La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NUNTEMPAJ RAKONTOJ

Aŭtoro: Georgi Porfiriev Stamatov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La estinteco

– Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj antaŭ ili en la vasta aleo de l’arbokulturejo.

– Vi demandas per tia tono, kvazaŭ vi ne konas ŝin.

– Jes, ŝajnas al mi, ke iam antaŭe mi ŝin vidis ie… sed diru al mi, kiu ŝi estas?

– Por diri la veron, mi ne scias detale ŝian biografion. Mi scias nur kelkajn paĝojn, sed ankaŭ ili ne estas treege interesaj…

– Malgraŭ tio, diru ilin al mi.

– Ĉiuj nomas ŝin "Nevena", ŝian familion mi ne konas, ŝi estas eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edziĝo ŝi forkuris de li. Post tio ŝin prenis iu riĉulo, kiu asekuris ŝin: li aĉetis al ŝi domon, enportis monon je ŝia nomo en la bankon. Poste ŝi forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, ŝi estas en tiu ĉi kompanio. Vi konas tiujn sinjorojn kaj fraŭlinojn, vi konas ankaŭ min. Vi do povas juĝi pri ŝia plua kariero.

Post nelonge ili atingis la kompanion.

Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena laŭte ridis.

Kiam oni prezentis al ŝi Mirski’n – ŝi nevole malfermis siajn okulojn.

– Mirski!… preskaŭ elkriis ŝi.

Li riverencis.

– Ah, vi konas vin, diris iu.

– Jes… respondis Mirski.

– Ni eĉ estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefianĉoj, iam… ĉu ne, Mirski?

Mirski elmurmuris ion.

– Aŭ, eble, tio ĉi ofendas vin, ŝi aldonis serioze, pardonu en tiu okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia eksfianĉo… mia unua amo, kiel oni diras.

– Al vi estas agrable ŝerci pri la estinteco, sinjorino.

– Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena.

Ŝi ŝercis, sed ekpromenante pluen, ŝi nevole ĉirkaŭrigardis, serĉis per siaj okuloj Mirski’n kaj forlogiĝis en la estintecon. Ŝia gaja humoro malaperis. Ŝi enpensiĝis, ekinteresiĝis pri tiu ĉi homo, kiun ŝi amis iam kaj kiu povus esti ŝia edzo… kaj nun li estas fremda, kvazaŭ vere, ili hodiaŭ interkonatiĝis.

Ŝi sentis, ke al Mirski fariĝis malagrable, kiam ŝi tiel senceremonie antaŭ homoj rememorigis al li ilian fianĉiĝon.

Kiam la kompanio disiĝis en la arbareton, Mirski alproksimiĝis al Nevena. Li volis paroli kun ŝi.

– Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam.

– Kial?… kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, ĉar la vivo amas rememorigi al ni la malsaĝaĵojn, kiujn ni iam estas farintaj.

– Ĉu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsaĝaĵoj?

– Tute ne!… mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo… kaj vi ĝin rememorigas al mi.

– Ĉu vi estis malfeliĉa kun li?

– Malfeliĉa!… ĝi estas nenio… sed, mi petas, ne parolu al mi pri li.

Mirski paŝis apud ŝi kaj nevole observadis ŝian staturon.

Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela.

Ŝi kaptis liajn rigardojn.

– Vi esploras min, eldiris ŝi ridetante.

– Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame konis, elkreskos tia imponanta virino.

– Sinjoro Mirski!… komplimentojn!… Vi komencas la ludon.

– Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias, ke vi estas bela, diable bela.

– Prezentu al vi, ke ankaŭ tio ĉi delonge tedis min…

– Mi kredis… Ankaŭ Rothŝildon certe tedis liaj milionoj.

– Mi ne scias… povas esti… sed mi iufoje malbenas mian belecon.

– Sed tio ĉi estas riĉaĵo en nia tempo.

– Jes, sed ĉe aliaj kondiĉoj… ŝi diris melankolie kaj, ŝajne, forlogiĝis malproksimen, kvazaŭ Mirski rememorigis al ŝi ion alian… malnovan… eblan, kion ŝi ne estas provinta.

– Ni sidiĝu iomete, ŝi diris, mi laciĝis.

Ili sidiĝis kaj kelkajn minutojn silentis.

Iom poste ŝi turniĝis al Mirski, kaj ekrigardis la vizaĝon de la homo, kiu estis ŝia iama fianĉo. Ĝi ŝajnis al ŝi iel pli nobla ol ĉiuj aliaj, kiuj estis hodiaŭ kun ŝi. Li havis nenion komunan kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare ŝin aĉetos… sufiĉas, ke ŝi deklaru sin je aŭkcio.

– Kion vi pensas?… ŝi demandis lin delikate.

– Nenion…

– Tio ĉi ne estas respondo.

– Kaj ĉu vi dezirus scii, pri kio mi pensas?

– Kompreneble… mi tiel multe interesiĝas scii, kion vi pensas pri mi… ĉar, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon…

– Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni… mi pensis kiel facile disbatiĝas la homa feliĉo… kaj, ke apenaŭ estas io pli malkonsekvenca en tiu ĉi mondo ol la homa karaktero. Se vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis!…

– Ĉu, vere, tiel forte? demandis ŝi kun miro.

– Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankoraŭ ne edziĝis.

– Tio ĉi ne estas argumento.

– Por vi ne… ĉu vi scias, ke rememorinte, kial ruiniĝas ĉio – ankoraŭ mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian teruran leteron vi skribis al mi tiam!… Kaj precipe mi malĝojas pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame, dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn, – nenion. Kaj pro unu malsaĝaĵo, infana malsaĝaĵo, vi disbatis miajn plej belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfeliĉa.

– Kaj ĉu vi memoras la kaŭzojn de nia eksfianĉiĝo?

Mirski malkonfide ŝin ekrigardis.

– Ĉu vi ja forgesis ilin?

– Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi tion. Eble, tio ĉi nun perdis por mi ĉian sencon, kaj mi ne povas ĝin revoki. Plej bone, rakontu ĝin al mi… mi vin petas… ĝi interesas min.

– Vi estas prava: La vivo elviŝis en vi tiujn subtilajn komprenojn. La malgrandajn malsaĝaĵojn la sperto ne konservas, kaj tiame… tiam vi estis vantego, uragano, elemento, kiu neniigis ankaŭ min, miajn petojn kaj mian amon… Vi ridos nun pri tio, kio nin disigis tiame. Kaj ĝi estis… kiel hodiaŭ… mi memoras tiun vesperon. Ni unuafoje restis longan tempon solaj en via salono. Ni sidis unu apud la alia, sur la kanapo. Kiel neniam alifoje, vi estis bela, – mi enamiĝinta. Delikate, konfideme vi klinis la kapeton sur mian ŝultron, kaj iutempe niaj lipoj kuniĝis en longa, senfina kiso. Sed jen… mi mem ne scias kiel kaj kial, mia mano nevole kuntuŝiĝis kun viaj genuoj kaj nekonscie, kaj nerve glitis malsupren, kaj jen mi eksentis sub miaj fingroj viajn ŝtrumpojn. Mi svenis… Dio mia!… ekzistis io en tiu ĉi mondo, kion oni ne devas atenti… minutoj, kiujn oni devas travivi, ne haltigante sian cerbon super ili. La pasio estas senkulpa nur tiam, kiam ili ambaŭ estas egale ebriigitaj de ĝi. La pasio estas feliĉego, estante blinda. Malferminte siajn okulojn kaj ekvidinte, – ĝi fariĝas ĉu malĉasteco, ĉu perforto. Ĉu vi scias, kio okazis en tiu ĉi momento?… Kvazaŭ iu vangofrapis vin aŭ nomis vin publika virino, – vi furioze saltis de l’kanapo, ruĝiĝinta pro honto… paliĝinta pro indigno. Mi genufleksis, mi petis vin, mi ploris… mi ĵuris antaŭ vi, ke tio ĉi estas pli forta ol ni, ke ne per ofendoj, sed per kisoj kaj karesoj oni povas sufoki la pasion. Mi konvinkadis vin, ke ne povas esti malpura aŭ krima tio, kio nin kunligos poste por ĉiam… kaj vi rigardis min tiel, kvazaŭ vi volis enkraĉi en mian vizaĝon.

Pro rapida parolmaniero kaj ekscitiĝo Mirski haltis momenton.

– Mi vin petas, daŭrigu… al mi estas tiel agrable vin aŭskulti. Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis pura, senkulpa… Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi mem, ĉu mi estis tiam sincera? ĉu mi ne afektis?…

– Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio… mi ekkonus la afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre juna vi estis ankoraŭ. Kaj kian intereson vi havis, por afekti!… ne… Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema juĝisto, kaj mia krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio finiĝis ĉio. Jen la homa ĉasteco… Infana kaj malsaĝa ĉasteco!…

– Kaj ĉu vi memoras la leteron?…

– Ĝian enhavon… jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu ĉiam murmuretis al vi pri ideala amo… pri parenceco de l’animoj… – estis ordinara homo, serĉanta nur voluptan amon… ke vi disreviĝis en ĉio… ke ne estis amo en tiu ĉi mondo… ke ĉiuj viroj estas la samaj… ke vi hontis aminte min… ke, se tio ĉi estas amo… tiam pli bone estas edziniĝi je la kolonelo. Li almenaŭ ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed serĉas en la virino nur virinon…

– Kaj mi edziniĝis je li kaj venĝis al vi… diris Nevena kun maldolĉa rideto.

– Ĉu vi scias, sinjorino, daŭrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn de mia vivo, se povus reveni ĉio ĉi tio denove… nur sen tiu vespero, ĉar tiam mi sentis la poezion de l’vivo. Depost tiam sekvis, mi ne neas, ankaŭ gajaj minutoj kaj ĝuoj, sed la poezio ne ripetiĝis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolĉe… pasie, sed ne estas plu tiu aromo, tiu printempo de l’sentoj. Sole dum la unua amo oni amas nur per la koro, – ne enmiksante la saĝon. Pluen la kalkuloj venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas eĉ en la brakoj de l’amata estaĵo.

