La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


TRI NOVELOJ

Aŭtoro: Nathaniel Hawthorne

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

JUNA BONULO BRAŬNO

Juna Bonulo Braŭno eldomiĝis en la straton de vilaĝo Salemo ĉirkaŭ la krepuska horo. Tamen li paŭzis, post transiri la sojlon, kaj turnis la kapon malantaŭen por interŝanĝi ĝisrevidan kison kun sia juna edzino. Kaj Fidulino, kiel tiulasta taŭge nomiĝis, eligis sian belan kapon en la straton, lasante la venton ludi en la rozkoloraj rubandoj de ŝia ĉapo dum ŝi alvokis Bonulon Braŭnon.

"Karega karulo," ŝi flustris, mallaŭte kaj iom malĝoje, kiam ŝiaj lipoj alproksimiĝis lian orelon, "mi petegas ke vi prokrastu vian vojaĝon ĝis la leviĝo de la suno kaj dormu hodiaŭnokte en via propra lito. Virinon solan tiel ĝenas sonĝoj kaj pensadoj ke foje ŝi timas eĉ sin. Bonvolu lanti kun mi ĉi-nokte, kara edzo, el ĉiuj noktoj de la jaro."

"Mia amo kaj mia fido," respondis juna Bonulo Braŭno, "el ĉiuj noktoj de la jaro ĉi-tiun nokton mi devas lanti for de vi. Mian vojaĝon, kiel vi ĝin nomas, foriran kaj revenan, mi devas plenumi inter la nuna horo kaj la sunleviĝo. Ho, mia dolĉa, bela edzino de nur tri monatoj, ĉu vi povas jam dubi pri mi?"

"Tial Dio benu vin!" diris Fidulino kun la rozkoloraj rubandoj. "Kaj vi trovu ĉion en bonfarta stato kiam vi revenos!"

"Tiel estu!" ekkriis Bonulo Braŭno. "Recitu viajn preĝojn, kara Fidulino, kaj enlitiĝu je la krepusko. Tiel nenia ĝeno vin atingos."

Tial ili disapartiĝis kaj la junulo sekvis sian vojon ĝis kiam, preta ĉirkaŭiri la angulon de la kunvendomo, li rigardis malantaŭen kaj vidis la kapon de Fidulino, lin daŭre postspektanta kun malĝoja mieno, malgraŭ la rozkoloraj rubandoj.

"Kompatinda Fidulineto," li pensis, ĉar lia koro suferis. "Kia mizerulo mi estas, postlasante ŝin por entrepreni tian taskon! Aldone, ŝi parolas pri sonĝoj. Ŝajnis al mi, dum ŝi parolis, ke ĝeno elmontriĝis en ŝia vizaĝo, kvazaŭ sonĝo jam avertis ŝin pri kiuspeca laboro mi devas plenumi ĉi-nokte. Sed ne, ne. Mortigus ŝin ekpensi pri tio. Nu, ŝi estas benita surtera anĝelino kaj post tiu-ĉi ununura nokto mi alkroĉiĝos al ŝiaj jupoj kaj ŝin postsekvos ĝis Paradizo."

Farinte tiun bonegan promeson pri la estonteco, Bonulo Braŭno kredis rajti pli rapide aliri sian nunan malican celon. Li laŭiris mornan vojeton malheligatan de la plej malĝojigaj arboj de la arbaro kiuj apenaŭ apartiĝis por lasi eniri la mallarĝan vojeton kaj tiam tuj poste refermiĝis. Ĉio estis kiel eble plej soleca. Kaj ĉiam enestas tian solecon tiu strangeco: ke la vojaĝanto malcertas kiu povas kaŭri en kaŝejo malantaŭ la sennombraj trunkoj aŭ inter la dikaj superpendantaj branĉoj. Tial eblas ke, estigante solecajn paŝojn, la vojaĝanto povas tamen trapasi nevidatan homamason.

"Eble diabla Indiano staras en posteno malantaŭ ĉiu arbo," diris al si Bonulo Braŭno. Kaj li rigardetis timeme malantaŭen, aldondirante: "Kion mi faru se la diablo mem starus ĉe mia kubuto?"

Dum lia kapo malantaŭen turniĝis li preterpasis vojokurbiĝon. Kiam li rigardis denove antaŭen li ekvidis virfiguron, surportantan seriozan kaj decan vestaĵaron, sidantan ĉebaze de maljuna arbo. La viro stariĝis en la momento de la alveno de Bonulo Braŭno kaj antaŭenpromenis apud li.

"Vi malfruas, Bonulo Braŭno," li diris. "La horloĝo de malnova Sud-Preĝejo jam sonoradis dum mi trairis Bostonon kaj tio okazis antaŭ dek kvin plenaj minutoj."

"Fidulino iom retenis min," respondis la juna viro kun voĉo kiu tremetis pro la subita, kvankam ne entute neatendita, apero de lia kuniranto.

