La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DIANTO DE LA TOMBO DE POETO

Aŭtoro: August Šenoa

©2026 Geo

La Enhavo

Pri la aŭtoro

August Šenoa (1838-1881) estas la centra persono de la kroatia literaturo en la 19-a jarcento, fondinto de kroatia romano, reforminto de teatro, poeto de Zagrebo kaj Kroatio, en plej bela etika senco. La patro de Šenoa, Alois Schönoa, germanigita ĉeĥo, en 1830 venis kiel ”episkopa dolĉaĵisto” el Peŝto al Zagrebo, travivis tie pli ol duonan vivon kaj mortis (1878), neniel ellerninte la kroatan lingvon.

Post la popollernejo, la patro sendas Šenoan en 1849 al Pécs, kie li finas nur la unuan klason de gimnazio.

Konstatinte, ke la germanigo en Zagrebo profunde enradiki ĝis, la patro enskribis lin al la reĝima Supraurba gimnazio en Zagrebo. Tio okazis en la tempo de la absolutismo de Bach, la tempo de ĉesigo de la Kroatia parlamento, ĉesigo de la memstareco de paroĥoj, la tempo dum kiu Kroatio rilate la juran sistemon estis tute egaligita kun la aŭstriaj landoj. En 1852 estis malpermesita uzado de la kroata flago kaj la germana lingvo estis enkondukita en la oficejojn kaj lernejojn kiel oficiala. En 1854 August Šenoa estis lernanto de la sesa klaso de gimnazio. La gimnazia direktoro estis germanemulo Premrù, kiu per harfendado en la greka gramatiko restis daŭra nokta premsonĝo de Šenoa. Kiam la germana fariĝis lerneja lingvo, Šenoa dum longa tempo, estante plej dura kroato, rezistis respondadi germane (kvankam jam dum la infanaĝo li lernis ĝin pli bone ol la kroatan), sed kiam li devis cedi, proteste li komencis skribi sian familian nomon Schönoa kiel Šenoa. Estis merito de liaj profesoroj de la ”iliria”, poste kroata lingvo, Adolf Veber Tkalčević, Antun Mihanović kaj Vjekoslav Babukić, kaj de historio – Matija Mesić. Krome, Šenoa kiel gimnaziano iradis vizite al Ljudevit Gaj, dezirante legi kiel eble pli da kroataj verkistoj. La unua libro kiun Gaj al li montris, estis poemkolekto de Hanibal Lucić. Ili ĉiuj kune prezentis al li tion, kion la edukado en la familia aŭstriigiteco de etburĝa tipo kaj germaniga gimnazio de Premrù rifuzis.

”Regalis tiuj homoj nin per greka kaj latina gramatikoj, kiel fratino vulpino en la monto regalis onklon lupon, sed – tamen ni lernis estimi Leonidan, Epimininondan, Fabion, Demostenon, malestimi Efialt-on, Eshin-on; la registaro de Bach, tiu ŝparema apostolino de klasikeco, montris al ni konstitucion roman, liberpensecon grekan, absolutismon persan. Ĝi instruis al ni ŝiri la orajn pomojn de la arbo de libereco.” (Portretoj: A. Šenoa. pĝ. 50/51).

Per malproksimiĝo de la nuntempo al la fora estinteco ili allogis la atentemon ĝuste al ĉiuj malplenaĵoj kaj neregulaĵoj en ĝi. En atmosfero de perfortema reĝimo, latergio okupis kaj la kulturan kaj la politikan vivojn. Nenion oni verkis, pri politiko oni ne parolis en la socio plena da spionoj, kiam oni ”atentas pri ĉiu palpebrumo, pri ĉiu homspiro”. Kiam en 1860 per la ”oktobra diplomo” estis ĉesigita la absolutismo kaj al Kroatio redonita la konstitucio, la politika vivo vekiĝis, post dek jaroj da rezistemo. Strossmayer, per siaspeca entuziasmo, fondis la ”Nacian partion” kaj la batalema Starčević ”Partion de justeco”, dum Šenoa per sia literatura aktiveco fariĝis siaspeca politikisto. Kiel teoriisto de literaturo li porbatalis la nacian kaj socian tendencojn en la literaturo, kaj kiel literaturisto, romanverkisto, rakontisto, poeto kaj felietonverkisto per rememorigo pri la kroatia pasinteco kaj per artisma pritrakto de la moderntempaj okazajoj li konstruis la bildon de Kroatio, kia ĝi estis kaj kian li deziris. Li rigardis ĝin en estonteco kiel spirite renovigitan kaj space unuigitan, sendependan, ekonomie evoluintan, klerigitan, progreseman Kroation.

Šenoa, pli ol iu ajn verkisto antaŭ kaj post li, estis konscia, ke kroatia verkisto, kiel interpretisto de eta kaj dum jarcentoj humiligita popolo, ne rajtas strebi nur la estetikan idealon, sed sian talenton devas subordigi al la politika kaj spirita bataloj de sia popolo.

Unu el la plej belaj rakontoj, kiu montras ĉiujn malfortecojn (kiuj ili ja ne estis, se ni konsideras la komprenon de la literatura laboro far Šenoa) kaj virtojn de Šenoa, literaturisto, teoriulo kaj homo de sia tempo, estas la rakonto ”Dianto de la tombo de poeto”. Publikigita en ”Vijenac” (Girlando) en 1878, ĝi estas realigita kiel rememoro pri la lernejaj tagoj travivitaj en la tempo de la absolutismo de Bach.

