La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HORO DE BOVO

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 9

Katenita Kredo

Vir Norin kaj Eviza Tanet, alflugintaj al Kin-Nan-Te, renkontis tutan armeon da «liluloj». La monto de rompaĵoj de la falinta turo estis jam malkonstruita, la kadavroj de la «ofendantoj» estis forigitaj, tiuj, kiuj restis vivaj, malaperis.

La korpoj de la tri teranoj kuŝis en la tombejo en pavilono el ruĝa ŝtono. Tivisa kaj Tor ne disigis la brakumojn. Iliaj restintaj vizaĝoj konservis reflekton de antaŭmorta impeto de senlima kareso. Gen Atal-on oni povis rekoni nur laŭ la skafandro.

Eviza kaj Vir liberigis ilin de la defenda vesto, kiun la esploristoj ne sukcesis demeti, kaj komencis sepulton. Fortega sparko eliĝis el SDP – kaj sur ŝtona plato restis nur konturoj de la korpoj, signitaj per tavolo de subtila cindro. En muta funebro Eviza kaj Vir kolektis kaj miksis la cindron: la pereintaj teranoj kuniĝis en la lasta frateco.

La cindran urnon el plateno kaj la tri SDP-ojn kun spuroj de malsukcesaj penoj de rompmalfermo sur la kloŝoj oni transportis al «Malhela Flamo».

Rodis ricevis inviton de la Kvaropa Konsilio. La regantoj de la planedo esprimis al ŝi kondolencon pro pereo de tri gastoj el la Tero. Ĉu hazarde, ĉu intence la Konsilio kunvenis en la nigra halo, kiun la teranoj nomis la Halo de Mallumo.

Rodis, senpasia kaj senmova, starante elaŭskultis la mallongan paroladon de Ĉojo Ĉagas. La prezidanto de la Kvaropa Konsilio, evidente, atendis respondon, sed Rodis silentis. Neniu kuraĝis rompi la maltrankvilan silenton. Finfine Faj Rodis aliris Ĉojo-n Ĉagas.

– Mi multon lernis sur via planedo, – diris ŝi senafekte, – kaj nun komprenas, kiel povas mensogi homo, devigita al tio per minaco. Sed kial mensogas tiu, kiu posedas forton de granda potenco, la forton, kiun donas al li la tuta piramido de la homaro de Jan-Jaĥ, sur kies pinto li staras? Por kio? Ĉu la tuta sistemo de via vivo estas tiel trapenetrita per mensogo, ke eĉ regantoj obeas ĝin?

Ĉojo Ĉagas ekstaris, paliĝinte, kaj, distirinte la dense kunpremitajn lipojn, tra la dentoj eldiris:

– Kio?! Kiel vi aŭdacas…

– Pro bonaj intencoj mi aŭdacas ĉion. Vi kredigis min, ke la avioj estis senditaj, kaj rememorigis, ke viaj ordonoj estas plenumataj senŝanĝe. Al la dua demando vi respondis, ke la avioj estas prokrastitaj per tempesto kaj trabatiĝas tra ĝi. Mia malklereco en la planedografio de Jan-Jaĥ igis min kredi tion, sed Gen Atal kaj Tor Lik esploris la atmosferon, divenis la trompon kaj sukcesis antaŭ la morto averti nin.

Rodis eksilentis. La vizaĝo de Ĉojo Ĉagas tordiĝis. Li kriis falsete tiel, ke aŭdis la tuta halo:

– Gen Ŝi!

– Mi aŭskultas, granda prezidanto!

– Esploru, kiu kondukis la aviojn, kiu informis pri la tempesto kaj kiu estris la operacion. Ĉiujn ĉi tien! Mi mem enketos.

– Mi petas vin, prezidanto de la Konsilio! – Faj Rodis kunmetis la manplatojn kaj klinis la kapon. – Ne plu necesas viktimoj – ili sen tio multas. Viaj gardistoj mortigis multajn homojn en la urbo Kin-Nan-Te, kaj ni, – Rodis unuafoje tremeris, – perdis proksimulojn.

– Vi ne komprenas, – kun kolero kontraŭdiris Ĉojo Ĉagas, – tiuj, kiuj kulpas, malhonoris min, la Konsilion, nin ĉiujn, montrinte mensoguloj kaj hipokrituloj!

– Kio do ŝanĝiĝos, se oni ilin ekzekutos?

– Ĉio! La rompintoj de la ordono estos punitaj, vi konvinkiĝos pri sincereco de niaj intencoj kaj mia veremo.

Faj Rodis penseme rigardis al Ĉagas. La muta riproĉo de Faj Rodis iĝis netolerebla por la reganto de Tormans. Li malleviĝis en la fotelon, mallerte fleksiĝinte, kaj, svinginte la manon, disirigis la Konsilion.

Faj Rodis leviĝis laŭ la ŝtuparo en la «teran» alon de la palaco, preparante sin al malfacila interparolo kun Grif Rift. La ŝipestro insistis pri duopa konversacio. Rodis komprenis, ke tiun peton kaŭzis nur lia deziro koncentri tutan sian volon sur ŝi sola.

Ili iĝis vizaĝo al vizaĝo, kvazaŭ Rodis enirus kaj sidiĝus en la pilota kajuto inter la vando kaj la regpanelo. La nevidebla limo de kontakto de la frontaj flankoj de la stereoprojekcioj entenis en si la tutan distancon, disigantan ilin. Rift kaj Rodis, kiel ĉiuj teranoj kun evoluinta kaj trejnita psiko, komprenis unu la alian preskaŭ sen vortoj – vortoj servis nur kiel konfirmo de sentoj.

Kaj, renkontinte rigardon de Grif Rift, kun riproĉo observanta la «vivsignalojn» – la verdajn lumetojn, da kiuj restis nur kvar, Faj Rodis firme diris:

– Tio ne eblas, Rift. Fuĝo, retiriĝo, nomu tion kiel vi deziras, ne eblas. Ne eblas post tiam, kiam ni semis esperon, post tiam, kiam tiu espero komencis kreski en kredon!..

La ŝipestro peze levis sin. Kunpremante la grandajn manojn, ĝibetiĝante, li sendeŝire rigardis en la verdajn okulojn de la virino, kiun ne eblis ne ami. Poste li rektigis sin, etendis la bruston. Tuta lia figuro esprimis indignon.

– La damnita planedo ne kostas eĉ milonon de niaj perdoj. Ĉi tie oni ankoraŭ ne pretas al io ajn bona! Ni ne povas allasi tiajn viktimojn! – Rift almontris per la mano al la por ĉiam estingiĝintaj «vivsignaloj».

Rodis aliris la limon mem, disigantan iliajn projekciojn.

– Trankviliĝu, Grif, – milde kaj mallaŭte diris ŝi, levante al li la malgajan vizaĝon. – Ni ambaŭ, inicitaj en scion, pri kiu oni eĉ ne suspektas ĉi tie, ne povas vivi kaj esti liberaj, dum ekzistas malfeliĉuloj. Kiel eblas transiri la sojlon de la plej alta ĝojo, kiam ĉi tie tuta planedo estas en infereco, dronanta en maro de malfeliĉo? Kio kompare kun tio estas mia vivo, la via kaj de ni ĉiuj? Demandu tri miajn kunulojn!

– Mi scias, kion ili diros, – ekreginte sin, respondis Grif Rift, rigardante preter Rodis. – Ili diros, ke ilia ĉeesto mem estas necesa, ke ĝi donas al la homoj de Tormans revon kaj kredon kaj per tio kunigas en strebo al la celo.

– Jen, vi mem respondis, Rift! Vi scias, ke ju pli longe ni estas ĉi tie, des pli bone estas por ili. Kun tuta nia malperfekteco por ili ni estas la viva realiĝo de ĉio, kion alportas al la homo la komunisma socio. Se ni fuĝos, tiam la pereo de Tivisa, Tor kaj Gen vere estos vana. Sed se ĉi tie kreiĝos grupo de homoj, posedantaj scion, forton kaj kredon, do tiam nia misio estos pravigita, eĉ se ni ĉiuj pereos.

– La legendo pri sep virtuloj. Sed la tuta planedo ne estas urbeto, kaj ni estas tro malmultaj! – morne subridis la stelŝipestro.

– Kaj ree vi forgesas, ke kun ni estas la Tero, ĝiaj scioj, ĝia aspekto en la stereofilmoj, tiom sukcese demonstrataj de vi. Aldonu niajn prelegojn, kaj rakontojn, kaj nin mem. Baldaŭ Ĉedi, Vir kaj Eviza iros en la urbon, se mia interparolo kun la reganto estos sukcesa.

– Ĉu Tael diris al vi, ke oficistoj de la Konsilio indignas pri la demonstro de la filmoj? – demandis Grif Rift.

– Ankoraŭ ne. Mi atendis tion. Mi esperas bridi la regantojn, por ke ili ne malutilu al tiuj, kiuj spektis kaj spektos. Kaj ne staru tiel ŝtipe, kara!

Grif Rift senhelpe dismetis la manojn, evitante la rigardon de Rodis. Subite li rimarkis malantaŭ ŝi sur la muro kolorajn konturojn de iaj bildoj: antaŭe ili ne ekzistis. Rodis movis la fokuson de la ekrano, kaj mem depaŝis flanken.

La tuta muro de ŝia ĉambro estis pripentrita per helaj krudetaj farboj de Jan-Jaĥ. La ĵus finita fresko, kiel tuj komprenis Grif Rift, simbolis leviĝon el infero.

Laŭ teruraj deklivoj, helpante unu al alia, per lastaj penoj grimpis homoj. Malsupre, sur abunda herbo, svarmis diversspeca homamaso, malestime montrante al la ŝvitkovritaj, kompatindaj kaj palaj grimpantoj. Malproksime staris grupetoj de homoj, certaj pri sia supereco, rigardantaj fremde kaj indiferente.

Tragike senespera ŝajnis tiu leviĝo. Alte supre, preskaŭ sur la eĝo de la muro, ĉirkaŭanta la belan malaltaĵon, per akra kojno elstaris la lasta ŝtupo de la leviĝa vojo. Blua lumo estis leviĝanta el ombro, reflektiĝante en la roko. Sur la rando mem de la elstaraĵo, katenita per brilanta ĉeno, sur la genuoj staris virino, ŝiaj manradikoj kun kruela forto estis altiritaj al la dorso per tria turno de la ĉeno, ĉirkaŭinta la ventron kaj la dekstran femuron. La ĉeneroj enpremiĝis en la nudan korpon, apenaŭ kovritan sur la dorso per nigra ondo de la haroj. Ligita, ne povanta etendi la manojn al la grimpantoj kaj eĉ doni kuraĝigan signon, ŝi tamen estis simbolo: neŝancelebla certeco de la scio! Kvazaŭ ŝi koncentris en si ĉiujn ĝojojn de konsolo kaj espero. La Katenita Kredo ŝajnis sendependa kaj libera, kvazaŭ ne estis la kruelaj katenoj, morto kaj sufero. Ĉu hazarde, ĉu intence, la Katenita Kredo similis al Ĉedi…

– Por kio ĝi estas ĉi tie? – ekdubis Grif Rift. – Ĉu oni komprenos?

