La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESEOJ KAJ RAKONTOJ

Aŭtoro: Raita Pyhälä

©2026 Geo

La Enhavo

PRI DENTOJ

Ĉu vi kalkulis, kiom da dentoj vi havas? Kaj via amiko, ĉu li havas same multajn? Kiel vi zorgas pri viaj valoraj dentoj? Vi bezonos ilin dum tuta via vivo! Meti implantaĵon kostas multege kaj sen dentoj oni ne povas manĝi.

La dentoj de bebo komencas aperi en la aĝo de 4-11 monatoj. Patrinoj diras, ke tio estas malfacila tempo, la infano ploras kaj konsdutas malfacile. La unuaj dentoj kaŭzas grandan intereson en la familio kaj parencaro. Oni demandas: Ĉu la bebo jam havas dentojn? Kiom da dentoj li havas? En pluraj lingvoj oni nomas la unuajn dentojn laktodentoj. Entute ili estos 20 kaj aperos ĝis la aĝo de 3 jaroj.

Ĉu vi jam perdis iun denton? Ĉu jam novaj dentoj kreskas en via buŝo? En mia lingvo oni nomas ilin ferodentoj.  Kiel vi nomas ilin en via lingvo? Ili nombros 32, kaj la lastaj, “saĝodentoj” aperas, kiam ni havas ĉ. 19 – 20 jarojn. Ne ĉiu homo havos ilin. Ili ne estas nepre necesaj kaj kelkaj dentistoj rekomendas, ke oni eligu ilin antaŭ la aĝo de 30 jaroj, ĉar ili povs kaŭzi problemojn.

Kiam laktodento eliĝas, la infano ofte deziras montri ĝin. Kelkaj patrinoj ŝparas la dentojn en  ujeto. En kelkaj landoj oni enterigas la dentojn kaj pensas, ke oni ĉiam loĝu tie, kie troviĝas la dentoj. En mia infanaĝo oni ĵetis la denton al muso kaj petis ĝin doni feran denton anstataŭe. Ĉu vi aŭdis pri iu tia rimaĵo en via gepatra lingvo?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.