La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI NOVELOJ

Aŭtoro: Nathaniel Hawthorne

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO

La sakristiano staris sur la antaŭpordo de Milfordo-kunvendomo, vigle provtiretante la sonorilŝnuron. La multaĝuloj de la vilaĝo alvenis kliniĝpoze laŭ la strato. Brilvizaĝaj geknaboj kapriolis ĝoje apud siaj gepatroj aŭ imitis pli seriozan paŝritmon, prikonsciante la dignon de siaj dimanĉaj vestaĵoj. Netiĝintaj fraŭloj direktis laŭflankajn rigardojn al la belaj fraŭlinoj, ekopiniante ke la dimanĉa sunlumo ilin beligas eĉ pli altagrade ol en dumsemajnaj labortagoj. Kiam la homamaso plejparte jam atingis la antaŭpordon, la sakristiano komencis sonigi la sonorilon, fiksrigardante la pordon de Lia Pastora Moŝto Hupero. La unua ekvido pri la persono de la kleriko estus la signalo ke la sonorilo ĉesu funkcii.

"Sed kion bona Pastoro Hupero portas survizaĝe?" ekkriis mirege la sakristiano.

Ĉiuj aŭdintoj tuj returniĝis kaj ekvidis la personon de S-ro Hupero, alvenantan malrapidpaŝe kaj mediteme en la direkto al la kunvendomo. Komunakorde ĉiuj ektremis, pli mirigite ol se fremda kleriko alvenus anoncante sian celon senpolvigi la kusenojn de la predikejo de S-ro Hupero.

"Ĉu vi certas ke estas nia pastoro?" demandis al la sakristiano Bonulo Grejo.

"Sed certege estas bona S-ro Hupero," respondis la sakristiano. "Li estis interŝanĝonta predikejojn kun Pastoro Ŝuto de Vestburgo. Tamen hieraŭ Pastoro Ŝuto sendis mesaĝon al li pardonpetantan pri lia devo fari funebran predikon."

Eble ŝajnas malgranda la kaŭzo de tiom da mirego. S-ro Hupero, ĝentlemana viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, kvankam ankoraŭ fraŭlo, estis vestita kun deca klerika bonordo, kvazaŭ zorgema edzino amelintus lian kolumon kaj forbrosintus la semajnan polvon de sur lia dimanĉa kompleto. Lia aspekto elmontris ununuran mirindaĵon. Volvite ĉirkaŭ lia frunto kaj pendante antaŭ lia vizaĝo tiel malsupre ke lia spirado ĝin tremigis, nigra vualo kaŝis la trajtojn de S-ro Hupero. Vidite de pli proksime, ĝi ŝajnis konsisti el du krepfaldaĵoj entute kovrantaj lian vizaĝon krom la buŝo kaj la mentono sed verŝajne ne interrompantaj lian vidkampon, nur malheligantaj sendube ĉiujn vivajn kaj senvivajn estaĵojn. Surportante antaŭvizaĝe tiun mornan ombrilon, bona S-ro Hupero daŭre antaŭenpromenis, malrapid- kaj trankvilpaŝe, iom kliniĝante, rigardante la teron, same kiel okazas ĉe abstraktatemaj pensantoj, tamen afable kapsalutante tiujn preĝejanojn siajn ankoraŭ atendantajn sur la antaŭkunvendoma ŝtuparo. Tiel forte miregis tiuj lastaj tamen ke apenaŭ ili agnoskis la saluton.

"Mi ne sukcesas kredi ke la vizaĝo de bona S-ro Hupero kaŝiĝas malantaŭ tiu krepopeco," diris la sakristiano.

"Ne plaĉas al mi la afero," murmuris maljunulino dum ŝi eniris lampaŝe la kunvendomon. "Li sin aliigis, nur kaŝinte la vizaĝon, en hororaĵon."

"Nia pastoro freneziĝis!" ekkriis Bonulo Grejo, lin postsekvante trans la sojlon.

Onidirado pri ia neklarigebla fenomeno jam antaŭiris S-ron Huperon en la kunvendomon kaj estigis grandan moviĝadon inter la preĝejanoj. Nur malmultaj sukcesis daŭre antaŭenrigardi dum la pleĵmulto preferis turni la kapon pordodirekten. Multaj ekstariĝis kaj returniĝis duoncirkle. Pluraj knabetoj surgrimpis la seĝojn, tiam regrimpis malsupren kun horora bruego. Estiĝis ĝenerala maltrankvilo, susurado de virinroboj kaj subseĝa movado de virpiedoj, multe malakordante kun tiu silenta bonordo devanta akompani la eniron de la pastoro. Sed S-ro Hupero ŝajnis ne rimarki la perturbiĝon de siaj samreligianoj. Li eniris kun preskaŭ sensona paŝo, klinetis la kapon al la ambaŭflankaj sidbenkoj, riverencis preterpasante sian plej aĝan preĝejanon, grizharan praavon sidantan sur meztraireja fotelo. Strange estis rimarki kiel malrapide tiu respektinda viro konsciis pri malkutimaĵo en la aspekto de sia pastoro. Li ŝajnis ne partopreni plenkonscie la ĝeneralan miregon ĝis kiam S-ro Hupero laŭgrimpis la ŝtuparon kaj sin elmontris en la predikejo vizaĝ-al-vizaĝe, krom pri la nigra vualo, kun sia preĝejanaro. Tiun misteran emblemon li neniam fortiris. Ĝi ŝanceliĝis kun lia konstantritma spirado dum li laŭtlegis la psalmon. Ĝi pendigis sian malhelon inter li kaj la sankta paĝo dum li deklamis la elektitajn Bibliajn eltiraĵojn. Dum li preĝis la vualo kuŝis peze sur lia suprenlevita vizaĝo. Ĉu li celis tiun kaŝi antaŭ la timiga Estaĵo kiun li alparolis?

