La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ALASKA STAFETO
KAPTITOJ DE LA GLACIROKOJ

Aŭtoro: František Omelka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
Antaŭparolo

La Alaska Stafeto
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11

Kaptitoj de la Glacirokoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Ĉapitro 9. La verdikto

La blanka ĉambro de la malsanulejo en Interlaken dronis en inundo de sunradioj.

Kelkaj pacientoj legis ĵurnalojn, aliaj kune duonlaŭte interbabilis.

La kuracisto staris apud la lito, super kiu pendis tabuleto kun la surskribo:

MARCEL PAYEN, 33 – jara.

"Ĉu li ankoraŭ ne rekonsciiĝis?" li demandis la flegistinon.

"Ne, sinjoro Doktoro."

"Ĝis li vekiĝos, li devos havi absolutan kvieton."

"Jes, sinjoro doktoro."

Kiam vesperiĝis, li fine malfermis la okulojn. Li kuŝis en la malsanulejo jam la trian tagon. Elartikigita maleolo, cerbo – skuo, elĉerpiĝo. Vundo en la vizaĝo.

Flegistino donis al li teon. Li trinkis avide, senvorte. Poste li fermis la okulojn kaj dormis denove tutan nokton.

Li matene vekiĝis la unua el la pacientoj en la ĉambro.

Kie li estas? Kio okazis al li?

Li rememoris. En la kapo estis morta silento. Silento kaj malpleno.

Li sidiĝis sur la lito. Li rigardis sian tabuleton. Marcel Payen?

Li frotis la okulojn. Do kio estas? Ĉu li vivas?

Poste li turniĝis.

"Sinjoro Payen!" aŭdiĝis apud li.

La bandaĝita nazo, arĝentaj haroj, ridema vizaĝo.

"Sinjoro generalo!"

"Silentu! Ne tiom laŭte!" admonis lin generalo Gibson. "La flegistino koleros!"

Kaj jam estis ĉi tie la ceteraj pasaĝeroj, kiuj povis piediri. Ili ĉirkaŭstaris Payen, premis al li la manojn.

"Kiamaniere vi ĉi tien… kaj precipe, kiamaniere mi venis en la malsanulejon?"

Generalo Gibson al li ĉion mallonge klarigis.

La grupo de "Sav – sindikato de svisaj alpinistoj", kiu konsistis el dudek viroj, havis la taskon serĉi la perditojn en la Bern – Alpoj en la ĉirkaŭaĵo de Interlaken. Survoje ĝi aŭdis help – vokon. Ĝi iris laŭ la voĉo, ekvidis la truon kaj trovis tie Payen. Puŝbatitan, sangantan, duonfrostigitan. Ili eltiris lin sur la surfacon kaj dividiĝis. Kvar viroj transportis Payen en Interlaken – on, la resto iris laŭ liaj freŝaj postsignoj. Kun la ekspedicio iris ankaŭ la kuracisto. Li flegis sur la loko la vunditojn kaj tuj oni ekvojaĝis reen. Ili devis marŝi ankaŭ dumnokte, ĉar la vundoj de iuj pacientoj bezonis tujan intervenon.

"Se oni venus nur unu tagon pli malfrue, kelkaj el ni jam ne vivus," finis sian klarigon Generalo Gibson. "Almenaŭ tute certe ne mi. Mi jam ricevis tiom da injektoj!"

Dum lia rakontado Marcel Payen tute rekonsciiĝis.

Subite li rapide leviĝis:

"Amikoj… kiun daton ni havas hodiaŭ?"

"Dudekkvaran de novembro."

Payen renversiĝis sur la kusenon kaj senvorte rigardis al la plafono.

"Sinjoro Payen, kio okazis al vi?" ili demandis kompate.

"Daŭmal….!" li elspiris peze.

"Trankviliĝu," diris Generalo Gibson. "Jen mi havas la hieraŭan Paris Soir. Ĉi tie estas ankaŭ la artikolo pri la proceso kun sinjoro Daŭmal. Mi tralegos ĝin al vi."

"Ne, ne, dankon… mi mem!"

Payen prenis la ĵurnalon kaj legis:

"Aparta komuniko de Paris Soir! SENSACIA TURNIGHO EN LA PROCESO KUN DAUMAL! La atestanto Marcel Payen vivas! La proceso prokrastita ĝis alveno de la ĉefatestanto!"

