La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA JESO DE KNABINOJ

Aŭtoro: Leandro F. Moratín

©2026 Geo

La Enhavo

TRIA AKTO

(Teatro malluma. Sur la tablo estas kandelingo kun kandelo estingita, kaj la kaĝo de l’ tordo. Simono dormas etendita sur benko. Don Diego eliras el sia ĉambro finante sin vesti per nokta surtuto.)

SCENO I

Don Diego, Simono.

Don Diego:

– Tie ĉi almenaŭ se mi ne dormos mi ne fluidiĝos. Ho, fi! dormoĉambro kiel tiu ne... Kiel ronkas tiu! Ni respektu lian dormadon ĝis tagiĝo, kiu ja baldaŭ aperos... (Simono vekiĝas, kaj ekvidante Don Diegon, li leviĝas.) Kio okazas. Atentu, homo, ne falu!

Simono:

– Kio? Ĉu vi estis tie, sinjoro?

Don Diego:

– Jes; mi tien ĉi eliris, ĉar tie estas neeble resti.

Simono:

– Nu, mi almenaŭ, kvankam la lito estas malmola, mi dormis kiel imperiestro.

Don Diego:

– Malbona komparo! Diru ke vi dormis kiel malriĉulo, kiu ne havas monon, nek ambiciojn, nek riproĉojn de konscienco.

Simono:

– Efektive, vi estas prava. Kaj nun kioma horo estas?

Don Diego:

– Antaŭ nemulte sonis la turhorloĝo de Sankt’ Justo kaj se mi ne eraras estis la tria.

Simono:

– Ha! niaj kavaliroj do estas jam rajdantaj sur la vojo kaj saltigantaj fajrerojn.

Don Diego:

– Jes, kredeble ili jam foriris... Li tion promesis kaj mi esperas, ke li ĝin plenumos.

Simono:

– Sed vi devis vidi kiel malgaje li foriris, kaj kiel malĝoje.

Don Diego:

– Estis necese.

Simono:

– Mi ja scias.

Don Diego:

– Ĉu vi vidis lian malĝustatempan alvenon?

Simono:

– Estas vere... Sen via permeso, sen averto, sen urĝa kaŭzo. Vere li malbone agis... Kvankam, spite ĉion, li havas meritojn sufiĉajn por ke oni pardonu al li tiun eraron... Mi volas diri... Ŝajnas al mi ke la puno ne estos pli granda... Ĉu ne?

Don Diego:

– Ne, kial? Estas nur afero devigi lin returni... Vi ja komprenas en kiaj kondiĉoj li kaptis min. Mi ja certigas vin, ke kiam li foriris mi havis tian malĝojon en mia koro... (Sonas malproksime tri ekbatoj de manoj, kaj malmulte poste oni aŭdas ludeti muzikilon.) Kio sonis?

Simono:

– Mi ne scias. Homoj pasantaj sur la strato. Kredeble kamparanoj.

Don Diego:

– Silentu!

Simono:

– Ja, muzikon ni havos, verŝajne.

Don Diego:

– Jes; se ili ludos bone.

Simono:

– Kaj kiu estas la amanto kiu venas en tia horo fari muzikon sur strato tiel malpurega? Mi vetas ke tio estas amindumaĵo al la servistino de la gastejo, kiu estas malbelulineto.

Don Diego:

– Eble estas.

Simono:

– Nun, ili komencas; ni aŭskultu. (Oni ludas interne serenadon.) Nu, mi konfesas ke ludas tre lerte la petola razisteto.

Don Diego:

– Ne; ne ekzistas razisto kiu scias tion fari, kiel eble plej bone li scius razi.

Simono:

– Ĉu vi volas ke mi rigardu iom tra la fenestro por vidi kiu...

Don Diego:

– Ne, lasu ilin. Kompatinduloj! Kiu scias la gravecon kiun ili donas al sia muziko? Mi ne ŝatas enuigi iun. (Eliras el sia ĉambro Donja Francisca, kaj Rita kun ŝi. Ambaŭ sin turnas al la fenestro. Don Diego kaj Simono apartiĝas kaj observas.)

Simono:

– Sinjoro, he! rapide, tien ĉi en anguleton.

Don Diego:

– Kion vi volas?

Simono:

– Ĉar malfermiĝas la pordo de tiu dormoĉambro kaj estas eksterordinara flaro de subjupoj.

Don Diego:

– Ĉu vere? Ni malantaŭeniru.

SCENO II

Donja Francisca, Rita, Don Diego, Simono.

Rita:

– Zorgeme, fraŭlino.

Donja Francisca:

– Laŭlonge de la muro; ĉu mi ne bone marŝas? (Oni ree provas la muzikilon.)

Rita:

– Jes, fraŭlino... Sed ili rekomencas ludi... Silenton!

Donja Francisca:

– Ne moviĝu... Ni eksciu unue se estas li.

Rita:

– Ĉu kredeble li ne estas. La signalo ne povas mensogi.

Donja Francisca:

– Silentu. (Ripetiĝas interne la antaŭa sonato.) Jes, li estas! Dio mia! (Rita alproksimiĝas al la fenestro, malfermas kaj donas tri manplaŭdojn. La muziko ĉesas.) Vidu, li respondas. Ĝoju, koro! Estas li.

Simono:

– Ĉu vi aŭdas?

Don Diego:

– Jes.

Simono:

– Kion do signifas tio?

Don Diego:

– Silentu.

Donja Francisca:

– (Rigardas eksteren tra malfermita fenestro. Rita restas post ŝi. La punktetoj elmontras la interrompojn, plimalpli longajn, kiuj okazas.) Mi estas... Kaj kion mi povis pensi ekvidinte kion vi faris?... Kia forkuro estas tiu? Rita (ŝi apartiĝas de la fenestro, kaj poste returnas), amikino, pro Dio, estu atenta, kaj se vi aŭdos bruon, avertu min tuj... Por ĉiam? Malfeliĉa mi!... Bone, ĵetu ĝin... Sed mi ne bone komprenas... Ho, ve! don Felix, mi neniam vidis vin tiel timema... (Letero estas ĵetata de ekstere en la teatron. Donja Francisca serĉas sed ne trovas ĝin, kaj ree rigardas eksteren.) Ne, mi ne kaptis ĝin, sed tie ĉi ĝi estas sendube... Kaj ĉu mi ne devas scii ĝis morgaŭ la kaŭzojn kiuj devigis vin forlasi min mortanta?... Jes, mi volas ĝin lerni el via buŝo. Via Francinjo ordonas tion al vi... Kaj kiel ŝajnas al vi ke estas la mia? Ĝi ne enteniĝas en mia brusto... Diru. (Simono paŝas iom antaŭen, tuŝas la kaĝon kaj faligas ĝin.)

