatoroj», «entropiloj», «antibitoj», ENKODRA (entropio de komput-diskutaj racihavaj aŭtomatoj), kaj sub multepromesanta titolo «ekspedicioj en profundon de la luzana scienco» troviĝis tute malklara por mi teksto pri organizado de inspertizo en duonvivaj grupoj kun eksterkosma provizado. Poste evidentiĝis, ke ĉio ĉi havis tute realan sencon, sed antaŭ ol mi atingis ĝin, mi elturmentiĝis kaj ekkoleris, – en tiu nokto mi staris antaŭ amaso da ĵetitaj flanken libroj kaj rigardis al longaj vicoj de ankoraŭ ne tuŝitaj volumoj kun tia senespera kolero, kiel homo, kiu nepre devas ensalti en trajnon dum ĝi rapide veturas, sed kiu samtempe bone komprenas, ke povas rompi sian kolon. Mian manon tiris malsupren peza volumo de «Luzana-kurdlanda vortaro», kaj mi sentis tenton frapĵetegi ĝin sur la plankon – tio donus al mi nemalgrandan faciliĝon, ja mi laŭ la naturo estas kolerikulo; sed mi retenis min kaj anstataŭ la libro prenis starintan en la angulo malnovan kroĉilaron por ĉapoj, kaj poste, kiel per ramo, batis per ĝi grandan ŝrankon kun dokumentoj, sciante, ke ĝiaj pordoj estas kverkaj, kaj, sekve, fortikaj. La kroĉilaro, tamen, fendiĝis, sed mi starigis ĝin tiel, ke la rompita kroĉilo estis almetita al la muro, kaj la difekto ne estis rimarkebla. Iu diros, ke pri tiuj miaj noktaj frenezaĵoj mi povus silenti, ja ili ne bone karakterizas kaj miajn nervojn, kaj mian komprenemon, sed mi opinias, ke tiaj riproĉoj estus tute malpravaj, ĉar vojoj, kondukantaj nin al ekkono, ne estas tute egalaj por la rezulto de la ekkono.

La detruo de la kroĉilaro influis min bonege. Pacigita mi denove komencis serĉi librojn por lego, paŝante inter bretoj kaj elektante tion, kio trafis al miaj okuloj, kvankam ankaŭ tiu metodo ne estis tre racia; mi tro malfrue komprenis, ke mi elektas librojn pli belajn, en luksaj bindaĵoj, sed oni nur akceptas laŭ vizaĝo. Tio estis, bedaŭrinde, precipe libroj por spertaj luzanistoj, kaj ili povis malesperigi, ja mi ricevis tion, kion mi volis – mi trinkis rekte el la fonto, la trezorejo de scioj pri Entio estis en mia plena dispono, kaj mi ne sciis, kion fari kun tiu riĉo. Mi eĉ pensis, ĉu mi veku telefone la konsilianon kaj petu de li konsilon, sed hontis pri tiu penso; viŝinte ŝviton de la frunto kaj polvon de la malpuriĝintaj manoj, mi impetis al nova ofensivo. Tamen mi iĝis pli modera kaj elektis «Enkondukon en epistemologian drenadon», ĉar eksentis, ke tie ne estos eĉ unu vorto pri grundo kaj mineralaj sterkoj. Ĝuste tiel estis. Mi eksciis, ke en la XX-a jarcento Luzanion skuis terura krizo, kaŭzita de memobskuriĝo de la scienco. Sciencistoj ĉiam pli ofte konvinkiĝadis, ke la esplorata fenomeno certe estas jam de iu detale esplorita, ne estas nur sciate, kiel trovi tiun esploron. Kvanto de sciencaj fakoj kreskis en geometria progresio, kaj la ĉefa difekto de komputiloj – kaj nun jam estis konstruataj megatunaj komputiloj – iĝis persista informa konstipo. Estis kalkulite, ke post nur kvindek jaroj en universitatoj restos nur komputiloj-serĉistoj, kiuj fosados en mikroprocesoroj kaj pensistoroj de la tuta planedo, por ekscii, KIE, en kiu angulo de kiu maŝina memoro konserviĝas informoj, havantaj decidan valoron por farataj esploroj. Plenigante jarcentajn blankaĵojn, kun freneza rapido evoluis ignorantiko, tio estas scienco pri tio, kion la scienco ĉi-momente ne scias, la fako, kiun ĝis la lasta tempo oni neglektis kaj eĉ tute ĝin ignoris (pri ignorado de nescio okupiĝis kvankam parenca, sed tute memstara fako, nome ignorantistiko). Ja tiu, kiu precize scias, kion li ne scias, jam tre multe scias pri la estonta scio, kaj per tiu flanko la ignorantiko limis futurologion. La vojistoj estis mezurantaj longon de vojo, kiun devas trairi serĉa impulso, por trafi al la serĉata informo, kaj tiu vojo jam estis tia, ke valoran trovaĵon averaĝe necesis atendi dum duonjaro, kvankam la impulso moviĝis kun la lumrapido. Se vojo de vagado tra la labirinto de akumulitaj sciencaj riĉaĵoj kreskus kun sama rapido, do la sekva generacio de fakuloj devus atendi de dek kvin ĝis dek ses jarojn, antaŭ ol lumrapida aro de signaloj-spurhundoj sukcesos kompili plenan bibliografion por intencita esploro. Sed, kiel diris nia Ejnŝtejno, oni gratas nur tie, kie jukas; tial unue aperis ekspertoj pri serĉmatematiko, kaj poste – tiel nomataj inspertoj, ĉar necesis krei teorion de kovritaj malkovroj, tio estas malkovroj, ŝirmitaj de aliaj malkovroj. Tial aperis Ĝenerala Ariadnologio (General Ariadnology) kaj komenciĝis la Epoko de Ekspedicioj en Internon de la Scienco. Ĝuste tiuj, kiuj planis tiujn ekspediciojn, nomiĝis inspertoj. Tio iomete helpis, sed ne por longe: ja ankaŭ inspertoj estas sciencistoj, kaj ili tuj komencis ellabori teorion de inspertizo, inklude tiajn ĝiajn fakojn, kiel labirintiko, labirintistiko (kaj inter ili estas sama diferenco, kiel inter statiko kaj statistiko), ĉirkaŭa kaj rekta labirintografio, kaj ankaŭ labirinto-labirintiko. La lasta estas nenio alia, ol eksterkosma ariadnistiko, fako laŭdire neordinare interesa, ĉar ĝi traktas la ekzistantan Universon kiel ion similan al eta breto en grandega biblioteko; kaj tio, ke tia biblioteko ne povas ekzisti reale, tute ne gravas, ja teoriistojn ne interesas banalaj fizikaj limoj, kiujn la mondo aplikas al la Pensa Insperimento, tio estas la Unua Memmanĝanta Profundiĝo de Ekkono. «La Unua», ĉar tiu terura ariadnistiko antaŭvidis tutan vicon de tiaj profundiĝoj (serĉoj de datumoj, serĉoj de datumoj pri serĉoj de datumoj kaj tiel plu ĝis aroj kun senfina povumo).

Interese, ĉu ne? Feliĉe, mi havis du paketojn kun pulvoro kontraŭ kapdoloro. Ariadnistiko postulis infinit-dimensian nemetrikan inform-entropian spacon, kaj ĉiuj jubilis, kiam oni sukcesis pruvi, ke tiu spaco estas plene kongrua al Dio, kiu almenaŭ tiamaniere estis komprenita en nocioj de logiko kune kun sia Ĉiopova Ĉioscio. Kaj ankoraŭ iĝis klare, ke la kreita mondo disiĝas de tiu kvazaŭdia spaco simile al eta veziko, kaj iĝas neniea rilate al ĝi, kaj alie eĉ ne povas esti. Tute neatenditajn konsekvencojn havis tiu fina matematikigo de la Dia esenco kiel de la sistemo de Ĉioscio, – certe, de sistemo tute abstrakta, ja tio ne estis bildo de Dio kiel persono, sed topografie perfekta konverĝo de Liaj atributoj. Montriĝis krome, ke tiu infinit-dimensia spaco havas limojn, tamen en ĝi lokiĝas nenio reala, speciale ne la Universo. Estas nemalfacile konjekti, ke neniu ortodoksa religio akceptis tiun pruvon. Kvankam la transfinita spaco iĝis neordinare interesa objekto de sciencaj esploroj, tiuj per nenio riĉigis epistemologion, ĉar ĉi tie temis pri ĉioscia sistemo, tio estas sistemo, en kiu ne necesas serĉi ian ajn informon, kaj eĉ ne eblas. (Dirante naive simple, la ĉioscio estas samtempe kaj premiso kaj atributo de tiu mirinda kreaĵo de la abstrakta penso, kaj kun la reala Universo ĝi ne havas iujn ajn kontaktopunktojn.) Kvazaŭ vi, perdinte en via hejmo tekulereton, lanĉus ĝian serĉadon en tia skalo, ke kreus idealan sistemon de senerara trovado, kiu, certe, estas nenio alia, ol la sistemo de Trovado de Ĉio en la Mondo, kaj tial vi nenion povas respondi al la demando pri la kulereto pro ĝia evidenta trivialeco. Kaj trovistiko rilatas al serĉistiko proksimume same, kiel pura matematiko al la aplika. La divido de la ĝenerala ariadnologio al la praktika kaj la abstrakta malplibonigis la staton, ĉar ju pli potencan menson havis ariadnologo, des pli lin interesis ecoj de la Ĉiotrova Sistemo kaj des malpli – banala fosado en internaĵoj de la artefarita tutplaneda memoro, tiu ĥaosigita tenejo de scioj. Tial la krizo de la scienco ŝajnis nekuracebla, kaj tamen luzanoj liberiĝis de ĝi, ĝuste liberiĝis, sed ne superis sur la elektita de ili vojo; ili simple elverŝis el la kuvo akvon kun la infano, alivorte, ili sukcesis tute liberiĝi de la scienco mem – ĉiuokaze de la scienco en la formo, konata de ni.

