|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA JESO DE KNABINOJAŭtoro: Leandro F. Moratín |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Teatro malluma.)
Donja Francisca:
(sola). – Ankoraŭ neniu aperas... (Ŝi alproksimiĝas al la centra pordo, kaj revenas.) Kiom da malpacienco mi havas! Kaj diras mia patrino ke mi estas naivulino, ke mi nur pensas ludi kaj ridi, kaj ke mi ne scias tion kio estas amo... Jes, deksep jaroj, kaj ne plenaj ankoraŭ, sed mi scias bone kio estas amegi, kaj kiom da maltrankvileco kaj larmoj tio kostas.
Donja Irene, Donja Francisca.
Donja Irene:
– Sola kaj sen lumo vi lasis min tie.
Donja Francisca:
– Ĉar vi estis finanta vian leteron, patrino, kaj por ne distri vin mi venis tien ĉi, kie estas multe pli malvarmete.
Donja Irene:
– Sed tiu knabino, kie ŝi estas? kial ŝi ne alportas kandelon? Pro la plej malgranda afero ŝi malfruas unu tutan jaron, kaj mi kiu havas karakteron kiel pulvon... (Ŝi sidiĝas.) Estu ĉio por Dio!... Kaj ankoraŭ ne venis don Diego?
Donja Francisca:
– Ŝajnas ke ne.
Donja Irene:
– Nu, memoru, filino mia, kion mi jam diris. Kaj atentu ke mi ne ŝatas diri dufoje aferon ian. Tiu ĉi sinjoro estas ofendita, kaj li havas grandan kaŭzon.
Donja Francisca:
– Bone; jes, sinjorino, mi ja scias. Ne min riproĉu plu.
Donja Irene:
– Tio ĉi ne estas riproĉi, filino; ĝi estas konsili. Tial ke vi ne havas ankoraŭ saĝecon por kompreni kian bonaĵon estas alveninta al nia pordo... Kaj aparte kiam mi estas kovrita de ŝuldoj, tiel ke mi ne scias kio estus fariĝinta via malfeliĉa patrino... ĉiam faletante kaj leviĝante... Kuracistoj, apoteko... Kaj tiu sovaĝulo, don Bruno (sed ĉar li mortis, Dio lin pardonu!) kiu igis min pagi po kvin kaj sep frankoj unu papereton da piloloj el asafetido kaj kolokintido... Konsideru ke tre malmultaj sukcesas fari edziniĝon kiel vian. Kvankam ni ne devas tian ŝancon al viaj meritoj nek al mia agemeco, sed al la preĝoj de viaj onklinoj kiuj estas piulinoj. Kion vi diras?
Donja Francisca:
– Mi, nenion, patrineto.
Donja Irene:
– Fi! vi neniam diras ion. Dio min helpu! Kiam mi parolas al vi pri tio, vi havas nenion por diri.
Rita (eniras tra la centra pordo kun kandeloj kaj metas ilin sur la tablon), Donja Irene, Donja Francisca.
Donja Irene:
– Nu, virino, mi kredis, ke vi ne venus ja tiun ĉi nokton.
Rita:
– Sinjorino, mi malfruis ĉar oni devis eliri aĉeti kandelojn... Tial ke la fumo de la lampo faras al vi tiom da malbono!
Donja Irene:
– Certe, ĝi faras al mi grandegan malbonon, kun tiu ĉi kapdoloro kiun mi suferas... Mi fine deviĝis forigi la kanforajn bandaĵojn; ili neniel taŭgis por mi. La hostioj estas ŝajne pli bonaj... Atentu, lasu tie la kandelon kaj portu alian en mian ĉambron kaj fermu la kurtenojn por ke ĉio ne pleniĝu je kuloj.
Rita:
– Tre bone. (Ŝi prenas kandelon kaj ŝajnigas foriri.)
Donja Francisca:
(Flanken al Rita.) – Ĉu li ne venis?
Rita:
– Li venos.
Donja Irene:
– Aŭskultu, donu la leteron kiu kuŝas sur la tablo al servisto de l’ gastejo, por ke li portu ĝin tuj al la poŝto. (Foriras Rita en la ĉambron de Donja Irene.) Kaj vi, karulino, kion vi havas por vespermanĝi? Ĉar ni devas baldaŭ kuŝiĝi por ekiri frumatene.
Donja Francisca:
– Ĉar la monaĥinoj donis al mi iom por manĝeti posttagmeze...
Donja Irene:
– Malgraŭ tio... almenaŭ iom da supo por komfortigi la stomakon... (Eniras Rita kun letero en la mano, kaj ĝis fino de la sceno ŝajnigas ekiri kaj revenas, laŭ montro de la dialogo.) Memoru, vi varmigu la buljonon kiun ni apartigis tagmeze kaj preparu por ni du tasojn da supo, kaj alportu ilin tuj kiam ili estos pretaj.
Rita:
– Ĉu nenion plu?
Donja Irene:
– Ne, nenion... Ha! sed faru la supon bone varmigita.
Rita:
– Jes, mi ja scias.
Donja Irene:
– Rita!
Rita:
– Ankoraŭ! Kion vi ordonas?
Donja Irene:
– Memorigu bone la serviston, ke li tuj portu la leteron... Sed ne, pli bone estas... Mi ne volas ke li portu ĝin, ĉar ili estas tiel drinkemuloj, ke neniu povas... Diru vi al Simono, ke mi diris ke li havu la bonecon meti ĝin en la poŝtakeston. Ĉu vi komprenas?
Rita:
– Jes, sinjorino.
Donja Irene:
– Ha, aŭskultu!
Rita:
– Ankoraŭ!
Donja Irene:
– Vere, tio ĉi ne urĝas... sed tuj poste vi devas preni la turdon el tie kaj pendigi ĝin tie ĉi, por ke ĝi ne falu kaj vundiĝu... (Foriras Rita tra la centra pordo.) Kian malbonan nokton ĝi kaŭzis al mi! Imagu, do! La besto, dum la tuta, sankta nokto, ne faris alion ol kantadi la Gloria Patri kaj ripetadi la preĝon pri la sankta mortkitelo. Tio estas, sendube, edifa... sed kiam oni deziras dormi...
Donja Irene, Donja Francisca.
Donja Irene:
– Nu, kredeble don Diego renkontis iun sur la strato kaj pro tio li malfruas... Vere li estas sinjoro tre respektinda, tre akurata... Tiel bona Kristano! Tiel ĝentila! Tiel afabla! Kaj, kia grandanima kaj malavara li estas! Kompreneble ĉe viro riĉa kaj potenca... Kaj, kian hejmon li havas! Ĝi estas brila kiel oro; ĝi estas mirinda... Kia tolaĵejo! kia kuirejo! kaj kia manĝaĵejo plena je ĉio kion Dio donas! Sed ŝajnas, ke vi ne atentas kion mi diras.