Rita:

– Fraŭlino, ni forkuru de tie ĉi... Rapide, ĉar estas homoj.

Donja Francisca:

– Malfeliĉa mi! Gvidu min.

Rita:

– Ni iru.

(Elirante, Rita tuŝas Simonon. La du virinoj eniras rapidege la ĉambron de Donja Francisca.)

Donja Francisca:

– Mi mortas!

SCENO III

Don Diego, Simono.

Don Diego:

– Kia bruo estis tiu?

Simono:

– Unu el la fantomoj kiu forirante tuŝis min.

Don Diego:

– Alproksimiĝu al tiu fenestro, kaj rigardu se estas papereto sur la planko... Kia okazintaĵo!

Simono:

– (Palpante la plankon apud la fenestro.) Mi nenion trovas, sinjoro.

Don Diego:

– Serĉu bone, ĝi devas esti tie.

Simono:

– Ĉu oni enĵetis ĝin de la strato?

Don Diego:

– Jes... Kia amanto estas tiu?... Kaj je dekses jaroj kaj edukita en monaĥinejo... Nun estas finita mia tuta iluzio.

Simono:

– Jen ĝi estas. (Li trovas la leteron kaj donas ĝin al Don Diego.)

Don Diego:

– Iru suben, kaj ekfajru kandelon... en la ĉevalejo aŭ la kiurejo, tie vi trovos ian lanternon... kaj revenu tuj kun ĝi.

(Foriras Simono tra la centra pordo.)

SCENO IV

Don Diego:

Kaj kiun mi kulpigos? (Sin apogante sur la posta parto de seĝo.)... Ĉu la kulpulo estas ŝi, aŭ ŝia patrino, aŭ ŝiaj onklinoj, aŭ mi?... sur kiun, – sur kiun falos tiu ĉi kolero, kiun mi ne povas haltigi, kvankam mi multe deziras ĝin subpreni?... Naturo faris ŝin tiel aminda je mia vido!... Kiom da flataj esperoj mi havis! kiom da feliĉeco mi promesis al mi!... Ĵaluzo!... Mi?... Je kia aĝo mi estas ĵaluza... Estas honte... sed tiu ĉi maltrankvileco kiun mi sentas, tiu ĉi indigno, tiu ĉi dezirego de venĝo, de kie devenas ili? Ankoraŭ ŝajnas ke... (Ekvidante ke sonas bruo ĉe l’ pordo de l’ ĉambro de Donja Francisca li malantaŭeniras ĝis la fundo de l’ teatro.) Jes.

SCENO V

Rita, Don Diego, Simono.

Rita:

– Ili jam foriris... (Rita rigardas, aŭskultas, iras al la fenestro, kaj serĉas la leteron sur la planko.) Helpu min Dio!... La letero estas sendube tre bone skribita sed lia Moŝto D. Felix estas grandega fripono... Malfeliĉulineto!... Ŝi nepre mortos... Neniu, ne eĉ hundo estas sur la strato... Domaĝe estas ke ni konatiĝis kun ili... Sed tiu malbenita papero?... Se ĝi ne aperos, kion ni faros?... Kion ĝi diros? Mensogojn, mensogojn, nur mensogoj!

Simono:

– Nun ni havas lumon. (Li eniras kun lumilo, Rita surpriziĝas.)

Rita:

– Mi perdiĝis!

Don Diego:

(alproksimiĝante). – Rita, ĉu vi tie ĉi?

Rita:

– Jes, sinjoro, ĉar...

Don Diego:

– Kion vi serĉas en tiu ĉi momento?

Rita:

– Mi serĉis... Mi tuj diros... Mi aŭdis bruon tiel grandan...

Don Diego:

– Jes, ĉu?...

Rita:

– Verege... Bruon, kaj... ekvidu, sinjoro (ŝi levas la kaĝon kiu kuŝis sur la planko), ĝi estis la kaĝo de l’ turdo. Nu, ĝi estis la kaĝo, ne estas dubo... Ho, Dio! se ĝi mortis... Ne, ĝi vivas, nu, bone. Ia kato estis. Certe.

Simono:

– Jes, ia kato.

Rita:

– Malfeliĉa birdeto!... Ĝi estas ankoraŭ tute timigita.

Simono:

– Kaj pro granda kaŭzo. Ĉu vi ne pensas ke se la kato kaptis ĝin...

Rita:

– Ĝi estus ĝin manĝinta. (Ŝi pendigas la kaĝon sur najlo en la muro.)

Simono:

– Kaj lasinta ĝin sen plumoj nek...

Don Diego:

– Donu tiun kandelon.

Rita:

– Ha, permesu, ni ekbruligu tiun ĉi... (Ŝi ekbruligas la kandelon sur la tablo) ĉar la tempo kiu restas por dormi...

Don Diego:

– Kaj ĉu Donja Franciscacinjo dormas?

Rita:

– Jes, sinjoro.

Simono:

– Nu, tio estas stranga ĉar pro la bruo de l’ turdo...

Don Diego:

– Ni iru.

(Don Diego eniras sian ĉambron. Simono akompanas lin, kunportante unu el la kandeloj.)

SCENO VI

Donja Francisca, Rita.

Donja Francisca:

– Ĉu aperis la papero?

Rita:

– Ne, fraŭlino.

Donja Francisca:

– Kaj ĉu ili du estis tie ĉi kiam vi eliris?

Rita:

– Mi ne scias. Estas vere ke la servisto kaj mi troviĝis subite, aperis kun lumilo, kvazaŭ per maŝino, inter li kaj lia mastro, nesciante kiel senkulpigi min. (Rita prenas la kandelon, kaj de nove serĉas la leteron proksime de la fenestro.)

Donja Francisca:

– Sendube estis ili... Verŝajne ili estis tie ĉi kiam mi parolis ĉe l’ fenestro... Kaj ĉu tiu papero?

Rita:

– Mi ne trovas ĝin, fraŭlino.

Donja Francisca:

– Ili havas ĝin; ne dubu... Nur tio mankis por plenigi mian malfeliĉon... Ne serĉu plu. Ili havas ĝin.

Rita:

– Almenaŭ tie ĉi...

Donja Francisca:

– Mi freneziĝas! (Ŝi sidiĝas.)

Rita:

– Kaj tiu homo ne senkulpiĝis, nek diris...

