La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA KARAVANO

Aŭtoro: Wilhelm Hauff

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO

Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj, pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "Schwäbischer Dichterkreis" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras eble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭ hodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon la aŭtoro de la mondkonataj Fabeloj certe ŝuldas precipe al sia ĉarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte pri Mil kaj unu Noktoj; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj. Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, k.e. en Der Mann im Mond (la viro en la luno), verko, kiu unua alportis al li famon. Alia lia ĉefverko estas lia Lichtenstein, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en germana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kaj baziĝas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando (Württemberg).

Ankaŭ bonegajn versaĵojn Hauff postlasis al ni: veraj "Volkslieder" (popolaj kantoj) fariĝis kelkaj liaj militistaj lirikoj, k.e. Morgenrot (matenruĝo). Frutempa morto trafis la poeton en lia naskurbo en la jaro 1827.

Por konigi ankaŭ al la esperantista mondo gravan germanan verkiston, kaj por prezenti al ĉiuj karaj samideanoj novan amuzan legaĵon, espereble taŭgan por montri la absolutan sufiĉecon, ja la mirindajn kapablojn de la sola Lingvo Internacia, mi entreprenis tiun ĉi tradukon de ses el la Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malĝojos, se la lingva stilo de tiu ĉi libreto ne plaĉos; sed mia laboro ne estos vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri ĝia fideleco al la fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj ĝin juĝos sufiĉe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam mi esprimas ĉi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de The British Esperantist – kie, sub la titolo "Fabeloj," La Karavano jam aperis – pro la multaj kaj grandvaloraj konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la sekvantaj paĝoj.

J. W. Eggleton.

Haubinda (Germanujo),
la 28an de Aprilo, 1910.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.