– Komprenos, – certe diris Rodis, – mi volas lasi en la palaco memoron pri ni.

– Ili neniigos!

– Eble. Sed antaŭ tio ĝiaj fotoj disiros laŭ la planedo.

– Vi estas pli forta ol mi ĉiufoje… – Rift, eksilentinte, rigardis al Rodis kiel antaŭ disiĝo.

Ŝi kliniĝis al la limo de la fokuso mem, movis la manon trankvilige kaj karese.

– Lastatempe mi sonĝas pri Amria Maĉen, la plej granda monto de Azio. Sur monta plataĵo, kie bosko de himalajaj piceoj limas kun senarba monteto, staras budaisma antikva templo – restadejo por laculoj. En tiu templo – la loko de ripozo kaj medito antaŭ potenca impeto de la montoj al la ĉielo – dum mateniĝo kaj antaŭ sunsubiro sonas grandegaj gongoj de pura ora koloro el tantal-kupra alojo. Longaj potencaj sonoj flugas en senfinan foron, kaj ĉiu bato longe daŭras en ĉirkaŭanta silento.

Saman senton kaŭzas sonorilejoj de antikvaj rusaj temploj, restaŭritaj kaj provizitaj per titanaj sonoriloj. Tiuj arĝentecaj sonoriloj sonoras per same longaj notoj de speciale pura tono, altirantaj el malproksime per sorĉa nesuperebla voko. Kaj kvazaŭ mi kuras al tiu voko tra maldensa matena nebulo en arĝento de mateniĝo… sed ĉi tie mateniĝo alportas nur mornan rememorigon pri nefiniteco. Kaj kuras nur tempo…

Rodis rapide adiaŭis kaj malŝaltis la TVF-on.

En najbara ĉambro Eviza Tanet estis kritike pririgardanta Ĉedi-n kaj Vir Norin-on, vestintajn sin por eliro ekster la ĝardenojn Coam, malsupren, en la vivsvarmon de la ĉefurbo, loĝata, el la tera vidpunkto, kun nekredebla denseco.

– Malsukcese, Ĉedi, – decideme deklaris Eviza, – el kilometra distanco en vi videblas tera virino. Se ĉi tie homoj estas vere malbone edukitaj, do vin sekvos tuta homamaso.

– Nu, kaj kiel vi?

– Mi ne intencas vagi laŭ stratoj sola, kiel vi kaj Norin, min akompanos tormansaj kolegoj. Ili ekipos min per speciala vesto de medicinisto, de kanarie flava koloro. Tial por mi sufiĉas pantalono kaj bluzo.

– Estas la sola solvo, – diris la astronavigaciisto, – Tael konduku nin, altirante nenies atenton, al siaj amikoj, kaj tiuj helpu al ni vestiĝi.

– Se oni permesos al li, kaj forpermesos nin. En la palaco oni nenion rajtas fari sen speciala permeso. Tion ni bone lernis. – Ĉedi metis la manojn sub la zoneton, deŝovis malantaŭen la ŝultrojn kaj faris grimacon de orgojla malŝato, karaktera al ĉiuj «serpentuloj» de Tormans. Rezultis tiel simile, ke Vir kaj Eviza ridetis, iom gajiginte la maloftan por teranoj staton de kruela malgajo pro la tragedio en Kin-Nan-Te.

Homoj de la Erao de Kuniĝintaj Manoj ne timis morton kaj persiste renkontadis neeviteblajn hazardaĵojn de vivo, plena je aktiva laboro, vojaĝoj, akraj kaj kuraĝaj amuzoj. Sed la sensenca pereo de la tri amikoj sur la kruela planedo estis eltenata pli malfacile, ol se tio okazus en la patrujo.

Ĉu ne tro malmultas ili sur Tormans? Ne, se pripensi. Por malgranda grupo estas pli facile fari kontakton kun homoj de la planedo, estas pli facile senti ĝian psikan atmosferon, trovi ĝustan kondutmanieron kaj pli profunde kompreni la tormansanojn. Granda ekspedicio forŝirmus sin de la mondo de Jan-Jaĥ per sia ĉiutaga estado. Necesus jardekoj, dum la du mondoj samsangaj, sed tiom malsamaj laŭ siaj konceptoj kaj perceptoj de la mondo, malfermiĝus unu al la alia. Ili agas prave, ke ĵetas sin en la homan maron de Jan-Jaĥ kaj dissolviĝas en la fluo de ĝia vivo.

Tiaj pensoj devigis la teranojn trejni sin en speciale severa koncentro de fortoj kaj sentoj.

Da ili restis kvar, eĉ tri, por kontakti kun la popolo de Tormans, Rodis restas kaptita en la palaco, kaj ŝia granda anima forto ne tuŝos homojn de Jan-Jaĥ. Probable, ĝuste tion strebas eviti la antaŭvidema Ĉojo Ĉagas. Ne estas sciate, ĉu li permesos al ili loĝi en la urbo?..

Ĝuste pri tio estis parolantaj Ĉedi, Vir kaj Eviza, kiam Rodis eniris al ili. Rodis paliĝis pro sendormaj noktoj ĉe la pentraĵo, per kiu ŝi penis distri sin.

Eviza almontris fotelon, sed Rodis nege balancis la kapon.

– Ĉi tie oni sen tio tro multe sidadas, kiel okazis ĉe ni sur la Tero, kiam la homo – kuranto kaj vojaĝanto laŭ sia naturo – firme eksidis ĉe tabloj aŭ en sidiloj de transportaj maŝinoj, peziginte la korpon kaj la racion.

– Nu, vi pravas, – konsentis Eviza, pensante pri siaj aferoj, kaj subite demandis: – Faj, ĉu al vi ne ŝajnas, ke tiun planedon jam ne eblas levi el infereco? Ke la malsano tro progresis, veneninte homojn per malbonigita heredeco – disgeniko? Ke homoj de Tormans jam ne kapablas kredi je io ajn kaj zorgas nur pri elementaj plezuroj, pro kiuj ili pretas al ĉio? – Eviza demande rigardis al Rodis, tiu kuraĝige kapbalancis, kaj Eviza daŭrigis: – Se laŭ la planedo vagas sovaĝiĝintaj homamasoj, se dezertoj ofensivas, vorante fruktodonajn grundojn, se estas elĉerpitaj la mineralaj riĉaĵoj, se estas degenero en ĉio, kaj speciale en homaj animoj, do per kio, per kiu forto ili leviĝos? Kiam al virinoj de Tormans antaŭ tri jarcentoj oni proponis limigi naskadon, ili taksis tion kiel atencon al la plej sanktaj rajtoj de la homo. Kiaj rajtoj? Tio estas ne rajtoj, sed ordinaraj instinktoj, karakteraj al ĉiuj animaloj, instinktoj, kontraŭantaj bezonojn de la socio. Kaj ĝis nun ĉi tie oni ne povas kompreni, ke libero povas veni nur el granda kompreno kaj responso. Nenia alia libero ekzistas en la tuta universo. Al tormansanoj tute ne gravas scii, ke iliaj infanoj estos sanaj, saĝaj, fortikaj, ke ilin atendas inda vivo. Ili obeas al minuta deziro, tute ne pensante pri konsekvencoj, pri tio, ke ili ĵetas en mizeran, nearanĝitan mondon novan vivon, sklavigante ĝin, kondamnante al tro frua morto. Ĉu eblas atendi, ke infano naskiĝos granda homo, sciante, ke probablo de tio estas senlime malgranda? Ĉu eblas tiel facilanime rilati al la plej grava, la plej sankta?

Rodis kisis Eviza-n.

– Seriozaj demandoj, Eviza, aperadis ankaŭ ĉe ni hejme. En la kriza epoko de la Erao de la Disa Mondo, dum la komenciĝinta fiasko de la kapitalisma eŭropa civilizo, antropologoj turnis sian atenton al indianoj hopioj, loĝintaj en dezero sudokcidente de Norda Ameriko. Ili vivis en kondiĉoj, multe pli malbonaj, ol tiuj sur Tormans, sed malgraŭ tio kreis specialan socion, laŭ multaj trajtoj similan al la komunisma, sed sur malalta materia nivelo. Al sciencistoj de la EDM hopioj ŝajnis ekzemplo kaj espero: liberaj virinoj, kolektiva zorgo pri infanoj, edukado per memstara labora agado ekde plej frua infaneco – ĉio ĉi kondukis hopiojn al alta inteligenteco kaj psika forto. Por miro kaj konfuzo de sciencistoj-eŭropanoj, post dek kvin jarcentoj da loĝado en malfacilaj kaj severaj kondiĉoj, hopiaj infanoj montris pli altajn kapablojn, ol dotitaj blankulaj infanoj. Mirigis ilia alta inteligenteco, atento, komplika kaj abstrakta pensado. Nature, el ili kreskis homoj, similaj al nunaj teranoj, seriozaj, pensemaj kaj tre aktivaj, gvidataj ne de eksteraj logoj kaj ordonoj, sed de interna konscio de neceso. Ankaŭ fizike hopioj estis pli perfektaj ol ĉirkaŭantaj popoloj. Mi memoras foton de unu junulino, ŝi tre similis al Ĉedi…

– Sekve, la mizero de Tormans ne malhelpos al leviĝo? – vigliĝinte, demandis Ĉedi.

– Mi estas konvinkita pri tio, – decideme diris Rodis. – Kio koncernas genetikon, do komparu la periodon de difektado de la genfonduso kun la akumulado de sanaj genoj dum evoluo de la homo sur nia planedo: kelkmil jaroj – kaj tri milionoj. La respondo estas klara.

– Kaj kion ni faru kun la senespere difektita psikologio? – demandis Eviza.

– Vi ripetas la eraron de psikologoj de la EDM, inklude la tiam faman Freŭdon. Ili opiniis dinamikon de psikaj procezoj statiko, opiniis specialajn fenomenojn kiel «libido» aŭ «menso» konstantaj, unufoje por ĉiam «gisitaj». En la realo tamen ekzistas nur impulsoj, kiuj facile kunordigeblas per edukado kaj ekzercado. Kiam oni komprenis tiun facilan aferon, komenciĝis turno for de la psikologio de posedanto kaj egoisto de la kapitalisma socio al la komunisma konscio. Neatendite evidentiĝis, ke alta nivelo de edukado faras miraklojn en homaj animoj kaj en socia aranĝo. Ekiris reakcio de subita transiro – lavango de bono, amo, memdisciplino kaj zorgo, kiu tuj levis ankaŭ la produktivajn fortojn. Homoj povus antaŭvidi sian ekflugon, se ili pripensus, kiel fortas la neesprimeble belaj antaŭsentoj de juneco – jen pruvo de la denaska beleco de sentoj, kiun ni portas en si, kvankam tre malmulte realigadis ĝin en la pasintaj epokoj.

