La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EL LA „CAMERA OBSCURA“

Aŭtoro: HILDEBRAND

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA MALJUNULEJANO RAKONTAS SIAN HISTORION

(Fragmento el „La familio Stastok“)

Tri tagojn mi estis pasiginta ĉe la familio Stastok, kaj en tiu tempo mi tre amikiĝis kun Korĉjo. Kelkajn fojojn li akompanis min tra la urbo por montri al mi la vojon, kiam mi havis aĉetojn farotajn, kaj, ĉar li kiel multaj maljunaj homoj estis babilema kaj mi iafoje tiun malbonan econ komunehavas kun multaj maljunaj homoj, ni ofte estis kune elbabilintaj multe. Korĉjo estis simpla, brava, bonanima vireto. Li havis malklaran rememoron pri sia patro, kiu estis brosisto kaj portis grandajn arĝentajn bukojn sur siaj ŝuoj. Escepte la bukojn li plu memoris pri li nenion krom lia morto, kaj kiel li kun granda funebra ĉapelo kaj longa blanka kravato iris post lia kadavro; kaj kiel, kiam li venis hejme, nigra tuko pendkovris la spegulon; kaj kiel li je tiu okazo povis manĝi tiom da raspitaj bulkoj, kiom li volis; kaj kiel tie ĉeestis longa onklino, kiu trinkis tiom da blanka vino, ke dika onklo diris: „Vi ne ricevos plu.“ Sian patrinon li neniam konis. La dika onklo kondukis lin al la Orfejo; tie li lernis la ortografion, kaj tiam oni servolernigis al li la ĉarpentmetion; sed li estis tro malforta por tiu laboro, pro kio oni lin dungigis ĉe apotekisto por lavi boteletojn kaj piŝti; okupo, kiu ĝuste ne estas riĉa je brilaj perspektivoj. Dekkvin jarojn li tie servadis, sed, ĉar li povis legi nur tre malmulte kaj li ofte en unu fojo devis disporti du tridecilitrajn botelojn, tri infanbotelojn, „amplet“-on[11], elektuarion[12] kaj paketon da pulvoroj, fine fojon okazis al li, ke li alportis la saleppocion[13] al iu, kiu havis mallakson, kaj kontraŭe la pulvorojn kun rezino de jalapo al sinjorino, kiu suferis pro lakso, post kio li, ĉar ne sufiĉe legoscia, estis maldungata. De tiam li estis kurservisto por kontoro kaj poste domservisto ĉe diversaj homoj, el kiuj iuj estis mortintaj kaj aliaj monruiniĝintaj; kaj ĉar li, okaze de la granda ordoforigo de prizorgatoj, estis tro maljuna por esti sendata al Frederiksoord, la Orfejo fine transdonis lin al la Maljunulejo. Kaj nun en sia maljuna aĝo li estis ankoraŭ uzata de mia onklo kaj de kelkaj homoj samspecaj por la ŝmirado de ŝuoj, la senpolvigado de vestoj, forportado de la gazeto kaj, unuvorte, por la farado de malpli gravaj komisioj. Tio, kio laŭ la informoj de mia onklo plej multe malhelpis lian karieron, estis liaj ekstrema malruzeco kaj al tio proporcia homtimeco.

Krom la malantaŭa ĉambro kun la alta fenestro, kiu flanken elstaris malantaŭ la domo de la najbaro kaj post kiu troviĝis la kuirejo, estis en la domo de Petrus Stastok Senior ankoraŭ malantaŭa ĉambro, en kiun mi intencas vin poste konduki, nomata ne senprave laŭ malgranda ĝardeno, en kiun ĝi enrigardigis, ĝardenĉambro. Elirinte tra la kortpordo oni unue renkontis specon de trotuaro el flavaj brikoj, larĝa proksimume tri paŝojn, kaj se oni tiam paŝis trans altan randon el surflanke starantaj bluaj brikoj, antaŭ kiu transe estis metitaj tri piedskrapiloj, oni subite troviĝis en la malgranda elizeo de mia onklino. Oni tie vidis grandan pomujon, sur kiu iufoje verdiĝis pli ol dekduo da „rejnet“-oj[14], kelkajn rozbedojn, ĉirkaŭ kiuj en printempo devis flori rondo da flavaj krokoj, pli ol unu seringarbon, du citizojn, ĉerizujon kaj je unu flanko sur la muro vinberujon kaj je la alia flanko moruson. La vojoj estis borderitaj ne de ordinara herbo, sed de ruĝaj kaj blankaj lekantetoj kaj plumbago. Ĉirkaŭ tiu ĉi tempo staris florantaj diversaj potoj kun asteroj kaj dalioj; kaj en la malantaŭo estis verde kolorigita laŭbeto kun kvinfolio[15], lonicero, raŭpoj kaj araneoj. Apud ĝi staris la fabriko, al kiu estis alkonstruita kontraŭ la laŭbo malgranda barako kun malgranda korteto, sur kiu Korĉjo plenumis sian hejmlaboron, ĉirkaŭita de malalta barilo.