Tiel forta estis la efekto estigita de tiu simpla krepopeco ke pli ol unu malsolidnerva virino devis eliri la kunvenejon. Eblas tamen ke la palvizaĝaj kultanoj estis preskaŭ tiel timiga vidaĵo al la pastoro kiel la nigra vualo al ili.

S-ro Hupero konatiĝis kiel bona, sed ne energia, predikisto. Li entreprenis survojigi siajn preĝejanojn Ĉiel-direkten pere de mildaj konvinkaj influoj anstataŭ ilin alpeli tien pere de Sankta-Vortaj tondraĵoj. La prediko kiun li nun deklamis distingiĝis pro la samaj stilaj kaj manieraj trajtoj kiel la kutimaj ekzemploj de lia predikeja oratorado. Tamen estis io, ĉu en la sentemeco de la diskurso mem, ĉu en la imago de la aŭskultantoj, kiu faris ĝin la plej potenca parolado kiun ili iam aŭdis eliri la pastorajn lipojn. Tinkturetis ĝin, iom pli malhele ol kutime, la milda malĝojo de la temperamento de S-ro Hupero. La temo pritraktis sekretan pekadon kaj tiujn malfeliĉajn misterojn kiujn ni kaŝas al niaj plej proksimaj kaj plej karaj kunvivantoj kaj kiujn plaĉas al ni kaŝi al nia propra konscio, eĉ forgesante ke la Ĉioscianto scipovas ilin malkovri. Li kvazaŭ spirprovizis siajn vortojn per subtila potenco. Ĉiu aŭskultanto, la plej senkulpa knabino, la plej malmolkora viro, opiniis ke la predikanto alvenis ilin ŝtelpaŝe, malantaŭ sia terura vualo, kaj malkovris ilian hamstritan provizon da korpa aŭ mensa pekado. Multaj etendis surbruste siajn interfalditajn manojn. La dirado de S-ro Hupero ampleksis nenion teruran. Almenaŭ, enestis ĝin nenia perforto. Tamen, reage al ĉiu vibrosono de lia malĝoja voĉo, la aŭskultantoj ektremetis. Ilian miron akompanis senpeta patoso. Tiel forte la aŭskultantoj sentis malkutiman econ ekaktiviĝi en sia pastoro ke ili sopiris al ventospireto povonta flankenblovi la vualon, preskaŭ kredante ke ĉi-malantaŭe malkovriĝos nekonata vizaĝo, kvankam formo, gesto kaj voĉo apartenas al S-ro Hupero.

Je la fino de la Di-servo la preĝejanoj eliris haste kaj kun maldeca senordo, avide dezirante transsciigi sian ĝis tiam briditan miron, sentante malpeziĝi siajn spiritojn en la tuja momento post kiam ili ne plu vidis la nigran vualon. Iuj kuniĝis en malgrandaj cirkloj, sin premante unu kontraŭ la alian, samtempe ke kunkapiĝe iliaj buŝoj vigle flustradis. Aliaj hejmeniris solapersone, envolvite en silenta meditado. Ceteraj parolis laŭte, profanante la Sabatan tagon per pompa ridado. Kelkaj ŝancelis siajn saĝemajn kapojn, sugestante apartan scipovon penetri la misteron. Unu-du el ili asertis ke nepre ne temas pri mistero sed pri la okuloj de S-ro Hupero, bezonantaj ŝirmilon pro malbona vidkapablo okazigita per la uzado de noktomeza lampo. Post iom da tempo elvenis ankaŭ bona S-ro Hupero, malantaŭ sia preĝejanaro. Turnante sian vualitan vizaĝon de unu grupo al alia, li elmontris taŭgan respekton al la grizharuloj, salutis la mezaĝulojn kun bonkora digno kiel amiko kaj spirita gvidanto, agnoskis la junulojn kun miksaĵo da aŭtoritato kaj amo, kuŝigis la manojn sur la kapojn de la infanoj por ilin beni. Tiel li kutimis agi ĉiam en la Sabata tago. Strangaj kaj konsternitaj rigardoj rekompencis lian ĝentilecon. Neniu, kontraŭe al pasintokaze, deziris sin honorigi kunpromenante ĉeflanke de la pastoro. Maljuna bienulo Saŭndero, sendube pro hazarda memorpaneo, forgesis inviti S-ron Huperon al sia tablo kie antaŭe la estimata kleriko kutimis beni la manĝon preskaŭ ĉiun dimanĉon ekde sia postenigo ĉe la preĝejo. Li revenis tial al la pastordomo kie, malfermante la pordon, li turnis la kapon en la direkto al la preĝejanoj, kiuj ĉiuj lin fiksrigardis. Malĝoja rideto briletis malklare de malantaŭ la vualo, flagretis ĉirkaŭ lia buŝo, glimetis dum li malaperis.