Sur Entio dum jam pli ol cent jaroj estas neniaj sciencistoj, estas nur civitanoj, kiuj lernas de instruistoj, kaj la instruistoj estas eĉ ne modernigitaj ciferaj maŝinoj, sed lertonoj. Ekposedo de lertonologio kostis al mi ses sendormajn noktojn; mi spronadis mian kompatindan cerbon per tutaj litroj da kafo. Lertonoj estas logikaj elementoj, nevideblaj per nearmita okulo, ĉar ilia grandeco kompareblas kun grandaj molekuloj. Ilin produktas aliaj lertonoj – per metodo, simila al produktado de molekuloj de albumino en viva organismo; tamen, mi ne profundiĝu en teĥnikajn detalojn. Tiu revolucio estis treege dolora por luzaniaj sciencistoj, kaj tutaj sciencaj konsilioj mortigadis sin, kompreninte, ke verkado de magistraj kaj eĉ doktoraj disertacioj jam ne plu havas eĉ etan sencon kaj ke eĉ la plej saĝa doktoriĝanto trafas en staton de homo, kiu penas per ŝtona hakilo produkti ŝtonan tranĉilon, kvankam maŝinoj jam produktas miloble pli bonajn tranĉilojn el hardita ŝtalo. Samtempe okazis tiel nomata abolo de empirio, kaj per tio likvido de ajnaj eksperimentoj, kaj laboratoriaj, kaj kampaj. Ne plu necesis fari eksperimentojn reale, ĉar speciala lertona sistemo povas plenumi ajnan eksperimenton in abstracto [22], kaj eĉ kun lumrapido, do ne necesas atendi, kiam kreskos iu kverkaro ĉe iu rivereto, por esplori ĝian influon al mikroklimato: tio, kio antaŭe okupus cent jarojn, lertonoj faros dum palpebruma momento. Tamen, palpebra momento por ili estas diable longa tempo, ja tio estas preskaŭ dekono de sekundo, kaj al ili sufiĉas milionono. Sed ankaŭ tiajn lertonizitajn eksperimentojn oni faradis nur komence, kvazaŭ inercie, laŭ kutimo, laŭ tradicio. Ja mikroklimaton oni ĉiam esploras kun ia celo, tial sufiĉas nur difini tiun celon, ne zorgante pri interŝtupaj etapoj; kaj okupiĝas pri tio la celistoj, kiuj antaŭe nomiĝis teleonomoj. Necesas rimarkigi, ke celo nun povas esti tute idiota: ekzemple, ke hodiaŭ estu verda pluvo, morgaŭ – citronkolora, kaj krome ilin ambaŭ akompanu ĉielarko, aŭ ke piĵamo per karesaj tuŝoj dormigu vin, kaj matene veku en difinita horo per delikata masaĝo, – kaj tuta industria ciklo, necesa por produkto de tiaj piĵamoj aŭ pluvoj, estos tuj aŭtomate ellaborita kaj realigita. Kaj tiu, kiu interesiĝas, kiel tio estas farata, aniĝu al poliversiteto (certe, lertonizita), kie unue didaktoroj klarigos al li, kiaj demandoj havas sencon, ĉar al stultaj demandoj ne ekzistas saĝaj respondoj, kaj post fino de la kurso de demandologio li povos ekscii pri ĉio, kio lin interesas; sed tio tute ne estas profesio – pli ĝuste ŝatokupo. Demandoj kreas tiel nomatan piramidan hierarkion, aŭ, eble, hierarkian piramidon, mi ne memoras precize, kaj en tiu hierarkio ekzistas tiel nomata sojlo de Tjutikvocitok, nomata ankaŭ la supra limo, ĉar super tiu limo neniu jam kapablas kompreni demandon, nek respondon, – antaŭ ĉio tial, ke necesus la tutan vivon dediĉi al unusola demando kaj unu respondo, kaj eĉ tio ne sufiĉus, ĉar mensaj fortoj estingiĝas kun aĝo, kaj ĉi tie ili devus seninterrompe kreski dum minimume cent, aŭ eĉ mil jaroj. Tial la interesanto mortos pli frue, ol bone demandos, kaj bone ekscios tion, kion li volis. Tamen el respondoj al demandoj, farataj sub la bariero de Tjutikvocitok, eblas eltiri praktikan utilon, kaj tie estas nenio mirinda kaj nova, ĉar, kiel klarigas didaktoro TITIPIK 84931109 en la gvidlibro por elementaj lernejoj, por manĝi sekalan flanon, ne nepre necesas scii historion de apero de sekalo, nek metodojn de ĝia kreskigo, nek teorion kaj praktikon de panbakado, sed necesas nur enpiki dentojn en la flanon, kaj fino.

Do, la scienco ekfunebris pri si mem, kio, tamen, malmulte tuŝis la luzanian publikon; tiu, kvankam ŝuldis al la scienco pro la disfloro de la civilizo, ĉiam pli mallaŭdadis la sciencistojn pro tiu disfloro, kaj, sekve, ĝisgorĝe satiĝis ankaŭ per la scienco; kaj nun, dankon al Dio, ŝajnis vero tio, ke neniu jam povos leviĝi super la kuncivitanoj kiel doktoriĝinta docento, kaj tio tre plaĉis al la simpla homo kun liaj demokratiaj moroj. La racion oni ne formetis en arkivon, sed fieri pri ĝi oni povis nur private, kiel pri pura kaj senlentuga haŭto, kiu, kiel sciate, donas neniajn sociajn privilegiojn. Dezirantoj, certe, povis okupiĝi pri scienco malnovmaniere, tio estis senmalutila hobio kiel konstruado de palacoj el alumetskatoloj aŭ lanĉado de kajtoj. Ŝajne ankaŭ hodiaŭ en Luzanio estas sufiĉe da stranguloj, kiuj kun entuziasmo fordonas sin al tiu infaneca, laŭesence, okupo kun malkaŝa espero malkovri ion tian, kio metos finon al ĉiu ĉi lertoniko, sed tio estas neplenumeblaj revoj de malfeliĉuloj, kiuj pro malbona sorto naskiĝis ne en antikva tempo, kiam ili, probable, iĝus lokaj Neŭtonoj aŭ Darvinoj.

Ĝuste de la abolo de la tradicia scienco komenciĝis en Luzaniaj Nereduktitaj Ŝtatoj kreado de la sintezita kulturo, aŭ sinturo. Tamen, ĉi tie opinioj de historiistoj disiras. (La historiistoj plu restas homoj, tio estas, mi volas diri, entianoj; ĉar la sciencojn pri kulturo kaj socio oni ne sukcesis aŭtomatizi, kaj ne tial, ke ili estas nekredeble komplikaj, male: ili estas tiom kontraŭdiraj kaj nelogikaj, en ili estas tiom da arbitraj elpensaĵoj, pri kiuj fieras sciencaj skoloj, ke ne eblas komisii ilin al logikaj sistemoj, – ili reagas al tio per informa konstipo aŭ per alergia ekzantemo.) Unuj, ekzemple, Kiutc, asertas, ke la sinturo estis kreita por protezado de la natura kulturo, kiun ĝismorte frakasis ĉies bonfarto; saman opinion havas tuta vico da sinturologoj. Sed aliaj, speciale Kviksikoks, opinias, ke la afero okazis same, kiel kun la aero kaj la vakuo: lertonoj penetris ĉien, kien povis penetri, tio estas en ĉiujn malplenajn lokojn. La indikitaj aŭtoroj nomas tion natura gradiento de evoluo de la natura loĝata medio; simple dirante, la kulturo, same kiel la naturo, ne toleras vakuon; kaj kiam detruiĝis sociaj ligoj, bonaj moroj, centjaraj barieroj de religiaj kaj juraj malpermesoj, kaj ĉiu povis tuj ricevi ĉion, kion li deziris, – nur unusola deziro konservis sencon: fari al proksimulo tion, kio estas por li malagrabla kaj eĉ terura, ĉar la proksimulo rezistis, kaj rezisto estas la plej pikanta spico kaj eĉ la ĉefa delikataĵo tie, kie posedo de ĉiuj varoj kaj servoj perdis tutan valoron. Kio facile riceveblas, valoras malmulte. Se vi havas dek ok kostumojn, eble, estas agrable ĉiutage ŝanĝadi ilin, sed se vi havas dek milionojn da ili, tio donas nenion, krom zorgoj. Nur al etaj infanoj ŝajnas, ke estus bonege loĝi sur monto el pura ĉokolado. Satiĝo finiĝas per doloro en la stomako. Tiel sur pinto de ĉies bonfarto renaskiĝis stato de ĉies danĝero: kia estas ĝojo havi ĉion kaj ĝui tion, se en ajna minuto vi povas ricevi bastonbaton al la kapo aŭ trafi en kelon de ulo, kiu trovas ĝuon en kiel eble plej fajna torturado? La lertonoj reagis al tiuj ŝanĝoj (ĉar la polico estis tre frue lertonizita); ĝuste tiam la sinturo transprenis al si zorgo-defendajn funkciojn, kaj poste – patronadon super ĉiuj vivantoj.

