La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Edgar Allan Poe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA BARELO DA AMONTILADO[5]

Tradukis A. Frank Milward

La mil ofendojn de Fortunato mi estis tolerinta tiel trankvile, kiel mi kapablis; sed kiam li riskis min insulti, mi ĵuris min venĝi. Vi, kiu tiel plene scias la naturon de mia animo, ne supozos, tamen, ke mi ellasis minacon. Ke fine mi estos venĝita, tio estis punkto definitive decidita – sed la definitiveco mem, per kio ĝi decidiĝis, forbaris ĉian riskon. Mi ne nur devis puni, sed ankaŭ puni senpune. Maljustaĵo estas ne rebonigita, se puno atingos al la reboniganto. Ĝi estas egale ne rebonigita, kiam la punanto malsukcesas sentigi sin kiel tio al tiu, kiu faris la maljustaĵon.

Devas esti komprenata tio, ke nek per vorto nek ago mi estis doninta al Fortunato kaŭzon por dubi mian bonvolon. Mi daŭris, kiel mi kutimis, rideti antaŭ lia vizaĝo, kaj li ne perceptis, ke la rideto nun estas je la penso pri lia oferiĝo.

Li posedis malfortan punkton – tiu ĉi Fortunato – kvankam alie li estis viro respektinda kaj eĉ timinda. Li fieris pro sia spertuleco pri vino. Malmultaj Italoj havas la veran virtuozan spiriton. Plejparte ilia entuziasmo estas alprenita por taŭgi por la tempo kaj oportuno – por praktiki trompon al la britaj kaj aŭstraj milionuloj. Pri la pentrarto kaj gemarto Fortunato, same kiel siaj samlandanoj, estis ĉarlatano – sed pri tiu afero, malnovaj vinoj, li estis sincera. En tio, mi ne diferencis de li esence, mi mem estis sperta pri la italaj vinbero-rikoltoj, kaj aĉetis grande, kiam ajn mi povis.

Ĉirkaŭ krepusko, unu tagon dum la plej alta frenezo de la karnavala sezono, mi renkontis mian amikon. Li alparolis min per troa varmeco, ĉar li multon estis trinkinta. Li portis ŝercistan veston. Li havis malvastan partstrekitan vestaĵon, kaj lia kapo kovriĝis per konusa ĉapo kun tintiloj. Mi tiom ĝojis vidi lin, ke mi pensis, ke mi neniam finos premegi al li la manon.

Mi diris al li: „Kara Fortunato mia, bonsanĉe mi renkontas vin. Kiel rimarkinde sana vi aspektas hodiaŭ! Sed mi estas ricevinta barelon da io, kio pretendas esti amontilado, kaj mi dubas.“

„Kio?“ li diris, „amontilado? Barelon? Neeble! kaj ĝuste meze de la karnavalo!“

„Mi mem dubas“, mi respondis, „kaj mi sufiĉe estis malsaĝa pagi la plenan amontiladan prezon, ne konsultinte vin pri l’ afero. Vi ne estis trovebla, kaj mi timis perdi bonŝancon.“

„Amontilado!“ – „Mi sentas dubojn.“

„Amontilado!“ – „Kaj mi devas kontentigi min.“

„Amontilado!“

„Ĉar vi estas okupita, mi iras nun al Lukesio. Se iu posedas kritikpovon, tiu estas li. Li diros al mi –“

„Lukesio ne povas distingi amontiladon de ŝereo.“

„Kaj tamen, iuj malsaĝuloj pretendas, ke lia gusto egalas al la via.“

„Venu! Ni iru.“

„Kien?“

„Al viaj keloj.“

„Mia amiko, ne; mi ne intencas altrudiĝi sur vian bonkorecon. Mi vidas, ke vi iras al rendevuo. Lukesio –“

„Mi iras al neniu rendevuo; venu!“

„Amiko mia, ne; ne gravis la rendevuo, sed gravas la severa malvarmumo, pro kio mi vidas, ke vi suferas. La keloj estas netolereble malsekaj. Ili estas inkrustitaj per nitro.“

„Ni iru, malgraŭ tio. La malvarmumo estas nura neniaĵo. Amontilado! Oni estas trompinta vin. Kaj koncerne Lukesion, li ne povas distingi ŝereon de amontilado.“

Tiel parolante, Fortunato prenis mian brakon.

