La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


HORO DE BOVO

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NOTOJ

[1] A. A. Bogdanov – Aleksandro Bogdanov (Malinovskij) (1873–1928), granda rusa filozofo, sciencisto, revoluciulo, aŭtoro de la unua rusa sciencfikcia romano «La ruĝa stelo» (1908, pri vojaĝo al socialisma Marso) (rim. de la tradukinto).

[2] TVF – televideofono, aparato por interparolo kaj samtempa transsendo de stereoskopiaj bildoj (sciencfikciaĵo).

[3] Lorenc – H. A. Lorentz (1853–1928) – nederlanda fizikisto. La transformoj (ekvacioj) de Lorentz konsistigas fundamenton de la teorio de relativeco (rim. de la tradukinto).

[4] anamezono – substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, havanta proksiman al la luma rapidon de elfluo (sciencfikciaĵo).

[5] Artur Lindsej – temas pri David Lindsey (1876–1945), angla fantasta verkisto, kaj lia libro «Vojaĝo al Arkturo» (rim. de la tradukinto).

[6] Silikolo – diafana materialo el fibraj silikorganikaj kombinaĵoj (sciencfikciaĵo).

[7] «Dudek tagojn iris karaveloj…» – el poemo de granda rusa poeto Nikolao Gumiljov (1886–1921) «Malkovro de Ameriko» (1912) (rim. de la tradukinto).

[8] «Ne, nek riproĉ, nek aŭguro…» – fino de poeziaĵo de granda rusa poeto Valerio Brjusov (1873–1924) «Februaro» (1907) (rim. de la tradukinto).

[9] koĥlea kalkulo – parto de dupolusa matematiko, okupiĝanta pri analizo de spirala propaga moviĝo (sciencfikciaĵo).

[10] aldeologio – nekonata termino, mankanta en vortaroj; probable, elpensaĵo de la aŭtoro aŭ preseraro (rim. de la tradukinto).

[11] Vernadskij – Vladimiro Ivanoviĉ Vernadskij (1863–1945) – rusa sovetia natursciencisto, elstara pensulo, mineralogo, kristalografo, fondinto de geoĥemio, biogeoĥemio, radiogeologio kaj de la instruo pri noosfero (rim. de la tradukinto).

[12] noosfero – sfero de interagado de la naturo kaj la socio, en kies limoj racia homa agado iĝas la ĉefa, determina faktoro de evoluo. La nocion de noosfero kiel de ĉirkaŭanta la terglobon idea, «pensanta» ŝelo, kies formiĝo estas ligita kun apero kaj evoluo de la homa konscio, enkondukis komence de la 20 jarcento P. Teilhard de Chardin kaj E. Le Roy. V. I. Vernadskij enmetis en la terminon materiisman enhavon: noosfero estas nova, supera stadio de biosfero, ligita kun apero kaj evoluo de la homaro, kiu, ekkonante leĝojn de la naturo kaj perfektigante la teĥnikon, iĝas la plej granda forto, komparebla laŭ siaj skaloj kun la geologiaj, kaj komencas determine influi procezojn sur la Tero. (rim. de la tradukinto laŭ la Granda Sovetia Enciklopedio).

[13] Erf Rom – aŭ anagramo de la familinomo Efremov, aŭ aludo al mondfama filozofo kaj sociologo Erich Fromm (1900–1980), kies ideoj estis proksimaj al tiuj de la aŭtoro (rim. de la tradukinto).

[14] instruo de Maniĥeo – religi-filozofia instruo en Persujo de la 3-a jarcento, kies fundamenton konsistigas agnosko de du elementoj (kontraŭluktantaj bono kaj malbono, lumo kaj mallumo), kies lukto devas finiĝi per venko de spirito kaj restarigo de perdita harmonio (rim. de la tradukinto).

[15] ekologia niĉo – vivtereno de iu specio.

[16] Veda Kong – pri Veda Kong, Erg Noor, Dar Veter kaj Ren Boz legu en «La nebulozo de Andromedo» (rim. de la tradukinto).

[17] «Kuglojn ĵetu al malkuraĝuloj…» – el poemo de granda rusa kaj sovetia poeto Vladimiro Majakovskij (1894–1930) «150 000 000» (1920) (rim. de la tradukinto).

