La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FIRMAO DE LA KATO KIU PILKLUDAS

Aŭtoro: Honoré de Balzac

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA NOVELO

Meze de la strato Sta Deniso, preskaŭ ĉe la angulo de la strato Petit-Lion (Leonido), ekzistis ne antaŭlonge unu el tiuj konservindaj domoj, kiuj liveras al la historiistoj la eblecon rekonstrui analogie la antikvan Pariz-on. La falminacantaj muroj ŝajnis esti iam kovritaj per multkoloraj hieroglifoj. Kian alian nomon la vagulo povis doni al la X kaj al la V, kiujn desegnis sur la fasado la oblikaj aŭ diagonalaj traboj en la kalkŝmiraĵo per paralelaj fendetoj? Fakte ĉe la preterpaso, ankaŭ de la plej malpezaj veturiloj, ĉiu el tiuj traboj moviĝis en sia enĉizo. Tiu respektinda konstruaĵo estis superita de triangula tegmento, kies neniun modelon baldaŭ oni vidos en Parizo. Tiu kovrilo tordita per la malbonaj veteroj de la pariza klimato antaŭstaris ĝis tri futoj super la strato, tiom por protekti kontraŭ la pluvo la pordsojlon, kiom por ŝirmi la muron de la subtegmento kaj ĝian senapogan lukon. Tiu lasta etaĝo estis konstruita el tabuloj najlitaj unu sur la alia, kiel ardezoj, sendube por ne tro pezi sur tiu nefirma domo.

En pluveca mateno de monato Marto, junulo zorge envolvita en sia mantelo staris sub la elstara tegmento de butiko kontraŭ tiu malnova loĝejo kaj ŝajnis observi ĝin kun entuziasmo de arkeologo. En vero, tiu restaĵo de la XVI-centjara burĝaro povis prezenti al la observanto pli ol unu solvotan problemon. Ĉiu etaĝo montris sian apartecon. Ĉe la unua kvar fenestroj longaj, mallarĝaj, proksimaj unu de la alia, havis lignajn kvadratojn en sia malsupra parto por naski dubhelon, dank’ al kio lerta vendisto donas al la ŝtofoj la koloron deziratan de siaj aĉetantoj. La junulo ŝajnis tute malŝati tiun gravan domparton, liaj okuloj ne jam fiksis sin tie. La fenestroj de la dua etaĝo, kies movkovriloj refalditaj lasis vidi tra grandaj vitraĵoj de Bohema vitro kurtenetojn el flavruĝa muslino ne interesis lin pli. Lia atento sin direktis precipe al la tria, al malbelaj fenestroj, kies maldelikate laborita ligno estus meritinta, ke oni metu ĝin en la „Konservejon de la artoj kaj metioj“ por montri la unuajn penojn de la franca lignaĵarto. Tiuj fenestroj havis vitraĵetojn de koloro tiel verda, ke sen siaj bonegaj okuloj la junulo ne estus povinta ekvidi la blukvadratajn kurtenojn, kiuj kaŝis la misterojn de tiu loĝejo al la profanulaj okuloj. De tempo al tempo tiu observanto, enuigata pro sia senrezulta rigardado aŭ pro la silento, en kiu enprofundiĝis la domo, same kiel la tuta kvartalo, mallevis siajn okulojn al la malsupraj regionoj. Nevola rideto desegniĝis tiam sur siaj lipoj, kiam li revidis la butikon, kie renkontiĝis efektive sufiĉe ridindaj aferoj. Teruriga ligna kolono horizonte apogita sur kvar stangoj, kiuj ŝajnis kurbigitaj per la pezo de tiu kaduka domo, estis surkovrita per tiom da tavoloj de diversaj ŝmir-pentraĵoj, kiom de ruĝpudro ricevis la vango de maljuna dukino. Meze de tiu larĝa trabo gracie skulptita troviĝis antikva pentraĵo reprezentanta katon, kiu pilkludas. Tiu pentraĵo kaŭzis la ĝojon de la junulo. Sed oni devas diri, ke la plej sprita el la modernaj pentristoj ne imagus tian tiel komikan karikaturon. La besto tenis en unu de siaj antaŭpiedoj reĵetilon tiel grandan, kiel ĝi mem, kaj staris sur siaj postpiedoj por celi dikegan pilkon, kiun al ĝi resendis nobelo kun brodita vestaĵo. Desegnaĵo, koloroj, akcesoraĵoj, ĉio estis pentrita tiamaniere, ke oni povus kredi, ke la artisto volis primoki la komerciston kaj la preterpasantojn. Difektante tiun naivan pentraĵon, la vetero kaj la tempo igis ĝin pli groteska ankoraŭ per kelkaj malcertaĵoj, kiuj devis maltrankviligi konsciajn vagulojn. Ankaŭ la punktmakulita vosto de la kato estis pentrita tiamaniere, ke oni povis kredi, ke ĝi estas rigardanto, tiel la vosto de la katoj de niaj prauloj estis dika, alta kaj densa. Dekstre de la pentraĵo, sur blua fono, kiu neperfekte kaŝis la lignan pentraĵon la preterpasantoj legis: GUILLAUME kaj maldekstre: POSTEULO DE SINJORO CHEVREL. Suno kaj pluvo formordis la plej grandan parton de la muelita oro troŝpareme metita sur la literojn de tiu surskribo, ĉe kiu la U anstataŭis la V, kaj reciproke, laŭ la leĝoj de nia malnova ortografio. Por malaltigi la malhumilecon de tiuj, kiuj opinias, ke la mondo tagon post tago plispritiĝas, kaj ke la moderna ĉarlatanismo superas ĉion, decas, ke oni rimarkigas, ke tiuj elpendaĵoj, kies etimologion trovas stranga pli ol unu pariza komercisto, estas pentraĵoj, dank’ al kiuj niaj petolaj prauloj estis sukcesintaj altiri la aĉetantojn en siajn firmaojn. Ekzemple: La Porkino, kiu ŝpinas, la Verda Simio ktp. estis bestoj en kaĝo, de kiuj la lerteco mirigis la preterpasantojn kaj la dresiteco pruvis la paciencon de la industriisto en la XV-a jarcento. Similaj kuriozaĵoj pliriĉigis pli rapide siajn bonŝancajn posedantojn ol la Providencoj, la Bonaj Fidoj, la Dank’ al Dio kaj la Senkapigoj de Sta Johano-Baptisto, kiujn oni vidas ankoraŭ en la strato Sta Deniso. Tamen la nekonito ne restis tie certe por admiri tiun katon, kiun momenton da atento sufiĉis por gravuri en la memoron. Tiu junulo havis ankaŭ siajn apartaĵojn. Lia mantelo faldita laŭ la antikva drapaĵo, lasis vidi elegantajn ŝuojn, tiom pli rimarkindaj meze de la pariza koto, ĉar li havis blanksilkajn ŝtrumpojn, kies ŝprucmakuloj pruvis lian senpaciencon. Li venis kredeble de edziĝfesto aŭ de balo, ĉar je tiu frua horo li mantenis blankajn gantojn, kaj la bukloj de liaj nigraj malfrizitaj haroj, disĵetitaj sur liaj ŝultroj, indikis hararanĝon laŭ Karakala, enmodigita tiom de la skolo de David kiom per tiu pasanta entuziasmo por la grekaj kaj romaj formoj, kiu signis la unuajn jarojn de tiu jarcento. Malgraŭ la bruo, kiun faris kelkaj malfruiĝintaj legomistoj veturante galope por atingi la grandan vendhalon, tiu tiel malkvieta strato havis tiam trankvilecon, kies magiecon konas nur tiuj, kiuj eraris en senhoma Parizo je tiuj horoj, kiam ĝia bruaro momente kvietiĝita, renaskiĝas kaj estas aŭdata en la malproksimo kiel la granda marvoĉo. Tiu stranga junulo kredeble estis tiel scivolema por la komercistoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS, kiel LA KATO, KIU PILKLUDAS estis tia por li. Blankbrila kravato igis lian malkvietan vizaĝon ankoraŭ pli pala ol ĝi estis reale. La flamo laŭvice malluma kaj fajrera, kiun ĵetis liaj nigraj okuloj, harmoniĝis kun la strangaj konturoj de lia vizaĝo, kun lia larĝa kaj ondlinia buŝo, kiu kuntiriĝis ridetante. Lia frunto, sulkigita pro grava malagrablaĵo, fatalaspektis. Ĉu la frunto ne estas, kio estas pli profeta en la homo? Kiam tiu de la nekonito esprimis la pasion, la faldetoj, kiuj tie formiĝis, kaŭzis kvazaŭan terurigon pro la vigleco, per kiu ili reliefiĝis; sed kiam li reakiris sian trankvilecon, tiel facile rompeblan, tie oni vidis lumecan graciecon, kiu altirebligis tiun fizionomion, kie ĝojo, doloro, amo, kolero, malŝato vive brilis per tiel komunikiĝa maniero, ke la plej nesenta homo devis esti impresigita per ĝi. Tiu nekonito koloretiĝis tiel je la momento, kiam subite oni malfermis la lukon de la subtegmenta ĉambro, ke li ne vidis tie ekaperi tri gajajn vizaĝojn rondetajn, blankajn, rozkolorajn sed tiel ordinarajn, kiel la vizaĝoj de la Komerco, skulptitaj sur kelkaj monumentoj. Tiuj tri vizaĝoj enkadrigitaj per la luko memorigis la kapojn de pufvangaj anĝeloj disflugantaj en la nuboj, kiuj akompanas la eternan Patron. La metilernantoj enspiris la eliĝaĵojn de la strato kun avideco elmontranta, kiom la atmosfero de ilia subtegmenta ĉambro estis varma kaj haladza. Post kiam li estis montrinta tiun strangan gardostaranton, la komizo, kiu ŝajnis esti la plej gajema, malaperis kaj revenis tenante ilon, kies rigida metalo estis antaŭ nelonge anstataŭita per fleksebla ledo; poste ĉiuj alprenis malican aspekton rigardante la vagulon, sur kiun ili ŝprucigis maldensan kaj dubeblankan pluvon, kies parfumo provis, ke la tri mentonoj ĵus estis razitaj. Altstarantaj sur piedpinto kaj rifuĝintaj funden de la ĉambro por ĝui la koleron de sia viktimo, la komizoj ne ridis plu, vidante la senzorgan malŝaton, kun kiu la junulo skuis sian mantelon, kaj la malestimegon markitan sur lia vizaĝo, kiam li levis la rigardon al la malplena luko. Tiumomente blanka kaj delikata mano resuprenigis al la glitfenestreto la malsupran parton de unu el la malbelaj fenestroj de la tria etaĝo per tiaj ŝovfaldoj, kies turnkruco lasas ofte neatendite defali, la pezan vitraĵon, kiun ĝi devas reteni. La preterpasanto estis tiam rekompencita pro sia longa atendado. La vizaĝo de junulino, freŝa kiel unu el tiuj blankaj kalikoj, kiuj floras meze de la akvoj, montris sin kronita per ĉifita muslino, kiu donis al ŝia kapo mienon de admirinda virgeco. Kvankam tegitaj per bruna ŝtofo, ŝia kolo, ŝiaj ŝultroj ekvidiĝis dank’ al interspacetoj naskitaj de dumdormaj movoj. Neniu esprimo de ĝeno difektis nek la senmalicon de tiu vizaĝo, nek la kvietecon de tiuj okuloj, senmortigitaj antaŭe per la superegaj verkoj de Rafaelo: tio estis la sama gracieco, la sama trankvileco de tiuj virgulinoj iĝitaj proverbfamaj. Ĉarma kontrasto naskita de la juneco de la vangoj de tiu figuro, sur kiu la dormo preskaŭ estis reliefiginta superabundon de vivo, kaj de la kadukeco de tiu masiva fenestro kun maldelikataj konturoj, kies apogilo estis nigra! Similante tiujn tagajn florojn, kiuj matene ne jam malvolvigis sian tunikon ruligitan per la noktaj malvarmoj, la junulino apenaŭ vekita lasis vagi siajn bluajn okulojn super la najbarajn tegmentojn kaj rigardis la ĉielon; poste laŭ kvazaŭa kutimo, ŝi mallevis ilin super la malhelajn stratajn regionojn, kie ili renkontis tuj tiujn de ŝia adoranto. La koketeco sendube suferigis ŝin pro tio, ke oni vidis ŝin negliĝe, ŝi retiriĝis vigle malantaŭen, la eluzita turnkruco turniĝis, la fenestro[2] malsupreniĝis kun tiu rapideco, kiu niatempe donigis abomenan nomon al tiu naiva eltrovo de niaj prauloj kaj la vizio malaperis. Ŝajnis al tiu junulo, ke subite nubo kaŝis la plej brilan matenstelon.

Dum tio okazis, la pezaj internaj fenestrokovriloj, kiuj ŝirmis la nefirman vitraĵon de la butiko LA KATO, KIU PILKLUDAS estis forprenitaj kvazaŭ sorĉe. La malnova pordo kun frapilo estis puŝita kontraŭ la internan dommuron de servisto kredeble samtempulo de la elpendaĵo, kiu per trema mano tie fiksis la kvadratan drapopecon, sur kiu estis brodita per flava silko la nomo „Guillaume, posteulo de Chevrel“. Pli ol unu preterpasanto ne estus povinta diveni la komercan fakon de sinjoro Guillaume. Tra la dikaj ferstangoj, kiuj ŝirmis ekstere lian butikon, apenaŭ oni ekvidis envolvitajn en bruna tolaĵo pakojn tiel multajn kiel haringoj, kiam ili tranaĝas la Oceanon. Malgraŭ la ŝajna simpleco de tiu gotika fasado, sinjoro Guillaume estis el ĉiuj parizaj drapvendistoj tiu, de kiu la magazenoj estis ĉiam la plej taŭge provizataj, de kiu la rilatoj estis plej ampleksaj, kaj de kiu la komerca honesteco estis plej ekzakta. Se iuj el liaj kolegoj estis kontraktintaj kun la regnestraro, ne posedante la postulitan kvanton da drapo, li estis ĉiam preta liveri ĝin al ili, kiom ajn multa estis la nombro de la liverotaj pecoj. La ruza negocisto konis mil manierojn por altribui al si la plej grandan gajnon, ne devante kiel ili, klopodi apud protektantoj, antaŭ ili humiliĝi aŭ fari multekostajn donacojn. Se la kolegoj povis pagi lin nur per bonegaj kambioj pageblaj post longa tempo, li konigis sian notarion, kiel akordiĝeman viron, kaj povis ankoraŭfoje eltiri duan profiton el sama afero, dank’ al tiu rimedo, kiu igis, ke la negocistoj de la Sta Denisa strato komune diris: „Dio gardu vin kontraŭ la notario de sinjoro Guillaume!“ por signifi tropezan diskonton. La maljuna negocisto subite troviĝis starante, sur sia butiksojlo, en la momento kiam la servisto sin retiris. Sinjoro Guillaume rigardis la Sta Denisan straton, la najbarajn butikojn kaj la veteron, kiel homo, kiu elŝipiĝas en Le Havre kaj revidas Francujon post longdaŭra vojaĝo. Bone konvinkita, ke nenio ŝanĝis dum lia dormo, li nun ekvidis la gardostarantan preterpasanton, kiu siaflanke zorge pririgardis la prapatron de la drapvendistaro, kiel Humboldt sendube rigardis la unuan elektran gimnoton en Ameriko. Sinjoro Guillaume portis larĝajn, nigrovelurajn pantalonetojn, diverskolorajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn kvadratigitajn kun arĝentaj bukoj. Lia ĵaketo kun kvadrataj baskoj, kvadrata kolumo envolvis lian iom kurbitan korpon per dubeverda drapo garnita per butonegoj el blankmetalo sed ruĝigitaj per uzo. Liaj grizaj haroj estis tiel taŭge platigitaj kaj kombitaj sur lia flava kranio, ke li similis sulkitan kampon. Liaj verdaj okuletoj boritaj kiel per borileto, flamis sub la arkoj indikitaj per maldensa ruĝaĵo anstataŭ brovoj. La zorgoj desegnis sur sia frunto horizontalajn faldetojn tiel multnombrajn, kiel la faldoj de lia ĵaketo. Tiu palega vizaĝo signis la paciencon, la komercan prudenton kaj la ruzan gajnavidecon, kiujn postulas la aferoj.

Tiuepoke oni vidis malpli malofte ol nun antikvajn familiojn, en kiuj konserviĝis, kiel multvaloraj tradicioj, la moroj, la karakterizaj kostumoj de ilia profesio, restintaj meze de la nova civilizacio kiel tiuj antaŭdiluvaj ruboj retrovitaj de Cuvier en la ŝtonminejoj. La ĉefo de la Guillaum-a familio estis unu el tiuj notindaj konservantoj de la antikvaj vivmanieroj: oni aŭdis kelkfoje lin bedaŭranta la „arĥiĉefon de la komercistoj[3]“, kiam li parolis pri juĝo de la komerca tribunalo, li nomis ĝin nur la verdikto de la konsuloj[4]. Levinta, sendube laŭ tiu kutimo, la unua en sia domo, li atendis firme la alvenon de siaj tri komizoj por riproĉi ilin okaze de malfruiĝo. Tiuj junaj disciploj de Merkurio ne konis ion pli terurigan ol la silenteman aktivecon, per kiu la patrono esploris iliajn vizaĝojn kaj iliajn morojn la lundon matene, por serĉi la pruvojn aŭ la postsignojn de iliaj malsaĝaĵoj. Sed tiumomente la maljuna vendisto neniel atentis pri siaj lernantoj. Li penis por trovi la motivon de la prizorgemo, per kiu la junulo kun silkaj ŝtrumpoj kaj mantelo direktis alterne la rigardojn jen al la elpendaĵo jen al la profundaĵo de lia magazeno. La taglumo pliheliĝanta ebligis, ke tie oni ekvidis la kradigitan skribotablon ĉirkaŭitan per kurtenoj el malnova verda silko, kie kuŝis la libregoj, mutaj orakloj de la domo. La tro scivolema fremdulo ŝajnis avidi tiun loĝetejon, preni la planojn de flanka manĝoĉambro lumigita per vitraĵo en plafono, de kie la familio kunigita dum la manĝadoj povis facile vidi la plej etajn akcidentojn okazantajn sur la butiksojlo. Tiel granda amo al lia loĝejo ŝajnis suspekta al la negocisto, kiu suferis sub la reĝimo de la Terurigo[5]. Sinjoro Guillaume pensis do sufiĉe laŭnature, ke tiu malbonsigna figuro pensis pri la kaso de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Post kiam li sekrete estis ĝuinta la senvortan duelon, kiu okazis inter lia patrono kaj la nekonato, la plej aĝa komizo kuraĝetis meti sin sur la kahelŝtonon, kie staris sinjoro Guillaume, kiam li vidis, ke la junulo ŝtele rigardis la fenestrojn de la tria etaĝo. Li faris du paŝojn en la straton, kaplevis kaj kredis, ke li ekvidis fraŭlinon Aŭgustinon Guillaume, kiu rapide retiriĝis. Malkontenta pro la akrevideco de sia unua komizo, la vendisto ĵetis al li malrektan rigardon; sed subite la timoj, kiujn la ĉeesto de tiu preterpasanto ekscitis en la animo de la komercisto kaj de la amanta komizo, ekmalaperis. La nekonato alvokis fiakron, kiu iris al proksima placo, enveturiĝis rapide ŝajnigante trompigan indiferentecon. Tiu foriro metis ian balsamon en la koron de la aliaj komizoj, sufiĉe maltrankvilaj retrovante la viktimon de ilia petolaĵo.