– Sed ĉi tie ja mankas kredo je homoj, je pli bona estonteco? – defendis Eviza-n la astronavigaciisto.

– Ĝuste tial la tormansanoj venis al mistikismo, – diris Rodis. – Kiam homo ne havas apogon en la socio, kiam oni lin ne gardas, sed nur minacas al li kaj li ne povas apogiĝi je leĝo kaj justeco, li iĝas preta por kredo je la supernatura – lia lasta rifuĝejo. Fine de la Erao de la Disa Mondo la mistiko fortiĝis kaj en tiranioj de ŝtata kapitalismo kaj en landoj de pseŭdosocialismo. Senigitaj je edukado, malkleraj amasoj perdis kredon je ĉiopovaj diktatoroj kaj ĵetiĝis al sekteco kaj mistikismo. La nova turno de la historia spiralo revenigis la plej grandan parton de la homaro al ateismo de ekkono. Se eblas fari analogion, do nun estas la plej oportuna momento, por ke en la popolo de Tormans aperu nova, vera kredo je la homo.

– Kiam sur la Tero disvastiĝis mistikismo? – demandis Eviza.

– En la blua ciklo de la deksepa rondo. Historiistoj por tiuj tempoj uzas periodaron, kiu estis uzata en la kronikoj de la monaĥejo Ban Togolo en Karakorumo. Tieaj ermitaj kronikistoj senpartie registradis mondajn eventojn de la EDM, uzante du-strian sistemon de komparado de kontraŭdiraj radimesaĝoj. Foreco de la budaisma monaĥejo estis la kaŭzo, kial tie konserviĝis la kronikoj – tiutempe multaj historiaj dokumentoj en aliaj landoj pereis. En Ban Togolo restis la plej plena kronologio, kaj ni uzas ĝian kalendaron.

– Ĉu la granda batalo de la Okcidento kaj de la Oriento, aŭ la batalo de Mara,[26] same okazis en la deksepa rondo? – demandis Ĉedi.

– En la jaro de ruĝa, aŭ fajra, koko de la deksepa rondo, – konfirmis Faj Rodis, – kaj daŭris ĝis la jaro de ruĝa tigro.

– Amuza kronologio! – diris Eviza. – Sonas arkaike absurde.

– Ĝi ne estas tiom absurda, kiom ŝajnas unuavide. Ĉiu rondo kongruas kun averaĝa homa vivdaŭro kaj tial estas perceptata ne nur per racio, sed ankaŭ per sentoj.

– Ĉu en Ban Togolo konserviĝis kronikoj de pli frua periodo? – demandis Eviza.

– Ili foriras en profundon de tempoj, malantaŭ la Eraon de Miksiĝo de Sociformoj.

– Ĉu en la Malhelajn Jarcentojn? Tiuokaze ili trafas inter la kvina kaj la dektria rondoj. La EDM komenciĝis en la dekkvina, – faris rapidan kalkulon Ĉedi.

– Kaj finiĝis en la nigra ciklo de la deksepa rondo, – aldonis Rodis.

– Ĉu ne tempas ĉesigi la sciencajn okupiĝojn, en kiu ajn rondo ni estu? – proponis Eviza. – Ni lacigis Faj-on.

– En la jaro de blua ĉevalo de la kvindekunua rondo, – ekridis Rodis. – Ni iru al mi. Ni multe pensis lastatempe. Kaj eĉ forgesas danci…

Post semajno al Rodis venis sendito de Ĉojo Ĉagas – la estro mem de la «liluloj» Jan Gao-Juar, aŭ mallonge Jangar, grandstatura homo kun akraj trajtoj de la granda vizaĝo.

El sub mallevitaj, kvazaŭ lacaj, palpebroj, atente, rekte rigardis klaraj, nenion esprimantaj okuloj de rabobirdo, senkompataj kaj sentimaj. Poste inĝeniero Tael klarigis, ke la estro de «liluloj» ĉiam rigardas kvazaŭ celante. Li estis tutplanede fama pafisto el kuglaj pistoloj, kiujn havis oficiroj de gardo kaj altrangaj oficuloj de Jan-Jaĥ.

Aroge rigardante al la gastino el la Tero, unuafoje vidita proksime, Jangar transdonis inviton de la reganto.

Faj Rodis promesis veni post kelkaj minutoj, sed la estro de la «liluloj» ne foriris.

– Al mi estas ordonite akompani.

– Mi konas la vojon en la verdan kabineton.

– Ne tien! Kaj al mi estas ordonite akompani!

«La cirkonstancoj ŝanĝiĝis», – pensis Rodis. Enirinte en sian ĉambron, ŝi rigidiĝis por kelkaj minutoj, por koncentriĝi kaj akumuli energion…

La estro de la «liluloj» iris je paŝo malantaŭe, ne ebligante al Faj Rodis elprovi lian psikan firmecon.

Ĉojo Ĉagas, atendante ilin, paŝadis laŭ ruĝaj tapiŝoj. Altaj kaj mallarĝaj fenestroj tralasis malmulte da lumo, kreante ŝatatan de tormansanoj rozkoloran duonmallumon. La reganto ĉi-foje ne proponis al la gastino eksidi. Rodis, ne vidinte konvenan meblon, kruciginte la krurojn, mallevis sin rekte sur la tapiŝon. Ĉojo Ĉagas levis la brovojn, per signo forpermesis Jangar-on kaj, paŝinte tien-reen laŭ la halo, haltis antaŭ Rodis, suspekteme kaj kolere rigardante al ŝi desupre malsupren.

– Ni demonstris la filmojn nur al tiuj, kiuj soifis scion, trairis maloportunan vojon al la stelŝipo kaj riskis esti kaptitaj fare de viaj kordonoj, – diris Rodis, ne atendante la demandon.

– Mi malpermesis publikan demonstron! – emfaze eldiris la reganto. – Kaj avertis, ke vi ne enmiksiĝu en la aferojn de la planedo!

– Publika demonstro ne okazis, – firme respondis Rodis. – Plenumante vian deziron, ni ne demonstris la filmojn al la tuta planedo. Probable, por tio vi havas kaŭzojn, ĉu?

– Mi malpermesis demonstri al iu ajn!

– Pri tio rajtas neniu ŝtato, neniu planedo en la universo. La sankta devo de ĉiu el ni estas rompi tian senprecedencan subpremon. Kiu rajtas malfermi al la pensanta estaĵo vojon al ekkono de la mondo? Faŝismaj diktaturoj de pasinteco de la Tero kaj de aliaj mondoj faris similajn krimojn, kaŭzante nekredeblajn malfeliĉojn. Tial kiam en la Granda Ringo oni trovas ŝtaton, malfermantan al siaj homoj vojon al scio, do tian ŝtaton oni detruas. Tio estas la sola okazo, donanta rajton al rekta enmiksiĝo en aferojn de fremda planedo.

– Ĉu povas juĝi ia via Ringo pri konkreta malutilo aŭ utilo en fremda vivo! – furioze kriis Ĉojo Ĉagas.

– Ne povas. Sed malpermeso ekkoni arton, sciencojn, vivon de aliaj planedoj estas neallasebla. Por establi kun vi amikajn rilatojn kaj interkomprenon, ni faris cedon, ne postulante tutplanedan demonstron de filmoj.

Ĉojo Ĉagas eligis malklaran sonon kaj pli rapide ekpaŝis laŭ la halo.

– Mi tre bedaŭras, – mallaŭte diris Rodis, – ke vi ne aprezis la stereofilmojn, kunportitajn de ni. Ili, kontraŭpeze al la premanta infero, kiun akumulis viaj prauloj tie, malsupre, pruvas finan venkon de la homa racio.

– Sed kio pri kontrolo? Kiu garantios plenan sendanĝeron de viaj filmoj? Tio estas propagando de fremdaj ideoj! Trompo!

– La komunisma socio de la Tero bezonas nek propagandon, nek trompon. Komprenu, reganto de la planedo! – Rodis salte ekstaris. – Por kio tion bezonus la Tero? Vi estas saĝa homo, malgraŭ ĉiuj limigoj de la diktatoraj kondiĉoj! Ĉu vi ne sentas, ke nia sola deziro, antaŭ ol ni forflugos hejmen, estas – kiel eble plej multe fordoni al vi, helpi al viaj homoj trovi vojon al alia vivo… senpage! Ne ekzistas pli alta ĝojo por homo, ol doni kaj helpi, komprenu do!

Ŝi tenis antaŭ la vizaĝo la impete kunkroĉitajn manojn kaj rigidiĝis je duonpaŝo for de Ĉojo Ĉagas, kliniĝinte antaŭen, kiel edukistino aŭ patrino de malsprita infano.

Pasia konvinkeco de la vortoj de Faj Rodis impresis la reganton. Li penseme ekrigardis al la planko kaj silente kondukis Rodis-on en la ordinaran lokon de iliaj renkontiĝoj – en la verdan ĉambron kun nigra meblaro kaj la aŭgura globo el vitroida kvarco. Tie li prenis sian pipon kaj eksuĉis el ĝi fumon kun la akra odoro, jam konata de Rodis.

– Homoj, – diris Ĉojo Ĉagas, kovrante per la palpebroj siajn mallarĝajn okulojn, – estas ombroj, ne havantaj signifon en la historio. Vivas nur iliaj faroj. Faroj estas granito, kaj vivoj estas sablo. Tielas antikva maksimo…

– Ĝin konas ankaŭ mi – de niaj komunaj prauloj… Sed rememoru, ke homamaso kaj reganto – dialektika unueco de kontraŭaĵoj – dise ne ekzistas. Kaj ambaŭ flankoj estas malkleraj, sadisme kruelaj, malamantaj unu la alian, speciale kiam maturiĝas kontraŭdiro inter socia komplikeco kaj spirita mizereco.

– Tiuokaze mi miras, kial vi tiel zorgas pri sennomaj homamasoj de Jan-Jaĥ? Tio estas homoj, kun kiuj eblas fari ion ajn! Prirabi, forpreni edzinojn kaj amatinojn, elpeli el oportunaj hejmoj. Necesas nur uzi la artifikon, malnovan, kiel la nia kaj la tera mondoj, – laŭdi ilin. Kriu al ili, ke ili estas grandaj, belaj, kuraĝaj kaj saĝaj, kaj ili permesos al vi ĉion. Sed provu nomi ilin tio, kio ili estas efektive: malkleruloj, stultuloj, malspritaj kaj senhelpaj bastardoj, kaj indigna muĝo superbruos ajnan racian alparolon al ili, kvankam ili vivas la tutan vivon en humiligo multe pli granda.