En tiu ĉi laŭbeto en sabata mateno post la matenmanĝo mi kun libro sub la brako serĉis la sunlumon. Kial mi ne malfermis la libron, tuj evidentiĝos.

Apenaŭ mi estis per mia poŝtuko batinta la polvon de la benko de la laŭbeto kaj, komforte sidante kun la okuloj direktitaj al la baraketo, la korteto kaj la barileto, ĝuanta pro la penso, kiel bone ĉio ĉe geonkloj estas farbkovrita, kiam la kortpordo malfermiĝis kaj Korĉjo aperis. Ĉar li devis trapaŝi la tutan ĝardenon por veni al la destinita loko kaj li portis sur la ŝultroj preskaŭ sepdek jarojn, mi havis sufiĉe da tempo rimarki, ke io ne estas en ordo. Li komencis preskaŭ faleti pro la brikrando, kontraŭ kiu li ŝajnis ne esti sin gardinta, kvankam li de jaroj devis ĝin transpaŝi ĉiujn matenojn je la duono de la deka; li lasis treniĝi en la sablo la dimanĉan frakon de mia onklo, kiun li portis sur la brako, kaj antaŭ ol li estis preteririnta la pomujon, la broso, kiun li tenis en la mano, du fojojn falis. Kiam li venis pli proksime, mi vidis, ke liaj vangoj estas tre palaj kaj velkaj sub lia ne tre bonzorgita barbo; tuta lia vizaĝo estis malserena; liaj okuloj estis senbrilaj, kaj preterirante min li ne diris kiel alie: „bela vetero, sinjoro!“, sed silentante li salutdemetis la ĉapelon kaj faletiris al la korteto. Kun profunda ĝemo li demetis sian jakon tiel, ke li en sia malvasta nigra veŝto kun manikoj vidigis al mi tutan la malgrasecon kaj kurbecon de sia staturo. La ruĝa lada tabakujo, kiu duone elstaris el unu poŝo de la veŝto, restis netuŝita, kaj denove kun profunda ĝemo li pendigis la frakon sur la stablon. Kun ankoraŭ pli profunda ĝemo li prenis la broson, staris kelkajn momentojn enpense frotante kontraŭ la harojn kaj tiam ekbrosis la frakon, komencante kun la baskoj.

„Kiel estas, Korĉjo! Ĉu la aferoj ne iras bone?“ mi alvokis al li. Korĉjo ne ĉesis brosi. Li estis iom surda.

Se oni devas ripeti frazon elparolitan je iom kompata tono, estas tute neeble tion fari per la samaj vortoj. Mi ekstaris, alproksimiĝis paŝon kaj diris iom pli laŭte:

„Ĉu io ne estas en ordo, Korĉjo?“

Korĉjo konsterniĝis; alrigardis min; kaj momenton daŭrigis tiun rigardadon fiksokule; post kio li reprenis manikon de la dimanĉa frako de mia onklo kaj reekbrosis. Larmo kuris laŭ liaj vangoj.

„Fi, Korĉjo!“ mi diris, „tio ne estu; mi vidas larmojn, ŝajnas al mi.“

Korĉjo viŝis siajn okulojn per la maniko de sia veŝto kaj diris: „Estas malvarmeta vento, sinjoro Hildebrand.“

„Eh kion, Korĉjo!“ mi diris, „la vento tute ne estas malvarmeta. Sed io ne estas en ordo! Ĉu vi perdis gazeton?“

Korĉjo kapneis kaj komencis brosi pli obstine ol iam.

