La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EL LA „CAMERA OBSCURA“

Aŭtoro: HILDEBRAND

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

MALNOVA KONATO

KIEL VARME ESTIS KAJ KIEL MALPROKSIME

Estis en brogevarmega vendreda posttagmezo en certa holanda urbo; tiel varmege kaj tiel broge, ke la paseroj sur la tegmento oscedis, kio, laŭ aŭtoritato de la holanda dirmaniero, estas la plej granda varmego, kiun oni povas imagi al si. La suno lumis malmilde en la stratoj kaj rebrilis de la pro sekeco pulvereciĝintaj pavimeroj. En tiuj stratoj, kiuj havis direkton suden kaj do ne havis ombran flankon, ĝi proprasence malesperigis la preterpasantojn. La viroj, kiuj kolportadis ĉerizojn kaj vinpirojn, ĉiujn momentojn viŝis siajn fruntojn per siaj tolaj antaŭtukoj; la ŝarĝportistoj, kiuj alie kutimas en hidrostatika distriteco pendigi siajn membrojn sur la apogiloj de la pontoj, sintenado, pro kiu ili ricevis la honorigan nomon de balustradomordantoj, kuŝis ventromalsupre sur la kanalbordo etenditaj sur siaj kubutoj, kun poto da buterlakto anstataŭ ĝino; la masonistoj sur sia taskejo, sidantaj ĉe la malsupro de konstrustablo sur trabo, kun siaj kubutoj sur la genuoj kaj siaj du manoj premitaj ĉirkaŭ lavovazeto, blovis duoble tiel longe super sia teo ol ordinare kaj do tre rimarkinde kaj mirige longe; la servistinoj, kiuj faris aĉetojn, povis la infanojn, kunirintajn en la espero aldone ricevi prunon aŭ figon ĉe la butikisto, apenaŭ pluentreni sur la strato kaj eligis preterpasante profundan kaj koran kompaton de la servistinoj-purigistinoj, kiuj purigis la straton kun ruĝegaj vizaĝoj kaj kun sub la mentono malnoditaj kufoj. Neniu estis kvieta krom ie kaj tie kelka grizharulo, kiu kun blua dormkufo sur la kapo kaj nigraj duonpantofloj sur la piedoj, kun la kruroj etenditaj sur sia peronbenketo, sidis fumanta pipon en kuneco de levkojo kaj balzameno, ĝojante pro la „malmoderna tago da vetero“.

Ĉe tia veterstato oni vere tro malmulte kompatas dikajn homojn. Estas vero, ke ili ofte, kiam oni pro kvieteco kaj nemoviĝeco bonete povas aranĝiĝi en la varmego, igas al oni varme kaj sufoke per tio, ke ili alproksimiĝas blovante kaj puŝelspirante kaj montrante nekontraŭstareblan tenton malnodi sian kravaton, dume onin alrigardante per elstarantaj okuloj; sed vere — al la kreitaĵoj estas malbone. Dikaj geviroj de tiu ĉi monda globo! ĉu vi en la lastaj jaroj ankoraŭ povis vidi viajn genuojn kaj piedojn aŭ jam delonge devis delasi de tiu feliĉa punkto de memobservo! kiu ajn eble mokas pri via dikventreco, via graseco, via dikkorpeco — en la brusto de Hildebrand batas por vi kompatanta koro.

Inter la dikaj personoj de la lasta tempo sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis meritis, kvankam ne la unuan, tamen ankaŭ lokon; unu el tiuj privilegiuloj, al kiuj neniam povas okazi renkonti malnovan konaton, sen ke la unua parolo al li estas: „kiel vi dikiĝis“, dum ĉiu, kiu dum du semajnoj ne havis la feliĉon vidi ilian vizaĝon, certigas al ili, ke „ili jam denove plidikiĝis“; unu el tiuj feliĉuloj, kiuj pro mil aludoj de siaj parencoj, amikoj kaj precipe de sia kuracisto klare rimarkas, ke ili vivas sub la forta suspekto esti mortontaj pro apopleksio! kaj kiuj malgraŭ tio de sia konstitucio estas devigataj fari, manĝi kaj trinki ĉion, kio estas nepre malutila, dikigas, kaŭzas kongestion kaj ĉiamaniere malbonigas la sangon; unu el tiuj feliĉuloj, al kiuj, se estas en la somero al ili varme pro dikventreco, en vintro kaj en somero estas varme pro rapidemo, sangvineco kaj agititeco.

Sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis sin movis en supre priskribita brogevarmega vendreda posttagmezo, ĉirkaŭ la kvina horo, laŭ unu el la stratoj de la urbo, kiun mi ne nomis, kaj li faris tion, en konsidero de la varmego de la tago kaj de lia staturo, multe tro rapide. Li tenis en unu mano sian ĉapelon kaj en la alia sian flavan silkan poŝtukon kaj sian bambuan promenbastonon kun ronda ebura tenilo, per kiu tenilo li diversfoje mallertamove frapis al si la kapon, kiam li volis uzi la poŝtukon. Post li sekvis saltetante malgranda knabo, kiu portis liajn surtuton kaj valizon sur la brako, sen ĉapelo aŭ ĉapo sur la kapo, vestita per blua kamizolo kun nigra fliko en unu kaj griza en la alia kubuto, kaj kies unua butono (nigraosta) estis tenata de la kvara butontruo, dum la dua (flavekupra), kiu okupis la lokon de la kvara, estis retenata de la sesa. Li estis tiel feliĉa ne porti ŝtrumpojn en tiu ĉi varma somera tempo, kio estis rimarkebla je la enirtruo de liaj lignaj ŝuoj kaj ankoraŭ super ĝi kelkaloke.

„Nu, kie ĝi do estas, knabo? kie ĝi estas?“ sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis demandis malpacience.

„Tiu unua domo kun tiu malalta peroneto,“ la knabo respondis, „la dua pordo preter la porkbuĉisto, apud tiu domo, kie tiuj speguletoj elstaras.“

„Bone, bone, bone“, diris sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis.

La porkbuĉisto kaj la speguletoj estis preterpaŝitaj, kaj la dikulo staris sur la perono de doktoro Deluw, lia universitata amiko, kiun li ne vidis de post sia edziĝo; ĉar sinjoro Bruis loĝis en urbeto de la provinco Overijssel, kie li estis jura doktoro, sed ne advokato, edzo, sed ne patro, komunuma konsilantarano kaj komercisto. Li nun devis esti en Rotterdam kaj prenis nerektan vojon por vidi en tiu ĉi varmega posttagmezo sian amikon doktoron Deluw, lian edzinon kaj liajn infanojn. Li tial rapideme tiris la sonorigilon kaj prenis mem sian surtuton sur la brakon.