Krepusko nun regis profunde la arbaron kaj plej profunde tiun parton tra kiu vojaĝis la du homoj. Laŭ ĉiuj videblaj indicoj la dua vojaĝanto estis eble kvindekjara, apartenis ŝajne al la sama socia rango kiel Bonulo Braŭno, eĉ multe similis lin, kvankam eble pli pri mieno ol pri vizaĝa strukturo. Malgraŭ tio, observanto povintus supozi ilin patro kaj filo. Tamen, kvankam la pli aĝa vestiĝis tiel simple kiel la pli juna, kaj kondutis tiel simple, li havis nepriskribeblan aspekton de mondokonanto ne devanta embarasiĝi ĉe la manĝtablo de la provincestro aŭ la kortego de Reĝo Vilhelmo, se liaj aferoj lin tien alvenigus. La sola elstaraĵo de lia persono rajtanta nomiĝi mirinda estis promenadbastono aspektanta kiel granda nigra serpento tiel strange fabrikita ke ĝi ŝajnis preskaŭ tordiĝi kaj moviĝeti kiel serpento vivanta. Kompreneble, tiaĵo povintus esti okula trompaĵo estigita helpe de la malcerta lumo.

"Venu, Bonulo Braŭno," kriis lia kunvojaĝanto. "Tio estas ege malhasta iradritmo por la komenca etapo de nia ekskurso. Alprenu mian bastonon se vi tiel baldaŭe laciĝas."

"Amiko," diris la alia, anstataŭante sian malrapidan promenritmon per nepra halto, "plenuminte mian pakton per nia ĉi-tiea renkontiĝo, mi nun celas reveni al mia devenpunkto. Mi spertas skrupulojn pri la koncerna afero."

"Ĉu vi tiel diras?" respondis la serpentbastonulo, ridetante apartaflanke. "Ni iom antaŭenpromenu tamen, kunrezonante dum la irado. Kaj se mi ne sukcesos vin konvinki, vi rajtos hejmenreveni. Ni ne ankoraŭ penetris multan distancon en la arbaron."

"Tro multan! Tro multan!" proklamis la bonulo, senkonscie ekpromenante. "Mia patro neniam eniris la arbaron por plenumi tian taskon nek lia patro antaŭ li. Ni estis kaj restas raso de honestaj homoj kaj bonaj Kristanoj ekde la tagoj de la martiroj. Kaj ĉu mi estu la unua el Familio-Braŭno iam laŭirinta ĉi-tiun vojon kun…?"

"Kun tia kompanio, ĉu vi volas diri?" diris la pli aĝa, interpretante la paŭzon de la pli juna. "Bone dirite, Bonulo Braŭno! Mi konis vian familion tiel bone kiel iun ajn el la Puritanoj, kaj tio ne estas malmulte por diri. Mi helpis vian avon, la konstablon, kiam li vipbate antaŭenpelis la Kvakerinon tiel hastapaŝe tra la stratoj de Salemo. Kaj estis mi kiu havigis al via patro peĉpin-tuberon, ekbruligitan ĉe mia propra fajrejo, por incendii Indianan vilaĝon okaze de Reĝo-Filipo-Milito. Ambaŭ estis bonaj amikoj miaj kaj multajn plaĉajn promenadojn ni kunfaris laŭlonge de ĉi-tiu vojeto kaj hejmenrevenis post noktomezo. Plaĉus al mi amikiĝi kun vi por honori ilin."

"Se tio okazis konforme al via raportaĵo," respondis Bonulo Braŭno, "mi miras ke ili neniam priparolis tiujn aferojn. Aŭ tute kontraŭe, mi malmiras pri tio, konsciante ke la plej minimuma tiutema onidiraĵo ilin forpelintus el Nov-Anglio. Ni estas preĝema gento kaj, aldone, bonfarema, kaj toleras nenian tiuspecan fiecon."

"Ĉu fieco, ĉu ne," diris la vojaĝanto kun la tordita promenbastono, "mi bone konatas tie-ĉi en Nov-Anglio. La diakonoj de multaj preĝejoj trinkis kun mi la komunian vinon. La altranguloj de diversaj urboj min nomumis sia estro. La plejmulto el la anoj de Granda kaj Ĝenerala Tribunaloj apogas solide miajn celojn. La provincestro kaj mi, ankaŭ-sed tiuj estas registaraj sekretoj."

"Ĉu tiaĵo povas esti?" kriegis Bonulo Braŭno, fiksrigardante kun miro sian senĝenan kunulon. "Malgraŭ tio, mi ĝuas nenian rilaton kun la provincestro nek kun la konsilio. Tiuj havas proprajn kondutmanierojn kiuj neniel estas reguloj por simpla kultivisto kiel mi. Sed se mi daŭre promenus kun vi, kiel mi povus toleri la rigardon de tiu bona maljunulo, nia pastoro, de vilaĝo Salemo? Ho, lia voĉo tremegigus min kaj prediktage kaj prelegtage."

Ĝis tiam la pli aĝa vojaganto aŭskultis kun deca seriozo sed nun eksplodridegis, senbride, tordiĝante tiel perforte ke lia serpentaspekta bastono ŝajnis tordiĝi kompate.