"Kiel strange," diris virino, "ke simpla nigra vualo, samspeca kiel virina ĉapelvualo, povus sur la vizaĝo de S-ro Hupero fariĝi tia teruraĵo!"

"Io certe malbonfartas en la menso de S-ro Hupero," asertis ŝia edzo, la vilaĝa kuracisto. Sed la plej stranga trajto de la afero estas la efekto kiun estigas tiu kaprico eĉ ĉe seriozmensulo kiel mi. La nigra vualo, kvankam ĝi kovras nur la pastoran vizaĝon, trudas sian influon al lia tuta persono kaj fantomaspektigas lin de kapo al piedo. Ĉu vi ne spertas la saman senton?"

"Verfakte, jes!" respondis la virino. "Kaj mi ja ne konsentus soliĝi kun li interŝanĝe de la tuta mondo. Mi scivolas ĉu li ne timas soliĝi kun si mem?"

"Viroj foje tielas," diris ŝia edzo.

La posttagmeza Di-servo okazis en similaj cirkonstancoj. Je ties fino sonorilo anoncis la funebran ceremonion de juna virino. La parencoj kaj amikoj jam kuniĝis en la domo kaj la malpli intimaj konatoj staris disloke antaŭ la pordo, priparolante la bonajn kvalitojn de la mortinto, kiam interrompis ilian paroladon la apero de S-ro Hupero, daŭre kovrata de sia nigra vualo, kiu tamen estis nun konvena emblemo. La kleriko enpaŝis la ĉambron kie elmontriĝis la kadavro kaj antaŭenkliniĝis super la ĉerko, dironte lastan adiaŭon al sia forpasinta preĝejano. Dum li kliniĝis, la vualo pendis vertikallinie ekde lia frunto, rezulte de kio, se ŝiaj palpebroj ne jam ĝisĉiameterne fermiĝis, eble la morta fraŭlino povintus vidi lian vizaĝon. Ĉu S-ro Hupero antaŭtimis ŝian rigardon kaj pro tio ekretenis hastamane la nigran vualon? Preĝejanino spektinta la intervjuon inter mortinto kaj vivanto ne hezitis aserti ke, en la momento kiam la klerikaj trajtoj malkovriĝis, la kadavro iom tremetis, susurigante la mortotukon kaj muslinan ĉapon, kvankam la vizaĝo konservis la trankvilon de la morto. Superŝtica maljunulino estis la sola persono vidinta tiun fenomenon. Post la ĉerkovizito S-ro Hupero enpaŝis la ĉambron de la lamentantoj, kaj de tie aliris la ŝtuparsupron por tie eldiri la funebran preĝon. Tenervorta kaj korafekcia preĝo ĝi estis, plena je malĝojo, tamen tiel saturite de ĉielaj esperoj ke muziko de paradiza harpo, tanĝita far fingroj de mortintoj, ŝajnis aŭdiĝeti inter la plej malfeliĉaj eldirtonoj de la pastoro. La aŭskultantaro tremis, kvankam ili komprenis lin nur malklare kiam li preĝis ke ili kaj li mem kaj la tuta homaro estu pretaj, same kiel li certis ke la mortinta junulino jam pretis, por tiu timiga horo iun tagon forkaptonta la vualon de antaŭ iliaj vizaĝoj. La ĉerkoportantoj eliris pezpaŝe kaj la lamentantoj postsekvis, malĝojigante la tutan straton, mezvoje inter la antaŭenirinta mortinto kaj S-ro Hupero, postveninta kun lia nigra vualo.

"Kial vi malantaŭenrigardas?" diris promenanto al sia kunpromenanto.

"Mi fantaziis," ŝi respondis, "ke la pastoro kaj la animo de la fraŭlino kuniras man-en-mane."

"Ankaŭ mi, kaj en la sama momento," diris la alia.