Surmetante maskon el nigra silko, kaj tirante preme ĉirkaŭ mia korpo mantelon, mi lasis lin rapidigi min al mia palaco.

Estis nenia servisto hejme; ili estis forkurintaj por gajiĝi pro honoro de la tago. Mi estis dirinta al ili, ke mi ne revenos ĝis la mateno proksima, kaj ordoninta severe, ke ili ne moviĝu el la domo. Tiuj ĉi ordonoj sufiĉis, mi sciis, certigi la tujan malaperon de ĉiuj, kiam mi turnis al ili mian dorson.

Mi prenis el la ingoj du torĉojn, kaj donante unu al Fortunato, riverencante kondukis lin tra kelkaj ĉambraroj al la arkaĵo, kiu enlasis nin en la kelaron. Mi pasis malsupren laŭ longa serpenta ŝtuparo, petante lin, ke li atentu dum li sekvas. Ni atingis fine la fundon de la ŝtuparo, kaj kune staris sur la malseka tero de la katakomboj de la Montresoroj.

La irmaniero de mia amiko estis ŝancelema, kaj la tintiloj sur lia ĉapo tintis dum li paŝis.

„La barelo?“ li diris.

„Ĝi kuŝas pli malproksime“, mi diris, „sed observu la blankan kvazaŭ-teksaĵon, kiu brilas sur la muroj de la kavernoj.“

Li turniĝis al mi, kaj rigardis min per du filmaj okuloj, kiuj enhavis malsekon pro ebrieco.

„Ĉu nitro?“ li demandis fine.

„Nitro“, mi respondis, „kiel longe vi estas suferinta pro tiu tuso?“

„Uh! uh! uh! – uh! uh! uh! – uh! uh! uh! – uh! uh! uh! – uh! uh! uh!“

Mia kompatinda amiko tute ne povis respondi dum multaj minutoj.

„Ĝi estas nenio“, li diris fine.

„Venu“, mi diris decideme, „ni reiru; via sano tre valoras. Vi estas riĉa, respektata, admirata, amata; vi estas feliĉa, kiel iam mi estis. Vi estas viro kies manko sentiĝus. Pri mi ne gravas. Ni reiru; vi certe malsaniĝos, kaj mi ne povas respondi tion. Krome, ekzistas Lukesio –“

„Sufiĉe!“ li diris, „tiu ĉi tuso estas nura neniaĵo; ĝi ne mortigos min. Mi ne mortos pro tuso.“

„Vere – vere“, mi respondis, „kaj efektive mi ne intencis timigi vin nenecese; sed vi devus uzi ĉiun taŭgan singardon. Trinko da tiu ĉi medoko[6] defendos nin kontraŭ la malseko.“

Tiam mi rompis la kolon al botelo, kiun mi tiris el longa vico da samaĵoj kuŝantaj sur la tero.

„Trinku“, mi diris, prezentante al li la vinon.

Li levis ĝin al siaj lipoj kun ridetaĉo. Li paŭzis kaj balancis la kapon al mi familiare, dum liaj tintiloj tintis.

„Mi trinkas“, li diris, „al la enterigitoj, kiuj ripozas ĉirkaŭ ni.“

„Kaj mi al via longa vivo.“

Li denove prenis mian brakon, kaj ni antaŭeniris.

„Tiuj keloj“, li diris, „estas vastaj!“

„La Montresoroj“, mi respondis, „estis granda kaj multnombra familio.“ – „Mi forgesis vian blazonon.“

„Grandega homa piedo ora, en kampo lazura; la piedo subpremas serpenton furiozan, kies dentoj estas enfiksitaj en la kalkano.“ – „Kaj la moto?“

„Nemo me impune lacessit.“ (Neniu min senpune incitas.)

„Bone!“ li diris.

La vino briletis en liaj okuloj, kaj la tintiloj tintis. Mia imago varmiĝis pro la medoko. Ni estis pasintaj inter muroj el amasigitaj ostoj, kun bareloj kaj barelegoj intermiksitaj, en la plej internajn lokojn de la katakomboj. Mi denove paŭzis, kaj tiun ĉi fojon prove ekprenis Fortunaton je la brako, super la kubuto.

