La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LEGENDOJ

Aŭtoro: Andrzej Jan Niemojewski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

MAJLAĤ

Apud la bordo de l’ Tiberiada maro vivis ermite mizeregulo, nomata Majlaĥ, viro iam tre saĝa, eminenta kaj posedinta multajn ŝafarojn. Sed kiam la ulceroj malfermiĝis sur lia korpo, kiam la naŭza malsano faris lin abomeninda kaj infektema, la amikoj kaj flatuloj foriĝis de li, senigante lin de signifo, la paŝtistoj kaj ekonomoj forŝtelis liajn arojn kaj lia saĝo dum la malsano kaj malriĉeco perdis ĉiun viglecon. En tiu saĝo restis apenaŭ tiom, por kompreni la tutan vantecon kaj pereemon de homaj klopodoj, senfundan malbonecon de l’ mondo kaj neesploreblan mokon de l’ sorto.

Malsana Majlaĥ sidis dum la tutaj tagoj apud la bordo de l’ Tiberiada maro, rigardante la sulkiĝintajn vastaĵojn. Ondo post ondo alkuradis, ŝvelis, ŝprucis kaj malaperadis. Kaj vidante tiun dissaltadon de la ondoj Majlaĥ ridis maldolĉe kaj lia malfermita buŝo flustris:

– Jen la homo!

Kaj ree:

– Jen sortoj liaj!

Kaj ankoraŭ:

– Jen penado homa kaj celo atingita!

Tiujn ĉi vortojn li ripetadis dum la dissaltado de ĉiu ondo kaj ridis maldolĉe, kapskuante. Nur kiam la malsato komencis lin turmenti, li rampis laŭlonge de l’ bordo, kolektante kaj englutante, kion la maro el sia profundo elĵetis sur la sablojn.

La noktojn li pasigadis en tendo, kovrita per sekaj folioj. Li kuŝis sur arbara musko kaj ĝemis, kaj la dormo kutime nur por mallonga tempo fermadis liajn palpebrojn, forigante la memoron pri la suferoj.

Ofte la sonĝo pli multe lin turmentis, ol la maldormo. Ĉar ofte ŝajnis al li dum la dormado, ke li kolektas konkojn sur la bordo, disgratas siajn vundojn, por ke ili estu pli multaj.

Jen ree ŝajnis al li, ke li per tremantaj manoj ĉerpas la salan marakvon kaj verŝas sur siajn vundojn, por ke ili pli forte doloru.

Kaj ankaŭ ŝajnis al li, ke li promenas en vasta lando, per la puso de siaj vundoj ŝmiras ĉiun pordon, por ke la tuta homaro suferu kaj vantecon sian rimarku.

Tiel pasis varmegaj someroj, belaj aŭtunoj, pluvecaj vintroj kaj florantaj printempoj. Forgesis Majlaĥ, ke li estis iam riĉa, ke li ĝuis estimon kaj posedis alian pensmanieron. Ŝajnis al li, ke li naskiĝis kun la ulceroj, ke li naskiĝis en mizero kaj soleco kaj ke liaj nunaj pensoj faris kun li vojaĝon de lulilo tra la longa vojo de l’ vivo ĝis la bordo de Tiberiada maro.

De tempo al tempo, kiam li sidis sur la bordo, rigardante la dissaltantajn ondojn, rigardo lia falis sur la rondnaĝantajn boatojn fiŝistajn. La homoj sidantaj en ili enprofundigadis tagmeze la retojn kaj eltiradis ilin el la maro vespere.

Majlaĥ observis ilian metion, kaj kiam kun la proksimiĝanta krepusko ili malaperis, ŝajnis al li, ke ia ondo dissaltis sen postesigno. Kaj maldolĉe li ridis pro penoj kaj klopodoj de tiu ĉi ondo homa; li deziris ŝpruci sur ĝin sian puson el la gutetantaj ulceroj, por ke ĝi suferu kaj vantecon sian komprenu.

Tamen foje unu boato albordiĝis, kaj en ĝi sidis fiŝkaptisto, nomata Petro. Okupita per riparado de l’ reto, li ne tuj rimarkis la ulcerkovritan homon. Nur kiam tiu ĉi komencis maldolĉe ridi, li turnis al li siajn simplulajn okulojn kaj, elirinte sur la bordon, komencis lin kompati.