"Ho, ho, ho!" li kriegis foje kaj refoje. Tiam, sin ekreginte: "Nu, Bonulo Braŭno, daŭrigu, daŭrigu. Tamen bonvolu ne mortigi min pro ridado."

"Nu, por tuj finfermi la aferon," diris Bonulo Braŭno, iomege urtikite, "ni konsideru mian edzinon, Fidulinon. Tio rompus ŝian karan koreton kaj antaŭ kaŭzi tion mi preferus rompi la mian."

"Nu, se tio estu la kazo," respondis la alia, "jes ja, eksekvu ĉiarimede propran irvojon, Bonulo Braŭno. Eĉ interŝanĝe kontraŭ dudek maljunulinoj kiel tiu lampaŝanta antaŭ ni, mi ne konsentus ke Fidulino spertu iun ajn ĝenon."

Dum li parolis, perbastone li indikis sur la vojeto inan figuron kiun Bonulo Braŭno rekonis kiel ege pian kaj modelan sinjorinon lernigintan al li dum lia knabeco lian katekismon kaj restantan ankoraŭ lia morala kaj spirita konsilanto kune kun la pastoro kaj Diakono Gukino.

"Vere mirindege estas ke Gudino Klojso iradas tiel foren en la sovaĝejon dumnokte," li diris. "Sed kun via permeso, amiko, mi sekvu ĉirkaŭirantan flankvojeton tra la arbaro ĝis preteriri tiun Kristanan virinon. Ne konante vin, ŝi povus eble demandi al mi kun kiu mi vojaĝas kaj kien mi iras."

"Tiel estu," konsentis lia kunvojaĝanto. "Vi ĉirkaŭiru traarbare dum mi restu survojete."

Respondkondute, la junulo flankenturniĝis sen ĉesi rigardi tamen sian kunulon kiu antaŭeniris mallaŭtpaŝe laŭ la vojeto ĝis ekesti nur bastonlongan distancon for de la maljunulino. Ŝi, intertempe, laŭiris sian vojon kiel eble plej bone kun malkutima rapideco por tiel altaĝa virino, murmurante malklarajn vortojn-preĝon, eble-dum la irado. La vojaĝanto etendis sian bastonon kaj tuŝis ŝian velkintan kolon per la serpentaspekta ekstremaĵo de la promenhelpilo.

"La diablo!" ekkriegis la pia maljunulino.

"Tial Gudino Klojso rekonas sian malnovan amikon, ĉu?" observis la vojaĝanto, ŝin alfrontante kaj sin apogante sur sian tordiĝantan bastonon.

"Ho, laŭ la suma vero! Ĉu povas esta via Moŝto?" kriis la bonvirino. "Jes ja, verfakte estas vi, kaj la preciza imago de mia antaŭa amiko, Bonulo Braŭno, avo de la stulta hodiaŭa samnomulo. Sed ĉu via Moŝto bonvolas tion kredi? Mia balailbastono strange malaperis, ŝtelprenite, laŭ mia suspekto, far tiu penduminda sorĉistino, Gudino Korjo. Kaj, aldone, la afero okazis kiam mi jam estis sanktoleita per apisuko, kvinfoliaĵo kaj akonito."

"Intermiksitaj kun bonega tritiko kaj graso de novnaskiĝinta bebo," diris la estaĵo havanta la formon de avo Bonulo Braŭno.

"Ho, via Moŝto konas la recepton," kriis la maljunulino, gakante laŭte. "Tial, kiel mi diris, estante preta por la kunveno kaj havante nenian ĉevalon por rajdi, mi decidiĝis piediri ĉar, laŭraporte, hodiaŭnokte ni akceptos en la komunumon bonan junulon. Sed nun via Moŝto bonvolu disponigi min pri via brako kaj ni ambaŭ alvenos tien fulmrapide."

"Tiaĵo ne povas okazi," respondis ŝia amiko. "Mi ne rajtas disponi vin pri mia brako. Sed jen alprenu mian bastonon, se vi deziras."

Tiel parolinte, li malsuprenĵetis ĝin antaŭ ŝiaj piedoj kie, povas esti, ĝi ekanimiĝis, estante unu el la bastonoj kiujn ties posedanto antaŭe pruntedonis al la Egiptaj magoj. Pri tiu fakto tamen Bonulo Braŭno neniel konsciis. Post kiam li tuj ĉielenrigardis pro mirego kaj tiam denove terenrigardis, li vidis nek Gudinon Klojson nek la serpentobastonon, anstataŭe tiun ununuran kunvojaĝanton kiu lin atendis tre trankvile, kvazaŭ okazintus nenio.

"Tiu maljunulino lernigis al mi mian katekismon," diris la junulo kaj lia simpla eldiraĵo entenis mondon da signifo.