Donja Francisca:

– Ĵus kiam li ekkomencis klarigi, vi avertis min kaj mi deviĝis reeniri... Sed vi ne scias kiel timeme li parolis, kiel agitata li estis. Li diris ke per tiu letero mi ekscios la justajn kaŭzojn kiuj devigis lin foriri; ke li skribis ĝin por ke fidebla persono ĝin metu en miajn manojn, ĉar li supozis ke estos por li neeble vidi min. Ĉio trompaĵoj, Rita, de malfidulo kiu promesis kion li ne intencis plenumi... Li venis, renkontis konkuranton kaj diris: Nu mi, kial mi enuigos iun, nek fariĝos mi defendanto de virino? Ekzistas tiom da virinoj! Ŝi edziniĝu! Mi nenion perdas. Mia trankvileco estas pli ŝatinda ol la vivo de tiu malfeliĉulino... Dio mia, pardonu! Pardonu, ĉar mi lin tiel amis!

Rita:

– Ho, fraŭlino... (rigardante la ĉambron de Don Diego) ŝajnas ke ili venas.

Donja Francisca:

– Negrave, lasu min.

Rita:

– Sed, se Don Diego vidos vin tiamaniere...

Donja Francisca:

– Ĉio jam perdiĝis; kion mi povas timi?... Kaj ĉu vi kredas ke mi havas forton leviĝi?... Ili venu, mi ne zorgas nun pri tio.

SCENO VII

Don Diego, Simono, Donja Francisca, Rita.

Simono:

– Komprenite; tio sufiĉas.

Don Diego:

– Bone; oni selu tuj la mulon, dum vi tien iros. Se ili foriris, revenu, ekrajdu kaj baldaŭ vi atingos ilin... Ambaŭ tie ĉi; ĉu vi komprenas?... Nu, for, ne perdu tempon!

(Ili interparolas apud la pordo de l’ ĉambro de Don Diego, kaj Simono foriras tra la centra pordo.)

Simono:

– Mi foriras.

Don Diego:

– Tre frumatene vi leviĝis. Donja Franciscacinjo.

Donja Francisca:

– Jes, sinjoro.

Don Diego:

– Ĉu jam alvokis Donja Irene?

Donja Francisca:

– Ne, sinjoro... Plibone estas ke vi tien iru vidi ĉu ŝi vekiĝis kaj volas sin vesti.

(Rita foriras la ĉambron de Donja Irene.)

SCENO VIII

Don Diego, Donja Francisca.

Don Diego:

– Ĉu vi ne bone dormis?

Donja Francisca:

– Ne, sinjoro; ĉu vi?

Don Diego:

– Nek mi ankaŭ.

Donja Francisca:

– Estis tro varme.

Don Diego:

– Ĉu vi estas malsaneta?

Donja Francisca:

– Iomete.

Don Diego:

– Kio okazas al vi? (Li sidiĝas apud Donja Francisca.)

Donja Francisca:

– Nenio... iom da... Sed ne... mi bone fartas.

Don Diego:

– Io okazas, ĉar mi vidas vin malgaja, plorema, maltrankvila. Kio okazas, Francinjo? Vi scias ke mi tre deziras vian feliĉecon.

Donja Francisca:

– Jes, sinjoro.

Don Diego:

– Do, kial vi ne pli konfidas al mi? Ĉu vi ne pensas ke estas por mi granda ĝojo vin komplezi?

Donja Francisca:

– Mi ja scias.

Don Diego:

– Nu, kial havante amikon, vi ne malkaŝas al li vian koron?

Donja Francisca:

– Tial ke tio mem devigas min silenti.

Don Diego:

– Tio signifas ke mi estas eble kaŭzo de via malĝojo?

Donja Francisca:

– Ne, sinjoro, vi neniel ofendis min... Ne estas vi kiu ofendis min.

Don Diego:

– Do, kiu, filino mia?... Venu tien ĉi! (Li alproksimiĝas plie.) Ni parolu almenaŭ unu fojon sen elturniĝoj nek sekretoj. Diru al mi, ĉu ne estas vere ke vi rigardadas kun iom da malŝato la edziĝon kiun oni proponas por vi? Kion vi vetas ke, estante libera, vi ne edziniĝus kun mi?

Donja Francisca:

– Nek kun alia.

Don Diego:

– Ĉu estas kredeble ke vi ne konas iun kiu amas vin kaj kiu meritas vian amon?

Donja Francisca:

– Ne, sinjoro; ne, sinjoro.

Don Diego:

– Pensadu bone.

Donja Francisca:

– Ne, mi diras al vi, ne.

Don Diego:

– Ĉu do, mi devas kredi ke vi konservas tian emon por la izoleco en kiu vi edukiĝis, ke vi pliamas la severecon de monaĥinejo ol vivadon...

Donja Francisca:

– Neniel, sinjoro, mi neniam tiel pensis.

Don Diego:

– Mi ne obstinas pli demandi... Sed de tio ĉio kion mi ĵus aŭdis rezultas grava kontraŭdiro. Vi ne havas emon por religia vivado, verŝajne. Vi certigas min ke vi ne plendas pro kaŭzo mia, ke vi estas konvinkita ke mi multege estimas vin, ke vi ne pensas edziniĝi kun alia, kaj ke mi ne devas suspekti ke alia disputu vian manon... Nu, kial vi ploras? kial tiu ĉi grandega malĝojeco, kiu tiel rapide ŝanĝis vian vizaĝon, tiamaniere ke mi apenaŭ konas vin? Ĉu tiuj estas pruvoj ke vi amas nur min, ke vi ĝoje edziniĝos kun mi post malmultaj tagoj? Ĉu tiamaniere sin anoncas gajeco kaj amo?

(La teatro iom post iom lumiĝadis, kvazaŭ tagiĝus.)

Donja Francisca:

– Sed kiel mi inspiras al vi tiajn dubojn?

Don Diego:

– Kiel do? Se mi ne atentos tiujn konsiderojn, se mi rapidigos la preparadon de nia unuiĝo, se via patrino ankoraŭ aprobos, kaj fine alvenos la tago de...

Donja Francisca:

– Mi faros tion, kion ordonas mia patrino, kaj mi edziniĝos kun vi.

Don Diego:

– Kaj poste, Francinjo?

Donja Francisca:

– Poste... kaj dum mi vivos, mi estos honesta virino.

Don Diego:

– Tion mi ne povas dubi... Sed se vi konsideras min kiel tiun kiu devas esti ĝis morto via kunulo kaj via amiko, diru al mi, ĉu tiaj titoloj ne donas al mi rajton meriti ĉe vi pli da konfido? Ĉu mi ne povas koni la kaŭzon de via malĝojo? Ne por kontentigi maldecan sciamon, sed por dediĉi min al via konsolado, plibonigante vian sorton, vin igante feliĉa, se miaj klopodoj kaj penado tion povos.