Donja Francisca:
– Jes, sinjorino; mi bone aŭdas, sed mi ne volis interrompi vin.
Donja Irene:
– Tie vi estos, filino mia, kiel fiŝo en akvo. Se vi deziros birdetojn el la ĉielo vi havos ilin, ĉar li tiel amas vin, kaj li estas nobelo tiel respektata kaj religia... Sed, aŭskultu Francisca, efektive tio lacigas min ke vi ĉiam silentas kiam mi parolas pri tio... Vere, vi estas enuiga!
Donja Francisca:
– Ho! patrineto, ne koleriĝu.
Donja Irene:
– Kian kapricon vi havas! Ĉu vi pensas, ke mi ne scias de kie venas ĉio tio? Ĉu vi ne vidas, ke mi bone konas la deziron kiu eniris vian paseran kapon? Dio pardonu min!
Donja Francisca:
– Sed, kion vi scias do?
Donja Irene:
– Kiel? Ĉu vi kredas, ke vi povas trompi min? Ho! filino, mi estas ja nejuna, mi scias multe kaj mi havas tro da sagaceco por ke vi povu trompi min.
Donja Francisca:
– (Flanken.) Mi perdiĝis.
Donja Irene:
– Ne kalkulante kun via patrino, – kvazaŭ vi ne havas patrinon. Mi certigas vin, ke se ne estus por tio ĉi, estus ja tute necese eltiri vin el la monaĥinejo. Kvankam mi estus devigata fari la vojiradon piede kaj sole, mi estus eltiranta vin el tie... Mirigas min la ideo de tiu ĉi knabino! Nur ĉar ŝi vivis iomete da tempo inter monaĥinoj ŝi kaptis la kapricon fariĝi monaĥino ŝi ankaŭ! Kion scias ŝi pri tio, kaj kion...? En ĉiuj statoj oni servas Dion, Francinjo, sed la unua devo de filino obeema estas plaĉi sian patrinon, ami ŝin, akompani ŝin, kaj konsoli ŝin en ŝiaj kontraŭaĵoj... Sciu tion, do, se vi ankoraŭ ne scias ĝin.
Donja Francisca:
– Estas vere, patrino. Sed mi neniam intencis forlasi vin.
Donja Irene:
– Ho, tio estas ke mi ne scias...
Donja Francisca:
– Ne, sinjorino, kredu min. Francinjo neniam disiĝos de sia patrino, nek donos al ŝi enuojn.
Donja Irene:
– Pripensu ke estu certa tio kion vi diras.
Donja Francisca:
– Jes, sinjorino, ĉar mi ne scias mensogi.
Donja Irene:
– Nu, filino, vi ja scias kion mi diras. Vi vidas kion vi perdas, kaj vi konos la malĝojon kiun vi donos al mi se vi ne kondutos dece... Ne forgesu tion.
Donja Francisca:
– (Flanken.) Ho, ve!
Don Diego (eniras tra la centra pordo kaj lasas sur la tablo sian ĉapelon kaj bastonon), Donja Irene, Donja Francisca.
Donja Irene:
– Nu, kial tiel malfrue?
Don Diego:
– Tuj kiam mi eliris, mi renkontis la rektoron de Malago kaj doktoron Padilla, kaj ĝis kiam ili plenigis min per ĉokolado kaj kukoj ili ne volis lasi min. (Li sidiĝas apud Donja Irene.) Kaj nun, kiel vi fartas?
Donja Irene:
– Tre bone.
Don Diego:
– Kaj Donja Franciscacinjo?
Donja Irene:
– Donja Franciscacinjo ĉiam rememorema pri siaj monaĥinoj. Mi ĵus diris al ŝi ke nun estas tempo ŝanĝi sistemon kaj pensi sole plaĉi sian patrinon kaj ŝin obei.
Don Diego:
– Diablo! ĉu ŝi tiom rememoras...?
Donja Irene:
– Ĉu vi miras? Ĉe knabinoj... Ili ne scias kion ili deziras, nek kion ili abomenas. En tia aĝo, tiel...
Don Diego:
– Ne; iom post iom, tute ne. Precipe en tiu aĝo la pasioj estas pli fortaj kaj decidemaj ol en nia, kaj des pli neperfekta kaj malforta la saĝeco, ju pli perfortaj estas la agoj de l’ koro. (Li ekkaptas unu manon de Donja Francisca kaj devigas ŝin sidiĝi apud si.) Sed ĉu vere, Donja Francisca, vi volonte reirus en la monaĥinejon?... Diru la veron.
Donja Irene:
– Sed ŝi ne...
Don Diego:
– Permesu, sinjorino! permesu ke ŝi mem respondu.
Donja Francisca:
– Vi bone scias kion mi ĵus diris... Ne volu Dio ke mi kaŭzu al vi malĝojon.
Don Diego:
– Sed tion vi diras tiel malgaje, kaj...
Donja Irene:
– Tio estas komprenebla, sinjoro. Ĉu vi ne vidas...?
Don Diego:
– Silentu, pro Dio, Donja Irene, kaj ne diru al mi tion, kio estas komprenebla. Kio estas komprenebla, tio estas ke la knabino estu plena je timo, kaj ne kuraĝu diri eĉ vorton kiu povas kontraŭstari tion, kion sia patrino volas ke ŝi diru... Sed se tio okazus, ho, ve! kia ridinda rolo estus mia.
Donja Francisca:
– Ne, sinjoro, tion mem kion diras via Moŝto, tion diras mi, la samon. Ĉar mi obeos ĉion, kion ŝi ordonos al mi.
Don Diego:
– Ordoni, karulino mia! Ĉe tiuj ĉi aferoj tiel delikataj la gepatroj saĝaj ne ordonas. Ili inspiras, proponas, konsilas; jes, ili tion faras, ĉion tion; sed ordoni! Kaj poste kiu forpelos la bedaŭrindajn rezultatojn de tio kion ili ordonis? Ĉar, kiel ofte ni vidas geedzojn malfeliĉajn, unuigojn monstrajn efektivigitajn nur ĉar la malsaĝa patro volis ordoni kiam li ne devis ordoni? Kiel ofte mizera virino trovas antaŭtempan morton en la palisaro de klaŭstro ĉar ŝia patrino aŭ ŝia onklino obstinis donaci al Dio ion kion Dio ne deziris. Ho! ne; tio estas malprava. Sciu, Donja Franciscacinjo, ke mi ne estas unu el tiuj homoj kiuj kaŝas siajn difektojn. Mi scias ke nek mia vidiĝo nek mia aĝo estas decaj enamigi iun ajn; sed nek ankaŭ kredis mi ke estas neeble ke knabino saĝa kaj bone edukita povu ami min per tiu amo trankvila kaj konstanta kiu tiom similas amikecon, kiu sola povas doni feliĉecon en edza stato. Por ĝin ricevi mi ne serĉis fraŭlinon el tiuj, kiuj vivadas en honesta libereco... Honesta; ĉar mi ne kulpigas tion kio ne kontraŭstaras la praktikadon de virto. Sed, kiu estas ŝi, el ĉiuj, kiu ne havus jam inklinon al alia amanto pli ŝatinda ol mi? Kaj en Madrido! Pripensu, en ĉefurbo kiel Madrido!... Tiel pensante ŝajnis al mi, ke eble mi trovos ĉe vi kion mi deziris.