Mi devas agnoski, ke tiu demando – pri la radikoj de la sinturo – ŝajnis al mi la plej neordinara el ĉio, kion mi sukcesis tralegi. Verŝajne (se juĝi laŭ la historia sperto de luzanoj), kiam en la loĝata medio aperas embrioj de racio, kiam tiun racion oni transplantas el la kapoj en maŝinojn, kaj de la maŝinoj, kiel iam de mamutoj kaj primitivaj reptilioj, ĝin heredas molekuloj, kaj tiuj molekuloj, perfektigante novajn generaciojn de racihavaj molekuloj, superas tiel nomatan sojlon de Skvark, alivorte la denseco de ilia intelekto tiom superas la densecon de la homa cerbo, ke en sablero povas lokiĝi mensa potencialo ne de iu docento, sed de tutaj fakultatoj kun iliaj sciencaj konsilioj, – tiam eĉ la diablo mem ne komprenos, kiu kiun regas: ĉu la homoj la lertonojn aŭ la lertonoj la homojn. Kaj temas ĉi tie tute ne pri la fifama ribelo de maŝinoj, ne pri revolucioj de robotoj, per kiuj tre antaŭlonge, kiam en modo estis futurologio por popolamasoj, timigadis nin malkleraj ĵurnalistoj, sed pri procezo de tute alia speco kaj valoro. Lertonoj ribelas precize same, kiel tritiko, kreskanta en kampo, aŭ mikroboj sur agaragara membrano. Ili ĝuste plenumas tion, kio estis al ili komisiita, sed faras tion ĉiam pli kaj pli bone, kaj finfine komencas fari tion tiel mirinde, kiel neniu povis eĉ imagi en la komenco mem. Kaj ja delonge estas sciate, ke preciza plano de homo, kaj samtempe de la konstrua entrepreno, kiu plenumos tiun planon, troviĝas en nevidebla por okulo kapeto de spermatozoo, sed neniu opiniis ebla, ke el tio eblas eltiri industrian licencon por molekuligo de la racio, – kvankam ĉiu abituriento ŝajne sciis, ke lia cerbo, antaŭ ol aperi al la mondo, tuta lokiĝis en nekredeble malgranda ero de patra spermo. Kaj tio ja signifis, ke iam tiun teĥnologion eblos uzi en sama amasa skalo, en kiu nukleoj produktas miliardojn kaj miliardojn da ĉeloj, sen ajna inspektado, planado, sen fabrikoj, projektaj burooj, sen laboristoj kaj inĝenieroj, kaj tiel plu. Kaj des pli neniu kredis, ke iaj lertonoj superos homojn – ne per minacoj kaj per fortoj, sed tiel, kiel scienca konsilio, konsistanta el duoblaj profesoroj, superas etulon en mallongaj kalsonetoj. Tiu eĉ ne komprenos ilian kolektivan saĝecon, kiel ajn li penu. Kaj eĉ se li estas princo kaj povas ordoni al la konsilio, kaj la konsilio diligente plenumas liajn kapricojn, tutegale la rezultoj estos malsamaj, ol liaj knabaj atendoj, – ekzemple, se li ekdezirus flugi. Certe, li flugos, sed ne fabelmaniere, kiel li, sendube, imagis, ne sur fluganta tapiŝo, sed sur io simila al aeroplano, balono aŭ raketo, ĉar eĉ la plej alta saĝo en la mondo kapablas realigi nur tion, kio estas ebla en la reala mondo. Kaj kvankam la revoj de tiu nazmukulo plenumiĝos, ilia plenumiĝo ĉiufoje estos por li neatenditaĵo. Eble, finfine la saĝuloj sukcesus ekspliki al li, kial ili iris al la celo laŭ ne tiu vojo, kiun li montris al ili, ja la etulo kreskos kaj povos lerni de ili; sed la loĝata medio, kiu estas pli saĝa, ol ĝiaj loĝantoj, ne povas ekspliki al ili tion, kion ili ne komprenos, ja ili – ni diru finfine rekte – estas tro stultaj por tio. Tiuj foraj konsekvencoj de la evoluo de cifroniko, kies krono iĝis lertoniko, treege dolore ofendas la racihavajn estaĵojn. Kion fari! Kion ili deziris, tion ili ricevis. Sed ne tion, kion ili pro naiveco timis, – malobeon, ribelon de ŝtalaj monstroj, sovaĝiĝintaj kaj potencavidaj komputiranoj, – sed nur molekulan ekstrakton de la racio, transmetitan el la kapo en la medion kaj milobligitan dumvoje, racion, kiu kondutas precize same, kiel tritika kampo aŭ spermatozooj. Ĝi ne estas individuo, kaj se aperintaj dum la batalo por ekzistado cerealoj, ameboj aŭ katoj zorgas pri memkonservado, tio estas pri si mem, kaj al la homoj servas nur nerekte, tritiko – kiel nutraĵo, katoj – por amuzo, do la lertonizita medio zorgas antaŭ ĉio pri la homoj, kaj pri si – en la plej minimuma grado, ja se ĝi ne zorgus pri si, ĝi baldaŭ ĉesus ekzisti, simple detruiĝus.

Ĉu eblas regi evoluon de la lertonoj? Eblas, certe eblas, sed ne pure arbitre, ne laŭ ajna kaprico, same kiel eblas kreskigi diversajn specojn de tritiko, vintra aŭ somera, sed ne eblas fari tiel, ke el spikoj falu melonoj. Kaj kun la lertonoj aperas ankoraŭ unu malfacilaĵo: ilia evoluo dependas de miproj (mikroprogramaj aparatoj), kaj la miproj de kodokodoj (koherente dozataj kodoj), kaj la kodokodoj – de mi jam ne memoras kio. Unufoje startigita procezo ĝis certa, ne sciata anticipe grado evoluas memstare, kvazaŭ veturiganta homon jungaĵo de ĉevaloj, kiuj obeas gvidrimenojn kaj knuton kaj ne obstinas, sed ili kuras ĉiam pli kaj pli rapide tra ĉiam malpli kaj malpli konataj al ni lokoj, – nur kun tiu diferenco, ke ĉevalojn tamen eblas turni, sed la civilizon – apenaŭ.

Alivorte: principe eblus, certe, – kaj la luzanoj povus – rezigni de la lertonoj, reveni al la natura medio, sed tio iĝus por ili katastrofo, kies amplekson ne eblas antaŭdiri, katastrofo pli terura, ol se sur la Tero oni eksplodigus ĉiujn elektrejojn, forbruligus bibliotekojn, dispelus inĝenierojn, sciencistojn kaj kuracistojn, – ĉu necesas priskribi konsekvencojn de tia reveno al la Naturo?

* * *

Tage mi dormadis, kaj dum noktoj sidadis en la arkivoj de MEA. Mi tie tute nemalbone aranĝis min. En la skribotablo mi tenis kafkuirilon, sukeron, sapon, viŝilon, tason, nur la kulereto ien malaperis, do kafon mi devis kirli per tenilo de dentobroso, – mi ĉiam forgesadis alporti novan kulereton, bombardata per amaso da faktoj, kiujn mi eĉ ne penis ordigi; sed mi rimarkis, ke pri abstraktaĵoj de Entio mi jam eble ion scias, sed pri ordinaraj aferoj mi, kiel antaŭe, scias nenion, ĉar luzaniaj historiistoj kontraŭis al la kurdlandaj, kaj inverse. Mi sidis en la centro mem de granda urbo, sed sentis min kiel Robinson Crusoe sur neloĝata insulo. Dum du tagoj mi studis anatomion kaj mitografion de kurdlo. Ĝi havas egajn flosajn balgojn ambaŭflanke de la pulmoj, kaj tiu, kiun kurdlo misglutos, povas trafi en ilin. Tie, laŭ asertoj, loko sufiĉas por tridek grandaj uloj ĉe ĉiu flanko. Oni diras, ke iam kurdlojn oni dresis kaj uzis en militoj, kiel elefantojn. Kelkaj ĉlakaj triboj opiniis vulkanojn senkruraj kurdloj; eble ĝuste de tie devenis la legendoj pri pirosaŭroj – ja vulkanoj fumas. Estas interese, ke eĉ en lernolibroj pri anatomio tie kaj tie renkonteblis ditiramboj al la Prezidanto, kaj tuj post ili – diatriboj kontraŭ la luzanoj. La mitografio estas pli interesa. Al nia sankta Gralo estis respektiva la sankta kurdlo, kaj unuaj kosmogonioj de ĉlakoj baziĝis sur tio, ke la kosmo estas aranĝita laŭ modelo de superkurdlo, aŭ superdlo. La pontifiko, sendanta preĝojn al ĝi, havis rangon de kurdinalo. Tie estis ankaŭ multe da nekomprenebla. Paladinojn, kiuj foriradis por serĉado de la sankta kurdlo, oni nomis stomakuloj. Sed ili ja ne serĉis kurdlon, sidante en ĝia stomako? Tamen, ĉu indas aliri mitologian pensadon kun ordinaraj mezuriloj? Mi trovis eĉ amason da receptoj de kuirado de fritita flamurdlo, aŭ friturdlo. Aliflanke, preskaŭ certe neniaj flamurdloj ekzistis entute. Aŭ ĉi tie ni havas religian metafizikon?

Bindaĵojn de jam trarigarditaj libroj mi markadis per kreto, por ne reveni al ili. Al mi jam sen tio ŝajnis, ke mi dronas en ĉiaspecaj stultaĵoj kaj malgravaĵoj. Longajn krurojn de la marĉaj monstroj duonuloj nomis ne ekstremaĵoj, sed ekscesaĵoj. Iam ekzistis sekto de kaŭditoj, aŭ vostistoj, kiuj mezuradis longon de la kurdla vosto kaj aŭguradis laŭ ĝi, kiom sukcesa estos ĉasado. Io de tiu tradicio konserviĝis, ĉar ĝis nun oni atribuas sciencan rangon de doktoro honoris caudae [23]. Sed, finfine, tio povis esti simple preseraro. La Prezidanto, kiel asertas liaj apologiantoj, detronigis la kurdlon de la ĉielo sur la teron enkadre de laikigo de la kulturo, per tio farinte ĝin atingebla por siaj sampatrujanoj. Ĉar vulkanojn oni opiniis senkruraj kurdloj, elŝirado de kruroj signifis sanktigon. Komprenu tion, kiu povas. Luzanaj agentoj, transvestitaj kiel ĉlakoj (tiel nomataj pseŭdoduonuloj), onidire ŝtelpenetras en loĝatajn kurdlojn. Tiuj maliculoj iam sukcesas provoki perturbojn inter uloj, ekzilitaj en la malantaŭajn regionojn de urbosaŭro (postaĵloĝantoj); tio estas nefidinda kaj postrestanta elemento, pro sia loĝloko. Speciale malklara estas demando pri frenezo de kurdloj: luzanoj klarigadis ĝin per politikaj tumultoj, kaj kurdlandaj oficialaj fontoj – per sabotado. Mi longe ne povis kompreni tutan tiun kaĉon, ĉar mi ne konis la politikan doktrinon de ĉlakoj, kaj ne konis mi ĝin tial, ke iu kreteno-bibliotekisto metis la tutan sekcion «Naciomobilismo» kune kun «Aŭtomobilismo» – en la rubrikon «Urba Transporto kaj Komunikado», dum mi serĉadis ĝin en la rubrikoj «Doktrinoj Politikaj», «Politikaj Doktrinoj», «Ideologioj» kaj tiel plu. La necesan breton mi trafis tute hazarde, kiam mi bezonis pezan kaj dikan volumon kiel premilon: la afero estas en tio, ke por plia oportuno mi foje demetadis la pantalonon kaj rimarkis, ke ili estas tre ĉifitaj, kaj veni en la Ministrejon kun gladilo estus iel ĝene.