Donja Francisca:

– Feliĉeco por mi? Tio jam finis.

Don Diego:

– Kial?

Donja Francisca:

– Mi neniam diros kial.

Don Diego:

– Sed kiel obstina, kiel malsaĝa silento! Kiam vi mem devas supozi ke mi iom scias pri tio kio okazas.

Donja Francisca:

– Se vi ne scias ĝin, sinjoro don Diego, pro Dio, ne ŝajnigu ĝin scii; kaj se vi efektive ĝin scias, ne demandu al mi.

Don Diego:

– Bone, tial ke nenio restas por diri, ĉar tiu malĝojo kaj tiuj larmoj estas memvolaj, ni alvenos hodiaŭ Madridon, kaj post unu semajno vi estos mia edzino.

Donja Francisca:

– Kaj mi ĝojigos mian patrinon.

Don Diego:

– Kaj vi vivados malfeliĉa.

Donja Francisca:

– Mi ja scias.

Don Diego:

– Jen estas la fruktoj de edukado. Tio ĉi estas kion oni nomas edukadi konvene knabinon, instrui ŝin neigi kaj kaŝi la pasiojn plej nepekajn per perfida kaŝemo. Oni konsideras ilin honestaj vidante ilin instruitaj pri la maniero silenti kaj mensogi. Oni obstinas ke nek temperamento, nek aĝo, nek animo influu sur la emojn, aŭ ke ilia volo skuiĝu laŭ la kapricoj de tiu kiu ordonas ilin. Ĉio estas permesata al ili, esceptinte sincerecon. Se nur ili ne diras kion ili sentas, se nur ili ŝajniĝas malestimi kion ili plej deziras, se nur ili konsentas elparoli jeson perfidan, malpian, deveno de tiom da skandaloj, jam estas ili dece edukitaj, kaj oni nomas bonega edukado tiun kiu inspiras ĉe ili la timon, la ruzemon, kaj la silenton de sklavo.

Donja Francisca:

– Estas vere... Ĉio tio estas certa... Tion oni postulas al ni, tion ni lernas ĉe la instruado kiun ni ricevas. Sed la kaŭzo de mia malĝojo estas multe pli granda.

Don Diego:

– Ĝi estu kia ĝi estu, filino mia, necese estas ke vi kuraĝiĝu... Se via patrino ekvidos vin tiel, kion ŝi diros? Aŭskultu, ĉar ŝajnas ke ŝi jam leviĝis.

Donja Francisca:

– Dio mia!

Don Diego:

– Jes, Donja Franciscacinjo, tre konvenas ke vi trankviliĝu iomete... Ne malesperu tiom... Konfidu al Dio... ĉar niaj malĝojoj ne estas ĉiam tiel gravaj kiel pentras ilin nia fantazio... Ekvidu, nur, kia malordo estas tiu ĉi! kia agiteco! kiaj larmoj! Nu, ĉu vi promesas al mi ke vi prezentos vin kiel... kun iom da trankvileco?... Ĉu ne?

Donja Francisca:

– Kaj vi, sinjoro... vi bone konas la karakteron de mia patrino. Se vi ne defendos min, al kiu mi turnos min? Kiu kompatos tiun ĉi malfeliĉulinon?

Don Diego:

– Via bona amiko... Mi... Kiel estas eble ke mi forlasu vin, karulineto, en la stato en kiu vi troviĝas? (ekkaptante ŝiajn manojn).

Donja Francisca:

– Ĉu estas vere?

Don Diego:

– Vi malmulte konas mian koron.

Donja Francisca:

– Mi bone konas ĝin.

(Ŝi volas genufleksi; Don Diego malhelpas ŝin, kaj ambaŭ leviĝas.)

Don Diego:

– Kion vi faras, infano?

Donja Francisca:

– Mi ne scias... Kiel malmulte meritas tian grandan bonecon, virino tiel nedanka por vi!... Nedanka, ne, malfeliĉa... Ho ve, kiel malfeliĉa mi estas, sinjoro Don Diego!

Don Diego:

– Mi bone scias ke vi dankas min kiel vi povas pro la amo kiun mi havas por vi. La tuta cetero estis ... kion mi scias?... eraro mia, kaj nenio alia... Sed vi, nepekulino, vi ne estas kulpa.

Donja Francisca:

– Nu, ĉu vi ne venas?

Don Diego:

– Nun ne, Francinjo. Post kelkaj minutoj mi tien iros.

Donja Francisca:

– Iru baldaŭ.

(Irante al la ĉambro de Donja Irene, ŝi revenas kaj, deirante, kisas la manojn de Don Diego.)

Don Diego:

– Jes, mi baldaŭ iros.

SCENO IX

Simono, Don Diego.

Simono:

– Ili estas tie, sinjoro.

Don Diego:

– Kion vi diras?

Simono:

– Kiam mi trapasis la pordegon, mi vidis ilin jam rajdantaj malproksime. Mi ekkriegis kaj signaldonis per mantuko; ili haltis kaj tuj kiam mi alvenis kaj diris al la juna sinjoro kion vi ordonis, li returnen venis kaj nun estas malsupre. Mi rekomendis al li ke li ne supreniru ĝis kiam mi avertos lin, pro timo ke estu personoj tie ĉi kaj vi volu ke neniu lin vidu.

Don Diego:

– Kion li diris kiam vi donis al li mian ordonon?

Simono:

– Eĉ nur unu vorton. Kiel mortinto li estas... Mi ja diris, ne unu solan vorton. Mi malgajiĝis vidante lin tiel...

Don Diego:

– Ne komencu jam propeti min por li.

Simono:

– Ĉu mi, sinjoro?

Don Diego:

– Jes, ĉu mi ne konas vin?... Kompaton!... Li estas fripono.

Simono:

– Ĉar mi ne scias kion li faris...

Don Diego:

– Li estas fripono kiu forprenos mian vivon... Mi jam diris al vi ke mi ne volas propetulojn.

Simono:

– Estas bone, sinjoro.

(Li foriras tra la centra pordo. Don Diego sidiĝas, elmontrante maltrankvilecon kaj enuon.)

Don Diego:

– Diru al li ke li supreniru.

SCENO X

Don Carlos, Don Diego.

Don Diego:

– Venu tien ĉi, junulo, venu... Kie vi estis post kiam ni vidis nin?

Don Carlos:

– En la gastejo ekster muroj.