– Vi, evidente el la filmoj, kunprenitaj el la Tero, adoptis la plej malbonan manieron regi homojn, – riproĉe diris Rodis. – Sed ankaŭ tiam niaj prauloj jam uzis alian metodon: vokon al sobra prudento de homoj, strebon klarigi al ili kaŭzojn de iliaj agoj kaj pruvi konsekvencojn. Tiam, pro profunde metita en nin sento de justeco kaj praveco, ni faros multe pli kaj kuraĝos al malfacilaĵoj, kion pruvis homoj de la pasinteco. Oni ne elektu ĉiam la plej facilan vojon – tiel eblas trafi en seneliran inferecon.

– Malfacila kaj fruktodona vojo estas neimagebla ĉe granda kvanto de homoj.

– Ju pli da homoj estas, des pli granda estas nombro da mensoj, kies komunaj penoj donis al la Tero ĝian noosferon, potencan kaj puran. La moderna homo estas rezulto de kunfandiĝo de diversaj branĉoj, kiuj estis kuniĝantaj dum milionoj da jaroj. Tial liaj genoj konservas multegajn psikologiajn tipojn kaj diferenco inter individuoj estas tre granda. En tio estas la ŝlosilo al perfektigo kaj la baro por transformo de la homaro en formikan socion. Kuniĝo de diversaj tipoj de psikologiaj strukturoj, kiuj ĉiam kondutos malsame en ĝenerala fluo de kulturo, estas grandega miraklo kaj atesto de bonegaj kvalitoj de la homo en direktaj kadroj de la socia konscio.

– Kaj miliardoj da stultuloj kaj psikopatoj, diserigantaj la veron en bagatelajn revelaciojn kaj kreantaj egan konfuzon de opinioj? Unu saĝulo skribis pri scio kiel pri graso, ŝtopanta la cerbon. Ili havas tian scion. Por kio ili vivu, malŝparante lastajn rimedojn de la planedo?

– Vi jam atingis senĉesan malkreskon de naskado inter via intelektularo. Vi strebas liberigi homojn de alligitecoj, por fari ilin ilo de subpremo kaj potenco! Do, tio estas natura rezulto de tirana traktado de homoj.

– Jen informo, ricevita de inĝeniero Tollo Frael! – ekkriis Ĉojo Ĉagas, kvazaŭ konviktante Rodis-on. – Interalie, ĉu li sciis pri la elsendoj de la stereofilmoj?

Naŭza sento de neceso mensogi ekpremis Rodis-on. En la mondo de Tormans rekta plenumo de leĝoj de la Tero ĉiam povis kaŭzi malbonajn konsekvencojn.

– Mi delonge divenis, ke li devas denunci, – evite respondis ŝi.

Ĉojo Ĉagas alie komprenis la abomenon, por momento aperintan en la vizaĝo de Rodis, kaj memkontente subridis. Rodis komprenis, ke la danĝero por Tael preteris. Ŝi mallevis la okulojn, por kaŝi eĉ etan nuancon de siaj emocioj for de atente observanta ŝin Ĉojo Ĉagas.

– Respondu rekte, ĉu vi povus min murdi? – demandis li subite.

Rodis jam ne miris pri abruptaj saltoj de pensoj de Ĉagas.

– Por kio? – trankvile demandis ŝi.

– Por forigi min kaj malfortigi la potencon.

– Forigi vin! Sur via loko tuj aperos alia, eĉ pli malbona. Ja vi estas almenaŭ saĝa…

– Almenaŭ! – kun kolero ekkriis la reganto.

– Via socia sistemo ne garantias venon al la potenco de saĝaj kaj honestaj homoj, en tio estas ĝia ĉefa malfeliĉo. Eĉ pli, laŭ la leĝo, malkovrita jam en la Erao de la Disa Mondo fare de Peter,[27] en tiu sistemo estas tendenco al kresko de nekompetenteco de regantaj rondoj.

Ĉojo Ĉagas deziris kontraŭdiri, retenis sin kaj ruze demandis:

– Kaj teĥnike – ĉu vi povus murdi? Kaj per kio?

– En ajna momento. Mi povas ordoni morti.

– Ankaŭ mi povas vin ekstermi dum momento!

Rodis kuntiris la ŝultrojn kun pure virina malestimo.

– En tiu okazo la estro de nia stelŝipo promesis forfosi la supraĵon de la tuta Jan-Jaĥ je kilometra profundo.

– Sed vi ne faras murdojn! Kaj nepre malpermesos al li!

– Mi tiam ne estos viva, – ridetis Rodis, – kaj li estas la estro!..

Ĉojo Ĉagas mediteme frapis la tablon per la fingroj, kaj kvazaŭ responde mallaŭte eksonoris nevidebla sonorilo.

Laŭ tio, kiel maltrankviliĝis la prezidanto de la Kvaropa Konsilio, Faj Rodis komprenis, ke la signalo sciigas pri io tre grava. Ŝi leviĝis, sed la reganto, rigardante en aparaton, ŝirmatan disde Rodis de vando el skulpta ligno, ordone montris al ŝi la fotelon…

– Vin vokas via ŝipo. Al Jan-Jaĥ proksimiĝas stelŝipo. Ĉu la tera?

– Ho ne! – ekkriis Rodis tiel certe, ke la reganto rigardis al ŝi kun suspekto. – Mi ne atendas ĝin tiel baldaŭ, – aldonis ŝi, kompreninte liajn pensojn.

– Kaj ĉu vi povas komunikiĝi kun tiu nova alveninto?

– Certe, se ilia planedo estas ano de la Granda Ringo.

– Mi deziras ĉeesti!

Rodis sufiĉe konis morojn de Tormans. La reganton oni ne rajtas inviti, nek al si, nek en ajnan alian lokon. Al li oni venas nur laŭ lia voko.

Alkuris Vir Norin kun du SDP. En la verda ĉambro kun realeco, ĉiam afekcianta tormansanojn, aperis la kajuto de «Malhela Flamo» kun la stelŝipanoj, kunvenintaj pro la alarmo. Olla Dez estis manipulanta per la onda selektilo. La signaloj de la proksimiĝanta ŝipo estis ekster la spektro de la Granda Ringo. Jen Olla Dez ektiris al si nigran baskulon en la supra parto de la regpanelo kaj samtempe premis per la piedo ruĝan pedalon, ŝaltante kaj la komputan kaj la memoran maŝinojn por kalkulo de neordinara spektro de elsendo.

La kajuto pleniĝis per longa tremanta sonoro de neagordita portanta ondo. Sur la longa ekrano en la stelŝipa kajuto ekflagris, viciĝante kaj disŝutiĝante, pecoj de bildoj. Ĉojo Ĉagas malfermetis la okulojn, por ne cedi al paroksismo de kapturno. La flagrado malrapidiĝis, la partoj de la diserigita bildo restis sur la ekrano, kvazaŭ kaptitaj per reto. Finfine el ili kuniĝis vidaĵo de neordinara ŝipo. Ĝi havis kvar ebenojn el kelkaj tavoloj de grandiozaj tuboj, interkruciĝantaj sur giganta laŭlonga cilindro, kiel kvar orgenoj, kunigitaj en oblikvan krucon. En la tuboj pulsis pala flamo, ringe ĉirkaŭkuranta la tutan konstruaĵon.

La bildo de la stelŝipo kreskis, okupis la tutan ekranon, dissolviĝis en ĝi. Restis nur serpa elstaraĵo de la laŭlonga cilindro sur fono de abisma nigro de la kosmo. El la lunarka niĉo elflugadis kaj forflugadis antaŭen lumantaj signoj, similaj al okoj. Ili alternis vertikale kaj horizontale, iris jen per apartaj grupoj, jen per seninterrompa ĉeno. La vidaĵo daŭris dum ne pli ol minuto kaj anstataŭiĝis per bildo de internaĵo de la ŝipo. Tri ebenoj kruciĝis sub malsamaj anguloj – la fremda arkitekturo estis kun peno divenebla en la perspektivo de la sendilo.

La atenton altiris ses senmovaj figuroj, dronintaj en profundaj sidiloj antaŭ klinita triangula muro, brilanta, kiel nigra spegulo. Arĝente-lila malhela lumo trakuradis serpente laŭ oblikvaj ebenoj de la plafono. La ejo jen iĝadis malluma, jen briladis per blindiga fajro, sen ombroj kaj transiroj. La pulsado de la lumo malhelpis vidi detalojn.

Ĉiuj ses figuroj senmove sidis homece, vestitaj en io simila al malhelaj manteloj kun akraj kapuĉoj, malfermantaj la vizaĝojn de la misteraj estaĵoj!

La teranoj ne povis juĝi pri ampleksoj de la ŝipo. Sur la ekrano aperis nenio, almenaŭ malproksime konata al la kosma sperto de la Granda Ringo.

Maloftaj lumeksplodoj, rigidaj malhelaj figuroj, strange rompitaj kaj torditaj fiksiloj de la ŝipkorpo – ĉio ĉi efikis preme. Nekomprenebla forto flugis el la profundo de la universo. Evidente, la ŝipo estis proksimiĝanta. Persiste kreskadis vibra ĝemo, simila al sono de ŝiriĝanta metalo. Tiu sono, estingiĝanta kaj renaskiĝanta kun nova forto dum ĉiu lumeksplodo, igis homojn tremi en neklarigebla abomeno.

Tremegante tuta – ŝi ne povus rakonti, kion ŝi sentis en tiuj minutoj, – Olla Dez mallaŭtigis la sonan fonon kaj ŝaltis la sendilon de «Malhela Flamo». Dum nemultaj sekundoj la maŝinoj determinis la celon kaj direktis al ĝi radion, ripetantan la vokon de la Granda Ringo, konatan al la tuta Galaksio.

Nenio ŝanĝiĝis en la elsendo el la nekonata stelŝipo. Same kuradis arĝentaj lumbriloj, same senmove kaj morne sidadis la figuroj en netravideblaj kapuĉoj.

Olla Dez amplifigis la vokon sur la sama ondo, kiun uzis la fremda stelŝipo. Koloneto de blua lumo – indikilo de povumo de kaskado – leviĝis ĝis la fino de la tubeto. Olla Dez por momento ŝaltis la sonan kanalon kaj tuj minimumigis ĝin – tiun malfeliĉan ĝemon ne eblis aŭskulti.

«Malhela Flamo» vokis, transirante al diversaj kodoj. La ĝema sono estis malrapide malfortiĝanta. Iĝis evidente, ke la fremda stelŝipo malproksimiĝas, ne atentante la signalojn. Dum ioma tempo sur la ekrano videblis la kvareĝa konturo de la ŝipo, sed ankaŭ ĝi dissolviĝis en mallumo de la kosmo.

Kun gaja sonoro en la vico de indikoj de la ĉefa lokalizilo ekkuris ĉeno de ciferoj.

– Kurso 336-1 laŭ la norda limbo de la Galaksio, kvara nivelo, rapido 0.88, – informis Div Simbel.

– Ĝi iras transverse de la Galaksio, proksimume el la Berenica Hararo, super la nivelo de la ĉefaj stelamasoj, – diris Grif Rift.