– Nu, sinjoroj, kial vi restas tie kun la brakoj interplektitaj! – diris sinjoro Guillaume al siaj tri komizoj. – Ja tiam, je diablo! kiam mi estis ĉe la sinjoro Chevrel, mi estis jam esplorinta pli ol du rulaĵojn da drapo.

– Do tagiĝis pli frue, – diris la dua komizo, kiun tiu tasko koncernis.

La maljuna negocisto ne povis malhelpi subridon. Kvankam du el tiuj tri junuloj, konfiditaj al liaj zorgoj de iliaj patroj, riĉaj manufakturistoj el Louviers kaj Sedan, povis nur postuli cent mil frankojn por ilin ricevi, kiam ili estus sufiĉe aĝaj por preni negocon je sia propra konto, Guillaume opiniis, ke lia devo estis teni ilin obeemaj sub la antikva despotismo nekonata nun en la distingegaj modernaj magazenoj, kies komizoj volas esti riĉaj je la trideka jaro: li laborigis ilin, kiel negrulojn. Triope ili sufiĉis por tasko, kiu estus laceginta dek el tiuj oficistoj, kies sibaritismo ŝveligas nun la kolonojn de la budĝeto. Neniu bruo konfuzigis la pacon de tiu solena domo, kie la pordhokoj ŝajnis ĉiam oleitaj, kaj kies plej eta meblo montris tiun respektindan purecon, kiu signas severajn ordon kaj ekonomion. Ofte la plej petola komizo amuziĝis skribi sur la Grujeran fromaĝon, kiun oni allasis al ili ĉe la matenmanĝo kaj al kiu ili ne tuŝis, la daton de sia unua akcepto. Tiu malicaĵo kaj kelkaj aliaj similaj subridigis kelkafoje la pli junan filinon de Guillaume, la beletan „virgulinon“, kiu ĵus aperis al la preterpasanto ĉarmita. Kvankam ĉiu lernanto kaj eĉ la plej maljuna pagis multekostan pensionon, neniu estus estinta sufiĉe sentima por resti ĉe la patrona tablo, kiam oni alportis la deserton. Kiam sinjorino Guillaume parolis pri preparo de la salato, tiuj kompatindaj junuloj tremis pensante, kiom ŝparema ŝia prudenta mano superverŝis oleon. Ili ne povis pensi pasigi nokton ekster la domo, se longatempe antaŭe ili ne estis konigintaj rajtigan motivon pro tiu malreguleco. Ĉiudimanĉe kaj laŭvice du komizoj akompanis la Guillaum-an familion al la meso de Sankta Leu[6] kaj al la posttagmeza diservo. Fraŭlinoj Virginio kaj Aŭgustino, modeste katunvestitaj, prenis brakon de komizo kaj antaŭenmarŝis, sub la penetrantaj okuloj de sia patrino, kiu finis tiun familian procesion kun sia edzo, kutimita de ŝi porti du dikajn meslibrojn binditajn el nigra marokeno. La dua komizo estis sen salajro. Tiu, kiun dek du jaroj de persistado kaj de diskreteco iniciatis al la firmaaj sekretoj ricevis okcent frankojn por rekompenco por sia laboro. Ĉe certaj familiofestoj, oni donacis al li kelkajn objektojn, al kiuj la seka kaj sulketigita mano de sinjorino Guillaume donis sola ian valoron; retaj monujoj, kiujn ŝi plenigis zorge per kotono por rimarkigi la laŭmodajn brodaĵojn; ŝelkoj forte faritaj, aŭ paro da silkaj ŝtrumpoj tre pezaj. Kelkafoje, sed malofte, tiu ĉefministro estis akceptata por partopreni la familiajn plezurojn, ĉu kiam oni iris sur la kamparon, ĉu kiam post monatoj de atendado, oni decidis, luante loĝion, uzi sian rajton por postuli teatraĵon, al kiu Parizo jam ne plu pensis. Pri la du aliaj komizoj la barilo de respekto, kiu dispartigis iam drapmastron de liaj lernantoj, staris tiel firme inter ili kaj la maljuna negocisto, ke ili pli facile estus ŝtelintaj drapblokon ol konfuzigi tiun ceremoniaron. Tiu sindetenemo povas ŝajni esti ridinda nun. Tamen, tiuj antikvaj firmaoj estis lernejoj por moroj kaj honesteco. La mastroj adoptis siajn lernantojn. La tolaĵaro de junulo estis zorgata, riparata, eĉ kelkfoje renovigata de la dommastrino. Se komizo malsaniĝis, li iĝis objekto por vere patrinaj zorgoj. Se estis danĝero, la patrono malŝparis sian monon por venigi la plej famajn kuracistojn; ĉar li respondis ne nur pri la moroj kaj la fakaj konoj de tiuj junuloj al iliaj gepatroj. Se iu el la komizoj, de honorinda karaktero, suferis ruinegiĝon, tiuj iamaj negocistoj sciis taksi la intelegenton, kiun tiuj estis montrintaj kaj ne hezitis konfidi la feliĉon de siaj filinoj al tiu, al kiu ili dum longatempe konfidis sian riĉaĵon. Guillaume estis unu el tiuj antikvaj viroj; kaj same kiel li posedis la ridindaĵojn de ili, li havis ĉiujn iliajn kvalitojn. Pro tio Jozefo Lebas, lia unua komizo, orfa kaj senhava, estis laŭ lia penso, la estonta edzo de Virginio, lia pliaĝa filino. Sed Jozefo ne partoprenis la simetriajn pensojn de sia patrono, kiu, ankaŭ por imperio, ne estus edziniginta sian duan filinon antaŭ la unua. La malbonŝanca komizo sentis sian koron tute kaptita de fraŭlino Aŭgustino, la pli juna. Por pravigi lian pasion, kiu sekrete estis plifortiĝinta, estas necese, ke oni pli bone konu la agilojn de la absoluta mastrumado, kiu estris la domon de la maljuna drapvendisto.

Guillaume havis du filinojn. La pli aĝa tute similis sian patrinon. Sinjorino Guillaume, filino de sinjoro Chevrel, sidis tiel rekta sur la remburita benko de sia kasotablo, ke pli ol unufoje ŝi aŭdis ŝercemulojn veti, ke ŝi sidas sur ĝi trapikata. Ŝia malgrasa kaj longa vizaĝo montris troan piecon. Sen gracieco kaj sen afablaj manieroj, sinjorino Guillaume kutime ornamis sian preskaŭ sesdekjaran kapon per kufo, kies formo estis nevariebla kaj garnita per plumeroj, kiel tiu de vidvino. La tuta najbararo nomis ŝin „la pordistina fratino“. Ŝia parolo estis seka, kaj ŝiaj gestoj havis iom el la intermitaj movoj de telegrafo. Ŝia okulo, klara kiel tiu de kato, ŝajnis kolera kontraŭ ĉiuj pro ŝia malbeleco. Fraŭlino Virginio edukita kiel sia juna fratino sub la despotaj leĝoj de sia patrino, jam atingis la dudekokan jaron. La juneco mildigis la malgraciecan aspekton, kiun ŝia simileco al ŝia patrino donis kelkfoje al ŝia vizaĝo, sed la patrina severeco estis dotinta ŝin per du gravaj kvalitoj, kiuj povis ekvilibri ĉion; ŝi estis milda kaj pacienca. Fraŭlino Aŭgustino, apenaŭ dekokjara, similis nek al sia patro nek al sia patrino. Ŝi estis unu el tiuj filinoj, kiuj pro manko de ĉio fizika ligilo kun ŝiaj gepatroj, kredigas al tiu proverbo de prudulino: „Dio donas la infanojn“. Aŭgustino estis malgranda aŭ por ĝuste priskribi ŝin, miniaturbela. Ŝi estis gracieca kaj tute naiva, kaj mondulo estus povinta riproĉi al tiu agrabla estaĵo nur malnobletajn gestojn aŭ iajn komunajn sintenojn kaj kelkfoje ĝenon. Ŝia silentema kaj senmova vizaĝo montris tiun nedaŭran melankolion, kiu kaptas ĉiujn junulinojn tro malfortajn por rezisti kontraŭ la patrinaj voloj. Ĉiam modeste vestitaj la du fratinoj povis kontentigi la koketecon kunnaskitan ĉe la virino nur per lukso de pureco, kiu al ili konvenis mirige, kaj harmonigis ilin kun tiuj rebrilaj vendtabloj, kun tiuj bretoj, sur kiuj la maljuna servisto ne toleris polveron, kun la antikva simpleco de ĉio, kion oni vidis ĉirkaŭ ili. Per sia vivmaniero devigataj serĉi feliĉerojn en obstinaj laboroj, Aŭgustino kaj Virginio ĝis nun nur kontentigis sian patrinon, kiu sekrete aplaŭdis sin pro la perfekta karaktero de siaj du filinoj. Oni imagos facile la rezultojn de ilia edukiteco. Destinitaj al la komerco, kutimitaj aŭdi nur malgaje fikomercajn rezonadojn kaj kalkulojn, studintaj nur la gramatikon, la librotenon, iom da hebrea historio, la francan historion nur en Le Ragois[7] kaj legante nur la librojn, kiujn permesis ilia patrino, iliaj ideoj ne estis multe ampleksaj; ili scipovis perfekte mastrumi, ili konis la prezon de la aferoj, ili taksis la malfacilaĵojn por amasigi monon, ili estis ŝparemaj kaj multe ŝatis la kvalitojn de negocisto.

Malgraŭ la riĉeco de sia patro ili estis tiel lertaj por fliki kiel por ornami; ofte ilia patrino intencis lernigi al ili la kuirarton, por ke ili scipovu taŭge ordoni manĝadon kaj admoni ĝuste kuiristinon. Nekonante la mondumajn plezurojn kaj vidante kiel elfluis la ekzempla vivo de siaj gepatroj, tre malofte ili forĵetis siajn rigardojn ekster la malnova prapatra domo, kiu por ilia patrino estis la universo. La kunvenoj okazantaj pro familiofestoj formis la tutan estontecon de iliaj surteraj ĝojoj. Kiam en la granda salono sur la dua etaĝo oni devis akcepti – sinjorinon Roguin, fraŭlinon Chevrel, dek kvin jaroj pli juna ol sia kuzino, kaj kiu surmetis diamantojn; la junan Rabourdin, subĉefon ĉe la Financa Ministerio; sinjoron Cesar Birotteau, riĉan parfumiston kaj lian edzinon nomitan sinjorino Cesar; sinjoron Camusot, la plej riĉan negociston pri silkaĵoj el la strato de Bourdonnais kaj sian bopatron, sinjoron Cardot, du aŭ tri maljunajn bankistojn kaj neriproĉeblajn virinojn – la preparoj necesaj pro la maniero, laŭ kiu estis elpakitaj la arĝentaro, la saksaj porcelanoj, la stearinkandeloj, la kristalaĵoj distris la monotonan vivon de tiuj tri virinoj, kiuj iris kaj reiris, tiom moviĝante, kiom religiulinoj antaŭ la episkopa akcepto. Poste kiam, vespere, lacaj ĉiuj tri pro la viŝado, la frotado, la elpakado, la remetado de la festenaj ornamaĵoj, la du junulinoj kuŝhelpis sian patrinon, sinjorino Guillaume diris al ili: „Ni faris nenion hodiaŭ, miaj infanoj!“

Kiam, ĉe tiuj solenaj kunvenoj, la pordistina fratino permesis danci, forlokigante la bostonajn, vistajn kaj triktrakajn ludantojn en sian dormoĉambron, tiun cedon oni konsideris kiel neespereblan feliĉaĵon kaj ĝi kaŭzis kontentigon egalan al tiu, kiun naskis la vizito al du aŭ tri grandaj baloj, kien Guillaume kondukis siajn filinojn ĉe la epoko de la karnavalo. Fine unufoje ĉiujare la honesta drapvendisto donis feston, por kiu oni nenion ŝparis. Kiaj ajn riĉaj kaj elegantaj estis la invititoj, ili nepre venis; ĉar la plej gravaj firmaoj de la ĉirkaŭaĵo petis helpon al la kreditego, al la riĉaĵo aŭ al la malnova sperto de sinjoro Guillaume. Sed la du filinoj de tiu inda negocisto ne profitis tiom, kiom oni povus supozi, la instruon, kiun la mondo liveras al junaj animoj. Ili surmetis ĉe tiuj kunvenoj, enskribitaj cetere sur la pagdata notlibro de la firmao, ornamaĵojn, kies malgraveco ruĝigis ilin. Ilia dancmaniero estis neniel rimarkinda kaj la patrina observado ne ebligis, ke ili daŭrigu konversacion kun siaj akompanantoj, plu ol per „jes“ aŭ per „ne“. Krome la leĝo de la antikva elpendaĵo LA KATO, KIU PILKLUDAS, ordonis, ke ili rehejmiĝu de la dekunua, momento kiam la baloj kaj la festoj ekvigliĝas. Do iliaj plezuroj ŝajne sufiĉe konvenaj al la patra riĉeco ofte seninteresiĝis pro cirkonstancoj naskitaj de la kutimoj kaj de la familiaj principoj. Pri ilia ordinara vivo unu sola rimarkigo finfinos ĝin priskribi. Sinjorino Guillaume postulis nepre, ke ŝiaj filinoj estu zorge vestitaj tre frumatene, ke ili malsupreniru ĉiutage, je sama horo, kaj ŝi submetis iliajn okupadojn al monaĥeca reguleco. Tamen Aŭgustino ricevis de la hazardo sufiĉe noblan animon por senti la neniecon de tiu ekzistado. Kelkfoje ŝiaj bluaj okuloj leviĝis, kiel por demandi la profundaĵojn de tiu malluma ŝtuparo kaj de tiuj malsekaj magazenoj. Post kiam ŝi estis sondinta tiun monaĥejan silenton, ŝi ŝajnis aŭskulti de malproksime konfuzajn rivelaciojn de tiu pasia vivo, kiu pli ŝatas la sentemojn ol la aferojn. Ĉe tiuj momentoj ŝia vizaĝo koloriĝis, ŝiaj neaktivaj manoj lasis defali la blankan muslinon sur la poluritan kverkon de la vendtablo, kaj baldaŭ ŝia patrino diris per voĉo ĉiam akra eĉ ĉe la plej dolĉaj tonoj: „Aŭgustino, pri kio vi pensas, mia juvelo?“ Eble Hippolyte, grafo de Douglas kaj La Grafo de Comminges[8], du romanoj trovitaj de Aŭgustino en la ŝranko de kuiristino freŝe forpermesita de sinjorino Guillaume, kontribuis malvolvigi la pensojn de tiu junulino, kiu ŝtele avide legis ilin dum la longaj noktoj de la antaŭa vintro. La esprimoj de malpreciza deziro, la dolĉa voĉo kaj la bluaj okuloj de Aŭgustino estis do ekbruligintaj en la animo de la kompatinda Lebas amon tiel vivegan kiel respekteman. Per kaprico tre komprenebla Aŭgustino spertis nenian aliĝon al la orfulo; eble pro tio, ke ŝi ne sciiĝis, ĉu ŝi estas amata. Aliflanke la longaj kruroj, la kaŝtankoloraj haroj, la dikaj manoj kaj la fortika kolo de la unua komizo estis trovintaj sekretan admirantinon ĉe fraŭlino Virginio, kiu, malgraŭ sia doto je kvindek mil skudoj[9], de neniu jam estis petita por edziĝo. Nenio estas pli laŭnatura ol tiuj du pasioj inversaj naskiĝintaj en la silento de tiuj mallumigitaj vendtabloj, same kiel floras violoj en la arbara profundaĵo. La muta kaj konstanta rigardado, kiu kunigis la okulojn de tiuj ambaŭ gejunuloj per fortega bezono de distreco meze de obstinaj laboroj kaj de religieca paco, devis frue aŭ malfrue eksciti amsentemojn. La kutimo vidi vizaĝon, gradete trovigas en ĝi la animajn kvalitojn kaj fine malaperigas la mankojn.

– Tiel rapidagas tiu viro, ke niaj filinoj baldaŭ genufleksiĝos antaŭ svatiĝanto, – diris en si sinjoro Guillaume, legante la unuan dekreton, per kiu Napoleon anticipis la alvokon de la rekrutoj.

De tiu tago, li malesperis vidante, ke lia pliaĝa filino plimaljuniĝis; la maljuna negocisto memoris, ke li edziĝis kun fraŭlino Chevrel preskaŭ en la sama situacio, en kiu troviĝis Jozefo Lebas kaj Virginio. Kia bela afero, edzinigi sian filinon kaj elpagi sanktan ŝuldon, redonante al orfulo la bonfaron ricevitan de sia posteulo en la samaj cirkonstancoj. Tridektrijara, Jozefo Lebas pensis pri la malhelpaĵoj, kiuj, pro diferenco de dek kvin jaroj, metis inter Aŭgustino kaj li. Cetere tro sagaca por ne diveni la projektojn de sinjoro Guillaume, li konis sufiĉe liajn neflekseblajn principojn por scii, ke neniam la pli juna edziniĝos antaŭ la pliaĝa. La kompatinda komizo, kies koro estis tiel bonega, kiel la kruroj estis longaj kaj la brusto dika, suferis do silente.