Don Diego:

– Kaj ĉu vi ne eliris el tie dum la tuta nokto? ĉu ne?

Don Carlos:

– Jes, sinjoro, mi eniris la urbon, kaj...

Don Diego:

– Por kio?... Sidiĝu.

Don Carlos:

– Mi havis bezonon paroli kun ia persono. (Li sidiĝas.)

Don Diego:

– Bezonon?

Don Carlos:

– Jes, sinjoro. Mi devas al tiu persono multajn favorojn, kaj ne estis eble ke mi reiru Zaragozon ne vizitante ĝin antaŭe.

Don Diego:

– Ja. Pro la multaj favoroj ricevitaj... Sed veni viziti ĝin je la tria horo matene ŝajnas al mi tre malkonvene... Kial vi ne skribis al ĝi leteron?... Rigardu, tie ĉi mi devas havi... Se vi estus sendinta al ĝi leteron kiel tiun ĉi en plej konvena horo ne estus necese veki ĝin tiel malfrue, nek ĝeni iun.

(Li donas al li la paperon kiu estis ĵetata tra la fenestro. Don Carlos tuj kiam li rekonas ĝin, redonas ĝin kaj li leviĝas por foriri.)

Don Carlos:

– Se vi do ĉion scias, kial vi alvokis min? Kial vi ne permesas ke mi daŭrigu mian vojaĝon, kaj vi ŝparus por mi respondon pro kiu nek vi nek mi estos kontenta?

Don Diego:

– Via onkla Moŝto deziras scii kio okazas pri tio ĉio, kaj deziras ke vi ĝin rakontu.

Don Carlos:

– Kial vi volas plion scii?

Don Diego:

– Tial ke mi tion volas, kaj mi tion ordonas. Atentu!

Don Carlos:

– Bone.

Don Diego:

– Sidiĝu tie. (Don Carlos sidiĝas.) Kie vi konatiĝis kun tiu ĉi knabino? Kia amindumo estas tiu? Kiaj cirkonstancoj kunokazis? Kiajn promesojn vi interŝanĝis? Kie, kiam vi vidis ŝin?

Don Carlos:

– Reirante al Zaragozo la pasintan jaron, mi alvenis al Guadalaĥaro sen intenco halti tie, sed la administranto, en kies domo mi ripozis, obstinis ke mi restu tie tiun tutan tagon ĉar ĝi estis naskotago de lia parenco, kaj li promesis ke la sekvontan tagon li lasos min daŭrigi mian vojaĝon. Inter la personoj invititaj mi renkontis donjan Francinjon, kiun la sinjorino venigis tiun tagon el la monaĥinejo tial ke ŝi sin amuzu iom... Mi ne scias kion mi vidis ĉe ŝi, tial ke ŝi vekis ĉe mi malkvietecon, deziron konstantan, nerezisteblan ŝin rigardi, ŝin aŭskulti, ŝin trovi apud mia flanko, paroli kun ŝi, igi min agrabla por ŝi. La administranto diris inter ceteraj aferoj... ŝercante... ke mi estas tre enamigita, kaj li ekpensis ŝajnigi ke mi havas nomon D. Felix de Toledo. Mi helpis tiun fantaziaĵon, ĉar de tiam mi decidis restadi iom da tempo en tiu urbo, penante ke vi ne tion sciu... Mi observis ke donja Francinjo akceptis min laŭ aparta ŝato, kaj kiam vespere ni disiĝis, mi restis plena je vaneco kaj esperoj, ĉar mi estis preferita inter ĉiuj ĉeestantoj, kiuj estis multaj. Resume... sed mi ne volas ofendi vin per la rakonto...

Don Diego:

– Daŭrigu.

Don Carlos:

– Mi eksciis ke ŝi estas filino de sinjorino de Madrido, vidvino kaj malriĉa, sed el honesta familio... Estis necese konfidi al mia amiko la projektojn amajn kiuj instigis min restadi ĉe li; kaj li, nek aprobante nek mallaŭdante, trovis rimedojn tiel lertajn ke neniu el sia familio suspektis la kaŭzon de mia haltado. Ĉar lia kampdomo estas proksima al la urbo, mi facile iradis kaj venadis nokte... Mi sukcesis tiel ke Donja Francisca legis kelkajn leterojn miajn, kaj laŭ la malmultaj respondoj kiujn mi ricevis de ŝi, mi fine profundiĝis en pasion kiu, dum mi vivos, igos min malfeliĉa.

Don Diego:

– Bone... bonege, daŭrigu ankoraŭ.

Don Carlos:

– Mia servisto – kiu, vi ja scias, estas ruzema kaj vigla – per mil artifikoj kiujn li ĉiumomente eltrovis, ebenigis la multegajn malhelpaĵojn kiujn ni komence renkontis... La signalo konsistis el tri manplaŭdoj, al kiuj ŝi respondis per aliaj tri manplaŭdoj de fenestro kiu estas super la korto de l’ monaĥinejo. Ni interparoladis ĉiunokte, tre malfrue, kun la mallaŭteco kaj prizorgo kiujn vi povas imagi... Por ŝi, mi ĉiam estis D. Felix de Toledo, oficiro de regimento, estimata de miaj ĉefoj, kaj honorinda sinjoro. Neniam mi diris al ŝi pli, nek mi parolis pri miaj parencoj aŭ esperoj, nek mi diris al ŝi ke edziniĝinte kun mi ŝi povus esperi riĉecon; ĉar nek konvenis ke mi nomu vin, nek volis mi riski ke inklinigu ŝin je mia favoro konveneco anstataŭ pura amo. Ĉiutage mi trovis ŝin pli ĝentila, pli bela, pli aminda... Ĉirkaŭ tri monatojn mi restis tie; sed fine estis necese ke ni disiĝu, kaj ian malgajan tagon mi diris adiaŭ, ŝin lasinte sveninta, kaj mi foriris, blinda pro amo, kien miaj devoj alvokis min... Ŝiaj leteroj konsolis dum kelka tempo mian forestadon malĝojan, kaj en unu el ili, kiun mi ricevis antaŭ malmultaj tagoj, ŝi rakontis al mi kiel sia patrino volis edzinigi ŝin, kaj ke ŝi perdus la vivon antaŭ ol doni sian manon al alia krom mi; ŝi memorigis min pri miaj ĵuroj kaj admonis min plenumi ilin... Mi ekrajdis, veturis rapidege, venis al Guadalaĥaro, ne renkontis ŝin, alvenis tien ĉi... La reston vi jam scias; ne estas necese tion rakonti al vi.

Don Diego:

– Kaj kiajn projektojn vi havis en tiu ĉi alveno?