„Jen, vireto! nun igu vin for.“

La knabo igis sin for, kaj li faris tion trote; ne ĝuste, ĉar estis varme, sed ĉar li estis knabo kaj ricevis pli grandan rekompenceton ol li estis pensinta, pri kiu plue lia patro nenion sciis. En momento li jam estis eltrakurinta la longan straton kaj staris, mi supozas, ie sin regalanta per en vinagro konfitita kukumo aŭ decilitro da grosoj aŭ ia alia buba frandaĵo, kontraŭ kiuj oni al deckondutaj infanoj neniam tro frutempe povas enigi abomenon.

Dume la pordo de doktoro Deluw ankoraŭ en longa tempo ne malfermiĝis, kaj sinjoro Bruis vidis sin devigita tiri ankoraŭ fojon la sonorigilon. La sonorilo taŭge funkciis kaj evidentiĝis esti el tre laŭtsona materialo; sed sinjoro Bruis rimarkis nenian sonon interne de la loĝejo de sia amiko, kiu respondis lian sonorigadon. Ankoraŭ kelkajn fojojn viŝinte sian frunton kaj per la bastono frapetadinte sur la peronon, li sonorigis la trian fojon kaj plue komencis penrigardi en la halon tra la mallarĝaj malantaŭe kradhavaj fenestretoj, kiuj troviĝis ambaŭflanke en la fosto de la pordo, sed li vidis nenion krom la pendolon de granda verda horloĝo, ornamtableton kun sur ĝi ardeztabuleto kaj bluan katunan pluvombrelon; post kio li ankaŭ rigardis trans la kurtenetojn de la flankaj ĉambroj, kio tamen estis pli malfacila, ĉar li devis travidi tra la franĝo de la tirkurtenoj; li vidis en unu ĉambro klare inkujon kun du longaj plumoj starantan sur la tablo kaj en la alia portreton de viro; sed nek la horloĝo, nek la tableto, nek la inkujo, nek eĉ la portreto de viro povis al sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis malŝlosi la pordon.

Sinjoro Bruis dume estis supervarmiĝinta, al kio lia malpacienco kaj la surtuto sur la brako ne malmulte helpis. Li do sonorigis la kvaran fojon kaj nun tiel laŭte, ke la fraŭlino apud la pordo, kiu rigardis en sian speguleton kaj jam delonge vidis lin, pro tio „malbonsentiĝis“, malpinglis sian kudraĵon de sia genuo (ŝi ne favoris la eltrovon de la ŝraŭboj, plumbaĵoj kaj streĉrimenoj), malfermis supran pordon kaj certigis al sinjoro Bruis: „ke estas neniu en ĝi“.

„Ĉu la kuracisto ankaŭ ne?“

„Ne, sinjoro.“

„Ĉu sinjorino ankaŭ ne?“

„Ne, sinjoro; mi ja diras al vi, ke ĉiuj estas for el...“

„Kien do ili iris?“

„Tion mi ne scias, sinjoro! Ili ĉiuj eliris, kaj la servistino estas sola hejme.“

„Kial do la servistino ne malfermas?“

„Nu, ĉar la servistino ne estas en ĝi, sinjoro.“

„Kaj vi diras, ke ŝi estas hejme?“

„Jes, sed malgraŭ tio ŝi povas esti ne en ĝi“, la fraŭlino diris, fermis sian supran pordon kaj faris tion kun tiom pli da urĝiteco, ĉar ŝia blanka kato ĝuste sin pretigis salti trans la malsupran, kaj lasis sinjoron Bruis sola por, se li volus, sekrete diveni la diferencon inter la terminoj „hejme“ kaj „en ĝi“. Se li estus havinta por tio sufiĉe da pacienco, li estus kompreninta, ke „esti hejme“ estis devo surmetita al la servistino de la familio Deluw, de kiu „esti en ĝi“, laŭ ŝia propra interpreto, konsistigis nur malgrandan parton.

Por tion klarigi, venis voĉo el aldomkonstruita dometo de botisto trans la strato.

„Ili estas en la ĝardeno,“ vokis la voĉo, „kaj la servistino eliris por fari aĉeton. Jen ŝi jam venas.“

La vorteto jam en tiu ĉi frazo povis, laŭ la opinio de sinjoro Bruis, konvene manki; sed efektive li vidis alvenantan ne malbeletan servistinon kun granda ŝlosilo en la mano kaj irantan tiel rapide, kiel ŝi povis ne trotiĝante; ŝi suriris ia peronon, rapidis preter lia moŝto, malŝlosis la pordon kun senekzempla rapideco kaj staris antaŭ li sur la plankmato.

„Ĉu vi volas paroli kun sinjoro?“ la servistino demandis.

„Jes, sed ŝajnas, ke sinjoro ne estas hejme.“

„Ne, sinjoro kaj sinjorino kaj la fraŭlino kaj la juna sinjoro kaj ĉiuj infanoj estas ‚ekstere‘ kaj nur mi sola estas hejme por akcepti la venpetojn.“

Nu, sinjoro Bruis havis okazon dum granda horkvarono ĝui pro la akurateco, kun kiu tiu ĉi kuracista servistino, kiu dume faris longan interparolon kun la filino de fruktistino, kiu iradis kudri eksterhejme kaj sidis antaŭ suprenŝovita fenestro, plenumis tiun ĉi sian devon. Sed li estis tro urĝita por fari riproĉojn.

„Kie estas ekstere?“ li demandis: „ĉu estas malproksime? Kie ĝi estas?“

„En la Meester-Jorisaleo“, la servistino respondis.

„La Meester-Jorisaleo“, — diris Bruis kun la plej granda malestimo. „Kion mi scias pri la Meester-Jorisaleo?“

Jen estis, laŭ la opinio de la servistino, en la sinteno kaj la tono de sinjoro Bruis pli da aroganteco, ol konvenis al ŝia beleta vizaĝo. Ŝi do estis prave ofendetita.

„Ne estas mia kulpo, ke vi tion ne scias!“ la servistino diris sekatone kaj faris movon kun la seruro, kvazaŭ sinjoro Bruis nun povas foriri.

Sinjoro Bruis ŝanĝis la tonon.