„La nitro“, mi diris, „vidu kiel ĝi pliiĝas. Ĝi pendas kiel musko de la keloj. Ni staras sub la riverlito. La gutoj da malseko fluetas sur la ostojn. Venu, ni reiru antaŭ ol tromalfruiĝas. Via tuso –“

„Ĝi estas neniaĵo“, li diris, „ni antaŭeniru! Sed unue, alia trinko de la medoko!“

Mi rompis kaj donis al li botelon da De Grâve. Li ĝin malplenigis dum unu spiro. Liaj okuloj ekbrilis per sovaĝa lumo. Li ridis, kaj ĵetis supren la botelon per gesto, kiun mi ne komprenis.

Mi lin rigardis mirante. Li ripetis la movon – groteskan movon.

„Vi ne komprenas?“ li diris. – „Mi, ne“, mi respondis.

„Do, vi ne estas el la frataro?“ – „Kiel?“

„Vi ne estas el la framasonoj?“ – „Jes, jes“, mi diris, „jes, jes.“

„Vi? neeble! Framasono?“ – „Framasono“, mi respondis.

„Donu signon.“ – „Jen ĝi“, mi respondis, eltirante trulon[7] el sub la faldoj de mia mantelo.

„Vi ŝercas“, li ekkriis, saltante kelkajn paŝojn posten, „sed ni iru al la amontilado.“

„Konsentite“, mi diris, remetante la ilon sub la mantelon, kaj ree prezentante al li mian brakon. Li apogis sin sur ĝi peze; ni rekomencis nian promenon por serĉi la amontiladon. Ni trapasis aron da malaltaj arkaĵoj, malsupreniris, pasis pluen, kaj, denove malsuprenirante, alvenis en profundan kripton, en kiu la malpureco de la aero igis niajn torĉojn plivole subbruli ol flami.

Ĉe la plej malproksima fino de la kripto aperis alia, malpli vasta. Ĝiaj muroj estis interne kovritaj per homaj restaĵoj, amasigitaj ĝis la volbo super ni, laŭ la metodo en la grandaj katakomboj de Parizo. Tri flankoj de tiu ĉi interna kripto troviĝis ornamitaj tiumaniere. De la kvara la ostoj estis deĵetitaj, kaj kuŝis mikse sur la tero, formante ĉe unu loko amason iom grandan. Interne de la muro tiel malkovrita pro la delokiĝo de la ostoj, ni vidis pli internan alkovon, profundan je ĉirkaŭ kvar futoj, larĝan je tri, kaj altan je ses ĝis sep. Ĝi ŝajnis esti konstruita por neniu speciala utilo, sed formis nure la interspacon inter du el la kolosaj subteniloj de la plafono de la katakomboj, kaj estis enfermita malantaŭe per unu el iliaj ĉirkaŭlimigantaj muroj el solida granito.

Senfrukte Fortunato, levante sian nebulan torĉon, penis spioni en la profundon de la alkovo. Ĝian finon la malvigla lumo ne ebligis al ni vidi.

„Antaŭen“, mi diris, „tie ĉi kuŝas la amontilado. Kaj pri Lukesio –“

„Li estas malklerulo“, interrompe diris mia amiko, paŝante malfirme antaŭen, dum mi sekvis rekte post liaj kalkanoj. Post unu momento li estis atinginta al la fino de la niĉo, kaj, trovante pluan antaŭeniron malhelpata de la roko, staradis stulte konfuzegita. Pluan momenton, kaj mi estis kateninta lin al la granito. En ĝia surfaco troviĝis du feraj najlkrampoj, malproksimaj je ĉirkaŭ du futoj unu de la alia, horizonte. De unu el tiuj ĉi dependis mallonga ĉeno, de la alia pendseruro. Ĵetante la ĉenerojn ĉirkaŭ lia talio, estis la laboro de nemultaj sekundoj fiksi ĝin. Li estis tro konsternita rezisti min. Eltirante la ŝlosilon, mi paŝis posten el la alkovo.

„Pasigu vian manon“, mi diris, „trans la muron. Vi ne povas ne senti la nitron. Efektive ĝi estas tre malseka. Unu fojon ankoraŭ lasu min petegi, ke ni revenu. Ne? Do, mi devas nepre forlasi vin. Sed unue, mi devas fari por vi ĉiun etan servon, kiun mi kapablas“.

„La amontilado?“ ekdiris mia amiko, ne ankoraŭ veninte el sia mirego. – „Certe“, mi respondis, „la amontilado“.

