La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NUNTEMPAJ RAKONTOJ

Aŭtoro: Georgi Porfiriev Stamatov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pri unu anguleto de l’animo

I

Nevena estas kolera al sia edzo – eĉ ne kolera, sed pli vere disrevita pri li. Li komencis ŝajni al ŝi ne tia, kia ŝi kutimis lin prezenti al si.

Kiel neniam ŝi sentis sin ofendita kaj ne povis paciĝi kun la penso, ke li kaŝas ion de ŝi.

"Ah, tiu tirkesto, tiu tirkesto! Kion mi ne donus, se mi nur povus foje ĝin malfermi kaj vidi, kio estas interne… Tio estas kruela, malnobla, malhonesta de lia flanko: li kaŝas de mi kiel de fremda homo, dum mi rakontas al li ĉion, ĉion…" Momente ŝi kaptis sin mem en mensogo – se li estus tuŝinta per tranĉilo ŝian koron, ŝi neniam konfesus al li sian mallongan romanon kun iu sinjoro, kiu antaŭ ne longe mortis kaj forportis ŝian sekreton en la tombon kun si mem: "Jes, sed tio estas tute alia afero!" – tramurmuris ŝi, tamen ne klarigante al si, kial tio estas tute alia afero. Sed vane ŝi traserĉadis en la estinteco kaj la estanteco de sia edzo por diveni, kion ekzemple li povas kaŝi de ŝi – nenion ŝi trovis. Amanta, delikata, bona, atenta – jen kia ŝi lin konas. Tia li estis ja hodiaŭ, kaj hieraŭ, tia certe li restosankaŭ dum la tuta vivo.

"Ne nur mi lin amas, – ĉiuj lin estimas, laŭdas, metas lin kiel ekzemplon… Kiajn sekretojn povas havi tia homo? Kaj malgraŭ tio li havas sekreton, havas… Kial ĉiam, kiam mi lin trovas serĉantan en tiu ‘mistera tirkesto’, li tuj ĝin fermas, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, fariĝas serioza kvazaŭ estas por li malagrable lin trovi apud tiu tirkesto… jes, sekreto estas… nur kia ĝi povas esti?… Kaj ĉu mi neniam ĝin ekscios?… Ĉu en la plej delikataj minutoj mi devos ĉiam senti, ke io nin disigas, ke inter ni estas ‘io alia’… ‘iu alia ino’… Ne, nur tio ĉi estas neebla! Je tia malnoblaĵo li ne estas kapabla… kaj kiu do povas esti tiu ino?… Mi konas ĉiujn niajn konatulinojn… Ne, ne… kaj malgraŭ tio estas, estas io!…"

Tiu ĉi penso ĝis tia grado ŝin persekutis, ke ŝi aspektis kiel malsana.

Nevena komencis vidi en sonĝo tiun tirkeston; kaj en sia sonĝo ŝi legas iajn leterojn trovitajn en ĝi.

Malgraŭ sia profunda kredo en la amo kaj fideleco de sia edzo, Nevena ne povis trankviliĝi, antaŭ ŝiaj okuloj videtiĝis senĉese iu malklara, virina figuro, kiu ŝin incitadis kaj maltrankviligadis. Ŝi ĝin persekutadis, ridadis je sia timo, kaj ĝi, kiel iu malbona spirito, marŝis ĉiam post ŝi kaj kelkafoje ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas ĝis siaj oreloj arogantan virinan ridon.

"Sed tio estas kontraŭdia, ke li min turmentu tiel!"

Kaj ŝi ĉiam atendis, atendis, esperante, ke li mem venos al ŝi, ĉirkaŭprenos ŝin kaj diretos: "Jen la ŝlosilo, iru vidi, kio estas interne kaj trankviliĝu!" Nevena opiniis, ke li devas fari tion. Iun tagon ŝi eĉ pensis, ke "se ĝis la vespero li ne faros ĝin, tio signifos, ke tie ĉi estas io, ĉu li ekamis iun alian, ĉu… ĉu… en ĉiu okazo ĉesis min ami."

Nenio simila okazis. Ŝia edzo post la vespermanĝo kiel ĉiam leviĝis kaj foriris en sian kabineton.

Nevena decidis, kio ajn okazos, peti klarigon de li.

Enirinte en la kabineton, ŝi sidiĝis en la apogseĝon, li flanken ĵetis la paperaĵojn kaj delikate ŝin ekrigardis.

– Kio estas?

– Kio estas?! Estas tio, ke mi suferas, ĉu vi komprenas? Mi suferas tiel, kiel neniam dum mia vivo… Vi min turmentas kaj returmentas senkompate…

– Ĉu denove pri la tirkesto? li demandis ŝin ridetante – kaj mi pensis, ke vi ĝin forgesis jam.

– Jes, jes, denove pri la tirkesto, pri tiu malbenita tirkesto, kiu donas al mi trankvilon eĉ ne unu minuton, nek tage, nek nokte.

– Ĉu vi serioze parolas aŭ ŝercas?

– Mi ne ŝercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, ĉu vi scias, ke al mi kelkafoje ŝajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kaŝas ion teruran en tiu ĉi tirkesto… mi komencis timi – kion, mi mem ne scias… sed ĉiam ŝajnas al mi, ke ĉe ni okazos io…

– Ĉu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin kompreni, kial tiu ĉi tirkesto estas enirinta en vian kapon.