„Korĉjo!“ mi diris, „vi estas tro maljuna por havi ĉagrenon. Ĉu oni povas helpe ion fari, amiko?“

La maljunulo strange ekrigardis aŭdante la vorton „amiko“. Ho ve! eble ĝi estis en lia sesdeknaŭa jaro ankoraŭ tute nova por li. Nerva rideto, kiu havis ion teruran, venis sur lia malgrasa vizaĝo; liaj grizaj okuloj unue ekbrilis, poste denove senbriliĝis kaj pleniĝis de larmoj. Lia tuta mieno diris: mi fidos al vi. Liaj lipoj diris: „Aŭskultu, sinjoro! Ĉu vi konas Malgrandan Niĉjon?“

Kvankam mi havas tre specialan amikon, kiu estas baptita Nikolao, kaj pri kiu ne estis neeble, ke Korĉjo fojon vidis lin, mi tamen tute ne povis apliki la nomon Malgranda Niĉjo al menciita Nikolao, ĉar li estas tre „longa blonda knabo“, kaj neniam mi estus volinta kredi, ke menciita Nikolao, kiel ajn neafabla li iafoje povis esti, povus esti la kaŭzanto de la larmoj de maljuna Korĉjo. Mi do respondis, ke mi ne konas Malgrandan Niĉjon.

„Ĉu do sinjoro Petro lin ne montris al vi! La tuta urbo konas Malgrandan Niĉjon. Li ricevas sufiĉe da cendoj“, Korĉjo daŭrigis.

„Sed kia viro li do estas?“ mi demandis.

„Li estas“, Korĉjo diris, „tute ne viro. Li estas pigmeo, sinjoro! pigmeo, tiel vere, kiel mi tie ĉi staras antaŭ vi. Oni povas kun li vojaĝi en foirbudo. Sed li estas malica fiulo. Mi bone konas lin.“

Mi tre deziris iom pli da ordo en la informoj de Korĉjo.

„Li estas el la Domo,“ li rediris post momento da silentado: „li iras sur la strato kiel frenezulo. Li enspezas monon per sia ĝibo. Kiam oni eliras el lernejo, la knaboj inter si kolektas cendojn kaj dancigas Malgrandan Niĉjon. Tiam li saltas ĉirkaŭ bastono precize kiel simio kaj tiam li igas sian ĝibon preskaŭ duoble granda. Mi ne havas ĝibon, sinjoro!“ li sekvigis kun ĝemo.

Prave mi komprenis, ke Korĉjo malpli enviis la ĝibon ol la cendojn, kiujn ĝi enspezigis.

„Mi volus,“ li daŭrigis je malĝoja tono, donante al la frako multe pli fortan strekon, ol estis utila al drapo po naŭ guldenoj: „mi volus, ke mi havus ĝibon. Mi neniom laborus; mi ricevus cendojn; ili ridus min... Sed mi ne drinkus“, li subite diris je alia tono, kaj tiam trankvile prenante la frakon de la stablo kaj ĝin kunfaldante li ankoraŭ fojon aldonis, returnante la frazon: „Ne drinkus mi.“

„Korĉjo,“ mi diris, „kiam vi trairis la ĝardenon kaj kiam mi alparolis vin, vi estis malĝoja, kaj nun ŝajnas, ke vi estas kolera; mi preferas vidi vin malĝoja!“

La maljunaj okuloj denove pleniĝis de larmoj; li etendis al mi siajn velkajn manojn; mi prenis ilin, kiam li hontante pro sia konfidencieco volis ilin retiri, kaj delasis ilin nur post kuraĝiga premeto.