– Estas strange, ke ĝi moviĝas en la ordinara spaco. Ĝia rapido estas malgranda. Por trairo ĝi bezonos pli ol cent mil terajn jarojn, – laŭte respondis Vir Norin el la palaco de la reganto.

Pro neatenditeco Ĉojo Ĉagas kaj kelkaj ĉeestantaj oficuloj abrupte turniĝis al li.

– Ĉu vivas tiuj, kiuj estas en la ŝipo? – Menta Kor eldiris la demandon, turmentantan ĉiujn stelŝipanojn.

– Ĉu la stelŝipo iros sen fino? – demandis Ĉojo Ĉagas, turniĝante al Faj Rodis.

Anstataŭ ŝi respondis Menta Kor:

– Dum ne elĉerpiĝis energio por aŭtomatoj, korektantaj la kurson, la stelŝipo estas nedamaĝebla. Sed eĉ post tio, en la maldensa regiono de la kvara nivelo, ŝancoj pri renkonto de materia amaso estas tiel malgrandaj, ke ĝi povas trapenetri la tutan Galaksion kaj kuri tiel dum pluraj milionoj da jaroj.

– Milionoj da jaroj, – malrapide prononcis Ĉojo Ĉagas kaj, rekonsciiĝinte, kuntiris la brovojn.

– Ĉu sur la Tero estas dece respondi, kiam oni ne demandas? – minace diris li, rigardante nur al Rodis. – Kaj en ĉeesto de superuloj?

– Dece, – respondis Rodis. – Se konversacias kelkaj homoj, respondas tiu, kiu pli frue formulis la respondon. Supereco ne gravas. Mi temas pri aĝo.

– Kaj ĉu rango same ne gravas?

– En pridiskuto de demando – neniel.

– Anarkiistoj! – grumblis Ĉojo Ĉagas, ekstarante.

Laŭ signo de Rodis Olla Dez malŝaltis la komunikadon. Ĉesigis sian mildan zumadon la projekciiloj de SDP-oj.

La halo de la palaco, drapirita per helaj ŝtofoj, ricevis sian ordinaran aspekton, kvazaŭ ne estis la morna fantomo de ŝipo, fulminta preter la planedo, sendante en la spacon nekompreneblan ĝeman vokon.

La teranojn afekciis la renkonto de la interstela vaganto. Io senelira, infereca estis en la ĵetiĝado de lumo inter la akre kruciĝintaj metalaj ebenoj de la malplena halo de la ŝipo.

Premanta sopiro kaptis, verŝajne, ne nur la teranojn. Ĉojo Ĉagas, ne dirinte eĉ vorton, treniris en sian apartamenton per nekarakteraj por li lacaj paŝoj. Malantaŭe neaŭdeble iris du «liluloj», malestime retrorigardante al amaseto da altranguloj, sekvanta malproksime.

Faj Rodis vane timis, ke la foriron de ŝiaj kunuloj oni prokrastos ankoraŭ por kelkaj tagoj. Inĝeniero Tael enmanigis al Ĉedi, Eviza kaj Vir Norin pecetojn de fleksebla plastaĵo, superskribitajn per signoj kaj kovritajn per diafana filmo. La kartoj rajtigis aperi en ĉiuj institucioj, kunvenoj kaj institutoj de la urbo Saĝejo. Por granda miro de la teranoj, evidentiĝis, ke tian rajton havis nur nemultaj loĝantoj de la ĉefurbo. Plejmulto havis alispecajn kartojn, limigantajn rajtojn de iliaj posedantoj. Homo sen karto estis traktata ekster la leĝo. Tiajn homojn oni kaptadis, kaj post enketado aŭ ekziladis en alian regionon de la planedo, kie necesis fizika laboro, aŭ, se ne estis tia bezono, kondamnadis al «facila morto».

Tael akompanis la tri teranojn kune kun iliaj SDP-oj ekster la limojn de la malpermesita zono de la ĝardenoj Coam kaj, transdoninte ilin al kondukantoj, revenis. Li trovis Faj-on Rodis ĉe la diafana muro de la halo, en kiun estis elirantaj la pordoj de la malpleniĝintaj ĉambroj. Sen skafandro, en mallonga larĝa jupo kun korsaĵo, ŝi iĝis pli proksima, pli hejma.

Rodis fiksrigardis en la ĝardenon, kie tremetis branĉoj de arboj, avide etendintaj al la ĉielo funelojn de sia branĉaro. Al Tael subite venis la penso: kiomgrade la vegetaĵoj, karaj por lia koro, devas ŝajni fremdaj por la teranoj. Kaj la soleca Rodis en sia facilanime juneca, el vidpunkto de Jan-Jaĥ, vesto montriĝis al li kaptitino, sopiranta kaj sendefenda.

La inĝeniero forgesis pri ĉio. La longe retenata sento elŝiriĝis eksteren kun forto, neatendita por li mem. Li falis sur la genuon, imitante, mem ne sciante tion, antikvajn kavalirojn de la Tero. Kaptinte la mallevitan manon de Faj Rodis, li komencis arde, elokvente kaj haste konfesi sian amon.

Rodis aŭskultis lin senmove kaj senmire, kvazaŭ ĉion, kion diris la tormansano, ŝi delonge sciis.

Tael rigardis en ŝiajn okulojn, penante legi aŭ almenaŭ diveni respondon. La brilantaj, kiel ĉe ĉiuj teranoj, fabelaj verdaj okuloj de la teranino sub ekstera karesemo kaŝis neŝaceligeblan kuraĝon kaj observemon, gardis ŝian internan mondon. Kaj, frakasiĝinte je tiu nevidebla muro, estingiĝis la revoj kaj la amaj vortoj, levintaj la inĝenieron sur la saman nivelon kun Faj Rodis. Tael mallevis la kapon kaj eksilentis, plu starante ĉe la piedoj de Rodis en la pozo, kiu jam ŝajnis al li stulta.

Faj Rodis kunpremis liajn kunigitajn manplatojn kaj facile levis. Ŝi deziris meti la manojn sur la ŝultrojn de Tael, sed li, konante ilian trankviligan forton, retiriĝis, preskaŭ indignante. Laŭ la fama homa leĝo, sama por la Tero kaj Tormans, viro, peteginta pri amo, povas pli facile elteni rifuzon, ol amikan kunsenton. Ne kompaton, ne, kompaton al si ne sentis la tormansano, kaj pro tio li estis danka al sia elektitino, ne malproksimiĝinta de li, sed samtempe tia neeble malproksima.

– Pardonu min, – digne diris Tael, – mi enreviĝis, kaj al mi ŝajnis… unuvorte, mi forgesis, ke ĉe vi ne povas esti amo al ni, malsuperaj estaĵoj de forgesita planedo.

– Povas, Tael, – mallaŭte respondis Rodis.

La inĝeniero ĝis doloro kunpremis la fingrojn de la manoj, metitaj malantaŭ la dorson. Ree, rompante la volon kaj premante la bruston, ekkaptis lin la danĝera forto de la tera virino.

– Tiam… – balbutis li, retrovante la esperon.

– Rigardu per okuloj de la Tero, Tael. Vi vidis nian vivon. Trovu por mi lokon en la via, ĉar amo ĉe ni estas nur en kuna vojo. Alie tio estas nur fizika pasio, kiu realiĝas kaj pasas, plenuminte sian destinon. Ĝiaj periodoj okazas ne ofte, ĉar postulas tian streĉon de sentoj kaj fortoj, ke por neegala parulo ili prezentas mortan danĝeron.

Por la inĝeniero la mentora tono, kiun ricevis ŝia ekspliko, iĝis neeltenebla kaj ofenda, kvankam li bonege komprenis, ke Faj Rodis parolas kun li fideme, rekte kaj, ĉefe, kiel kun egalulo.

Inĝeniero Tael adiaŭis kaj ektrenis sin al la elirejo, penante teni sin kun sendependeco kaj digno de terano.

Faj Rodis ĉagrene rigardis post lin kaj subite vokis:

– Revenu, mi devas diri ion gravan.

Rodis venigis lin en sian ĉambron kaj strikte fermis la pordon. Ekzumis la SDP. Ŝaltinte la defendan kampon, Rodis rakontis pri sia interparolo kun Ĉojo Ĉagas.

La tormansano aŭskultis ŝin kun malforta rideto, kiu ĉe loĝanto de la planedo Jan-Jaĥ ŝirmis amaron de senforteco.

– Ĉu vi diris, ke mi devas denunci? – demandis li.

Rodis kapjesis.

– Do tio estas tute vera! Kaj mi denuncadis dum tuta ĉi tiu tempo, alie mi ne povus.

– Kial?

– Unu tago sen raporto – kaj mi ne povus vidi vin. Neniam plu.

– Kion do vi raportis?

– Ho, tio estas danĝera ludo. Rakonti veron, kiu ne malutilos al vi, silenti pri gravaĵo, elpensi duonveron. Mi ludas kontraŭ saĝaj malamikoj, sed duonvero, inventita por politika trompo, taŭgas kiel armilo kontraŭ ili mem.

– Por kio vi ludas tiel?

– Kiel por kio? Kaj dekmiloj da homoj de Jan-Jaĥ, vidintaj la komunisman Teron? Kaj la scio, per kiu vi armis nin? Kaj la ĝojo de komunikado kun vi? Mi ricevis feliĉegan loton! Vidi alian vivon, fabele belegan, stari sur la limo de du mondoj! Kompreni, ekkredi, konvinkiĝi pri eblo de eliro por la popolo de Jan-Jaĥ!

– Pardonu min, Tael, – respekte, kiel al pliaĝulo, diris Faj Rodis, – mi scias ankoraŭ tiel malmulte kaj faras ofendajn erarojn…

– Ne, ne, stelo mia! – ekkriis afekciita Tael, dorsirante al la pordo.

Rodis kun forto ektiris lian manon kaj sidigis lin sur la grandan divanon – sur ĝi plurfoje sidis la teranoj.

La inĝenieron kaptis stranga sento de fremdeco. Kvazaŭ ĉio ĉi estis okazanta kun iu alia, kaj li mem estis flanka atestanto de interparolo de loĝantoj de malsamaj mondoj.

Faj Rodis grimpis sur la divanon, submetinte la piedojn kaj brakuminte la nudajn genuojn. Ŝi nun rigardis al la tormansa inĝeniero alie, komprenante, de kie estas tiuj profundaj faltoj, sulkigintaj lian frunton; kial sufere kaj por ĉiam persiste sulkiĝis la brovoj super la helaj kaj akrevidaj okuloj de pensanto; kial kuŝiĝis profundaj sulkoj ekde la nazloboj malproksime sur la vangojn, preterante la angulojn de la dikaj, ĉiam kunpremitaj lipoj; kial fruaj maloftaj grizaj haroj videblis en la barbo kaj la lipharo.

Laŭ sia maniero, Faj Rodis metis la fingrojn sur la manon de la inĝeniero, establante korpan kontakton, helpantan senti homon, tiom malproksiman laŭ siaj kutimoj kaj tiom proksiman en siaj streboj.