Nevena aŭskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis ŝian animon, kvazaŭ ŝi sentis tiun ĉi vesperon, ke ŝi havas animon…

Ĝis nun kvazaŭ ŝi ne bezonis ĝin… ŝi forlogiĝis en la estintecon.

Pasis tra ŝia memoro ĉio, kion ŝi estas iam travivinta kun Mirski, kaj veninte ĝis la sceno en la salono… ĝis la letero, – ŝi ne volis kredi, ke tio ĉi okazis… ke ŝi… nome ŝi… estis kapabla pri tio.

Kaj maŝinsimile, kvazaŭ apud ŝi sidis Mirski – ŝia fianĉo – ŝi metis sian manon sur la lian.

– Sed ĉu la feliĉo ja ne ripetiĝas?… ŝi tramurmuretis, kvazaŭ al si mem. Ĝi estis terura tiam… Kial vi silentas?… Ĉu ne ripetiĝas?…

– Ne… tia feliĉo ne ripetiĝas. Ankaŭ ĝi kiel homo unufoje naskiĝas kaj mortas por ĉiam. Ne ripetiĝas… demandante pri la feliĉo, oni ne sentas ĝin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj, sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj de l’primitiva kaj ama dramo… Dafnis kaj Ĥloe elkreskis kaj tiam, ĝis la lasta sceno, ni estis kiel ili.

– Sufiĉe… sufiĉe… ne parolu al mi pri la tiamo – ne rememorigu al mi la perditan paradizon…

Ŝi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia ombrelo.

Li ne interrompis ŝian silenton.

– Ne… sinjoro Mirski, subite ekparolis ŝi, vi ne estas prava. Se estus vero, ke oni nur unufoje povas esti feliĉa, tiam oni ĉiutage sin pafus… ne ekzistus homo pli aĝa ol de dudek-dudek kvin jaroj… Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu…

– Kaj ĉu vi do amas min?…

– Ĝi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al vi unu malsaĝa infano – hodiaŭ centoble redonos la virino.

– Ne parolu al mi pri amo… mi vin petas… tio ĉi ne estas amo… eĉ ne pasio, sed simpla kaprico.

– Ni interŝanĝis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsaĝaĵojn – nun venis via vico. Tiam mi ofendis vin… nun vi ofendis min… Ni estas kvitaj!… Ni komencu ĉion denove. Mi malpermesas al vi hodiaŭ disiĝi de mi, diris ŝi per tiu certa, potenca tono, per kiu ŝi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li stariĝis kaj riverencis. Kaj al Nevena montriĝis, ke en tiu ĉi respektoplena riverenco estas ironio. Ŝi… por kiu la plej riĉaj junuloj estus malfermintaj siajn plenajn monujojn – por li, havis nenian valoron. En ŝi li vidadis nur memoraĵon de la iama Nevena – duonhelan kiel revo… La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj ĵaluzo.

Ŝia koro dolore kuntiriĝis. Ŝi kvazaŭ unuafoje sentis sian falon.

Ŝi komprenis tiun momenton en la turniĝo de l’monda bruo – la momenton kiam oni klare komprenigas ŝin, ke ŝi havas nenion komunan kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami…

Kaj en ĉi tiuj minutoj ŝi kredis… sciis, ke, se li prenos ŝin – li prenos ŝin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj ĉe sunleviĝo ruĝiĝi pro ŝi.

Baldaŭ ili aŭdis la voĉojn de l’kompanio venanta al ili.

– Ĉu vi scias, Mirski, diris ŝi iel nerve… mi bedaŭras nun, ke mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi apenaŭ povus vivi pluen.

Kiam la kompanio kolektiĝis – oni decidis iri en Knjaĵevo’n[1] kaj aranĝi malgrandan festeton en iu bierejo.

Mirski manetendis por levi la ĉapon kaj adiaŭi de la kompanio – Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Ŝi invitadis lin, ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis ŝian rigardon.

Ŝi vidis sin senforta antaŭ li.

– Sinjoroj! diris ŝi ekscitite – se sinjoro Mirski ne iros kun ni, ankaŭ mi restos ĉi tie.

Ĉiuj ĉirkaŭis Mirski’n kaj komencis lin konvinki, ke li devas konsenti.

Por ĉesigi tiun ĉi komedion – li cedis.

Post unu horo la kompanio sidis en aparta ĉambreto de bierejo en Knjaĵevo.

Oni alportis bieron, mendis manĝaĵojn.

Jam enirinte en la bierejon – Mirski eksentis ke li faris malsaĝaĵon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena – sed ŝi, rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si.

– Ni, ŝajnas, komencos ĵaluzi, diris iu el la kompanio.

– Kial do?!… ridetis alia. Tie ĉi inter ni Mirski aperas kiel speco de eksedzo – kaj pri viroj ne estas akceptite ĵaluzi…

– Sinjoro Mirski, se iliaj malsaĝaĵoj estas al vi malagrablaj – mi silentigos ilin.

– Lasu… diris li mallaŭte, mi eĉ ne aŭskultas ilin, kaj mi diru al vi… ĝi ĉesis dolori…

– Tre baldaŭ… videble ĝi eĉ ne doloris.