„Aŭskultu, knabino! mi venas tie ĉi per diliĝenco eksprese por viziti la kuraciston kaj lian familion. Se nu ne estas tro malproksime, mi estas preta promeni eksteren. Ĉu vi eble povas ĝin indiki al mi?“

Li sopire trarigardis la straton, ĉu eble estas ankoraŭ knabo, kiu povus konduki lin tien; sed neniu sin montris.

La servistino bonvolis kompleziĝi dume doni la necesan informon, kaj sinjoro Bruis ekmigris al la kampdomo de doktoro Deluw.

Irinte pluen kelke da domoj li nur tiam rimarkis, ke li ankoraŭ portas sian surtuton sur la brako kaj sian valizon en la mano.

Li do revenis, sonorigis ankoraŭ fojon por unu kaj alian konservedoni al la servistino; sed Gernjo verŝajne jam denove estis ĉe sia amikino; kaj sinjoro Bruis vidis sin devigita, en tiu ĉi brogevarmega vendreda posttagmezo, mem penporti siajn surtuton kaj valizon kun la firma intenco, se li iam atingos vidi doktoron Deluw, plendi ĉe li pri lia servistino.

Je lia feliĉo la urbo, kiun mi ankoraŭ ĉiam ne nomis, estis negranda, kaj sinjoro Bruis sufiĉe baldaŭ ekvidis la pordegon, tra kiu li devos eliri, kvankam la suprenirado kaj ne malpli la malsuprenirado de du altetaj pontoj ne malmulte malbonfaris al li. Veninte ĉe la pordego li havis la feliĉan ekpenson konfidi siajn surtuton kaj valizon al la zorgo de doganisto; por tio li enpaŝis en la doganistejon, sed estis neniu en ĝi; tamen, ekvidante personon en griza jako, kiu trans la bulvardo staris fiŝkaptanta kaj aspektis treete doganiste, li nur deponis siajn objektojn kaj, poste sin turnante al la fiŝkaptanto, kiu efektive estis doganisto, li samfoje informigis sin de li ankoraŭ fojon pri la kieesto de la Meester-Jorisaleo. Mi agus maljuste kontraŭ li, se mi dirus, ke sinjoro Bruis estis forgesinta la instrukciojn de Gernjo, ĉar li pro sia rapidemo malmulte aŭskultis ilin. Li devos „unue iri kelkan distancon laŭ la bulvardo, tiam eniri aleon, tiam iri dekstren, ĝis li venos al iu blanka paliseto, tiam maldekstren, tiam denove dekstren, kaj tiam li estos en la Meester-Jorisaleo“.

„Kaj la kampdomo de doktoro Deluw?“

„Pri ĝi mi neniam aŭdis,“ diris la doganisto, „sed en ĝi estas tre multe da ĝardenoj. Kiel ĝi nomiĝas?“

„Kampvidejo.“

„Kampvidejo?“ diris la doganisto, kiu, kredante rimarki pro sia naĝmontrilo, ke fiŝo almordas, deziris esti liberigita de sinjoro Bruis; „ne, sinjoro, ĝin mi ne konas.“

Sinjoro Bruis ekpromenis. La bulvardo iom kvietigis lin, ĉar ambaŭflanke staris altaj arboj; sed la agrablegaĵo baldaŭ finiĝis, ĉar la urbo, en momento de monembaraso por iluminado pro la datreveno de la naskiĝo de la reĝo, estis faliginta grandan kvanton da arboj, en kies loko, sub la nomo de juna plantaĵo, sin montris kelkaj maldikaj vergetoj alterne brogevelkintaj. Li do denove estis lacega, kiam li inter du nigraj lignaj muroj vidis mallarĝan aleon, kiun li opiniis devi eniri. Nenio krom lignaj muroj, super kiuj elstaris arboj; nenio krom ĝardenpordoj kun surskriboj kaj numeroj. Kelka pasero tie ĉirkaŭsaltis. Sinjoro Bruis promenis pluen kun sia ĉapelo en unu kaj kun siaj bastono kaj poŝtuko en la alia mano, kiel en la stratoj de la urbo, sed nun ĉiam iomete oblikvedekstren pro lia arda deziro turni sin dekstren laŭ la indiko de la doganisto. Tamen la okazo sin ne prezentis, kaj sinjoro Bruis fine staris tuj antaŭ larĝeta kanalo kaj apud amasiĝo de malpuraĵo kun multaj trunketoj de florbrasiko, folioj de salato, potrompaĵoj, velkintaj bukedoj kaj stramonioj, kiuj, kreskantaj meze en la putrantaĵo, disvastigis sian narkotan odoron en la aeron.

Estis evidente, ke sinjoro Bruis eniris la malĝustan aleon, kaj kvankam la amasiĝo de malpuraĵo estis malagrabla, la apudeco de la akvo estis al li tiel agrabla, ke li decidis tie momenton ripozi antaŭ ol reiri. Por tiu celo li sidigis sin sur la bordo kiel eble plej proksime de la akvo kaj, ventumante sin per sia poŝtuko kaj moderigante sian malpaciencon per sia racio, li bonete sukcesis iomete kvietiĝi. Rigardante dekstren kaj maldekstren laŭlonge de la bordo li ekvidis je la maldekstra flanko en kelka distanco kvadratan mareverdan kupolon[20], en kiu sin movis kelke da homoj, kaj kvankam li ne povis ilin distingi, estis, kvazaŭ li ekhavas inspiron, ke tio ĉi nepre estas la Kampvidejo de lia amiko la doktoro; kaj ke ĝi povis porti tiun nomon, tion pruvis la panoramo trans la kanalo; ĉar estis paŝtejoj maldekstre kaj dekstre, en vasta malproksimo, ĝis la blua horizonto; nenio krom verdaj kaj flavaj kaj sunaj paŝtejoj.

Sinjoro Bruis denove ekpromenis, reiris laŭ la aleo kaj estis denove sur la bulvardo. Baldaŭ sin prezentis al li alia aleo, kiun atente rigardi laŭ ĝia longo, antaŭ ol ĝin eniri, li tamen opiniis bone. Li vidis sekve, ke baldaŭ estos okazo iri dekstren, kaj farinte tion li ankaŭ baldaŭete atingis la blankan paliseton. Tiam li iris maldekstren kaj tiam denove dekstren, kaj li estis laŭ ĉiuj pensoj en la Meester-Jorisaleo.

Antaŭ ĝardenpordo, kiu estis malfermetita, sidis malgranda infano, vestita per nigra jaketo, kun nigra kufeto ĉirkaŭita de nigra punteto sur la kapo kaj kun nigra vizaĝeto, sin amuzante per kukurbo kaj amaseto da ŝeloj de terpomoj.