Donja Irene:
– Kaj vi povas kredi, sinjoro Don Diego, ke...
Don Diego:
– Mi tuj finos, sinjorino; permesu ke mi finu. Mi bone komprenas, kara Francinjo, kian grandan influon havis sur vian animon la sanktaj kutimoj kiujn vi vidis uzadi en tiu malpeka rifuĝejo de la religio kaj la virto; sed se malgraŭ ĉio tio la fantazio hejtigita, cirkonstancoj neatenditaj, igis vin elekti personon pli indan, sciu ke mi nenion volas perforte. Mi estas verdirema; mia koro kaj mia lango neniam kontraŭdiras unu la alian. Tion saman mi petas al vi, Francinjo, sincerecon. La amo kiun mi havas por vi ne devas igi vin malfeliĉa. Via patrino ne estas kapabla deziri ion nejustan, kaj ŝi scias tre bone ke neniu estas feliĉa per forto. Se vi ne trovas ĉe mi ecojn kiuj vin inklinas, se vi sentas alian ameton en via koro, kredu min, la plej malgranda sekreto kaŭzus al mi multegan bedaŭron.
Donja Irene:
– Ĉu mi povas paroli nun, sinjoro?
Don Diego:
– Ŝi, ŝi devas paroli, kaj sen rememorigisto kaj sen tradukisto.
Donja Irene:
– Kiam mi tion ordonos...
Don Diego:
– Nu, vi povas nun tion ordoni, ĉar estas ŝi, kiu devas respondi. Mi edziĝos kun ŝi; kun vi, ne.
Donja Irene:
– Mi kredas, sinjoro Don Diego, ke nek kun ŝi nek kun mi. Kian opinion havas vi pri ni? Prave diras ŝia baptopatro, kaj tre klare li skribis al mi antaŭ malmultaj tagoj, kiam mi avizis lin pri tiu ĉi fianĉiĝo. Ĉar, kvankam li ne revidis ŝin de la tago kiam li tenis ŝin en preĝejo, li amas ŝin multege, kaj al ĉiuj kiuj traveturas Burgon de Osma li demandas kiel ŝi fartas, kaj senĉese li sendas komplimentojn per la kondukisto.
Don Diego:
– Bone, sinjorino, kion skribis la baptopatro? Aŭ, pli bone parolante, kian rilaton havas tio ĉio al la afero kiu nun okupas nin?
Donja Irene:
– Jes, sinjoro, ĝi havas rilaton; jes, sinjoro. Kaj kvankam mi mem tion diras, mi certigas al vi ke eĉ pastro ia de Atocha neniam verkis leteron pli bonan ol tiu, kiun li sendis pri la edziniĝo de la knabino... Kaj li ne estas profesoro, nek abituriento, nek io simila, sed ordinara homo, kvazaŭ negrava, simpla burĝo, kiu havas mizeran oficon kie li apenaŭ perlaboras sufiĉon por manĝi... Sed li estas tre ruza, kaj scias ĉion, kaj havas mirindan facilecon paroladi kaj skribas laŭ ĝojiga stilo, preskaŭ la tuta letero estis verkita Latine, – ĉu vi aŭdas? kaj en ĝi li donis tre prudentajn konsilojn. Ŝajnas ke li perfekte divenis tion ĉi, kiu nun okazas al ni.
Don Diego:
– Sed, sinjorino, neniel okazas afero ia kiu povas vin ofendi.
Donja Irene:
– Kial? Ĉu vi volas ke mi ne ofendiĝu aŭdante vin paroli pri mia filino laŭ maniero, kiu... Ŝi, kun aliaj amoj aŭ duboj!... Nu, se tiaj ekzistus... Dio pardonu min!... mi mortigus ŝin per batoj; ĉu vi scias? Respondu al li tuj, tial ke li volas, ke vi parolu kaj mi silentu. Rakontu al li kiom da amantoj vi lasis en Madrido, kiam vi estis dudekjara, kaj tiujn, kiujn vi havis en la monaĥinejo ĉe tiu sankta virino. Diru tion por ke li trankviliĝu, kaj...
Don Diego:
– Mi, sinjorino, estas pli trankvila ol vi.
Donja Irene:
– Respondu al li.
Donja Francisca:
– Mi ne scias kion respondi. Vi estas tiel kolerigitaj.
Don Diego:
– Ne, karulino; tio ĉi estas nur iom klarigi tion, kion oni devas diri, sed koleri! neniel. Donja Irene scias kiom mi estimas ŝin.
Donja Irene:
– Jes, sinjoro, mi tion scias, kaj mi estas tre dankema pro la favoroj, kiujn vi faris al ni... kaj precipe por tio...
Don Diego:
– Neniu parolu pri danko; ĉio tio kion mi povas fari estas malmulta... Mi nur deziras ke Donja Franciscacinjo estu kontenta.
Donja Irene:
– Nu, ĉu ŝi ne tia estas? Respondu.
Donja Francisca:
– Jes, sinjoro, mi estas kontenta.
Don Diego:
– Kaj ke la ŝanĝo de stato kiu alproksimiĝas ne kaŭzu al ŝi la plej malgrandan bedaŭron.
Donja Irene:
– Ne, sinjoro; tute kontraŭe. Edziĝo pli ŝatinda al ĉiuj ne estas imagebla.
Don Diego:
– Sub tiu supozo mi povas certigi vin ke ŝi neniam havos kaŭzon penti. En nia hejmo ŝi vivos amata kaj adorata; kaj mi esperas ke per bonaĵoj mi meritos ŝian estimon kaj amikecon.
Donja Francisca:
– Mi dankas vin, sinjoro Don Diego... Al orfulino malriĉa, senhelpa kiel mi!...
Don Diego:
– Sed de ecoj tiel estimindaj, ke ili ŝin indigas je pli granda riĉeco.