Post trapasita abiturienta ekzameno en 1857, Šenoa, kredeble inspirita de la ” ’Poeziaĵoj’ de Prešeren kaj lia ’Bapto ĉe Savica’ ” (M. Šenoa: Mia patro) ekiris al Slovenio kun sia amiko Alfons Mošeta. La vojaĝo tra Slovenio, la restado en Brežice, Ljubljana kaj Kranj, amo al la slovena popolo kaj la konscio pri unueco, naskis la ideon por tiu rakonto, kaj la belaĵoj de Bled kaj Bohinj por la poemo ”Bohinja lago” (Folioj de nia monto, 1863).

Ĝi estas ”rakonteto” pri lernantaj momentoj en la domo sub la ”dukapa nigra birdo” sur la Katerina placo, en atmosfero kiun estigas la kurbnaza direktoro, poeziaĵoj de Goethe, Schiller, Heine kaj la unua, malfeliĉa amo de la ”zagrebaj ŝvabetoj”. Tio estas momentoj de renkonto de la verkisto kun alia literaturo, nia, renkonto kun Gundulić: ”Frue mi konis Schiller-on, Zschokke-on, Bürger-on, mi sciis infanaĝe ŝteli al mia patrino Bulwer-on, Dickinson- on, Victor Hugo-on; ”Rienzi”, ”Pikvikeri”, ”Notre dame de Paris” estis al mi jam en la deka jaro bonaj konatoj, kvankam mi ne plene komprenis ilin, sed kiam unuafoje mi aŭdis en la dekkvara jaro la nomon ”Gundulić”, mi ekpensis, ke li estas eble hajduka estro. Mi koleriĝis, ekhontis, ke pri tio mi scias nenion. La kroatan mi scipovis, sed kvazaŭ legomvendistino. Feliĉe, mi ricevis profesoron, ĉemaran kroaton. Tiu homo estis kvazaŭ fandita el kupro. Guton post guto da pura kroateco li enverŝis en niajn animojn, malgraŭ tio, ke la kurbnaza direktoro baraktis, kiel li volis. Mi estis savita, – duone savita, ĉar preskaŭ ĉiuj homoj ĉe ni pensis, ke ni definitive pereis.” (Kolektitaj verkoj, Rakontoj IV, Binoza, Zagrebo, 1932).

En la ĉisupraj linioj ni rekonas kaj Veber Tkalčević kaj Premrù, kaj la veran okazintaĵon kiu al Šenoa malfermis la okulojn:

”En la infanaĝo mi nenion sciis pri la kroata libro. Veninte el pure hungara lernejo en la zagreban gimnazion, mi miris nemalmulte, kiam al mi la kunlernantoj komencis rakonti pri malnovaj kroataj poetoj. Mi sidis tiam apud Vukić… Tiu montris al mi iumatene dikan libron antaŭ kiu staris la bildo de bela homo kun longa peruko. Li estas nia poeto Gundulić, kaj tio estas lia poemo ”Osman”. Kion mi sciis pri Gundulić, kion pri ”Osman”!

Mi ekis legi la unuajn versojn: ”Ho, al kio vi dankis, vanta homa orgojlo”. Tre malmulte mi komprenis.

Kredu, en la animo mi hontis pro mia nescio. Ĝis tiam mi konis nur Schiller-on, Bürger-on… kaj la kroatan preskaŭ neniom. Mi tre petis al Vukić, ke li pruntedonu al mi la libron… Hejme mi premiĝis en la angulo kaj eklegis helpe de vortaro ’Osmanon’… ” (Portretoj, pĝ. 43-46).

La vojaĝo kun Albert al Slovenio, al liaj parencoj, devis esti medikamento al la vundita koro de Albert, sed ĝi fariĝis nacia renesanco. Albert, kamarado de la rakontisto el gimnazio, ”burokrata infano”, bildo de la stato de nacia spirito en la tempo de Šenoa, sennaciigita sloveno en kies domo oni nur ”kun la servistino gepatralingve”, ”cetere en la oficiala” lingvo parolis. La ”matoŝeca” promeno tra Slovenio, renkonto kun la germanaj burokrataj societoj, la beleco de Slovenio kaj la belaĵoj kaj senkulpeco, sincereco kaj nemalboneco de la juna slovenino Neža, la poeziaĵoj de France Prešeren kaj lia tombo, estas la ligo inter la pasinteco kaj estonteco, la nacia radiko kaj sennaciigita unuopulo, ili fortiĝas kaj la juna Alberto ĝisvivis sian originon. La tragika vivo de Prešeren saturita per malĝojo kaj malkontenteco pro la sennaciigo de la slovena popolo, fortigas la denove naskitan konscion de Alberto, ke li estas kranjano, sloveno, kaj ke li restos fidela al sia gento.

Ĉi tiu romantika patriote-ama rakonto, kortuŝa rakonto pri amo al la popolo, nacia lingvo kaj tradicio, prezentas Šenoan kiel poeton de sia popolo por la popolo mem.

prof. Marija Jurše
Tradukis: Josip Pleadin


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.