La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KARLO

Aŭtoro: Edmond Privat

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3. La servistino.

La geavoj de Karlo konservis tre longe unu servistinon, kiun ĉiuj en la familio tre amis pro ŝia fideleco kaj diskreteco. Kiam la juna Sinjoro Davis edziĝis, la servistino iris en la novan hejmon por ĉion aranĝi. La juna edzino tiom plaĉis al ŝi, ke ŝi tie restis; kaj post la naskiĝo de Karlo, ŝi decidis, ke ŝi neniam foriros.

Ŝia nomo estis Anjo. Ŝi havis pintan nazon kun du malgrandaj grizbluaj okuloj kaj vangoj ĉiam tre ruĝaj, kiel pomoj. Sian blankan kufon ŝi preskaŭ neniam demetis, sed ofte okazis, ke Karlo fortiris ĝin por vidi la koloron de ŝiaj haroj. Ĉiufoje li ricevis pro tio vangofrapon kaj tuj poste kison.

En la domo Anjo faris ĉion; ŝi estis samtempe kuiristino kaj ĉambristino, sed la domo estis tiel malgranda, ke ŝi facile plenumis ambaŭ taskojn. Sinjorino Davis ŝin ofte helpis kaj faris ĉiujn kudrolaborojn. Anjo sentis en si tre grandan admiron al la juna dommastrino pro ŝia granda delikateco en ĉio.

Kelkafoje Karlo ricevis permeson iri frumatene al la legomvendejo kun Anjo. Ŝi portis du grandajn korbojn kaj li malpezan retsakon. Post dekkvinminuta marŝado ili alvenis al la publika placo. Multaj ĉevaloj kaj veturiloj staris apud la trotuaroj. En la mezo de la placo, ĉirkaŭ la monumenta fontano, sidis la gevendistoj kun siaj tabloj kaj korbegoj plenaj je brasikoj, terpomoj, fromaĝoj, fruktoj ĉiuspecaj. Anjo diskutadis kun multaj virinoj kaj fine aĉetis diversajn legomojn kaj grandan pecon da butero. Kelkafoje ŝi metis ion en la retsakon de Karlo. Poste tre rapide ili hejmen revenis.

Kelkafoje Karlo helpis Anjon meti la telerojn sur la tablon. La forkojn, kulerojn kaj tranĉilojn li ankaŭ alportis, sed neniam la glasojn, ĉar Anjo opiniis la aferon tro danĝera.

Iam li rompis tason, ĉar li provis porti tri samtempe. Alkuris Anjo ĉe la bruo . . . "Estas nenio," ekkriis Karlo, "mi ne vundiĝis." Anjo lin longe riproĉis, sed Karlo opiniis, ke estus multe pli saĝe, se ŝi irus tuj serĉi alian tason.

Kun Karlo, Anjo estis ĉiam gaja kaj ŝercema; sed kun Helenjo, ŝi estis multe pli dolĉa kaj eĉ ŝajnis iom malĝoja rigardante ŝin. Ŝi prenis ŝin delikate en siaj brakoj kaj movis la kapon penseme. Ĉiuj same ŝajnis melankolie dolĉiĝi apud Helenjo.

Karlo tre amis sian fratineton, sed ne kuraĝis multe ludi kun ŝi, ĉar ŝi ŝajnis timi la bruon kaj tre ofte ekploris. Li opiniis, ke la knabinoj estas delikataj estaĵoj, kiuj bezonas multe da zorgoj.

1. Kiel nomiĝis la servistino de S-ino Davis? — 2. Ĉu ŝi estis diskreta? — 3. Kiu estis la koloro de ŝiaj vangoj? — 4. Ĉu ĉiuj pomoj estas ruĝaj? — 5. Kio estas en la mezo de pomo? — 6. Citu kelkajn fruktojn. — 7. Kiun vi preferas? — 8. Ĉu Karlo kelkafoje tiris la kufon de Anjo? — 9. Kien iris Karlo kun la servistino? — 10. Kion li portis? — 11. Kiuj personoj estis sur la publika placo? — 12. Kion ili faris? — 13. Citu kelkajn legomojn? — 14. Kion aĉetis Anjo? — 15. Ĉu Karlo helpis Anjon por prepari la tablon? — 16. Kiom da tasoj rompis Karlo? — 17. Kion li respondis al la riproĉoj de Anjo? — 18. Ĉu Helenjo estis amata de sia frato? — 19. Kion opiniis Karlo pri Helenjo? — 20. Kiujn ludilojn preferas la knabinoj? — 21. Ĉu kelkafoje Helenjo ploris? — 22. Kiam oni ploras?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.