Tia estis la aferstato en tiu respubliketo, kiu meze de la Sta Denisa strato similis sufiĉe al filio de la Trappe[10]. Por raporti tutĝuste pri la eksteraj okazoj same kiel pri la sentemoj, estas necese, ke oni parolu pri tio, kio okazis kelkajn monatojn antaŭ la sceno, per kiu komenciĝas tiu historio. Eknoktiĝis, kiam junulo, preterpasante antaŭ la malluma butiko LA KATO, KIU PILKLUDAS, restis tie momente serioze rigardante vidaĵon, kiu estus haltiginta ĉiujn pentristojn. La magazeno, kiu ne estis jam lumigita, formis nigran planon, funde de kio vidiĝis la manĝoĉambro de la komercisto. Lampo disvastigis tiun flavan lumon, kiu donas al la pentraĵoj de la holanda skolo tiom da gracieco. La blanka tolaĵo, la arĝentilaro, la kristalaĵoj formis brilajn akcesoraĵojn, kiujn plibeligis ankoraŭ vivaj kontrastoj inter la ombro kaj la lumo. La vizaĝo de la familiopatro kaj tiu de lia edzino, tiuj de la komizoj kaj la puraj formoj de Aŭgustino, du paŝojn de kiu staris dika pufvanga junulino, konsistigis grupon tiel kuriozan; tiuj kapoj estis tiel originalaj kaj ĉia individuo havis tiel malkaŝeman impreson; oni divenis tiel facile la pacon, la silenton kaj la modestan vivon de tiu familio, ke, por artisto, kiu kutime esprimas la naturon, estis en tio iom malesperiga, se oni volus pentri tiun okazan scenon. Tiu preterpasanto estis juna pentristo, kiu antaŭ sep jaroj gajnis la grandan premion de pentrarto. Li revenis de Romo. Lia animo nutrita je poezio, liaj okuloj satitaj je Rafaelo kaj Mikel Angelo soifis la veran naturon, post longa restado en la pompaj landoj, kie la arto ĉien ĵetis sian grandiozecon. Ĝusta aŭ malĝusta, tia estis lia propra sentemo. Longatempe ellasita el la frenezo de la italaj pasioj, lia koro postulis unu el tiuj modestaj kaj enpensiĝaj virgulinoj, kiujn malbonŝance li trovis en Romo nur ĉe la pentraĵoj. De la entuziasmo ekscitita en sia animo tro arda per la laŭnatura vidaĵo, kiun li zorge rigardis, li transpasis al profunda admiro por la ĉefa figuro: Aŭgustino ŝajnis pensema kaj ne manĝis; pro loko de la lampo, kies lumo falis tute sur ŝian vizaĝon, ŝia busto ŝajnis moviĝi en fajra cirklo, kiu markis plivive la konturojn de la kapo kaj iluminis ĝin per kvazaŭ supernatura lumo. La artisto komparis ŝin nevole al ekzilita anĝelo, kiu memoras pri ĉielo. Preskaŭ nekonita sento, klara kaj bolanta amo plenigis lian koron. Li restis tie momente, kiel dispremita sub la pezo de siaj ideoj, poste li elŝiris sin de sia feliĉo, reeniris hejmen, ne manĝis, ne dormis. La morgaŭon li eniris en sian laborejon; li eliris el tie nur, post kiam li estis deponinta sur la pentrotolon la magiecon de tiu sceno, kies memoro preskaŭ fanatikigis lin. Lia feliĉo estis ne tuta, ĉar li ne posedis portreton de sia idolo. Li preterpasis plurfoje antaŭ la domo LA KATO, KIU PILKLUDAS, li kuraĝis eĉ eniri tien unu- aŭ dufoje sub la masko de alivestaĵo, por vidi pli proksime la ravigan kreitaĵon, kiun sinjorino Guillaume gardis tiel severe. Dum ok monatoj, dediĉata al sia amo, al siaj penikoj, li restis nevidebla por siaj plej intimaj amikoj, forgesante la mondon, la poezion, la teatron, la muzikon kaj siajn plej ŝatitajn kutimojn. Iun matenon Girodet alvenis malgraŭ ĉiuj malpermesoj, kiujn konas kaj scipovas lerte eviti la artistoj, li atingis lin kaj vekis lin per tiu demando: „Kion ci ekspozicios en la Salono[11]?“ La artisto kaptis la manon de sia amiko, kuntrenis lin al sia laborejo, malkovris pentraĵeton sur stablo kaj portreton. Girodet saltis al la kolo de sia kamarado kaj ĉirkaŭbrakis lin, ne povante paroli. Liaj emocioj povis koniĝi, nur kiel li sentis ilin, de animo al animo.

– Vi amas! – diris Girodet.

Ambaŭ ili sciis, ke la plej belaj portretoj de Titien, de Rafaelo kaj de Leonardo da Vinci devenas de superekscititaj sentemoj, kiuj laŭ diversaj kondiĉoj naskas cetere ĉiujn ĉefverkojn. Kiel sola respondo, la juna artisto kapklinis.

– Kiom vi estas feliĉa, ke vi povis ami, revenante de Italujo! Mi ne konsilas, ke vi elmetu tiun verkon en la Salono, – aldonis la fama pentristo. – Kredu al mi, tiuj ambaŭ pentraĵoj ne estus komprenataj. Tiuj ĝustaj koloroj, tiu eksterordinara laboro ne povas ankoraŭ esti ŝatataj, la publiko ne kutimas plu tiom da profundeco. La niaj pentraĵoj, amiko mia, estas ekranoj, ventŝirmiloj. Nu, prefere ni versigu kaj ni traduku la antikvulojn. Tie estas pli da ricevota gloro ol per niaj malbonŝancaj pentraj verkoj.

Malgraŭ tiu amika avizo la du pentraĵoj estis elmetitaj. La interna sceno naskis revolucion en la pentrarto. Ĝi naskigis tiujn anekdotajn pentraĵojn, kies mirinda kvanto enportita en ĉiujn niajn ekspoziciojn povus opiniigi, ke oni akiros ilin per procedoj nure mekanikaj. Koncerne la portreton estas nemulte da artistoj, kiuj ne konservas la memoron pri tiu viva pentraĵo, al kiu la publiko kelkfoje justa lasis la kronon, kiun Girodet metis mem. La du pentraĵoj estis rigarditaj de amaso da homoj. Oni mortigis sin tie, kiel komune diras la virinoj. Spekulistoj, grandnobeloj proponis por tiuj ambaŭ verkoj multe da duoblaj napoleonoj[12]; la artisto rifuzis obstine vendi ilin kaj rifuzis fari kopiojn. Oni proponis grandan sumon por gravuri ilin: la komercistoj ne pli bone sukcesis ol la nemetiistoj. Kvankam tiu aventuro famiĝis en la tuta mondo, ĝi ne estis tia, ke ĝi povis trapenetri la etan Tebaidon de la Sta Denisa strato. Tamen vizitante sinjoron Guillaume, la notaredzino parolis pri la ekspozicio antaŭ Aŭgustino, kiun ŝi multe amis, kaj klarigis al ŝi la celon de tio. La babilado de sinjorino Roguin instigis nature en Aŭgustino la deziron vidi la pentraĵojn, kaj la kuraĝon peti sekrete sian kuzinon por akompano al la Louvre. La kuzino sukcesis en la traktado, kiun ŝi provis apud sinjoro Guillaume por ricevi la permeson fortiri sian kuzineton de ŝiaj malgajaj laboroj dum ĉirkaŭ du horoj. Do la junulino penetris tra la amason ĝis la premiita pentraĵo. Tremeto traskuis ŝin, kiel betulan folion, kiam ŝi rekonis sin. Ŝi timis kaj rigardis ĉirkaŭ si por reatingi sinjorinon Roguin, de kiu mondfluo estis apartiginta ŝin. Tiumomente ŝiaj terurigitaj okuloj renkontis la enflamitan vizaĝon de la juna pentristo. Subite ŝi memoris la fizionomion de promenanto, kiun scivolema ŝi ofte rimarkis, opiniante, ke li estis nova najbarulo.

– Vi vidas, kiom al mi instigis la amo, – diris la artisto ĉe la orelo de la timema estaĵo, tute ektimegata per tiuj paroloj.

Ŝi trovis supernaturan kuraĝon por ŝoviĝi tra la kunpuŝiĝon kaj por reatingi sian kuzinon, ankoraŭ penantan por trapasi la dikan amason, kiu malhelpis, ke ŝi staru antaŭ la pentraĵo.

– Vi estus sufokita, – ekkriis Aŭgustino. – Ni foriru!

Sed okazas en la Salono, certaj momentoj, dum kiuj du virinoj ne povas ĉiam libere direkti siajn paŝojn en la galerioj. Fraŭlino Guillaume kaj ŝia kuzino estis puŝitaj je kelkaj paŝoj de la dua pentraĵo per malregulaj movoj, kiujn la amaso komunikis al ili. Hazarde ambaŭ ili povis kune alproksimiĝi al la bildo famigita de la modo, tiufoje konsentinte kun la talento. La notaredzino surprize ekkriis, sed tio perdiĝis en la konfuza bruo kaj la zumado de la amaso; sed Aŭgustino ploris nevole ĉe la aspekto de tiu mirinda sceno. Poste per preskaŭ neklarigebla sento ŝi metis fingron sur siajn lipojn ekvidante la ekstazan vizaĝon de la juna artisto. La nekonito respondis kapsigne kaj indikis sinjorinon Roguin, kiel ĝenantan personon, por montri al Aŭgustino, ke ŝi estis komprenita. Tiu pantomimo efikis kvazaŭan amofajron en la korpo de la kompatindulino, kiu opiniis sin krima imagante, ke ŝi tuj konkludis interkonsenton kun la artisto. Sufokiga varmo, la konstanta aspekto de la plej belaj tualetoj kaj la lacigeco, kiun naskis en Aŭgustino la vereco de la koloroj, la multeco de la vivantaj aŭ pentritaj figuroj, la abundego de la oraj kadroj, sentigis al ŝi kvazaŭan ebriecon, kiu duobligis ŝiajn timojn. Eble ŝi estus sveninta, se, malgraŭ tiu ĥaoso de sentoj, el la fundo de ŝia koro ne estus leviĝinta nekonata ĝueco, kiu vigligis ŝian tutan estaĵon. Tamen ŝi kredis, ke ŝi estas sub la influo de tiu demono, kies teruraj kaptiloj estis antaŭpriskribitaj de la predikantoj. Tiu momento estis por ŝi momento de malsaĝeco. Ŝi vidis sin akompanata, ĝis la kuzina veturilo, de tiu junulo, brila pro feliĉo kaj amo. Tute kaptita per nova incito, per ebrieco, kiu liveris ŝin iamaniere al la naturo, Aŭgustino aŭskultis la elokventan voĉon de ŝia koro, kaj rigardis plurfoje la junan pentriston, lasante aperi la konfuzon, kiu kaptis ŝin. Neniam la karnkoloro de ŝiaj vangoj formis pli frapantan kontraston kun la blankeco de ŝia haŭto. La artisto ekvidis tiam tiun belecon en ĝia tuta floreco, tiun hontemon en ĝia tuta gloro. Aŭgustino spertis tian kvazaŭan ĝojon miksitan kun teruro, pensante, ke ŝia ĉeesto kaŭzas la feliĉon de tiu, kies nomo kuŝis sur ĉiuj lipoj, kies talento senmortigis nedaŭrajn bildojn. Ŝi estis amata! Neeble ŝi povis dubi pri tio. Kiam ŝi ne vidis plu la artiston, ŝi aŭdis ankoraŭ en ŝia koro resoni tiujn simplajn parolojn: „Vi vidas, kiom al mi instigis la amo.“ Kaj la korkonvulsietoj pligraviĝintaj ŝajnis al ŝi doloro, tiom ŝia pli arda sango vekigis en ŝia korpo nekonitajn potencojn. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi suferas pro fortega kapdoloro por eviti respondon al la demandoj de la kuzino rilate al la pentraĵoj; sed ĉe la reeniro sinjorino Roguin ne povis ne paroli al sinjorino Guillaume pri la famo akirita de LA KATO, KIU PILKLUDAS, kaj Aŭgustino tremegis, kiam ŝi aŭdis, ke ŝia patrino iros en la Salonon, por tie vidi ŝian domon. La junulino insistis denove, ke ŝi suferas kaj ricevis la permeson, iri por kuŝi.

– Jen estas tio, kion oni gajnas ĉe ĉiuj tiuj spektakloj – ekkriis sinjoro Guillaume: – Kapdolorojn! Ĉu do estas tre amuzige vidi pentrita, kion oni renkontas ĉiutage en nia strato? Ne parolu al mi pri tiuj artistoj, kiuj estas, kiel viaj verkistoj, malsatuloj. Kial, diablo! ili bezonas preni mian domon por malglorigi ĝin sur siaj pentraĵoj.

– Per tio ni povas vendi kelkajn pliajn ulnojn da drapo, – diris Jozefo Lebas.

Tiu rimarkigo ne malhelpis, ke ankoraŭfoje la artoj kaj la penso iĝis kondamnitaj de negoca tribunalo. Kompreneble tiuj paroladoj ne donis fortan esperon al Aŭgustino. La tutan nokton ŝi liveriĝis al la unua ama meditado. La okazintaĵoj dumtagaj estis kiel sonĝo, kiujn ŝi plaĉe reproduktis en sia imago. Ŝi eksentis la timojn, la esperojn, la pentojn kaj ĉiujn ŝanĝojn de sentoj, kiuj devis luli simplan kaj timeman koron, kiel la ŝia. Kian malplenon ŝi rekonis en tiu nigra domo, kaj kian trezoron ŝi trovis en sia animo! Esti la edzino de talentulo, partigi lian gloron! Kiajn difektegojn tiu ideo devis naski en la koro de infanino edukita meze de tiu familio? Kiun esperon ĝi devis veki ĉe junulino, kiu ĝis nun sekvante nur vulgarajn principojn, estis deziranta elegantan vivon! Sunradio falis en tiun malliberejon. Aŭgustino amis subite. En ŝi tiom da sentoj estis aprobe ekscititaj samfoje, ke ŝi estis kaptita, neniel pripensinte. Ĉu ĉe dekokjarulino la amo ne ĵetas siajn radiojn inter la mondon kaj ŝiajn okulojn? Nekapabla diveni la krutajn puŝegojn, kiuj rezultas de la kunligo de ama virino kun imagulo, ŝi kredis, ke ŝi estas dediĉata por fari la feliĉon de ĉi tiu, ekvidante nenian akran kontraston inter si kaj li. Por ŝi la estanteco estis la tuta estonteco. Kiam la morgaŭon ŝiaj gepatroj revenis el la Salono, iliaj vizaĝoj markis ian elreviĝon. Unue la du pentraĵoj estis forprenitaj de la pentristo; poste sinjorino Guillaume estis perdinta sian kaŝmiran ŝalon. La sciiĝo, ke la pentraĵoj malaperis post ŝia vizito en la Salono estis por Aŭgustino la konigo de delikata sento, kiun la virinoj ŝatas ĉiam, eĉ instinkte.

La matenon, kiam revenante de balo, Teodoro de Sommervieux, tio estis la nomo, kiun la famo alportis en la koron de Aŭgustino, – estis superspruĉita de la komizoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS, dum li atendis la aperon de sia naiva amikino, kiu certe ne suspektis lian ĉeeston, la du geamantoj vidis sin nur kvaran fojon depost la sceno en la Salono. La malhelpaĵoj kontraŭstarigitaj per la reĝimo de la firmao Guillaume al la senbrida karaktero de l’ artisto igis lian pasion ankoraŭ pli fortega. Kiel aliri al junulino sidanta ĉe vendtablo inter du virinoj tiaj, kiaj fraŭlino Virginio kaj sinjorino Guillaume? Kiel korespondi kun ŝi, se ŝia patrino neniam forlasas ŝin? Lerta kiel ĉiuj amantoj por imagi malfeliĉojn, Teodoro kreis amkonkuranton en ia komizo, kiun favorigas la du aliaj. Se li ne estus vidata de tiom da Argusoj, tamen li malsukcesus antaŭ la severaj okuloj de la maljuna negocisto aŭ de sinjorino Guillaume. Ĉie bariloj! ĉie malespero! La ardeco mem de lia pasio malhelpis, ke la juna pentristo trovu tiujn sagacajn eblojn, kiuj, ĉe la malliberuloj kiel ĉe la amantoj, ŝajnas esti la lasta peno de la racio varmigita per sovaĝa bezono de libereco aŭ per la amflamo. Teodoro turniĝis tiam en la kvartalo kun vigleco de frenezulo, kvazaŭ la movo povus sugesti al li ruzojn. Li turmentegis sian imagon, poste li elpensis per ormono subaĉeti la pufvangan servistinon. Kelkaj leteroj estis do interŝanĝitaj dum la du semajnoj sekvantaj la matenon, kiam sinjoro Guillaume kaj Teodoro tiel taŭge rigardis sin reciproke.