Tiun nokton la plej belaspekta homparo de vilaĝo Milfordo estis geedziĝonta. Kvankam taksite kiel melankoliulo, S-ro Hupero estigis por tiaj okazoj serenan feliĉon ofte instigantan simpatian rideton ĉe la kunfestantoj kiuj malaprobintus pli viglan ĝojegon liaflankan. Nenia kvalito de lia karaktero pli alte amigis lin ol tiu. La gastaro atendis malpacience lian alvenon, esperante ke nun jam disipiĝis la stranga miro amasigita ĉirkaŭ li dum la tago. Ne rezultis tiaĵo tamen. Kiam S-ro Hupero alvenis la unua vidaĵo kiun ilia rigardo surfalis estis la sama, horora, nigra vualo jam antaŭe des pli malĝojiginta la funebran ceremonion kaj nun aŭguranta por la geedziĝo nur malbonfarton. Tia estis ĝia tuja efekto sur la gastojn ke ŝajnis malheligi la lumon de la kandeloj nubo elruliĝinta krepuskamaniere de malantaŭ la nigra krepo. La geedziĝparo ekstariĝis antaŭ la pastoro. Sed la malvarmaj fingroj de la novedzino tremetis en la tremanta mano de la novedzo. Pro ŝia mortaspekta palo la gastoj ĉirkaŭflustre hipotezis ke eliris sian tombon por edziniĝi la fraŭlino entombigita antaŭ kelkaj horoj. Se iam alia geedziĝrito tiel mornis, estis devige tiu fama ceremonio kies festosonorilo ŝanĝiĝis en mortoanoncilon. Post finevoluigi la ceremonion, S-ro Hupero lipenlevis glason da vino kaj voĉe deziris feliĉon al la novgeedzoj kun sinsekvo da milde amuzaj eldiraĵoj devontaj heligi la mienojn de la gastoj, kvazaŭ per gajeta fajreja lumeto. En tiu momento, ekvidinte sian figuron en la spegulo, la pastoro sentis en sia spirito la saman hororon per kiu la nigra vualo jam superverŝis ĉiujn aliajn gastojn. Lia korpo tremetaĉis, liaj lipoj blankiĝis, li terendisverŝis la ankoraŭ ne gustumitan vinon kaj forkuris en la malhelon. Ankaŭ Tero surportis propran Nigran Vualon.

La sekvintan tagon la tuta vilaĝo Milfordo priparolis preskaŭ nenion krom la nigra vualo de Pastoro Hupero. Tio, kaj la mistero kaŝata malantaŭ ĝi, disponigis diskutadtemon al konatoj renkontiĝantaj sur la strato kaj al dommastrinoj interklaĉantaj tra siaj malfermitaj fenestroj. Ĝi estis la unua novaĵo kiun la drinkejestro anoncis al siaj klientoj. La geknaboj pribabiladis ĝin survoje al la lernejo. Iu imitema impertinentuleto kovris la vizaĝon per malnova nigra naztuko kaj tiel timigis siajn kunludantojn ke li timigis ankaŭ sin ĝis preskaŭa freneziĝo fontinta el lia ŝercemeco.

Mirinde estis ke el ĉiuj klaĉemuloj kaj malrespektemuloj de la paroĥo neniu kuraĝis starigi al S-ro Hupero la simplan demandon, kial li tiel agas? Antaŭe, kiam ajn estiĝis inter la preĝejanoj la plej eta okazo starigi tiajn demandojn, neniam konsilantoj mankis kaj neniam li malkonsentis konduti laŭ iliaj juĝoj. Se iam li eraretis, tio okazis pro tiel doloriga grado da malmemfido ke eĉ la plej mildavorta malaprobo lin igis konsideri la koncernan sengravaĵon kiel krimon. Tamen, kvankam bone konante tiun komplezan debilecon, nenia aparta paroĥano elektis pritrakti la nigran vualon kiel temon por amika protestado. Estis sento de timego, nek malkaŝe agnoskita nek zorge kaŝita, kiu instigis ĉiun respondecigi ĉiun alian ĝis tiam kiam finfine necesis sendi al S-ro Hupero preĝejan delegacion devigitan pridiskuti la misteron kun li antaŭ ol ĝi ekskandaliĝu. Neniam ambasadularo tiel malbone plenumis siajn devojn. La pastoro ilin akceptis kun amika ĝentileco, sed silentiĝis post kiam ili sidiĝis, lasante entute al siaj vizitantoj la ŝarĝon anonci sian gravan celon. La temo, ni rajtas supozi, sufiĉe evidentis. Jen estis la nigra vualo ĉirkaŭiranta la frunton de S-ro Hupero kaj kaŝanta ĉiun vizaĝtrajton super lia trankvila buŝo sur kiu fojfoje ili sukcesis percepti la brileton de malĝoja rideto. Tamen la krepopeco, laŭ ilia imago, ŝajnis antaŭpendi lian koron, simbolo pri timiga sekreto inter li kaj ili. Se la vualo flankenĵetiĝus, eble ili ĝin priparolus libere, sed ne antaŭ tio. Tial ili sidis dum longa tempo, sen paroli, konfuzite, kaj forturniĝante maltrankvile el la perceptokampo de S-ro Hupero, kies okuloj ŝajnis, laŭ ilia supozo, fiksiĝi sur ili kun nevidebla rigardo. Finfine la deputitoj revenis embarasite ĉe siaj elektintoj, juĝante la aferon tro grava por ke ĝin pritraktu reprezentantaro malpli altranga ol ĉiupreĝeja konsilio, aŭ eĉ eble, laŭbezone, ĝenerala sinodo.

