La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALASKA STAFETO
KAPTITOJ DE LA GLACIROKOJ

Aŭtoro: František Omelka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
Antaŭparolo

La Alaska Stafeto
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11

Kaptitoj de la Glacirokoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Ĉapitro 3. Propono

Doktoro Welĉ iris al la fenestro kaj fikse rigardis en la malluman nokton. Liaj fingroj maltrankvile tamburetis sur la fenestrotabulon. El lia pala vizaĝo oni povis scii, kiel febre li ion pripensas.

Komuniku, kion pri ĝi.

Kiel kruela ĝi estas kaj kompatinda samtempe! Je distanco de kelkcent kilometroj kuŝas la paketo, kiu por ilia urbo signifas vivon. Se oni ne alveturigos ĝin ĝustatempe, dekoj da homoj – infanoj kaj plenkreskuloj – senpove pereos. Kaj li vizitados unu pacienton post la alia, li rigardos en iliajn brilantajn okulojn, li donados al ili injektojn, kies efiko rapide malaperos, kaj je ĉiuj demandoj li devos nur levi la ŝultrojn kaj per rompita voĉo respondi:

"Sed jes… estas sufiĉe da sero… kompreneble… ĝi estas en Nenana. Kion pri ĝi?"

Por kio estas ĉiuj eltrovaĵoj de la moderna tekniko, se ili ne povas helpi tie, kie temas pri savo de homaj vivoj? Por kio estas aŭtomobiloj en tiu ĉi terura lando? Por kio estas la aeroplanoj meze de polusa vintro?

Kaj en liajn pensojn komencis ŝteliĝi io kiel amara riproĉo. Kial li loĝiĝis en tiu ĉi lando forgesita de Dio kaj homoj, en tiu ĉi mizera urbo, kiu estas la lasta civilizita loko sur la amerika kontinento. Kiel facilan kaj komfortan vivon havas homoj vivantaj en la sudo! Tie sufiĉus nur voki per la telefono kaj post kelkaj horoj estus la sero en la manoj de la kuracisto. Kaj ĉi tie….?

Sed subite li rekonsciiĝis. Li ekhontis pri tiu ĉi momenta malforteco. Ne, ne – la vera viro ne parolas tiamaniere. Plendi povas nur malbravuloj. Riproĉi la sorton pro ĝiaj malfavoro kaj malico povas nur homoj de etaj koroj. La vera viro ektimas neniun malhelpaĵon. Kaj ju pli da ili li – renkontos survoje, des pli kuraĝe li ekmarŝas, li batalas kaj venkas!

Li forpaŝis de la fenestro kaj lia rigardo glitis al la biblioteko. Li malfermis la tirkeston kun geografiaj libroj kaj momenton li serĉis ion en ĝi, sed sensukcese.

"Silvio, ĉu vi prenis de ĉi tie landkartaron?"

"Mi havas ĝin, patro," diris Georgo.

"Ho – vi ankoraŭ maldormas? Iru jam dormi, kaj ankaŭ vi, Silvio!"

"Kaj kion vi respondos al ili?" demandis sinjorino Welĉ, kiu intertempe tralegis la telegramon kaj nun kune kun Georgo studis landkarton de Alasko.

"Mi ankoraŭ ne scias," respondis la kuracisto. "Sed mi devas solvi la problemon, kaj tuj. Permesu, Georgo!"

Li ja konis detale la landkarton de Alasko, sed li tamen volis plivigligi la memoron per rigardo en la landkartaron.

Momenton li atente rigardis la cirkletojn, kiuj indikis la urbojn kaj vilaĝojn situantajn inter Nome kaj Nenana. Poste li prenis la cirkelon kaj liniilon kaj mezuris distancojn inter la unuopaj lokoj. Sed li ne povis solvi la problemon kiel ajn; senĉese li skuis la kapon.

"Ĉu ne estus eble aranĝi iun ekspedicion el Nome, kiu veturu tien?" ekhavis ideon sinjorino Welĉ. "Eble ni trovus kelkajn virojn, kiuj provus tion."

"Neeble! Ke ni trovus tiajn virojn, pri tio mi ne dubas. Sed kiel longe daŭrus la veturo? Kaj dume… kiom da homoj mortus!"

"Au… se oni forsendus el Nenana la motor – sledon!" ekbrilis la okuloj de Georgo.

La kuracisto ekridis kaj karesis la filon per amplena rigardo.

"Vi ja ankoraŭ ne scias, Georgo, kio estas Alasko. Jes, se ĝi estus bela ebenaĵo, sur kiu troviĝus neniu malhelpaĵo – kial ne? La motor – sledo certe estus ĉi tie plej baldaŭ. Sed ĉu vi povas imagi al vi, kio atendas la veturanton en tiuj ĉi dezertaj kaj perfidaj regionoj? Se ne estas eble uzi la aeroplanon, tiam restas nur unu komunikilo. Kaj tio estas – "

"La hunda kunjungaĵo!" interrompis lin Georgo.

"Jes. Kaj tiu, kiu gvidos ĝin, devos havi nervojn kiel el ŝtalo, okulojn viglajn kiel ĉe falko, li devos esti elasta kiel ligno kaj rapidmova kiel cervo. Kaj li devos tre bone koni la regionon, ĉar alie li certe vojeraros kaj pereos."