Majlaĥ respondis al liaj kompatemaj vortoj per moko. Tamen la fiŝisto ne ekindignis, sed sidiĝis sur la sablo apud li.

Tiam Majlaĥ komencis paroli kaj montris al li tiun ĉi dissaltadon de la ondoj kaj poste ridis maldolĉe, kapskuante. Poste li montris la blindecon homan, trempis la fingron en sia sekrecio kaj ŝmiris per la puso la vizaĝon de l’ fiŝisto.

Poste li eksilentis kaj observis atente.

Sed la fiŝisto respondis, ke ne ĉio en la mondo estas vanta, ekzemple la boneco. Poste li rakontis, ke li ne timas infektiĝon, nek tiujn ulcerojn, ĉar li konas viron, kiu, ektuŝinte per siaj manoj, cikatrigas la vundojn gutantajn kaj forigas ĉiujn ulcerojn.

Majlaĥ kapskuis kaj ridis respondante:

– Post paso de semajno vi alnaĝos en tiu ĉi boato al mi kun la peto, ke mi fordonu al vi duonon de la tendo.

Sed la fiŝisto respondis:

– Venos tempo, kiam el buŝo via malaperos ne nur ulceroj, sed eĉ tiu maldolĉa rido.

Dirinte tion li leviĝis por fornaĝi. Sed Majlaĥ alrampis al li kaj ŝmiris per la puso liajn piedojn. Post tio la fiŝisto permesis al li ŝmiri ankaŭ la ambaŭ manojn. Majlaĥ ŝmiris ilin, poste li ŝmiris liajn palpebrojn, buŝon kaj orelojn.

Poste li alrampis sian tendon kaj la fiŝisto fornaĝis.

Nokte leviĝis granda fulmotondro kaj ĵetis sin sur la akvojn de l’ Tiberiada maro. La ondoj kreskis kaj kun granda bruo disverŝiĝis sur la bordo, ŝprucante blankajn ŝaŭmojn sur la altaĵojn kaj troviĝantajn tie arbojn. La maro ekmoviĝis ĝis la fundo. La nuboj volviĝis tiel malalte, ke la ondoj preskaŭ ilin atingis. La ventego ĵetadis sur la maron kaj dronigis la rondflugantajn birdojn. La akvoj elĵetis sur la bordon grandan kvanton da malvivaj fiŝoj kaj diafanaj moluskoj. Dum tio la tondroj kaj fulmoj dissemis tian teruron en la naturo, ke la bestoj arbaraj komencis muĝi timeme kaj la vulturoj ne kuraĝis bekmanĝi la fiŝojn, kovrantajn la malsekigitajn sablojn.

Majlaĥ pensis, ke la ondiĝintaj akvoj ensorbis la boaton de l’ fiŝisto kaj lin dronigis. Kiam alvenis la matena brilo kaj la fulmotondro kvietiĝis, li alrampis sur la bordon kaj observis la ondojn, ĉu ili sur la teron ne elĵetos restaĵojn de l’ boato kaj la kadavron de l’ homo.

Ĉirkaŭ la tagmezo montriĝis en malproksimo boatoj kaj la sidantaj en ili fiŝistoj enprofundigis la retojn en la maron. Vespere unu boato albordiĝis. Majlaĥ ekvidis en ĝi la konatan fiŝiston.

Do li demandis lin, kie li pasigis la nokton.

La fiŝisto respondis, ke sur la maro, ĉar dum la tago li riparis la reton, kaj nokte la akiro estis mirinde abunda.

Majlaĥ respondis je tio, ke li mensogas, ĉar nokte ondegis la akvoj kaj estis granda fulmotondro.

La fiŝisto rediris, ke efektive la ondoj komencis esti iom malkvietaj; sed tiu viro, pri kiu li jam rememoris, eliris el la boato sur la akvojn kaj ilin trankviligis.

Tiam Majlaĥ komencis ridi moke kaj alrampinte al la fiŝisto ŝmiris ree per la sekrecio de siaj ulceroj lian frunton, palpebrojn, vizaĝon, buŝon, bruston, manojn kaj piedojn.

Poste li sidis longe sur la bordo, ĝis la boato kun la fiŝisto malaperis en malproksimo kaj la nokta mallumo kovris per la krepusko la maron kaj teron.