– Mi ne estas malsana, Mitjo, sed diru al mi, kio estas en tiu ĉi tirkesto? Malfermu ĝin antaŭ mi kaj mi trankviliĝos…

– Ĉu ne milfoje mi diris al vi, kaprica infano, ke nenio estas… Estas kelkaj kajeroj kun miaj skribaĵoj kaj nenio alia. Tiu ĉi tirkesto fariĝis ĉe vi ideo… fiksa…

– Lasu, lasu min vidi tiun kajeron…

– Denove malnova kanto! kaj de kie disvolviĝis ĉe vi tiuj policaj emoj?

– Moku, moku…, ne povis toleri Nevena; videble – estas io, kiam vi komencis timi policajn emojn… tio ne faras al vi honoron!…

– Denove samaj historioj! Fine ankaŭ se estas io, ĉu mi devas ĝin komuniki al vi?

– Vi ne ŝercas?

– Tute ne, diris serioze Mitjo.

– Mi almenaŭ opinias, ke inter edzo kaj edzino devas esti neniaj sekretoj…

– Kaj kial vi tiel opinias?

– Ĉar alimaniere mi ne komprenas kunvivon.

– Kaj ĉu vi ne konfesas, ke estas pli bone, se oni ne scias ĉion unu pri la alia… kaj tio ja ne povas esti alie, ĉar ĉiu homo havas en la animo anguleton, kien li neniun enlasas… Kaj ĉu vi ne havas tian anguleton? Ĉu?

– Mi ne havas sekretojn antaŭ vi!…

– Eble… poveble… vi virinoj, ĉiuj estas escepto…

– Ne ironiu… mi povas ĵuri, ke mi ne havas sekretojn antaŭ vi… kaj vi!…

– Vidu! mi ne povas ĵuri pri tiu afero!…

– Dio mia! Ĝis kiam vi turmentos min tiel! – diris Nevena kaj sin lasis fali sur la apogseĝon.

– Aŭskultu, Nevena, ne fariĝu infano plej poste, – diris li delikate al ŝi. Ŝi levis siajn okulojn al li.

– Diru al mi, Mitjo, vi montros al mi tiun kajeron, ĉu ne? traparolis ŝi mallaŭte, ĵetinte al li pasian rigardon promesantan plej furiozajn karesojn. Li renkontis ŝian rigardon kaj ekridetis. Ŝi komprenis, ke li divenis ŝian ludon kaj ŝi ruĝiĝis. Ŝi klinis sian kapon sur la brakon de l’apogseĝo kaj ekpensis: "Kia homo li estas? Kvazaŭ unuan fojon mi estas en soleco kun li? Kial mi per nenio povas lin obeigi?"

Nevena koleriĝis. Al ŝi fariĝas ofende. "Nenio, nenio influas sur lin kiam temas pri tiu tirkesto." Ŝia bela vizaĝeto sulkiĝis.

– Diru al mi, kie restis tiu amo, pri kiu vi parolis al mi ĉiam? Kio okazis kun tiu "plena sindono" unu al la alia, pri kiu mi kaj vi iam ĵuris?

– Plena sindono, Nevena, en tiu ĉi mondo ekzistas nur fizika; sian animon oni al neniu donas kaj dirante, ke oni ĝin donas, oni mensogas…

Post nelonge Mitjo rimarkis en la okuloj de Nevena blankajn kiel disverŝita diamanto brilantajn gutetojn. Io lin pikis. Li saltis el sia seĝo kaj sin ĵetis al ŝi.

– Nevena, Nevena, kial vi faras tion? kial de infana scivolemo vi kreas al vi suferojn?

– Eble… sed tiu tirkesto…

– Nevena!… ĉu serioze vi suspektas min? Diru al mi!

– Kaj tiu kajero?

– Diru al mi, Nevena, samokaze ĉu vi konsentus malkovri konfiditaĵon?

– Sekve, tiu kajero ne estas via?

– Kompreneble… Kaj li delikate ŝin ĉirkaŭprenis kaj altiris al si.

Pasia kiso silentigis en ŝi ĉian timon, dubojn kaj suspektojn. Ŝi trankviliĝis. Sed vespere, antaŭ ol ekdormi, iel subite ŝi diris al si mem: "Kiu do tiel facile konfidas siajn sekretojn?"

II

Post kelkaj tagoj Mitjo forveturis pro oficaj aferoj en la provincon.

Nevena restis sola kaj la penso, ke apenaŭ iu konfidos sian sekreton al alia, ŝin ne forlasis. "Ĉu ne li mem diris, ke ĉiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas? Kiamaniere tiu iu donis al li siajn kajerojn? Tio ĉi estas neebla! Mitjo elpensis ĉion, nur por ne montri ilin al mi." Kaj iu nevenkebla forto ŝin tiris en lian kabineton, kie momente ĉiuj ŝiaj supozoj finiĝos – ŝi ekscios la veron.

Kelkafoje ŝi eniris en lian ĉambron, sed malferminte la pordon kaj alproksimiĝinte al la tablo, io ŝin haltigas. Al ŝi ŝajnas, ke en la kabineto estas iu, kiu ŝin observas. Ŝi sentas tian timon, ke ŝi volas elvoki la servistinon. Precipe la lastan fojon, kiam ŝi decidiĝis sidiĝi sur la seĝon, al ŝi ekŝajnis, ke Mitjo estas en la ĉambro, li divenas ŝiajn pensojn kaj kolere minacas ŝin. Ŝi ne kuraĝas sin moveti de sia loko, iutempe eĉ ŝajnas al ŝi, ke la ĉirkaŭaj mebloj havas postsignojn de vivo kaj ili komprenas, kial ŝi venis tien ĉi.