Ili daŭre antaŭeniris dum la pli aĝa vojaĝanto urĝis sian kuniranton paŝadi hastaritme kaj persiste sekvi la vojon, diskursante tiel taŭge ke liaj argumentoj ŝajnis ekfonti el la sino de la aŭskultanto anstataŭ el la buŝo de la diskursanto. Dum ili promenis, li plukis acerbranĉon, celante ĝin utiligi kiel apogbastonon, kaj komencis ĝin senigi je ties subbranĉoj kiuj estis malsekaj pro vespera roso. En la momento mem kiam liaj fingroj ilin tuŝis, ili velkis strange kaj sekiĝis kvazaŭ post semajndaŭra sunbrilado. Tial la paro antaŭeniris je bona libera paŝritmo kiam subite, en morna vojokavaĵo, Bonulo Braŭno sidiĝis sur arbostumpon kaj malkonsentis daŭre progresi.

"Amiko," li diris obstine, "mi jam decidiĝis. Pluan paŝon mi ne iros nome de tiu tasko. Ĉu gravu al mi ke mizera maljunulino elektu iri ĉe la diablo kiam mi antaŭe supozis ke ŝi preferos ĉieleniri? Ĉu tio rajtigas min forlasi mian karan Fidulinon kaj postsekvi la maljunulinon?"

"Vi juĝos la aferon pli klare poste," diris trankvile lia konato. "Sidu tie-ĉi kaj vin iom mallacigu dum kelkaj momentoj. Kiam vi ekvolos denove promenadi, jen mia bastono por faciligi vian iradon."

Sen pluaj vortoj li transĵetis al sia kuniranto la aceran bastonon kaj tuj malaperis kvazaŭ fantomiĝinte en la pliprofundiĝanta malhelo. La juna viro sidis kelkajn momentojn apud la vojo, sin multe aplaŭdante, antaŭpensante pri la nuna eblo renkonti la pastoron purkonscience okaze de sia matena promenado kaj ne devi timi la rigardon de estimata maljuna Diakono Gukino. Kaj pri la trankvila dormado kiun li nun spertus en tiu sama nokto kiun ĵus antaŭe li celintis pasigi tial malvirte, sed kiun li nun pasigus tiel pure kaj dolĉe en la brakoj de Fidulino! Inter tiuj plaĉaj kaj laŭdindaj meditadoj Bonulo Braŭno aŭdis la hufbatojn de ĉevaloj venantaj laŭ la vojo kaj juĝis ke dece estos sin kaŝi en la arbarorando, prikonsciante la kulpan celon lin tien alvenigintan, kvankam li nun tiel feliĉe forturniĝis de ĝi.

Daŭre antaŭenvenis la hufpaŝoj kaj la voĉoj de la rajdantoj, du seriozaj maljunaj voĉoj interparolantaj sobre dum la alproksimiĝo. Tiuj intermiksitaj sonoj ŝajnis laŭpaŝi la vojon nur kelkajn jardojn for de la kaŝejo de la juna viro. Tamen, sendube pro la profundo de la malhelo en tiu aparta loko, videblis nek la rajdantoj nek la rajdbestoj. Kvankam iliaj korpoj tanĝis la etajn laŭvojajn branĉojn, laŭvide ili ne interrompis, eĉ, momenteton, la malklaran lumradion fontantan el la brila ĉielstrio kiun laŭnecese ili trapasis. Bonulo Braŭno laŭvice kaŭris kaj staris piedpinte, apartigante la branĉojn kaj eligante la kapon tiel foren kiel li kuraĝis sen ekvidi eĉ ununuran ombron. Des pli ĝenis lin la okazantaĵo ĉar li bonvolintus ĵuri esti rekoninta, se tiaĵo eblas, la voĉojn de la pastoro kaj Diakono Gukino, trotetantaj mallaŭte antaŭen, kiel ili kutimis fari kiam ili aliris ordinacion aŭ eklezian konsilion. Dum ili ankoraŭ enestis la aŭdkampon de la junulo, unu el la rajdantoj haltis por pluki vergon.

"El la du, via pastora Moŝto," diris la voĉo, "mi preferus malĉeesti ordinacian bankedon ol la ĉi-noktan kunvenon. Oni diris al mi ke kelkaj komunumanoj niaj alvenos de Falmaŭto kaj de eĉ pli fora distanco, kaj ceteraj de Konektikuto kaj Rod-Insulo, kaj aldone kelkaj el la Indianaj ŝamanoj kiuj, laŭ sia maniero, scipovas estigi preskaŭ tiom da diablaĵoj kiel la plej talentaj el ni. Cetere, aniĝos al nia komunumo bona junulino."

"Bonege, Diakono Gukino!" respondis la seriozaj maljunaj tonoj de la pastoro. "Ekspronu, alie ni malfruos. Nenio povos okazi, vi scias, ĝis kiam mi atingos la kunvenejon."

La hufoj denove sonadis kaj la voĉoj, parolante tiel strange en la malplena aero, ade trapasis la arbaron, kie neniam ekzistis preĝejo nek iam preĝis eĉ ununura Kristano. Kien tial tiuj sanktaj viroj povus alvojaĝadi tiel profunde en la pagana sovaĝejo? Juna Bonulo Braŭno alkroĉiĝis al arbo por sin apogi, preta grundensinki, malforta, surŝarĝite je la peza malsano de sia koro. Li rigardis la ĉielon, dubante ĉu vera Paradizo povas ekzisti super li. Tamen jen estis la blua volbo kaj la steloj pribriliĝantaj en ĝi.