– Eble…

– Kruela!… pli kruela ol mi tiame, almenaŭ ne diru ĝin.

– Mi silentos.

– Ne, vi parolos… nur ne tion… ne tiel… pri io alia kaj gaja.

– Ne atentu pri mi: mi hodiaŭ estas ne respondema.

– Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi.

– Kial?… mi nun sentas nur unu solan deziron – ke mi foriru de ĉi tie – al mi tedas tiu ĉi kompanio.

– Vi ne foriros… ĉu vi aŭdas? Se vi foriros, ankaŭ mi ekiros kun vi.

La kompanio, rimarkinte la mallaŭtan interparolon de Nevena kun Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski’n por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio, trankvile observadis siajn konatojn.

Li konis ilin tre bone ĝis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankaŭ nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn kaj noktojn kun sola celo – venki… sukcesi, kaj tiam ŝajnis al li tre nature antaŭ la okuloj de l’edzo, la patro aŭ la frato ŝteliri al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la edzeco alplenigi la malplenaĵojn de l’vivo.

Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis… en aliaj perdis aŭ atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aŭ ili faras ion nebelan. Sed tiun ĉi vesperon, ĉiuj liaj kamaradoj videtiĝis antaŭ li en sia estanta grandeco… kvazaŭ ili formetis siajn maskojn. La besto – la nesatigebla besto, kiu rekonas nek virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj okuloj… ke li naŭzis de ili.

Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj esperis jam tiun ĉi nokton ŝin konduki en sian hejmon… kaj ŝi scias tion, kaj tute trankvile sidas, sentante, ke antaŭ ŝia vizaĝo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom do ŝi kostos?"

Kaj tio ĉi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies figuro ankoraŭ estas konservita en lia memoro.

Nesciante kial – li sentis en tiuj ĉi minutoj, ke ili ofendas ankaŭ lin per tio.

Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan ŝercon, pli malmodestan alparolon al Nevena – li ekvolis kapti la seĝon kaj ilin forpeli, ĉiujn ĝis la lasta de ĉi tie kune kun ŝi.

Lia cerbo komencis pli forte labori… sed iutempe, atentinte, ke li trinkis kvinan aŭ sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel ekscitiĝas? Tio ĉi estas certe de la biero… ĉu tuŝas mian aferon ĉio ĉi tio?… Kia mi estas por ŝi?… En kio ili estas kulpaj al mi?… Ĉu ankaŭ mi sur ilia loko ne farus la samon?… Komedioj!… sentimentalecoj!… De kelkaj bieroj mi ekscitiĝis."

Kaj samtempe li sentis, ke io doloras… kuntiras lian koron, kaj iu interna voĉo murmuretas al li, ke ĉio ĉi tio ne devis esti tiel… ke tio ĉi estas terura… ke, se la vivo estas loterio, hazardo… kaprico de io nevidebla, nerespondebla, ĝi ne havas sencon. Ke estas monstre… krime disbatiĝi tiel la homo kiel iu malkara ludilo en minuto de ebrieco. Ke ĉiuj ĉi tiuj aĉuloj devus genufleksi antaŭ ŝi, se ne pro alia afero, pro ŝia beleco, sed genufleksi preĝante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn je bankbiletoj.

Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l’biero, ŝercaj interparoloj – li vidis antaŭ si deksepjaran knabinon – preskaŭ infanon.

Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitaĵon?

Kiel ĝojplenaj ja rapidis ĉiuj ĉirkaŭantoj detrui ŝian virgan mondon, kaj la malklerecon de l’amo anstataŭigi per la subtilaj konoj de l’malĉasteco – de tiu malĉasteco, kiun ni samtempe serĉas kaj malestimas.

Kaj en ĉi tiu minuto li tiel kompatis Nevena’n, ke li preferis ŝin forporti de ĉi tie, diri al ŝi, ke li denove ŝin amas, nur, ke ŝi denove fariĝu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin vangofrapi pro unu senkulpa manetendo.

Sed rigardante ŝin nun, aŭskultante ŝian voĉon, vidante ŝiajn gestojn – li certiĝis, ke tiu Nevena estis mortinta por ĉiam kiel por li tiel por si.

De la ĉasta infano ne restis eĉ ombro.

Eĉ ŝajnis al li nun, ke ŝi plisaĝiĝis… Ŝia interparolo fariĝis kuraĝa – la respondoj trafaj, spritaj. Ŝi lernis moki, povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn pensojn de siaj adorantoj… kaj majstre ilin metadis en iliajn lokojn, kiam ili trouzis aŭ ne plaĉis al ŝi.

Sed en tiu ĉi saĝo Mirski trovis nenion konsolan.

Ŝajnas, ke tio ĉi estis saĝo de iu komercisto, deziranta pli kare vendi sian komercaĵon en la bazaro.

Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur ŝi. Ŝia vizaĝo estis ekscitita… ŝiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon.