Donja Irene:
– Venu tien ĉi, venu... Venu tien ĉi, filino mia!
Donja Francisca:
– Patrineto!
(Donja Francisca leviĝas, ĉirkaŭprenas sian patrinon, kaj ili sin karesas reciproke.)
Donja Irene:
– Ĉu vi vidas kiom mi amas vin?
Donja Francisca:
– Jes, sinjorino.
Donja Irene:
– Kaj kiom mi serĉas vian feliĉecon; ĉar mia sola celo estas vidi vin loĝigita antaŭ ol mi mortu.
Donja Francisca:
– Mi bone scias tion.
Donja Irene:
– Karulino mia! Ĉu vi estos bona?
Donja Francisca:
– Jes, sinjorino.
Donja Irene:
– Ho! vi ne scias kiom vin amas via patrino.
Donja Francisca:
– Sed, ĉu mi do ne amas vin?
Don Diego:
– Ni foriru, ni foriru de tie ĉi. (Leviĝas Don Diego, kaj poste Donja Irene.) Iu povas alveni kaj trovi nin tri plorantajn kiel tri infanoj.
Donja Irene:
– Jes; vi parolas prave.
(Ili du iras en la ĉambron de Donja Irene. Donja Francisca iras poste; kaj Rita, kiu eniras tra la centra pordo, ŝin haltigas.)
Rita, Donja Francisca.
Rita:
– Fraŭlino... He! Silenton! Fraŭlino...
Donja Francisca:
– Kion vi volas?
Rita:
– Li venis.
Donja Francisca:
– Kiel?
Rita:
– Li ĵus alvenis. Mi donis al li kareson, – petante al vi pardonon – kaj nun li supreniras la ŝtuparon.
Donja Francisca:
– Ho, Dio!... Kion mi devas fari?
Rita:
– Belega demando! Nun estas plej grave ne perdi tempon per amindumaj sensencaĵoj... Al la afero... kaj prudente. Kaj memoru ke en la loko, kie ni trovas nin la interparolado ne povas esti tre longa... Jen li estas.
Donja Francisca:
– Jes; estas li.
Rita:
– Mi foriras vigligi tiujn personojn... Kuraĝon, fraŭlino, kaj decidecon. (Ŝi eniras la ĉambron de Donja Irene.)
Donja Francisca:
– Ne, ne, ĉar mi ankaŭ... Sed ne konvenas...
Don Carlos (eniras tra la centra pordo), Donja Francisca.
Don Carlos:
– Francinjo!... Ĉarmulino mia!... Jen mi estas. Kiel vi fartas, belulino? kiel?
Donja Francisca:
– Bonvenon al vi.
Don Carlos:
– Kial tiel malĝoja? Ĉu ne meritas mia alveno pli da ĝojo?
Donja Francisca:
– Estas vere. Sed ĵus okazis al mi aferoj kiuj frenezigas min. Ĉu vi scias?... Jes, vi ja scias. Post kiam mi skribis tiun leteron, oni venigis min... Morgaŭ Madridon... Tie estas mia patrino.
Don Carlos:
– Kie?
Donja Francisca:
– Tie, en tiu ĉambro. (Montrante la ĉambron de Donja Irene.)
Don Carlos:
– Sola?
Donja Francisca:
– Ne, sinjoro.
Don Carlos:
– Ĉu kun la fianĉo edzigota? (Li alproksimiĝas al la ĉambro de Donja Irene, haltas kaj revenas.) Plibone... Sed, ĉu ne estas alia kun ŝi?
Donja Francisca:
– Neniu plu... Kion vi pensas fari?
Don Carlos:
– Se mi forlasus min al mia pasio kaj al tio kion inspiras al mi tiuj okuloj, bravegaĵon... Sed tempo restas... Li ankaŭ povas esti homo de honoro, kaj ne estas juste insulti lin, tial ke li amas virinon tiel indan je amo. Mi ne konas vian patrinon... ho! nun nenio estas farebla... Via famo postulas la unuan prizorgon.
Donja Francisca:
– Estas granda ŝia obstino ke mi edziniĝu kun li.
Don Carlos:
– Tio ne malhelpas.
Donja Francisca:
– Ŝi volas ke tiu ĉi edziĝo efektiviĝu tuj kiam ni alvenos Madridon.
Don Carlos:
– Kial? Ne, neniam.
Donja Francisca:
– Ambaŭ interkonsentis kaj diras...
Don Carlos:
– Bone... Ili diros... Sed ne estas eble...
Donja Francisca:
– Mia patrino senĉese parolas al mi nur pri tio. Ŝi minacas min; ŝi plenigis min je timo... Li ankaŭ urĝas min, promesas al mi tiom da bonaĵoj, mi...
Don Carlos:
– Kaj vi, kian esperon donas vi al li? Ĉu vi promesis ami lin multe?
Donja Francisca:
– Sendankemulo!... Ĉu vi ne scias ke?... Sendankemulo!
Don Carlos:
– Jes, jes, mi scias, Francinjo... Mi estas via unua amo.
Donja Francisca:
– Kaj mia lasta.
Don Carlos:
– Kaj mi perdos la vivon antaŭ ol forlasi la lokon kiun mi havas en tiu koro... Ĝi estas tute mia... Ĉu ne?
Donja Francisca:
– Kies do povas ĝi esti?
Don Carlos:
– Ĉarmulino! Kia dolĉa espero vivigas min!... Unu sola vorto el tiu buŝo certigas min... Ĝi kuraĝigas min por ĉio... Resume, jen mi estas. Ĉu vi venigis min por ke mi defendu vin, liberigu vin, plenumu devon mil kaj mil foje promesitan? Nu, ĝuste pro tio mi venis. Se vi morgaŭ iros Madridon, mi ankaŭ tien iros. Via patrino scios kiu mi estas. Tie mi povas kalkuli kun la favoro de ia maljunulo bonega kaj estimata, kiun, pli bone ol onklo, mi devas nomi amiko kaj patro. Li ne havas parencon pli proksiman aŭ pli amatan ol mi; li estas riĉa, kaj se la bonaĵoj de riĉeco havas por vi allogon ian, tiu ĉi cirkonstanco aldonos feliĉaĵojn al nia unuiĝo.
Donja Francisca:
– Kaj kian valoron havas por mi la tutaj riĉaĵoj de la mondo?
Don Carlos:
– Mi ja scias. Ambicio ne povas agiti spiriton tiel puran.
Donja Francisca:
– Ami kaj esti amata... Nek deziras mi pli, nek konas mi pli grandan feliĉon.
Don Carlos:
– Ne ekzistas alia... Sed vi devas trankviliĝi kaj atendi ĝis kiam la ŝanco ŝanĝos nian nunan bedaŭron por daŭra feliĉeco.