„Oh,“ li diris, „oh, sinjoro tion ne tiel scias; — sed mi estas — mi estas multe pli malĝoja ol kolera. Sed Malgranda Niĉjo malbonfaris al mi. Malgranda Niĉjo estas malbona. La homoj,“ li daŭrigis, sin klinante al la ŝuŝmiraĵo, „la homoj pensas iufoje, ke li estas sensaĝa; sed li estas malbona.“

„Aŭskultu, Korĉjo,“ mi diris, levante turneblan tableton sur fera piedo; „vi iom sidiĝu tie ĉi kaj rakontu al mi detale, kion Malgranda Niĉjo faris al vi.“

„Ĝi ne helpos,“ diris Korĉjo, „sed mi ĝin faros, se vi parolos pri ĝi al neniu. Ĉu sinjoro konas la Domon?“

„Kiun domon?“

„De la diakona[16] prizorgo.“

„Mi vidis ĝin preterirante.“

„Bone. Ĝi estas malbela domo, ĉu ne? malbela domo kun ruĝaj pordoj kaj fenestroj; kaj interne ĉio ruĝa kaj ĉio malluma. Nu; sinjoro scias, ke ni tie ĉiuj estas malriĉaj, ĉiuj tiel malriĉaj, — mi ne povas ĝin diri alimaniere, precize, mi pensas, kiel sur la tombejo. Mi kaj kelka alia laborenspezas ion, sed tio ne helpas nin. Ni portas ĝin al la patro[17], kaj la patro ĉiujn semajnojn donas al ni poŝmonon. Tio estas bona, sinjoro! tio estas bona. Kiam mi maljuniĝos, mi jam ne laborenspezos unu kupran cendon; sed mi ricevos tamen poŝmonon. Jen,“ li diris, eligante koloran poŝtukon, „tiun ĉi kaj“, frapante sian tabakujon, „kaj tiun ĉi mi aĉetis per mia poŝmono.“

Estis kortuŝe aŭdi homon sesdeknaŭjaran dirantan: „kiam mi maljuniĝos“!

„Niĉjo,“ li daŭrigis, „kiel sinjoro ja komprenas, ricevas ankaŭ poŝmonon. Sed kion faras Niĉjo? Niĉjo faras nenion krom kelkafoje sarki por iu la straton. Niĉjo sin tenas sensaĝa; Niĉjo dancas kun sia ĝibo; kaj kiam li ricevas cendojn de la homoj kaj de la infanoj, tiam Niĉjo promenas ekster la pordegon. Ĉu sinjoro konas la ‚Grasan Viŝilon‘?“

„Ne, Korĉjo.“

„Ĝi estas gastejo en la Leporaleo. Tie Niĉjo trinkas glason da ĝino; ankaŭ foje du kaj foje tri glasojn.“

„Kaj kiam li post tio venas en la Domon?“

„Ho, li havas ĉiajn artifikojn. Li prenas grandan maĉbulon da tabako. Li aĉetas ŝeleton de oranĝo ĉe la drogisto. Iufoje la patro ĝin rimarkas. Tiam oni katenas blokon al lia kruro, ĉar li estas tro maljuna por esti metata sur la punstablon, kaj oni ankaŭ ne povas lin bati sur lia ĝibo; sed kio okazas, kiam li kuras kun la bloko? Tiam li diras al la infanoj: St ... knaboj! Niĉjo estis malbrava. Niĉjo bekprenis greneron; kaj la patro forprenis de Niĉjo ĉiujn liajn cendojn. Vi komprenas, sinjoro, ke li tiam kolektas ankoraŭ pli multe.“

Mi plene komprenis.

„Sed tio estas liaj aferoj,“ Korĉjo daŭrigis, prenante de la tero ŝuon de mia onklo, kiun li devis ŝmiri, sed tuj ĝin remetante, „sed kial estas necese, ke li malfeliĉigas min. Ĉu vi scias, kio ĝi estas? Mi rakontos ĝin al vi. Mi havis monon, — mi havis multe da mono, — mi havis dek du guldenojn!“

„Kaj kiel vi ĝin akiris, Korĉjo?“

„Kun Dio kaj kun honoro. Mi ŝparis ĝin, kiam mi estis en la apoteko. Kelkafoje, kiam mi portis pocion ekster la urbon, en kampodomon aŭ ĝardenon, la sinjoro aŭ la sinjorino diris: donu al la alportisto dek cendojn, estas malbona vetero. Tiamaniere mi estis kunkolektinta dek du guldenojn. Ne estis permesite en la Domo ilin havi. Sed mi konservis ilin, sur mia koro.“

„Kaj por kio vi ilin konservis? Ĉu vi bezonos tiun monon, aŭ ĉu vi tion faris sole pro la plezuro de la havado?“

