La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


OJSTRO

Aŭtoro: Etelo Liliano Vojniĉ

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Enkonduko
Vortoj de la aŭtorino
La Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7
La Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
La Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8
La Epilogo
Notoj

Enkonduko

La romano"Ojstro" far anglino Ethel Lilian Voynich (Etelo Liliano Vojniĉ) aperis en 1887 kaj jam en 1898 estis tradukita en la rusan, post ĝiaj eldonoj en Usono kaj Anglio, kaj tuj iĝis plej ŝatata libro de avangarda rusa junularo.

Komence de la 19-a jarcento, post forpelo de la napoleona armeo, la tuta Italio estis disigita je ok separataj ŝtatoj kaj fakte okupita de aŭstraj militistoj. Ĉiu ŝtato havis proprajn limojn, doganejojn, monon ktp. Progresemaj homoj de Italio komprenis necesecon de unuigo de la lando kaj batalis pro la nacia sendependeco. Ties celo efektivigis nur en 1870.

Eventoj de la romano "Ojstro" komencas en 1833. Juna kaj naiva Arturo Berton (Arthur Burton), studanta filozofion en Pisa, decidas dediĉi sian vivon al batalo kontraŭ eksterlandaj okupantoj pro liberigo de Italio. Devizo de societo, al kiu li aliĝis, estis "Pro Dio kaj la popolo, nun kaj por ĉiam!". Arturo sekvas ĝin. Ja Kristo pereis pro savo de homoj. Sed konfesprenanto informas policon lian sekreton, diritan dum la konfeso. Lia amatino Gemo (Gemma) opinias, ke Arturo estas perfidulo kaj vangofrapas lin. Samtempe li ekscias, ke pastro Montanelli estas lia reala patro. Nesukcesinte eltoleri tiujn turmentojn, Arturo kvazaŭ dronigas sin en la rivero, kaj penetras la ŝipon naĝantan en Sudan Amerikon.

En 1846, timiĝinta pro publika indigno, papo Pius IX kvazaŭ realigis iun postulojn de la popolo: estis liberigitaj iuj politikaj arestitoj, cenzuro ne tro furioze premis ĉiun liberan vorton, sed entute tiama amnestio, certe, neniel plibonigis staton de la loĝantaro.

Tiutempe en Florencon venas riĉa ĵurnalisto Felico Rivarez, laŭ invito de membroj de loka societo "Juna Italio". Laŭ ties peto li verkas satirajn pamfletojn, kies ĉefa celo iĝas kardinalo Montanelli. Liaj novaj geamikoj: Martini, Rikardo, Galli kaj Gemo nomas lin ankaŭ per pseŭdonimo "Ojstro". Gemon turmentas duboj, ĉar ŝi vidas multon komunan inter Ojstro kaj Arturo.

Antaŭ pafmortigo Ojstro konfesas al pastro Montanelli, ke li estas Arturo, ke li ne dronis. Li tre amas sian patron, sed ne povas pardoni ties trompon. Li ankaŭ tre amas Gemon, sed ne povas pardoni ŝian vangofrapon. Por li gravas ne la insulto mem, sed tio, ke ŝi ekdubis pri liaj honesto, kuraĝo kaj fideleco al sia kredo, kaj tion li pardonas al neniu.

"Lasu nin. Ĉu nin bezonas vi, Jesuso el Nazareto?" [27]


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.