Nevena tiel ektimis, ke ŝi laŭte elvokis la servistinon. La servistino venis, Nevena petis de ŝi glason da akvo.

"Kiel malsaĝa mi estas! Kion mi timas?" Vidinte la servistinon, ŝi rememoris, ke ŝi devas iri al iu el siaj konatulinoj: ŝi volis eliri, sed denove restis en la kabineto. "Kie li lasis la ŝlosilon?" Nevena komencis traserĉadi en liaj paperaĵoj, en la ŝranko, sub la kanapo, ĉie. "Li estos ĝin preninta kun si… nenio… en la domo estas tiom da ŝlosiloj… iu taŭgos"… Ŝi kolektis ĉiujn ŝlosilojn. Provante malfermi per ili, ŝi rimarkis, ke la ordinaraj ŝlosiloj ne eniras en la ŝlostruon. "Sekve, li estas mendinta specialan ŝlosilon!" Tiu ĉi eltrovo ŝin surprizis. "Certe estas interne io grava… tre sekreta"… Tio ĉi ankoraŭ plifortigis ŝian deziron malfermi "la malbenitan tirkeston", kvazaŭ en ĝi kaŝiĝis io, kion ŝi nepre devas scii, sen kio ŝia vivo perdos sian signifon. Kaj ju pli ŝi konvinkiĝadis, ke estas neeble ĝin malfermi, des pli ŝi kredis, ke ŝi devas ĝin malfermi. Certan tempon ŝi eĉ pensis, ke ŝia devo estas fari tion. "Sed kiel? Kiel mi ĝin malfermu? Ĝin rompi sola – mi ne povas… mi devas elvoki seruriston?" kaj ŝi forsendis la servistinon por venigi seruriston. Ĝis kiam alvenis la seruristo, ŝi uzis sian tutan saĝon konvinkigi sin mem, ke estas necese vidi tiun kajeron. "Nur post tio mi trankviliĝos. Kio ajn estu tie, mi devas ĝin scii… alie, fine mi ĉesos lin ami… mi ĉesos kredi al li, kaj nia vivo aliformiĝos en inferon… Mi ne volas vivi tiel, kiel vivas la aliaj… Ĉu ne estas pli bone ekscii la veron ol lin suspekti pri plej teruraj aferoj, eble de li neniam pensitaj."

Kaj alia voĉo murmuretas al ŝi: "ne devas… ne devas… vi ne havas la rajton…" Kaj tiu ĉi voĉo estis tiel konvinkiga, ke ŝi fine decidis revenigi la seruriston.

Sed kiam li eniris en la kabineton, la penso, ke post nelonge ŝi ekscios ĉion, tiel ŝin kaptis, ke ne konsciante kion faras, ŝi montris per la mano la ŝlostruon.

Malfrue estis por rezoni. Post momento antaŭ ŝi videtiĝis la malfermita tirkesto. La seruristo kaj la servistino eliris. Nevena restis sola. Sento de timo, miksita kun nekomprenebla ĝuo, ĉirkaŭprenis ŝian tutan estaĵon. Ŝi tuj prenis la paperojn el la tirkesto kaj iris sur la kanapon apud la fenestro, kvazaŭ timis, ke la suno ne brilos sufiĉe, ĝis kiam ŝi ilin legos.

Nevena malfermis la kovrilojn de unu el la kajeroj:

En la antaŭvespero de la edzeco ŝi ne sentis tiajn akrajn frostotremojn – post nelonge ŝi eniros en lian animon, ŝi traserĉos tie…

Al ŝi ŝajnis, ke ŝi malkovras novan mondon, novan vivon, alian teron, iun nekonatan al ŝi planedon. Ŝia koro tiel dolĉe ektremis, ke ŝi apenaŭ spiris.

Neniam dum sia vivo ŝi travivis tiajn akrajn, kiel la pinto de kudrilo, sentojn. Eĉ ne unu fojon ŝia interna mondo plenigis tiel ŝian animon, kiel tiu ĉi ankoraŭ nur malfermita kajero, kaŝanta en si la sekretojn de alia homo, vere proksima, sed samtempe fremda, tre fremda – ĉar alie tiu ĉi kajero havas nenian signifon por ŝi.

Kaj jen ŝi ĵetas siajn streĉitajn okulojn sur la kajeron kaj legas supre deflanke:

"Ĉiu homo en tiu ĉi mondo havas en sia animo unu anguleton, kien li neniun enlasas".

Tiuj ĉi mallongaj vortoj, kiujn ŝi aŭdis ofte de sia edzo, ŝin igis frostotremi. Al ŝi ekŝajnis, ke ŝi aŭdis lian voĉon, ke li staras apud ŝi kaj la tuta teruro de la faritaĵo trapasis ŝian cerbon.

Sed samtempe, nun ŝi kontraŭ nenio kaj al neniu donus la kajeron, antaŭ ol ĝin tralegi…

"Mi treege amas studi min mem kaj egale mi analizas miajn bonfarojn kaj pensojn, kiel ankaŭ la plej abomenindajn kaj eĉ krimajn… kaj tiajn mi havas multajn, tre multajn… al mi estas tiel agrable, kiam mi kaptas min mem en iun akran malnoblaĵon, kiun mi penas kaŝi per diversaj belsonaj nomoj… kaj antaŭ la homoj, kompreneble, mi preskaŭ ĉiam sukcesas en ĉi tio. Homo estas tiel kredema, li tiel kredas la bruon de belaj vortoj! Sed en soleco kun mi mem, de tiu plej interesa en la mondo tête à tête mi elfosas el la fundo de mia animo la plej kaŝitan abomenaĵon kaj ĝin metas tien ĉi en la registrolibron de mia kalkulo.