"Helpe de Ĉielo supre kaj Fidulino malsupre, mi ade kontraŭstaru la diablon!" kriis Bonulo Braŭno.

Dum li daŭre rigardis supren en la profundan firmamentan arkon kaj levis la manojn por preĝi, nubo, kvankam moviĝetis nenia vento, transhastis la zeniton kaj kaŝis la pliheliĝantajn stelojn. La blua ĉielo ankoraŭ videblis krom rekte superkape, kie tiu nigra nubamaso hastis balailritme norden. Supre en la aero, kvazaŭ el la profundaĵoj de la nubo, alvenis konfuzita kaj dubinda voĉarsonado. Foje la aŭskultanto imagis povi distingi la parolmanierojn de samvilaĝanoj siaj, de viroj kaj virinoj, kaj piaj kaj malpiaj, multajn el kiuj li jam renkontis ĉe la komunitablo dum ceterajn li antaŭe vidis deboĉadi ĉe la drinkejo. En la sekvinta momento, tiel malprecizaj estis la sonoj ke li scivolemis ĉu esti aŭdinta nur la murmuron de la malnova arbaro, flustranta senvente. Tiam alvenis pli forta ŝveliĝo de tiuj konataj tonoj jam aŭdataj ĉiutage ĉe vilaĝo Salemo sed neniam antaŭe fontantaj el nokta nubo. Estis unu voĉo, voĉo de junulino, kiu lamentadis, tamen kun malcerta malĝojo, kaj petadis komplezon kies plenumo tamen eble ŝin dolorigus. Kaj la tuta nevidebla homamaso, kaj sanktuloj kaj pekintoj, ŝajnis ŝin kuraĝigi daŭre antaŭeniri.

"Fidulino! kriis Bonulo Braŭno, kun voĉo de angoro kaj senespero. Kaj la eĥooj de la arbaro lin primokis, kriante "Fidulino! Fidulino!", kvazaŭ mistifikitaj mizeruloj ŝin serĉus tra la tuta sovaĝejo.

La kriego de malĝojo, kolerego kaj teruro daŭre trapenetris la nokton kiam la malfeliĉa edzo retenis la spiradon por atendi respondon. Aŭdiĝis ŝirkrio, tuj superbruite per pli laŭta voĉarmurmurado kiu fadis en foran ridadon, dum la nigra nubo forbalaiĝis, postlasante super Bonulo Braŭno klaran silentan ĉielon. Sed io falis papiliumante tra la aero kaj kroĉiĝis al arbobranĉo. La junulo mankaptis ĝin kaj ekvidis rozkoloran rubandon.

"Mia Fidulino foriris!" li ekkriis, post momento da stuporiĝo. "Surestas la teron nenia bono. Peko estas nura vorto. Venu, diablo. Al vi la mondo estas transdonita."

Kaj frenezigite pro senespero, rezulte de kio li ridadis longe kaj laŭte, Bonulo Braŭno alprenis sian bastonon kaj ree survojiĝis, antaŭenirante tiel rapidritme ke li ŝajnis flugi anstataŭ marŝi aŭ kuri laŭ la arbara vojeto. Pli kaj pli la irejo malmildiĝis kaj morniĝis kaj malklare videbliĝis ĝis finfine entute malaperi, postlasante la junulon en la mezo de la malhela sovaĝejo, ade antaŭenhastantan kun tiu instinkto kiu kondukas mortalajn homojn al malico. La tuta arbaro plenplenis je timigaj sonoj-grincado de arboj, hurlado de sovaĝaj bestoj, kriegoj de Indianoj. Dume la vento foje sonoradis kiel fora preĝeja sonorilo, foje rondmuĝis ĉirkaŭ la vojaĝanto kvazaŭ lin primokus la tuta Naturo. Sed li mem estis la ĉefa hororaĵo de la sceno kaj nepre ne kaŭris antaŭ ties ceteraj hororaĵoj.

"Ho! ho! ho!" muĝis Bonulo Braŭno kiam lin primokis la vento. "Ni aŭdu kiu el ni ridos la plej laŭte. Ne entreprenu min timigi per viaj diablaĵoj. Venu sorĉistino, venu sorĉisto, venu Indiana ŝamano, venu Satano mem, ĉar jen alvenas Bonulo Braŭno. Pli bone estu ke vi timu lin ol ke li timu vin."