Estis en la vilaĝo tamen unu persono kiun ne trafis la miro trudita al ĉiuj aliaj far la nigra vualo. Kiam la deputitoj revenis sen klarigo aŭ eĉ sen esti kuraĝinta peti klarigon, ŝi, kun la trankvila energio de sia karaktero, decidiĝis forpeli la strangan nubon ŝajnantan amasiĝi ĉirkaŭ S-ro Hupero en ĉiu momento pli malhele ol antaŭe. Kiel lia promesita edzino ŝi rajtis ekscii kion kaŝas la nigra vualo. Okaze de la unua vizito de la pastoro tial ŝi malfermis la temon kun senpera simpleco kiu plifaciligis la taskon kaj por li kaj por ŝi. Post kiam li sidiĝis, ŝi fiksis sian rigardon konstante sur la vualon sed neniel perceptis en ĝi la timigan malĝojon tiom miregigintan la preĝejanaron. Ĝi estis ordinara duobla krepfaldaĵo pendanta ekde lia frunto ĝis la buŝo kaj iom moviĝanta laŭ lia spiradritmo.

"Ne," ŝi diris plenvoĉe kaj ridetante, "enestas tiun krepopecon nenio terura, krom tio ke ĝi kaŝas vizaĝon kiun ĉiam plaĉas al mi rigardi. Venu, bonsinjoro, permesu ke la suno ekbrilu de malantaŭ la nubo. Unue, formetu vian nigran vualon. Tiam diru al mi kial vi ĝin surmetis."

La rideto de S-ro Hupero briletis malklare.

"Alvenos la horo," li diris, "kiam ĉiuj ni forĵetos niajn vualojn. Bonvolu ne malaprobu, tre kara amikino, ke ĝis tiam mi daŭre surportu tiun-ĉi krepopecon."

"Ankaŭ viaj vortoj konsistigas misteron" respondis la juna fraŭlino. "Almenaŭ formetu la vualon de antaŭ ili."

"Elizabeto, tion mi faros," li diris, "ĝis la limo rajtigita de mia ĵuro. Eksciu, tial, ke ĉi-tiu vualo estas signo kaj simbolo, kaj estas mia devo ĝin surporti ĉiam, kaj en helo kaj en malhelo, kaj en soleco kaj antaŭ la rigardo de homamasoj, kaj kun fremduloj kaj kun konataj geamikoj. Nenia vivanta okulo vidos ĝin fortiriĝi. Necesas ke tiu-ĉi morna ŝirmilo apartigu min disde la mondo. Eĉ vi, Elizabeto, neniam rajtos eniri malantaŭ ĝi."

"Kiu malfeliĉiga aflikto surfalis vin," ŝi petis serioze, "por ke vi tial ĝis ĉiam malheligu viajn okulojn?"

"Se ĝi estas simbolo pri lamentado," respondis S-ro Hupero, "mi havas, sendube same kiel la plejmulto el homoj, malĝojojn sufiĉe malhelajn por rajtigi ke nigra vualo reprezentu ilin."

"Sed kio okazos se la mondo ne konsentos kredi ke viaj malĝojoj devenas el senkulpa fonto?" insistis Elizabeto. "Kvankam vi estas amata kaj respektata, povus estiĝi oniflustraĵoj proponantaj ke vi kaŝas vian vizaĝon pro konscio pri sekreta pekado. Honore al via sankta posteno, forigu tian skandalaĵon!"

Siaj vangoj ruĝiĝis dum ŝi aludis la naturon de la onidiraĵoj jam ĉirkaŭirantaj en la vilaĝo. Sed la mildeco de S-ro Hupero ne lin forlasis. Li eĉ ridetis denoveĝi estis tiu sama malfeliĉa rideto havanta ĉiam la aspekton de malklara lumbrileto elvenanta la malantaŭvualan malhelon.

"Se mi kaŝas la vizaĝon pro malĝojo, estas sufiĉa kaŭzo," li respondis simplamaniere. "Kaj se mi ĝin kaŝas pro sekreta peko, kiu homo ne povus agi same?"

Kaj per tiu milda sed nesuperebla obstino li rezistis al ĉiuj petegoj ŝiaj. Longan tempon Elizabeto sidis senparole. Dum kelkaj momentoj ŝi ŝajnis perdiĝi en meditado, konsiderante verŝajne kiujn novajn rimedojn necesas utiligi por eltiri sian fianĉon el tiel malhela fantazio kiu, se ĝi ne havis alian signifon, estis eble simptomo pri mensa malsano. Kvankam ŝi disponis pri pli stabila karaktero ol li, larmoj malsuprenruliĝis laŭ ŝiaj vangoj. Sed subite, preskaŭ tujege, nova sento anstataŭis ŝian malĝojon. Dum ŝiaj okuloj fiksrigardis senpercepte la nigran vualon, eke, kiel krepusko pleniginta sen antaŭanonco la aeron, ĝiaj teruroj ĉirkaŭfalis ŝin. Ŝi stariĝis kaj sin postenigis, tremante, antaŭ li.