"Mi havas pasian deziron observi min kaj traserĉi en mia pasinteco, kia ajn ĝi estu kaj precipe tial, ĉar mi rimarkas, ke oni min opinias ne tia, kia mi estas… Min ĉiuj opinias, eĉ miaj malamikoj, kiel senriproĉe honesta… kaj mi uzas mian tutan saĝon, por subteni tiun ĉi opinion. Mi paciĝus kun multaj kulpigoj, sed mi neniam pardonus al mia amiko, se li aludas eĉ ion suspektan pri mia honesteco… kaj dume…

"… Jes, mi denove ripetas, ke ĉiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas, kien eĉ li mem enrigardas nekontenta, ĉar nur en tiu ĉi anguleto li sin sentas tia, kia li estas… Aliloke li ne estas ‘li’. Kaj se ni opinias la homon pli bona, aŭ pensas ke li povas esti pli bona – ĝi estas nur pro tio, ke ni ne konas ĉi tiujn anguletojn de l’animo… kaj pli bone estas ilin ne koni!… Mi skribas ĉion ĉi tion kun la sola celo – studi min mem… Okupitaj per la studado de la vivo kaj de la homoj, ni malmulte konas nin mem… Mi volas traesplori mian vivon de l’komenco ĝis la fino kaj tiam mia heredonto aŭ la posteularo komparu mian personan ekzistadon kaj mian oficialan biografion kaj vidu, ĉu estos io komuna?

"Kelkaj homoj nomas la ĵaluzecon nobla sento, aliaj ĝin miksas eĉ kun la amo mem.

"Li min ĵaluzas, sekve amas!" pensas iu malsaĝa virino. "Mi vin ĵaluzas, ĉar mi vin amas", trankviligas despoto-edzo sian malfeliĉan duonon, fermante ŝin en kaĝon.

– Laŭ mi, la ĵaluzeco estas la plej granda malnobleco, kiun povas manifesti homo. La ĵaluzeco de iu viro estas mem-opinio de homo, kiu imagas al si, ke ekster li la virino nenion bezonas "kiel ĉu mi mem ne sufiĉas al ŝi? kaj ŝi ree ne estas kontenta? Kion plu ŝi volas?" – pensas tiaj sinjoroj. Tio estas imago de malsaĝulo, kiu pensas, ke li estas sufiĉa por plenigi ĉiujn malplenaĵojn en la vivo de l’alia. Mia Nevena min ĵaluzas, eĉ je la libroj. Ŝi ne povas kompreni, kiel iu libro, kia ajn ĝi estu, povas esti pli interesa ol ŝi.

"… Mi ne scias, ĉu ekzistas homo en tiu ĉi mondo, kiu dum sia vivo ne faris iun abomenaĵon – ĉu malgrandan aŭ grandan, ĉu primonan aŭ alian? Apenaŭ ekzistas homo sur la terglobo kun saĝo kaj ventro, kiu akiris riĉaĵon aŭ altan situacion, nefarinte iun malnoblaĵon? Efektive, ĉe la unua rigardo ŝajnas, ke la plimulto el tiuj sinjoroj estas puraj, senriproĉaj, aŭ almenaŭ nesuspektaj. Sed enirinte en ilian animon, traserĉinte iom en iliaj biografioj, vi nepre trovos iun etan malnoblaĵon, etan kiel mikrobo, el kiu volviĝas poste tiu riĉaĵo aŭ situacio… Poste, la monero naskas napoleonojn[2] aŭ la rangoj iras kiel minutoj… sed la komenco de l’sukceso estas en tiu ĉi eta malnoblaĵo, kiun oni eĉ forgesas pli poste.

"Kiel hodiaŭ, mi memoras tion… Mi estis oficistigita kiel ekspertizisto… ĉio dependis de mi… Mi konis tre bone la interesiĝantan personon… iu riĉulo… liberigita kontraŭ garantiaĵo… Kelkajn tagojn antaŭ la ekspertizo mi trovis sur mia tablo en la monujo 10 bankbiletojn po 500 fr. ĉiu kaj mallongan noteton: ‘Al tiu, kiu eĉ sen tio povas esti senpartia, sed oni ne volas esti maldanka.’ Kia kolero bruegis en mia animo en ĉi tiuj minutoj! Tuj mi prenis la monon kaj la noteton kaj iris ĉe la ministro. Tiu ĉi noteto indignigis ĉiun mian nervon… Sekve, li pensis, ke li trovis la ciferon, post kiu mi ĉesas plu esti honesta. Monstro! Mi pruvos al li, ke ekzistas ankoraŭ homoj en tiu ĉi mondo. Mi iris en la ministrejon. La ministro forestis. Mi iris en lian domon – same. La morgaŭan matenon mi devis enporti en la bankon 500 fr. Mi jam kelkajn tagojn serĉis tiun sumon – mia amiko promesis ĝin pruntedoni al mi tiujn ĉi tagojn. ‘Kio okazos, ekpensis mi, se mi pagos al la banko de tiu mono kaj, prenante de l’amiko 500 fr., mi ilin metos sur la loko de l’prunteprenita mono…’ Ĉu estas io pli simpla ol tio ĉi? Mi ne povis rigardi tiun monon, kiu estis en mia poŝo, kiel neekzistantan. Mi alportis la monon al la banko kaj tuj iris serĉi mian amikon. Mi lin vidis. Li nur post du tagoj povus doni al mi 500 fr. Viziti la ministron estis sensence jam.