Verdire, tra la tuta hantita arbaro vidiĝis nenio pli timiga ol la figuro de Bonulo Braŭno. Adade li flughastis inter la nigraj pinarboj, svingante sian bastonon kun deliraj gestoj, foje sin instigante elverŝi aĉajn blasfemaĵojn, alifoje ekkriante tiel ridege ke la tuta arbara sonprovizo komencis eĥadi lian ridadon kiel ĉirkaŭanta demonaro. La diablo aperanta en propra formo estas malpli aĉaspekta ol tiam kiam li furiozas en homa brusto. Tial antaŭenkuregis laŭvoje la diabla disĉiplo ĝis ekvidi antaŭ si, tremetantan interarbe, ruĝan lumon, same kiel kiam faligitaj trunkoj kaj branĉoj de maldensejo brulegas kaj suprenĵetas kontraŭĉielen, je noktomeza horo, brilegan fajron. Li paŭzis, dum ripozintervalo de la spirita tempesto ĝis tiam lin antaŭenpelinta, kaj aŭdis la ŝveladon de verŝajna himno, ruliĝanta solene ekde fora distanco kvazaŭ sub la pezo de multaj voĉoj. Li rekonis la melodion. Ĝi estis konata melodio de la ĥoro de la vilaĝa kunvendomo. La verso finsonoradis peze, sin plilongigante per refreno, tamen ne de homaj voĉoj, anstataŭe de ĉiuj sonoj de la senlumigita sovaĝejo kunsonantaj en aĉega harmonio. Bonulo Braŭno ekkriis sed la kriado malsonis en liaj oreloj pro sia unisono kun la kriaro de la sovaĝejo.

Dum la silento-intervalo li ŝteliris antaŭen ĝis kiam la lumo brilegis plenforte sur liajn okulojn. Ĉe ekstremaĵo de malplenejo, cirkaŭlimigita de la malhela arbarmuro, elstaris rokego havanta krudan naturan similecon al altaro aŭ predikejo. Ĝin ĉirkaŭis kvar brilegaj pinarboj kies supraĵoj bruladis dum iliaj trunkoj restis sendifekte, same kiel kandeloj okaze de vespera kunveno. La foliaramaso superkreskinta la supron de la roko entute brulegis, flamegante alte en la nokto kaj lumigante maltrankvile la tutan kampon. Ĉiu pendanta branĉeto kaj folia festono brulis. Dum la ruĝa lumo leviĝis kaj falis, multhoma kunvenintaro alterne aperis el la ombro, tiam malaperis en ĝin, tiam renaskiĝis, por tiel diri, el la malhelo, tuj ekpopolante la centron de la soleca arbaro.

"Seriozmiena kaj malhelvestaĵa kompanio," citis Bonulo Braŭno.

Tiaj ili estis, verdire. Inter translokiĝante flagramove tien kaj reen, inter brilo kaj malbrilo, ensceniĝis kelkaj vizaĝoj vidotaj la sekvontan tagon ĉe la provinca konsilikunveno kaj ceteraj kiuj, el la plej sanktaj predikejoj de la lando, dimanĉon post dimanĉo, rigardis piapoze ĉieldirekten kaj benigne spektadis la plenegajn sidbenkojn. Kelkaj asertas ke la edzino de la provincestro ĉeestis. Almenaŭ ĉeestis altrangulinoj konataj de ŝi, kaj edzinoj de estimataj edzoj, kaj amasego da vidvinoj, kaj belaj junulinoj timantaj ke iliaj patrinoj ilin ekvidu. Aŭ blindumis Bonulon Braŭnon la subitaj eklumoj superflagrantaj la malhelan kampon aŭ li rekonis du dekojn el la vilaĝ-Salemaj preĝejanoj famaj pro ilia aparta sankteco. Estimata maljuna Diakono Gukino jam alvenis kaj atendis ĉekalkane de tiu respektinda sanktulo, sia adorata pastoro. Tamen, apud tiuj seriozaj bonreputaciaj piuloj, tiuj preĝejaj presbiteroj, tiuj ĉastvivaj sinjorinoj kaj rosvangaj fraŭlinoj, malpie asociiĝis diboĉemaj viroj kaj depraviciaj virinoj, gemizeruloj adeptiĝintaj al malboncela kaj malpura misfarado kaj eĉ suspektataj kiel krimuloj. Strange estis konscii ke la bonaj ne apartiĝis disde la malbonaj, ke la sanktajn ne timigis la pekintoj. Ankaŭ disiĝintaj inter siaj palvizaĝaj malamikoj estis la Indianaj ŝamanoj, aŭ "paŭvaŭoj", kiuj jam ofte timigis sian indiĝenlandan arbaron per pli da teruraj sorĉkantoj ol iuj ajn konataj en Brita sorĉarto.

"Tamen kie estas Fidulino?" pensis Bonulo Braŭno kaj, dum espero eniris lian koron, li tremis.

Cetera himnoverso ekaŭdiĝis, malrapida kaj malĝoja sonaro, tia kia plaĉas al la piuloj, tamen kunligite al teksto esprimanta ĉion kion nia karaktero kapablas koncepti pri pekado kaj malhele sugestante eĉ pli. Malkompreneblaj al nuraj homoj estas la diablaj artoj. Verso post verso kantiĝis. Tamen inter la versoj elŝvelis sovaĝeja refreno sonanta kiel la plej profunda tono de granda orgeno. Kaj post la fina noto de tiu terura himno ekaŭdiĝis sonarego pensiganta ke la hurlanta vento, la hastantaj riveretoj, la muĝantaj bestoj kaj ĉiu cetera voĉo de la kakofonia sovaĝejo intermiksiĝis kaj akordiĝis kun la voĉo de la kulpa homaro honoranta la princon de ĉio. La kvar brulantaj pinarboj suprenĵetis pli altan flamon kaj malklare siluetigis aĉegajn formojn kaj vizaĝojn sur la fumkronoj ŝvebantaj super la malpia kunvenintaro. En la sama momento la surroka fajro lanĉiĝis ruĝe supren, formante brilan arkon super sia bazo kie figuro nun aperis. Estu dirite respektege ke la figuro multe aspektis, kaj vestaĵe kaj kondute, kiel iu serioza religiulo de la Nov-Angliaj preĝejoj.