"Dio mia, li tramurmuretis – kial ŝi ne estas tiel pura, kiel ŝi estas bela?"…

Ŝia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj ŝi, turninte sin al Mirski, diris al li:

– Ĉu vi scias? mi decidiĝis ĉi tiun vesperon min ebriigi… sed, vi scias, tiel bone ebriiĝi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia animo iun malnoblaĵon…

– Kial do tiaj fantaziaĵoj?

– Tio ĉi ne estas fantaziaĵoj… Mi preferas forgesi hodiaŭ ĉion… forgesi, ke mi naskiĝis en tiu ĉi mondo… forgesi, ke mi iam sidis kun vi ĉe ni en la salono… ke mi skribis al vi leterojn… ke mi vin renkontis denove… ĉion… ĉion forgesi, eĉ min, eĉ vin.

– Tiam plej bone estas, ke mi foriru de ĉi tie?…

– Ho! ne… Neniamaniere… tio ne helpos al mi. Kontraŭe, mi tiam ebriiĝos ankoraŭ pli multe. Mi ploros tiam… batos… mordos… he, al ĉiuj ĉi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, ĉu vi aŭdas? Sidiĝu pli proksime de mi… ankoraŭ. Ĉu vi aŭdas, Mirski! Se vi foriros, mi ĵetos min sub la tramveturilon… Kial vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio… mi volas, ke vi rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono… de la komenco mem, kaj morgaŭ… morgaŭ vi alportos al mi tiun leteron: mi volas vidi, ĉu mi ĝin skribis. Se vi ne alportos ĝin, mi mem venos al vi… ĉu vi aŭdas?… mi venos al vi! Aŭ vi ne volas? Ĉu vi ne akceptos min?…

Mirski ŝin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en ŝi.

Estis minutoj, dum kiuj ŝi kliniĝis al li – kvazaŭ ŝi volis ĉirkaŭpreni lin.

Tiutempe la sinjoro, sidanta ĉe la alia flanko, tuŝetis la nudan parton de ŝia mano por diri al ŝi ion.

Ŝi sentis la ektuŝon de fremda mano.

– For la manojn!… ŝi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi kuraĝas tuŝi min. Kiu donis al vi tiun rajton?… Ha?…

Ŝi eksilentis, kvazaŭ ŝi estis sufokiĝinta.

Ŝia kapo ekturniĝis.

Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski.

– Mirski!… Tio estas vi? Ĉu ne?… Kial vi silentas?… Mirski!… Vi mensogas pri tio… pri ĉio vi mensogas… Mi neniam skribis al vi!

Ŝi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn.

Ŝiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis.

Mirski kliniĝis al ŝi.

– Sinjorino, trankviliĝu… trinku akvon.

– Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon.

– Sinjorino, al vi estas malbone… Sinjoroj, mi vin petas malfermu la fenestron.

– Lasu min… lasu min… kriis ŝi, foriru de tie ĉi… lasu min.

Vane Mirski konvinkadis ŝin, ke ŝi trinku iom da akvo kaj, eliru en puran aeron.

Ŝi ne movetiĝis de sia loko – nur klinis la kapon sur siajn manojn apud la tablo – kvazaŭ ŝi ekdormis.

– Finiĝis!… diris iu.

– Kaj tio ĉi estis festeno!…

– Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al ŝi?

Iutempe ŝi levis sian kapon, kvazaŭ ŝi rememoris ion.

Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la ĉambron.

– Ha!… ha!… ha!… ha!… ha!… ha!… ha!… ha!… li estis kaptinta miajn genuojn! ha!… ha!… ha!… ha!… Ĉu vi aŭskultas?… Mirski estis kaptinta miajn genuojn… kaj mi forlasis lin pro tio. Ha!… ha!… ha!… ha!… li mensogas!… mensogas!… mensogas… Kaj la rido transiris en histerion.

Mirski saltis, kaptis ŝin per siaj manoj, elverŝis tutan karafon da akvo sur ŝian vizaĝon, malbutonumis ŝian vesteton kaj forportis ŝin sur la kanapon.

Li zorgis pri ŝi tiel, kvazaŭ neniu, ekster li, havis tiun ĉi rajton.

Post nelonge ŝi fermis la okulojn. Ŝia kapo pezis, ŝi forte spiris, sed ŝia cerbo iom post iom rekonsciiĝadis.

Ŝi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la manĝaĵojn… ŝi komencis rekonadi ĉiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski’n.

Ŝia brusto ekmoviĝis, io malsaneca eltiriĝis el ĝi, iom post iom ĝi premis ŝian gorĝon… kuntiris ĝin… kaj ŝi, forte ploregante, enigis sian vizaĝon en la kanapon.

– Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke estos plej bone, se vi iomete foriros de ĉi tie. En certaj minutoj via ĉeesto kaŭzas al ŝi suferon.

Iuj ekmurmuris, aliaj indignis.

– Kaj kial do?

– Kia vi ja estas tie ĉi?

– Videble, li estas prava.

– Jes… jes… ili foriru… ĉiuj foriru… ĝis la lasta, kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski.

Restinte solaj, Mirski sidiĝis apud ŝi.

Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kuŝejo de sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi.

Li vidis la tutan teruron de ŝia sorto kaj sentis, ke li ne povus, ne entreprenus savi ŝin.