Don Carlos:

– Ŝin konsoli, ĵuri al ŝi ree eternan amon, veturi Madridon, vidi vin mem, ĵeti min al viaj piedoj, rakonti al vi ĉion, kaj petegi vin, ne riĉaĵojn, nek heredaĵojn, nek protekton, nek... nenion el tio, – nur vian permeson kaj vian benon por povi efektivigi unuiĝon tiel deziregitan, sur kiu ŝi kaj mi fundis nian tutan feliĉecon.

Don Diego:

– Nu, vi ja vidas, Carlos, ke nun estas necese pensadi tute malsimile.

Don Carlos:

– Jes, sinjoro.

Don Diego:

– Se vi amas ŝin, mi ankaŭ amas ŝin. Ŝia patrino kaj ŝia tuta familio aplaŭdas tiun ĉi edziĝon. Ŝi... spite la promesojn, kiujn ŝi faris al vi... ŝi mem, antaŭ malpli ol duonhoro, diris al mi ke ŝi tuj obeos sian patrinon kaj donos al mi sian manon tuj kiam...

Don Carlos:

– Sed ne ŝian koron. (Li leviĝas.)

Don Diego:

– Kion vi diras?

Don Carlos:

– Ne, tio ne... Ĝi estus ofendi ŝin... Vi efektivigos vian edziĝon kiam vi volos, ŝi kondutos ĉiam honeste kaj virteme, sed mi estis la unua, la sola celo de ŝia amo, mi tio estas kaj estos... Oni nomos vin ŝia edzo, sed se vi ofte, aŭ neofte, surprizos ŝin kun ŝiaj okuloj plenaj je larmoj, pro mi ŝi estos ploranta... Neniam demandu al ŝi la kaŭzon de ŝia malĝojo... Mi, mi estos la kaŭzo... La ekĝemoj, kiujn vi vane penados subpremi, estos komplimentoj adresataj al forestanta amiko.

Don Diego:

– Kia bravegeco estas tiu? (Li leviĝas kolerigita, direktante sin al Don Carlos, kiu paŝas malantaŭen.)

Don Carlos:

– Mi jam diris... Estis neeble ke mi diru eĉ vorton kiu ne ofendos vin... Sed ni finu tian abomenan interparoladon. Vivu feliĉe, kaj ne malamu min, ĉar mi neniel volis ĝeni vin... La plej granda pruvo kiun mi povas doni al vi de mia obeemo kaj respekto, estas foriri tuj... Sed almenaŭ ne rifuzu al mi la konsolon scii ke vi pardonas min.

Don Diego:

– Kiel, ĉu vi efektive foriras?

Don Carlos:

– Tuj, sinjoro... kaj mia forestado estos tre longa.

Don Diego:

– Kial?

Don Carlos:

– Tial ke konvenas ke mi neniam revidu ŝin... Se la nuna famo pri baldaŭa militado efektiviĝos... tiam...

Don Diego:

– Kion vi volas diri? (Ekkaptante brakon de Don Carlos, li devigas lin alproksimiĝi pli.)

Don Carlos:

– Nenion... Ke mi deziras militadon ĉar mi estas militisto.

Don Diego:

– Carlos!... Kia abomenaĵo!... Ĉu vi havas kuraĝon tion diri al mi?

Don Carlos:

– Iu alvenas...

(Li rigardas maltrankvile al la ĉambro de Donja Irene, disiĝas de don Diego, kaj direktas sin al la centra pordo. Don Diego sekvas kaj volas malhelpi lin.)

Don Diego:

– Vi, kien iras?... Ne, sinjoro, vi ne foriros.

Don Carlos:

– Estas necesege... Mi ne volas vidi ŝin... Unu sola ekrigardo mia povus havigi al vi kruelan maltrankvilon.

Don Diego:

– Mi jam diris ke vi ne foriros... Eniru tiun ĉambron.

Don Carlos:

– Sed se...

Don Diego:

– Faru kion mi ordonas.

(Don Carlos eniras la ĉambron de Don Diego.)

SCENO XI

Donja Irene, Don Diego.

Donja Irene:

– Nu, sinjoro Don Diego, ĉu estas nun la horo ekveturi?... Bonan tagon... (Ŝi estingas la kandelon kiu troviĝas sur la tablo.) Ĉu vi preĝas?

Don Diego:

(promenante maltrankvile.) – Ja, kiel preĝema mi estas nun!

Donja Irene:

– Se vi volas, oni povas nun pretigi la ĉokoladon, kaj averti la kondukiston por ke li jungu la ĉevalojn, kaj... Sed, kion vi havas, sinjoro?... Ĉu estas ia novaĵo?

Don Diego:

– Jes, novaĵoj ne mankas.

Donja Irene:

– Kion do?... Diru, pro Dio!... Ho, ve! vi ne scias kiel timigita mi estas. La plej malgrava okazo, tiel, subita, renversegas min tute... De mia lasta malbona akuŝo mi estas tiel eksterordinare delikata ĉe miaj nervoj... Kaj tio okazis antaŭ deknaŭ jaroj, aŭ eble dudek; sed de tiam, kiel mi diris, ia ajn bagatelo renversas min. Nek banoj, nek supo de serpentoj, nek konservaĵo de tamarindoj, nenio taŭgas; tiel ke...

Don Diego:

– Fi! Ne parolu ni nun pri malbonaj akuŝoj nek konservaĵoj. Ni bezonas trakti aferon pli gravan... Kion faras tiuj knabinoj?

Donja Irene:

– Ili kunigas la vestojn kaj plenigas la vojaĝkeston, por ke ĉio estu pretigita kaj ne estu prokrasto.

Don Diego:

– Bone. Sidiĝu... Kaj estas neutile timiĝi nek kriegadi, (Ambaŭ sidiĝas.) pro tio kiun mi tuj rakontos al vi. Atentu kaj ne nin forlasu la prudento kiam ni plej bezonas ĝin... Via filino estas enamiĝinta.

Donja Irene:

– Nu, ĉu mi ne certigis tion al vi milfoje? Jes, sinjoro, enamiĝinta ŝi estas; kaj sufiĉis ke mi tion diru, tiel...

Don Diego:

– Tiu malbenita difekto interrompi ĉiumomente! Lasu min paroli!

Donja Irene:

– Bone, bone. Parolu.

Don Diego:

– Ŝi estas enamiĝinta, sed ŝi ne estas enamiĝinta kun mi.

Donja Irene:

– Kion vi diras?

Don Diego:

– Tion kion vi aŭdas.

Donja Irene:

– Sed kiu rakontis al vi tian sensencaĵon?