Tael rigardis mediteme kaj malgaje. La plurfoje spertita de li sento de kosmaj abismoj, kvazaŭ malfermiĝantaj malantaŭ Rodis, venis ree, kaj la tormansano tremeris.

Rodis pli forte premis lian manon, mallaŭte demandinte:

– Estu sincera kun mi, Tael. Per kio oni minacas al vi, kio staras malantaŭ viaj ŝultroj kaj, evidente, malantaŭ ĉiu loĝanto de Jan-Jaĥ?

– Depende de kulpo. Se mi ne plenumos la devigon denunci, do min atendas ekzilo. Necesos veturi ien en malproksiman urbon, ĉar en la ĉefurbo por mi ne estos laboro.

– Kaj se oni ekscios, ke vi uzis komunikadon kun ni, por transdoni al viaj amikoj nian informon?

– Oni akuzos min pri ŝtatperfido. Arestos, torturos, por ke mi denuncu komplicojn. Tiujn oni torturos siavice, ili denuncos la ceterajn kaj ankoraŭ kelkajn centojn da senkulpuloj, simple por eviti neelteneblajn turmentojn. Poste oni ĉiujn neniigos.

Rodis tremeregis, kvankam ĉion ĉi ŝi konis. Sed nun antaŭ ŝi disvolviĝis ne historio, ne dronintaj en jarmiloj travivaĵoj de antikvaj homoj de la Tero. La vivo mem de Tormans en aspekto de inĝeniero Tael rigardis al ŝi milde kaj malgaje. En tiu trankvilo estis pli da tragedio, ol en malespera krio. Kaj la ĉambro, ekranita de la mallaŭte zumanta SDP, ŝajnis al Rodis malfirma floseto en malamika oceano, kies bordo ĉiuflanke estas egale malproksima kaj neatingebla.

– Mi ne timas ilin, – diris Tael, – kaj ne tial, ke mi estas certa pri mia forto. Neniu povas elteni. Tio, kion oni rakontas en legendoj pri neflekseblaj homoj, estas aŭ mensogo, aŭ atesto de nesufiĉa lerto de torturistoj. Ekzistas homoj de altega heroeco, sed, se ilin sufiĉe longe kaj sufiĉe forte torturi, ili same rompiĝos, transformiĝos el homo en turmentitan, duonmortan animalon, plenumantan ordonojn en duondormo.

– Do al kio vi esperas?

– Al mia malforteco. Torturistoj komence frakasas homon fizike. La dua ŝtupo estas psika rompo. Mi pereos sur la unua ŝtupo, kaj ili atingos nenion!

Faj Rodis rektiĝis, suspirinte. La tormansano ne povis deŝiri la okulojn de ŝiaj alte leviĝintaj mamoj. Maldece kaj hontinde laŭ la moralo de Jan-Jaĥ, sed la virino de la Tero akceptis la rigardon de la inĝeniero kiel naturan manifestiĝon de vira impulso.

Faj Rodis pensis, ke la naturo, malgraŭ senkompata krueleco de la evolua procezo, tamen estas pli humana, ol la homo. La homo, inventinta maldikajn armilojn, profunde penetrantajn internen, – sagojn, lancojn, kuglojn, – abrupte pligrandigis inferecon de turmentoj sur la Tero, forĵetinte la batalan taktikon de la rabobesto, baziĝantan sur ŝoko de la unua bato, disŝiro de grandaj angioj kaj sendolora morto pro sangoperdo. Viktimoj de la homo komencis perei en teruraj suferoj pro profundaj internaj inflamoj. Kaj kiam mensdifektuloj atingis sadismon, ili kreis inferan teĥnikon de turmentoj, tuj uzitan por politikaj kaj militaj celoj.

Kaj jen la idoj de la Tero revenis en tielan mondon, kiu estis delonge forviŝita de la vizaĝo de ilia planedo!

Faj Rodis pasigis la manon laŭ la haroj de la inĝeniero.

– Aŭskultu, Tael! Plu informu ilin, vi scias, ke ni havas neniajn sekretojn. Ni prenos vin en «Malhelan Flamon», kuracos, fortikigos la korpon, trejnos la psikon. Vi komprenos, kiel regi vian korpon, viajn sentojn, obeigi homojn, se tio necesos por via afero. Kaj vi revenos ĉi tien kiel alia homo. Necesos nur du-tri monatoj!

La tormansano ekstaris de sur la divano, decideme skuis la kapon.

– Ne, Rodis, – li prononcis la teran nomon nekutime por la akra lingvo de Tormans – kante kaj karese, – mi ne povas iĝi ideale sana inter malsanemaj homoj de mia planedo. Ne povas, ĉar mi scias, kiel multe da tempo kaj fortoj necesas malŝpari por si mem, por resti sur tiu nivelo. Ja mi ne ricevis idealan korpon kiel heredon de prauloj. Nur sola proksimiĝo al via forto postulos de mi tiom da tempo kaj atento por mi mem, ke ili ne sufiĉos por la pli grava: por bonkoreco, amo, kompato pri aliuloj, en kio mi vidas mian devon. Malmultas amo kaj bonkoreco en nia mondo! Malmultas homoj talentaj kaj ne malŝparintaj siajn animajn fortojn al bagateloj kiel kariero, materie riĉa vivo, aŭ potenco. Mi naskiĝis malforta, sed kun amo al homoj kaj ne devas foriri de tiu vojo. Dankon al vi, Rodis!

Rodis silentis iom, fiksrigardante al la inĝeniero, poste ŝiaj «stelaj» okuloj estingiĝis, ŝirmitaj per la mallevitaj okulharoj.

– Bone, Tael! Viaj intencoj estas bonegaj. Vi estas vere forta homo. La estonteco de la planedo estas en la manoj de tiaj, kiel vi. Sed akceptu nur unu donacon de mi. Ĝi liberigos vin de timo de eblaj turmentoj kaj metos ekster potencon de torturistoj. Se vi trovos tion necesa, vi povos transdoni ĝin ankaŭ al aliaj…

Ŝi ree rigardis al la inĝeniero: ĉu li komprenas?

– Jes, vi divenis ĝuste. Mi instruos al vi scipovon tuj morti en ajna momento, laŭ propra volo, uzante nenion, krom internaj fortoj de la organismo. Ekde la antikveco ĉiuj tiranoj pleje malamis homojn, memvole forirantajn el sub ilia potenco super vivo kaj morto. La rajto disponi vivon kaj morton iĝis nedeprenebla rajto de sinjoro. Kaj homoj ekkredis je tiu fetiĉo, subtenita de la kristana eklezio. Dum jarmiloj da civilizoj, pasintaj sur la Tero, ili elpensis nenion, krom suferaj metodoj de memmortigo, atingeblaj eĉ por besto. Nur saĝuloj de Hindujo frue komprenis, ke, farinte homon reganto de propra morto, ili liberigas lin de timo antaŭ vivo… – Rodis pensis kaj demandis: – Sed eble, kun via devo de «frua morto» ĉio ĉi estas ne tiel grava, kiel en la antikveco sur la Tero?

– Tre grava! – ekkriis Tael. – La «karesa morto» same estas plene en la manoj de la oligarkio, kaj sen permeso neniu eniros en ĝian palacon. Kaj por ni, kleraj longvivuloj, la dependo de vivo kaj morto de la regantoj estas absoluta.

– Elektu tempon, – decideme diris Rodis, – ĉe via psika netrejniteco ni bezonos kelkajn lecionojn.

– Tiel multe!

– Tion ne eblas lerni sen sperta instruanto. Necesas scii, kiel haltigi la koron en ajna dezirata momento. Tuj kiam ordinara homo de Jan-Jaĥ komencos bremsi sian koron, la cerbo, ne ricevante necesan ĉiusekunde oksigenon kaj nutron, tuj spronos ĝin. Tial por bremsado de la koro necesas dormigi la cerbon, sed tiam perdiĝas memrego kaj la «leciono» finiĝos per morto. Mia tasko estas instrui vin ne perdi memregon ĝis la lasta paŝo el la vivo.

– Mi dankas, dankas vin! – ĝoje ekkriis Tael. Kuraĝe preninte ambaŭ manojn de Rodis, li kovris ilin per kisoj.

Ŝi liberigis la manojn kaj, levinte la kapon de la inĝeniero, mem kisis Tael-on.

– Mi neniam povis pensi, ke mi donos al homo, enamiĝinta en min, donacon de morto. Kiel senfine stranga kaj malgaja estas la vivo en infereco!..

Rimarkinte, ke Tael rigardas al ŝi nekomprene, ŝi aldonis:

– Unu el antikvaj legendoj de la Tero rakontas pri diino de malgajo, konsolanta mortemulojn per venenita vino.

– Mi memoras tiun legendon kaj nun scias, ke ĝi venis de niaj komunaj prauloj! Sed ĉe ni ĝi rakontas, ke la vinon oni faris el vitoj, kreskintaj sur tombo de amo. Ĉu ĉe vi same?

– Ĉe ni same.

– Kaj tio estas vero, ho diino de malgajo! Ĝis morgaŭ? Ĉu bone?

Inĝeniero Tael mem malŝaltis la defendan ŝirmon kaj, ne retrorigardante, eliris, garde ferminte la pezan kaj altan pordon.

Faj Rodis kuŝiĝis sur la divanon, metinte la mentonon sur la krucigitajn manojn. Ŝi meditis pri sia dueca rolo sur la planedo Jan-Jaĥ. La saĝa reganto, farinte ŝin nedeklarita kaptitino de sia palaco, izolis ŝin disde homoj de Jan-Jaĥ. Kaj samtempe nevole ebligis al ŝi penetri en la esencon mem de la potenco super la planedo, esplori la oligarkian sistemon, kompreni kiun por homo de la supera, komunisma socio estus treege malfacile. La fundamento de oligarkio, ŝajne, estis ekstreme simpla kaj estis praktikata ekde la antikveco sur la Tero, ricevante diversajn formojn – ekde tiranaj diktaturoj en Asirio, Romio, Mongolujo, Meza Azio ĝis la lastaj specoj de naciismo en la kapitalisma Okcidento, kiuj neeviteble kondukis al faŝismo.