Tute ne la Prezidanto proponis la ideon de naciomobilismo, aŭ ŝtatmoviĝado, sed socia aganto de la XVIII-a jarcento Ksarbargsar, kiu priskribis idealan ŝtaton kiel Universalan Interplektiĝon de Feliĉuloj, mallonge UIF (tiu pensulo havis netolereblan kutimon mallongigi proponitajn de li terminojn, tiel ke finfine mi devis preni paperpecon por skribi ĉiujn ĉi mallongigojn, alie mia kapo vertiĝis). Pri praktika realigo de sia teorio Ksarbargsar interesiĝis tre malmulte, absorbita de benitaj revoj pri Paradizo sur Entio, kaj nur lia kuzo Gagagaks malkovris ekvivalentecon de la ideala ŝtato kaj la ideala kurdlo. En du vortoj tiu ideo konsistis en sintezo de kontraŭaĵoj – de la Naturo kaj de la Kulturo; la ĉlako estis kreita per fortoj de la Naturo kaj tial nur en la sino de la Naturo ĝi povas farti vere bone; tamen ankaŭ kulturo estas same necesa al li, alie li nemulte diferencas de animaloj. Kaj ĉar la kurdlo, estante mem animalo, ekster ajna dubo estas nedisigebla parto de la Naturo, do necesas nur kulturigi ĝin, tio estas loĝigi, transformi ĝian krudan Animalecon, sed ne ŝanĝante lian esencon. Mi pensas, ke mi ĝuste prezentas la pensojn de tiuj du elstaraj parencoj, de kiuj la Prezidanto prunteprenis sian bazan ideon. Ekstere natura, interne nobla, aŭ nobligita, kurdlo devis iĝi la baza ĉelo de la ŝtato ankoraŭ pro ekzisto de estiminda tradicio, nome ritoj, legendoj kaj mitoj, ligitaj kun megroj kaj ĉlakoj, kiun ilia Noa arkeo kaj tiel plu. Tamen la patroj de naciomobilismo metis la aferon sur pli realan grundon, renversinte la kurdlon de la piedoj sur la kapon, pli ĝuste, ne la kurdlon mem, sed la rilatojn inter ĝi kaj la ĉlako. Antaŭe la kurdlo estis supera estaĵo, kaj la ĉlakoj adoradis lin kiel dion; tial necesis ĝin maldiigi, por ekde nun ĝi mem servu al la ĉlakoj. La rezulto de enradikigo de tiu ĉi ideo en la vivon estis ĝuste la urbomobiloj, kurdlocivitoj, urbopaŝtejoj (paŝtejoj por urbosaŭroj) kaj tiel plu. Aperis krome, kiel tio ordinare okazas, kiam alta ideo tuŝas malbelan realon, diversaj malfacilaĵoj, ne antaŭviditaj de la patroj de naciomobilismo, komencante de laksoj kaj ceteraj malsanoj de urbosaŭroj, kaj bretoj de tuta biblioteka ĉambro fleksiĝis sub pezo de volumoj, dediĉitaj al analizo de imanentaj kaj akcidentaj malavantaĝoj de ŝtatmoviĝado. Da tiuj verkoj estis tiom multe, ke mia dorso doloris kaj krakadis la spino nur pro sola trenado de ili supren-malsupren laŭ la biblioteka eskalo. Tamen, firme sekvante mian decidon esplori ĉion ĝis la fino mem, mi legadis plu.

Fajneco kaj inĝenieco de rezonadoj estis estimindaj, sed, kvankam mi eĉ unu fojon ne renkontis tiun vorton, mi ĉiam pli kaj pli multe sentis, ke loĝi en kurdlo estis maloportune; sed neniu kurdlanda teoriisto iam ajn dirus ion similan. Ili parolis pri provizoraj malfacilaĵoj, kaŭzitaj de nesufiĉa ventolado, pri malkontentiga kvalito de filtroj kaj odorkaptiloj, pri malsanoj de vertebraro, kaŭzitaj de neceso vivi kaŭre (en kurdlo estas malfacile rektiĝi plenalte, speciale sur malaltaj rangoj); sed pri tio, ke oni simple forlasu tiujn loĝatajn internaĵojn, neniu eĉ menciis. Tio, mi devas konfesi, nemalmulte min mirigis, – kia tia absoluta neceso devigis ilin tiel suferi? Respondoj al tiu neevitebla demando torentis kiel pluvo el ĉiuj verkoj, kiujn mi legis; oni diradis pri sintezo de naturo kaj kulturo, pri kunigo de tiuj kontraŭaj elementoj kaj orientiĝoj, kaj se mi intencus prezenti nur la plej gravajn argumentojn de la adeptoj de ŝtatmoviĝado, al mi ne sufiĉus papero. Eble, pensis mi, ili tiom kutimiĝis, ke ne povas alie; aliflanke, kutimo iel ne konformas kun tiom nelacigebla propaganda impeto.

Decidinte finfine, ke tiun aliplanedan enigmon mi ne povas solvi, mi rezignis de plua legado en la ĉambro de klasikuloj. Al la Prezidanto estis destinita la tuta sekva ĉambro, sed mi nur rigardis tien kaj tuj rezignis. Estis ankoraŭ tria ĉambro, de tiel nomataj Elĵetuloj, aŭ Ĉefherezuloj de kurdlismo; la ĉefa el ili estis ekzekutita pro siaj konvinkoj saĝulo, kies nomon la oratoroj ne menciis, sed nomis lin aŭ Fiega Inpatro, aŭ Inega Fipatro. Mi foliumis lian ĉefan verkon en la sekcio de malpermesita literaturo kaj danke al tio eksciis du aferojn. Unue, la nomo de tiu herezulo transskribeblis en neniun teran lingvon, tial en la katalogoj li estis menciata kiel Kinderlos, Sansenfants aŭ Seninfanulo, kio laŭdire transdonis sencon, kiun havis lia kurdlanda kromnomo. Due, en la herezo, kiun li predikis, mi ne sukcesis rimarki ion ajn teruran kaj eĉ speciale originalan. Simple li proponis ke nokte oni dormu en kurdlo, kaj tage eliru eksteren, okupiĝante pri tio, kion ĉiu deziras, kaj ĝuste tio profunde indignigis la ortodoksajn kurdlismanojn. Mi tute ne povas kompreni, kial tiu banala penso tiom terurigis ilin.

Moviĝante laŭ bretoj, mi atingis librojn por lerneja legado. En ili estis edifaj historioj pri tio, kiel en praaj tempoj pseŭdoduonuloj, tio estas luzanaj agentoj, por trompi praduonulojn en iliaj urbomobiloj, semadis kalumniajn elpensaĵojn kaj faradis sabotajn konversaciojn; ekzemple, ili propagandis inversismon, alivorte proponadis turni kurdlon tiel, ke la vosto iĝu surloke de la kapo, kaj inverse. Ili kalkulis, ke, se ili sukcesos persvadi pri tio la kurdlamantajn loĝantojn, komenciĝos kaoso kaj tumulto, kaj tiam ili vokos siajn malnoblajn samgentanojn, por per komunaj fortoj ataki la senorientigitan urbomobilon. Elpelinte la leĝajn loĝantojn por neevitebla morto sub meteora grajlo (ja ĉio ĉi okazis en la epoko de megroj), luzanoj okupus ilian lokon, komforte ekloĝinte en la rekvizita kurdlo. Sed ĉiam troviĝadis heroo, kiu ĉesigis tiujn fiintencojn jam embrie. Speciale enmemoriĝis al mi la historio pri kuraĝa knabo, kiu sole venkis bandon de fiuloj; li sentime enrampis en la gorĝon de la kurdlo kaj komencis juki ĝian palaton, ĝis ĝi, finfine, faligis sur kaŝiĝintajn fremdulojn gastran diluvon. Porinfanaj libroj vokis la infanaron konservi observemon rilate al vagantaj provokantoj, kiuj penas disigi dormantan aŭ enpensiĝintan kurdlon de la grego aŭ uzas incendiajn eskalojn por serĉi ĝiajn jukeblajn lokojn, ĉar la giganto, seninterrompe jukata, emas al grandaj internaj renversoj.

Cetere, en verkoj de luzanaj fakuloj pri lerneja edukado mi legis, ke la kaŭzoj de tiel nomataj renversoj estas tute ne politikaj. Malicurdlo ne estas kurdlo, inversigita fare de sabotuloj, sed urbomobilo, kies loĝantoj amase faras brandon, kaj pro sia ebriiĝemo venenas la animalon, ĝis tiu ricevas ebri-deliron kaj komencas ataki ceterajn kurdlojn. Ĉar ebrieco estas vera socia plago de Kurdlando, pri kio, tamen, la libroj por lernejanoj silentas. Cetere, en kurdloj mem onidire cirkulas flugfolioj, en kiuj oni asertas, ke urbomobiloj konfliktas inter si pro nutraĵo, kaj kurdlestroj kune kun siaj familioj kaj proksimuloj aranĝas kaŝajn orgiojn, freneze dancante interne de malfeliĉaj malfortkruraj maljunaj kurdloj, kaj plurajn ili jam dancmortigis. Tiu oficiale malpermesita danco nomiĝas kurdaŝo. Fonto de tiaspecaj sensacioj estas ordinare postaĵloĝantoj, kaj ĝuste al ili referencas luzanaj kurdlistoj el la Instituto de Teorio de Ŝtato, asertante, ke ĉlakoj estas nur parazitoj de kurdloj, kaj pri ia simbiozo de la unuaj kun la duaj tute ne eblas diri. De vagado praduonuloj transiris al peripatetismo, de la peripatetismo al praparazitismo, kaj de ĝi al ordinaraj formoj de paraziteco. Strange, tiuj ekspertoj malsamopinias pri la demando pri tio, ĉu kurdloj estas vivaj aŭ malvivaj. Laŭ opinio de kelkaj, ĉi tie okazis historio, simila al tiu, kiu estas priskribita de barono Münchhausen, kiam lupo saltis al ĉevalo, jungita al sledo, enronĝiĝis en ĝin de malantaŭe, tramanĝis ĝin tute, mem trafis la jungilaron kaj ekkuris laŭ la vojo jam mem tirante la sledon. Ĝuste tiel, laŭ ilia opinio, faris ĉlakoj kun kurdloj. De la gigantoj, poiome formanĝitaj el interne, restis nur malmulto, ne pli ol skeleto kaj grandega felo kun blenditaj vertebraj diskoj, kaj aktivuloj alterne movas tiun putraĵon, aŭ simple dirante – tiun kadavron, pri kio, tamen, estas malpermesite mencii, por ne ĉagreni la Prezidanton. La Prezidanto firme kredas bonegan sanon kaj junulecan viglon de la urbosaŭroj, des pli ke li mem loĝas ne en kurdlo, sed en tute ordinara rezidejo, ĉirkaŭita de belega parko, kaj pri la interna stato en kurdloj ekscias el la registara gazetaro.