Don Diego:

– Neniu. Mi ĝin scias, mi ĝin vidis, neniu rakontis ĝin al mi; kaj kiam mi tion diras al vi, mi povas bone certigi ke ĝi estas vera... Nu, kia ekploro estas tiu?

Donja Irene:

– (Plorante.) Ve al mi!

Don Diego:

– Kial do?

Donja Irene:

– Ĉar oni vidas min sola kaj senhelpa kaj ĉar mi estas malriĉa vidvino, ŝajnas ke ĉiuj malestimas min kaj konspiras kontraŭ mi.

Don Diego:

– Sinjorino donja Irene...

Donja Irene:

– Je la fino de miaj jaroj kaj suferadoj, vidi min traktita tiel, kiel malnovan viŝtukon, kiel malpuran Cindrinjon, laŭ oni povus diri... Dio helpu min! Se estus vivantaj miaj tri edzoj... Nur kun la lasta, se li estus vivanta, ĉar li havis humoron de serpento...

Don Diego:

– Aŭskultu, sinjorino, mia pacienco preskaŭ finiĝis.

Donja Irene:

– Tiel ke tuj kiam oni kontraŭdiris lin, li ekkoleriĝis same kiel furiozulo el Infero, kaj ian tagon de Corpus Christi, mi ne memoras pro kia bagatelo, li tiel batfrapegis ian registaran oficiston kaj se du monaĥoj Karmenaj ne estus malhelpintaj, li estus mortiginta la malfeliĉulon premiginte lin kontraŭ stango kiu staras en la pordego de Sankta Kruco.

Don Diego:

– Sed, ĉu estas eble ke vi ne atentos kion mi volas diri?

Donja Irene:

– Ha! ne, sinjoro, ĉar mi bone scias tion kion vi volas diri, kaj mi neniel estas naivega, ne, sinjoro... Vi ne amas plu la knabinon kaj serĉas ruzojn por eviti la devon kiun vi kontraktis... Filineto de mia animo kaj de mia koro!

Don Diego:

– Sinjorino Donja Irene, havu la bonecon aŭskulti min, ne respondante, ne dirante maloportunaĵojn, kaj poste, kiam vi scios tion kio okazas, ploru, ĝemu, ekkriu, diru ĉion kion vi volos... Sed atendante, ne pligrandigu mian suferadon, pro amo al Dio!

Donja Irene:

– Diru ĉion kion vi volas.

Don Diego:

– Sed vi ne rekomencu ploradi kaj...

Donja Irene:

– Ne, sinjoro; mi ne ploras plu. (Ŝi viŝas siajn larmojn per naztuko.)

Don Diego:

– Bone, do; de ĉirkaŭ unu jaro, iom pli iom malpli, Donja Franciscacinjo havas alian amanton. Ili ofte interparolis, skribis leterojn, promesis reciprokan amon, fidelecon, konstantecon... Kaj fine, ekzistas ĉe ambaŭ pasio tiel firma, ke malhelpaĵoj kaj foresteco, anstataŭ malfortigi, eĉ kunhelpis ĝin pligrandigi... Sub tiaj kondiĉoj...

Donja Irene:

– Sed ĉu vi ne komprenas, sinjoro, ke tio ĉio estas trompaĵo eltrovita de la skandalema lango kiu malamas min?

Don Diego:

– Ni ree komencas kiel antaŭe. Ne, sinjorino, tio ne estas trompaĵo. Mi ripetas de nove ke mi tion scias.

Donja Irene:

– Kiel vi povas tion scii, sinjoro, nek kian verŝajnon havas tio? Tiamaniere la filineto de mia koro, enŝlosigita en monaĥinejo, fastinte ĉian vendredon kaj cetere, akompanita de tiuj sanktaj virinoj! Ŝi, kiu eĉ ne scias kia estas la mondo, kiu ankoraŭ ne eliris el la ovŝelo, por tiel paroli! Kiel, videble, vi ne konas la karakteron de Circuncision... Kia virino por pardoni la plej malgrandan peketon!

Don Diego:

– Ni ne pritraktas nun peketon ian, sinjorino Donja Irene; ni traktas pri honesta inklino, pri kiu ni ne havis antaŭan informon. Via filino estas knabino tre honesta, kaj ŝi ne estas kapabla fari malbonaĵon... Kion mi diras, tio estas ke patrino Circuncision, kaj Soledad, kaj Candelaria, kaj ĉiuj patrinoj, kaj vi, kaj mi precipe, ni rideginde eraris. La knabino volas edziniĝi kun alia, kun mi ne... Ni alvenis malfrue; vi kalkulis tro rapide kun la konsento de via filino... Sed, kial ni laciĝas? Legu tiun ĉi paperon, kaj vi vidos ĉu mi estas prava.

(Li donas al ŝi la paperon de don Carlos. Donja Irene ne legas ĝin, sed leviĝas tre agitata, direktas sin al la pordo de sia ĉambro kaj frapas. Don Diego leviĝas kaj provas vane malhelpi ŝin.)

Donja Irene:

– Mi nepre freneziĝos!... Francinjo!... Virgulino de l’ Tremedalo!... Rita!... Francisca!

Don Diego:

– Sed kial vi alvokas ilin?

Donja Irene:

– Jes, sinjoro; mi volas ke ŝi venu kaj sciu kia homo vi estas.

Don Diego:

– Ŝi ĉion difektis... Tio okazas al tiu, kiu konfidas al prudento de virino.

SCENO XII

Donja Francisca, Rita, Donja Irene, Don Diego.

Rita:

– Sinjorino!

Donja Francisca:

– Ĉu vi vokis min?

Donja Irene:

– Jes, filino, jes; ĉar Don Diego agas kun ni laŭ modo kiu ne estas plu tolerebla. Kiajn amojn vi havas, infano? Al kiu vi promesis edziĝon? Kia konspiraĵo estas ĉi tiu? Kaj vi, granda friponino... vi ankaŭ devas scii... vi nepre scias... Kiu skribis tiun ĉi leteron? Kion ĝi diras? (Prezentante la leteron malfermitan al Donja Francisca.)

Rita:

– (Flanken, al Donja Francisca.) Lia ĝi estas.

Donja Francisca:

– Kia malboneco!... Sinjoro Don Diego, ĉu tiamaniere vi plenumas vian promeson?

Don Diego:

– Dio bone scias ke mi ne estas kulpa... Venu tien ĉi... (Ekkaptante manon de Donja Francisca li lokigas ŝin ĉe sia flanko.) Nenion timu... Kaj vi, sinjorino, aŭskultu kaj silentu, kaj ne devigu min fari sensencaĵon... Donu al mi tiun paperon... (Forprenante la paperon el la manoj de donja Irene.) Francinjo, vi ja memoras la tri manplatbatojn de l’ pasinta nokto.