Tiumomente la ambaŭ gejunuloj estis interkonsentintaj, ke ili vidos sin ĉiutage, je fiksa horo kaj dimanĉe dum la diservoj matena kaj posttagmeza en Sta Leu. Aŭgustino sendis al sia kara Teodoro la liston de la geparencoj kaj geamikoj de la familio, ĉe kiuj la juna pentristo penis eniri por interesigi, se eble, al sia amo iun el tiuj animoj okupataj pri mono, pri komerco kaj al kiu vera pasio devis ŝajni la plu monstreca spekulacio, neaŭdita spekulacio. Cetere neniel ŝanĝis la kutimoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Se Aŭgustino estis distrita, se kontraŭ ĉia obeo al la domkontrakto ŝi supreniris por iri en sian ĉambron fari signojn per florpoto; se ŝi sopiris, se fine ŝi pensis, neniu, eĉ ne ŝia patrino ekvidis tion. Tiu cirkonstanco mirigos tiujn, kiuj komprenis la karakteron de tiu domo, kie penso poezie makulita devis naski kontraston kun la estaĵoj kaj la aferoj, kie neniu povis permesi al si geston aŭ rigardon, kiuj ne estus vidataj kaj analizataj. Tamen tio estas tute laŭnatura; la tiel kvieta ŝipo, kiu naĝis sur la malserena maro de la pariza komercurbo sub la flago de LA KATO, KIU PILKLUDAS, estis la kaptaĵo de unu el tiuj uraganoj, kiujn oni povas nomi ekvinoksaj pro ĝia perioda reveno. De dek kvin tagoj, la kvar viroj de l’ ekipaĵo kaj fraŭlino Virginio dediĉis sin al tiu ekcesa laboro nomita inventarkalkulo. Oni movis ĉiujn pakegojn kaj oni kontrolis la mezuron de la blokoj, por certiĝi pri la ĝusta valoro de la restaĵo. Oni zorge ekzamenis la karton pendantan de la pako, por rekoni je kia epoko la drapoj estis aĉetitaj. Oni fiksis la aktualan prezon. Ĉiam starante kun la mezurilo en mano kaj la plumo sur la orelo, sinjoro Guillaume similis kapitanon komandantan la manovron. Lia akra voĉo pasanta tra luketo por demandi la profundaĵon de la aperturoj de la malsupra magazeno parolas nur enigme: – Kiom da H-N-Z? – Forvendita. – Kio restas el Q-X? – Du ulnoj. – Kia prezo? – Kvin-kvin-tri? – Metu al 3 A tutan J-J, tutan M-P kaj la restaĵon de V-D-O. Mil aliaj frazoj tutegale ne kompreneblaj ronkis tra la vendtabloj, kiel versoj de la moderna poezio, kiujn romantikistoj estus recitintaj inter si por konservi sian entuziasmon al unu el siaj poetoj. Vespere, Guillaume enfermita kun sia komizo kaj sia edzino saldis la kalkulojn, kreditis denove, skribis al malfruiĝintoj kaj redaktis fakturojn. Triope ili preparis tiun laboregon, kies rezultato kovris nur kvadraton de papero, kaj pruvis al la Guillaum-a firmao, ke ekzistis tiom en mono, tiom en komercaĵoj, tiom por kambioj kaj biletoj, ke ĝi ŝuldis nenion; ke oni ŝuldis al ĝi cent aŭ ducent mil frankojn; ke la kapitalo pligrandiĝis, ke la farmbienoj, la domoj, la rentoj baldaŭ estos kompletigitaj aŭ duobligitaj. De tio venis la neceseco rekomenci pli arde ol iam por kolekti novajn skudojn, kaj neniu el tiuj kuraĝaj formikoj pensis: Pro kia utilo?

Dank’ al tiu ĉiujara agitego, la feliĉa Aŭgustino sin tiris el la atenta observado de siaj Argusoj. Finiĝis vespere iun sabaton la inventarkalkulo. La cifero de la kredito prezentis sufiĉe da nuloj, por ke tiuokaze Guillaume forigu la severan regulon, kiu la tutan jaron regis ĉe la deserto. La malica negocisto interfrotis siajn manojn kaj permesis, ke la komizoj restu ĉetable. Apenaŭ ĉiu ŝipano estis eltrinkinta sian glaseton de familia likvoro, kiam oni aŭdis veturilan ruladon. La familio iris al la Variété[13] por vidi Cindrulinon, dum la du aliaj komizoj ricevis ĉiu po unu sesfrankan skudon kaj la permeson iri, kien ili deziris, kondiĉe ke ili reeniru je la noktomezo. Malgraŭ tiu diboĉo, la dimanĉon matene, la maljuna drapvendisto razis sin je la sesa, surmetis sian kaŝtankoloran ĵaketon, kies belaj rebriloj kaŭzis al li ĉiam la saman kontentiĝon, li alkroĉis orajn bukojn ĉe sia larĝa silkpantaloneto; poste ĉirkaŭ la sepa, kiam ĉiuj dormis ankoraŭ dome, li direktis sin al la kabineto apuda je lia unuaetaĝa magazeno. Ĝi ricevis lumon per fenestro provizata per dikaj ferstangoj, kaj ĝi havis vidon sur kvadratan korteton fermitan per tiel altaj muroj, ke ĝi sufiĉe similis al puto. La maljuna negocisto malfermis mem tiujn kovrilojn garnitajn per lado, kiujn li tiel bone konis kaj relevis duone la vitraĵon, glitigante ĝin en la kuliso. La glaciita aero de la korto refreŝigis la varman atmosferon de tiu kabineto, kiu haladzis la specialan odoron de la skriboĉambroj. La komercisto restis stare, kun la mano metita sur la malpura brako de apogseĝo kunplektita, tegita per marokeno, kies unua koloro malaperis; li ŝajnis heziti tie sidiĝi. Li rigardis kortuŝita la tablon kun duobla pupitro, kie kontraŭ la lia estis la sidloko de lia edzino en arkaĵo kavigita en la muro. Li longe rigardis la numeritajn kartonojn, la ŝnuretojn, la drapstampilojn, la keston, objektojn de senmemora deveno, kaj li kredis, revidi sin en la alvokita bildo de sinjoro Chevrel. Li antaŭenlokis la saman tabureton, sur kiu li iam sidis antaŭ sia formortinta patrono. Tiun tabureton garnitan per nigra ledo, kaj kies haregoj eliĝis delonge ĉe la anguloj, sed ne perdiĝante, li metis ĝin tremetante sur la saman lokon, kie ĝin metis lia antaŭulo; poste kun eksciteco ne facile priskribebla, li tiris la sonorileton, kiu korespondis ĉe la litkapo de Jozefo Lebas. Tiun decidigan agon li faris, poste, ĉar tiuj memoroj estis sendube tro pezaj, li prenis tri aŭ kvar kambiojn al li prezentitajn, kiujn li rigardis ne vidante ilin, kiam Jozefo Lebas subite aperis.

– Sidigu vin tien, – diris Guillaume, montrante la tabureton.

Ĉar neniam la maljuna drapmajstro estis sidiginta sian komizon antaŭ li, Jozefo Lebas tremtimis.

– Kion vi opinias pri tiuj kambioj? – demandis Guillaume.

– Neniam ili estos pagitaj.

– Kiel?

– Antaŭhieraŭ mi sciiĝis, ke Etienne kaj Kio ormone pagis.

– Ho! Ho! – ekkriis la negocisto, – estas necese, ke oni estu tre malsana por lasi vidi sian galon. Parolu ni pri alia afero. Jozefo, la inventarkalkulo finiĝis.

– Jes, sinjoro, kaj la dividendo estas unu el la plej belaj, kiel vi jam vidis.

– Ni ne uzu do tiujn novajn vortojn! Diru la produkton, Jozefo. Ĉu vi scias, mia kara, ke iom al vi ni ŝuldas tiun rezultaton? Pro tio mi ne volas plu, ke vi havu salajron. Sinjorino Guillaume instigis, ke mi proponu al vi procentojn. Nu, Jozefo! Guillaume & Lebas, ĉu tiuj vortoj ne konsistigus belan nomon de firmao? Por kompleti la subskribon oni povus aldoni: kaj kompanio.

La larmoj venis en la okulojn de Jozefo Lebas, kiu penis kaŝi ilin.

– Ha! sinjoro Guillaume! Kiel mi povis meriti tiom da boneco? Mi faris nur mian devon. Estis jam multe, ke vi interesiĝis al kompatinda orf....

Li brosis la malrektan manikan refaldon per la dekstra maniko kaj ne maltimis rigardi la maljunulon, kiu ridetis pensante, ke tiu modestulo bezonis sendube, kiel li iam, esti kuraĝigata per kompletigo de la klarigo.

– Tamen, – plue diris la patro de Virginio, – vi ne meritas tre tiun favoron, Jozefo. Vi ne havas pri mi tiom da konfido, kiel mi pri vi (la komizo relevis subite la kapon). Vi havas la sekreton pri la kesto. De du jaroj mi diris al vi preskaŭ miajn tutajn aferojn. Mi sendis vin vojaĝi en la fabrikejojn. Fine por vi mi kaŝas nenion. Sed vi? ... vi havas korinklinon, kaj pri tio vi diris al mi ne nuran vorton (Jozefo Lebas ruĝiĝis). – Ha! Ha! ekkriis Guillaume, – ĉu do vi pensis trompi maljunan vulpon, kia mi estas. Mi, kiun vi vidis diveni la Lecokan bankroton.

– Kiel, sinjoro? – respondis Jozefo Lebas ekzamenante sian patronon tiel atente, kiel lia patrono ekzamenis lin. – Kiel, vi scias, kiun mi amas?

– Mi scias ĉion, sentaŭgulo, – diris la respektinda kaj malica komercisto tordante lian orelan ekstremaĵon. Kaj mi pardonas, mi faris same.

– Kaj vi donus ŝin al mi?

– Jes, kun kvindek mil skudoj, kaj mi lasos al vi tiom, kaj ni daŭrigos per nova kapitalo kaj nova firmaa nomo. Ni entreprenos ankoraŭ multe da aferoj; kara mia, – diris ekscitiĝante la multsperta komercisto, levante sin kaj skuante siajn brakojn. – Rimarku, mia bofilo, estas nur la komerco. Tiuj, kiuj demandas, kiajn plezurojn oni trovas en ĝi estas stultuloj. Serĉi aferojn, scipovi superi sur la vendejo, atendi maltrankvile, kiel ĉe la ludo, ĉu la Etienne & kompanio bankrotos, vidi regimenton de la imperia gvardio preterpasantan vestitan per nia drapo, piedbare faligi la najbaron, lojale kompreneble! fabriki malplikare al la aliuloj; sekvi aferon, kiun oni skizas, kiu komenciĝas, pligrandiĝas, ŝanceliĝas kaj sukcesas; koni kiel polica ministro ĉiujn agilojn de firmaoj por ne deflankiĝi, stari firme antaŭ la ŝiparo; posedi amikojn koresponde en ĉiuj fabrikurboj, ĉu tio ne estas daŭra ludo. Jozefo! Sed tio estas vivi. Mi mortos meze de tiu klopodo, kiel la maljuna Chevrel, tamen laborante nur laŭ mia forto. En la varmeco de sia pli forta improvizo, la patro Guillaume preskaŭ ne rigardis sian komizon, kiu ploris abunde. – Nu do! Jozefo, mia kompatindulo, kio estas do?

– Ha, mi ŝin tiom amas, tiom! Sinjoro Guillaume, ke mi preskaŭ svenas, mi kredas!

– Nu, knabo, – diris la komercisto, – ci estas pli feliĉa ol ci opinias, je diablo! ĉar ŝi amas vin. Mi scias tion, mi.

Kaj li palpebrumis per siaj verdaj okuletoj rigardante sian komizon.

– Fraŭlino Aŭgustino. Fraŭlino Aŭgustino! – ekkriis Jozefo Lebas entuziasme.

Jam li volis salti ekster la kabineton, kiam li sentis sin haltigita de ferbrako, kaj lia patrono konsternite rekondukis lin forte antaŭ sin.

– Kio do faras Aŭgustino en tiu afero? – demandis Guillaume, kies voĉo frostigis subite la malfeliĉan Jozefon Lebas.

– Ĉu ne ŝi, – kiun – mi amas? – diris la komizo balbutante.

Embarasita pro sia manko de akrevido, Guillaume residiĝis kaj metis sian pintkapon inter siajn du manojn por pripensi pri la stranga situacio en kiu li troviĝis: Jozefo Lebas honta kaj malespera restis stare.

– Jozefo, – plue diris la negocisto kun malvarma indeco, – mi parolis al vi pri Virginio. La amon „oni“ ne komandas, mi scias. Mi konas vian diskretecon, ni forgesos tion. Mi neniam edzinigos Aŭgustinon antaŭ Virginio. Viaj procentoj estos dek.

La komizo, al kiu la amo donis, mi ne scias, kian gradon de kuraĝo kaj de elokventeco, manplektis, ekparolis, parolis dum kvaronhoro al Guillaume kun tiom da varmeco kaj da senteco, ke la situacio ŝanĝis. Se estus koncerninte komercaferon, la maljuna negocisto estus havanta fiksajn regulojn por decidiĝi; sed elĵetita mil mejlojn for de la komerco, kaj sen kompato, li ŝanceliĝis sen volo antaŭ okazo tiel originala, kiel li diris al si. Fortrenita de sia natura boneco, li iom deflankiĝis.

– He! diablo! Jozefo, ci scias ja, ke mi havis miajn du infanojn post dek jaroj de intertempo. Fraŭlino Chevrel ne estis bela, tamen, ŝi ne povis plendi pri mi. Agu do kiel mi. Fine ne ploru, ci estas stulta! Kion ci volas? Tio aranĝiĝos eble, ni vidos. Ĉiam oni povas elturniĝi. Ni edzoj ne estas ĉiam kiel „seladonoj“ por niaj edzinoj. Ci komprenas min? Sinjorino Guillaume estas pieca kaj... Nu je diablo, mia infano, donu tiumatene la brakon al Aŭgustino, por iri al la meso.

Tiaj estis la frazoj diritaj hazarde de Guillaume. La fina konkludo, ravis la amantan komizon; li pensis jam por fraŭlino Virginio al unu amiko, kiam li eliris el la fumonigrigita kabineto, premante la manon de sia estonta bopatro, post kiam li estis dirinta al li, kiel interkonsentite, ke ĉio aranĝiĝos plej bone.

Kion pensos sinjorino Guillaume? Tiu ideo maltrankviligis mirinde la bonan negociston, kiam li estis sola.

Ĉe la tagmanĝo sinjorino Guillaume kaj Virginio, al kiuj la vendisto lasis provizore ignori sian disreviĝon, rigardis sufiĉe malice Jozefon Lebas, kiu restis tre embarasita. La hontemo de la komizo havigis al li la amikecon de ŝia bopatrino. La patrino reiĝis tiel gaja, ke ŝi rigardis sinjoron Guillaume ridetante, kaj permesis al si kelkajn ŝercetojn de longe uzitajn en tiuj naivaj familioj. Ŝi temis pri la konformeco de la alteco de Virginio kaj de Jozefo por postuli, ke ili estu mezurataj. Tiuj preparaj simplaĵoj altiris kelkajn nubojn sur la frunton de la familia ĉefo, kaj li elmontris eĉ tian ŝaton por la dececo, ke li ordonis al Aŭgustino preni la brakon de la unua komizo por iri al la meso. Sinjorino Guillaume, mirigita pro tiu vira delikateco honoris sian edzon per jesa kapsigno. La personaro eliris do el la domo laŭ vico, kiu povis sugesti nenian malican penson de la najbaroj.

– Ĉu vi opinias, fraŭlino Aŭgustino, – tremante diris la komizo, – ke la edzino de negocisto, kiu havas gravan krediton, kiel sinjoro Guillaume, ekzemple povus amuziĝi iom pli, ol sinjorino via patrino; povus surmeti diamantojn, veturi? Ho mi, unue, se mi edziĝus, mi volus havi la tutan penon kaj vidi mian edzinon feliĉa. Mi ne metus ŝin antaŭ vendtablon. Ĉu ne, en la drapvendo la virinoj ne estas tiel necesaj, kiel ili estis iam. Sinjoro Guillaume estis prava, agante kiel li faris, kaj cetere tio estis la prefero de lia edzino. Sed se edzino iom helpas pri la kontregistrado, la korespondado, la detaloj, la mendoj, sia mastrumado, por ne resti neaktiva, tio sufiĉas. Je la sepa, kiam la butiko estus fermita, mi, mi amuziĝus, mi irus spektaklon kaj en la mondon. Sed vi ne aŭskultas min.

– Sed jes, sinjoro Jozefo. Kion vi opinias pri la pentrarto. Tio estas bela metio.

– Jes, mi konas pentromastron por domoj, sinjoron Lourdois, kiu havas skudojn sufiĉe.

Tiel parolante, la familio atingis la preĝejon Sta Leu. Tie sinjorino Guillaume reprenis siajn rajtojn kaj unuafoje sidigis Aŭgustinon apud si. Virginio lokiĝis sur la kvaran seĝon apud Lebas. Dum la prediko ĉio okazis bone inter Aŭgustino kaj Teodoro, kiu starante malantaŭ kolono preĝis fervore sian diinon; sed ĉe la „Dileviĝo“, sinjorino Guillaume ekvidis iom malfrue, ke ŝia filino Aŭgustino tenis sian preĝlibron inverse. Ŝi volis tuj forte riproĉi ŝin, kiam mallevante sian vualon, ŝi interrompis sian legon kaj ekrigardis laŭ la direkto, kiun preferis la okuloj de ŝia filino. Per siaj okulvitroj, ŝi vidis la junan artiston, kies monduma eleganteco divenigis prefere ian kavalerian oficiron en libertempo ol negociston de la kvartalo. Malfacile oni imagos la ekscitecon, en kiu troviĝis sinjorino Guillaume, kiu laŭdis sin, ke tiel perfekte ŝi estis edukinta siajn filinojn, kiam ŝi rekonis en la Aŭgustin-a koro ne permesitan amon, kies danĝeron trograndigis ŝia prudeco kaj ŝia nescio. Ŝi kredis sian filinon gangreniĝinta ĝiskore.

– Tenu unue vian libron rekte, fraŭlino, – ŝi diris mallaŭte, sed tremante pro kolero. Ŝi elŝiris vive la akuzantan libron kaj remetis ĝin tiamaniere, ke la literoj estu bondirektaj. – Ne levu la okulojn alien ol al viaj preĝoj, ŝi aldonis, se ne, vi respondos al mi. Post la meso, via patro kaj mi devos paroli al vi.

Tiuj vortoj estis fulmobato por la kompatinda Aŭgustino. Ŝi sentis sin senfortiĝi sed starante inter la doloro spertita kaj la timo fari skandalaĵon en la preĝejo, ŝi kuraĝis kaŝi sian angoron. Tamen oni povis, vidante ŝian preĝlibron tremeti kaj larmojn defali sur ĉiun paĝon, kiun ŝi turnis, diveni facile la teruran staton de ŝia animo. Per la kolera rigardo ĵetita al ŝi de sinjorino Guillaume, la artisto vidis la pereon, en kiun falis lia amo kaj eliris furioze kaj decidata ĉion provi.