Ĉiutage sidadis Majlaĥ sur la bordo de l’ Tiberiada maro, observante la ondojn. Sed la boato ne aperis kaj la fiŝisto Petro ne albordiĝis en la golfo. Tiam Majlaĥ komencis ridi ankoraŭ pli moke kaj ĝoji maldolĉe, ke almenaŭ unu lia sonĝo estas plenumita, ke almenaŭ unu homon li infektis per la puso de siaj ulceroj kaj tiel montris al li la veron de l’ homa ekzistado.

Pasis kvin tagoj, poste ses kaj sep tagoj. Tamen fine la okan tagon vespere la boato aperis sur la akva horizonto, proksimiĝis rapide kaj direktis ĝin unu homo.

Majlaĥ komencis ridi.

Ŝajnis al li, ke li vidas ŝvelintan kaj ruĝiĝintan vizaĝon, okulojn plenajn je timego kaj ke tra la malproksimo atingas lin jam la varma spiro. Li observis avide kaj ridis.

Kaj jam li vidis apud si sur la sabloj de l’ bordo kliniĝintan mizerulon kun malfermitaj vundoj, rigardantan kolere la dissaltantajn ondojn kaj ripetantan liajn vortojn. Li vidis jam tion kaj ridis.

La boato glitis sur la akvoj kiel birdo, kiam ĝi, etendinte en la aero la flugilojn, flugas al la tero. Staris en ĝi la fiŝisto Petro kaj serĉis per la okuloj du ŝtonojn, inter kiujn li povus enkonduki sian ŝipeton.

Kaj haltiginte ĝin, kiel li intencis, li suriris la bordon, proksimiĝis al Majlaĥ kaj anoncis, ke morgaŭ kunvenos tie ĉi multaj fiŝkaptistoj kun siaj familioj kaj ankaŭ homoj de aliaj metioj. Li aliĝu al ili kaj aŭskultu la vortojn, kiuj al tiu kunveno estos diritaj.

Li ne finis ankoraŭ paroli, kiam Majlaĥ alrampinte komencis tuŝi liajn piedojn, manojn, vizaĝon, vangojn, palpebrojn kaj orelojn. Diligente li esploris kaj rigardis kaj observis kaj al siaj okuloj ne volis kredi.

Tiam la fiŝisto diris:

– Sekrecio de viaj ulceroj ne infektos min kaj baldaŭ infektos jam neniun, kvankam tien ĉi multaj alvenos kaj pri via tendo ili aŭdis. Ekkredu nur al tiu, kiu estas simpla kiel mi kaj kiu alie instruas ol vi.

Dirinte tion li fornaĝis kaj Majlaĥ enrampis sian tendon. La nokto venis per mallumaj paŝoj, sed li ne povis ekdormi. Doloro terura lin turmentis, sed li ne ekĝemis. Li aŭdis la bruan dissaltadon de l’ ondoj sur la bordo, sed jam li ne ridis.

Ia dubo vagis en lia kapo kaj erarigis ĉiujn liajn pensojn. Li ekmiris, ke la fiŝisto ne infektiĝis kaj ke li alkondukas amasojn al la bordo, kiun ĉiu evitis.

Poste li fermis la palpebrojn kaj ŝajnis al li, ke tiu stranga fiŝisto vizitis lin kaj sidiĝis ĉe la eniro en la tendon.

Li do komencis demandi:

– De kie vi havas, fiŝisto, tiun kvieton de l’ animo?

Sed la fiŝisto nur ridetis. Kaj demandis lin Majlaĥ plue:

– De kie vi havas, fiŝisto, tiun indiferentecon kontraŭ la vundoj kaj ulceroj?

Sed la fiŝisto ridetis konstante. Kaj demandis lin Majlaĥ ankoraŭ:

– De kie vi havas, fiŝisto, tiun saĝecon, kiu antaŭdiras aferojn eksterordinarajn kaj ĝisatendas ilian plenumon?

La fiŝisto ekridetis lastafoje kaj malaperis.

Majlaĥ vekiĝis kaj pripensis tion, kio ŝajnis al li en la sonĝo; poste li ekdormis denove.