"La morgaŭan tagon la komisio kunsidadis. Mia subaĉetinto aperis, li sin tenis kvazaŭ li ne konas min. Mi kelkafoje volis salti sur lin, ĵeti la bankbiletojn en lian vizaĝon, precipe min pliincitadis lia indiferenteco, kvazaŭ li estis certa, ke mi deklaros min je lia profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, ĉar mi timis, ke en alia okazo li laŭte deklaros antaŭ ĉiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam pri nenio, mi ne pensis, ĉu mia deklaro estas prava aŭ ne el la vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: ‘mi subaĉetis lin’ aŭ ‘mi volis subaĉeti lin’ min neniigi. ‘Se li estus honesta, kial li ne deklaris?’ – demandos li kaj ĉiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi min, ke mia decido estis justa, ke ne ĉar mi timis lin, aŭ ĉar li sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed ĉar tiel devis esti. Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subaĉeti. Mi neniam forgesos lian rideton, kiam li adiaŭis kun la komisio – li kvazaŭ dankis al mi per ĝi. Kaj mi estas certa, ke se la leĝo ne punus ambaŭ pro subaĉeto – li plezure ekridus en mian vizaĝon kaj rakontus pri la mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizaĝo mia unua nesperta malnoblaĵo.

"Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, venonte hejmen – disŝiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj prunteprenonte de l’amiko 500 fr. ankaŭ ilin fari sammaniere. Sed veninte hejmen la vesperon, al mi montriĝis, ke estos tre malsaĝe nuligi tiun monon. Kia ajn ĝi estis, ĝi ĉiam restis mono. Fine mi povas ĝin uzi ne por mi… mi povas ĝin disdoni al malriĉuloj…

"Kaj tiel la mono restis ĉe mi…

"Mirinda kreitaĵo estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas kontraŭ Nevena… Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam ŝi fariĝas pasia je mi, kiam ŝi forĵetas flanken ĉian honton – mi ebriiĝas tiam de ŝia volupto, mi kisas ŝiajn piedojn… kaj minuton post tio, ŝi falas en miaj okuloj, kvazaŭ ŝi faris ion malhonoran… kvazaŭ la pasio, eĉ dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento…

"… Mi travivas tri vivojn – iafoje en la sama tago, en la sama horo. Alia mi estas antaŭ la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antaŭ mia edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: ‘dum la plenumado de l’oficaj taskoj.’ Kaj nenion komunan mi havas nek kun la unua, nek kun la dua homo nun; tie ĉi en soleco mi estas tia, kia estis Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie ĉi mi loĝas kaj mi ne timas pensi tion, kion pensas mia kapo, kaj ne tion, kion oni devas pensi, por subteni interparolon kun iu politika aganto, aŭ delikatan interklarigon kun sia edzino, en minutoj kiam ŝi eĉ ektedas al vi… kia ĝuo, povi sur pura blanka papero paroli kun si mem… ĉu povas tion anstataŭigi la interparolo kun la plej sincera amiko? Ĉu do estas sinceraj amikoj? Kiu estas freneza fordoni sian animon en la manojn de alia? Oni konfesas multajn aferojn al la homoj, sed estas aferoj, kiujn eĉ antaŭ Dio oni rifuzos. Kiel iu avarulo oni kalkulas vespere, antaŭ ol kuŝiĝi, ĉiujn siajn sekretajn pensojn, enrigardas en la anguleton de sia animo, ĉu io ne mankas tie… Nevena koleras, ke mi ne komunikas al ŝi ĉion, ke mi kaŝas tiun ĉi kajeron al ŝi. Sed ĉu estas eble rakonti al ŝi ĉion, kion mi scias pri mi mem?

"Amo! Edzeco! Kunvivo! kaj ĉu tio ĉi estas sufiĉa por ke ni havu la rajton grati unu al la alia en la animoj.

"… Mi denove rememoras pri mia unua malnoblaĵo kaj denove ŝajnas al mi, ke la plimulto el la homoj kondutus same kiel mi… kaj eble pli malbone ol mi… Antaŭ ĉio, mi faris al neniu malbonon, sed mi savis homon, kvankam krimulon. Mi komprenas, se mi estus la kaŭzo esti kondamnita senkulpulo… kaj interese estas, ĉu mi estis kapabla fari ankaŭ ĉi tion? Mirinda estas homo! Kiomaj estas la homoj, kiuj povus diri certe ĉu ili estas kapablaj je granda heroaĵo aŭ je granda krimo? Ni mem ne konas nin mem… kaj iom post iom ni malkovras niajn indecojn kaj malvirtojn, eĉ ne sentante ilin pli frue.

"Unu afero okupas min nun, kial tiel ofte mi haltas sur tiu ĉi afero. Ĉu tio ĉi ne estas riproĉo de l’konscienco? Pento? Mi ne emas kredi: mi sentas nenion similan en mi mem kaj estas certa, ke tio ĉi ne povas fariĝi ĉe mi iun tagon ideo fiksa kaj min konduki ĝis freneziĝo, ĝis memmortigo aŭ min devigi iri sola kaj min transdoni al la estraro. Iafoje mi eĉ pensas, ke dubinde estas ĉu mi lasos ĉi tiujn paĝojn, ke oni ilin legu post mia morto.

"Al mi ŝajnas, ke ankaŭ mi, kiel ĉiuj, aliaj ekdeziros forlasi la teron pura antaŭ la societo.

"Mi imagas la ekmiron de miaj amikoj, se tiuj ĉi paĝoj falus en iliajn manojn. Kion ili diros pri la ideala homo?