„Ĉu tio ĉi estas la Meester-Jorisaleo, infano?“ sinjoro Bruis demandis.

La infano kapjesis.

„Kie ie estas tie ĉi Kampvidejo?“

La infano nenion diris.

Sinjoro Bruis malbonhumoriĝis, malpli pro la infano ol pro la kaŝiteco de Kampvidejo.

„Ĉu vi ne scias?“ li demandis, tro forte je proksimume tri tonoj.

La infano faligis la kukurbon kaj la ŝelojn de terpomoj, ekstaris, ekploris kaj iris en la ĝardenon.

Sinjoro Bruis ĝemis. La Meester-Jorisaleo ŝajnis esti longa, kaj la ĝardenpordoj estis multnombraj. Li legis ĉiajn nomojn: nomojn pligravigajn kaj fanfaronajn, kiel: Belejo, Bonsitua, Florkorto, Ĝojriĉa; nomojn kontentecajn kaj rezignaciajn, kiel: Mia plezuro, Kontentanima, Kampripozejo; naivajn nomojn, kiel: Neniam Pensite, Malgranda sed Pura, Poste pli Bone; sed ankaŭ nombron da geografiaj, kiel: Apuda, Apudurba, Sudkorto; kaj optikajn, kiel: Kanalvidejo, Paŝtvidejo, Brutvidejo, Multvidejo, Kamparvidejo, — tiu ĉi lasta en malproksimo jam tre multe similis Kampvidejon, sed ĝi tamen ne estis Kampvidejo.

Fine estis du pordoj, sur kiuj oni povis nenion legi krom Q 4 No. 33 kaj Q 4 No. 34. Unu el tiuj du pordoj povis esti Kampvidejo! Sinjoro Bruis, kiel ajn rapidema kaj malpacienca, estis modesta. Li do preteriris No. 33 por ne rigardi la unue renkontitan kiel Kampvidejon kaj alfrapis No. 34.

Post momento de atendado estis malfermite al li de tre longa, solenaspekta, bildeca sinjorino, vestita per funebra robo, kun blanka libere pendanta tuketo el kamelharoj sur sia ŝultro, kun nigra ĉapelo, kiun ŝi pro la suno estis metinta kline sur la nazon, kun verdaj okulvitroj, malgranda signo de haroj sur sia supra lipo kaj libro en la mano.

„Ĉu tie ĉi estas Kampvidejo, sinjorino?“ sinjoro Bruis demandis.

Kial li ne vidis, ke ĝi ne estas edziniĝinta sinjorino?

„Ne, sinjoro!“ la fraŭlino respondis, ektimigita antaŭ „fremda viro“, eble kredante, ke li estas iu, kiu volas ŝteli de ŝi: „Tio estas la plej apuda de tie ĉi“, kaj rapidfermiĝis la pordo.

Sinjoro Bruis alfrapis Q 4 No. 33.

KIEL ĈARME ESTIS

„Jonjo! oni frapas“, vokis virina voĉo.

„Jes, mi aŭdas, fraŭlino“, vokis Jonjo.

Tamen estis pli ol verŝajne, ke Jonjo nenion aŭdis, ĉar ŝi treege sin amuzis kun la ĝardenista servisto, kiu ĵetis al ŝi akvon.

Sinjoro Bruis sufiĉe longe ripozis apud la amasiĝo de malpuraĵo por formi beletan planon de surprizo. Tuj do, kiam Jonjo malfermis al li la pordon kaj informis lin, ke tio ĉi estas efektive Kampvidejo kaj efektive la ĝardeno de doktoro Deluw (ĉar pri tio la voĉo el la aldomkonstruita dometo ŝajnis vere esti prava, ke ĝi estas ĝardeno kaj ne kampdomo), li diris:

„Bone, knabinjo! montru al mi la vojon al la kupolo; mi estas malnova amiko de sinjoro, mi volas surprizi sinjoron.“

„Ĉu mi do ne antaŭe diros, ke sinjoro venis?“ Jonjo demandis.

„Nepre ne, infano; vi antaŭiru, mi petas.“

La ĝardeno estis longa, mallarĝa strio laŭlonge de la kanalo, sur kies bordo sinjoro Bruis kelke da momentoj antaŭe ripozis por iom respiri, aspektis treege verde kaj havis nur tre mallarĝajn promenvojetojn ambaŭflanke borderitajn de fragujoj. Kiu ĝin eniris, estis prave mirigata, ke estis eble kunpremi en tia malgranda spaco tiom multe da pomujoj kaj pirujoj, ribujoj kaj grosujoj, kaj estis ripetfoje devigata sin klini pro la unuaj kaj eviti la lastajn. Unuvorte ĝi estis, kion la urbanoj kun ravo nomas „fruktodona terpeceto“ kaj de kiu ili havus nekompreneble multe da plezuro, se la kamparanoj ne loĝus pli proksime al ĝi, ne ellitiĝus pli frue sciante pli frue ol ili, kiam ĉiu speciala fruktospeco estas taŭga por esti deprenata.

„Varma vetero hodiaŭ, sinjoro!“ Jonjo diris, kiam ili estis promenintaj distanceton kaj ŝi komencis kompati la dikan sinjoron post si pro lia spiregado kaj blovado.

„Jes, infano, terure, terure!“ diris Bruis; „ĉu neniu estas en la ĝardeno?“

„La familio estas en la kupolo,“ estis la respondo, „krom fraŭlino Minjo, kiu tie sidas legante.“

Jonjo kaj sinjoro Bruis irante laŭ la kurbiĝadanta vojeto en tiu ĉi momento venis al la flanko de la akvo, kaj efektive tie sidis, sub malgranda funebra cipreseto, sur mallarĝa herbejeto, la plej aĝa filino de lia amiko Deluw, sur verda ĝardenbenko, vestita per gantetoj, kun libro en la mano kaj hundeto apud siaj piedoj, ludante „kampvivado“; malkontenta, ke en la lasta horo neniu preteriris trans la kanalo kaj ke neniu homo sidis en la poŝtŝipo[21].

Ŝi tre solene faligis sian kapon sur sian bruston, kiam sinjoro Bruis ŝin salutis; sed la hundeto rapide ekstaris kaj bojis freneze al la senspirulo, kiu volontege estus doninta al ĝi baton per sia bambuo; tamen li ne kuraĝis, ĉar ĝi estis hundeto de fraŭlino kaj li ne ĝuste volis surprizi sian amikon komencante per mortigo.