Tamen, luzana psiĥosociologo Tjurtirrkarr opinias, ke la ideo de naciomobilismo estas viva, kvankam la kurdloj mortis, ĉar la kredo, kiel estas sciate, povas movi montojn, kaj des pli kadavrojn. Tio estas, certe, trompo, sed la loĝantaro akceptas ĝin hurae, kaj ne mirinde. Ja ili enrampis en tiujn estaĵojn, saviĝante de la megroj, por memkonservado, sed ne pro ideologiaj kaŭzoj, kaj konscio de sia subigita stato sur la planedo ilin subpremis. Simple dirante, ili abomenis tian vivon, speciale se oni atentas, ke neniu sur Entio aprobas parazitecon. Kiu sur la Tero asertus, ke vivmaniero de puloj kaj soliteroj estas la plej alta formo de sociigo? Sed ĝuste la Prezidanto, unuiginte la teorion de ideala kurdlo kun tradiciaj legendoj, kaj kun nerekoneble misformitaj epizodoj de la historio de la civilizo kaj evoluo, kontentigis politikajn ambiciojn de ĉlakoj, emfazante en siaj verkoj ilian abnegacian kaj tial altan vivmanieron, kondukantan rekte al hela estonteco.

Tia estas la opinio de la ekstrema koncepto, nomata mumiiga, aŭ kadavromobila. Tamen abundas aŭtoroj, kiuj havas multe pli moderajn opiniojn. Ili notas, ke de tempo al tempo urbosaŭroj senforte falas sur la teron, kion la kadavromobila hipotezo ne klarigas. Do, ili tamen estas vivaj, kvankam, eble, apenaŭ spiras, sed foje tamen ankaŭ muĝas – dum tiel nomataj popolaj muĝifestacioj, kiuj okazas dum ŝtataj festoj. Koncerne ilian sociordon, ĝi estas feŭda-kasta en anatomia senco. Staton de civitano determinas loko, kiu estas donita al li en kurdlo. Bedaŭrinde, ekzistas ankaŭ aliaj vidpunktoj, sed mi simple ne havas fortojn por prezenti ilin ĉiujn; kaj tutegale ne eblus taksi verecon de ĉiu el ili. Mi jam intencis adiaŭi tiun sekcion de la biblioteko, kiam mi subite trafis amason da broŝuroj kaj gazetoj, faligitaj en angulo inter du ŝrankoj. Ŝajne ili estis destinitaj por forĵeto. Tiam mi estis vere konsternita: ili ĉiuj, kvankam estis luzanaj, kantis ditirambojn al naciomobilismo. Ternante pro polvo, mi tamen ekkaŭris super tiu amaso, rigardante jen raportaĵojn, jen versaĵojn, poemojn kaj dramojn, prikantantajn ĉarmon de vivo en urbosaŭroj, kie ĉiuj konas ĉiujn, kie estas nenia fremdiĝo, disiĝo kaj lertona observado, kie ĉiuj nomas ĉiujn per antaŭnomo kaj ĉies koro batas unisone kun la koro de tiu bonkora, mirinda estaĵo, kiu, eksciinte proksime gustojn de siaj loĝantoj, elektas sur paŝtejoj herbojn kaj berojn, kapablajn doni al ili specialan ĝuon. En tiu ĉi amaso mi trovis tutajn kolektojn de revuoj «Ĉarmoj de kurdlo» kaj «En kurdla silento», kantaron, el kiu al mi enmemoriĝis kanto «Ho, glutulo, ho glutul'», kaj ankaŭ libreto de opero «Kurdelio». Tamen troveblis ankaŭ broŝuroj de diametre kontraŭa enhavo, en kiuj la ventro de kurdlo estis komparata kun geheno, kaj en unu pamfleto oni eĉ asertis, ke antaŭ miliono da jaroj sur Entio elŝipiĝis iuj praastronaŭtoj kaj loĝigis sur transkotejojn paron de pirosaŭroj, kaj tiu generis tutajn fiodorantajn gregojn, kiu diversio havis celon deflankigi Ention for de la deca evoluvojo. Tio, bedaŭrinde, estis sukcesa, ĉar la aĉaj monstroj glutis ne nur ĉlakojn, sed ankaŭ luzanojn, almenaŭ spirite, ĉar iliaj kapoj estas nun ŝtopitaj per la problemo de kurdlo, aŭ kurdliĝo kiel saviĝo.

El tio eblis konkludi, ke sur Entio nun ne estas aliaj zorgoj, krom unusola: «Ĉu esti aŭ ne esti en kurdlo». Sed mi decidis adiaŭi ĝin, kaj por longe. Min atendis ankoraŭ netuŝitaj vicoj de ŝrankoj kun regulaj kolumnoj de libroj, traktantaj pri pli altaj kaj komplikaj aferoj. Kiam mi transiris sojlon de la unua ĉambrego, la libraro de luzanistiko per sennombraj vicoj de siaj bindaĵoj ĵetis al mi defion, pro kiu miaj kruroj fleksiĝis. Nec Hercules contra plures – fulmis en mia kapo, sed mi tuj aldonis: Sursum corda! [24] Kun tiu penso mi impetis sola kontraŭ Entio – kontraŭ amasiĝantaj unu sur alia, kiel geologiaj tavoloj, spiritaj sedimentoj de la fremda mondo.

Neniam relativeco de la belo montriĝas tiom frape, kiel en renkontĝo de du planedaj rasoj de malsama deveno. Profesoro Shimpanzer en sia «Kompara entropologio» citas sekretan raporton, kiun faris por siaj potenculoj entiaj monstrologoj, esplorinte multegajn terajn televidelsendojn. Speciale konsternis ilin la konkursoj por titolo «fraŭlino Universo». La homoj opinias la teran graviton enkarniĝo de la malbono, kaj lukton kontraŭ ĝi ili komisias al strikte difinitaj korpopartoj. Pro nekompreneblaj kaŭzoj la virinoj devas demonstri sian partoprenon en tiu lukto konstante, kaj la viroj – nur de tempo al tempo. Probable, konscio de tia misproporcio kaŭzas protestojn de femaloj de homo sapiens, nomatajn movado por virina emancipado. Ĝiaj partoprenantoj demonstre rezignas porti sub la vesto specialan jungilaron, kiu kontraŭas al gravita falo de la laktonutraj apendicoj, simbolantajn vivan aktivecon. La lukto de bustoj kontraŭ la gravitforto neeviteble finiĝas per ilia malvenko, pri kio la homoj devus scii anticipe, ĉar pro aĝo tensio de haŭtaj histoj malfortiĝas. Tamen la maskloj rifuzas al la venkitaj femaloj eĉ etan parton de tia adoro, per kiu ili ĉirkaŭigis ilin, dum la ŝajno de nedependo de la gravito estis konserviĝanta. Maljusteco de tiu kondutkodo estas des pli mirinda, ke, kiel jam estis dirite, la maskloj nur de tempo al tempo devas demonstri similan sendependecon, kaj nur dum tre mallonga tempo. De kie venis tiu rito, oni ne sukcesis klarigi. Plej probable, ĝi havas religian (metafizikan) bazon, kvankam ĉi tie ĉiuj teraj religioj silentas kiel mutaj, kio atestas kriptoreligian karakteron de la lukto de la supremenciitaj partoj de organismo kontraŭ la tera gravitforto. Solvi tiun enigmon malhelpas plurfunkcieco de organoj, destintaj por kontraŭgravita lukto, ĉar, pro unika, nevidita en tuta Galaksio kuniĝo de ekskreciaj kaj naskaj organoj de la teraj mamuloj, neniam estas ĝisfine klare, en kiu ĝuste rolo aktiviĝas tiuj organoj, ĉu private aŭ publike. Biologiaj komplikiĝoj, kondukintaj la anatomion de la homo al tia priplorinda stato, sendube trovas sian misformitan speguliĝon en lia kulturo kaj religio. Ĉiuokaze, identigo de malbono kun tero estas ekster ajnaj duboj; esti fine venkita de la gravito – signifas fali en kavon, nomatan tombo, tial mortintojn oni enterigas. En tiu ĉi tereno estas nepraj ritoj de kolektiva memtrompo: kvankam la teranoj, sen ajna dubo, scias pri putrado de kadavroj, al tio kontraŭas ĉiuj komplikaj agoj, farataj dum kaŝado de la mortinto for de rigardoj de aliuloj (por tio oni uzas ujojn el lignaj materialoj, kaj por ke estu pli malfacile klarigi, kio okazas kun la enterigitaj korpoj, la lokon de enterigo oni kovras per pezaj konstruaĵoj el ŝtono, granito, kaj aliaj magmaĵoj).

Tiaj nin vidas la entianoj, diras profesoro Shimpanzer, kaj ĉi tie ne eblas ion fari, ja ili juĝas pri ni, kiel blindulo pri koloro. Por ili estas nekompreneblaj ĉiuj nocioj, ligitaj kun erotiko, kun ties spirita kaj korpa flankoj, ĉar la naturo aranĝis ilian reproduktiĝon en maniero, tute malsama ol la tera. Ili ne havas eksterajn seksorganojn, ne pariĝas, ne kopulas, kaj eĉ la nocio de familio ne implicas ĉe ili biologian parencecon, ĉar fekundigo de ina ovolo okazas per polimiksio, aŭ, parolante en malpli scienca lingvaĵo, kun partopreno de minimume du viroj. Por kompreni, kiel la afero atingis tian staton, necesas turni sin al la komenco mem de evoluo de la vivo sur Entio, kaj profesoro Horace Gorilles, al kies fundamenta monografio «Vegeta prokreacio» referencas profesoro Shimpanzer (li konstante citas Gorilles-on, preferante lin al aliaj entiologoj), klare skizis tiun neordinaran por ni manieron de reproduktiĝo.