Ĉiuj eksilentis. En la ĉambro regis premanta silento. Nur la pendolo de la horloĝo en egalaj intervaloj forkalkulis la sekundojn, kiuj rapide ŝanĝiĝis en minutojn, el kiuj ĉiu rememorigis al ili la krudan realon.

Georgo suprenlevis la kapon kaj rigardis al la patro. Li vidis lian zorgoplenan vizaĝon, lacajn okulojn – kaj subite li eksentis tiom da kompato pri la patro, ke li ne povis resti sur unu loko. Li leviĝis kaj iris tra la ĉambro tien kaj reen. Ĉu estas vere nenia helpo? La malbenita paketo! Ĝi restos en Nenana – kaj poste iu ankoraŭ povos riproĉi la patron, ke li ne scipovis aranĝi la transporton!

Pri la transporto entute eĉ ne temas. Ja ekspedicion, kiun proponis la patrino, oni povus forsendi rekte el Nenana – oni ja ŝparus unu vojon. Sed grava estas rapideco kaj tempo! Kio helpus al la patro, se li ricevus la seron nur post unu monato! Nun estas necese agi rapide. Kun la paketo oni devas veturi kiel en vetveturo, kaj – se necese – transdonadi ĝin unu al la alia, sen ia paŭzo, sen ia ripozo, tiel, kiel ili faris antaŭ nelonge en gimnastika horo – kaj tiumomente Georgo subite haltis.

Li saltis al la patro, pendigis sin ĉirkaŭ lia kolo kaj ĝoje ekkriis:

"Paĉjo, mi jam scias…!"

"Kion?"

"Mi scias, kion ni faros kun la paketo! Bonege! Bonege! Ĝi certe sukcesos!"

"Do – kion?" la patro ne komprenis.

Ankaŭ la patrino scivole rigardis la knabon, kies vizaĝo radiis pro ĝojo.

"Ili aranĝu stafeton!" ekkriis Georgo kaj triumfe rigardis la surprizitajn gepatrojn.

"Stafeton? Kiel?"

"Nu, rigardu!" Georgo montris la landkarton kaj vigle klarigis sian ideon: "Unu kunjungaĵo veturos el Nenana, ĉu ne. Ĝi alveturos al Tolovana kaj tie atendos alia viro kun nova kunjungaĵo. La tria estos en Hot Springs, la kvara denove aliloke – mallonge dirite ĉie, kie survoje el Nenana kun ni ekzistas telefona komunikiĝo. Ĝi estas stafet – veturo en granda mezuro – faru tion, paĉjo!"

Doktoro Welĉ subite plivigliĝis. Ĉiu laciĝo estis for. Unue li ĵetis longan rigardon al sia edzino. Poste li rapide leviĝis, ĉirkaŭbrakis la filon kaj kisis lin.

"Jen, Georgo… tion oni nomas – doni konsilon ĝustatempe. Do, stafeto… Ke mi ne ekhavis tuj la saman ideon! Ĝi ja estas vere la sola ebleco…."

Li surmetis la peltmantelon.

"Kien vi iros?" demandis sinjorino Welĉ.

"Al la poŝtoficejo. Mi devas sciigi ilin pri mia decido."

"Sed ĉu ne estus eble fari tion morgaŭ matene? Denove vi ne dormos."

"Nenio alia restas. Morgaŭ matene ĉiuj lokoj devos esti sciigitaj, pri kio temas."

"Ĉu ĝi sukcesos, paĉjo?" ĝojkriis Georgo.

"Certe! Mi kredas, ke ni trovos la homojn, kiuj konas sian devon. Kaj se ĝi sukcesos, ni estos savitaj!"

La horloĝo jam antaŭ longe finbatis noktomezon, kiam la kuracisto ekiris al la poŝto. Sed li iris facile, kvazaŭ li ne estus travivinta tagon plenan de tumulto, laboro kaj zorgoj.

Smith maldormis.

"Mi supozis, ke vi venos ankoraŭ dumnokte, sinjoro doktoro," li bonvenigis la malfruan vizitanton.

"Nevolonte mi ĝenas vin, sinjoro Smith, sed – "

"Nenia ĝeno! Mi faros kompleze ĉion por havi la seron ĉi tie kiel eble plej baldaŭ. Kompreneble, se tio estos nepre ebla."

"Ĝi sukcesos, sinjoro Smith, ĝi certe sukcesos," diris la kuracisto ĝojplene.

Kaj post duonhoro flugis en ĉiujn pli grandajn lokojn inter Nome kaj Nenana la alarmanta alvoko:

"Aranĝu stafeton, kiu alveturigos la seron en minacitan Nome. La raporton pri la aliĝintaj viroj sendu tuj al Nome kaj al Nenana. Doktoro Welĉ."

Kiam la kuracisto forlasis la poŝtoficejon, ĉirkaŭis lin la nepenetrebla mallumo. Ĝi estis la mallumo, el kiu grimacas la morto. Sed nun li jam ne timis ĝin.

Ĉu venkos la vivo?

Vere, malfacile respondi, kiam la decida lukto ankoraŭ ne komenciĝis. Sed sufiĉas, ke estis donita ordono al la atako. Jam en ĝi estas la vivo kaj la forto.

Kaj sur la vizaĝo de doktoro Welĉ aperis esprimo de firma decidemo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.