– Iru en vian ĉambron, fraŭlino! – diris sinjorino Guillaume al sia filino reenirante; – ni alvokigos vin; kaj precipe ne maltimu el ĝi eliri.

La interparolado inter la geedzoj estis tiel sekreta, ke unue nenio estis konita. Tamen Virginio, kiu estis kuraĝiĝinta per mil dolĉaj konsideroj, estis tiel kompleza, ke ŝi glitis apud la pordon de la patrina dormĉambro, kie oni diskutis, por kolekti kelkajn frazojn. Ĉe la unua vojaĝo de la tria al la dua etaĝo, ŝi aŭdis sian patron ekkrii.

– Sinjorino, vi volas do mortigi vian filinon?

– Mia kompatinda infanino, – diris Virginio al sia ploranta fratino, – paĉjo defendas cin.

– Kaj kion ili volas fari al Teodoro? – demandis la senmalvirtulino.

La scivolema Virginio remalsupreniris tiam denove, sed tiufoje ŝi restis pli longatempe, ŝi sciiĝis, ke Lebas amas Aŭgustinon. Estis skribite en tiu memorinda tago, ke domo ordinare tiel kvieta estu infero. Sinjoro Guillaume malesperigis Jozefon Lebas konfidante al li la amon de Aŭgustino al fremdulo. Lebas, kiu jam avertis sian amikon svati por fraŭlino Virginio, vidis sian esperon neniigita. Fraŭlino Virginio dispremita sciante, ke Jozefo preskaŭ rifuzis ŝin, suferis pro kapdoloro. La disiĝo kaŭzita inter la du geedzoj per la diskuto okazinta kaj en kiu triafoje en ilia vivo ili opiniis tute malsame, elmontriĝis terurmaniere. Fine je la kvara vespere, Aŭgustino pala, tremanta, kun okuloj ruĝaj prezentis sin antaŭ siaj gepatroj. La kompatindulino rakontis naive la tro mallongan historion de sia amo. Kuraĝigita per la admono de sia patro, kiu promesis aŭskulti ŝin silente, ŝi iom maltimis prononcante la nomon de sia kara Teodoro de Sommervieux kaj resonigis malice la aristokratan partikulon. Liverante sin al la nekonita ĉarmo paroli pri siaj sentemoj, ŝi trovis sufiĉe da kuraĝo por deklari kun sia senmalvirta firmeco, ke ŝi amas sinjoron de Sommervieux, ke ŝi jam skribis al li kaj aldonis kun larmoj:

– Tio estus mia malfeliĉo, se oni foroferus min al alia.

– Sed Aŭgustino, vi ne scias do, kio estas pentristo? – ekkriis ŝia patrino abomene.

– Sinjorino Guillaume! – diris la maljuna patro ordonante silenton al sia edzino. – Aŭgustino, – li diris, – la artistoj ĝenerale estas malsatuloj. Ili estas tro elspezemaj por ne esti ĉiam sentaŭguloj. Mi vendis al formortinta sinjoro Jozefo Vernet, formortintaj Lekain kaj sinjoro Noverre. Ho, se ci scius kiel tiu sinjoro Noverre, sinjoro la kavaliro de Sta Georges kaj precipe sinjoro Philidor lerte trompis tiun kompatindan patron Chevrel! Ili estas stranguloj, mi scias tion. Tio havas babiladon, manierojn... Ha! neniam via sinjoro Sumer... Somm...

– De Sommervieux, patro mia!

– Nu! de Sommervieux, konsentite! Neniam li estos tiel agrabla kun vi kiel la kavaliro de Sta Georges kun mi, la tagon, kiam mi ricevis verdikton de la konsuloj kontraŭ li. Jes, ili estis iamaj nobeloj.

– Sed, mia patro, sinjoro Teodoro estas nobelo kaj skribis al mi, ke li estas riĉa. Lia patro estis nomita la kavaliro de Sommervieux antaŭ la revolucio.

Je tiuj paroloj sinjoro Guillaume rigardis sian terurigitan edzinon, kiu, kiel incitita virino frapis la plankon piedpinte kaj konservis malserenan silenton. Ŝi eĉ evitis ĵeti siajn koleregajn rigardojn al Aŭgustino, kaj ŝajnis lasi al sinjoro Guillaume la tutan respondecon pri tia gravaĵo, ĉar ŝiaj avizoj ne estis sekvitaj. Tamen malgraŭ sia ŝajna flegmo kiam ŝi vidis, ke ŝia edzo akceptis tiel dolĉe katastrofon, kiu neniel estis komerca, ŝi ekkriis:

– Vere sinjoro, vi estas tiel malforta pri viaj filinoj... sed...

La bruo de veturilo, haltante antaŭ la pordo, interrompis subite la admonon, kiun la maljuna negocisto timis jam. Post momento, sinjorino Roguin troviĝis meze de la ĉambro kaj rigardante la tri aktorojn de tiu familia sceno:

– Mi scias ĉion, mia kuzino, – ŝi diris kun mieno de protektantino.

Sinjorino Roguin havis mankon: ŝi kredis, ke pariza notaredzino povas ludi la rolon de artprotektantino.

– Mi scias ĉion, – ŝi ripetis, – kaj mi venas en la Noan arkeon kiel la kolombo, kun la olivarba branĉo; mi legis tiun alegorion en la Genie du Christianisme[14] – ŝi diris turnante sin al sinjorino Guillaume – la komparo plaĉos al vi. Ĉu vi scias, – ŝi aldonis subridante al Aŭgustino, – ke tiu sinjoro Sommervieux estas ĉarmulo? Li donis al mi tiun matenon mian portreton majstre faritan. Tio valoras almenaŭ ses mil frankojn.

Ĉe tiuj paroloj, ŝi frapis dolĉe la brakon de sinjoro Guillaume. La maljuna negocisto ne povis ne fari per siaj lipoj sian kutiman grimacon.

– Mi konas tre bone sinjoron de Sommervieux, – daŭrigis la kolombino. – De du semajnoj li vizitas niajn kunvenajn vesperojn. Li rakontis al mi ĉiujn siajn dolorojn kaj elektis min kiel advokaton. De tiu mateno mi scias, ke li adoras Aŭgustinon kaj li havos ŝin. Ha! kuzino, ne tiel rifuze movu la kapon. Sciiĝu, ke oni nomos lin barono, kaj ke ĵus la imperiestro mem faris lin kavaliro de la Honorlegio. Roguin estas nun lia notario kaj konas liajn aferojn. Nu! sinjoro de Sommervieux posedas per taŭgaj bienoj dekdu mil frankojn de rentoj. Ĉu vi scias, ke la bopatro de tia viro povas fariĝi io, urbestro en sia distrikto ekzemple! Ĉu vi ne vidis sinjoron Dupont farita grafo de l’ imperio kaj senatano, pro tio, ke kiel urbestro li venis komplimenti la imperiestron pro lia eniro en Vieno-n? Ho, tiu edziĝo realiĝos. Mi adoras lin, tiun bonan junulon. Lia konduto kontraŭ Aŭgustino estas vidata nur en la romanoj. Jes, mia karetulino, vi estos feliĉa, kaj ĉiuj volus esti sur via loko. Mi ricevas hejme ĉe miaj vesperoj sinjorinon dukinon de Karigliano, kiu ŝatas malsaĝe sinjoron de Sommervieux. Kelkaj malicbuŝulinoj diras, ke ŝi venas ĉe min nur pro li, kvazaŭ hieraŭa dukino ne estas en deca loko ĉe unu Chevrel-ino, kies familio apartenas al taŭga burĝaro depost pli ol cent jaroj.

– Aŭgustino, – diris sinjorino Roguin post paŭzeto, – mi vidis la portreton. Dio! kiel bela ĝi estas? Ĉu vi scias, ke la imperiestro volis vidi ĝin. Li diris ridante al la maljuna ĉefmarŝalo, ke se troviĝus multe da tiaj virinoj en lia kortego, dum tie envenas tiom da reĝoj, li certigus firme, ke li povus ĉiam subteni la pacon en Eŭropo. Ĉu tio ne estas flataĵo?

La malkvietoj, kiuj komencis tiun tagon devis simili tiujn de la naturo, ĉar ili revenigis kvietan kaj serenan veteron. Sinjorino Roguin tiel delogis parolante, ŝi povis ataki tiom da kordoj samfoje en la sekaj koroj de la gesinjoroj Guillaume, ke ŝi fine trovis unu, kiun ŝi uzis taŭge. Ĉe tiu stranga epoko, la komerco kaj la financo pli ol iam havis la malsaĝan manion alligi sin al la altnobeloj, kaj la imperiaj generaloj profitis sufiĉe tiun inklinon. Sinjoro Guillaume parolis forte kontraŭ tiu bedaŭrinda emo. Liaj preferitaj aksiomoj estis, ke por trovi la feliĉon, virino devas edziniĝi kun samklasulo; frue aŭ malfrue oni estas punata, se oni altiĝas troe; amo rezistas tiel malforte kontraŭ la maltrankvilaĵoj de la mastrumo, ke estas necese trovi unu ĉe la alia tre firmajn kvalitojn por esti feliĉaj; unu el la du geedzoj ne devas scii pli ol la alia, ĉar tutunue oni devas interkompreni sin; edzo, kiu parolas greke kaj edzino parolanta latine riskas morti pro malsato. Li estis eltrovinta tiun ŝajnan proverbon. Li komparis la tiel faritajn edzigojn al tiuj antikvaj ŝtofoj el silko kaj lano, kies silko fine ĉiam rompis la lanon. Tamen troviĝas tiom da vanteco funde en la homa koro, ke la prudento de la piloto, kiu tiel bone estris LA KATON, KIU PILKLUDAS venkite cedis al la atakema parolrapidego de sinjorino Roguin. La severa sinjorino Guillaume, kiel la unua, trovis en la inklino de sia filino motivojn por deflankiĝi de tiuj principoj kaj por konsenti akcepti hejme sinjoron de Sommervieux, kiun ŝi submetos al rigora observado.

La maljuna negocisto iris trovi Jozefon Lebas kaj konigis al li tiujn aferojn. Je la duono de la sepa, la manĝoĉambro, famigita de la pentristo, kunigis sub sia vitraĵa tegmento gesinjorojn Roguin, la junan pentriston kaj lian ĉarman Aŭgustinon, Jozefon Lebas, kiu pacience atendis sian feliĉon kaj fraŭlinon Virginio, kiu ne havis plu kapdolorojn. Gesinjoroj Guillaume vidis estontece siajn infanojn edzigitajn kaj la destinojn de LA KATO, KIU PILKLUDAS transdonitaj al lertaj manoj. Ilia kontentiĝo superis ĉion, kiam ĉe la deserto, Teodoro donacis al ili la mirigan pentraĵon, kiun ili ne povis vidi kaj kiu prezentis la internon de tiu malnova butiko, al kiu oni ŝuldas tiom da feliĉo.

– Kiel beleta! – ekkriis Guillaume. – Laŭdire oni volis aĉeti tion por tridek mil frankoj...

– He! ja, oni trovas tie miajn plumerojn, – diris sinjorino Guillaume.

– Kaj tiuj malfalditaj ŝtofoj, – aldonis Lebas; – oni prenus ilin per la manoj.

– La drapaĵoj konvenas ĉiam tre bone, respondis la pentristo. Ni estus tre feliĉaj, ni modernaj artistoj, se ni atingus la perfekton de la antikva drapaĵo.

– Do vi ŝatas la drapaĵojn, – ekkriis la patro Guillaume. – Nu, je diablo! donu al mi la manon, mia juna amiko, ĉar vi ŝatas la komercon, ni interkonsentos. He, kial oni malŝatas ĝin? La mondo komenciĝis kun tio, ĉar Adamo vendis la paradizon por unu pomo. Tio ne estis bonega spekulacio tamen.

Kaj la maljuna negocisto ekridegis brue, ekscitita per la ĉampana vino, kiun li verŝis abunde. La vualo, kiu kovris la okulojn de la juna artisto estis tiel dika, ke li trovis siajn estontajn gebopatrojn agrablaj. Li bonvolis eĉ ĝojigi ilin per kelkaj bongustaj ŝercaĵoj. Pro tio li plaĉis ĝenerale. La vesperon, kiam la salono meblita per riĉaspektaj aferoj, por uzi la esprimon de Guillaume, estis sengasta, dum kiam sinjorino Guillaume iris de tablo al kameno, de kandelabro al lumingo, estingante rapide la stearinkandelojn, la bonhumorulo, kiu ĉiam tuj vidis klare, kiam rilatis pri aferoj de mono, altiris sian filinon Aŭgustinon apud sin; poste tenante ŝin sur siaj genuoj li diris al ŝi jene:

– Mia kara infano, vi edziniĝos kun via Sommervieux, ĉar vi volas tion; permesite estas, ke vi riskos vian kapitalon de feliĉo. Sed mi ne fidas pri tiuj tridek mil frankoj, kiujn oni gajnas difektante bonajn tolaĵojn. Mono, kiu tiel rapide venas, foriras same. Ĉu mi ne aŭdis tiun vesperon, ke tiu juna sencerbulo diris, ke se la mono estas ronda, tio estas por ruliĝi. Se ĝi estas ronda por la malŝparemuloj, ĝi estas plata por la ŝparemuloj, kiuj kolone amasigas ĝin. Do, mia infano, tiu belulo parolas doni al vi veturilojn, diamantojn. Li havas monon, ke li elspezu ĝin por vi! bene sit! Tio ne koncernas min. Sed pri tio, kion mi donas al vi, mi ne volas, ke skudoj tiel pene ensakigitaj estu ŝanĝitaj en kaleŝegojn kaj fiaĵojn. Kiu elspezas troe, neniam estas riĉa. Per la cent mil skudoj de lia doto oni jam ne aĉetas tutan Parizo-n. Vi povos ricevi iun tagon kelkajn centojn da mil frankoj, mi atendigos vin, je diablo! kiel eble plej longatempe. Mi altiris do vian estontan edzon en angulon, kaj viro, kiu kondukis la Lecokan bankroton ne multe penis por konsentigi artiston, ke li edziĝu sen biena komuneco. Mi observos severe la kontrakton, por ke oni taŭge kondiĉu la donaĵojn, kiujn li proponas rezervi al vi. Nu, mia infanino, mi esperas, esti avo, je diablo! mi volas jam okupi min pri miaj nepoj; ĵuru do al mi tie ĉi, ke vi neniam ion pro mono subskribos sen mia konsilo; kaj se mi irus tro frue trovi la patron Chevrel, ĵuru al mi, ke vi konsiliĝos kun Lebas, via bofrato. Ĵuru tion al mi.

– Jes, mia patro, mi ĵuras tion.

Post ĉi tiuj vortoj prononcitaj mildvoĉe, la maljunulo kisis sian filinon sur la ambaŭ vangoj. Tiun vesperon, ĉiuj amantoj dormis preskaŭ tiel kviete kiel la gesinjoroj Guillaume.

Kelkaj monatoj post tiu memorinda dimanĉo, antaŭ la grandaltaro de Sta Leu okazis du malsamaj edziĝoj. Aŭgustino kaj Teodoro prezentis sin tie en la tuta brilo de la feliĉo kun la okuloj amplenaj, vestitaj per elegantaj tualetoj, atenditaj de luksa veturilaro. Veninta en taŭga kaleŝo kun sia familio, Virginio donis la brakon al sia patro, sekvante sian junan fratinon humile kaj en plej simplaj vestoj, kiel ombro necesa por la harmonio de tiu spektaklo. Sinjoro Guillaume klopodis multe por ke la pastro edzinigu Virginion antaŭ Aŭgustino; sed li havis la doloron vidi, ke la alta kaj malalta ekleziularo ĉiuokaze turnis sin al la pli eleganta el du. Li aŭdis, ke kelkaj el siaj najbaroj aplaŭdis forte la naturan saĝon de fraŭlino Virginio, kiu faris, ili diris, la plej firman edziniĝon kaj restis fidela je la kvartalo; dume ili ĵetis kelkajn pikspritaĵojn, sugestitajn per la envio pri Aŭgustino, kiu edziniĝis kun artisto, nobelo; ili aldonis kun kvazaŭa teruro, ke se la Guillaum-oj estas ambiciaj, la drapkomerco pereos. Ĉar maljuna vendisto de ventumiloj diris, ke tiu ĉionmanĝanto baldaŭ metos ŝin „sur la pajlon“, la patro Guillaume ĝojis in petto pro la prudento metita en la redakcion de la edziga kontrakto. La vesperon, la familio disiĝis post luksa balo, sekvita de unu el tiuj sufiĉegaj manĝadoj, kies memoro ekperdiĝas en la nuna generacio. Gesinjoroj Guillaume restis en sia hotelo, strato Vieux Colombier (malnova kolombejo), kie la festeno okazis. Gesinjoroj Lebas reiris en kaleŝo al la malnova domo de la strato Sta Deniso por tie estri la firmaon: LA KATO, KIU PILKLUDAS. La artisto, ebria de feliĉo, prenis inter siaj brakoj sian karan Aŭgustinon, forrabis ŝin vive, kiam ilia kupeo alvenis la straton Trois frères (tri fratoj) kaj portis ŝin en sian elegantan loĝejon.

