La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LEGENDOJ

Aŭtoro: Andrzej Jan Niemojewski

©2026 Geo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO

n

A. Niemojewski (legu: Njemojeski), la aŭtoro de la „Legendoj“, estas talenta pola nuntempa verkisto, kiu kolektis jam riĉan rikolton de sia literatura agado.

Niemojewski publikigis unue serion da lirikaj poezioj: „Poezioj“, „Subteraĵoj“, „Promesita lando“, „Brulruĝoj“, „Polonia irridenta“, „Ĉefurbo“, „Petegoj“, „Urtikoj“. Ĉie en ili brilas bela arta formo kaj nobla tendenco, sed speciale grandan talenton elmontris Niemojewski en la poemoj, en kiuj li kantas pri la ĝojoj kaj suferoj de la laboristaj sferoj.

Poste Niemojewski verkis la dramojn: „Familio“, „Tiu tago“, „Rokita“, „Fabelo“, kaj la rakontojn: „Leteroj de frenezulo“, „Legendoj“ ktp. – Plue sekvis liaj literaturaj studoj pri la pola literaturo (Wyspianski) kaj bildoj el sistemaj vojaĝoj tra Eŭropo, Egiptujo, Palestino, Sirio ktp.

La frukto de tiuj vojaĝoj estis interalie ankaŭ du volumoj da orientlandaj noveloj „El sub polvo de jarcentoj“, kiuj formas en la literatura agado de l’ aŭtoro transiron de beletristiko al precizaj studoj, ĉar Niemojewski, komencinte kiel artisto, transformiĝis iom post iom en scienciston kaj dediĉis sin fine tute al la kompara esplorado de religioj.

En tiu ĉi direkto Niemojewski tradukis unue verkojn, de Renan kaj el lingvo greka la Judan Militon de Jozefo Flavius, poste li publikigis serion da malpli grandaj propraj studoj: „Historio de la Kruco“, „Kreado de la mondo laŭ biblio“, „Du bibliaj arboj“, kaj en la lasta tempo aperis la grandega verko: „Dio Jezus“, kiun Niemojewski eldonis pole kaj en plivastigita propra germana traduko. Tiun ĉi verkon la aŭtoro kompletigis ankoraŭ per la studaĵo: „Kial rapidis la disciploj al Emaus“.

Niemojewski pruvas en ambaŭ lastaj verkoj la tezon, ke en la evangelioj estas kaŝitaj astraj sistemoj, t. e. ke al la movado de evangeliaj personoj sur tero estas konformaj la movoj de ĉielkorpoj en precize difinitaj periodoj. La aldonitaj ilustraĵoj multe plifaciligas la komprenon de tiuj interesaj malkaŝoj, nepriparoleblaj pli vaste en la kadroj de tiu ĉi artikoleto.

Kiel unu el ĉefoj de la polaj liberpensuloj Niemojewski redaktas de la jaro 1906 la organon „Myśl niepodległa“ (Penso sendependa).

Kelkaj verkoj de Niemojewski estas tradukitaj en diversajn lingvojn; ankaŭ nia esperanta literaturo posedas jam kelke da ili en lingvo internacia.

La nuna libro „Legendoj“ konsistas el 4 poeziaj rakontoj kaj bildoj el la vivo de Jezuo, sed tiu ĉi nomo, kvankam li estas la ĉefa heroo, nenie estas dirita, sed lasita al la konjektemo de la legantoj. Li kaj lia granda verko estas traktataj diskrete, kaj ili formas nur la kondukan fadenon de serio da koloraj morbildoj el tiu epoko. La ĉefan akcenton la aŭtoro metis sur la medion kaj sur la manieron, kiel similaj ideoj ĝin impresis. Ne mankas ankaŭ aludoj pri similaj rilatoj en la hejmlando de l’ aŭtoro, kiel ni vidas tion en la legendo „Tentistoj“. – Kvankam la temo estas elstudita, la novelista talento de l’ aŭtoro brilas en la legendoj plenforte. La tutaĵo vivas kaj impresas potence la animon de la leganto.

Ni opinias, ke ankaŭ inter la esperantaj samideanoj la „Legendoj“ estos volonte legataj, kaj ni povas nur gratuli la aŭtoron, ke li en la persono de S-ro Kuhl, konata jam pro lia bela stilo esperanta, trovis tiel bonan tradukinton.

Antoni Grabowski.

NOTO

Donante la permeson esperantigi la „Legendojn“, la aŭtoro skribis al mi:

Fine mi petas, ke Vi en ‚Tentistoj‘ ŝanĝu ĉie la vorton ‚rabboni‘ je ‚rabbi‘, ĉar tiam mi ne konis ankoraŭ tiun ĉi iomon da hebrea lingvo, kiun mi konas nun, kaj ‚vocativus‘ ŝajnis al mi esti ‚nominativus‘.“

Tio estas la sola diferenco inter ĉiuj sinsekvintaj eldonoj de l’ pola originalo kaj la Esperanta traduko. Ĉiujn aliajn nomojn aŭ karakterizajn esprimojn mi penis konservi – kiom tio nur estis ebla – senŝanĝe, por ne perdi la ĉarmon, kiu karakterizas la tutan verkon.

La tradukinto.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.