[18] «Ho Tero, vane ŝerci ĉesu…» – el versaĵo de N. Gumiljov «Naturo» (1918) (rim. de la tradukinto).

[19] goniometro – angulmezurilo (rim. de la tradukinto).

[20] Ebria kaj amanta, en luna ilumin' – el poeziaĵo de Hafizo, granda persa poeto de la 14-a jarcento (rim. de la tradukinto).

[21] junaj akvoj – subteraj akvoj, unuafoje enirantaj el tera profundo en subteran hidrosferon (rim. de la tradukinto).

[22] eskapistoj – Eskapismo estas tendenco fuĝi for de la realo.

[23] Arimano – dio de malbono en zoroastrismo (rim. de la tradukinto).

[24] ultrabazaj masoj – ŝtonaro, konsistanta precipe el olivino kaj pirokseno (rim. de la tradukinto).

[25] eklogito – ŝtono, konsistanta precipe el grenatoj kaj jadeitoj (rim. de la tradukinto).

[26] Mara – demono de morto en budaismo, malamiko de Budao (rim. de la tradukinto).

[27] la leĝo… de Peter – vidu: Laurence J. Peter. «The Peter Principle» (rim. de la tradukinto).

[28] «Ho tiuj sonĝoj pri ĉielo ora…» – El poemo de Maksimiliano Voloŝin (1877–1930), eminenta rusa poeto (1907) (rim. de la tradukinto).

[29] «Kaj malsato kaj pasi' torturas…» – el poemo de Nikolao Gumiljov «Malkovro de Ameriko» (rim. de la tradukinto).

[30] «Ne povante ekregi sopiron…» – el versaĵo de Nikolao Gumiljov «Knabino» (1917) (rim. de la tradukinto).

[31] tuta popolo – t.e. filiŝtoj. En la rusa originalo temas ne pri popolo, sed pri «сословие» (stato) kaj «мещане» (la tria stato, etburĝoj; en la rusa tiu vorto havas ankaŭ signifon, proksiman al «filistroj») (rim. de la tradukinto).

[32] «Mi estas en malgaj', ĉar mi tre amas vin» – el fama rusa romanco fare de komponisto A. Dargomiĵskij, laŭ versaĵo «Pro kio» de Mikaelo Lermontov, granda rusa poeto (1814–1841) (rim. de la tradukinto).

[33] Akaŝa – en unu el antikvaj hindaj filozofiaj instruoj: etero (rim. de la tradukinto).

[34] la principo de Kurio – la principo de Kurio kaj Pasteŭro (termino de Vernadskij) konsistas en tio, ke dissimetrion povas kaŭzi nur io, per si mem havanta dissimetrion (rim. de la tradukinto).

[35] «la nombro de Loŝmid» – nombro da molekuloj en 1 kuba centimetro da gaso en normalaj kondiĉoj. Jozefo Loschmidt (1821–1895) – aŭstra fizikisto (rim. de la tradukinto).

[36] lordo Rejli – John William Rayleigh (1842–1919), elstara brita fizikisto (rim. de la tradukinto).

[37] Puankare – Jules Henry Poincaré (1854–1912), elstara franca matematikisto kaj filozofo (rim. de la tradukinto).

[38] Ĉandrasekar – S. Chandrasekhar (1910–1995), fama usona hinddevena astrofizikisto. Limo de Chandrasekhar estas maksimuma ebla maso de blanka nano, konsistiganta 1.4 de maso de la Suno. Steloj, kies maso superas tiun limon, eksplodas kaj iĝas supernovaoj (rim. de la tradukinto).

[39] Ŝvarcŝild – K. Schwarzschild (1873–1916), germana astronomo. Ŝvarcŝilda radiuso estas tia, ke nenio el sfero kun tiu radiuso povas eliri ekster la nigran truon (rim. de la tradukinto).

[40] Lorencaj transformoj – vidu rimarkon al la prologo (rim. de la tradukinto).

[41] La tempolimo, donita de Tael – tiel en la originalo, kvankam devus esti Vir Norin (rim. de la tradukinto).


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.