Antaŭ tri miliardoj da jaroj Entio aspektis en kosmo kiel pal-verda disko. Sed ne verdaj nuboj estis kovrantaj ĝian surfacon, sed trilionoj da insektoj multe malpli grandaj, ol kulo. Tiuj insektoj, ricevintaj nomon «verduletoj» (Gorilles Viridans Ohrentangi L), estis plenumantaj funkciojn de teraj algoj, ĉar ili havis kapablon de fotosintezo; ŝvebante ĉe la limo de la stratosfero, dum miliardo da jaroj ili saturis la atmosferon per oksigeno. Kaj ĉar, esprimante figure, tieaj paŝtejoj ŝvebis en la ĉielo, la evoluo de la superaj animaloj same strebis supren, kaj jam komencante de unuaj reptilioj kaj rampuloj aperis flugantaj specioj, analogo de niaj herbomanĝuloj, kaj ju pli bone ili flugadis, des pli sukcese ili uzadis la nekalkuleblajn rezervojn de nutraĵo en la verdaj vivaj nuboj de Entio. Angiospermoj neniam aperis ĉi tie, kaj marĉaj kreskaĵoj anstataŭ klorofilon enhavas nekonatan sur la Tero spiran pigmenton, kiu disocias sulfidojn kaj sulfatojn, abunde delavatajn de vulkanaj altebenaĵoj al la koteano. Animaloj, adaptiĝintaj al tia sulfida nutraĵo, ne povis disvastiĝi sur la tuta planedo kaj iĝis katenitaj al marĉaj paŝtejoj, inklude la plej grandajn el ili – kurdlojn. Tiuj animaloj havis multege da parazitoj kaj simbiozulojn de «ĉiela» deveno, laŭ esprimo de profesoro Gorilles, ĉar grandnombraj specioj de verduletoj, perdante la verdan pigmenton, kaj kun ĝi nemalofte ankaŭ la flugiletojn, transiris al vianda nutraĵo, akompanante grandajn gregojn de reptilioj kaj ceteraj amfibioj, loĝantaj sur transkotejoj. La perspektivojn de evoluo de la vivo, kiel klarigas doktoro Achilles Paviani (al kiu referencas Gorilles), ĝenerale determinas la nutra piramido, alivorte tio, kiu kiun manĝas kaj de kiu, siavice, estas manĝata. Sulfidajn kreskaĵojn manĝadis la trarampuloj, la prerampuloj kaj ceteraj marĉaj estaĵoj kune kun la kurdloj; kaj ili mem estis nutraĵo por rabobestoj – rapidaj, viglaj, precipe saltantaj kaj tial dukruraj (tre similaj al dukruraj teraj kanguru-similaj amfibioj de ĵurasio), kaj manĝado ordinare havis karakteron de ĉaskurado; tiaj gigantoj, kiel kurdloj, penis fuĝi de rabobestoj, plonĝante en marĉan koton, kaj ĉio cetera forkuradis de la dentegoj kaj ungegoj de la fulmorapidaj elronĝuloj, traronĝuloj kaj superronĝuloj, kiel ilin nomas Abraham Gibbon en sia «Historia naturalis praedatorum Entianum [25]».

Shimpanzer, Gorilles kaj Gibbon senrezerve akceptas la aserton de la entiaj biologoj, ke, kiel ajn tio estu ĉagrene, la Primatoj ĉiam kaj ĉie ŝuldas sian racion al tiel nomata trapaso de la stadio de rabobesteco. La afero estas en tio, ke por la herbomanĝantoj ekzistas nur la nuno, ĉar la manĝaĵon ili havas rekte antaŭ la nazo, kaj fino, tamen la rabobestoj laŭ sia naturo strebas estontecen, ja ili devas atendi ĉasaĵon, insidi ĝin, gvati, kaŝiri, persekuti, diveni ĉiujn ĝiajn artifikojn, kaj tio des pli akcelas kreskon de inteligenteco, ju pli inteligenta estas la ĉasaĵo. La racio ekzistas nur latente, ĝi kvazaŭ dormas, dum sufiĉas ĉasaĵo; sed se ĝi malabundas, venas krizo, kaj tiu, kies kapo estas malplena, pereas pro malsato.

Kaj la vivkondiĉoj sur Entio estis ekskluzive komplikaj kaj danĝeraj; krom tio, ke dum vulkanaktivaj epokoj la varma altebenaĵo ĉiam iĝadis zono de morto, aldone la planedo, situanta en la konstelacio Taŭro, ofte suferadis pro teruraj radiaj batoj de Novaj steloj, kiuj ekflamadis en ĝi; la rezulto de tio ĉiufoje estis timiga ekstermo de animaloj kaj pereo de plejmulto de la atmosferaj verduletoj, sed samtempe – ankaŭ plirapidigita gena rekonstruado de la travivintaj specioj danke al mutacioj. Tio aspektis tiel, diras profesoro Paviani, kvazaŭ iu draŝis per draŝiloj en grenejo, plena je musoj; estas klare, ke saviĝos la plej inteligentaj kaj la plej rapidaj. Al niaj biologoj ŝajnis, klarigas profesoro Shimpanzer, ke decidan rolon en la antropogenezo ludis trapaso tra la arba stadio, aŭ, kiel mokas kelkaj, simiigo kaj malsimiigo de kelkaj primitivaj specioj, kiuj unue grimpis sur la arbojn, kie akiris lertecon de la manoj, rektan staturon kaj akran vidon, ĉar alie ne eblas transsalti de unu branĉo al alia, kaj poste, kiam pro glaciiĝo arbaroj forfrostiĝis, ili devis malleviĝi de la arba ĉielo sur la teron kaj okupiĝi pri serĉado de nutraĵo, kiu ne atendas pasive, kiam oni ĝin formanĝos, kiel pomo aŭ banano. Sed trairo de la rabobesta stadio estas pli grava, ol trairo de la arba stadio; kiu surgrimpis sur la arbon estante plena idioto, ne plisaĝiĝos, malleviĝinte sur la teron. Sur Entio ne estis arbaroj, ne estis, kien grimpi, tial la primatoj tie devenis de grandaj plumhavuloj. Kaj okazis tiel pro tio, atentigas doktoro Shimpanson (ne miksu kun doktoro Shimpanzer!), ke grandaj entiaj plumhavuloj havis cerbon, ekskluzive grandan por plumhavuloj. Kaj tio, siavice, estis kaŭzita de tio, ke la verduletoj, kiuj spiras ne kiel animaloj, sed kiel vegetaĵoj, povas leviĝi tre alte – en la stratosferon, kie jam mankas oksigeno por pulmuloj; tial birdoj, kiuj manĝadis ilin, laŭvorte sufokiĝadis, leviĝante post fluganta manĝaĵo, kaj ĉar pro oksigena manko unuaj pereas la cerbaj nervaj ĉeloj, la natura selekto agis en la direkto de pligrandigo de kvanto de tiuj ĉeloj: se ili estis tre multaj, birdo povis resti viva eĉ kiam parto de la cerbo formortis. (La cerbaj ĉeloj, kiel estas sciate, ne regeneriĝas).

Tiamaniere, maso de la cerbo de entiaj plumhavuloj kreskis kaj iĝis io simila al superflua materialo, en kiu postaj eventoj bruligis – post milionoj da jaroj – la fajreron de racio. Sed okazis tio, kiam plumhavuloj jam ĉesis flugi kaj kiel grandaj marĉaj neflugantaj birdoj okupiĝis pri ĉasado sur marĉaj malaltaĵoj. Ĝuste tial la entiano similas la homon nur kiam li staras senmove; se li komencas moviĝi, videblas, ke la krurojn li movas, kiel struto – ili fleksiĝas malantaŭen ĉe la genuoj, – kaj la kapon li povas turni je 180 gradoj; lia brusto estas barelforma, la ostoj de la brakoj estas grandaj kaj malplenaj interne, kaj sur la skeleto restis spuroj tiuloke, kie estis alkroĉitaj la flugilaj muskoloj. Liaj okuloj estas rondaj, la vizaĝo estas tre malagrabla por ni, ĉar anstataŭ nazo kaj buŝo meze de la vizaĝo li havas angulecan tuberon kun larĝe dismetitaj nazotruoj; tamen, tio tute ne estas nazotruoj, sed eliraj kanaloj de seksorganoj; kaj liaj ventro kaj sino estas glataj, kiel de pupo; ne estante vivonaska mamulo, li havas nek umbilikon, nek eksterajn seksorganojn.

Al mi ne sufiĉis sano por ĝisfine trabatiĝi tra la lernolibroj de Shimpanzer kaj Gorilles; anstataŭ klare diri, kio, kien, kiel, kial kaj por kio, ili plenigis milojn da paĝoj per populacia genetiko de la neflugantaj birdoj kaj praentianoj; feliĉe, mi trovis koncizan organologian skizon de magistro Stenly Lemur, kaj mi sekvos ĝin. Verdire, Lemur estas sciencisto kun iom malpli alta rango, ol Orentang, Shimpanzer, Gorilles kaj ceteraj luzanistoj, li scias, eble, iom malpli, sed por mi tio tute sufiĉis. Li diras, ke ĉiuj superaj animaloj de Entio reproduktiĝas kiel vegetaĵoj, sed ne tute, ĉar tion ili faras dum kurado. Plenrapida. Kaj tamen tiu reprodukta maniero nomendas vegeta, kuraĝe insistas S. Lemur, kvankam liaj oponantoj blasfemegas lin pro tro simpligita aliro. La entiaj plumhavuloj ne produktas ovojn. Ŝajne, la plej antikvaj arkeopterikoj produktis, sed por neflugantaj birdoj, trakurantaj ĉiutage kelkajn dekojn da mejloj, persekutante nutraĵon, ovonaskeco estus nur tre ĝena obstaklo. La embriojn, similajn pli al spongoj, ol al ovoj, la femalo portas sub la ventro en faltoj de la haŭto, iom simila al la sako de kanguruo. Tio ankoraŭ iel-tiel similas al la teraj kondiĉoj. Tamen la kopulacia ago mem havas nenion komunan kun ni. La femalo fekundiĝas per orificia oviductales [26], situantaj super la buŝa truo, kaj la maskloj anstataŭ koloida spermo produktas flugantan polenon, kiun ili elĵetas tra analogaj truoj, atinginte la femalon dum pariĝa kurado. Shimpanzer malkonsentas ĉi tie kun Orentang, kaj tiu siavice kun Gorilles. Ignorante iliajn disputojn, Lemur asertas, ke pri ĉio ĉi kulpis la katastrofa stato, en kiun trafis iam la animaloj sur Entio. Ĝi urĝigis ilin ricevi certajn formojn, kiuj estis hereditaj antaŭ ol aperis eblo de plua diferenciĝo. Alivorte, tiu seksa kaj samtempe nekopulacia maniero de reproduktiĝo estas multe pli primitiva, ol la tera.