Kiam oni deklaras sin la sola – kaj en ĉiuj okazoj – prava, tio aŭtomate sekvigas ekstermon de ĉiuj malkaŝaj alipensantoj, tio estas de la plej inteligenta parto de popolo. Por malhelpi renaskiĝon de libereco, oligarkoj strebis rompi volon de siaj subuloj, kripligi ilin psike. Kaj por plenumo de tiu tasko ili ĉiam penis uzi sciencistojn. Feliĉege, la degenero de la biologiaj sciencoj sur Tormans ne permesis al tiaspecaj «sciencistoj» atingi seriozajn sukcesojn en tiuj sinistraj branĉoj de biologio, kiuj en kelkaj landoj de la Tero siatempe preskaŭ kaŭzis transformon de plejmulto de popolo en malspritajn malmultekostajn robotojn, obeemajn plenumantojn de ajna volo. Ĉi tie, sur la malriĉiĝinta planedo, la rimedoj de spirita rompo estis nekomplikaj: teroro kaj malsato plus plena arbitro en instruado kaj edukado. Spiritaj valoroj de scio kaj arto, kiujn dum jarmiloj akumuladis popoloj, estis forprenataj el cirkulado. Anstataŭe oni sugestiadis strebon al pseŭdaj valoroj, al aĵoj, kiuj iĝadis ĉiam pli malbonaj ĉe detruado de la ekonomio, neevitebla ĉe dekadenco de morala kaj psika kvalito de homoj. Sur la Tero, ĉe diverseco de landoj kaj popoloj, oligarkio neniam atingis tiom plenan potencon, kiel sur Tormans. En ajna momento en ajna loko de la planedo la regantoj povis fari ĉion ajn, ĵetinte nur kelkajn vortojn. Ekspliko de neceso aŭ klarigo de okazintaĵo estis tasko de kleraj servistoj. Tiu absoluta potenco nemalofte trafis en manojn de psike difektaj homoj. Siatempe sur la Tero ĝuste paranojuloj kun ilia freneza energio kaj fanatika konvinkiteco pri sia praveco iĝadis politikaj aŭ religiaj gvidantoj. Rezulte en medio de fizike malpli fortaj homoj abrupte kreskadis kvanto de homoj kun mani-depresia psiko, la fundamento de ilia vivo iĝis timo – timo de puno, la damokla glavo de kronika timo erari kaj fari punindaĵon.

Sur Tormans la regantoj ne timis reziston kaj, feliĉe, ne havis paranojan komplekson kaj persekutmanion, kaj tiu cirkonstanco, sendube, savis vivojn al milionoj da homoj.

«Ho tiuj sonĝoj pri ĉielo ora,[28] pri la haven' de flugilhava ŝip'!» – rememoris Rodis versojn de antikva poeto de Rusio: pleje ŝi ŝatis la rusan poezion de tiu tempo pro pureco kaj fidelo al la homo. La sonĝoj plenumiĝis tute ne tiel, kiel revis la poeto. Kun evoluo de la teĥnika civilizo ĉiam pli multaj homoj estis ekskludataj el aktiva partopreno en la vivo, ĉar ili agis en tre malvasta sfero de sia fako, scipovante kaj sciante nenion kroman.

Antaŭ la Erao de la Disa Mondo averaĝa homo de la Tero estis sufiĉe universala persono – li povis per siaj manoj konstrui loĝejon aŭ ŝipon, sciis, kiel uzi ĉevalon kaj ĉaron, kaj ordinare ĉiam estis preta kun glavo en la mano batali en vicoj de militistaro.

Kaj poste, kiam homoj iĝis pli multaj, ili fariĝis senvaloraj aldonaĵoj de siaj malvastaj kaj malprofundaj profesioj, pasivaj pasaĝeroj de diversaj transportiloj.

Se imagi la homaron kiel piramidon, do ju pli alta ĝi estas, des pli akra – kaj malmulta – estas la pinto, konsistanta el la aktiva parto de homoj, kaj des pli larĝa estas la bazo. Se antaŭe aparta persono estis multeflanka kaj firma, do kun kresko de la piramido, kun perdo de intereso al la vivo ĝi iĝis pli malforta kaj malkapabla. Multaj pensuloj de la EDM opiniis enuon, perdon de intereso al la vivo pli danĝera ol la atoma milito! Sendepende de tio, kia estis la elito de la supraj tavoloj, ĉiam pli malfacile vivis la malsupraj kaj pliprofundiĝadis infereco. Ĉe tia tendenco la civilizo, kreskinta el teĥnokratia kapitalismo, devis disfali – kaj ĝi disfalis! La hierarkian piramidon de la potenco sur Tormans Rodis imagis kiel plurŝtupan stakon de tavoloj, abrupte larĝiĝantaj malsupre. Ĝi apogiĝis sur la larĝa «bazo» – miliardo da «mavoj», malkleraj, malkapablaj, pridonacitaj per la «feliĉo» morti junaj.

«Niaj sciencistoj kaj mia Kin Ruĥ estis tute pravaj, – pensis Rodis, – kiam diris pri plimultiĝo de infereco, se ne ekzistas eliro por la malsupraj tavoloj de la piramido. Ĝi devas esti detruita! Sed ja piramido estas la plej stabila el ĉiuj konstruaĵoj! Forigo de la pinto nenion solvas: surloke de la forigitoj tuj aperos nova pinto el la suba tavolo. Detruenda estas la bazo de la piramido, kaj por tio necesas doni necesan informon ĝuste al la “mavoj”».

Rodis vokis «Malhelan Flamon» – necesis konsiliĝi kun Grif.

Grif Rift aperis antaŭ ŝi je tri, ho ve, netraireblaj paŝoj – lin ĝojigis la eksterprograma renkontiĝo.

Rodis rakontis pri la piramido, kaj Grif Rift enpensiĝis.

– Jes, tio estas la sola solvo. Cetere, tio estas malnova metodo de ĉiuj veraj revolucioj. Venos tempo, kaj la piramido falos, sed nur kiam malsupre akumuliĝos fortoj, kapablaj al organizado de alia socio. Via inĝeniero komprenu, ke por tio necesas unio de la «lovoj» kun la «mavoj». Alie Tormans ne eliros el infereco. La disŝiro inter la «lovoj» kaj la «mavoj» estas la akso de la oligarkio. Ĝi ne povas vivi sen ambaŭ, sed ĝi mem ekzistas nur pro ilia diseco. La «mavoj» kaj la «lovoj» same baraktas en firmega kaĝo, kreita per penoj de ambaŭ klasoj. Ju pli ili malamikas, des pli firma kaj senelira estas la kaĝo. Necesas provizi ilin ne nur per informo, sed ankaŭ per armilaro.

– Ni ne povas blinde disdoni armilaron, – diris Rodis, – kaj informado de ĉiuj efikas tro malrapide! Nun la ĉefa afero por ili estas defendiloj, sed ne atakiloj, pli ĝuste, rimedoj de defendo kontraŭ despotismo. La du potencaj instrumentoj: DPE – rekonilo de psikologio kaj IMM – inhibiciilo de mallonga memoro – defendos la kreiĝantajn grupojn kontraŭ spionoj kaj permesos al ili kreski kaj maturiĝi.

– Mi konsentas. Sed informon endas distribui alie, – diris Rift. – Ni komencis naive kaj kreis danĝeran situacion. Mi konsilas deklari al la regantoj pri ĉesigo de demonstrado de filmoj. Vi diros veron, kaj ni preparos milionon da kartoĉoj, cento da kiuj nerimarkeble lokiĝos en ajna poŝo. Anstataŭ seanco de stereofilmoj ni disdonados kartoĉojn kun vida informo pri ĉiuj necesaj temoj. Tiuj, kiuj vidis la filmojn, konfirmos, ke la informo estas la reala vero, elektita por baraktantoj en mallumo.

– Hodiaŭ mi komprenis, ke, krom DPE, ili bezonas psikologian trejnon, por liberigi ilin de la timo de persekuto kaj de fetiĉigo de la potenco. Tro malproksime disiris ĉi tie rilatoj de la homoj kun la ŝtato. Ĝi staras super ili kiel malbonkora kaj ĉiopova forto. Nun ili komprenu, ke jure ĉiu individuo kaj la popolo estas samsignifaj, sed ne antagonismaj. Transiro de unuopeco en multecon kaj reen – tion ili tute ne komprenas, miksante celon kaj rimedon, teĥnikon kaj ekkonon, kvaliton kaj kvanton.

Grif Rift malgaje subridis.

– Mi ne komprenas, kial tiu ĉi civilizo ankoraŭ ekzistas. Ja ĉi tie estas rompita la leĝo de Sined Rob. Se ili atingis altan teĥnikon kaj preskaŭ venis al ekposedo de la kosmo – kaj ne zorgis pri morala prospero, multe pli grava, ol la materia, – do ili ne povis transiri la sojlon de Rob! Neniu socio kun malalta moral-etika nivelo povas ĝin transiri sen memdetruo, – kaj tamen ili ĝin transiris!

– Kiel vi ne komprenis, Rift! Ilia civilizo ekde la komenco mem estis monolita, samkiel la popolo, malgraŭ provizoraj disiĝoj je ajnaj ŝtatoj. La fera kovrilo de oligarkio frapkovris la tutan planedon, forigis la minacon de la sojlo de Rob, sed samtempe neniigis la eblon de eliro el infereco…

– Konsentite! Sed kion oni faru kun la Sago de Arimano?

– Ni vidos… – Rodis streĉiĝis kaj haste aldonis: – Iu iras ĉi tien. Ĝis revido, Grif! Preparu la informajn kartoĉojn, kaj pri la temoj ni pensos, kiam vi kunvenigos ĉiujn por konsiliĝo. Kaj pli da DPE kaj IMM! Ĉiujn fortojn – al ili!

Rodis malŝaltis la SDP-on kaj eksidis sur la divanon, sentante proksimiĝon de fremdulo.

Oni frapis en la pordon. Aperis alta kaj maldika maljuna «serpentulo».

– La granda prezidanto invitas la regantinon de la teranoj pasigi la vesperon en lia apartamento. Li atendas vin post… – La oficisto levis la okulojn al la muro, kie sur granda horloĝo oscilis rondaj lumantaj strietoj, kaj ekvidis la bildon de Faj Rodis. La maljunulo stumblis en sia solena parolado kaj haste finis: – Post du ringoj da tempo.

Dankinte, Rodis forpermesis la senditon. «Ree io nova», – pensis ŝi, alirante al la spegulo kaj kritike ĉirkaŭrigardinte sian modestan veston.

Virinoj de la Tero, denaskaj aktorinoj, ŝatis ludi je alipersoniĝo. Ŝanĝante sian aspekton, ili rekonstruadis sin konforme al la akceptita rolo. Dum la vojo sur la stelŝipo Olla Dez personiĝadis en markizinon de fino de la feŭda erao, Neja Holli iĝadis petola knabino de la EDM, kaj Tivisa Henako – gejŝo de antikva Japanujo. La virojn tio interesis malpli – pro malriĉeco de imagpovo kaj pro pure vira malŝato prilabori detalojn.

Rodis, turniĝante antaŭ la spegulo kaj elektante konvenajn rolojn, preferis virinon de malnova Hindujo – maharani. La vesto de hinda virino – sario – konvenis al la okazo: kaj pro simpleco, kaj pro tio, ke neniu alia robo tiel kuniĝas kun ŝia portantino. Sario precize transdonas animstaton kaj sentojn de virino. Ĝi povas iĝi kaj nepenetrebla kiraso kaj kvazaŭ dissolviĝi sur la korpo, malkovrante ĉiujn ĝiajn liniojn.