Donja Francisca:

– Dum mi vivos mi memoros.

Don Diego:

– Bone, do, jen estas la papero kiun oni ĵetis tra la fenestro... Ne timu, mi jam diris... (Li legas.)

«Karulino: Se mi ne sukcesos paroli kun vi, mi faros ĉion eblan por ke vi ricevu tiun ĉi leteron. Tuj kiam mi disiĝis de vi, kaj renkontis en la gastejo tiun kiun mi nomis mia malamiko, ekvidinte lin mi ne scias kial mi ne mortis pro doloro. Li ordonis al mi ke mi tuj eliru el la urbo, kaj estis necese obei lin. Mia nomo estas Don Carlos, ne D. Felix. Don Diego estas mia onklo. Vivu ĉiam feliĉa, kaj forgesu por eterne vian malfeliĉan amikon, Carlos de Urbina.»

Donja Irene:

– Nu, ĉu tio estas?

Donja Francisca:

– Malfeliĉa mi!

Donja Irene:

– Nu, ĉu tio estas vera kion diris la sinjoro, grandega friponino? Certege vi memoros min.

(Ŝi direktas sin al donja Francisca, kolerigite kaj volas ŝin frapadi. Rita kaj don Diego penadas malhelpi ŝin.)

Donja Francisca:

– Patrino!...

Donja Irene:

– Ne, sinjoro, mi mortigos ŝin.

Don Diego:

– Kia frenezo estas tiu?

Donja Irene:

– Mi mortigos ŝin.

SCENO XIII

Don Carlos, Don Diego, Donja Irene, Donja Francisca, Rita.

Don Carlos:

– Ne, ne. (Eliras rapidege don Carlos el ĉambro, ekkaptas brakon de donja Francisca, kondukas ŝin al la fundo de l’ teatro, kaj staras antaŭ ŝi por defendi ŝin. Donja Irene teruriĝas kaj deiras.) Antaŭ mi neniu ofendos ŝin!

Donja Francisca:

– Carlos!

Don Carlos:

– (Alproksimiĝante al don Diego.) Senkulpigu mian trokuraĝon... Mi vidis ke oni insultis ŝin, kaj mi ne povis subpremi min.

Donja Irene:

– Kio estas tio kio okazas, Dio mia?... Kiu estas vi?... Kiaj agoj estas tiuj ĉi?... Kia skandalo!

Don Diego:

– Tie ĉi ne estas skandaloj... Li estas tiu kun kiu estas enamiĝinta via filino... Ilin disigi kaj ilin mortigi estas tute same... Carlos... negrave... Prenu vian edzinon.

(Don Carlos iras kien estas donja Francisca, kaj ambaŭ genufleksas ĉe la piedoj de Don Diego.)

Donja Irene:

– Ha, ĉu via nevo?

Don Diego:

– Jes, sinjorino, mia nevo kiu per siaj manplaŭdoj, kaj sia muziko, kaj sia papero pretigis por mi la nokton plej teruran kiun mi pasigis dum mia tuta vivo... Kio estas, gefiloj miaj, kio estas?

Donja Francisca:

– Ĉu vi, do, pardonas nin kaj igas nin feliĉaj?

Don Diego:

– Jes, gekaruloj de mia koro... Jes. (Li devigas ilin leviĝi kun karesaj esprimoj.)

Donja Irene:

– Ĉu estas eble ke vi decidu fari oferon?...

Don Diego:

– Mi estus povinta ilin disigi por ĉiam kaj ĝuadi trankvile posedon de tiu ĉi ĝentila infano, sed mia konscienco malpermesas... Carlos!... Francinjo!... Kian dolorigan senton lasas ĉe mia spirito la peno kiun mi ĵus faris! Ĉar, fine, mi estas homo mizera kaj malforta.

Don Carlos:

(kisante liajn manojn). – Se mia amo, se mia dankemeco sufiĉos konsoli vin pro tia perdo...

Donja Irene:

– Tial ke ĉi tiu estas Don Carlos! Nu, nu, mi...

Don Diego:

– Li kaj via filino freneziĝis pro amo, ĉar vi kaj la onklinoj konstruadis kastelojn en la aero, kaj plenigadis mian cerbon je iluzioj kiuj malaperis kiel sonĝoj... Tiel rezultas trouzo de rajto, de subpremado de juneco, tiaj estas la certigoj kiujn donas gepatroj kaj zorgantoj, kaj tia la konfido kiun oni povas havi je la jeso de knabinoj... Per ŝanco mi ekkonis la eraron en kiu mi troviĝis... Ho, ve al tiuj kiuj ĝin ekkonas tro malfrue!

Donja Irene:

– Resume, Dio igu ilin bonaj, kaj ili ĝojadu multajn jarojn... Venu tien ĉi, sinjoro, venu; mi volas ĉirkaŭpreni vin... (Don Carlos kaj donja Irene ĉirkaŭprenas sin, donja Francisca genufleksas kaj kisas ŝian manon.) Filino, Francinjo, vere vi faris bonan elekton... Li estas sendube bela viro... Iomete brunulo, sed li havas okulrigardon tre sorĉigan.

Rita:

– Ja, diru tion, ĉar la knabineto nenie suspektis ĝin... Fraŭlino, milionon da kisoj.

(Donja Francisca kaj Rita kisas sin reciproke, elmontrante grandan kontenton.)

Donja Francisca:

– Ĉu vi vidas kiom da ĝojo?... Kaj vi, ĉar vi amas min multe... ĉiam, ĉiam vi estos mia amikino.

Don Diego:

– Bela Francinjo (li ĉirkaŭprenas donja Francisca), akceptu la unuajn ĉirkaŭprenojn de via nova patro... Mi ne timas plu la izolecon kiu minacis mian maljunan aĝon... Vi (ekkaptante la manojn de donja Francisca kaj Don Carlos), estos la ĉarmo de mia koro; kaj la unua frukto de via amo, jes, gefiloj miaj, tiu mem... nepre, tiu estos mia. Kaj kiam mi karesos lin ĉe miaj brakoj, mi povos ekdiri: Al mi devas la vivon tiu ĉi nepeka infaneto; se liaj gepatroj vivas, se ili estas feliĉaj, mi estas la kaŭzo.

Don Carlos:

– Benita estu tiom da boneco!

Don Diego:

– Gefiloj, benita estu tiu de Dio.

FINO


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.