Dirante tiujn vortojn, mi klopodis ĉe la amaso da ostoj, pri kiuj antaŭe mi parolis. Ĵetante ilin flanken, mi baldaŭ malkovris kvanton da konstrua ŝtono kaj mortero. Per tiuj materialoj, kaj per helpo de mia trulo, mi komencis vigle murenfermi la enirejon de la niĉo.

Apenaŭ mi estis masoninta la unuan vicon de la ŝtonoj, kiam mi rimarkis, ke la ebrieco de Fortunato grandamezure estas foriĝinta. La plej fruan ideon mi ricevis pri tio per mallaŭta ĝema krio el la profundo de la alkovo. Ĝi ne estis la krio de ebriulo. Okazis poste longa kaj obstina silento. Mi masonis la duan vicon, kaj la trian, kaj la kvaran; kaj tiam mi aŭdis furiozan vibrigadon de la ĉeno. La bruo daŭris kelkajn minutojn, dum kiuj, por ke mi povu aŭskulti ĝin kun pli da kontento, mi ĉesis labori kaj sidiĝis sur la ostojn. Kiam fine la tintego ĉesis, mi reprenis la trulon kaj finis neinterrompite la kvinan, la sesan kaj la sepan vicojn. La muro nun estis preskaŭ je la nivelo de mia brusto. Mi denove paŭzis, kaj, tenante la torĉojn trans la masonaĵon, ĵetis kelkajn malfortajn radiojn sur la figuron interne.

Serio da laŭtaj kaj akraj kriegoj, krevante subite de la gorĝo de la katenita formo, ŝajnis ŝovi min malantaŭen fortege. Dum mallonga momento mi hezitis – mi tremis. Elingigante mian rapiron, mi komencis serĉi per ĝi ĉirkaŭ la alkovo; sed pripenso dum minuto min recertigis. Mi metis la manon sur la solidan strukturon de la katakomboj, kaj min sentis kontentigita. Mi realproksimiĝis al la muro. Mi respondis al la ekkrioj de li, kiu bruegis. Mi resonis – mi helpis – mi superis ilin kvante kaj forte. Mi faris tion, kaj la krianto silentiĝis.

Estis nun noktmezo, kaj mia tasko estis finiĝanta. Mi estis farinta la okan, la naŭan kaj la dekan vicojn. Mi estis fininta parton el la lasta, la dekunua; restis nur unu ŝtono por esti enmetata kaj enmorterata. Mi baraktis kun ĝia pezo; mi metis ĝin parte en la deziratan pozicion. Sed nun venis el la niĉo mallaŭta rido, kiu rektigis la harojn sur mia kapo. Ĝi sekviĝis per malĝoja voĉo, kiun mi malfacile rekonis kiel tiu de la nobela Fortunato. La voĉo diris:

„Ha! ha! ha! – hi! hi! – treege bona ŝerco – treege bona. Ni havos multajn gajajn ridojn pri ĝi ĉe la palaco. Hi! hi! hi! – kun nia vino – hi! hi! hi!“

„La amontilado!“ mi diris.

„Hi! hi! hi! – hi! hi! hi! – jes, la amontilado. Sed ĉu ne iĝas malfrue? Ĉu ili ne atendos nin ĉe la palaco, la sinjorino Fortunato kaj la ceteroj? Ni foriru“. – „Jes“, mi diris, „ni foriru“.

„Pro la amo de Dio, Montresoro!“ – „Jes“, mi diris, „pro la amo de Dio!“

Sed mi aŭskultis senfrukte por respondo al tiuj ĉi vortoj. Mi senpacienciĝis. Mi vokis laŭte:

„Fortunato!“ – Nenia respondo. Mi denove vokis:

„Fortunato!“ – Ankoraŭ nenia respondo. Mi enpuŝis la torĉon tra la restanta truo, kaj ĝin lasis fali internen. Venis responde nur tinto de la tintiloj. Mia koro naŭziĝis – pro la malsekeco de la katakomboj. Mi rapidis fini mian laboron. Mi perfortis la lastan ŝtonon en ĝian pozicion, mi enmorteris ĝin. Kontraŭ la nova masonaĵo mi amasigis la malnovan remparton el ostoj. Dum duona jarcento neniu mortemulo estas tuŝinta ilin.

In pace requiescat!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.