La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESEOJ KAJ RAKONTOJ

Aŭtoro: Raita Pyhälä

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AVINO AJRA

La avinjon ŝatis ĉiuj. Ŝi estis lerta kuiristino, neniu povis rezisti ŝiajn frandajn kaj nutrajn pladojn. Brasikajn rulaĵojn, viandorulaĵojn en kremsaŭco, hepatosaŭcon, kokidaĵojn saĝe spicitajn, ovaĵojn, ŝinkon, forne kuiritan salmon, la fiŝojn kiujn ŝi volvis en gazetpaperon kaj bakis en la fajrejo de la tagĉambro. Ŝi ne ŝparis la ingrediencojn sed uzis abunde buteron, densan kremon, por la desertoj sukeron. Tortoj kaj kukoj kun forta kafo kaj kremo estis ŝiaj favorataj desertoj. Ja ne plu estis milita tempo, la tempo de porciumado kaj nehaveblo. Finfine oni povis vere regali siajn invititojn kaj familion, almenaŭ semajnfine kaj dum festoj. Dum dekoj da jaroj oni devis avarumi, elpensi kiel anstataŭigi la aĵojn nenie aĉeteblajn. Avinjo neniam diris, ke ŝi amas homojn, ne, ŝi montris sian amon kaj prizorgemon per kuirarto kaj eĉ tro abundaj manĝoj. Ĉe ŝia festotablo oni ne sidiĝu, se oni volas eviti plidikiĝon.

En sia junaĝo Ajra estis svelta kaj vigla bluokula blondulino ridetema kaj ŝercema, kiun ŝia panjo Ida preskaŭ ĵaluze gardis, por ke ne okazu Akcidento. Akcidento? KIA akcidento? Nu, tiutempe unu el la plej timigaj danĝeroj estis, ke knabino gravediĝas antaŭ nupto. Tio estus granda honto kaj ĉiel evitinda, ankaŭ ekonomie. Ida faris sian eblon por ke Ajra ne tro malfrue restu eksterhejme vespere kaj ke junulo ne akompanu ŝin post la balo. Ajra ŝatis muzikon kaj dancadon, sed oni apenaŭ povas nomi tion balo, ĉar la ĉirkaŭaĵo estis laborista kaj malriĉa. En tia medio ankaŭ troa uzo de alkoholaĵoj danĝere kutimis inter viroj. Ke Ajra ne trafu tian bubon!

Al patrino Ida Ajra obeeme ĉiam portis sian salajron el la infanvartejo aŭ lavejo aŭ iu ajn ejo, kie ŝi estis dungata. La patrino prenis la plejparton kaj donis al la filino nur iom da poŝmono kaj, se bezonate, por la vestaĵoj. Tio estis la tradicio en tiu ĉi familio. La edzo kaj la filinoj lasis Ida-n buĝeti kaj ŝpari. Ĉiuvespere ŝi kalkulis la enspezojn kaj elspezojn. La ununura filo, nomita Mateo, je 15 – 20 jaroj pli juna ol la fratinoj, estis adorata kiel vespera stelo kaj donaco el la ĉielo. Lin ili dorlotis, li rajtis petoli preskaŭ sen punoj; de li oni esperis multon en la futuro. La patro de la familio mortis du jarojn post la naskiĝo de tiu filo. Ĝuste tial Ida kaj la filinoj devis agi respondece. Ajra kelkfoje enviis sian frateton, sed post la baldaŭa morto de Ida Ajra sentis sin iel kiel patrino de Mateo. Post lia orfiĝo la ŝtato lasis lin senpage vizitadi lernejon, se li tion kapablas kaj havas bonajn notojn. Li kapablis, jes, eĉ sen diligenti, kaj Ajra komencis fieri pri li. Eble li fariĝos prezidento aŭ io neatingebla de la fratinoj. Aŭ oni almenaŭ ŝercadis pri tio en la familio.