"Elkonduku la konvertitojn!" ekkriis voĉo kiu eĥadis tra la kampo kaj forruliĝis en la arbaron.

Aŭdinte tiun alvokon, Bonulo Braŭno antaŭenpaŝis el la arbarombro kaj alproksimiĝis la kultanaron kun kiu li sentis abomenan fratecon pro la simpation kiu spertis pri ili ĉiu malicaĵo de lia koro. Preskaŭ li povintus ĵuri ke invitis lin antaŭenveni la formo de lia mortinta patro mem, rigardante malsupren ekde fumkrono, dum virino havanta malklarajn trajtojn de senespero etendis ĵetgeste la brakon por lin averti ne antaŭenveni. Ĉu estis lia patrino? Sed nepre mankis al li la povo retiriĝi ununuran paŝon aŭ rezisti, eĉ pensade, kiam la pastoro kaj bona maljuna diakono Gukino mankaptis liajn brakojn kaj lin kondukis al la flambrila rokaltaro. Tien alvenis ankaŭ la magra formo de vualita virino, kondukita inter Gudino Klojso, tiu pia instruistino pri la katekismo, kaj Martino Karjero, kiu antaŭe ricevis la promeson de la diablo ke ŝi fariĝu Reĝino de Infero. Nebridita virinaĉo estis ŝi. Kaj jen staris la prozelitoj sub la fajra baldakeno.

"Bonvenon, miaj infanoj!" diris la malhela figuro, "al la komunio de via raso. Vi finrekonis, jam tiel junaĝe, vian naturon kaj vian destinon. Karaj infanoj miaj, rigardu malantaŭ vi!"

Ili turniĝis kaj, kvazaŭ vidate flagrante en tavolo da flamoj, ekmontriĝis la diablokultanoj, portante survizaĝe malhele brilantajn bonvenridetojn.

"Jen," daŭrigis la zibelkolora formo, "ĉiuj tiuj respektataj de vi ekde via junaĝo. Vi juĝis ilin pli sanktaj ol vi mem kaj kaŭris antaŭ propra pekado, ĝin komparante kun iliaj vivoj de bonfarado kaj preĝemaj ĉieldirektaj aspiradoj. Tamen jen ili staras ĉiuj partoprenante en mia adoranta asembleo. Ĉi-nokte vi ekrajtos ekscii iliajn sekretajn farojn: kiel grizbarbaj presbiteroj de la preĝejo flustris diboĉajn vortojn al la junaj servistinoj de siaj domoj; kiel multaj virinoj, sopirante surporti vidvinajn lamentovestaĵojn, havigis trinkaĵon al siaj edzoj je la enlitiĝhoro, tiumaniere ebligante tiujn sperti siajn lastajn dormadojn sur iliaj senoj; kiel senbarbaj junuloj hastis heredi la riĉecon de siaj patroj; kaj kiel belaj fraŭlinoj-ne ruĝiĝu, karulinoj miaj-elfosis etajn tombojn en la ĝardeno kaj invitis min, kiel ununuran gaston, ĉeesti la enterigon de la bebo. Pere de la kompato kiun viaj homaj koroj sentas pri pekado, vi spurtrovos ĉiujn ejojn-ĉu preĝejajn, dormĉambrajn, stratajn, kampajn aŭ arbarajn-kie krimo okazis kaj vi ekĝojos prikonsciante ke la tuta tero estas ununura pekomakulo, ununura sangejo. Eĉ pli ol tio. Okazos al vi penetri, en ĉiu sino, la profundan misteron de pekado, la fonton de ĉiuj malicaj artoj, kaj kiu senelĉerpiĝe provizas homojn per pli da malbonaj instigoj ol kapablas okazigi en konkreta farado la kunigita homara povaro, la tuta nepra potenco mia. Kaj nun, miaj infanoj, rigardu vin unu la alian."

Kiam ili plenumis la peton, laŭ la fajrbrilo de la inferdevenaj torĉoj la mizerulo ekvidis sian Fidulinon, kaj la edzino sian edzon, tremantajn ambaŭ antaŭ tiu malsankta altaro.

"Jen, ĉi-tie vi staras, miaj infanoj," diris la figuro en profundaj kaj solenaj tonoj, preskaŭ malĝojaj pro ilia senespera aĉeco, kvazaŭ lia iama anĝela naturo povus daŭre prilamenti nian mizeran rason. Dependante unu de la koro de la alia, vi jam ankoraŭ esperis ke virto estas pli ol nura revo. Nun vi estas sentrompigitaj. Malico estas la naturo de la homaro. Necesas ke malico estu via sola feliĉo. Bonvenon denove, miaj infanoj, al la komunio de via raso."

