La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KARAVANO

Aŭtoro: Wilhelm Hauff

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA KARAVANO

Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega ebenaĵo, kie nenio vidiĝas krom sablo kaj ĉielo, jam aŭdiĝis malproksime sonoriletoj de kameloj kaj arĝentaj tintiletoj de ĉevaloj. Densa polva nubo, ĝin antaŭiranta, anoncis ĝian proksimecon; kaj ĉiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj.

Tiel montriĝis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al ĝi. Li sidis sur bela araba ĉevalo, kovrita per tigra felo; de la helruĝa rimenaĵo pendis arĝentaj sonoriletoj; kaj sur la kapo de l' ĉevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la belegeco de lia ĉevalo. Blanka turbano, riĉe brodita per oro, kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre ruĝaj; kaj je lia flanko pendis kurba riĉtenila glavo. Lia turbano, malsuprentirita survizaĝen; liaj nigraj okuloj, fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta sub hoka nazo, – ĉio ĉi tio donis al la rajdanto aspekton sovaĝan kaj maltimegan. Kiam li troviĝis proksimume kvindek paŝojn de la fronto de l' karavano, li pikis la ĉevalon, kaj post kelke da momentoj atingis la antaŭgvardion. Tiel eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraŭ li siajn lancojn, pro timo pri ia atako.

"Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel bataleme akceptas lin. "Ĉu vi kredas, ke unu sola homo atakos vian karavanon?"

La gardistoj, konfuziĝinte, relevis la lancojn; ilia estro alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras.

"Kiu estas la posedanto de ĉi tiu karavano?" demandis la rajdanto.

"Al unu sinjoro ĝi ne apartenas," respondis la alia, "sed al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj kiujn ni kondukas tra la dezerto, ĉar ofte atakadas la vojaĝantojn ĉiuspeca kanajlaro."

"Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo.

"Tio ne povas ankoraŭ fariĝi," respondis la oficiro, "ĉar ni devas antaŭeniri senhalte, kaj la komercistoj troviĝas malantaŭe, je interspaco de almenaŭ kvaronhora vojo. Sed se vi volas rajdi kun mi, ĝis ni haltos por preni la tagmezan ripozon, mi plenumos vian deziron."

La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. Tiu ĉi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la nekonatulo; li ne kuraĝis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aŭ, "Belege paŝadas via ĉevalo," li tiel provis iniciati interparoladon, "Jes, jes!" respondis ĉiam la fremdulo, mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze ripozi. Stariginte garde sian taĉmenton, la ĉefgardisto faris halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la karavano. Preterpasis tridek peze ŝarĝitaj kameloj, kiujn kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj ĉevaloj, la kvin komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, – plejparte grandaĝuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili ŝajnis tamen multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La procesion fermis arego da kameloj kaj ŝarĝoĉevaloj.

Oni starigis tendojn, ĉirkaŭ kiuj oni ronde lokis la kamelojn kaj ĉevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko. Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

"Kiun vi enirigas ĉi tien?" alparolis la plej juna komercisto la ĉefgardiston.

Antaŭ ol tiu ĉi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo estas Selim Baruĥ, kaj mi venas el Bagdado. Vojaĝante Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaŭ tri tagoj mi sekrete liberigis min. La granda Profeto aŭdigis al mi, de malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel fariĝis, ke jen mi estas ĉe vi. Permesu, ke mi vojaĝu kun vi. Vian protekton vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi riĉe rekompencos vin, ĉar mi estas nevo de la grandveziro."

La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruĥ," diris li, "estu bonvena en nia ombro! Ĝoje ni helpos vin. Sed antaŭ ĉio sidiĝu, kaj manĝu kaj trinku kun ni."

Selim Baruĥ sidiĝis ĉe la komercistoj kaj manĝis kaj trinkis kun ili. Post la manĝado, la sklavoj forigis la vazaron kaj alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn kaj rigardante, kiel ili ringiĝas kaj malvolviĝas kaj fine malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la trankvilon.

"Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen ĉe tablo, jen sur ĉevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza distraĵo. Mi sentas grandan enuon, ĉar mi estas kutiminta vidi post manĝado dancistojn aŭ aŭdi kantojn kaj muzikon. Ĉu vi scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la tempon?"

La kvar pli maljunaj komercistoj daŭrigis fumi kaj ŝajnis profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru al vi jenan proponon. Mi opinias ke, ĉe ĉiu restadejo, unu el ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus la tempon."

"Selim Baruĥ, vi diris la veron," ekkriis Aĥmet, la plej maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon."

"Mi ĝojas, ke la propono plaĉas al vi," diris Selim; "kaj por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la komencon."

La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimiĝis unu al alia kaj igis la fremdulon sidiĝi en la mezo. La sklavoj replenigis la pokalojn, denove plenŝtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume refreŝigis Selim sian voĉon per plengorĝo da sorbedo, forpuŝis de la buŝo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Aŭdu do la historion pri Kalifo Cikonio."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.