La mareverda kupolo baldaŭ sin montris. Ĝi ŝajnis esti vasteta kaj havis ankoraŭ malgrandan kromĉambreton kun fumtubeto kaj fajroplato por boligi sur ĝi akvon, kun fajroprenilo kaj ŝranketo, en kiu estis nenio; ĉiujn tiujn miraĵojn Bruis jam komprenis el malproksimeto. En la kupolon mem oni eniris per ŝtupareto.

„Mi dankas, knabino!“ li diris al Jonjo, alproksimiĝinte ĝis dek paŝoj de la kupolo, kaj malrapide li singarde aliris al ĝi. Feliĉe la kovriloj antaŭ la fenestroj estis lasitaj fermitaj je la ĝardenflanko kaj la pordo ne estis el vitro, kiel ili povas esti ĉe aliaj tiaj ĉienrigardejoj. Sinjoro Bruis do havis tre bone okazon efektivigi sian planon de surprizo. Kian kortuŝan plezuron li imagis al si. Lia kora kaj amika animo tute emociiĝis. De dekses jaroj li ne vidis sian bonan „Nigran Danĉjon“, kiel Deluw estis nomata ĉe la universitato. Kaj kiam li trovos lin? Ĉe la flanko de aminda edzino, ĉirkaŭita de florantaj infanoj! Jes, kun grizaj haroj anstataŭ nigraj, sed kun la sama koro en la brusto, malfermita por amikeco, ĝojo kaj agrabla kunesteco.

Li senbrue suriris la ŝtupojn kaj malfermis la pordon kun la plej afablega rido, kiu iam kuŝis sur la brogita vizaĝo de lacega dikulo.

Kia sceno!

Ĝi estis malbrava knabo ĉirkaŭ sesjara, kiu treege kriis kaj piedfrapis la plankon; ĝi estis patro, ruĝa pro kolero, kiu estis ekstarinta, apoge tenis la tablon per unu mano kaj per la alia treege minacis; ĝi estis patrino, palega pro timego, kiu klopodis kvietigi la knabon; ĝi estis granda knabo dektrijara kun pala vizaĝo kaj bluaj strioj sub la okuloj, kiu kun la kubutoj sur la tablo kaj libro antaŭ si sidis ridanta pro la sceno; ĝi estis malgranda knabino kvinjara, kiu plorante sin alkroĉis al la jupo de la patrino. Ĝi estis doktoro Deluw, lia aminda edzino kaj lia floranta idaro.

„Mi ne volas“, kriegis la knabo, piedrenversante la seĝon, kiu staris plej proksime.

„Tuj!“ kriis la patro, raŭka pro kolero, „aŭ mi faros malfeliĉaĵon.“

„Kvietiĝu, Deluw!“ petegis la patrino: „li ja iros.“

„Senkulpigu min, sinjoro,“ diris la doktoro, penante moderetigi sin; „tiu knabo igas al mi malfacile. Mi tuj estos preta interparoli kun vi“; kaj li kaptis la nevolanton je la kolumo.

„Ho ĉielo; ne ŝiru lian veston, Deluw!“ flatpetis la patrino; „li ja iras jam.“

„Lasu nur min fari“, diris la kuracisto, kaj li trenis la malican filon, kiu, malgraŭ la favora opinio dirita de la patrino pri lia obeeco, ne faris unu paŝon, el la kupolo en la kromĉambreton, kie li enŝlosis lin en la torfejon.

„Senkulpigu min, sinjoro“, sinjorino Deluw dume diris siavice al la enirinto, „mi estas tiel nervomalorda; mi ne estas mi mem.“ Kaj por tion pruvi ŝi falsidiĝis sur seĝon.

„Mi kredas, ke estas plej bone, ke mi iru iom en la aeron“, ŝi daŭrigis.

„Ne ĝenu vin, sinjorino!“ diris la elreviĝinta universitata amiko de ŝia edzo. Kaj ŝi eliris eksteren kun la singultanta infano ankoraŭ ĉiam tenpendanta je ŝia jupo.

La juna sinjoro Deluw, kun la palaj vangoj kaj la bluaj strioj, restis sola kun sinjoro Bruis kaj alrigardis lin per impertinentaj rigardoj.

„Mi punrekompencos tiujn najbarincitantojn“, diris doktoro Deluw reenirante, ĉar li opiniis necesa antaŭ la fremdulo nomi la krimon de sia filo, por ke tiu ĉi ne prenu lin por maljusta kaj malindulga patro. „Ĉu vi permesas demandi?...“

„Ventreto!“ ekkriis la bonkora dikulo kun elkora rido sur siaj purpuraj vangoj.

Nu, la vorto ventreto, diminutivo de ventro, estas tre konata vorto, almenaŭ por kuracisto. Tamen ĝi ŝajnis al tiu ĉi kuracisto, el la buŝo de fremdulo, en tiu ĉi momento treete nekonvena. Tial sinjoro Deluw ekrigardis mirigite.

„Ventreto!“ ripetis sinjoro jura doktoro Bruis.

Sinjoro doktoro Deluw pensis, ke li vidas antaŭ si frenezulon kaj, ĉar li ĵus estis tre kolera, li estis iĝonta tia duan fojon, en konsidero, ke ĝi estus nur unu peno kaj li alie iĝis tia tre malofte kaj nur tre malfacile.

„Kion vi deziras, sinjoro?“

„Nu, ĉu vi ne manĝis kun[22] Ventreto?“

Sinjoro Deluw memoris ne alian manĝon ol per[22] sia buŝo. Li levis la ŝultrojn.

„Li certe intertempe ankoraŭ sufiĉe multe plidikiĝis, Nigra Danĉjo!“ la dikulo diris ekstarante de la seĝo, sur kiu li sidis.

„Bruis!“ subite ekkriis doktoro Danielo Deluw. „Tio ja estas vera, mi nomiĝis Nigra Danĉjo, kaj vi nomiĝis Ventreto; mi ne estus rekoninta vin, amiko! Kiel vi ŝanĝiĝis; kune manĝintaj, certe, tutcerte; en la ‚Plezura Saŭcujo‘“; sed subite lasante la tonon de antaŭa intimeco: „Kion mi povas proponi al vi, sinjoro Bruis?“

La esprimo „sinjoro Bruis“ estis sendube mezaĵo inter la senkomplimenta „Bruis“ kiel antaŭe kaj „moŝto“ kiel neniam.

„Kie estas mia edzino, ĉu vi eble tion scias?“ la doktoro demandis.