„Ho, sinjoro!“ la maljunulejano diris skuante la kapon: „se estas al mi permesite diri, la riĉaj homoj tion ne tute komprenas; la regantoj[18] ankaŭ ne; ĉar ili ne havas zorgojn pro tio. Ĉio iras bone ĉe tiaj homoj, dum la vivo kaj ĉe la morto. Jen, ni estas bone tenataj en la Domo; la Regantoj estas bonaj; en antaŭfasta vespero ni ricevas bulkojn kun butero; post tri semajnoj, kiam estos buĉtempo, la Domo ricevos bovon, mi ne scias de kiu grandsinjoro, kiu delonge estas mortinta. Tiam ni manĝos ĉiuj rostaĵon el hakita viando; kaj la sinjoroj festenos kaj manĝos la bovan langon. Ni havas tie bonan ekzistadon; sed, sinjoro! homo ĉiam pensas pri sia morto.“

„Mi pensas, ke vi post via morto ankaŭ havos bonan ekzistadon, Korĉjo!“ mi diris.

„Mi esperas, sinjoro: en la ĉielo ĉio estas bona; sed tion mi ne volis diri. Mi volis plibonigi mian kadavron, vi sciu!“

„Kio estas tio, Korĉjo?“

„Jen, kiam ni estas mortintaj, oni metas nin sur pajlo kaj oni vestas nin per tolaĵo de la Domo same kiel dum nia vivo, kaj tiam ni iras al la tombejo en la puton[19]; tion mi ne volis. Mi volis, kiam mi estos mortinta, ne porti maljunulejan tolaĵon...“

Li silentis momenton, kaj denove venis la larmoj.

„Mi volis kuŝi en mia ĉerko, mi ne scias, mi diru, kiel mi vidis mian patron kuŝanta en ĝi, kun propra tolaĵo; mi neniam havis propran ĉemizon; unu propran ĉemizon de mortinto mi volis havi.“

Mi estis emociita. Ne parolu al mi pri antaŭjuĝoj. La riĉuloj de la tero da ili havas mil. Tiu ĉi malriĉulo povis ĉion toleri: malluksan manĝon, malmolan liton kaj, laŭ siaj jaroj, malfacilan laboron. Li ne havis propran domon, li estis ne havonta propran tombon; ho, ke li havu almenaŭ la certecon, ke lia finlasta vesto estu lia!

„Sinjoro komprenos!“ li daŭrigis iom raŭke, „ke por tio estis tiuj dek du guldenoj. Tio estis multe tro multe. Sed mi volis ankoraŭ pli; mi volis esti entombigata dece. Mi ne estas kompetenta pri tiuj aferoj; sed mi kalkulis kvar guldenojn por la tolo kaj plue du guldenojn por la homoj, kiuj pretigos mian kadavron, kaj po kvindek cendojn por portloko al dek du portontoj. Ĉu tio ne estus saĝe aranĝita? La asistanto de la apotekisto tiel dokumentis ĝin; la mono estis en papereto; kaj ĉio en leda saketo: tiun mi havadis tridek jarojn sur mia koro ... kaj nun ĝi estas for...“

„Ĉu Niĉjo ĝin ŝtelis?“ mi demandis.