La pasia flameco, kiu posedis Teodoron, kaŭzis, ke tuta jaro pasis kaj nenia nubeto konfuzigis la azuron de la ĉielo, sub kiu ili vivis. Por ili la ekzistado estis neniel peziga. Teodoro disŝutis sur ĉiun tagon nekredeble plezurajn ornamojn. Plaĉe li variis la sendetenemojn de la pasio per la mola malvigleco de tiu ripozo, en kiu la animoj estas forĵetitaj tiel alten en la ekstazon, ke ili ŝajnas forgesi tie la korpan kuniĝon. Malkapabla pripensi, Aŭgustino sekvis senvole la ondoforman iradon de sia feliĉo. Ŝi nur povis liveri sin tute al la permesata kaj sankta amo de l’ edziniĝo. Simpla kaj naiva ŝi konis nek la koketecon de la rifuzoj, nek la estrecon, kiun junulino de la altrango kreas al si super edzo per lertaj kapricoj. Ŝi tro amis, por pensi pri estonteco, kaj ŝi ne imagis, ke tiel dolĉa ĝuiga vivo povus iam ĉesi. Feliĉa, ke ŝi estis la tuta plezuro de sia edzo, ŝi kredis, ke tiu neestingebla amo estus ĉiam por ŝi la plej bela ornamaĵo, same kiel ŝia sindonemo kaj ŝia obeemo estus ĉiamdaŭra allogo. Fine la feliĉo de l’ amo estis iginta ŝin tiel brila, ke ŝia beleco inspiris al ŝi malhumilecon kaj certigis ŝin, ke ŝi povos ĉiam regi viron tiel facile eksciteblan, kiel sinjoro de Sommervieux. Do kiel virino ŝi konis kiel instruojn nur tiujn de l’ amo. Meze de tiu feliĉo, ŝi restis la nescianta knabino, kiu vivis senbrile en la strato Sta Deniso, kaj ŝi ne pensis alpreni la manierojn, la scion, la tonon de la mondo, en kiu ŝi devis vivi. Ĉar ŝiaj paroloj estis amparoloj, ŝi metis ja en ilin ian spritofleksecon kaj esprimdelikatecon; sed ŝi uzis la lingvaĵon komunan al ĉiuj virinoj, kiam ili estas enprofundiĝintaj en pasio, kiu ŝajnas esti ilia medio. Se okaze ideo malakordiĝanta kun tiuj de Teodoro estis esprimata de Aŭgustino, la juna artisto ridis pri tio, same kiel oni ridas pri la unuaj eraroj de fremdulo, sed kiuj fine lacigas, se li ne korektiĝas.

Tamen, ĉe la fino de tiu jaro, tiel ĉarma kiel rapida, Sommervieux sentis iun matenon la necesecon repreni siajn laborojn kaj siajn kutimojn. Lia edzino estis graveda. Li revidis siajn amikojn. Dum la longaj suferoj de l’ jaro, kiam unuafoje juna edzino nutras infanon, sendube li laboris vigle, sed kelkafoje reiris serĉi distraĵojn en la monduma vivo. La domo, kiun li pli volonte vizitis, estis tiu de la Dukino de Karigliano, kiu fine sukcesis altiri ĉe si la faman artiston. Kiam Aŭgustino estis resanigita, kiam ŝia filo ne postulis plu tiujn senĉesajn zorgojn, kiuj malebligas, ke patrino ĝuu la mondumajn plezurojn, Teodoro deziris provi tiun ĝuon de propramo, kiun donas al ni la societo, kiam ni aperas en ĝi kun bela virino, objekto de envio kaj de admiro. Trapasi la salonojn montrante sin kun la brilo pruntita de la gloro de sia edzo, vidi ŝin ĵaluzata de ĉiuj virinoj estis por Aŭgustino nova rikolto de plezuro; sed tio estis la lasta rebrilo, kiun devis elĵeti sia edzeca feliĉo. Ŝi unue ofendis la vantecon de sia edzo, kiam malgraŭ vanaj penoj ŝi lasis ekvidigi sian nescion, la neĝustecon de sia lingvaĵo kaj la malampleksecon de siaj ideoj. La karaktero de Sommervieux, bridita dum preskaŭ du kaj duono jaroj per la unuaj puŝegoj de l’ amo, reiris kun la trankvileco de malpli juna posedaĵo al sia inklino kaj siaj kutimoj momente deflankigitaj. La poezio, la pentrarto kaj la altaj ĝuoj de l’ imago pretendas sur la nobelaj mensoj nedetrueblajn rajtojn. Tiuj bezonoj de forta animo ne estis erarigitaj ĉe Teodoro dum tiuj du jaroj, ili estis trovintaj nur novan paŝtaĵon. Kiam la amkampoj estis trairitaj, kiam la artisto estis, kiel la infanoj, kolektinta rozojn kaj cejanojn tiel avide, ke li ne ekvidis, ke liaj manoj ne povis plu enteni ilin, la sceno ŝanĝis. Kiam la pentristo montris al sia edzino la skizojn de siaj plej belaj verkoj, li aŭdis, ke ŝi ekkriis kiel la patro Guillaume: „Tio estas beleta!“ Ŝia senvarmeca admiro ne devenis de konscia sento, sed de fido al amparolo. Aŭgustino preferis rigardon al plej bela pentraĵo. La sola nobelsupereco, kiun ŝi konis, estis tiu de la koro. Fine Teodoro ne povis ne rekoni la evidentecon de kruela vero: Lia edzino ne sentis la poezion, ŝi ne enloĝis en lia medio, ŝi ne sekvis lin laŭ ĉiuj liaj kapricoj, laŭ liaj improvizoj, laŭ liaj ĝojoj, laŭ liaj doloroj; ŝi marŝis surtere en la reala mondo, dum kiam li altigis la kapon en ĉielon. La ordinaraj mensoj ne povas taksi la renaskiĝajn suferojn de l’ estulo kiu, kunigata al alia per la plej intima el ĉiuj sentoj, trudite repuŝas senĉese la plej karajn ekspansiojn de sia penso kaj reirigas en la neniigon la bildojn, kiun potenca magio devigas, ke li kreu. Por li, tiu turmento estas tiom pli kruda, kiom lia sento por lia kunulo postulas unue, ke ili neniam forŝtelu sin unu al la alia kaj ke ili miksu la fervorajn elmontrojn de la penso same kiel la konfidaĵojn de l’ animo. Oni ne trompas senpune la ordonojn de la naturo; ĝi estas nefleksebla, kiel la neceseco, kiu certe estas kvazaŭa socia naturo. Sommervieux rifuĝis en la trankvilecon kaj la silenton de sia laborejo esperante, ke la kutima vivado kun artistoj povus formi sian edzinon kaj malvolvigus en ŝi la ĝermojn de alta klereco, kiujn kelkaj superaj mensoj kredas antaŭekzistaj ĉe ĉiaj estaĵoj; sed Aŭgustino estis tro sincere pieca por ne esti terurigita de la vortoj de la artistoj. Ĉe la unua vespermanĝado donita de Teodoro ŝi aŭdis junan pentriston dirantan kun tiu infaneca senpripenso, kiun ŝi ne rekonis kaj kiu neniel estas malpia:

– Sed, sinjorino, via paradizo ne estas pli bela ol la alifigurigo de Rafaelo? Nu, mi laciĝis rigardante tiun ĉi.

Aŭgustino alportis do en tiun spiritan societon, malfidecon kiun ĉiuj spertis. Ŝi ĝemis. La artistoj ĝenitaj estas senkompataj: ili fuĝas aŭ mokas. Sinjorino Guillaume havis inter aliaj ridindaĵoj ĉi tiun: troigi la indecon, kiu ŝajnis al ŝi la esenco de edzino; kaj kvankam ŝi ofte iam mokis pri tio, Aŭgustino ne povis ne imiti iomete la patrinan prudecon. Tiu troigo de hontemo, kiun ne evitas ĉiam la virtemaj edzinoj, sugestis kelkajn epigramojn per krajono, kiuj estis tro bongustaj, por ke Sommervieux povis ofendiĝi. Tiuj ŝercaĵoj estus estintaj eĉ pli kruelaj, ili estis cetere nur revenĝoj plenumitaj super li de liaj amikoj. Sed nenio povis esti malgrava por animo, kiu ricevis tiel facile, kiel tiu de Teodoro, la aliulajn impresojn. Por tio li spertis nesenteblan malvarmecon, kiu nur povis pligrandiĝi. Por atingi la edzecan feliĉon, oni devas surgrimpi monton, kies mallarĝa plataĵo kuŝas tre proksime de deklivo tiel rapida kiel glitiga, kaj la amo de la pentristo malsupreniris ĝin. Li juĝis sian edzinon nekapabla ŝati la moralajn konsiderojn, kiuj pravigis, laŭ li, la strangecon de liaj manieroj kontraŭ ŝi kaj kredis sin tre senkulpa, por tio, ke li kaŝis al ŝi pensojn, kiujn ŝi ne komprenis kaj dekliniĝojn ne juĝeblajn de burĝa konscienco. Aŭgustino enfermis sin en doloron malserenan kaj silentan. Tiuj sekretoj metis inter la geedzoj vualon, kiu devis dikiĝi iom post iom. Kvankam ŝia edzo ĉiam montris estimon kontraŭ ŝi, Aŭgustino ne povis ne tremi vidante lin rezervi por la mondumo la trezorojn de sprito kaj de gracieco, kiujn iam li deponis ĉe ŝiaj piedoj. Baldaŭ ŝi klarigis malbone la paroladojn spritajn pri la ŝanĝemo de la viroj. Ŝi ne plendis, sed ŝia sintenado valoris riproĉojn. Tri jarojn post sia edziniĝo, tiu virino juna kaj beleta, kiu preterpasis tiel distinga en sia luksa kaleŝego, kiu vivis en glora kaj riĉa medio, enviita de tiom da personoj ne zorgemaj kaj ne kapablaj ŝati ĝuste la vivajn situaciojn; ŝiaj vizaĝkoloroj paliĝis. Ŝi pripensis, ŝi komparis; poste la malfeliĉo al ŝi montris la unuajn sperterojn. Ŝi decidis resti kuraĝa en la devo, esperante ke tiu grandanima konduto frue aŭ malfrue reakirigus la edzan amon; sed ne estis tiel. Kiam Sommervieux laborlaca eliris el sia laborejo, Aŭgustino ne kaŝis sufiĉe rapide sian laboron, kaj la pentristo povis ekvidi, ke lia edzino riparis kun la tuta detaleco de bona mastrino la tolaĵon de la domo kaj la lian. Ŝi liveris malŝpareme senmurmure la monon por la neurĝaj elspezoj de sia edzo; sed celante konservi la riĉaĵon de sia kara Teodoro ŝi ŝparis ĉu pri si, ĉu pri mastrumaj aferoj. Tiu konduto estas neakordigebla kun la senzorgeco de la artistoj, kiuj je la kariera fino, tiel ĝuas la vivon, ke neniam ili demandas sin pri la motivo de sia ruiniĝo. Neutile marki ĉiun kolorgradiĝon, per kiu la brila nuanco de iliaj unuaj tagoj de edzeca feliĉo atingis al profunda mallumo. Iun vesperon, la malgaja Aŭgustino, kiu de longatempe aŭdis sian edzon paroli entuziasme pri sinjorino Dukino de Karigliano, ricevis de amikino kelkajn malicajn avizojn pri la alligeteco de Sommervieux al tiu fama koketulino, kies modoj estis sekvitaj en la imperiestra kortego. Dudekunujara, en la tuta brileco de la juneco kaj de la beleco, Aŭgustino vidiĝis perfidita por trideksesa virino. Sentante sin malfeliĉa meze de la monduma vivo kaj de ĝiaj festoj senplezuraj por si, la kompatindulino ne komprenis la admiron, kiun ĉi tie ŝi ekscitis, nek la envion, kiun ŝi incitis. Ŝia vizaĝo akiris novan esprimon. La melankolio disŝutis sur ŝiajn trajtojn la mildecon de la rezigno kaj la palecon de malŝatita amo. Baldaŭ ŝin amindumis la plej deloguloj; sed ŝi restis soleca kaj virteca. Kelkaj malŝatantaj paroloj diritaj senpripense de ŝia edzo naskis en ĝi neesprimeblan malesperon. Fatala lumeto igis, ke ŝi duonvidis la kontaktajn mankojn, kiuj pro ŝia nekompleta edukiteco malhelpis la tutan kuniĝon de ŝia animo kun tiu de Teodoro; ŝi havis sufiĉan amon por absolvi lin kaj kondamni sin. Ŝi ploris sangajn larmojn kaj rekonis tro malfrue, ke estas malsamspritaj edziĝoj, same kiel malsamrangaj kaj malsammoraj. Pensante pri la printempaj ĝuoj de sia kuniĝo, ŝi komprenis la amplekson de la pasinta feliĉo kaj konsentis, ke tiel riĉa amrikolto estis tuta vivo, kiun oni povis pagi nur per ia malfeliĉo. Tamen ŝi amis tro sincere por perdi ĉian esperon. Pro tio je la dudekunua jaro ŝi kuraĝis instrui sin kaj indigi sian imagon je tiu de sia admirito.

– Se mi ne estas poetino, pensis ŝi, almenaŭ mi komprenos la poezion. Kaj utiligante tiam tiun volforton, tiun energion, kiujn ĉiuj amantaj virinoj posedas, sinjorino de Sommervieux provis ŝanĝi sian karakteron, siajn morojn kaj kutimojn; sed kvankam ŝi legis avide multe da volumoj kaj lernis kuraĝe, ŝi sukcesis nur iĝi malpli nescianta. La subtileco kaj la plaĉoj de la konversacio estas naturdono aŭ produkto de eduko komencita de la lulilo. Ŝi povis ŝati kaj ĝui la muzikon, sed ne ĝuste kanti. Ŝi komprenis la literaturon kaj la belaĵojn de la poezio, sed estis tro malfrue por per ili ornami sian ribelan memoron. Plezure ŝi aŭdis la mondumajn interparoladojn, sed al ili ŝi liveris nenion rimarkindan. Ŝiaj prireligiaj ideoj kaj ŝiaj infanecaj antaŭjuĝoj kontraŭis la tutan liberigon de ŝia inteligento. Fine kontraŭ ŝi, en la animon de Teodoro, estis ŝovita kontraŭjuĝo, kiun ŝi ne povis venki. La artisto mokis tiujn, kiuj vantis lian edzinon kaj liaj ŝercaĵoj estis sufiĉe pravaj: li imponis tiel al tiu juna kaj kortuŝa kreitaĵo, ke ĉe lia ĉeesto aŭ duope, ŝi tremis. Ĝenita pro ŝia tro granda deziro plaĉi, ŝi sentis sian spiriton kaj siajn konitaĵojn malaperi en solan senton. La fideleco de Aŭgustino malplaĉis eĉ al tiu malfidela edzo, kiu ŝajnis inciti ŝin, ke ŝi plenumu pekojn, ĉar li nomis ŝian virton nesentebleco. Aŭgustino penis vane por abdiki sian racion, por submeti sin je ĉiuj kapricoj, ĉiuj fantaziaĵoj de sia edzo kaj sin dediĉi al la egoismo de lia vanteco; ŝi ne rikoltis la frukton de siaj foroferoj. Eble ambaŭ lasis preterpasi la momenton, kiam la animoj povis interkompreni unu la alian. Iun tagon la tro sentema koro de la juna edzino ricevis unu el tiuj batoj, kiuj tiel forte fleksigas la sentligojn, ke oni povas kredi, ke ili estas rompitaj. Ŝi izoliĝis. Sed baldaŭ fatala penso sugestis, ke ŝi iru serĉi konsolojn kaj konsilojn meze de sia familio.

Do iun matenon, ŝi direktis sin al la groteska fasado de la humila kaj silenta domo, kie pasiĝis ŝia infana tempo. Ŝi sopiris revidante tiun fenestron, de kie, iun tagon, ŝi estis resendinta unuan kison al tiu, kiu nun disŝutis sur sian vivon tiom da gloro kiom da malfeliĉo. Nenio estis ŝanĝita en la kaverno, kie tamen plijuniĝis la drapkomerco. La fratino de Aŭgustino okupis ĉe la vendtablo la patrinan sidlokon. La juna afliktulino renkontis sian bofraton kun la plumo ĉe la orelo. Apenaŭ li aŭskultis ŝin, tiel li ŝajnis multokupata. La terurigaj signoj de ĝenerala inventaro montriĝis ĉirkaŭ li. Pro tio li forlasis ŝin petante pardonon. Ŝia fratino akceptis ŝin iom malvarme kaj kun ŝajna venĝo. Efektive, Aŭgustino eleganta kaj malsupreniranta de veturilaro, ĝis nun vidis sian fratinon nur preterpasante. La edzino de la prudenta Lebas imagis, ke la mono estis la unua kaŭzo de tiu frua vizito, ŝi provis teni sin firme kun rezerva maniero, kiu ridetigis Aŭgustinon pli ol unu fojon. La pentristedzino vidis, ke, escepte la plumeroj sur la kufo, ŝia patrino estis trovinta en Virginio posteulinon, kiu konservis la antikvan honoron de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Ĉe la tagmanĝado ŝi ekvidis en la mastrumado iajn ŝanĝojn, kiuj rivelis la komunan saĝon de Jozefo Lebas: la komizoj ne foriris ĉe la deserto, oni lasis al ili la parolrajton kaj la sufiĉego de manĝoj divenigis senluksan komforton. La juna elegantulino vidis la kuponojn de loĝio ĉe Les Français[15], kie ŝi, kiel ŝi rememoris, vidis sian fratinon malofte. Sinjorino Lebas havis sur la ŝultroj kaŝmiron, kies beleco provis la malavaregecon de ŝia edzo. Fine la ambaŭ geedzoj kondutis laŭtempe. Aŭgustino estis baldaŭ penetrita per kortuŝemo kaj rekonis dum la dutrionoj de tiu tago la senmiksan feliĉon, – sen troigo, estas vere, sed sen maltrankvilaĵoj – kiun ĝuis tiu paro tiel konforma. Ili estas akceptintaj la vivon kiel komercan entreprenon, en kiu estis necese, ke oni faru honorinde siajn aferojn. La edzino ne estante renkontinta ĉe sia edzo ekcesan amon, klopodis por naskigi ĝin. Gradete Jozefo estis alkondukita estimi, ami Virginion, kaj la tempo necesa por ekaperigi la feliĉon estis por la geedzoj garantio de daŭro. Pro tio, kiam la plenda Aŭgustino elklarigis sian dolorigan situacion, nevole ŝi suferis aŭskultante la ondegon de komunaj paroloj, kiujn la moralo de la Sta Denisa strato liveris al ŝia fratino.

– La malbono fariĝis, mia edzino, – diris Jozefo Lebas, – ni devas peni por taŭge konsili nian fratinon.