„Ŝi iom nerve malordiĝis,“ diris Bruis, „kaj tial ŝi iris en la aeron.“

„Vilhelmo, iru serĉi panjon!“ diris doktoro Deluw.

Vilhelmo ekstaris malageme, streĉetendis la membrojn, sin starigis ĉe la pordo kaj kriis tiel laŭte, kiel li povis: „Panjo!“

Post tio Vilhelmo denove sidiĝis kaj rigardis trans sian libron.

„Mi volas eliĝi“, kriegis la knabo en la torfejo kaj piedfrapis la pordon.

„Kion mi diru al vi,“ diris doktoro Deluw, „tiuj knaboj incitas nian paciencon; — vi ne havas infanojn, mi kredas.“

„Ne unu,“ diris la dikulo, kiu dume pereis pro soifo; „je mia bedaŭro“, li aldonis kun ĝemo, kvankam la sceno, kiun li ĵus havis antaŭ la okuloj, ne ĝuste pliigis tiun bedaŭron.

Panjo eniris.

„Tio ĉi estas sinjoro Bruis, karulino!“ la kuracisto diris, „pri kiu mi tiel ofte parolis al vi.“

Sed la mieno de la sinjorino montris, ke ŝi nenion memoras de tio. Sinjorino Deluw nu estis tre pruda sinjorino.

„Ĉu mi prezentu al sinjoro tason da teo?“ ŝi diris, kaj irinte al ŝranketo, kiu neniam estis fermebla pro sekeco, ŝi elprenis el ĝi flordesegnajn vazon kaj pladon.

Sinjoro Bruis estus doninta ĉion por glaso da biero aŭ da vino kun akvo. Sed estis al li surmetite, kiel ajn laca kaj varmsenta li estis, trinki teon en brogevarmega kupolo. Ankaŭ ne estas konforme al la virina sistemo de feliĉega sinhelpado, ke oni en ĝardeno povas havi ĉiaspecaĵojn; ankaŭ estas rimarkinde, ke en teĝardeno estas nenio alia ol teo.

Sinjoro Bruis do metis siajn varmegajn lipojn al pli varmega taso da teo.

„Ĉu vi permesas peti ankoraŭ iom da lakto?“

Doktoro Deluw vere rimarkis, ke lia amiko preferas ion malvarman, kaj eligis mil senkulpigojn pro la malbona akcepto en kupolo, kien li nur de tempo al tempo iras sole por fari plezuron al la infanoj. — „Domaĝe, ke tie ĉi ne estas kelo“, li aldonis.

„Estas torfejo!“ kriis tutforte la malbrava knabo el la loko mem, kiun li nomis.

„Tiu malbravulo“, diris la patrino kun malgranda rideto.

„Ĉu sinjoro havas ankoraŭ pli da rilatoj en...?“ sinjorino Deluw demandis al sinjoro Bruis, nomante la urbon, kiun mi ankoraŭ ne nomis.

„Pardonu min, sinjorino,“ diris sinjoro Bruis, „mi konas tie ĉi neniun krom vian edzon; — kvankam nia konateco jam estas iom tempopaliĝinta“, li ĝeme aldonis.

„Tiel okazas“, diris sinjorino Deluw; „ankoraŭ tason da teo?“

„Mi dankas, mi dankas!“

Sinjorino Deluw stariĝis, riverencis kaj diris, „ke sinjoro bonvolu ŝin senkulpigi por momenton“, post kio ŝi foriris. La kvinjara infano jam ne ploris, sed tamen ankoraŭ plu estis tenpendanta je ŝia jupo kaj iris kune.

Kiam lia edzino estis foririnta, la amikeco en la koro de doktoro Deluw resuperiĝis. Volonte li estus kun sia malnova kamarado sin enprofundiĝinta en malnovajn aferojn, en la plezurojn de Leiden, en rememorojn pri la „Plezura Saŭcujo“ kaj en multajn aliajn. Li tamen opiniis pli bona por tio forigi sian kaŝeman dektrijarulon.

„Mi ne povas kompreni, Vilhelmo, ke vi ne iras iom fiŝkapti!“

„Fiŝkapti!“ diris la kaŝemulo, etendante sian langon, „tio estas vere io plezura!“

„Aŭ iom ludbalanciĝi kun via fratino!“

„Fi, ludbalanciĝi!“

„La juna sinjoro ŝajnas volonte legi“, diris sinjoro Bruis.

„Jes, iufoje, en tempo, kiam tute ne konvenas“, respondis doktoro Deluw.

Kaŝema Vilhelmo koleriĝis, subrigardis al sinjoro Bruis, tutforte klakfermis sian libron, puŝis ĝin tiel, ke ĝi forŝoviĝis longetan distancon sur la tablo je granda vivodanĝero de la malplena tetaso de la vizitanto, piedrenversis sian seĝon, kiu agmaniero ŝajnis esti specialaĵo de la Deluw-idoj, murmuris ion inter siaj malbelaj dentoj, post siaj dikaj lipoj kaj foriris, bruege klakfermante la pordon.

„Ho, tiuj humorkapricoj!“ diris la feliĉa edzo kaj patro.

Dume estis nun libera vojo por la renovigo de la amikeco. La sinjoroj ekbruligis ĉiu cigaron kaj komencis paroli pri Leiden; kaj ĝuste estis iĝonte plaĉe, kiam Jonjo, kiu estis konstante petolinta kun la ĝardenista servisto, ruĝa kiel koralo eniris por diri, ke „jen estas servisto de sinjorino van Alpijn kun peto, ĉu la kuracisto bonvolu tuj veni, ĉar la sinjorino estas tiel malbonfarta“.

„Diru, ke mi baldaŭ venos,“ doktoro Deluw diris al la servistino kaj poste al sia amiko: „Mi ne pensas, ke ĝi estas grava. Estas malagrablege en nia fako, ke la homoj nin venigas pro ĉiaj bagateloj.“

Tiu ĉi frazo nu estas kuracista frazo, kiun mi plurfoje aŭdis ne komprenante, kial kuracisto havas motivon malaprobi en la homoj, ke ili lin venigas ne ekskluzive en mortdanĝeraj kazoj. Ĉu ne pli prave povus esti la paciento, kiu plendus, ke lia kuracisto por ĉiaj bagateloj lin ŝuldigas pro vizito?

Kiel ajn, doktoro Deluw sin pretigis por iri ekzameni tiun ĉi bagatelon de sinjorino van Alpijn.