Rigardante ŝian belan talion, la dolĉan vizaĝeton, li klare komprenadis, ke ĉio ĉi tio estis destinata kiel momentaj amuziĝoj de l’homo.

Ĉiu rajtas ĝui tiun belan korpon… ĉiu povas ĝin aĉeti… kaj ŝi neniam kaj per nenio povos ĝin reaĉeti de l’mondo. Nek la pento, nek la pardono restarigus ŝiajn rajtojn super ŝi mem.

Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto.

– Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru… al mi estas malvarme.

Mirski stariĝis, fermis la fenestron, kovris ŝin per sia supra vesto kaj denove sidiĝis apud ŝi.

– Ĉu vi scias, ekparolis li al ŝi kaj volis diri "Nevena", sed li englutis la vorton… vi faros plej bone, se vi iom dormos.

– Ne… ne… mi ne volas dormi… al mi ne estas malbone. Vi pensas, ke tio ĉi estas de la biero, ke mi estas ebria… ne… mi estas trinkinta eĉ pli multe alifoje. Al mi fariĝis malbone de alia afero… de nia renkontiĝo… de tio, kion vi diris al mi… de la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron kaj mi hontas… mi hontas ne antaŭ mi mem, sed antaŭ vi. Al mi estas malagrablaj ĉiuj tiuj homoj, kiuj estis tie ĉi kun ni. Mi vin petas, ne enlasu ilin plu ĉi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili eniros, mi faros skandalon.

Li ekrigardis ŝin rekte en la okulojn.

– Kaj kion vi serĉas en tiu kompanio? demandis li preskaŭ severe.

– Ne demandu, ne demandu kion ajn… mi ne povis alie.

– Kaj kial vi forlasis vian edzon?

– Mi vin petas, eksilentu… Tie estas pli malbone ol ĉi tie. Sed mi ne povas resti plu ĉi tie… konduku min hejmen… mi sufokiĝas en ĉi tiu ĉambro.

– Vi estas malforta nun… ĉu vi povus stariĝi kaj iri ĝis la fiakro?

– Mi povos… mi apogos min je via mano kaj vi subtenos min.

Mirski helpis al ŝi stariĝi. Li surmetis la supran veston sur ŝiajn ŝultrojn, prenis ŝin sub la brako kaj ili eliris el la bierejo.

Estis jam plena nokto. La lanternoj de l’fiakro briletis proksime.

– Ĉu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj, ke estas neniu ĉirkaŭe. Mi hontus iri kun vi, ja ankaŭ vi, certe, ne decidiĝus eliri tiel kun mi, ŝi ekparolis mallaŭte.

Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston.

Sidiĝinte en la fiakro unu apud la alia – ili ambaŭ silentis, kaj Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama ŝoseo, eble per la sama fiakro, ŝi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna voĉo murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun… ĉu ne? Kaj vi… ĉu vi ne veturis ĝuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankaŭ estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?"… "Kiom da puraj kreitaĵoj vi malĉastigis en tiu ĉi mondo? Kiom da vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian iaman puran revon?"… kaj la rememoroj pri la antaŭa Nevena, kunmiksiĝante kun la nunaj cirkonstancoj, – malsanece kuntiris lian koron.

Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca… kaj samtempe li ne povis trankvile spiri apud ŝi: ŝia tuta estaĵo – la vestoj, la ĉapelo, la gantoj sur ŝia mano, okaze apogita je lia mano, la bukloj de ŝiaj haroj, kiuj malligitaj de l’vento karesis lian vizaĝon – ĉio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas nenio pura, en kiu ĉio estas aĉetita kaj ĉio vendiĝas, kaj li nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li ĉi tiun vesperon! Kiel ĝoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke li ne estas kapabla, ne povas, ne devas ŝin preni?… Kial la penso pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla… nebela… krima?… Kial en la profundo de sia animo li havis al ŝi sentojn, kiajn havas ĉiu homo al sia belulino-fratino? Kaj ĉu oni povas atenci kontraŭ sia fratino, eĉ se ŝi fariĝos publika? Kaj nun en tiu ĉi minuto li plu ne kuraĝis elmontri antaŭ ŝi siajn instinktojn, ol tiam en la salono, kiam ŝi estis ankoraŭ pura kaj senkulpa.

Ŝajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon, malpurigus ankaŭ sian tiame puran beston "mi".

La fiakro alproksimiĝadis al Sofio, kaj Mirski daŭrigis sondi en sia animo.

"Sed li povus esti ŝia edzo!… Kial ne esti amanto?…"

Kaj li sentis, ke de nun povas ŝin preni ĉiu ajn, nur ne li. Por li, ŝi estis perdita por ĉiam. Al aliaj ŝi sin fordonis por mono, aŭ pro kaprico, al li, ŝi sin fordonus por repravigi kaj revenigi la estintecon, por ke ŝi puriĝu per li kaj poste deklaru rajtojn de pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li vidis en ŝia animo tiun rompiĝon, soifon pri laŭleĝa feliĉo, kaj li sentis sin malforta por etendi al ŝi la manon.