"Kaj malgraŭ ĉio mi donus nun multon, se ne estus tiu abomenaĵo en mia vivo – kvankam, ĝis hodiaŭ ĝi eĉ ne unu fojon malbonigis mian apetiton kaj mi travivis pro tio eĉ ne unu nokton en maldormo.

"… Mi ankoraŭ ne povas doni al mi kalkulon, kial mi edziĝis entute, kaj kial nome mi edziĝis je Nevena?

"Kaj eble ne nur mi donas al mi tiun ĉi demandon kaj ĝi okazas kiam plu ne estas tiel facile por detrui tiun ‘bonvolan kontrakton’. Nevena ankaŭ, mi estas certa, ne povus respondi al mi, kial ŝi preferis min pli ol la aliajn. Ŝi, certe, diros al mi: la destino de la sorto estis tia. Kaj mi pensas, ke ni vane enmiksas Dion kaj la sorton en niajn aferojn, kie estas bezone kaj kie ne. Ĉio estas okazo: okaze niaj patroj renkontiĝis kun niaj patrinoj kaj ni aperis en tiu ĉi mondo… okaze ni ankaŭ mortos de iu malvarmumo… okaze ni fariĝas juĝistoj, aŭ krimuloj… okaze edziĝas unu je Maria, alia je Stefania, tria je Nevena; kaj poste ni konsolas nin, ke ni estis speciale naskitaj unu por la alia. Edziĝinte, al mi eĉ en la kapo ne venis daŭrigi la homan genton, mi eĉ ne havis la deziron transdoni al mia posteularo mian ‘mi’.

"La penso feliĉigi Nevena’n ankaŭ malmulte min okupis.

"Eble mi esperis trovi almenaŭ mian personan feliĉon en ĉi tio? Apenaŭ. Ekposedi amantan, virgan junulinon, al mi estis konate ankaŭ pli frue. Kaj Nevena ne estis el tiuj, kiuj donas ion novan, neordinaran, ‘extra fin’, en tiuj ĝuadoj, ĉu fizikaj, ĉu aliaj. Sed kial en tia okazo mi edziĝis je ŝi, kaj ne je iu alia? Kial? Kial ni aĉetas de tiu ĉi magazeno, kaj ne de la alia? He tial! Ni eĉ ne donas al ni ĉi tiun demandon. Eble la parenceco de l’animoj? Interkompreno reciproka? Iuj komunaj ĝojoj, malĝojoj, ideoj? – Tute ne, kaj certe sekve de tiu momenta ekflamiĝo de l’organismo, kiu ne povas indiferente toleri la proksimecon de bela korpo. Ĝin havi senpune mi povis nur per la edzeco. Nevena ne povis esti aĉetita per mono, kaj ŝi ne estis el tiuj kreitaĵoj, kiuj sin donas, ĉar ili amas. Kison sen permeso ŝi konsideris kiel krimon… Parenceco de animoj? Kia ironio! Se morgaŭ mi rakontus detale al ŝi mian tutan biografion, elmontrus al ŝi miajn vidpunktojn pri vivo, pri virino, pri edzeco… kaj malkovrus al ŝi tiun anguleton de mia animo, kiun ŝi ne konas kaj kien mi ne enlasas ŝin – inter ni malfermiĝus abismo kaj ni terure aŭ konsterne demandos nin: ‘Kaj kiel ja en tiu okazo ni vivas kune?’… Jen kial estas pli bone, ke ni fermu la sekretojn de l’animo kaj iliajn ŝlosilojn ĵetu en la maron. Manĝi kune, dormi, interparoli pri tio ĉi kaj tio, esti trankvilaj kaj nin konsoli, ke ni estas kreitaj unu por la alia…

"… Tiom da tempo mi vivas kun ŝi, sed ĉu ni scias, kion malamas aŭ amas la alia? kaj ĉu ni klopodas ekscii tion?

"Ni klopodas, ĝis kiom tio estas ebla, ke la alia plenumadu niajn dezirojn kaj nur tiom…

"Jes, ŝi scias ekzemple, ke mi amas teon kun iom da sukero, ke mi ne amas petroselon kun viandbuletoj, sed ĉu ŝi komprenis, ke al mi estas malagrabla ŝia plej delikata kareso, kiam mi laboras? Kaj des pli terure estas, ke ŝi konscias tion kaj penas fari, ke pro unu ŝia rigardo, pro unu ŝia kiso mi forlasu ĉion. Kaj kiu virino ne dezirus tion?

"… Kial iafoje ni konscie mensogas unu la alian? Kial en minutoj de amekstazo ni mensogas plej malmodeste, ke ni ne povas vivi unu sen la alia, kaj poste ni tenkaptas nin je tiuj konfesoj, kiel iu procentegisto je la kambio subskribita dum malsobreco? Kaj mi ofte estas dirinta al Nevena, ke se ŝi mortos, mia vivo perdos ĉian sencon, fariĝos sencela. Ĉu povas esti pli malmodesta mensogo ol tiu ĉi! Kiaj malsaĝaj infanoj ni estas, parolante tion kaj kredante, ke ĝi estas sincera. Mi sentas per mia tuta cerbo kaj koro, ne mensogante nun min mem, ke se morgaŭ Nevena mortos, eĉ ne unu blanka haro estos aldonita al miaj haroj. Sendube, mi estos frapita, la ĉeesto de mortinto en la domo min konsternos kaj mi aspektos kiel homo treege suferanta… Min ekpremos dum kelkaj tagoj la morto kun sia nedivenita majesto. Mi frostotremos, vidinte ke la esencaĵo, kiun mi tenis en miaj brakoj, fariĝis senviva kadavro, pli malhela ol la kadavro de buĉita besto. Min terurigos la penso, ke ŝia bela talio, de kies aromo mi ebriiĝadis, malbonodoros…