"Kaj tial ĉu finfine vi sentas tion?" li diris funebre.

Ŝi respondis nenion sed kovris la okulojn permane kaj forturniĝis por eliri la ĉambron. Li antaŭenhastis kaj mankaptis ŝian brakon.

"Pacienciĝu pri mi, Elizabeto!" li ekkriis arde. "Ne forlasu min, kvankam laŭnecese ĉi-tiu vualo nin apartigu tie-ĉi surtere. Estu mia kaj de nun antaŭen estos nenia vualo sur mia vizaĝo, nenia malhelo inter niaj animoj! Ĝi estas nur dumviva, ne dumeterneca vualo! Ho! vi neniel scias kiel soleca mi estas, kaj kiel timema, estante sola malantaŭ mia nigra vualo. Ne forlasu min por ĉiam en ĉi-tiu mizera malhelo!"

"Levu nur unu fojon la vualon kaj enrigardu mian vizaĝon," diris ŝi.

"Neniam! Tio ne povas okazi!" respondis S-ro Hupero.

"Tial adiaŭ!" diris Elizabeto.

Ŝi eligis sian brakon de sub lia alpreno kaj malrapide foriris, paŭzante ĉe la pordo por estigi ununuran, longan, tremantan rigardon ŝajnantan preskaŭ penetri la misteron de la nigra vualo. Sed, malgraŭ sia malĝojo, S-ro Hupero ridetis, pensante ke, eĉ se la hororoj tiel ombre reflektataj de la vualo ne povis ne kontraŭstarigi en profunda malhelo du el la plej karemaj geamantoj, apartigis lin disde nepra feliĉo nur materiala emblemo.

Ekde tiu momento neniu entreprenis forigi la nigran vualon de S-ro Hupero nek ekscii, per senpera peto, la sekreton laŭsupoze kaŝatan de ĝi. Homoj pretendantaj superi popolajn antaŭjuĝojn ĝin konsideris kiel nur unu el tiuj malkomunaj emoj ofte miksiĝintaj inter la seriozaj agoj de viroj alie bonsencaj kaj ilin tinkturetintaj ĉiujn per sia aparta speco de frenezio. La popolamaso tamen juĝis S-ron Huperon preterripara ĝenanto. Li ne sukcesis promenadi laŭstrate kun iu ajn mensa trankvilo tiom li konsciis ke afablaj kaj timidaj homoj flankenturniĝos por lin eviti dum alihumoraj homoj sin devigos sin ĵeti obstaklocele sur lian vojon. La malafableco de tiuj lastaj necesigis ke li rezignu pri sia kutima krepuskohora piedirado al la tombejo, ĉar kiam li sin apogis penseme sur la enirpordegon, ĉiam de malantaŭ la tomboŝtonoj vizaĝoj spione rigardetis lian nigran vualon. Ĉirkaŭiris onidiraĵa fablaĵo laŭ kiu alpelis lin tien la fiksrigardoj de la mortintoj. Malĝojigis lin ĝisfunde de lia bonvola koro observi kiel la infanoj forfuĝis antaŭ lia alveno, interrompante siajn plej gajajn ludojn eĉ kiam lia melankolia figuro ekvidiĝis ankoraŭ fordistance. Ilia instinkta timego sentigis al li pli forte ol iu ajn alia kialo tion ke prelernatura hororo interteksiĝis kun la fadenoj de la nigra krepo. Verdire, laŭ ĝenerala publika raportado, lia propra antipatio pri la vualo estis tiel granda ke li neniam volonte pasis antaŭ spegulo nek kliniĝis por trinki el trankvilsurfaca fonto por ke en ties paca sino li ne sin ektimigu. Tia konduto kredindigis la flustradiraĵojn laŭ kiuj la konscienco de S-ro Hupero lin torturas pro iu granda krimo tro horora por ke li entute kaŝu ĝin aŭ ĝin aludu alie ol malklare. Tial, de malantaŭ la nigra vualo, nubo ruliĝis en la helan sunbrilon, dubasencaĵo pri peko aŭ malĝojo kiu ĉirkaŭvolvis la kompatindan pastoron kaj malhelpis ke amo aŭ kompato iam lin atingu. Oni diris ke fantomo kaj demono kunagis kun li tie. Kun internaj tremegoj kaj eksteraj teruroj li piediradis seninterrompe en ĝia ombro, palpserĉante malhele en sia animo aŭ spektante ekster si tra tiu perilo kiu malĝojigis la tutan mondon. Eĉ la senleĝa vento, laŭ onikredado, respektis lian timigan sekreton kaj neniam flankenblovetis la vualon. Tamen bonhomo S-ro Hupero daŭre ridetis malfeliĉe al la palaj vizaĝoj de la mondeca homamaso dum li preterpasis.