Donja Francisca:
– Sed, kiel ni agos por ke mia bona patrino ne ricevu malĝojon?... Ŝi amas min tiom!... Mi ĵus diris al ŝi ke mi ne malĝojigos ŝin, ke neniam mi forlasos ŝin, ke ĉiam mi estos obeema kaj bona... Kaj ŝi karesis min tiel kortuŝita! Ŝi restis tiel konsolita pro la malmulto kiun mi sukcesis eldiri... Mi ne scias, mi ne scias, kian vojon vi trovos por ke ni ne enfalu en tiujn ĉi danĝerojn.
Don Carlos:
– Mi ĝin serĉos... Ĉu vi ne konfidos je mi?
Donja Francisca:
– Nepre, mi konfidas. Ĉu vi kredas ke mi estus viva se tiu espero ne vivigus min? Sola kaj nekonata de ĉiuj, kion mi povus fari? Se vi ne estus veninta, mia melankolio estus mortiginta min, ĉar mi ne havas iun al kiu mi turnus min, nek al kiu mi povus komuniki ĝian kaŭzon. Sed vi kondutis kiel nobelo kaj amanto, kaj per via alveno vi ĵus donis al mi la plej bonan pruvon de via granda amo. (Kortuŝita ŝi ekploras.)
Don Carlos:
– Kia ploro!... Kiel ĝi konvinkas!... jes, Francinjo, mi sola sufiĉas por defendi vin kontraŭ ĉiuj kiuj subpremos vin. Kiu kuraĝos kontraŭstari amanton akceptitan? Nenion timu.
Donja Francisca:
– Ĉu vere?
Don Carlos:
– Nenion... La amo unuigis niajn korojn per fortaj ligiloj, kaj nur la morto povas ilin diskunigi
Rita, Don Carlos, Donja Francisca.
Rita:
– Fraŭlino, eniru, eniru. Via patrino demandas pri vi. Mi iras alporti la vespermanĝon kaj poste ili tuj kuŝiĝos. Kaj vi, sinjoro amindumanto, vi povas disponi je vi mem.
Don Carlos:
– Jes; ne konvenas veki suspekton. Mi ne bezonas diri plu.
Donja Francisca:
– Nek mi ankaŭ.
Don Carlos:
– Ĝis morgaŭ, per la taglumo ni vidos tiun ĉi faman konkuranton.
Rita:
– Sinjoron tre respektindan, tre riĉan, tre prudentan, kiu portas longan ĵakon kaj blankan ĉemizon, kaj li havas sesdek tutajn jarojn sub sia peruko. (Ŝi foriras tra la centra pordo.)
Donja Francisca:
– Ĝis morgaŭ.
Don Carlos:
– Adiaŭ, Francinjo.
Donja Francisca:
– Iru kuŝiĝi kaj ripozi.
Don Carlos:
– Ripozi kun ĵaluzo!
Donja Francisca:
– Pri kiu?
Don Carlos:
– Bonan nokton. Dormu bone, Francinjo
Donja Francisca:
– Dormi kun amo!
Don Carlos:
– Adiaŭ, ĉarmulino.
Donja Francisca:
– Adiaŭ (Ŝi eniras la ĉambron de D.a Inés.)
Don Carlos (promenante maltrankvile), Kalamoĉo.
Don Carlos:
– Forpreni ŝin de mi?... Ne, li estu kiu ajn, li ne forprenos ŝin de mi... Nek estos ŝia patrino tiel malsaĝa, tiel obstina pro tiu edziĝo, kiam ŝi ekscios ke ŝia filino malamas ĝin... kaj ke mi min intermetas... Sesdek jaroj!... Ĝuste li devas esti tre riĉa... La mono!... Malbenita estu ĝi, kiu kreas tiom da malpaco!
Kalamoĉo:
(enirante tra la centra pordo.) – Nu, sinjoro, ni havas duonon da kaprido rostita kaj... almenaŭ ĝi ŝajnas kaprido... Ni havas belegan salaton de kresoj sen miksaĵo ia de malbonaj herboj, bone lavitan, sekigitan kaj pretigitan per tiuj ĉi pekaj manoj miaj, tiel ke ne estas eble havi ion pli bongustan. Blankan panon, kaj trijaran vinon... sekve, se ni devas manĝi kaj dormi, mi opinias, ke...
Don Carlos:
– Bone. Kie ni manĝos?
Kalamoĉo:
– Malsupre. Tie mi pretigis tablon mallarĝan, mizeran, kiu ŝajnas plibone stablon de forĝisto.
Rita:
– (Enirante tra la centra pordo kun kelkaj teleroj, tasoj, kuleroj kaj tablotuko). Kiu petas supon?
Don Carlos:
– Profiton al vi!
Kalamoĉo:
– Se estas ia belulineto kiu volas manĝi kapridon rostitan, ŝi levu fingron.
Rita:
– La belulineto jam manĝis duonon da telerego da hakaĵo... Sed mi dankas, sinjoro militisto. (Ŝi eniras en la Ĉambron de Donja Irene).
Kalamoĉo:
– Dankema vi plaĉas al mi, adorata.
Don Carlos:
– Nu, ni iru.
Kalamoĉo:
– Ho! ho! ho! (Kalamoĉo ekiras al la centra pordo kaj revenas; li alproksimiĝas al Don Carlos, kaj ili interparolas sekrete ĝis fino de la sceno, kiam Kalamoĉo paŝas antaŭen kaj salutas Simonon). He! silentu; mi diras...
Don Carlos:
– Kion?
Kalamoĉo:
– Ĉu vi ne vidas tiun, kiu venas tien ĉi?
Don Carlos:
– Ĉu estas Simono?
Kalamoĉo:
– Li mem... Sed kiel diable li...
Don Carlos:
– Kaj kion ni faros?
Kalamoĉo:
– Mi ne scias. Demandi, mensogi kaj... Ĉu vi donas permeson por...?
Don Carlos:
– Jes, mensogu tiom kiom vi volos... Kial estas veninta tien ĉi tiu homo?
Simono (eniras tra la centra pordo), Don Carlos, Kalamoĉo.
Kalamoĉo:
– Simono, ĉu estas vi?
Simono:
– Saluton, Kalamoĉo. Kiel vi fartas?
Kalamoĉo:
– Bonege.
Simono:
– Kiom mi ĝojas pro...
Don Carlos:
– Nu, ĉu vi en Alcalá? Kio nova okazas do?
Simono:
– Ho! ĉu vi, sinjoro, estis tie? Diablo!
Don Carlos:
– Kaj mia onklo?
Simono:
– Tre sana.
Kalamoĉo:
– Sed, ĉu li restis en Madrido, aŭ...