Marcel Payen apenaŭ finlegis tiun ĉi komunikon kaj fermis la okulojn. Li ne povis legi pro emocio.

Nur post kelkaj momentoj li demandis:

"Kaj kiamaniere ili eksciis tion, sinjoro Generalo?"

"Ni aranĝis la aferon tuj post alveno en la malsanulejo."

"Mi dankas vin, amikoj. Kaj vin, sinjoro Generalo, mi devas danki aparte… pro tiu biskvito."

"Nu… vi al mi pro la biskvito, mi al vi pro la vivo. Mi opinias, ke vi malgajnas, Payen!"

* * *

La elartikigita maleolo estis jam en ordo. La laciĝo iom post iom malaperis.

"Post kelkaj tagoj ni liberlasos vin," diris la kuracisto dum la vizito. "Kaj vi ceteraj povas esti ankaŭ kontentaj."

"Kaj la piloto?" ili demandis.

"Liaj vundoj estas pli gravaj," respondis la kuracisto, "sed danĝero jam ne estas."

Alproksimiĝis la tempo de la vizitoj. Sinjorino Gibson, la stevardino, Bakker, la radiotelegrafisto Bernier. Bukedoj kaj ridetoj…

"Mi adoras la aviadilojn kaj – mi ne timas ilin!" komencis gaje la nederlanda komercisto.

"Kiel tio estas ebla, sinjoro Bakker?" ridis Payen.

"Mi pensas tute logike," interrompis lin Bakker. "Post tia frakasiĝo ni povus atendi, ke ni estos absolute pereigitaj. Sed ni restas tutaj. El tio ni povas fari nur konkludon: ke la plej grandan malbonon ni jam travivis."

"Kaj kion vi diras al la – morto?"

"Oni diras, ke la morto mem ne estas tiom malbona. La plej malbona estas laŭdire la mortado – kaj tion ni jam travivis. Brrr! Kiam mi rememoras, kiel mi balanciĝis en tiu neĝblovaĵo!"

Post kelkaj tagoj ili disveturis. Ili interŝanĝis reciproke adresojn kaj promesis al si, ke ili korespondos kune. Tiuj kelkaj tagoj sur la glaciroko neniam malaperos el ilia memoro.

* * *

Kiam venis Marcel Payen al la juĝistaro kiel atestanto, la juĝhalo estis plenplenigita.

Dum lia eldiro la homoj preskaŭ ne spiris. Ĉiuj sciis, kion li faris por savi amikon.

"Tio ja estas eldiro tiom grava," diris la prezidanto de la juĝistaro "ke la proceson kontraŭ la akuzito ni povas tuj fini. Sed permesu al mi ankoraŭ unu demandon. Se vi forbruligis la originalon, poste estas klare, ke iu faris fotografajn kopiojn. Kiu?"

"Ĉi tiun demandon povas respondi mi," anoncis la defendanto de Daŭmal. "Nome la nova atestanto, kies allason mi petas."

La juĝistaro plenumis lian peton.

La defendanto mansignis al juĝeja servisto. Tiu malfermis pordon kaj en la jugĥalon venis germana oficiro. Ia kaptito.

"Ĉu vi scias, kial vi estas vokita?"

"Jes, sinjoro prezidanto," aŭdiĝis pura franca lingvo.

La oficiro estis ano de spion – servo apud la germana general – stabo. Kiam la planoj de Daŭmal estis ĉe la ministerio, li sukcesis subaĉeti influan oficiston, kiu ebligis al li fotografi ilin….

Liberiga verdikto estis eldirita la saman posttagmezon.

Unu horon poste kuris tra la stratoj gazetvendistoj kaj kriis:

"Paris Soir! La proceso kontraŭ Jean Daŭmal finita! Jugĥalo ĝojkrias post eldiro de la verdikto! La atestanto Marcel Payen salutata de la publiko! Paris Soir! Paris Soir!"

La ĵurnalo alportis fotografaĵon de Jean Daŭmal kaj Marcel Payen, kiam ili forlasis la jugĥalon. Kvankam estis tiom da aferoj, pri kiuj oni povus paroli, ambaŭ amikoj silentis.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.