Kristo iam haltigis levitajn ŝtonojn kontraŭ la malĉastulino – sed ankaŭ li ne prenis ŝin, sed foriris pluen… Kaj ĉu li purigis ŝin?

Nevena, ŝajne, komprenis liajn pensojn.

– Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla ĉio ĉi tio, kio okazis hodiaŭ? Vi ne dezirus min akompani ĝis la domo.

– Kiel vi vidas – mi faras la kontraŭon, li eldiris rapide kaj eksilentis.

Ili atingis la domon de Nevena.

La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris en la salonon, ŝi turnis la elektran butonon sur la muro.

Forta, akra lumo lumigis altan, grandan ĉambron, en kiu meze staris Mirski kaj apud li Nevena.

Ŝi nevole fiksrigardis lin, kvazaŭ ne kredante, ke li estas tie ĉi en ŝia domo.

Kaj Mirski denove rimarkis, ke ŝi nun estas ankoraŭ pli bela ol antaŭe.

"Dio mia!… ĉu tian sorton ŝi meritis?"

Sed ĉirkaŭrigardante ŝian ornamitan salonon – lia koro denove kuntiriĝis.

La salono estis troŝarĝita de multekostaj remburitaj mebloj: seĝoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la muroj bildoj, portretoj… kaj sennombraj multekostaj nebezonaj bagatelaĵoj. Ĉio estis droninta en floroj kaj parfumo…

"De kie ŝi povas havi ĉion ĉi tion… ŝi, filino de malriĉaj gepatroj?"

Ĵetante rigardon ĉirkaŭ si – ŝajnis al li, ke tiuj ĉi objektoj ne estas mebloj… ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de ŝia korpo… ke ĉio tie ĉi, eĉ la plej senkulpa tintilo – estas mona signo – valoro de ŝiaj karesoj.

– Sidiĝu!… kial vi ne sidiĝas, sinjoro Mirski, diris delikate Nevena. Vi ne povas prezenti al vi kiel feliĉa mi estas hodiaŭ!… Neniam… neniam mi revenis tiel hejmen.

Mirski sidiĝis.

– Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi kuŝiĝos. Vi estas tiel pala!…

– Ho, mi neniel estas dormema… ne estas al mi malbone… male, tiel bone estas al mi… mi ne povas eĉ dormeti nun.

Kaj ŝi demetis sian ĉapelon, metis ĝin sur la marmoran tableton apud la spegulo, ĵetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de l’mano reĝustigis siajn harojn kaj sidiĝis kontraŭ Mirski.

– Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja… Ĉu vi aŭdas? Mia koro turniĝas vidante vin tia, ĉar ŝajnas al mi, ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi ĉe mi.

– Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne… kaj sentis, ke li mensogas.

– Ne ŝajnigu vin… via vizaĝo vin perfidas. Vi ne povas mensogi al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion komprenis en la mondo. Mi scias ĉion… ĉion mi scias. Mi scias, ke en tiu ĉi minuto vi rapidas foriri, morgaŭ al neniu vi diros, ke vi estis tie ĉi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun ĉi domon… ĉu ne? Diru al mi la veron…

Mirski ne volis tiel kruele ŝin ofendi.

– Vi rigardas hodiaŭ tra specialaj okulvitroj ĉion, diris li, ĉi tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas ĵus, ke la mondo estas abomeninde aranĝita kaj ke ni, la homoj – ĉiuj estas senfortaj infanoj en ĝi.

– Kial vi parolas tiel? Ĉu vere estas, ke la feliĉo en la vivo ne ripetiĝas? Ĉu tio ĉi estas ebla? Kaj ĉu ĝi daŭras nur momenton kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas ĝin, kiam oni estas malsaĝa infano?

– Jes!… tiu feliĉo ne ripetiĝas!…

– Dio mia!… sed tio ĉi estas terura!… Kial en tia okazo kune kun ĝi ne malaperas ankaŭ la revo pri ĉi tio? Ne… ne… vi trograndigas. Kaj kia estas ĝi, la feliĉo, ke ĝi ne ripetiĝas? Ĉu ĝi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas ĝin renovigi?

– La feliĉo… devas esti… pura… ĉu vi aŭdas? Pura kiel la sonĝo de infano, kaj ni ambaŭ estas malpurigitaj de l’vivo.

– Sed ĉu do oni povas ĉesi ami? Ĉu vere, ĉio mortas en ni? Ne… ne… tio ĉi estas neebla… tio ĉi estas mensogo. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne… eĉ ne nova, sed io malnova – malnova, kion mi travivadis iam. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne ploris de longe… Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru… ne, ne malestimu min… nur vi ne malestimu min. La tuta mondo rezignu je mi, ĝi ĵetu koton en mian vizaĝon, mi ne timas ĉi tiun malhonoron… Mi ne hontas ilin… neniun. Mi hontas nur vian malestimon… ĝin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion… nenion volas de vi… Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam, sidiĝi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski! Nikĉjo!… Karulo… ŝi tramurmuris… kaj ŝi falis antaŭ li genuflekse. Rememoru, ke ankaŭ ci amis min iam, ke mi estis al ci kara, karega… ke ci intencis farigi min cia edzino… cia ĝis la tombo por ĉiam.

