La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


KARLO

Aŭtoro: Edmond Privat

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO DE L' VERKINTO

La "Librairie de l' Esperanto" en Parizo petis min, ke mi verku facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ la komencantoj, kiuj ĵus finis sian lernadon en lernolibro. Mi intencis prezenti dudek tekstojn aranĝitajn tiamaniere, ke en ĉiu estos multaj vortoj pri sama temo de l' ĉiutaga vivo. Por pli bone konservi la intereson de la lernanto en dudek ĉapitroj, mi verkis unu rakonton pri la vivo de junulo, de lia infaneco, ĝis lia edziĝo.

Kompreneble nek romano, nek eĉ sprita novelo estas la rakonto, sed nur aro de dudek ĉapitroj pri ĉiutaga vivo, ligitaj inter si per ĝenerala senco kaj unueco de persono. Tamen ion pli ol lernoĉapitrojn eble trovos en tiu ĉi libro tiuj plenaĝaj personoj, por kiuj ekzistas ia poezia ĉarmo en rememoroj pri infaneco kaj juneco eĉ el plej simplaj okazintaĵoj de l' ĉiutaga vivo.

Mi rekomendas al la instruantoj de kursoj, ke, post lego de ĉapitro, ili faru multajn demandojn pri ĝi kaj donu al la lernantoj bonan okazon paroli la lingvon. (La demandoj montritaj en la libro estas nur bazo, kaj la profesoroj devos plimultigi ilin laŭ la tempo disponebla.)

Aŭdado kaj ripetado de esperantaj frazoj estas la plej bezonata afero ĉe la kursoj, ĉar tion la lernanto ne povas facile trovi hejme en sia lernolibro. Estas necese atentigi la lernanton pri la akcento (ĉiam sur la antaŭlasta silabo) kaj ankaŭ pri natura kaj ne trolonga elparolado de la vokaloj.

Ĝenevo, en Januaro 1909
EDMOND PRIVAT


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.