„Ne!“ — li diris, vekiĝante el la malĝoja pensado, en kiun lin enigis lia propra lasta vorto: „sed li sekretsciiĝis, ke mi ĝin havis. Lia ferlito staras apud mia ferlito. Ĉu li ĝin vidis, kiam mi senvestigis min aŭ kiam mi vestis min aŭ kiam mi estis malsana, aŭ ke mi laŭte sonĝis pri ĝi, mi ne scias. Mi supozas kiel plej verŝajne, ke mi sonĝis pri ĝi, ĉar mi ĉiam pensas pri ĝi. — Pasintan mardon pluvis la tutan antaŭtagmezon, kiel sinjoro certe scias. Niĉjo ricevis ne unu cendon. Estis tro malbona vetero; la knaboj sin ne okupis kun li. Lia poŝmono ankaŭ estis for, kaj li havis deziregon iri al la Grasa Viŝilo. ‚Korĉjo,‘ li diris post la manĝo, ‚pruntu al mi ses cendojn.‘ ‚Niĉjo,‘ mi diris, ‚tion mi ne faros, ĉar vi ilin nur fordrinkos.‘ ‚Korĉjo,‘ li diris, ‚mi nepre volas ilin havi,‘ li diris. Mi diris: ‚Nu, vi ne havos ilin.‘ ‚Nu,‘ li diris; ‚Korĉjo,‘ li diris, ‚se vi ne ilin donos al mi, mi diros al la patro, kion vi havas sub via ĉemizo!‘ Mi paliĝis kiel tuko kaj donis al li la ses cendojn. Sed mi aldone diris: ‚Niĉjo, vi estas fripono!‘ Ĉu li pro tio koleriĝis, mi ne povas diri; sed laŭdire li estis hieraŭ ebria, kaj kiam la gardistoj almetigis al li la blokon, li kiel frenezulo kriis kaj kantis: ‚Korĉjo havas monon! Korĉjo havas monon! Sub sia ĉemizeto li havas monon!‘ La fratoj tion rakontis al mi, kiam mi eniris la domon. Mi estis kiel senvivulo. Ni iris al la ĉambrego de la viroj kaj senvestigis nin. Niĉjo tie jam kuŝis kaj ronkis kiel bovo. Kiam ĉiuj dormis, mi metis mian manon sub la ĉemizo por forpreni la saketon kaj, se mi povus, ĝin kaŝi en la pajlo de mia litaĵo. Sed antaŭ ol mi estis malnodinta ĝin, jen la pordo malfermiĝis, kaj la patro eniris la ĉambregon kun lanterno. Mi falis dorsen sur mia kuseno kun la mono en la mano kaj fikse rigardis kiel freneza homo al la lanterno. Ĉiun paŝon, kiun la patro faris, mi sentis sur mia koro. ‚Korĉjo!‘ li diris, sin klinante super min: ‚vi havas monon; vi bone scias, ke estas malpermesite tie ĉi en la Domo tion kaŝi‘; kaj en sama momento li ĝin tiris el mia mano. — ‚Ĝi estas por ĉemizo de mortinto‘, mi balbutis kaj genuiĝis en mia ferlito — sed nenion helpis. ‚Ni konservos ĝin por vi‘, la patro diris kaj malfermis la saketon kaj trankvile denombris la monon. Miaj propraj okuloj ne vidis ĝin, depost mi enkudris ĝin en ĝi, antaŭ tridek jaroj, ĝi estis mia propra kara moneto por entombigo. ‚Mi ĵuras al vi, ke mi faros per ĝi nenion,‘ mi plordiris, ‚krom honeste entombigi min.‘ — ‚Por tio ni zorgos mem‘, la patro diris; kaj for li iris kun la mono kaj kun la lanterno. ‚Niĉjo‘, mi postvokis al li, ‚rakontis ĝin al vi, ĉar li...‘ sed kion helpus, se mi estus dirinta, ‚ĉar li estas drinkemulo‘? kion helpus, se mi rakontus al li, ke Niĉjo ĉiun tagon iras al la ‚Grasa Viŝilo‘? Per tio mi ne reakirus mian monon. Mi la tutan nokton ne fermis okulon. — Estas kruele...“

„Ĉu oni ne povus ion fari ĉe la regantoj, Korĉjo?“ mi diris konsole.

„Ne! Ne!“ li singultis, frotante per la mano la bruston, kvazaŭ li ankoraŭ tie serĉis la monon; „la mono devis for; tio estas leĝo tiel malnova kiel la Domo, kaj la Domo estas tiel malnova — tiel malnova kiel la mondo!“

„Tio estas iom forta,“ mi diris, „kaj se...“

Li ne lasis min finparoli.