Mi tamen devas honeste agnoski, ke mi eksplikas la vidpunkton de esploristoj-homoj, kiuj devenas de la simioj kaj tial opinias, ke ju pli proksima estas parenceco de racihavaj estaĵoj kun amfibioj (kaj la plumhavuloj rekte devenas de tiuj), des malpli da honoro ili havas. La entianoj havas rekte malan vidpunkton. Primitiveco, kaj la plej malbona, asertas ili, montriĝas tie, kie la fekadon disde la reproduktado disigas nuraj milimetroj, aŭ eĉ malpli. Tiu maniero restas neŭtrala el morala vidpunkto ĝis kiam ankoraŭ ne ekzistas moralo, tio estas, dum la konduton de animaloj regas blinda instinkto. Tamen tiu ŝpara maniero kombini en la sama loko tiom kontraŭajn funkciojn, kiel la forigo el la organismo de ekskrementoj kaj la amoro, devis iĝi malbeno de la racio, kreanta kulturon. Ĉar ajna viva estaĵo evitas proprajn ekskrementojn, tiun ĝeneralan abomenon necesis iel superi, kaj la evoluo uzis artifikon tiom simplan, kiom cinikan, transforminte la lokojn laŭnature abomenajn en la allogajn – danke al la nestanta en ili ĝuo. Tiuj malfeliĉaj, senlime naivaj homoj, asertis entia homisto Piksikiks, dum tutaj jarcentoj rompadas la kapojn pri tio, kial la kopulacio donas al iliaj femaloj fizikan ĝuon, dum ĉe malpli altaj animaloj nenio simila observeblas. Estas mirinde, aldonas tiu plumhavulida saĝulo, ke racia estaĵo povas sin trompi tiom longe kaj tiom sukcese, kiel la kompatindaj teranoj! Tiun, kiu pariĝas senreflekte, ne necesas logi per promesoj de plezuroj, superantaj abomenon. Heliko, bufo, ĝirafo aŭ bovo tute nenion pensas, kiam venas tempo de pariĝo; sed por subpremi ajnan pensadon de tiuj, kiuj ne nur povas, sed eĉ devas uzi racion, necesas nebuligi ilian cerbon per memnarkotiĝo, kaj ĝuste tiun rolon ludas la orgasmo. La spasmo, nebuliganta la konscion, rapide pasas, kaj klareco de pensado revenas. Kompatindaj, senkulpaj viktimoj de la evoluo, trompitaj de ĝi! – ekkrias en tiu ĉi loko de sia «Kompara homologio» doktoro Piksikiks. – Tuta Galaksio devas kompati al viaj vanaj animaj luktoj, de kiuj vi ne liberiĝis ĝis nun kaj liberiĝos neniam, ĉar kun tia kripleco jam nenion eblas fari.

Mi aldonu cetere, ke en la fako de luzania poezio mi trovis kelkajn poemojn, priplorantajn nian seksan kriplecon, kiu speciale forte influis la terajn filozofion kaj religion, deviginte ilin despere elturniĝi. Nemalforte impresis min la «Nemorala traktaĵo» de Hett Titt Ksiurksiruks, komenciĝanta per jenaj linioj:

Teranoj, ho bastardoj de l' Naturo,
En am' ilia ludas ĉefan rolon
Tiu eliga posta aperturo,
Kie la korpo finas metabolon.

Kiam la Kosm' eksciis l' idealon
De tiuj suferantoj malfeliĉaj,
En tuta Universo la skandalon
Eviti povis jam neniu niĉo.

Tion tradukis – laŭ mi, tute nemalbone – svisa poeto Rudi Wüez. Fama teoriisto de literaturo strukturalisto Teodoroff opinias tamen la tradukon de la dua strofo malsukcesa kaj proponas sian varianton:

Aŭdinte, kiun ĝuste korpoparton
Gent' homa uzas kiel aman ilon
Ĉiuj ektremis, kaj la Kosmo granda
En plor' singulta rompis la palpilojn.

La sama sciencisto atentigas pri grandnombraj apokrifoj, verkitaj sur la Tero kaj senbaze atribuataj al entianoj, kio videblas el uzataj en ili lirikaj atributoj kiel abeloj aŭ papilioj, dum sur Entio estas nenio simila.

[Profesoro Teodoroff celis tekston de kanteto devenanta kvazaŭ el Luzanio:

Turtinon mian polenante,
Mi gloras papiliojn piajn
Sed via mor' estas alia,
Homa naci' malhonoranta!
Ekstaze inon brakumante,
Inspiron vidos do poet'
En la kloaka kanalet'.

(Rim. de I. Tichy)]

Ni revenu tamen al natursciencaj aferoj. La danĝero por la vivo sur marĉoj estis tiom granda, ke iliaj loĝantoj kuradis seninterrompe – kaj dum ĉasado, kaj dum reproduktado. Dum pariĝa periodo la nefluguloj komencas ritajn dancojn, post kio la femaloj disiĝas de la grego, diskurante en diversaj direktoj, kaj amasoj da maskloj persekutas ilin; atinginte, ili ĉirkaŭigas la fuĝintinon per nuboj de fekundiga poleno, kiun la femalo ensuĉas dum kurado per la nazotruoj. Facile kompreneblas, ke patrecon en tiaj cirkonstancoj ne eblas eltrovi, eĉ se la fekundigo estus ebla sen polimiksio (nomata ankaŭ plurpolenado). Tamen sen la polimiksio ĝi estas tute neebla, kiel pruvis per komputila modelado Orr, Angutt, Tang, kaj ankaŭ iliaj kunlaborantoj el Masaĉuseca Instituto de Seksa Teĥnologio.

Al mi ŝajnis, ke la esprimoj de aliplaneda kompato ofendis niajn sciencistojn, tamen ili ne povis malkaŝe montri siajn sentojn aŭ kategorie rifuzi la signojn de kompato, kiu fontis, sen ajnaj krompensoj, el la plej bonaj intencoj. Tial ili penis revenki sine ira et studio [27], substrekante, kvazaŭ interalie, treegan maloportunecon de fekundigo dum rapidega kurado; sed luzaniaj biologoj montriĝis spertaj polemikistoj kaj klarigis, ke la plej bona atesto de bona sano estas, sendube, la kapablo kuri pli rapide kaj pli longe, ol aliaj, tial la entia moro de pariĝa kurado garantiis kaj plu garantias reprodukton de individuoj ĉiurilate plej adaptitaj, kion tute ne eblas diri pri agoj, plenumiĝantaj sur herbo aŭ en lito, ja kuŝiĝi kapablas eĉ la plej senforta lamulo. Rilate de tiu senapelacia aserto ekflamis disputo, ĉar ne ĉiuj luzanistoj samopiniis pri traduko de la lasta esprimo; ekzemple, profesoro Pogorilles (ne miksu kun Gorilles!) opiniis plej ĝusta tradukon «aĉa perversiulo». Aliaj aŭtoroj, tamen, kontestas tion, montrante, ke entianoj ne havas nocion pri perversio, speciale seksa: sur Entio ili simple ne povis aperi. Por fini rakonton pri tiu demando, mi aldonu kelkajn vortojn pri tio, de kie aperis la vizaĝa lokiĝo de la seksorganoj ĉe la entianoj. Ĝi devenas el amfibia, aŭ pli ĝuste kotamfibia periodo de vivo de iliaj antikvaj prauloj antaŭ miliardo da jaroj. Kelkaj specioj de rampuloj penis meti ovojn en la tera maniero, sed tiuj ovoj dronadis, ĉar ili estis pli pezaj, ol la akvo (kaj malpli pezaj ol la akvo ili ne povis esti pro sia ĥemia konsisto; sed se mi devos klarigi ankoraŭ tion, mi neniam atingos la finon), kaj senglore pereadis en marĉa ŝlimo; finfine, post vico de mutacioj, transvivis nur seksvizaĝuloj kaj spermonazuloj, kiuj faris per la nazo vezikojn, enhavantajn respektive ovolojn kun naĝiloj kaj hasteman naĝantan spermon. Poste la aferoj iris malsame, sed mi ne deziras transformi la raporton pri mia ĝeneva legado en lernolibron de entia evoluo. Tiuj, kiujn interesas detaloj, povas turni sin al la Departemento de Taŭro en MEA kun peto pri alirpermeso al la arkivoj.

La legado okupis jam kvin semajnojn; restis ankoraŭ preskaŭ du monatoj da devigita estado en Svisio, sed al mi tio ŝajnis nenio antaŭ ankoraŭ neesploritaj haloj de la giganta biblioteko. Tamen mi ne senesperiĝis, kvankam iĝis vera ermito; tage mi dormadis, kaj vekiĝadis, kiam svisoj ĉirkaŭ mi, ne sen plezuro plenuminte sian tagan dozon da aferoj, en pantofloj estis direktantaj sin al la litoj. Sed mi kun teko, plenŝtopita per rezervoj da kafo, sukero kaj sandviĉoj (ĉar jam nur ekvidinte biskvitojn mi sentis naŭzon), paŝadis laŭ malpleniĝintaj stratoj al MEA.

Strümpfli donis neniajn informojn pri si, tial mi tute ne sciis, ke li kaj lia estraro nerimarkeble observas miajn persistajn studojn, havante rilate mian personon tute konkretajn intencojn; estante veraj diplomatoj, ili preferis ne malkovri kartojn tro frue. Mi mem ne scias, kion mi farus, se mi ekscius pri iliaj planoj. Tamen, plej verŝajne, mi farus la samon, ĉar mi deziregis ekscii tutan veron pri niaj foraj fratoj laŭ racio.