Poste la lerta negocisto analizis nerapide la rimedojn, kiujn la leĝo kaj la kutimoj povis liveri al Aŭgustino por eliri el tiu krizo; li numerigis preskaŭdire la konsiderojn, li vicigis ilin laŭvalore en kvazaŭajn kategoriojn, same kiel se koncernus diverskvalitajn komercaĵojn; poste li komparis, taksis ilin kaj konkludis ampleksante la necesecon, kie staris lia bofratino, decidiĝi laŭ rekta vojo, kio nekontentigis la amon ĉiam daŭrantan por ŝia edzo. Tiu sento revekiĝis tute forta, kiam ŝi aŭdis, ke Jozefo Lebas parolis pri juĝa agado. Ŝi dankis siajn du amikojn kaj rehejmiĝis ankoraŭ pli maldecida, ol ŝi estis antaŭ la konsiliĝo. Ŝi kuraĝis tiam veturi al la antikva hotelo de la strato Colombier, celante konfidi siajn malfeliĉaĵojn al siaj gepatroj. La kompatindulino similis tiujn malsanulojn, kiuj en malespera stato provas ĉiujn receptojn, kaj eĉ fidas je popularaj kuraciloj. La du gemaljunuloj akceptis ŝin kun fervora sento, kiu kortuŝis ŝin. Tiu vizito alportis al ili distraĵon, kiu por ili valoris trezoron. De kvar jaroj ili marŝis en la vivo, kiel marveturantoj sen celo kaj sen kompato. Sidante ĉe la fajrangulo, ili rakontis unu al la alia ĉiujn katastrofojn de la maksimumo, siajn iamajn drapaĉetojn, la manieron, per kiu ili evitis la bankrotojn kaj precipe tiun faman Lecokan bankroton, la apud Marengo-an batalon[16] de patro Guillaume. Poste, kiam ili estis elĉerpintaj ĉiujn antikvajn procesojn, ili resumis la sumigojn de siaj inventaroj la plej produktintaj kaj rakontis ankoraŭ la maljunajn historietojn de la kvartalo Sta Deniso. Je la dua, la patro Guillaume iris viziteti la firmaon LA KATO, KIU PILKLUDAS. Revenante, li haltis antaŭ ĉiuj butikoj, iam liaj konkurantoj, kaj kies la novaj posedantoj esperis fortreni la maljunan negociston en iajn aventurajn diskontojn, kiujn kutime li ne rifuzis nepre. Du bonaj normandaj ĉevaloj mortiĝis pro graso en la hotela stalo. Sinjorino Guillaume utilis ilin nur por ĉeesti ĉiudimanĉe la kantmeson de sia paroĥo. Trifoje ĉiusemajne tiu respektinda paro oferis manĝadon. Dank’ al la influo de sia bofilo Sommervieux, la patro Guillaume estis nomita membro de la konsiliga komitato por la vestigo de la trupoj. Depost kiam ŝia edzo troviĝis alte lokita en la administracio, sinjorino Guillaume decidis laŭrange elmontriĝi. Iliaj loĝejoj estis embarasitaj per tiom da oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj kaj per mebloj sengustaj sed de certa valoro, ke la plej simpla ĉambro similis kapelon. La ŝparemo kaj la malŝparemo ŝajnis lukti pri ĉiu el la akcesoraĵoj de tiu hotelo. Oni estus opiniinta, ke sinjoro Guillaume celis serĉi profiton, eĉ aĉetante lumingon. Meze de ĉi tiu bazaro, kies riĉeco montris la senokupon de la du geedzoj, la fama pentraĵo de Sommervieux pendis ĉe honora loko. Ĝi konsolis gesinjorojn Guillaume, kiuj turnis dudekfoje ĉiutage siajn okulojn ŝarĝitajn per okulvitroj al tiu bildo de sia iama ekzistado laŭ ili tiel aktiva kaj amuziga. La aspekto de tiu hotelo kaj de tiuj loĝejoj, en kiuj ĉio havis odoron de maljuneco kaj de mezrangeco, la spektaklo de tiuj ambaŭ estuloj, kiuj ŝajnis sidantaj sur ora roko malproksime de la mondo kaj de la ideoj, kiuj vivigas, surprizis Aŭgustinon. Ŝi zorge rigardis tiumomente la duan parton de la sceno, kies komencon ŝi rimarkis ĉe Jozefo Lebas, tiun de vivo malkvieta, kvankam senmova kvazaŭ maŝina kaj instinkta, simila je tiu de la kastoroj. Ŝi sentis tiam neesprimeblan fierecon pro siaj ĉagrenoj, pensante ke ili devenis de dekokmonata feliĉo, kiu laŭ ŝi valoris mil ekzistadojn tiajn, kies malpleno ŝajnis teruriga. Tamen ŝi kaŝis tiun nebonkoran sentemon kaj eluzis por siaj maljunaj gepatroj la novajn graciecojn de sia spirito, la koketaĵojn de amemo, al ŝi rivelitaj de l’ amo kaj emis ilin favore aŭskulti ŝiajn edzecajn plendojn. La maljunuloj akceptis volonte tiujn specojn de konfidoj. Sinjorino Guillaume volis koni la plej etajn detalojn de tiu stranga vivo, kiu laŭ ŝi estis iom fabela. La vojaĝoj de barono de la Houtan, kiujn ŝi komencis ĉiam, sed neniam finis, sciigis al ŝi nenion pli neaŭditan pri la sovaĝuloj de Kanado.

– Kiel, mia infanino, via edzo enfermiĝas kun nudaj virinoj, kaj vi estas sufiĉe naiva por kredi, ke li desegnas ilin?

Ĉe tiu ekkrio la avino demetis siajn okulvitrojn sur tableton, skuis siajn subjupojn kaj apogis siajn kunigitajn manojn sur siaj genuoj altigitaj per varmigileto, sia preferita piedestalo.

– Sed panjo, ĉiuj pentristoj bezonas modelojn.

– Li sin gardis zorge diri al ni ĉion tion, kiam li petis vin de ni. Se mi estus sciinta tion, mi ne estus doninta mian filinon al viro, kiu havas tian metion. La religio malpermesas tiajn abomenaĵojn, tio ne estas morala. Je kioma horo, – vi diris, – li reeniras ĉe si.

– Sed je la unua, la dua...

La du geedzoj rigardis sin reciproke, profunde mirigataj.

– Li ludas do? – diris sinjoro Guillaume. – Je mia tempo nur la ludistoj rehejmiĝis tiel malfrue.

Aŭgustino faris lipgrimaceton, kiu forĵetis tiun akuzaĵon.

– Li kaŭzas al vi kruelajn noktojn dum kiam vi atendas lin, – plue diris sinjorino Guillaume. – Sed ĉu ne, vi enlitiĝas, ĉu ne vere? Kaj kiam li perdis, la monstro vekas vin.

– Ne, panjo male kelkfoje, li estas tre gaja. Eĉ sufiĉe ofte, kiam estas bela vetero – li proponas al mi promenadon en la arbaro.

– En la arbaro, je tiuj horoj? Vi havas do tre malgrandan loĝejon, se al li ne sufiĉas lia ĉambro, liaj salonoj kaj se li devas kuri por... Sed tio estas por malvarmumi vin, se la krimulo proponas al vi tiujn distraĵojn. Li volas formalaperigi vin. Ĉu iam oni vidas viron havante trankvilan komercon galopi kiel lupkoboldo.

– Sed panjo, vi ne komprenas do, ke por ampleksigi sian talenton, li bezonas ekscitecon. Li ŝatas multe la scenojn, kiuj...

– Ha! mi montrus al li belajn scenojn, mi – ekkriis sinjorino Guillaume interrompante sian filinon. – Kiel vi povas esti indulga je tia viro! Unue mi ne ŝatas iun, kiu trinkas nur akvon. Tio ne estas saniga. Kial li montras malemon, kiam li vidas virinojn, kiuj manĝas. Kia stranga maniero! Sed li estas freneza! Ĉio, kion vi diras al ni pri li, ne estas ebla. Edzo ne povas foriri elhejme nenion dirante kaj revenante nur post dek tagoj. Li diris al vi, ke li estis en Dieppe por pentri la maron. Ĉu oni pentras la maron? Li faras al vi rakontojn nekredeblajn.

Aŭgustino malfermis la buŝon por defendi sian edzon, sed sinjorino Guillaume ordonis silenton al ŝi geste, kio per kutima resto obeigis ŝin, kaj ŝia patrino ekkriis seke:

– Nu, ne parolu plu al mi pri tiu viro; neniam li eniris preĝejon, se ne por vidi vin kaj edziĝi kun vi. La senregiuloj kapablas ĉion malbonan. Ĉu Guillaume pensis iufoje kaŝi al mi ion, resti tri tagojn ne dirante: uf! kaj poste babiladi, kiel unuokula pigo?

– Kara panjo, vi juĝas tro severe la superulojn. Se ili havus ideojn similajn je tiuj de aliaj, ili ne estus plu talentuloj.

– Nu! la talentuloj restu ĉe si, kaj ne edziĝu! Kiel, talentulo malfeliĉigos sian edzinon kaj por tio, ke li havas talenton, tio estos bona. Talento! Talento! Ne bezonas tiom da talento por paroli, kiel li blanka kaj nigra ĉiuminute, interrompi la parolantojn, sonirigi tamburon hejme, neniam lasi, ke iu estas certa pri io ajn, devigi edzinon, ke ŝi ne amuziĝas antaŭ ol la ideoj de ŝia sinjoro estu gajaj; ke ŝi estu malgaja, tuj kiam li estas malgaja...

– Sed panjo, la esenco de tiaj imagaĵoj...

– Kiaj estas tiuj imagaĵoj? – plue diris sinjorino Guillaume, interrompante ankoraŭ sian filinon. – Li havas belajn, laŭ mia opinio! Kia estas edzo, kiu ne tuj konsultinte kuraciston, kaprice manĝas nur legomojn? Se tio estus nur pro religio, lia dieto servus por io, sed li ne estas pli pia ol Kalvinano. Ĉu jam oni vidis viron ami, kiel li, la ĉevalojn pli, ol li amas sian proksimulon, frizigi siajn harojn kiel idolano, kuŝigi statuojn sub muslino, fermigi siajn fenestrojn tage por labori ĉe lamplumo. Nu lasu min, se li ne estus tiel abomene malmorala, li estus konvena por loĝi en la Malgrandaj domoj[17]. Petu konsilon de sinjoro Lorau la vikario de Sta Sulpice, li diros al vi, ke via edzo ne kondutas kiel kristano.

– Ho, panjo! ĉu vi povas kredi...

– Jes, mi kredas! Vi amis lin, vi ekvidas nenion el ĉio tio. Sed mi, ĉirkaŭ la unuaj tempoj de via edziniĝo, mi memoras, ke mi renkontis lin en la Champs-Elysées[18]. Li sidis sur ĉevalo. Nu! li galopis momente senbride, poste li haltis por rajdi paŝe. Mi pensis tiam: Jen estas viro senracia.

– Ha, – ekkriis sinjoro Guillaume frotante la manojn, – kiel mi taŭge agis, kiam mi edzinigis vin sen komuneco de bienoj kun tiu strangulo.

Kiam Aŭgustino estis senprudente rakontinta la realajn plendmotivojn kontraŭ sia edzo, la du maljunuloj restis mutaj pro indigno. Baldaŭ sinjorino Guillaume prononcis la vorton eksedzigo. Ĉe tiu vorto la senokupa negocisto estis kiel revekigita. Pelita per la amo por sia filino kaj ankaŭ per la baraktoj, kiujn proceso necesus, la patro Guillaume ekparolis. Li decidis fari la peton pro eksedzigo, li direktis ĝin, li preskaŭ pledis, li proponis al sia filino, pagi ĉiujn elspezojn, viziti la advokatojn, la juĝistojn, la prokuratorojn, movi ĉielon kaj teron. Sinjorino de Sommervieux terurigita, rifuzis la patrajn servojn, diris, ke ŝi ne volas disiĝi de sia edzo, se eĉ ŝi estus dekfoje pli malfeliĉa, kaj ne parolis plu pri siaj ĉagrenoj. Poste ŝi estis superŝutita de siaj gepatroj per ĉiuj senvortaj kaj konsiligaj zorgoj, per kiuj la du maljunuloj provis kompensi, sed vane por ŝiaj korpenoj. Aŭgustino eliris, sentante la neeblecon sukcesi, ke nekleruloj povu taŭge juĝi superulojn. Ŝi sciiĝis, ke edzino devas kaŝi je ĉiuj, eĉ je siaj gepatroj, malfeliĉojn por kiuj oni renkontas tiel malfacile simpatiojn. La malpacegoj kaj la suferoj de la altspiritaj medioj povas esti ŝatataj nur de nobeloj, kiuj al ili apartenas. En ĉia afero nur niaj egaluloj povas juĝi nin.

La kompatinda Aŭgustino retroviĝis do en la malvarma atmosfero de sia hejmo, liverata al la abomeno de ŝiaj meditadoj. Studo estis nun nenio por ŝi, ĉar la studado ne redonis al ŝi la edzan koron. Konante la sekretojn de tiuj fajranimoj sed senigita je iliaj eblaĵoj, ŝi forte partoprenis iliajn penadojn ne partigante iliajn plezurojn. La mondumo lacigis ŝin; ĝi ŝajnis malgrandanima kaj malnobla rilate la pasiajn okazojn. Fine ŝia vivo estis maltrafa. Iun tagon penso lumigis ŝiajn mallumajn ĉagrenojn, kiel ĉielradio. Tiu ideo povis plaĉi nur al tiel pura, tiel virtema koro, kiel estis la ŝia. Ŝi decidis viziti Dukinon de Karigliano, ne por peti de ŝi la koron de sia edzo, sed por instrui sin pri la artifikoj, kiuj forrabis lin de ŝi; por veki intereson al la patrino de la infanoj de ŝia amiko en tiu malhumila mondulino, por mildigi ŝin kaj kunkulpigi ŝin pro ŝia estonta feliĉo, same kiel ŝi estis la ilo de ŝia unua malfeliĉo.

Do, iun tagon la timema Aŭgustino provizata per supernatura kuraĝo, enveturiĝis je la dua posttagmeze por provi penetri ĝis la buduaro de la fama koketulino, kiu neniam antaŭ tiu horo estis videbla. Sinjorino de Sommervieux ne jam konis la majestajn vestiblojn, tiujn grandiozajn ŝtuparojn, tiujn senmezurajn salonojn ornamitajn per floroj malgraŭ la vintraj rigoroj kaj dekoraciitaj per tiu gusto propra al la virinoj naskiĝintaj en la riĉego, aŭ kiuj posedas la distingiĝintajn kutimojn de l’ aristokrataro, Aŭgustino sentis teruran korpremon. Ŝi enviis la sekretojn de tiu eleganteco, kiun neniam ŝi imagis. Ŝi konstatis aspekton de nobeleco, kiu klarigis al ŝi la allogon de tiu domo por ŝia edzo. Kiam ŝi atingis la privatajn loĝejojn de la dukino, ŝi sentis ĵaluzon kaj kvazaŭan malesperon, admirante la voluptan aranĝon de la mebloj, de la drapaĵoj kaj de la tapetoj. Tie la malordo estis gracieco, la lukso afektis kvazaŭan malŝaton por la riĉeco. La parfumoj disigitaj en tiu milda atmosfero flatis al la floro ne ofendetante ĝin. La akcesoraĵoj de la loĝejo harmoniiĝis kun vido per vitraĵoj super la herbejaj ĝardenoj garnitaj per verdarboj. Ĉio estis delogo kaj tie oni ne sentis la intencon. La genio de la mastrino de tiuj loĝejoj montriĝis tute en la salono, kie atendis Aŭgustino. Ŝi penis diveni la karakteron de sia konkurantino per la aspekto de la disaj objektoj; sed superis tie io nepenetrebla ĉe la malordo, kiel ĉe la simetrio kaj por la simpla Aŭgustino tio estis nedeĉifrebla. Tio, kion ŝi povis vidi, estis, ke la dukino estas supera virino. Ŝi spertis tiam dolorigan penson.

– Ho, ve! estus vero, – ŝi diris enpense, ke koro ama kaj simpla ne sufiĉas al artisto; kaj por kompensi la pezon de tiuj fortanimoj, ĉu oni devas kunigi ilin al virinaj animoj, kies potenco egalu la ilian? Se mi estus edukita kiel tiu sireno, almenaŭ niaj armiloj estus restintaj egalaj ĉe la lukto.

– Sed mi ne estas videbla! – Tiuj vortoj netaj kaj rapidaj, kvankam eldiritaj mallaŭte en la apuda buduaro, estis aŭditaj de Aŭgustino, kies koro batis forte.

– Tiu sinjorino sidas tie, – rebate diris la ĉambristino.

– Vi estas malsaĝa, enirigu do, – respondis la dukino, kies voĉo mildiĝis kaj ĝentiliĝis evidente; ŝi deziris tiam, ke oni aŭdu ŝin.

Aŭgustino antaŭeniris timeme. Funde de tiu freŝa buduaro, ŝi vidis la dukinon volupteme kuŝita sur luksa kanapo, lokita centre de duoncirklo, desegnita per la molaj faldoj de muslino tegita sur flava subaĵo. Ornamaĵoj el orumita bronzo metitaj kun delikata gusto plibeligis ankoraŭ tiun baldakenon, sub kiu la dukino ripozis kiel antikva statuo. La malhela koloro de la veluro ne lasis malaperigi iun delogan povon. Duonlumo, konvenanta al ŝia beleco, ŝajnis plivere rebrilo ol lumo. Kelkaj multvaloraj floroj altigis siajn parfumitajn kapojn super la Sevraj vazoj la plej riĉaj. Je la momento, kiam mirigite Aŭgustino vidis tiun spektaklon, ŝi marŝis tiel milde, ke ŝi povis surprizi rigardon de la ĉarmistino. Tiu rigardo ŝajnis diri al persono, kiun la pentristedzino ne tuj ekvidis: Restu, vi vidos beletulinon kaj ŝia vizito enuigos min malplie.

Vidante Aŭgustinon, la dukino leviĝis kaj sidigis ŝin apud sin.

– Al kio mi ŝuldas la feliĉon de tiu vizito, sinjorino? – ŝi diris kun rideto plena de gracieco.

– Kial tiom da falseco? – pensis Aŭgustino, kiu respondis nur kapsigne.