Kaj en tiu dua endormiĝo ŝajnis al li, ke li sidas apud la marbordo kaj observas la dissaltantajn ondojn. Ĉiu guteto de l’ akvo estas homa kapo. Ondoj da tiuj kapoj alkuradas, disverŝiĝas sur la bordo kaj de la sablo leviĝas amasoj da fiŝkaptistoj, kiuj rapidas profunden en la landon. Kaj la akvosupraĵo ne malgrandiĝas, ne malaltiĝas, nur naskas novajn ondojn senfine kaj seninterrompe.

Majlaĥ vekiĝis kaj pensis longe pri sia dua sonĝo, kian al ĝi doni klarigon. Tiam li ekdormis la trian fojon.

Kaj en tiu tria sonĝo ŝajnis al li, ke li staras apud la bordo kaj observas la elirantajn el la maro fiŝkaptistojn. Subite li rememoris, ke kiam li ne havis tiujn ulcerojn, li estis tre simila al kelkaj el tiuj homoj. Tio pripensigis lin kaj li komencis kun pli granda atento observi la elirantajn el la marakvoj fiŝkaptistojn. Tiam ekregis lin granda miro, ĉar ju pli multe da homoj eliradis, des pli granda fariĝis la simileco. Fine ŝajnis al li, ke estas li, kiu en senfina nombro da figuroj eliras el la marabismo kaj rapidas en la profundon de l’ lando. Tiam li vekiĝis kaj ne povis kompreni, kion tiuj ĉi tri sonĝoj povus signifi kaj kia estus ilia klarigo.

La sekvintan tagon li frumatene alrampis la bordon kaj rigardis ĝis la tagmezo la akvohorizonton. La vundoj brulis; interne li sentis febron. Li ekploris.

Salplenaj larmoj, fluante sur la ulcerkovritaj vangoj, pligrandigis liajn dolorojn. Sed jam li ne rezonis mokride, jam la moko forlasis lian animon. Restis nur tie malĝojo deziranta kvietiĝon. Li ploris konstante.

La maro kuŝiĝis kvazaŭ glata lazuro ĉiela. La suno etendis sian oran bruladon super la mondo. La folioj pendis senmove sur la arboj. La arbaraj birdoj ekdormis sur la branĉoj, dezirante dormeti dum la tagmeza varmego.

Kaj li ploris senĉese.

Vespere eksvarmis en malproksimo la boatoj kaj samtempe sur la bordo komencis aperadi aretoj da virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Ili sidiĝadis sur la sablo, sur ŝtonoj, sur kuŝantaj trunkoj de l’ renversitaj arboj. Miris Majlaĥ pro tio, ke neniu lin evitis, sed ĉiu per rideto kvazaŭ ion antaŭdiris.

La boatoj alnaĝis; la fiŝistoj miksiĝis kun la virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Poste la maljunuloj kaj virinoj sidiĝis en la boatoj kaj la viroj ekokupis la bordon. Kaj oni vidis kapon apud kapo ĉe la terlimo de l’ marakvoj, kvazaŭ la ĝiboforma tero konsistis nur el kapoj. Tiutempe unu boato foriris iom de la bordo kaj en ĝi sidis du homoj. La unua estis Petro la fiŝisto, kaj la dua – viro nekonata.

La vizaĝo de tiu viro estis mirinde kvieta kaj la okuloj turniĝis tiel, kvazaŭ li ĉiun per ili tuŝetis. Krom tio estis en ili granda heleco kaj saĝo kaj komprenemo de la aferoj. Majlaĥ ne povis deturni la rigardon de tiu vizaĝo. Kaj tiu viro sidis en la boato, apoginte la barbon sur la mano, kaj observis la homojn kunvenintajn sur la bordo. Tiam Petro la fiŝkaptisto eltiris la remilo el la akvo, sidiĝis ankaŭ en la boato kaj mallevis la kapon sur la bruston.

Ekregis silento, interrompata nur per delikata plaŭdado de l’ akvoj kontraŭ la boatrandoj.

Post momento eksonis de tie voĉo; Majlaĥ haltigis la spiron. La vortoj fluis tra la aero kaj disiris inter la homoj kunvenintaj sur la bordo.