"La tomba veturilo, la funebra oficiala publiko, la tombejo, ĉio ĉi tio efikos sur miaj nervoj… Plimalpli ni sentas tion ankaŭ dum fremdaj enterigoj. Sed diri nun sola al mi mem, ke post ŝia morto ĉio estas finita por mi – neniam! Mi eĉ, eble, ploros, ne edziĝos, sed eĉ ne unu peceton ŝi forprenos de mia koro per sia malapero… sed kial en tia okazo ni kiel infanoj amuziĝas? Kial iuj kredas tion? Kiel ekteruriĝus mia Nevena, se ŝi tralegus tiujn ĉi liniojn, ŝi, kiu imagas al si, ke post ŝia morto – mi tuj pafmortigos min sur ŝia kadavro.

"Ŝi postulis sincerecon! Ĉu ŝi ekdezirus, ke mi estu iom malkaŝa je tiu temo?

"Nu diru al mi sincere, kiom da viroj kaj virinoj ni ekkonus, ke ili kompatas la mortintojn, se ne estus funebro?

"Kaj al mi ŝajnas, ke mi ne estas iu escepto, mi ne estas tre malvarma, mi ne estas sensenta egoisto, kaj mi volas kredi, ke ni ĉiuj estas tiaj.

"Ni treege amas nin mem, por ami forte ankaŭ iun alian, tuj kiam li ĉesos liveri al ni tion, kion ni bezonis…"

Nevena ĉesis legi kaj, tiel sidante per grandaj, malfermitaj okuloj ŝi daŭris rigardi antaŭ si.

Al ŝi ŝajnis, ke iu renversis la tutan mondon antaŭ ŝi.

"Dio mia! Dio mia! ekmurmuris ŝi. Ĉu vere li estas skribinata ĉion ĉi tion? Kaj kiamaniere? Kiel mi ne povis rimarki, ke tiu ĉi homo ne nur ne amas min, sed min malamas, malestimas… Kaj kial li ne diris tion al mi? Kial li kaŝis tion en sia animo? Ĉu mi perforte restos ĉe li?" Ŝi simple ne volis kredi, ke li ĝin skribis serioze, ke la sama mano per la sama skribmaniero skribis iam al ŝi pasiajn, delikatajn leterojn.

"Kiu ekkredus, ke tiu ĉi homo povas esti tiel hipokrita, tiel sensenta, tia egoisto. Sed ĉu mi vere estis blinda por ne povi eĉ unufoje kapti en liaj okuloj la malestimon? Ne, mi ne estis blinda, mi memoras ĉiujn liajn vortojn, gestojn… Dio mia! Kian komedion li ludadis dum sia tuta vivo! Sed kial? Kial? Ĉu vere li ne povis veni ĉe min kaj diri al mi: ‘Nevena, mi ne plu amas vin, ni devas disiĝi!’… Sed kien, kien foriris tiu amo, pri kiu li rakontadis al mi antaŭ la edziĝo kaj poste… post la edzeco… Li certe ankaŭ tiam ne amis min… Li edziĝis je mi kvazaŭ li aĉetus ludilon en iu magazeno… Sed en kiu ni kredu tiam? Kiun ni amu? De kiu ni atendu reciprokecon, se la plej belaj homoj laŭvide estas tiel senanimaj kaj kruelaj?… Kaj mi kredis min feliĉa, mi imagis al mi, ke oni envias al mi." Ĝis tia grado ŝi estis konsternita de tiu frapo, ke ŝi ne volis kaj ne povis pli profunden enrigardi en sian animon kaj vidi, ke eble ankaŭ ŝi, kiel li, povus skribi samajn paĝojn… Ŝi sentis nur unu aferon, ke la homo, kiun ŝi opiniis kapabla morti por ŝi, eĉ larmon li ne verŝus se ŝi malaperos… Eĉ ŝajnis al ŝi, ke li nome tion atendas malpacience. Ŝia Mitjo, ŝia idealo, tiu perfekta homo, montriĝis plej ordinara mortemulo. Kaj, ĉu eĉ la simplaj mortemuloj tiel amas siajn edzinojn?

Dum momento, ŝi levis sian kapon kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen.

"Sed ĉu vere ĉio ĝis nun estis sonĝo? Ke jam la antaŭpasintan tagon tie ĉi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj min nomi… Sekve li ankaŭ tiam mensogadis… Sed ĉu mi povas de nun vivi kun li?… Kiel post tio ĉi mi permesos al li min karesi, sciante, ke samtempe li pensas pri tute alia afero… Dio mia! Ĉio estas finita inter ni!" Kaj ŝi ekploris kiel infano… "Kial, kial mi malfermis tiun ĉi tirkeston? Kial mi tralegis tiun ĉi kajeron? Ĉu ne estus pli bone, se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco? Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgraŭ tio mi ne povas vivi sen li!" Kaj nur la sola penso, ke ŝi povas apartiĝi de li, ŝin ĵetadis tutan en malvarman ŝviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos!… Mi kaŝos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi malkovriĝos, ke mi scias ĉion. Mi ankaŭ havos unu anguleton en la animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos… al li mi diros, ke se li ne scias, kial li edziĝis je mi – mi scias kial… kaj mi lin faros feliĉa, se eĉ mi devus morti por tio!"