Simono:
– Kiu estus dirinta al mi...? Kiel strange! Neniam pensis mi, ke... Kaj vi, ĉian fojon pli bela... Do, vi venis vidi vian onklon, ĉu ne?
Kalamoĉo:
– Sendube vi alportas depeŝon de via mastro?
Simono:
– Kaj kiel varmega mi estis? kaj kia polvo sur la vojo! Hu!
Kalamoĉo:
– Verŝajne vi venis kolekti monon, ĉu ne?
Don Carlos:
– Kredeble. Ĉar mia onklo havas tiun bieneton en Ajalviro... Ĉu vi ne venis por tio?
Simono:
– Kaj kia fripono rezultas la administranto! Neniam mi vidis en la tuta kamparo laboriston pli ruzan aŭ pli disputeman. Nu, ĉu vi venis de Zaragozo?
Don Carlos:
– Nu, imagu vi...
Simono:
– Aŭ ĉu vi tien iras?
Don Carlos:
– Kien?
Simono:
– Zaragozon. Ĉu ne estas tie la regimento?
Kalamoĉo:
– Sed, amiko, ni foriris la pasintan someron de Madrido. Ĉu ni ne devas esti vojaĝintaj pli ol kelkaj mejloj?
Simono:
– Kion mi scias? Iuj vojaĝas poŝte kaj estas pli ol kvar monatoj sur la vojo. Ĝi devas esti malbonega vojo.
Kalamoĉo:
(flanken, sin apartigante de Simono). – Malbenita vi estu, kaj via vojo, kaj la friponino kiu naskis vin!
Don Carlos:
– Sed, ankoraŭ vi ne diris, ĉu mia onklo estas en Madrido aŭ en Alcalá, nek kial vi venis, nek...
Simono:
– Vi estas prava... Mi tuj rakontos... Bone, do... Nu, la mastro diris...
Don Diego, Don Carlos, Simono, Kalamoĉo.
Don Diego:
(parolante interne). – Ne, ne estas necese; ĉar estas lumo tie ĉi. Bonan nokton, Rita. (Don Carlos ŝanceliĝas, kaj apartigas sin al la fundo de l’ teatro.)
Don Carlos:
– Mia onklo!
Don Diego:
– Simono! (Eliras Don Diego el la ĉambro de Donja Irene, sin direktante al sia propra; li ekvidas Don Carlos kaj alproksimiĝas al li. Simono prezentas lumon kaj tuj lasas la kandelon sur la tablon.)
Simono:
– Jen mi estas, sinjoro.
Don Carlos:
– Ĉio perdiĝis.
Don Diego:
– Nu... sed, kiu estas tiu?
Simono:
– Amiko via, sinjoro.
Don Carlos:
– Mi mortas.
Don Diego:
– Kial amiko? Kiel? Alportu tiun lumon.
Don Carlos:
– Onklo! (Li volas kisi la manon de Don Diego, kiu kolere apartigas lin.)
Don Diego:
– For de tie ĉi!
Don Carlos:
– Sinjoro!
Don Diego:
– For! Mi ne scias kial mi ne... Kion vi faras tie ĉi?
Don Carlos:
– Se vi ekkoleras kaj...
Don Diego:
– Kion vi faras tie ĉi?
Don Carlos:
– Mia malfeliĉo venigis min.
Don Diego:
– Ĉiam kaŭzante al mi enuon, ĉiam. Sed... (alproksimiĝante al Don Carlos), kion vi diras? Ĉu vere vi havas malfeliĉon?... Diru do, kio okazis? Kial estas vi tie ĉi?
Kalamoĉo:
– Tial ke li respektegas vin kaj li tre amas vin, kaj...
Don Diego:
– Al vi mi nenion demandas. Kial vi forlasis Zaragozon sen mia permeso? Kial vi timas ekvidante min? Ion vi faris; jes, certe, vi faris ian sensencaĵon, kiu kostos la vivon al via malfeliĉa onklo.
Don Carlos:
– Ne, sinjoro, ĉar mi neniam forgesos la principojn de veremeco kaj prudento, kiujn vi tiel ofte inspiris al mi.
Don Diego:
– Kial vi venis, do? Ĉu estas duelo? Ĉu estas ŝuldoj? Ĉu estas ia malpaco kun viaj ĉefoj? Liberigu min de tiu dubo, Carlos... Filo mia, senigu min je tiu malkvieto.
Kalamoĉo:
– Nu, tio ĉio estas nur ke...
Don Diego:
– Mi jam diris ke vi silentu... Venu ĉi tien. (Ekkaptante unu manon de Don Carlos, li apartigas sin kun li en angulon de l’ teatro kaj mallaŭte parolas kun li.) Diru al mi kio okazas?
Don Carlos:
– Malsaĝaĵo, manko de obeo al vi. Veni Madridon sen via antaŭa permeso... Mi multe pentas, ĉar vi tiel ĉagreniĝis ekvidinte min.
Don Diego:
– Kaj krom tio, kio okazas?
Don Carlos:
– Nenio, sinjoro.
Don Diego:
– Sed kia malfeliĉo estas tiu pri kiu vi parolis?
Don Carlos:
– Nenia. Renkonti vin en tiu ĉi loko... kaj tiom ĉagreni vin kiam mi esperis surprizi vin en Madrido, estadi ĉe vi kelkajn semajnojn, kaj reveni kontente tial ke mi vidis vin.
Don Diego:
– Ĉu ne estas pli ol tio?
Don Carlos:
– Ne, sinjoro.
Don Diego:
– Pripensu bone.
Don Carlos:
– Ne, sinjoro. Por tio mi venis. Nenio pli estas.
Don Diego:
– Sed ne diru al mi... Estas neeble ke tiaj forkuradoj... Ne, sinjoro... Kiu do povus konsenti, ke oficiro foriru kiam li havas tiun kapricon, kaj tiamaniere forlasu siajn standardojn?... Ĉar se tiaj ekzemploj ofte ripetiĝus, adiaŭ, disciplino milita... Resume, tio ne povas esti.
Don Carlos:
– Konsideru, sinjoro, ke ni estas en paca tempo: ke en Zaragozo ne estas bezone deĵori tiel vigle, kiel en aliaj garnizonoj, kie oni ne permesas ripozi la militistaron... kaj fine, vi povas supozi, ke mia vojaĝo havas aprobon kaj permeson de miaj estroj; ke mi ankaŭ zorgas pri mia bona famo, kaj ke kiam mi foriris mi estis certa, ke mi ne estas necesa tie.
Don Diego:
– Oficiro estas ĉiam necesa por siaj soldatoj. La reĝo havas lin tie por ke li instruu ilin, protektu ilin kaj donu al ili ekzemplon de disciplino, de kuraĝo kaj virto.