Inter ĉiuj siaj malbonaj influoj, la nigra vualo estigis tiun solan bonan rezulton: ĝi faris el ties portanto ege efika pastoro. Pere de sia mistera emblemo-ĉar ne estis alia ŝajna kaŭzo-li fariĝis ege potenca viro super animoj angorantaj pro peko. Liaj konvertitoj ĉiam lin estimis kun aparta timego sia, afirmante, kvankam nur figure, ke, antaŭ ol li kondukis ilin al ĉiela lumo ili eniris ĉe li malantaŭ la nigra vualo. Efektive, ĝia malhelo scipovigis lin kompati ĉiujn senlumajn tendencojn. Morantaj pekintoj alvokis laŭtvoĉe S-ron Huperon kaj malkonsentis finspiradi ĝis kiam li alvenis, malgraŭ tio ke kiam li antaŭenkliniĝis por flustri konsolaĵojn, ili ektremegis pro la vualita vizaĝo tiel intime alproksimiĝinta ilian. Tiaj estis la teruroj de la nigra vualo eĉ kiam la morto nudigis lian vizaĝon. Havante nur la malutilan celon rigardi lian figuron, ĉar estis malpermisite ekvidi lian vizaĝon, fremduloj vojaĝis longajn distancojn por partopreni en la Di-servoj de la preĝejo. Sed multaj ne sukcesis forlasi la kunvendomon sen antaŭe ektremegi! Foje, dum la estrado de Guberniestro Belĉero, la instancoj invitis S-ron Huperon deklami la elektopredikon. Kovrite de sia nigra vualo, li staris antaŭ la ĉefadministristo, la konsilio, kaj la reprezentantoj kaj estigis tiel profundan efekton ke poste la leĝproponojn de tiu jaro karakterizis la tuta malĝojo kaj la plena pieco de nia plej frua prapatra rego.

Tiumaniere S-ro Hupero pasigis longan vivon; senriproĉa pri siaj eksteraj agoj, tamen envolvita en mornaj suspektoj; afabla kaj amema, tamen ne amata kaj iom timata; homo staranta aparte disde aliaj homoj, evitata kiam tiuj estas bonsanaj kaj feliĉaj, sed ĉiam alvokata por tiujn helpi en horoj de morta angoro. Dum la jaroj daŭre forpasis, fatigante siajn neĝojn sur lian zibelkoloran vualon, li akiris kromnomon inter ĉiuj Nov-Angliaj preĝejoj kiuj komunakorde lin nomumis Patro Hupero. Preskaŭ ĉiuj komencepokaj preĝejanoj liaj, estante jam mezaĝaj kiam li alvenis, nun delonge forpasis, forbalaite okaze de funebraj ceremonioj siaj. Unuan preĝejanaron li havis en la preĝejo, duan pli homabundan en la preĝeja tombejo. Kaj nun, laborinte tiel malfruhore en la vesperon de sia vivo, kaj plenuminte sian laboron tiel altkvalite, bona Patro Hupero nun ekrajtis mallaciĝi.

Pluraj homoj videblis en la ombrita kandellumo de la mortoĉambro de la maljuna kleriko. Samsangajn parencojn li ne havis. Tamen ĉeestis la eventon la dece serioza, kvankam senemocia, kuracisto, dezirante nur mildigi la lastajn dolorojn de la paciento kiun li ne scipovis savi. Ankaŭ spektadis la scenon la diakonoj kaj ceteraj eminente piaj anoj de la preĝejo. Aldone videblis Lia Pastora Sinjora Moŝto Klarko, de Okcident-Vilaĝo, juna kaj fervora religiulo haste alrajdinte tien por preĝi apud la lito de la moranta predikisto. Partoprenis en la afero ankaŭ la flegistino, nenia komerce dungita servanto pri morto, sed virino kies trankvila kareco jam de longe daŭris en sekreteco, en soleco, meze de la malvarmo de multaĝo, kaj ne pereus eĉ en la mortohoro. Kiu ajn alia? Elizabeto! Kaj tie kuŝis sur la mortokuseno la jararblanka kapo de bona Patro Hupero, kun la nigra vualo ankoraŭ volvita ĉirkaŭ lia frunto kaj etendiĝanta malsupren sur lia vizaĝo, kie ĝin movetis ĉiu laŭvice pli malfacila anhelo de lia febla spirado. Dum lia tuta vivo tiu krepopeco pendis inter li kaj la mondo. Ĝi lin apartigis disde feliĉiga frateco kaj virina amo kaj lin retenis en tiu plej malĝoja el ĉiuj malliberejoj, lia propra koro. Kaj ankoraŭ ĝi kuŝis sur lia vizaĝo, kvazaŭ por pliprofundigi la malhelon de lia senluma ĉambro kaj lin ombradi kontraŭ la sunbrilo de eterneco.