La fratinoj de Ajra restis fraŭlinoj, ĉar ŝi tro gardis ilin kontraŭ knaboj kaj la Akcidento. Ŝin tamen kaptis laborema viro, kiun ŝi post la geedziĝo neniam lasis gustumi eĉ buŝplenon da alkoholaĵo. “Aŭ min aŭ la drinketojn!” Ajra diris severe. Kaj la edzo elektis ŝin, sed post la nupto li neniam diris, ke li amas ŝin. “Mi tion diris unufoje,” li diris, “kaj tio sufiĉu.” En ilia medio oni montris la amon per agoj, ne per vortoj. Ankaŭ pri tio la familio poste ŝercadis dum jardekoj.

Ajra naskis tri gefilojn, el kiuj unu mortis tuj post la nasko. Tiam estis malfacilaj tempoj, tro da laboro kaj manko de multo. Poste naskiĝis filo, kiu kreskis sobrulo kaj evitis virinojn, ĝuste kiel deziris la patrino. “Mi neniam malpermesis al li distraĵojn kaj amuzojn,” diris Ajra. “Li mem volis resti hejme.” La filo diris nenion. Povas esti, ke la granda patrina amo fariĝis kateno. Krome, neniu volis malplaĉi al Ajra, ŝi ja malegoisme oferis sian tutan vivon al la prizorgado de la familio. Neniu volis kaŭzi al ŝi ĉagrenojn ofendante ŝiajn principojn. La juna frato Mateo iom provis rompi la katenojn post sia abiturientiĝo. Sed li trovis sin malfeliĉa en fremda urbo sen la familio. Li ne eltenis tion. Li dungiĝis en hejmurba fabriko, reloĝante sub la ŝirma tegmento de la infanaĝa hejmo daŭre estrata de la grandfratino Ajra. Tamen ankaŭ tion Mateo ne povis longe elteni. Lin logis fremdaj lingvoj kaj kulturoj, precipe la franca kaj rusa. Li enskribiĝis en la ĉefurba universitato, kaj Ajra mone helpis lin esperante, ke li plenumos tion, kion oni esperis de li, “la donaco el la ĉielo”. Bedaŭrinde li baldaŭ trovis studentinon, kaj laŭ la principoj de Ajra li devis edzinigi ŝin antaŭ ol okazu la Akcidento. Ajra neniam lasis negeedziĝintajn parojn viziti aŭ loĝi ĉe ŝi.

Pasis jaroj kaj jardekoj, pasis naskiĝaj datrevenoj. La edzo de Ajra mortis. La fratinoj mortis. Ajra plidikiĝis, maljuniĝis, ekhavis unu malsaneton post la alia. La okuloj nebuliĝis, la aŭdo malakriĝis , venis la tempo de pensiuliĝo, kaj ankaŭ post ĝi pasis pli kaj pli da jaroj. Ajra fariĝis 70-jara, 80-jara, 85-jara. Feliĉe la filo restis ĉe ŝi. Li dum sia vivo havis plurajn okupojn. Kelkajn jarojn li laboris kiel vendisto en alkoholvendejo, sed tio ege ĝenis lin, pro la principoj enradikigitaj de lia patrino. Li komencis konstrui domojn sur grundo heredita de onklo. Iam unu pretiĝis, li vendis ĝin kaj ekkonstruis la sekvan, kaj tiel li povis ne nur vivteni sin sed ankaŭ modeste pliriĉiĝi. La respondeco iom post iom glitis de sur la ŝultroj de Ajra sur la dorson de la filo. Kiam la jaroj pasis, li eknomi sian patrinon Avinjo. Eble li ne plu sentis sin filo dependeca de panjo sed memstara viro, finfine. Li ege amis Ajra-n, sed sian amon li montris per siaj agoj, per sia tuta vivo; ne per vortoj li sciis sin esprimi.