Don Carlos:
– Vi estas prava; sed mi jam diris la kaŭzojn...
Don Diego:
– Ĉiuj tiuj kaŭzoj nenion valoras. Kial vi eksentis tian deziron vidi vian onklon? Tio kion volas via Moŝta onklo ne estas vin vidi ĉiusemajne, sed scii ke vi estas homo prudenta kaj ke vi plenumas viajn devojn. Tio estas kion li volas... Sed... (Li laŭtigas la voĉon kaj promenas maltrankvile), mi aranĝos tiel, ke tiaj petolaĵoj ne ripetiĝos. Kion vi devas nun fari, tio estas ke vi tuj foriru.
Don Carlos:
– Sinjoro, se...
Don Diego:
– Nepre, kaj tuj. Vi ne povas dormi tie ĉi.
Kalamoĉo:
– Sed la ĉevaloj ne povas plu kuri, nek sin movi.
Don Diego:
– Forportu ilin do (al Kalamoĉo), kun la valizoj al la gastejo ekster muroj. Vi (al don Carlos), ne dormos tie ĉi.
Iru (al Kalamoĉo), vi, fripono, rapidu. Ĉio suben. Pagu la kalkulon, selu la ĉevalojn kaj marŝu... Helpu lin, (al Simono). Kiom da mono vi havas?
Simono:
– Mi havas ĉirkaŭ kvar aŭ ses uncojn. (Li prenas kelkajn monerojn el monujo kaj donas ilin al Don Diego.)
Don Diego:
– Donu al mi... Nu, kion vi faras? Ĉu mi ne diris ke tuj? Flugu. Kaj vi (al Simono), iru kun li, helpu lin kaj ne revenu ĝis kiam ili estos foririntaj. (La du servistoj eniras la ĉambron de Don Carlos.)
Don Diego, Don Carlos.
Don Diego:
– Prenu. (Li donas al li la monon.) Tio ĉi sufiĉas por la vojaĝo. Kiam mi tion ordonas, mi bone scias kion mi faras. Ĉu vi ne scias, ke estas ĉio por via bono, kaj ke via alveno tien ĉi estas malsaĝaĵo? Vi ne devas malĝoji pro tio, nek kredi ke estas manko je amo... Vi ja scias ke mi ĉiam amis vin, kaj se vi kondutos konvene mi estos via amiko, kiel mi ĉiam estis.
Don Carlos:
– Mi ja scias.
Don Diego:
– Bone, do, obeu kion mi ordonis.
Don Carlos:
– Mi nepre tion faros.
Don Diego:
– Al la gastejo ekster muroj. (Al la du servistoj kiuj eliras el la ĉambro de Don Carlos kun liaj pakaĵoj, kaj foriras tra la centra pordo). Tie vi povos dormi dum la ĉevaloj manĝos kaj ripozos, kaj ne revenu tien ĉi sub ia ajn preteksto, nek returnen iru en la urbon... memoru! kaj je la tria aŭ la kvara, marŝu. Ne forgesu, ĉar mi ekscios je kiu horo vi foriris. Ĉu vi komprenas?
Don Carlos:
– Jes, sinjoro.
Don Diego:
– Atentu ke vi tion faros.
Don Carlos:
– Jes, sinjoro, mi faros kiel vi ordonas.
Don Diego:
– Bone, adiaŭ. Ĉion mi pardonas al vi. Dio estu kun vi... Kaj mi ankaŭ ekscios kiam vi estos alveninta Zaragozon. Ne imagu, ke mi nescias kion vi faris la lastan fojon.
Don Carlos:
– Kion, do, mi faris?
Don Diego:
– Ĉu mi ne diris, ke mi scias kaj ke mi pardonas? Kion pli vi volas? Ne estas nun necese pritrakti tion. Foriru.
Don Carlos:
– Restu kun Dio. (Li kvazaŭ foriras kaj revenas.)
Don Diego:
– Ĉu vi ne kisas la manon de via onklo?
Don Carlos:
– Mi ne kuraĝis. (Li kisas la manon de Don Diego kaj ili ĉirkaŭprenas sin.)
Don Diego:
– Ĉirkaŭprenu min; eble ni ne revidos nin.
Don Carlos:
– Kion vi diras? Tion ne permesu Dio!
Don Diego:
– Kiu scias, filo mia? Ĉu vi havas ŝuldojn? Ĉu vi bezonas ion?
Don Carlos:
– Ne, sinjoro. Nuntempe ne.
Don Diego:
– Strange, ĉar vi estas ĉiam malŝparema. Ĉar vi kalkulas kun la monujo de via onklo... Bone, do, mi skribos al S.ro Aznar, ke li donu al vi cent doblonojn por mia konto. Kaj atentu pri la maniero elspezi ilin. Ĉu vi kartludas?
Don Carlos:
– Ne, sinjoro, neniam je mia vivo.
Don Diego:
– Atentu pri tio. Nu, bonan vojaĝon. Kaj ne trovarmigu vin; tagveturoj mezegrandaj kaj ne pli... Ĉu vi foriras kontente?
Don Carlos:
– Ne, sinjoro, ĉar vi amas min multe vi kovras min per bonfaraĵoj kaj mi pagas vin malbone.
Don Diego:
– Ni ne parolu plu pri la pasinto... Adiaŭ.
Don Carlos:
– Ĉu vi restas kolerigita de mi?
Don Diego:
– Ne, ne, vere. Mi enuiĝis iom, sed tio ja pasis. (Metante siajn du manojn sur la ŝultrojn de Don Carlos.) Kondutu kiel saĝulo.
Don Carlos:
– Ne dubu pri tio.
Don Diego:
– Kiel honorinda oficiro.
Don Carlos:
– Mi tion promesas.
Don Diego:
– Adiaŭ, Carlos. (Ili ĉirkaŭprenas sin.)
Don Carlos:
– (Aparte, forirante tra la centra pordo.) Kaj mi forlasas ŝin! Mi perdas ŝin por ĉiam!
Don Diego.
Sufiĉe bone tio aranĝiĝis... Poste li ekscios ĝin, feliĉe... Sed tion skribi al li ne estas same kiel... Jam farita, ne estas grave... Li, ĉiam tiel respekta por sia onklo!... Li estas el oro!
(Li forviŝas siajn larmojn, prenas kandelon, kaj eniras sian ĉambron. La teatro restas malluma kaj sola dum mallonga tempo.)
Donja Francisca, Rita.
(Ili eliras el la ĉambro de Donja Irene. Rita portas kandelon kaj metas ĝin sur la tablon.)
Rita:
– Tie ĉi estas granda silento.