Post tio ŝi kolektis la kajerojn kaj volis stariĝi de la kanapo. Sed jen – la pordo de l’kabineto malfermiĝis… Nevena elkriis kaj paliĝis kiel tolo. En la ĉambron eniris ŝia edzo. Mitjo alpaŝis al Nevena kaj paliĝis ne malpli ol ŝi vidinte siajn kajerojn dismetitaj sur la kanapo.

– Kio estas ĉi tio? Kio estas ĉi tio? kriis li, ne kredante siajn okulojn, ke ŝi kuraĝis malfermi lian tirkeston. – Kion vi faris? Vi tralegis tion ĉi?

Ne estis bezone, ke Nevena respondu al li: li komprenis de ŝia vizaĝo, ke ŝi tralegis ĉion. Terura indigno kaptis lian tutan estaĵon ĉe la penso, ke ŝi estas permesinta al si traserĉadi lian animon… En tiuj ĉi minutoj ŝi montriĝis al li kiel iu agento de la sekreta polico. Kun premitaj, pro kolero, dentoj li stariĝis kontraŭ ŝi kaj ekkriis: "Kiel vi kuraĝis, kiel vi kuraĝis fari ĉi tion? Kiu donis la vi tiun rajton? Aŭ vi pensas ke estante mia edzino, vi povas eniradi en mian animon kiel dum vizito ĉe viaj najbarinoj?… Ĉu vi ne scias, ke tio ĉi estas spionado… la plej terura spionado… kaj ĉu vere troviĝus iu frenezulo edziĝi, se li scius, ke vi pretendas tiajn rajtojn al li?… Diru al mi, diru al mi kiel vi kuraĝis fari tion?"

Nevena nenion respondis al li, ŝi timis lin kaj ne kuraĝis lin ekrigardi.

– Diru al mi ĉu mi permesis al mi iam grati en via animo? Ĉu homo mi estis, kiun vi amas aŭ malfeliĉulo loĝanta sub polica observo?… He… Kion vi faris nun? Ĉu vi scias, ke post tio ĉi mi ne povas vivi kun vi?… Eĉ se mi volus, mi ne povas… Mi ne povas vivi kun homo, kiu eniras en mian animon kiel iun drinkejon. Kaj tio ĉi estas nomata ĉe vi pruvo de senfina amo!…

Pro kolero li ne povis paroli. Li sidiĝis sur unu seĝon kaj enpensiĝis: "Kiaj kreitaĵoj estas tio – la virinoj! Kaj kiaj komprenoj pri amo! Kaj kion ŝi faris nun?… Ŝi eksciis… pri la kvin miloj da frankoj… Ĉu do mi povos post tio ĉi vivi kun ŝi?… Nesatiĝeblaj kreitaĵoj!… Ne sufiĉas al ili tio, kion oni donas al ili de sia ekzisto… ne, ili nin bezonas tutan, kun ĉiuj nervoj kaj cerbo… Jes… jes, mi ŝin forlasos…"

Li stariĝis.

– Ĉu vi scias, Nevena? Se estus trovinta tiujn ĉi kajerojn iu mia malamiko, mi pli volonte paciĝus, ol nun. Mi komencus batalon kontraŭ li, mi batus lin per liaj mankoj, mi lin malamus, eble mi lin mortigus… Kaj kun vi kia batalo? Aŭ mi devos komenci min pravigi, peti pardonon… Ne, ne, de nun pluen niaj plej ordinaraj delikataĵoj estos falsaj… nesinceraj… Vi disbatis ankaŭ tiun feliĉon, kiu estas ebla en tiu ĉi mondo… Vi volis min ekkoni nepre tutan… kaj vi ekkonis min… ĉu vi konvinkiĝis nun, ke nepre tuta homo ne povas esti amata, ĉar li valoras nenion. Ĉu mi ne estis prava dirante al vi ne grati tre multe en via feliĉo, se vi ne volas ĝin kripligi… Kaj kion vi gajnis nun?… Mi ne povas vivi kun vi… mi ne povas… eĉ se mi volus… Niaj rigardoj ne povas renkontiĝi plu, ne mallevante niajn okulojn unu antaŭ la alia…

Kaj ne ekrigardante ŝin, ne dirinte al ŝi adiaŭ, li eliris el la ĉambro.

Nur nun Nevena komprenis, ke tiu ĉi homo, kiu montriĝis al ŝi tiel terura post la tralego de la kajeroj, estis al ŝi tiel kara, ŝatata pli ol ĉiam. Ŝi ĉion, ĉion pardonis al li nun… nur ke li restu ĉe ŝi. Ŝi kontentiĝos per tio, li vivu kiel li volas, li faru kion li volas, nur li ne foriru.

Malfrue dum la nokto lin atendis Nevena, sed li ne venis. Matene ŝi ricevis de li leteron, ke li foriras en la provincon, en sian naskurbon, ĝis kiam ŝi decidos kion ŝi faros.

Tiu ĉi letero donis al ŝi esperon… "Li certe volas minaci min, puni min… Ne, ne, tiu ĉi homo meritas esti amata, kia ajn li estas… antaŭ li mi ne hontas humiliĝi kaj lin peti". Kaj ŝi skribis al li tian leteron, kian ne skribus eĉ kondamnito por amnestio. Ŝia letero trankviligis ŝin, ŝi pensis ke la ventego forpasos kaj denove ekestos por ŝi trankvilaj tagoj en la vivo.

Post kelkaj tagoj Mitjo ricevis rekomenditan leteron de sia edzino, sed ne respondis…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.