„Povas daŭri almenaŭ unu horon kaj duonon, antaŭ ol mi povos esti reveninta,“ li diris, rigardante sian poŝhorloĝon; „ĉu mi tiam trovos vin ankoraŭ tie ĉi?“

„Mi ne scias,“ diris Bruis, kiu estis havinta la firman planon tiun nokton en la nenomita urbo gasti ĉe sia amiko; „mi volus provi hodiaŭ vespere ankoraŭ vojaĝi pluen.“

„Nu, nu,“ la kuracisto diris, „mi venos serĉi vin ĉi tie, kaj vi vespermanĝos kun ni en la urbo.“

„Mi ne scias“, respondis Bruis, kiu volonte estus vidinta sinjorinon ĉeestanta dum tiu ĉi invito.

„Nu,“ la kuracisto diris, „ni vidu, mi konduku vin al mia edzino.“

KIEL EMINENTA ŜI ESTIS

Sinjorino Deluw ne estis malproksime, mallaŭdanta Jonjon pro la bruo, kiun ŝi faris; „ŝi ankaŭ ne scias,“ ŝi diris kun rigardo al la ĝardenisto, „kial ĉiam estas io farota en la ĝardeno, kiam la familio estas tie“.

Deluw komisiis sian amikon al sia edzino kaj volis foriri.

„Ankoraŭ vorteton“, sinjorino Deluw diris.

„Kion, karulino?“ diris la kuracisto.

„Ĉu oni ne povus ion kontraŭfari?“

„Kontraŭ kio?“

„Kontraŭ tiuj knaboj.“

„Kiuj knaboj? Vilhelmo kaj...“

„Ho ne! Kontraŭ tiuj knaboj en la kampo.“

„Kion do vi volas, ke oni faru kontraŭ ili?“

„Ke oni malpermesu al ili“, diris sinjorino la doktoredzino.

„Sed, karulino, por tio ni ja ne havas la rajton“, la kuracisto diris.

„Nu, mi ĝin opinias vere tre maldeca kaj principe por Minjo, kiu ĉiam sidas tie sub la cipreso; ĉu vi ne...“

La kuracisto ne aŭdis, sed estis jam for.

Tiu ĉi specimeno de geedza interparolo koncernis kvinon da knaboj ok- ĝis naŭjaraj, kiuj troviĝis je kvaronhora distanco de Kampvidejo kaj opiniis, ke en tiu brogevarmega posttagmezo estas multe pli freŝe en la akvo de la kanalo ol en siaj vestoj.

„Via plej aĝa filino“, diris Bruis, kiam li estis sola kun sinjorino Deluw, „ŝajnas multe ŝati la solecon.“

„Ho jes, sinjoro! mi spertas en mia vivo multe da plezuro de tiu knabino. Ŝi ĉiam sin okupas per ia libro; mi certigas al vi, ke ŝi scias la francan lingvon ankoraŭ pli bone ol mi; ŝi legas la anglan kaj la germanan ankaŭ.“

„Bone,“ sinjoro Bruis diris; „tio estas agrabla. Jes, tie ĉi en Holando estas tiaj bonegaj okazoj por ĉio tio.“

Sinjorino Deluw opiniis, ke tiu ĉi rimarkigo malpligrandigas la meritojn de ŝia idino.

„Multe dependas de tio, sinjoro!“ ŝi respondis, „kiel oni profitas de tiuj okazoj; kaj mia filino studas multe, studadas propradire ĉiam. Ŝia plej granda plezuro estas la studado; kaj ŝi ankaŭ ne sin okupas pri ĉiuj tiuj aferoj, kiuj ordinare plaĉas al knabino de ŝia aĝo.“

Sinjoro Bruis ne ŝatis tiajn knabinojn.

„Kiom da jaroj via filino havas?“ li demandis.

„Dekses jarojn“, diris sinjorino Deluw, levante sian kapon kun patrina majesteco.

„Ipsa flos“, murmuretis sinjoro Bruis.

„Kaj kiel mi diras,“ sinjorino Deluw daŭrigis; „la anglan, francan kaj germanan. Mi kredas, ke ŝi nun denove eliris kun angla libro. Ĉu vi ne vidis ŝin?“

„Mi vidis sinjorinon, kiu sidis leganta sub arbo“, diris sinjoro Bruis, kiu alie ne kutimis nomi deksesjaran knabinon sinjorino; sed li pensis: la anglan, francan kaj germanan, kaj ĉiam legi!

„Ho, tio estas ŝia plej ŝatata loketo,“ sinjorino Deluw diris; „ni fojon aliru al ŝi. Estas malvarmete tie kaj ni povos tie ripozi.“

Ili alproksimiĝis al la plej ŝatata loketo; la filino stariĝis kaj riverencis ankoraŭ fojon por sinjoro Bruis.

Sinjorino Deluw sin sidigis apud sia filino sur la ĝardenbenko, sinjoro Bruis trovis tie seĝon.

„Ni venas tie ĉi iom kunsidi kun vi, Mino. Kion vi jen legas, infano? Certe denove ion anglan?“

„Ho ne, panjo! ĝi estas nur ia libro; mi tiel baldaŭ ne sciis, kiun mi kunprenu; mi vidis kuŝi tiun ĉi. Ĉu Joĉjo reiĝis brava?“

Estis en la mieno de Minjo io de granda maltrankvileco kaj embarasiteco. Ŝi estis, por diri la veron, ne tre bela knabino, ankaŭ pala kaj kun io tre malbela en siaj okuloj, kiuj ĉiam rigardis flanken; plue ŝi havis kvazaŭ nervajn trajtojn en sia vizaĝo, kiuj ne plaĉis al sinjoro Bruis.

Sinjorino Deluw ne insistis vidi la libron. Kiom sinjoro Bruis povis rimarki, ĝi havis tre grandan similecon kun certa verketo, titolita: „Amours et Amourettes de Napoléon“, el kiu sendube deksesjara knabino povis lerni multon edifan.

Kelkajn momentojn la trio tie sidis, dum sinjorino Deluw sole parolis al sia filino por ellogi diraĵojn, kiuj povus aperigi ŝian grandan eminentecon; kaj jen ŝi denove skuis la kapon pro la sin banantaj malgrandaj knaboj kvaronhoron malproksime en la kampo.

„Ho!“ Mino diris, kaj ŝiaj fingroj nerve tremis super ŝia libro, kiun ŝi propradire estis disŝiranta: „Ho! estas malagrablege, ke tie ĉi estas tiel nelibere.“

En tiu ĉi momento ŝia nomo estis vokata per duonretenata voĉo.