Tiu stranga viro predikis alegorion pri homo prudenta kaj pri homo bona. Homo bona estis sinjoro kaj homo prudenta lia servisto. Sed baldaŭ homo prudenta rimarkis, ke, se li malzorgas sian servodevon, tiam homo bona faras anstataŭ li tion, kion li ne plenumis. Rimarkinte tion, li komencis ĉiam pli multe mallabori kaj fine tute ĉesis fari, kion li devis. Kaj li rimarkis ankaŭ, ke dank’ al tio la rilatoj inter sinjoro kaj servisto plene ŝanĝiĝis. Kaj tio, kion li rimarkis, estis vera. Homo prudenta fariĝis sinjoro kaj homo bona servisto. Dume okazis milito. Proklamis ĝin homo prudenta, ĉar li precize kalkulis, ke li posedas sepoble pli multe da militistaro kaj pli bonajn armilojn, do ke li povas sendanĝere ataki la malamikon kaj rabi lian bienon. Vane homo bona al li tion malkonsilis. Vi estas homo bona, diris tiu, do vi abomenas la sangoverŝon; sed mi estas prudenta kaj vidas, ke la pligrandiĝo de la fortoj estas necesa. La milito eksplodis. Sed en la unua batalo homo prudenta ricevis gravan vundon en la kapo, falis de sia ĉevalo, kaj la militistaro, piedpremante lin, iris kontraŭ la malamiko. Kuŝis do tiu homo prudenta sur la kampo en sufero kaj soleco kaj dume la estro, kontenta pro tiu ĉi okazo, ke la sinjoro sur la kampo mortos, el nenie havante helpon, venkis la malamikon, forprenis liajn trezorojn kaj proklamis sin reĝo de ambaŭ popoloj. La militistaroj ĵuris al li fidelecon kaj oni trumpetanoncis la pacon. Ĉiuj revenis al siaj okupoj. Post ia tempo aperis sur la sojlo de bona homo mizerulo peteganta, ke li helpu lin kaj akceptu kiel serviston eĉ por la plej malaltaj servoj, ke li nur donu al li tegmenton super la kapo kaj pecon da pano por nutriĝi. Kompatiĝis homo bona, enkondukis lin en sian domon kaj lavis kaj bandaĝis liajn vundojn kaj poste dividis kun li la panon. Tiam homo prudenta, kiu estis fariĝinta mizerulo, tre miris kaj parolis al homo bona: mi estis via servisto kaj ne obeis vin; mi ekposedis la regadon super vi kaj prenis de vi, kio estis via; kial vi ne forpuŝas min ekster la sojlon de via domo, sed vi donas al mi panon kaj bandaĝas miajn vundojn? Kaj homo bona respondis je tio: ĉar vi estas mizera kaj suferas, ĉar vi venis al mi, kiel vi estis devinta ne foriri, ĉar vi devas servi al mi, por ke vi ne suferu; kaj obeu min, por ke vi kune kun mi plenumu la ordonojn.

Rakontinte tiun alegorion, li observis ian tempon la amasojn, kaj en liaj okuloj tremis heleco, kiu radiis al la kunvenintoj sur la salplena bordo. Poste li deprenis la manon de la barbo, levis la kapon kaj komencis paroli:

– Estu kiel tiu homo bona, kaj la prudentaj venos al via sojlo kun siaj vundoj. Forigu de aliaj ĉiun doloron, kaj kiam ĝi mem al vi venos, salutu ĝin kiel amikon, kiu ne suferigas. Kaj mirigitaj estos pro vi la homoj kaj ili rakontados, ke vi la ordon de la mondo ŝanĝis. Kaj vere vi ŝanĝos ĝin. Homo prudenta fordonos sian glavon en viajn manojn, kaj vi tiun glavon disrompos kaj ĵetos en la fajron. Homo prudenta alportos al vi, kion li prenis de aliaj, kaj vi tiun profiton disdonos inter ĉiuj kaj ne estos malpaco. Homo prudenta alportos al vi sian saĝon, kaj vi tiun saĝon ŝanĝos en aljungan beston, por ke ĝi estu utila, sed ne malutila. Vere mi diras al vi, tio fariĝos, kiel fariĝis lumo kaj ĉielo kaj maroj kaj tero. Homo bona cikatrigos viajn vundojn, viŝos larmojn, forigos suferojn, nutros malsatulojn, trinkigos soifantojn kaj levos falintojn. Homo bona faros vin blindaj je tio, kio forpasas, kaj malfermos viajn okulojn je tio, kio estas eterna. Vere mi diras al vi, ke tio fariĝos, kvankam antaŭe tiun homon bonan prudentuloj estos turmentantaj, surdigos per moko liajn vortojn kaj alkroĉos lin al ligno, por ke li ne povu agi laŭ boneco sia.