Mirski frostotremis.

– Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas agrable rememorigi tion nun… ke ci ruĝiĝas nun pro tio. Pardonu min, mi silentos… mi mem ĉesis kredi, ke ankaŭ mi estis pura iam. Kelkafoje ŝajnas al mi, ke mi naskiĝis en iu bierujo. Ofte la teruro min kaptas… mi naŭzas de mi mem, rememorante, ke ankaŭ mi estis senkulpa kiel la aliaj. Sed ĉu mi estas kulpa, Nikĉjo, ke en tiu ĉi mondo oni… la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed ĉu vere ĉio estas finita por mi en tiu ĉi mondo? Ĉu tiu ĉi, kiu ne povas esti cia edzino… ĉu ŝi ne povas fariĝi cia amatino?… amatino, sed cia… nur cia, tage, hore, momente… Ne forlasu min, Nikĉjo, permesu ankaŭ al mi almenaŭ unufoje en la vivo, ke mi mem min donu. Min tedis vendiĝadi. Nikĉjo… karulo, kial ci silentas? Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min, Nikĉjo, kiel min prenas aliaj… Pagu al mi fine…

Mirski tuta estis en fajro.

Liaj okuloj brilis – la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo daŭrigis ripetadi la samon.

Li sentis nun, ke antaŭ li staras fantomo de lia iama Nevena, tiu Nevena, pentanta pri sia malsaĝaĵo en la salono… Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue!… kaj tre multekoste.

Li aŭdis en ŝia voĉo sonojn de la antaŭa Nevena, sed la pasia kaj bela vizaĝo… ŝia mirinda talio de formiĝinta virino… formiĝinta ne de amo, sed nur de ĝuoj, malheligadis la puran figuron de l’amata Nevena.

Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraŭ, poveble, staris surgenue anstataŭ li iu alia, kaj ŝi senzorge sin fordonadis al liaj karesoj.

Kaj en ĉi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se ŝi senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, kraĉus sur sian junulecan revon kaj prenus ŝin, kiel li estis preninta aliajn virinojn. Sed en ŝia voĉo li rimarkis sincerajn tonojn, melodion de pura amo, de terura pento, kaj tio ĉi lin timigis.

Li vidis, ke ŝi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine ekdezirus ankaŭ lian amon… ŝi ekpetus ĝin.

Kaj li estus devigita ŝin savi kaj pri tio ĉi li ne havis fortojn.

Ŝin preni nur por momento kaj foriri, al li ŝajnis malhoneste. Lian momentan pasion – ŝi opinius kiel revenon de l’malnova sento, ŝi esperus liberigon – kaj li ne povus ŝin liberigi – kaj amuztrompi ŝin li opiniis malnobla.

– Nikĉjo! Nikĉjo, kial ci silentas?

– Nevena!… ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto.

Nevena klinis la kapon sur la kanapon.

– Dio mia… Dio mia… Kial? Kial? Kial ĉiu povas min havi… ĉiu… nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial? Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta – malsaĝa infano, vi postulis de mi pasiojn, kaj nun… nun, kiam en mi krom pasioj estas nenio alia, ci min rifuzas… kial?

– Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne povas. Ĉu vi komprenis, mi ne povas…

Ŝi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian sinceran peton, tian penton pri ĉio, tian soifon pri pura amo, ke li nevole ektimis.

Li vidis, ke ŝi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elviŝi la tutan malhonoron el ŝia frunto kaj ŝin levi alten – alten super la popolamaso… sed ankaŭ li estis el la sama amaso… kaj li havis eternajn prenojn-donojn kun ĝi, kaj tion, kion ĉi tiu amaso piedfrapis kaj forlasis sur la strato – li ne kuraĝis levi. Ŝi volis oferdonon de li – li ne povis akcepti tion.

Kaj en tiu ĉi minuto en li aperis sola deziro – ke li tuj foriru de ĉi tie, por ne fari iun abomenaĵon aŭ malsaĝaĵon.

– Aŭskultu, Nevena, li diris serioze, hodiaŭ ci estas tre ekscitita, mi ankaŭ – mi petas vin plej sincere kuŝiĝu, trankviliĝu, kaj morgaŭ… morgaŭ mi venos kaj ni babilos pri ĉio pli serioze kaj pli trankvile. Li stariĝis de l’kanapo kaj prenis sian ĉapon de l’seĝo.

– Kaj vi venos morgaŭ? ŝi demandis lin, fiksante la rigardon en liajn okulojn.

– Jes, mi venos, diris li decide.

Ŝi tralegis liajn pensojn.

Mirski premis ŝian manon forte, dolĉe… malfermis la pordon kaj eliris en la koridoron.

Kiam la servistino lin forkondukis al la ekstera pordo, Mirski haltis momenton.

Li aŭdis el la salono bruon – kvazaŭ falon de peza objekto – lia koro frostotremis, li tuta paliĝis kaj timeme diris al la servistino: "Kuru en la salonon!… Al la sinjorino okazis malbonaĵo"…

Kaj tre rapide, kvazaŭ el la loko de iu krimo, li ekpaŝis al la strato.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.