Alproksimiĝis la 90a datreveno de la naskiĝo de Ajra, kaj la familio decidis kunveni por festi ĝin. Kiel festi? Per frandaĵoj,tortoj salaj kaj sukeraj, tablo kovrita de brile blanka tuko, sur ĝi la plej fajnaj porcelanaj tasoj dekoraciitaj per helruĝaj rozoj. La familo tre malofte surtabligis tiun servicon. Multekosta kafo bobelis kaj bonodoris en la aŭtomato. Kun la gastoj venis bukedoj da floroj, gratulkartoj kie oni deziris longan vivon feliĉon kaj sanon. Ĉiuj kunportis donacojn, iu multekostan varman ŝalon borderitan de valora peltaĵo, alia plian bele teksitan ŝalon, venis koltukoj, molaj lanaj ŝtrumpoj, bela kusensako, ĉokoladaĵetoj … “Ĉu por mi? Kial? Vi ne devintus! Dankon, dankegon!” ripetadis Ajra sidante ĉe la tablo vestita en siaj plej bonaj jupo kaj bluzo, la hararo lerte buklita de la filino. “Prenu pli da torto, prenu ankoraŭ trian tason da kafo!” ŝi instigis la gastojn. “Ni ne kalkulas!” ŝi ŝercis. Sed ŝia propra mano tremis, ŝi ne memoris ĉies nomon, kaj unu du fojojn ŝi demandis, kion ili prifestas. “Vian naŭdekjariĝon,” sonis la gajaj respondoj. Se oni iom poste demandis ŝin, kiom aĝa ŝi estas nun, ŝi ne sciis tuj respondi. “Ĉu centjara? Ĉu sepdekjara?” ŝi heziteme cerbumis kaj ridetis pardonpete. En sia mano la fragila kafotaso tremis. En la kafon ŝi petis densan kremon kaj sukeron, kvankam ŝi havas diabeton, kaj iom da torto ŝi nepre volas havi. Sur la tablo ne troviĝas alkoholaĵoj, kaj tostojn oni ne proponis. Al la plej proksima sidanto Ajra diras, ke ŝi ne vidas ŝian vizaĝon. Poste ŝi redemandas, kial oni festas. Oni klare vidas, ke ŝi provas aŭdi, pri kio oni parolas kaj kial oni ridas. La apuduloj laciĝas laŭte ripetante la ŝercojn, memoraĵojn, spritaĵojn kaj klaĉojn. Ankaŭ Ajra laciĝas kaj deziras kuŝiĝi. Tion oni bone komprenas.

La sekvan matenon Ajra sidas ĉe la matenmanĝa tablo duope kun la filo. La suno jam brilas tra la granda fenestro orienta. Estas kviete. Ajra ne plu rekonas la donacojn sur la ŝranko sed la floroj en la vazoj ĝojigas ŝin. Ŝalojn kaj tukojn ŝi ne plu bezonos. Ŝi havas sufiĉe de ĉio. Ŝi ne plu memoras, kiu kunportis kion. La filino verŝajne prenos la aĵojn, kiujn ŝi povos uzi, almenaŭ la per peltaĵo broderitan ŝalon. La festo ellacigis Ajra-n. Ŝi levas sian duonplenan ordinaran kafotason, ŝi ne estas certa kion fari per ĝi. “Trinku vian kafon, bonvolu trinki!” diras la filo konsile. Ankaŭ li maljuniĝis, li havas pli ol ses dek jarojn kaj li komencas dubi, ĉu li havos la forton bone zorgi pri Ajra. “Kaj prenu do la pilolojn, kiujn mi metis sur la tablon! Ili nombras kvin,” daŭrigas li pacience. “Ĉu tiujn ĉi? “, la mano de Ajra palpe serĉas la kvin malgrandajn pilolojn sur la tablo. Tri estas bluaj kaj du blankaj, sed tion ŝi ne vidas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.