Ekde iom de tempo lia menso konfuziĝis, ŝvebante dubeme inter pasinteco kaj nuntempo kaj, intervale, antaŭenpaŝetante, kvazaŭ anticipe, en la malklarecon de la venonta mondo. Okazis febraj krizoj lin ĵetantaj de flanko al flanko kaj eroziantaj la malmulton da forto restanta al li. Sed en siaj plej konvulsiaj baraktoj, kaj en la plej fantaziaj kapricoj de sia intelekto, kiam nenia alia pensado konservis sian sobran influon, li daŭre kaj ege priatentis la nigran vualon por ke ĝi ne flankenglitu. Eĉ se lia mistifikita animo povintus forgesi, apud lia kuseno sidis fidela virino kiu konsentintus rekovri, kun forturnita rigardo, tiun multaĝan vizaĝon lastan fojon viditan de ŝi en la beleco de plenvireco. Finfine la mortofrapita maljunulo kuŝis trankvile en la torporo de mensa kaj korpa ellaciĝo, kun neperceptebla pulsobatado kaj spirado kiu ade malfortiĝis escepte kiam longa, profunda kaj malkonstanta enspiro ŝajnis antaŭanonci la forflugon de lia spirito.

La pastoro de Okcident-Vilaĝo alproksimiĝis la litrandon.

"Estimata Patro Hupero," li diris, "alvenas la momento de via ekliberiĝo. Ĉu vi pretas por la formeto de la vualo kiu apartigas tempon disde eterneco?"

Patro Hupero respondis unue nur per febla kapmoviĝo. Tiam, eble timante ke oni malcertu pri lia voldiraĵo, li penadis paroli.

"Jes ja," li diris en malfortaj akcentoj, "mia laca animo atendas pacience ke tiu vualo estu forlevita."

"Kaj ĉu decas," reparolis Pastoro Klarko, "ke viro tiel preĝema, tiel senkulpe ekzempla, sanktaga kaj sanktapensa laŭ la juĝkapablo de ordinaraj homoj, ĉu decas ke preĝeja patro postlasu sur sia memoro ombron ŝajnantan nigrigi tiel puran vivon? Mi petegas, kara estimata frato mia, ne permesu okazi tion. Bonvolu lasi vian triumfan aspekton ĝojigi nin dum vi iras al via rekompenco. Antaŭ ol suprenleviĝu la eterneco-vualo, lasu min flankenĵeti de sur via vizaĝo tiun nigran surteran vualon!"

Kaj tiel parolinte, Pastoro Sinjoro Klarko antaŭenkliniĝis por malkaŝi la misteron de tiom da jaroj. Tamen, aplikante subitan energion mirigantan ĉiujn spektantojn, Patro Hupero eligis la manojn fulmrapide de sub la littukoj kaj premis ilin forte sur la nigran vualon, pretega lukti se la pastoro de Okcidenta-Vilaĝo bonvolus kontraŭstari moranton.

"Neniam!" ekkriis la vualita kleriko. "Surtere, neniam!"

"Malhela maljunulo," responde ekkriis la timigita pastoro, "ŝarĝite per kiu horora peko via animo nun supreniras al sia finjuĝo?"

La spirado de Patro Hupero ekpulsegis. Ĝi klakadegis en lia gorĝo. Per titana klopodo tamen, antaŭenŝovante la manojn grandageste, li kaptoprenis la vivon, retenis ĝin ĝis povi paroli. Li eĉ eksidiĝis rektaspine sur la lito kaj tie restis en la ĉirkaŭantaj brakoj de la morto, dum la nigra vualo malsuprenpendis, terura en tiu lasta momento, meze de la kunigitaj hororoj de lia kompleta vivotempo. Tamen la febla, malĝoja rideto, jam antaŭe tiel ofte vidite tie, ŝajnis nun ekbrileti el sia malklareco kaj lanti sur la lipoj de Patro Hupero.

"Kial vi tremas nur antaŭ mi?" li ekkriis, turnante la vualitan vizaĝon laŭ la cirklo da palvizaĝaj spektantoj. "Tremu ankaŭ unu antaŭ la alia! Ĉu viroj evitis min kaj virinoj min malkompatis kaj infanoj kriegis kaj forfuĝis nur pro mia nigra vualo? Kio, se ne la mistero kiun ĝi malklare simbolas, tiel hororigis tiun krepopecon? Kiam la amiko malkovros sian plej internan koron al sia amiko; la amanto al sia plej kara amantino; kiam la homaro ne vane forkaŭros antaŭ la rigardo de sia Kreinto, abomeninde hamstriante la sekreton de sia peko; tiam taksu min monstro pro la simbolo sub kiu mi vivis kaj mortas. Mi ĉirkaŭrigardas kaj jen! sur ĉiu vizaĝo estas Nigra Vualo!"

Dum liaj aŭskultantoj forkaŭris unu disde la alia pro reciproka timego, Patro Hupero falis malantaŭen sur sian kusenon, vualita kadavro sur kies lipoj lantis febla rideto. Ili kuŝigis lin, ankoraŭ vualitan, en lian ĉerkon kaj lin alportis, vualitan kadavron, al la tombejo. Jam de multaj jaroj herbo kreskas kaj velkas sur tiu tombo. Musko superkreskas la tomboŝtonon, la vizaĝo de S-ro Hupero jam de longa tempo estas polvo. Sed daŭre hororigas la pensado ke ĝi polviĝis sub la Nigra Vualo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.