„Oni vokas vin, infano!“ sinjorino Deluw diris.

„Ne, panjo“, Mino diris kaj preskaŭ deŝiris la kovrilon de la libro.

Sinjoro Bruis debatis ranunkolojn kaj lekantetojn de la herbo.

„Mino!“ la voĉo vokis en la sama tono; „kial vi nun ne venas? Maljunpaĉjo[23] foriris al la urbo; kaj Jonjo diras, ke karpanjo sidas en la kupolo kun fremdaĉulo.“

Karpanjo rigardis karfilinon. La fremdaĉulo sin tenis, kvazaŭ li tion ne rimarkas, kaj alpaŝinte proksime al la kanalo li ŝajnis dediĉi tutan sian atenton al preterveturanta poŝtŝipo, al kiu li volontege estus alvokinta: „Ekhaltu por pasaĝero“, se li estus havinta siajn surtuton kaj valizon.

La okuloj de sinjorino Deluw elĵetis fajrerojn; sed ŝi ne volis en ĉeesto de la fremdulo „fari scenon“.

„Aŭskultu,“ la voĉo daŭrigis: „ne kapricojn! mi tre bone scias, ke vi tie sidas, sed mi ne kuraĝas veni tien, tie ĉi via seĝeto ankoraŭ staras de la lasta fojo, kaj tie ĉi neniu povas vidi min.“ Ĝi silentis momenton. „Sed estas ja al mi indiferente, se nur la maljunpaĉjo estas for.“

Pof! jen iu desaltis de la ligna muro de No. 32; la arboj bruetis; kaj sur la plej ŝatata loketo de la eminentulino aperis longkreskinta knabo de la aĝo por lerni en gimnazio, kun blua ĉapo kaj ronda kamizolo; kun tre malsaĝa, petola kaj impertinenta mieno.

„Tio estas io alia!“ diris la longkreskinta knabo, tuj kiam li ekvidis panjon Deluw kaj sinjoron Bruis.

„Juna sinjoro!“ diris sinjorino Deluw, tremanta pro kolerego.

„Ĉu Vilhelmo ne estas tie ĉi?“ la longkreskinta knabo demandis, neembarasebla.

„Ne, juna sinjoro!“ sinjorino Deluw respondis, „kaj se li estus tie ĉi, ni ne permesas al Vilhelmo havi rilatojn kun junulo, kiu kuraĝas paroli al mia filino en maniero, kiu ... kiu ... kiu estas, kiel vi faris...“

„Tio estas io alia,“ diris la longkreskinta knabo, „sed ne estas mia kulpo, ke via filino postkuras min. Ŝia seĝeto staras apud la barilo; ĉu ne vere, Mino?“

„Vi estas malnobla knabo,“ Mino diris, mordante siajn lipojn; „mi neniam konis vin, mi ne volas vin koni.“

„Tio estas io alia!“ li denove respondis; ĉar tiu diraĵo estis verŝajne en tiu tempo en la gimnazio inter la kleraj tradukantoj de Livius kaj Virgilius al la ordo, — kaj sin returnante: „Mian komplimenton al la kuracisto!“

Li pretigis sin fajfante forlasi la scenejon.

En tiu ĉi momento aperis Vilhelmo, „al kiu estis malpermesite interrilati kun tiaj knaboj“.

„Ha!“ la longkreskinta knabo diris, „jen estas tiu brava knabeto, kiu trifoje en semajno sekrete vagadas dum lerneja tempo. Tio estas io alia! Vilhelĉjo, kiel gustas la freŝaj ovetoj el la kokinejo de la laktisto?“

Kaj tirante Vilhelĉjon per la mano la longkreskinta knabo ridis tre kore.

„Mi pensas, ke estas por mi tempo foriri, sinjorino!“ sinjoro Bruis diris sin tenante, kvazaŭ li nenion estis aŭdinta kaj vekiĝis el profunda meditado.

„Salutu vian edzon ankoraŭ tre kore, sed iom malfruiĝas. Dankon pro via afabla akcepto! Via servanto, fraŭlino Deluw; adiaŭ, junaj sinjoroj!“

Kaj antaŭ ol sinjorino Deluw, kiu kompreneble estis „treege konfuzita“, povis ion diri, sinjoro Bruis jam estis forlasinta la plej ŝatatan loketon.

Li rapidis serĉi sian vojon tra la mallarĝaj volvovojoj.

„Ventreto!“ sonis kun incita rido el unu el la per grandaj ringoj ĉirkaŭitaj pomujoj. Sinjoro Bruis sentis tutan sian sangon alflui al sia kapo; ĉar ĝi estis la voĉo de la sesjara knabo, kiu tuj, kiam lia patro estis foririnta, kompreneble estis rompliberiginta sin.

Sinjoro Bruis sin turnis ĉiuflanken por trovi la bubon, sed li ne vidis lin. Tamen li ne povis lasi per sia bambuo fari movon, kvazaŭ li donas al li fortan baton.

Li venis al la pordo, sed, ĉar li estis nekonanta la sekretojn de la seruro, daŭris kelkan tempon, antaŭ ol li sukcesis ĝin malfermi, en kio kompreneble liaj rapidemo kaj mallerteco lin malhelpis; dume la knabo en la pomujo, kun ĉiaspeca ŝanĝo de voĉo, ripetadis lian universitatan kromnomon.

„Dank’ al Dio!“ sinjoro Bruis diris el la fundo de sia koro, kiam li estis trairinta la Meester-Jorisaleon, kun la firma intenco rapidi al la unue renkontita hotelo en la urbo, kiun mi neniam nomos. Li ĝuste ankoraŭ ne multe malplivarmiĝis.

„Kaj nun pri via amiko, doktoro Deluw!“ sinjorino Bruis demandis, kiam ŝia bonkora edzo, ok tagojn poste, sidis apud ŝi elripozante de la laciĝoj de la vojaĝo, sin refreŝigante per granda glaso da rejna vino kun muĝanta faĥinga akvo kaj sukero.

„Ĉu oni vin tie agrable akceptis? Ĉu li ne estis ĝojega vin vidi? Ĉu li havas amindan edzinon kaj belajn infanojn?“

„Mia amiko Deluw, edzinjo! havas tre belan teĝardenon, edzinon, du filojn kaj du filinojn, de kiuj li spertas en sia vivo multe da plezuro, precipe de la plej aĝa filino.“

Tiam li ankoraŭ fojon kirlis sian grandan glason da vino, faĥinga akvo kaj sukero kaj eltrinkis ĝin en unu trinko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.