En la amaso aŭdiĝis mallaŭta ploro, kaj poste abruptaj voĉoj:

– Vi estas tiu homo bona!

Kaj ree:

– Vi estas tiu, kiun vi anoncas!

Kaj ankoraŭ:

– Vi estas, kiu cikatrigas la vundojn, viŝas larmojn kaj levas falintojn!

Petro la fiŝisto enmetis la remilon en la akvon kaj la boaton direktis al la bordo. Kaj kiam ĝi apogis sin kontraŭ la sablon, amasiĝis ĉirkaŭ ĝi la patrinoj kaj alkondukis la infanojn al tiu viro, por ke li benu ilin. Poste proksimiĝis diversaj suferantoj, kaj li metis la manon sur ĉies kapo, rigardis ĉielen kaj murmuris iajn mallaŭtajn, neaŭdeblajn vortojn.

Silento eksterordinara regis en la naturo. Ŝajnis al ĉiuj, ke la ĉielo klinas sian lazuron al la tero kaj la aeron plenigis odoro de diversaj aromoj. La plaŭdado de la akvoj kontraŭ la boato silentiĝis kaj la maro fariĝis muta, kvazaŭ ĝi aŭskultis la parolon kaj agojn de tiu, kiu kortuŝis, sanigis kaj kredigis.

Majlaĥ kuŝis sur la bordo, vidante la tutan amason kaj tiun viron kun la fiŝisto Petro en la boato. Li observis longe kun kreskanta miro kaj aŭskultis. La vortoj de tiu homo falis sur lin, kiel sunradioj, trapenetris lin kaj heligis lian koron. Poste ili ekposedis lin tute. Kaj kiam tiu viro eksilentis, fininte la alegorion, Majlaĥ-on ekregis malĝojo kaj sopiro. Mankis al li tiuj vortoj. Li alrampis pli proksimen. La homoj disiĝis kaj permesis al li vidi la maron. Kiam el la boato ree aŭdiĝis la voĉo, Majlaĥ komencis tremi per la tuta korpo, kapskui, kaj larmoj ekfluis el liaj okuloj. La boato dume albordiĝis. La patrinoj komencis alkonduki la infanojn, al aliaj amasiĝis kaj etendadis la manojn. Tiam Majlaĥ, tremante per la tuta korpo kaj blinda pro la larmoj en la okuloj, komencis rampi al la plej granda amaso. Jam li ne vidis, kio ĉirkaŭ la boato okazadis. Super li etendiĝis brakoj, aŭdiĝis plej dorlotaj vortoj; ondo da amaso proksimiĝis al la bordo, kaj li en ĝia fundo rampis sur la sablo, spiregante kaj plorante. Tiamaniere li proksimiĝis al la bordo kaj trovinte sin ĉe la rando de la boato levis la okulojn. La homoj eliris jam el la ŝipeto, kaj la rigardo de tiu stranga homo falis sur lin.

Majlaĥ transrampis la boatorandon, rampis sur la bretoj kaj levis la vizaĝon kovritan per vundopuso kaj larmoj; lia ulcerkovrita buŝo moviĝis petege.

Kaj tiu stranga homo etendis la manon al li kaj metis la manplaton sur lian kapon, kiun neniu kuraĝis ektuŝi.

Majlaĥ ekĝemis:

– Kompatu je mi, Sinjoro.

Tiam li aŭdis super si:

– Forigita estu de vi la doloro...

Kaj Majlaĥ ĉesis suferi.

– Forigita estu de vi la malbeleco...

Kaj fermiĝis la vundoj de Majlaĥ.

– Forigita estu de vi via malkredemo...

Kaj Majlaĥ sanigita kaj forta falis singultante vizaĝen.

Petro la fiŝisto enmetis la remilon en la akvon, la boato malproksimiĝis de la bordo kaj de la amasoj, ekbruis la marondo, kaj Majlaĥ konstante ploris.

Tiam li eksentis ree la manon sur sia kapo kaj ĝeme demandis:

– Kion vi deziras, Sinjoro, de mi?

Eksonis super lia kapo:

– Kredu al la boneco kaj faru al aliaj, kiel mi al vi faris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.