"Bonvenon!" ripetis la diabloadorantoj en unu kriego de senespero kaj triumfo.

Kaj jen ili staris, la sola paro, laŭŝajne, ankoraŭ hezitanta sur la rando de malbonfarado en ĉi-tiu malhela mondo. Natura baseno kuŝis en la roko. Ĉu ĝi enhavis akvon ruĝigitan per la nebularda luno? Ĉu temis pri sango? Ĉu pri likvaĵa flamo? Ĉi-ene la formo de la malico mergis la manon kaj sin pretigis kuŝigi la baptosignon sur iliajn fruntojn por ke ili partoprenu en la mistero de la pekado, pli konsciante pri la sekreta pekado de aliaj, kaj fara kaj pensa, ol ili povus nun prikonscii propran pekadon. La edzo direktis solan rigardon al sia palvizaĝa edzino kaj Fidulino al li. Kiujn malpurajn mizerulojn la sekvonta rigardo elmontrus unu al la alia dum ili tremaĉas samtempe pri tio kion ili vidas kaj tio kion ili vidigas?

"Fidulino! Fidulino!" ekkriis la edzo. "Suprenrigardu, ĉieldirekten, kaj kontraŭstaru la maliculon!"

Ĉu Fidulino obeis li ne sciis. Apenaŭ finparolinte, li konsciis troviĝi meze de trankvila nokto kaj soleco, aŭskultante ventomuĝadon forkvietiĝi pezmove tra la arbaro. Li ŝanceliĝis kontraŭ la rokon, sentis ties malvarmon kaj malsekon. Dume, pendanta arbobranĉeto, antaŭe entute flamanta, aspergis lian vangon per ege malvarma roso.

La sekvintan matenon juna Bonulo Braŭno eniris malrapide la straton de vilaĝo Salemo, ĉirkaŭrigardante fikse kiel mistifikito. La bona maljuna pastoro, piedpromenante laŭlonge de la tombejo por naskigi matenmanĝan apetiton kaj primediti sian predikon, aljuĝis benon al Bonulo Braŭno, preterpasante. La junulo fortiriĝis disde la respektata sanktulo kvazaŭ dezirante eviti anatemon. Maljuna Diakono Gukino preĝis ĉehejme kaj la sanktaj vortoj de lia preĝo aŭdiĝis tra la malfermata fenestro. "Al kiu Dio la sorĉisto povas preĝi?" diris Bonulo Braŭno. Gudino Klojso, tiu bonega altaĝa Kristanino, staris en la fruhora sunlumo de sia fenestrolataĵo, katekizante knabineton alportintan al ŝi pindon da novmatena lakto. Bonulo Braŭno forkaptis la infanon kvazaŭ el la alpreno de la diablo mem. Ĉirkaŭirante la stratangulon apud la kunvendomo, li ekvidis la kapon de Fidulino kun ties rozkoloraj rubandoj, kiu elspektadis anksie, kaj kiu tiel ĝojiĝis ekvidinte lin ke ŝi kuris saltpaŝe laŭ la strato kaj preskaŭ kisis la edzon antaŭ la tuta vilaĝo. Tamen Bonulo Braŭno enrigardis severe kaj malfeliĉe ŝian vizaĝon kaj preterpasis sensalute.

Ĉu Bonulo Braŭno ekdormis en la arbaro kaj nur prisonĝis sovaĝan sorĉistinkunvenon?

Tiel estu, se vi deziras. Tamen estis sonĝo, ho, ve! enhavanta malican aŭguron por Bonulo Braŭno. Severa, malĝoja, malhelmiene meditema, malfidema, eĉ senespera viro li fariĝis ekde la nokto de tiu timiga sonĝo. En dimanĉo, kiam la preĝejanaro kantis sanktan psalmon, li ne povis aŭskulti ĉar konkuranta himno pri pekado atingis en laŭta hasto liajn orelojn, superbruante la karan melodion. Kiam la pastoro parolis el la predikejo kun forto kaj arda elokvenco, kun lia mano sur la malfermita Biblio, pri la sanktaj veroj de nia religio, kaj pri sanktulecaj vivoj kaj triumfaj mortoj kaj pri estonta feliĉego aŭ nedirebla mizero, tiam Bonulo Braŭno paliĝis, timante ke la tegmento falu tondrobrue sur la grizan blasfemanton kaj la aŭskultantojn. Ofte, vekiĝinte subite je noktomezo, li fortiriĝis disde la sino de Fidulino. Matene kaj vespere, kiam la familio surgenuiĝis por preĝi, li kuntiris la brovojn grimacamiene kaj rigardis severe sian edzinon kaj forturniĝis. Kaj kiam li finvivis post longa tempo kaj transportiĝis al sia tombo kiel aĝogriza kadavro, akompanate de Fidulino, nun maljunulino, kaj gefiloj kaj genepoj, en bona procesio, kaj ne malmultaj najbaroj, nenian esperplenan verson oni ĉizis sur lian tomboŝtonon ĉar lia mortohoro estis Malĝojo.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.