La kerna diferenco de la entia kulturo disde la nia devenas el la kernaj diferencoj en la maniero de reproduktiĝo. Sur la Tero ties ĉefa parto estis lukto pri rajto koiti kum femalo, tio estas senpera konkuro, dum sur Entio tiu fenomeno ekde antikvaj tempoj havis kolektivan karakteron. Se la femaloj kurus malpli rapide, ol la maskloj, aŭ almenaŭ kun preskaŭ sama rapido, specoj de grandaj nefluguloj post kelkaj dekoj da generacioj iĝus malpli rapidaj. Tio minacus per pereo, kaj tial en la ekzistolukto venkis specioj, kies femaloj estis longkruraj, do malfacile kuratingeblaj. Estis krome tre grave, ke la maskloj rimarku – kaj tuj, – ke la fekundigo okazis. Ĉirkaŭigita per nuboj de poleno, la femalo faras akran krion, tre malagrablan por niaj oreloj, ĉar ŝi krias dum enspiro. (Estas malfacile krii dum elspiro dum tia malfacila maratona kurado). Iufoje dum tiu stadio okazas tiel nomata momenta aborto – se fekundigita per poleno femalo ternas, sentinte jukon en la nazo. Tiuokaze la masklaro daŭrigas la persekutadon ĝis morto – tute laŭvorte, ĉar malpli fortaj maskloj vere mortfalas.

La kapablo fari kriojn-signalojn iĝis la unua stadio de apero de la parolo. Necesas rememorigi, ke la birda laringo estas multe pli bone adaptita al tio, ol, ekzemple, tiu de simio; kiel oni scias, ĉimpanzon ne eblas instrui pri homa lingvo, dum por sturnoj kaj papagoj tio estas simplega, sed nenio interesa aŭdeblas de ili, ĉar al ili ne sufiĉas cerbo. De la origina plumaro al entianoj restis preskaŭ nenio – nur lanugo, kovranta la korpon, estas iom pli densa sur la ŝultroj, tie, kie iam kreskis svingaj plumoj. Mi permesis al mi tiun ekskurson en la pasintecon, ĉar sen ĝi ne eblas kompreni tutan profundecon de la abismo, dividanta la spiritan vivon de la homoj kaj de la entianoj. Ilia tuj rimarkebla homformeco estas sekvo de evolua konverĝo; sed, malgraŭ kroĉemaj manplatoj, kranio, volumene proksima al la homa, rekta staturo kaj parolkapablo, kompreni ilin por ni estas probable eĉ pli malfacile, – kiel asertas entiaj sciencistoj, – ol simiojn-primatojn, de kiuj ni devenas. Antaŭ ol profundiĝi en ilian filozofion kaj religiajn kredojn, mi listigu ĉion, kio por ni estas kutima, sed por ili estas tute nekomprenebla. Ili ne scias nek povas scii ĉiaspecajn erotikajn nuancojn kaj deviojn, ili ne konas tiajn nociojn, kiel konkero de erotika partnero, fidelo, adulto, monogamio, incesto, seksa humilo kaj protesto, kiun ĝi povas kaŭzi, ili ne konas iajn kulturojn, orientitajn porsekse aŭ kontraŭsekse, ĉar ankaŭ tio ĉe ili ne eblas.

Nemalmultajn kategoriajn eldirojn pri teraj kulturoj ni devis aŭdi de tieaj antropologoj. (Niaj sciencistoj evitadis tiajn ekstremojn). Teraj nocioj de pura kaj malpura, kaj ritoj de purigo kaj satisfakcio, asketeco kiel rimedo de lukto kontraŭ volupto, kiel protesto kontraŭ seksa impulso, anatemoj al tiu impulso kaj glorado de ĝi – ĉio ĉi, asertas ili, kondukis al dismembrigo fare de homo de lia propra korpo, kaj dum certaj epokoj, ekzemple dum Mezepoko, la kulturo destinis la korpon al veraj suferoj, forkondukante ĝian supran parton en la ĉielon, kaj la malsupran ĵetante en la gehenon. Neniu teologo dum tutaj dudek jarcentoj eĉ ne balbutis pri tio, kion fakte homoj, al kiuj la kristanismo garantias karnan resurekton, faros kun la seksorganoj en la paradizo. Kaj la gedonisma civilizo, radikanta en la epoko de Renesanco, laŭ opinio de entianoj, kondukis al tia egalrajtigo de ambaŭ korpoduonoj, pro kiu la kulturo suferis, ĉar finfine la homo animal-seksa superis la homon koran kaj pensantan. Tamen, la malsupra korpo estis vera plago por ĉiuj kulturoj, kiel okcidentaj, kun ilia kontraŭstarigo de peko kaj asketa sankteco, tiel ankaŭ orientaj, kie anstataŭ tiu paro de nocioj aperas poluse kontraŭaj nocioj de plena korpa libero kaj de plena nego de la korpo (nirvano). Kiom ajn bataladis kontraŭ sia korpo la kompatinda Homo, li tutegale ne sukcesis trovi finan manieron paciĝi kun ĝi, sed kontentiĝis nur per surogatoj kaj iluzioj, nemalofte dronante en veraj marĉoj de memtrompo. Kiom forte tio limigis la homojn, asertas la entianoj, ja ili devis malŝpari gigantan parton de sia racio por pravigo, klarigo, kaj eĉ transformo de rilatoj, neeviteble diktataj de la konstruo de la korpo. Kiom ili devis suferi kaj trompi sin mem, por konformigi la dogmon pri la kreo laŭ la aspekto de Dio kun tiu kuneco de la organoj, kiu igis Sanktan Aŭgustenon en malespero ekkrii: «Inter faeces et urinam nascimur [28]». Ĉiam oni devis unu flankon idealigi, kaj la alian prisilenti, jenon kovri, jenon alinomi, kaj neniaj revolucioj en la spirita vivo permesis tute paciĝi kun la damnita anatomio. En plej ekstrema okazo la signumoj invertiĝis, bigotecon anstataŭis cinikeco aŭ parenca al ĝi indiferenteco; homoj kvazaŭ diris al si: «Se jam ĉi tie ne eblas ion ajn fari, ni uzu senlace la organojn, kiujn ni havas, eĉ tiamaniere, ke fekundigo estu neebla; almenaŭ tiel ni ribelu kontraŭ la Naturo, se alie ne eblas». Dum epokoj de tutmondaj revolucioj la malvaste seksaj problemoj ne estis sur la unua loko, kio estas facile klarigebla: la civilizo, evoluanta sub la standardo de raciismo, simple ne deziris agnoski, ĝis kia grado la biologio dominas super ĝia raciismo. Sed tamen Renesanco estis la epoko, kiam la homo malkaŝe agnoskis la propran korpon, eĉ tiujn ĝiajn partojn, kiuj timigadis la teologojn, kaj en la Fora Oriento pensuloj vidis en la neekzisto la solan vere radikalan rimedon kontraŭ disfendiĝo de la homo je sentoj kaj spirito, je delectatio morosa [29] kaj racio. Aŭ ĝuo, superanta abomenon, aŭ abomeno, kiun oni ne rajtas konfesi, ĉar tiu, kiu pridubas la normon, mem iĝas nenormala.

Tia estas, laŭ la entianoj, nia eterna dilemo. Mi serĉis terajn ekspertojn, kiuj levus la ĵetitan ganton (kaj verdire, ion tute alian), sed, strange, trovis nenion, kio sonus konvinke: ja ĉi tie necesis ne sofistiko, sed logike senriproĉa refuto de la aliplandaj rezonoj. La niaj, vere, repagis, sed ne per kontraŭatakoj en la seksa temo, sed en tute aliaj terenoj, pro kio la disputo simple perdis sencon. Domaĝe. Tiaspecaj juĝoj de aliplanedaj estaĵoj pri la homo ne povas esti ofendaj. Ili estas nur ĉagrenaj por ni, kiel atesto de tio, ke la pretendoj al universaleco de ĉio homa en la skalo de la Universo ruiniĝis ankoraŭfoje.

Estas amare agnoski, diris unu maljuna filozofo, ke ni ankoraŭfoje estas eltronigitaj, metitaj sur la konvenan lokon, kaj des pli ne per abstraktaj rezonadoj, sed per demonstraj pruvoj en aspekto de aliaj racihavaj estaĵoj. Tiu nerefutebla fakto montris al ni, kiom vanaj estis penoj de la homa penso levi hazardajn, pure lokajn terajn cirkonstancojn en rangon de racia kaj tial universala neceso. Kiajn montojn da kaprompaj argumentoj ni amasigis, por montri la naturon de la homo kiel kosman konstanton! Kiel facile la homo cedis al la iluzio, ke la mondo indiferentas al li (se eĉ ne bondezira, kiel diras la konsolaj religioj). Tio, kio okazis kun iuj pramoluskoj, trilobitoj kaj kirasfiŝoj antaŭ miliardo da jaroj, kio estis nur afero de hazarda permuto de diversaj kombinoj de organoj kaj havis nenian superan sencon, krom ilia ĉi-momenta funkcio, – tio iĝis nia heredaĵo kaj devigis niajn plej bonajn intelektojn despere kaj, kiel ni nun vidas, senespere meti ĉion sur unu karton, pruvante, ke la anticipe malsukcesa projekta solvo estis afero de la kreo, lojala rilate al la Kreitoj. Tamen, aldonis la sama filozofo, tio tute ne signifas – kiel povus erare pensi la adresato de la entiaj mesaĝoj, – ke danke al pli favoraj cirkonstancoj la entianoj ricevis pli bonan loton, ol la homoj. Malesto de aliula malfeliĉo ne egalas al propra feliĉo. Paradizo por ili same malproksimas, kiel por ni. Ajna racihava specio havas proprajn dilemojn, multaj el kiuj estas nesolveblaj, kaj la regulo de transiro el la fajro sub flamon, ŝajne, veras por la tuta Universo. Tamen, nemalmultas ankaŭ tiuj, kiuj vidas en homa sekso superecon de la homo sapiens [30] super homo entiaensis [31], sed la principo mem de tiaj komparoj estas absurda: ne eblas opinii, ke neatingeblaj por ni sentoj de aliuloj estas pli bonaj, ol la niaj, kaj ne eblas opinii, ke ili estas malpli bonaj. Se unu racio egalas al alia, – kio, ŝajne, veras, – tiam diferencojn en la konstruo de korpoj, elĵetataj el la lotmaŝino de la evoluo sur planedan scenejon, eblas nur konstati. Ĉio cetera, tio estas – takso de kvalito de ilia estado, restu – silento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.