„Kio forta! Ĝi estas neniel forta. Ĉu do ne ĉiam estis malriĉuloj kiel mi, kiuj venis sub la diakonan prizorgon, kaj de la diakona prizorgo devis manĝi kaj trinki, kaj havi kuŝon kaj liton kaj esti entombigataj? — Sed mi volis esti entombigata de mia propra mono, — kaj mi volis certe scii, ke mi estos entombigata de mia propra mono, kaj tio estis mia plej granda konsolo; kaj tial mi portis ĝin ĝuste sur mia koro. — Ho, se Niĉjo scius, ke li mortigas min!“

„Aŭskultu, Korĉjo,“ mi diris, „vi rehavos kaj devas rehavi vian monon; mi promesas al vi; mi parolos pri ĝi al mia onklo; li certe konas la regantojn; ni vidos, ĉu ili por maljuna, brava kaj bonkonduta viro kiel vi ne fojon volos malrespekti la leĝon. Vi fidu, Korĉjo, vi rehavos vian monon.“

„Ĉu vere?“ la kompatinda homo diris, kuraĝigita de mia firma tono. „Ĉu mi efektive rehavos?“

Kaj viŝante siajn okulojn kun ĝoja mieno li donis al mi la manon.

Bezonsentante ankaŭ diri al mi agrablaĵon, li demandis:

„Ĉu mi ŝmiras viajn botojn sufiĉe nete?“

„Belege“, mi diris.

„Kaj ĉu via jaketo estas sufiĉe brosita?“ li plue demandis: „se ne sufiĉe, sinjoro nur diru.“

Tion mi promesis al li kaj iris en la domon. Sed li postvenis al mi kun la maldekstra brako en boto de Petro kaj la broso en sia dekstra mano. „Senkulpigu min, sinjoro! ke mi permesas al mi,“ li diris, „sed ĉu mi povas ankoraŭ ion peti de vi?“

„Ho jes, Korĉjo!“

„Se sinjoro vizitos la regantojn,“ li rediris, „sinjoro sin tenu, kvazaŭ li nenion scias.“

„Mi promesas ĝin al vi, Korĉjo!“

Mi iris al mia onklo kaj prosperis al mi inklinigi lin iri al la regantoj. La prezidanto venigis la patron kaj poste rondirigis la patron ĉe la aliaj regantoj por ilin kunvoki al ekstra kunveno. En tiun kunvenon unue Korĉjo devis eniri kaj poste stari ekstere; post li ankaŭ la patro devis eniri kaj poste stari ekstere. Tiam oni diskutis horon, kiun oni ĉefe pasigis per tio, ke la prezidanto ripete diris, ke li lasas la aferon al la sinjoroj, kaj la sinjoroj ripete diris, ke ili lasas la aferon al la prezidanto.

Ĉar tiel ne povis daŭri, la prezidanto fine donis la avizon, „ke unuflanke estas fareble redoni al Korĉjo lian monon, ĉar Korĉjo estas homo de modela konduto, kiu certe la monon ĝis lia morto konservos tiel bone kiel la fervora kasisto mem“ (pro kio „la fervora kasisto“ riverencis) — „sed ke aliflanke la fervora kasisto ĝin konservos tiel bone kiel Korĉjo, kaj ke do tute ne estas necese obstinigi Korĉjon en la antaŭjuĝo, ke lia mono estos konservata pli bone kaj estos uzata pli certe por lia, t. e. de Korĉjo, celo, se li, Korĉjo, konservos ĝin mem, ol se la fervora kasisto ĝin konservos; kaj ke tio ĉi estas lia avizo“.

La sekretario tamen opiniis kun iom da pravo, ke tiu ĉi avizo ne sufiĉe trahakas la nodon, kaj do proponis, sub rezervo de pli bona, ke oni agu laŭ unu el ambaŭ manieroj; — post kio la kasisto mem noblanime „rezignis pri la konservado de la moneroj koncernataj“, kaj oni unuanime decidis redoni al Korĉjo liajn dek du guldenojn, konvene kudrenfermitaj en la ĉamleda saketo.

Korĉjo ankoraŭ du jarojn portis sian monon „ĝuste sur sia koro“. Kaj kiam mi pasintan jaron vidis la tombejon en D., estis al mi dolĉe, ke mi povis pensi, ke tie en la komuna tombo de la malriĉuloj dormadas unu homo, kiu estis tien portata respekte de dek du fratoj laŭ sia propra elekto, post kiam li, ankaŭ iom kaŭze de mia kunhelpo, estis mortinta kun la trankviliga penso, ke li estos envolvata en sia propra vesto de mortinto.

Ĉu li eble en siaj lastaj momentoj ankoraŭ memoris Hildebrand-on?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.