Donja Francisca:
– Ili devas esti jam kuŝiĝintaj... Kredeble ili estas tre lacaj.
Rita:
– Ĝuste.
Donja Francisca:
– Veturado tiel longa!
Rita:
– Devigita de amo, fraŭlino.
Donja Francisca:
– Jes, vi prave parolas: amo... Kaj mi mem, kion mi ne farus por li?
Rita:
– Sed tiu ĉi ne estos la lasta mirindaĵo. Kiam ni alvenos Madridon, tiam ni vere vidos. Tiu malfeliĉulo Don Diego, kian ĉagrenegon li ricevos! Kaj aliparte li estas sinjoro tiel bona, ke estas domaĝe...
Donja Francisca:
– Nu, ĝuste de tio devenas ĉio. Se li estus homo malestiminda, mia patrino ne estus akceptinta lian peton, nek mi estus devigata kaŝi mian enuon. Sed la afero jam ŝanĝiĝis, Rita. Don Felix venis kaj mi nun timas neniun. Estante mia sorto regata de li, mi konsideras min la plej feliĉa el ĉiuj virinoj.
Rita:
– Ha! okaze mi memoras... Kaj ŝi tiel rekomendis al mi... Estas videble ke pro tiu ĉi amindumado mia spirito estas... Mi tuj alportos ĝin... (Ŝi turnas sin al la ĉambro de Donja Irene.)
Donja Francisca:
– Kien vi iras?
Rita:
– Serĉi la turdon, ĉar mi preskaŭ forgesis retiri ĝin el tie.
Donja Francisca:
– Jes, alportu ĝin; ke ĝi ne komencu preĝadi kiel hieraŭ nokte... Oni lasis ĝin apud la fenestro... Sed zorgeme, ne veku la patrinon.
Rita:
– Jes; aŭskultu la bruon de ĉevaloj kiuj paŝas tie malsupre. Ĝis alveno al nia strato de la Lupo, numero 7, dua etaĝo, estas neutile pensi pri dormo... Kaj tiu malbenita pordego kiu knaras tiel...
Donja Francisca:
– Vi povas preni la kandelon.
Rita:
– Ne estas necese; mi scias kie ĝi troviĝas. (Ŝi foriras en la ĉambron de Donja Irene.)
Simono (eniras tra la centra pordo), Donja Francisca.
Donja Francisca:
– Mi kredis ke vi estas kuŝiĝintaj.
Simono:
– La mastro sendube tion faris, sed mi ankoraŭ ne scias kie mi kuŝiĝos... kaj mi estas tiel dormema.
Donja Francisca:
– Kiaj personoj ĵus alvenis?
Simono:
– Neniu. Estas iuj, kiuj estis tie ĉi kaj ili ĵus foriris.
Donja Francisca:
– La kondukistoj?
Simono:
– Ne, fraŭlino. Oficiro kun servisto, kiuj iras Zaragozon, laŭ kion oni diras.
Donja Francisca:
– Kiuj, diras vi, ili estas?
Simono:
– Ia subkolonelo kun sia servisto.
Donja Francisca:
– Kaj ili estis tie ĉi?
Simono:
– Jes, fraŭlino, tie en tiu ĉambro.
Donja Francisca:
– Mi ne vidis ilin.
Simono:
– Ŝajnas ke ili alvenis hodiaŭ post-tagmeze... Kredeble ili jam finis sian aferon... Nu, ili foriris... Bonan nokton, fraŭlino. (Li eniras la ĉambron de Don Diego.)
Rita, Donja Francisca.
Donja Francisca:
– Ho, Dio mia de mia spirito! Kio estas tio ĉi? Mi ne povas stari surpiede... Malfeliĉulino! (Ŝi sidiĝas sur seĝon apud la tablo.)
Rita:
– Fraŭlino, mi alvenas mortante. (Ŝi kunportas la kaĝon de la turdo, kaj metas ĝin sur la tablon, malfermas la pordon de la ĉambro de don Carlos, kaj revenas.)
Donja Francisca:
– Ho, estas certe! Ĉu vi ankaŭ scias?
Rita:
– Lasu min; mi ankoraŭ ne kredas, kion mi vidis... Tie ĉi estas neniu... nek valizoj, nek vestoj, nek... sed kiel li povis trompi min?... Mi mem vidis ilin forirantajn.
Donja Francisca:
– Ĉu estis ili?
Rita:
– Jes, fraŭlino; ili du.
Donja Francisca:
– Sed ĉu ili forlasis la urbon?
Rita:
– Mi vigligis ilin ĝis kiam ili trairis la Pordegon de Martiroj. Ĝi estas tre proksima.
Donja Francisca:
– Kaj ĉu tiu estas la vojo al Aragono?
Rita:
– Tiu estas.
Donja Francisca:
– Malinda! Malindulo!
Rita:
– Fraŭlino!
Donja Francisca:
– Kiel ofendis vin tiu ĉi malfeliĉulino?
Rita:
– Mi estas tute tremante... Sed... Tio estas nekomprenebla. Mi ne povas diveni la kaŭzojn de tia ago.
Donja Francisca:
– Ĉu mi ne amis lin pli ol mian vivon? Ĉu li ne vidis min freneza pro amo?
Rita:
– Mi ne scias kion diri pripensante agon tiel hontan.
Donja Francisca:
– Kion vi povas diri? Ke li neniam amis min, nek estas viro honorinda. Kaj li venis por tio! Min trompi, min forlasi tiamaniere! (Ŝi leviĝas, kaj Rita subtenas ŝin.)
Rita:
– Pensi ke lia alveno havis alian celon ne ŝajnas al mi nature... Ĵaluzo... Kial povas li esti ĵaluza? Kaj tio mem devis enamigi lin ankoraŭ pli. Li ne estas timemulo kaj estas neutile diri, ke li timis sian konkuranton.
Donja Francisca:
– Vi laciĝas vane. Diru ke li estas perfidulo, diru ke li estas monstro de krueleco, kaj vi ĉion diros.
Rita:
– Ni foriru el tie ĉi, ĉar iu povas alveni.
Donja Francisca:
– Jes, ni foriru... Iru ni ploregi... Kaj en kia situacio li lasas min! Sed ĉu vi vidas kian friponon?
Rita:
– Jes, fraŭlino, mi ja konas lin.
Donja Francisca:
– Kiel bone li sciis ŝajnigi!... Kaj kun kiu? Kun mi. Sed ĉu mi meritis, ke oni tiel honte trompu min? Ĉu meritis mia amo tiun rekompencon? Dio de mia vivo! Kia estas mia krimo, kia ĝi estas?
(Rita prenas la kandelon, kaj ili du iras en la ĉambron de Donja Francisca.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.