Tiu silento estis ordonita. La juna virino vidis antaŭ si troan ĉeestanton por tiu sceno. Tiu persono estis la plej juna, la plej eleganta kaj la plej belkorpa el ĉiuj koloneloj de l’ armeo. Lia duonburĝa kostumo reliefigis la ĉarmon de lia persono. Lia vizaĝo vivplena, juna kaj jam tre esprimema estis plie vigligita per lipharetoj pintlevitaj kaj nigraj kiel gagato, per sublipharetoj densaj, per vangharoj zorge kombitaj kaj per iom malorda arbaro de nigraj haroj. Li movetis vipeton montrante senĝenecon kaj liberecon, kiuj decis al la mieno kontenta de lia fizionomio kaj al afekto pri lia tualeto. La rubandoj ligitaj ĉe sia butontruo estis noditaj malŝatece kaj li ŝajnis, ke li estas pli fiera pro sia beleta teniĝo ol pro sia kuraĝo. Aŭgustino rigardis Dukinon de Karigliano montrante la kolonelon per rigardo, kies ĉiuj petoj estis komprenitaj.

– Nu adiaŭ, sinjoro d’Anglemont, ni revidos nin en la Bulonja arbaro[19].

Tiuj vortoj estis prononcitaj de la sireno, kvazaŭ ili rezultus de antaŭa decido. Ŝi akompanis ilin per minaca rigardo, kiun la oficiro meritis eble pro la admiro, kiun li montris, atente rigardanta la modestan floron, kiu tiel taŭge kontrastis kun la fiera dukino. La juna afektulo kliniĝis silente, turniĝis sur la kalkanumoj kaj vive foriris el la buduaro. Tiumomente Aŭgustino spionante sian konkurantinon, kiu ŝajnis sekvi okule la distingan oficiron, ekrimarkis en tiu rigardo senton, kies nedaŭrajn esprimojn konas ĉiuj virinoj. Ŝi pensis kun la plej profunda doloro, ke ŝia vizito estus neutila; tiu ruzoplena dukino tro avidis la respektajn submetiĝojn, por ke ŝi ne havu senkompatan koron.

– Sinjorino, – diris Aŭgustino per interrompa voĉo, – la vizito, kiun mi faras tiumomente al vi, ŝajnos al vi tre stranga; sed malespero havas sian frenezon kaj pardonigos ĉion. Mi komprenas troe, kiel Teodoro preferas vian domon al ĉiu alia, kaj kiel via spirito ekzercas tian influon super li. Ho ve! mi bezonas nur profunde pripensi por trovi sufiĉajn motivojn pri tio. Sed mi adoras mian edzon, sinjorino. Du jaroj de larmoj ne forviŝis lian bildon en mia koro, kvankam mi perdis la lian. Malsaĝe mi kuraĝis koncepti la ideon lukti kontraŭ vi; kaj mi venas al vi, vin demandi per kiaj rimedoj mi povas triumfi je vi mem. Ho sinjorino! – ekkriis la juna virino, kaptante arde la manon de sia konkurantino, kiu lasis preni ĝin, – neniam mi preĝos al Dio por mia propra feliĉo tiel fervore, kiel mi petegus pro la via, se vi helpus min rekonkiri, mi ne diras la amon, sed la amemon de Sommervieux. Mi nur en vi sola esperas. Ha! diru al mi, kiel vi povas plaĉi al li kaj igi, ke li forgesu la unuajn tagojn de...

Ĉe tiuj vortoj, Aŭgustino, sufokita de malbone retenitaj singultoj, devis halti. Honta pro sia malforteco, ŝi kaŝis sian vizaĝon en poŝtuko, kiun ŝi malsekigis per abundaj larmoj.

– Kiom vi estas infaneca, mia kara belulino! – diris la dukino, kiu ĉarmita pro la noveco de tiu sceno kaj kortuŝite malgraŭ si, ricevante la respektan komplimenton de la plej perfekta virto eble en Parizo, forprenis la poŝtukon de la juna virino, kaj ekviŝis mem ŝiajn okulojn, flatante al ŝi per kelkaj monosilaboj murmuritaj kun gracieca kompato.

Post momenta silento la koketulino malliberigante la beletajn manojn de Aŭgustino inter la siaj, kiuj havis maloftan karakteron de nobla beleco kaj de potenco, diris per voĉo milda kaj amema.

– Kiel unua konsilo, mi avertos ne tiel plori, la larmoj malbeligas. Oni devas superi la ĉagrenojn; ili malsanigas kaj la amo ne persistas longatempe sur lito de doloro. La melankolio donas ja unue ian graciecon plaĉan, sed ĝi fine plilongigas la trajtojn kaj velkigas la plej ravan vizaĝon. Poste niaj tiranoj havas la fierecon voli, ke iliaj sklavinoj estu ĉiam gajaj.

– Ha, sinjorino! Ne dependas de mi, ke mi estu nesentebla! kiel oni povas, ne spertante mil mortojn, vidi malbrila, senkolora, indiferenta vizaĝon iam radiantan per amo kaj ĝojo? Ha! mi ne scias ordoni al mia koro.

– Des pli malbone, kara belulino, sed mi kredas, ke jam mi scias vian tutan historion. Unue, komprenu ja, ke se via edzo estis malfidela, mi ne estas lia kunkulpulino. Se mi deziris ricevi lin en mian salonon, tio estas, mi konfesas, pro memamo: li estis fama kaj vizitis nenie. Mi tro amas vin por diri ĉiujn malsaĝaĵojn, kiujn li plenumis pro mi. Mi rivelos nur unu, ĉar ĝi servos eble por revenigi lin al vi kaj puni lin pro la maltimo, kiun li uzas kontraŭ mi. Fine li kompromitus min. Mi konas tro la mondon, karulino, por meti min sub la arbitron de tro supera viro. Sciu: oni devas lasi amindumi sin de ili; sed kun ili edziniĝi – tio estas eraro! Ni, virinoj, ni devas admiri la geniulojn, ĝui ilin, kiel spektaklon, sed vivi kun ili! Neniam. Fi! tio estas voli plezuri rigardante la maŝinojn de l’ opero, anstataŭ resti en loĝio gustumante ĝiajn brilajn iluziojn. Sed, ĉe vi, kompatindulino, la malbono okazis, ĉu ne vere! Nu, estas necese armi vin kontraŭ la tiraneco.

– Ha! sinjorino, antaŭ ol eniri tien ĉi, vidante vin, jam mi konis kelkajn artifikojn, kiujn mi ne suspektis.

– Nu, venu viziti min kelkfoje: baldaŭ vi posedos la sciencon de tiuj bagatelaĵoj, tamen sufiĉe gravaj. La eksteraĵo por la stultuloj estas duonvivo kaj pro tio pli ol unu talentulo troviĝas stulta malgraŭ sia spirito. Sed mi vetas, ke neniam vi povis rifuzi ion al Teodoro?

– Ĉu estas eble, sinjorino, rifuzi ion al tiu, kiun oni amas?

– Kompatinda senpekulino, mi adorus vin pro via naivegeco. Eksciu do, ju pli ni amas, des malpli ni devas lasi ekvidi al viro, precipe al edzo, la amplekson de nia pasio. Tiu, kiu plej amas estas plej tiranigita kaj kio estas grava, li estas forlasata frue aŭ malfrue. Tiu, kiu volas regi, devas...

– Kiel, sinjorino! Ĉu oni devos do kaŝi, kalkuli, falsa iĝi, fari artifikan karakteron kaj por ĉiam? Ho! kiel oni povas vivi tiamaniere? Ĉu vi povas...

Si hezitis, la dukino ridetis.

– Karulino, – plue diris serioze la nobela sinjorino, – la edzeca feliĉo estis ĉiam spekulacio, afero, kiu postulas specialan atenton. Se vi daŭrigas paroli pri pasio, kiam mi parolas pri edzeco, ni ne interkomprenos nin baldaŭ. Aŭskultu min, – ŝi diris konfideme. – Mi mem havis okazon vidi kelkajn sinjorojn pli distingitajn de nia tempo. Tiuj, kiuj edziĝis, – estas nur kelkaj esceptoj, – edziĝis kun senspiritaj virinoj. Nu! tiuj virinoj estris ilin, kiel la imperiestro estras nin kaj estis, se ne amataj, almenaŭ respektitaj de ili. Mi ŝatas iom la sekretojn, precipe tiujn, kiuj koncernas nin, por amuziĝi serĉante la vorton de tiu enigmo. Nu, mia anĝelino, tiuj bonulinoj havis la talenton analizi la karakteron de siaj edzoj. Ne terurigitaj kiel vi pro ilia supereco, ili estis rimarkintaj lerte la mankajn kvalitojn. Ĉu ili, la edzinoj, posedis tiujn kvalitojn, ĉu ili ŝajnigis, ke ili posedas ilin, ili scipovis tiel amplekse elmontri ilin antaŭ la edzaj okuloj, ke fine ili imponis. Fine kredu plue, ke tiuj animoj, ŝajne tiel altaj, havas ĉiuj frenezeron, kiun ni devas scipovi ekspluati. Se ni decidos firme super ilin, ne deflankiĝante tiun celon, al ĝi turnante ĉiujn niajn agojn, niajn ideojn, niajn koketaĵojn, ni estras tiujn mensojn ege kapricajn, kiuj pro la moviĝemo mem de iliaj pensoj liveras al ni la povon influi super ili.

– Ho, ĉielo! – ekkriis la juna virino, – tio estas la vivo? Ĝi estas lukto.

– Kie ĉiam estas necese minaci, – plue diris la dukino ridante. – Nia povo estas tute artifika. Pro tio ni neniam devas permesi, ke viro malŝategu nin; de tia defalo oni nur relevigas sin per abomenaj klopodoj. – Venu, – ŝi aldonis, – mi donos al vi rimedon por enkateni vian edzon.

Ŝi leviĝis por gvidi subridante la junan kaj senkulpan lernantinon pri la edzecaj ruzoj tra la labirinto de sia palaceto. Ambaŭ ili venis ĝis sekreta ŝtuparo, kiu komuniĝis kun la provizitaj loĝejoj. Kiam la dukino turnis la pordsekreton, ŝi haltis, rigardis Aŭgustinon kun mieno neimitebla de subtileco kaj de gracieco: – Vidu, Duko de Karigliano adoras min! Nu, li ne kuraĝas eniri tra tiu pordo sen mia permeso. Kaj li estas viro, kiu kutime komandas milojn da soldatoj. Li ne maltimas la bateriojn, sed antaŭ mi li estas malkuraĝa.

Aŭgustino sopiris. Ili atingis luksecan galerion, kie la pentristedzino estis alkondukita de la dukino antaŭ la portreton, kiun Teodoro faris de fraŭlino Guillaume. Ĉe tiu aspekto Aŭgustino kriis:

– Mi sciis, ke ĝi ne estis plu ĉe mi, – ŝi diris, – sed ... tie!

– Kara mia, mi postulis ĝin nur por vidi, ĝis kia grado de malspriteco geniulo povas atingi. Frue aŭ malfrue, mi estus redoninta ĝin al vi; sed mi ne pensis, ke mi plezurus vidi tie ĉi la originalon antaŭ la kopio. Dum ni finas nian konversacion, mi portigos ĝin en vian veturilon. Se kun tiu talismano vi ne estros vian edzon dum cent jaroj, vi ne estas virino kaj vi meritas vian sorton.

Aŭgustino kisis la manon de la dukino, kiu prenis ŝin sur sia koro kaj ĉirkaŭbrakis ŝin per amemo tiom pli viva, ke ŝi forgesus ŝin la morgaŭon. Tiu sceno estus detruinta por ĉiam la hontemon kaj la purecon de virino malpli virtema ol Aŭgustino, por kiu la sekretoj rivelitaj de la dukino povis egale esti savigaj aŭ pereigaj. La malica politiko de la altrangaj medioj konvenis nek al Aŭgustino, nek al la malvasta racio de Jozefo Lebas, nek al la naivega moralo de sinjorino Guillaume. Stranga efiko de la malrektaj situacioj, en kiujn ĵetas nin la plej etaj kontraŭsencoj! Aŭgustino similis tiam alpan paŝtiston, surprizitan de lavango, se li hezitas aŭ se li volas aŭskulti la kriojn de siaj akompanantoj, plej ofte li pereas. Ĉe tiuj grandaj krizoj, la koro rompiĝas aŭ malmoliĝas.

Sinjorino de Sommervieux revenis hejmen ekatakita per maltrankviliĝo nepriskribebla. Ŝia konversacio kun la dukino estigis multe da ideoj sin kontraŭantaj en sia menso. Ŝi estis, kiel la fabelaj ŝafoj, kuraĝplena ĉe la foresto de la lupo. Ŝi admonis sin kaj skizis admirajn kondutplanojn; ŝi konceptis mil koketaĵojn; ŝi eĉ parolis al sia edzo, retrovante for de li, ĉiujn provojn de tiu vera elokventeco, kiu neniam forlasas la virinojn; poste pensante al la fiksa kaj klara rigardo de Teodoro, ŝi tremis jam. Kiam ŝi demandis, ĉu la sinjoro estas hejme, ŝia voĉo mankis; eksciante, ke li revenos ne vespermanĝi, ŝi sentis neklarigeblan ĝojmovon. Simila je la krimulo, kiu apelacias pri sia mortiga verdikto, limtempo kia ajn mallonga ĝi povas esti, ŝajnis al ŝi tuta vivo. Ŝi pendigis la portreton en sian ĉambron kaj atendis sian edzon liverante sin al ĉiuj angoroj de l’ espero. Ŝi antaŭsentis tro nete, ke tiu provo decidos pri ŝia tuta estonteco, por ke ŝi ne tremtimu ĉe ĉia bruo, eĉ ĉe la murmuro de sia horloĝo, kiu ŝajnis pligravigi ŝiajn terurojn ilin mezurante. Si penis trompi la tempon per mil artifikoj. Ŝi ekpensis fari tualeton, kiu similigus ŝin tute al la portreto. Poste, konante la maltrankvilan karakteron de sia edzo, ŝi lumigis sian loĝejon eksterordinare, certa, ke rehejmiĝante li venos ĉe ŝin pro scivolemo. Noktomezo sonoris, kiam ĉe la krio de la lakeo, la hotela pordo malfermiĝis. La veturilo de la pentristo ruliĝis sur la senbrua pavimo de la korto.

– Kio signifas tiu iluminado? – demandis Teodoro per ĝoja voĉo enirante la ĉambron de sia edzino.

Aŭgustino lerte kaptis tiel favorigan movon, ŝi saltis al la kolo de sia edzo kaj montris al li la portreton. La artisto senmoviĝis kiel roko. Liaj okuloj direktis sin alterne al Aŭgustino kaj al la akuzanta kostumo. La timema edzino duonmortanta observis la ŝanĝan frunton, la terurigan frunton de sia edzo. Ŝi vidis grade la esprimajn sulketojn amasiĝi kiel nuboj; poste ŝi kredis, ke ŝia sango firmiĝis en ŝiaj vejnoj, kiam kun flamanta rigardo kaj per profunde obtuza voĉo li demandis:

– Kie vi trovis tiun pentraĵon?

– La Dukino de Karigliano redonis ĝin al mi.

– Ĉu vi postulis ĝin de ŝi?

– Mi ne sciis, ĉu ĝi estis ĉe ŝi.

La mildeco aŭ pli ĝuste la ensorĉa melodio de la voĉo de tiu anĝelino estus kortuŝinta kanibalojn, sed ne artiston kaptitan per la turmentoj de ofendita vanteco.

– Tio estas inda je ŝi, – ekkriis tondre la artisto. – Mi venĝos, – li diris promenante grandpaŝe. – Si mortos pro honto; mi pentros ŝin! jes, mi prezentos ŝin kun la trajtoj de Mesalino elirante nokte de la Klaŭda palaco.

– Teodoro! – diris voĉo senfortiĝa.

– Mi mortigos ŝin.

– Mia amiko!

– Ŝi amas tiun kavalerian koloneton, tial, ke li rajdas belete...

– Teodoro!

– He! lasu min, – diris la pentristo kun voĉsono, kiu similis preskaŭ leonblekon.

Estus abomene pentri tiun tutan scenon; fine la ebrieco de la kolero sugestis al la artisto parolojn kaj agojn, kiujn edzino malpli juna ol Aŭgustino estus altribuinta al frenezeco.

Ĉirkaŭ la oka matene, la morgaŭon, sinjorino Guillaume surprizis sian filinon, palan kun la okuloj ruĝaj, la hararo malorda, tenante en mano poŝtukon trempitan per ploroj, rigardante sur la pargeto la disajn rompaĵojn de disŝirita kostumo kaj la pecojn de granda orumita kadro. Aŭgustino, kiun la doloro preskaŭ sensentigis montris tiujn rubojn per gesto malesperplena.

– Kaj jen estas eble granda perdo, – ekkriis la maljuna estrino de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Vere, ĝi estis simila, sed mi aŭdis, ke sur la bulvardo loĝas viro, kiu faras ĉarmajn portretojn por kvindek skudoj.

– Ha, mia patrino!

– Malfeliĉulino, vi estas prava, – respondis sinjorino Guillaume, kiu malĝuste komprenis la esprimon de la rigardo, kiun ĵetis al ŝi ŝia filino. Kredu al mi, neniam oni estas tiel kore amata, kiel de sia patrino. Mia beleto, mi divenas ĉion; sed venu konfidi viajn ĉagrenojn, mi konsolos vin. Ĉu mi ne diris jam al vi, ke tiu viro estas malsaĝa? Via ĉambristino rakontis al mi strangajn aferojn... Sed li estas do vera monstro!

Aŭgustino metis fingron sur siajn lipojn palajn, kiel por petegi de sia patrino momenton de silento. Dum tiu terura nokto la malfeliĉo estis troviginta de ŝi tiun paciencan rezignacion, kiu ĉe la amantaj virinoj superas per siaj efikoj la viran energion kaj rivelas eble en la virina koro la ekziston de iaj kordoj, kiujn Dio rifuzis al la viro.

Surskribo gravurita sur duonkolono de la tombejo Montmartre indikis, ke sinjorino de Sommervieux mortis dudeksepjara. Poeto, amiko de tiu timema kreitaĵo, vidis en la simplaj linioj de ŝia epitafo la lastan scenon de dramo. Ĉiujare je la solena festo de la 2-a de Novembro, li neniam preterpasis antaŭ tiu freŝa marmoro, ne demandante sin, ĉu oni ne bezonas virinojn pli fortajn ol Aŭgustino por la potencaj premegoj de la geniuloj.

– La humilaj kaj modestaj floroj elburĝonintaj en la valo mortas eble – li diris al si, kiam ili estas transplantitaj tiel proksime al ĉielo, en la regionojn, kie formiĝas la fulmotondroj, kie la suno estas bruliga.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.