Rodis lerte uzis nemultajn rimedojn, kiujn ŝi disponis.

Agordinte la SDP-on, ŝi prenis jonan duŝon kaj elektran masaĝon, poste plifortigis pigmentiĝon de sia haŭto ĝis koloro de or-bruna frukto de tingo. Mallongaj haroj, disigitaj sur la verto kaj firme buklitaj sur la nuko, kreis grandan nodon. Fragmenton de titana drato, poluritan ĝis spegula brilo, Rodis disrompis je pecoj kaj faris ilin ringoj, surmetinte kiel tintantajn braceletojn sur la manradikojn kaj la maleolojn. Peco de neĝblanka ŝtofo, beligita per arĝentaj steloj, iĝis sario, pli mallonga, ol en la antikveco. Ŝi metis malhelan punkton inter la brovoj, iom paŝis laŭ la ĉambro, por adapti siajn moviĝojn al la kostumo. Ŝi bedaŭris, ke ne kunhavas belajn orelringojn.

Restis ĉirkaŭ duonhoro. Ŝi koncentriĝis, elvokis en la imago malrapide fluantajn bildojn de Antikva Hindujo…

Gaja, iom ekscitita, kun mallaŭta tintado de siaj braceletoj ŝi eniris en la verdan kabineton, disvastigante ĉirkaŭe agrablan, apenaŭ kapteblan aromon de sana korpo, freŝigita per tonika aera fluo.

Ĉojo Ĉagas ekstaris iom pli haste, ol kutime. Li salutis Rodis-on, kiel ĉiam, moke, sed rimarkeble ĝojis pri ŝia veno. Nur en profundo de la mallarĝaj okuloj kaŝiĝis la ordinara malfida streĉo.

Zet Ug kaj Gen Ŝi sidis ĉe la tablo en nigraj foteloj, kaj ĉe la drapiraĵo staris la alta kaj maldika «serpentulo», kiu estis veninta al Faj Rodis. Kiam ŝi aperis, li faciligite suspiris kaj malleviĝis sur pezan tabureton kun bizaraj kruroj. El malantaŭ la kurteno, ŝirmanta la internan pordon, certe eliris en la centron de la ĉambro tre alta, belstatura virino. Laŭ tio, kiel salutis ŝin la anoj de la Konsilio, Faj Rodis taksis la staton de la nekonatulino en la komplika hierarkio de Tormans. Ŝi estis multe pli alta ol Rodis, kun longaj, eble tro longaj kruroj, atletaj ŝultroj kaj reĝineca staturo. Maldika kaj malmilda vizaĝo, akraj oblikvaj okuloj sub rektaj brovoj, alta ĉapo de nigraj haroj. La sola ornamaĵo de la nekonatulino estis orelringoj, ĉiu konsistanta el dek ruĝe brilantaj globetoj, ĵetantaj strangajn rebrilojn sur la kavetajn vangojn kaj la altajn vangostojn de la virino. Ŝiaj ŝultroj kaj brusto estis tre malkovritaj. Du mallarĝaj rubandetoj entranĉiĝis en la delikatan haŭton, subtenante la robon. En ĉiutaga vivo sur Tormans en neniaj kondiĉoj estis permesite plene nudigi la bruston. Virinon, farintan tion eĉ hazarde, oni opiniis malhonorita. Samtempe dum vesperoj al virinoj oni ial permesis aperi preskaŭ tute nudaj. Tiun moralan komplikaĵon Rodis ankoraŭ ne sukcesis kompreni.

Al Faj Rodis plaĉis la feroca belo de la nekonatulino kaj ŝia aktora scipovo montri sin: ĉiu buklo de ŝiaj neglekte kombitaj haroj situis kun kalkulita efiko.

La virino trankvile ĉirkaŭrigardis la teran gastinon, nur ete mallarĝiginte la malvarmajn okulojn kaj iomete malferminte la grandan, bone konturitan nebonkoran buŝon.

Ĉojo Ĉagas atendis kelkajn sekundojn, kvazaŭ dezirante doni al la virinoj tempon por ĉirkaŭrigardi unu la alian, sed fakte senceremonie komparante ilin.

– Er Vo-Bia, mia amiko kaj konsilanto en ŝtataj aferoj, – deklaris li finfine, – kaj la regantino de la teranoj estas konata al la tuta planedo.

La amikino de Ĉagas subridis kaj abrupte levis la fieran kapon, kvazaŭ dirinte: «Ankaŭ mi estas konata al la tuta planedo!»

Ŝi etendis la manon al Faj Rodis, kaj tiu, laŭ la moro de Jan-Jaĥ, donis la sian. La fortika varmega mano de la virino forte kunpremis ŝiajn fingrojn.

– Mi pensis, ke kosmaj vojaĝantoj vestiĝas alie, – diris ŝi, ne kaŝante miron pri la vesto de Rodis.

– Dum vojaĝo, certe. Sed en ordinara vivo – kiel ajn, laŭ deziro.

– Ĉu hodiaŭ vi deziris ĝuste tiun veston? – demandis Er Vo-Bia.

– Hodiaŭ mi deziris esti virino de antikvaj popoloj de la Tero, – respondis Rodis.

Er Vo-Bia kuntiris la ŝultrojn, kvazaŭ dirinte: «Mi travidas ĉiujn viajn artifikojn».

Ĉojo Ĉagas sidigis la virinojn ĉe la tablo, sur kiu jam staris buntaj tasoj kun aroma tonika trinkaĵo.

La prezidanto de la Kvaropa Konsilio havis bonan humoron. Li eĉ mem donis al Rodis ŝian tason.

Faj Rodis decidis uzi la momenton. Post la interparoloj kun Tael kaj Rift ŝin maltrankviligadis penso pri la facilanimeco, kun kiu ili komencis demonstri la filmojn malgraŭ la malpermeso de la oligarko. Vere, la fortaj venintoj el la Tero ne timis la potenculojn de Tormans. Kontraŭ ilia forto frakasiĝis la penoj de la potenculoj malhelpi al la popolo ekscii pri sia bela prapatrujo. Kaj samtempe la sagacaj dialektikistoj de la Tero forgesis pri la alia flanko – pri tiuj, al kiuj ili transdonis la malpermesitan informon, per tio igante ilin fari krimon. Kiel ajn freneza ŝajnu tio al la homoj de la komunisma mondo de la Tero, la soifantoj de scio estis serioze punindaj. Kaj ili, la astronaŭtoj, provokis tiun danĝeron! Restante netuŝeblaj, ili kunpuŝigis sendefendajn homojn de Tormans rekte kun la terura aparato de potenco, subpremo, perfido kaj spionado.

– Mi kaj miaj amikoj pripensis niajn misfarojn post mia interparolo kun vi, – nelaŭte komencis Rodis.

– Kaj? – malpacience sulkigis la brovojn Ĉojo Ĉagas, evidente ne dezirante paroli ĉi tie pri aferoj.

– Kaj konkludis, ke ni estis ne pravaj. Ni ĉesigis niajn elsendojn kaj petas pardonon.

– Ĉu tiele? – miris kaj mildiĝis Ĉojo Ĉagas. – Agrabla mesaĝo. Mi vidas, ke niaj konversacioj estas ne vanaj.

– Ho ne! – ekkriis Rodis kun nefalsa entuziasmo kaj tute sincere, per kio donis al la reganto eĉ plian plezuron.

Ĉojo Ĉagas demandis Rodis-on, kiel progresas la pentraĵo. Ŝi miris nur por momento. Alie ne povis esti. Pri ŝia laboro oni «denuncis», verŝajne, multfoje.

– Mi imagis ĝin finita, sed fakte ĝin necesas refari. La koncepto estas erara! Por trovi vojon el infereco, necesas antaŭ ĉio Mezuro, sed ne Kredo.

– Domaĝe, – indiferente diris Ĉagas, – mi kalkulis vidi ĝin… post kelkaj tagoj.

Er Vo-Bia subite rozkoloriĝis, brilinte per la okuloj.

Senceremonie eniris la estro de la «liluloj» Jangar. Alirinte al la reganto, li komencis diri ion al li duonvoĉe. Faj Rodis ekstaris kaj deiris al la ŝranketo, admirante majstrecon de la antikva ornamaĵo. Ĉojo Ĉagas malkontente haltigis Jangar-on kaj demandis, kial foriris Rodis. La reganto de la planedo ne ŝatis, kiam en lia ĉeesto homoj ekstaradis sen permeso.

– Mi ne deziris malhelpi al vi. Sur la planedo Jan-Jaĥ ĉio estas urĝa kaj ĉio estas sekreta.

– Vane. Estas nenio grava, – malkontente diris Ĉojo Ĉagas, dum Jangar ekokulumis al la tera gastino, penante konfuzi ŝin per sia malvarma rigardo de juĝisto kaj ekzekutisto.

Ĉojo Ĉagas per abrupta gesto forsendis Jangar-on, kaj mem kliniĝis sur la apogbrakoj pli proksime al Rodis.

Er Vo-Bia estis plu oblikve observanta Rodis-on kaj subite ne eltenis kaj senceremonie demandis ŝin, kie kaj kiel sur la Tero oni instruas pri arto de delogo.

– Se vi diras pri scipovo konduti kaj plaĉi al viroj en la admirinda ludo de reciproka altiro – do ekde la infanaĝo. Ĉiu virino de la Tero scipovas emfazi en si tion, kio estas originala, interesa, bela. Al mi ŝajnas, ke «delogo», pri kiu vi pensas, estas io alia.

– Tio estas scipovo enamigi viron en sin, – diris la tormansanino.

– Tiuokaze mi ne vidas diferencon. Eble, ne nur scipovo, sed ankoraŭ denaska kapablo. Al mi ŝajnis, ke vi diris tiun vorton kun nuanco de malaprobo, kiel pri io malbona.

– Delogo ĉiam iugrade estas trompo, falsaĵo. Mi vidas vin unuafoje, sed oni diris al mi, ke vi estas ne tia.

– Ĉiuj ĉeestantoj, krom vi, konas min ankaŭ en aliaj aspektoj… diversaj.

– Kaj kiu do estas la vera?

– Tiu, en kiu mi estas plej ofte. Ĉi tie, sur la planedo Jan-Jaĥ, mi portas la aspekton de estrino de la tera ekspedicio, historiisto, sed ankaŭ tiu aspekto same ne estas konstanta kaj post ioma tempo ŝanĝiĝos. Mi estos sur la Tero alia, tute alia! – reveme finis Rodis.

Er Vo-Bia alportis al la lipoj la tason, faris gluton kaj ion mallaŭte diris al Zet Ug. La amikino de Ĉojo Ĉagas ekstere estis pli efekta ol Rodis. Verkistoj kaj kortegaj poetoj de Jan-Jaĥ skribis, ke ŝia belo efikas kiel elektra kurento. Ŝia virina esenco simple kriis. Literaturistoj de Jan-Jaĥ notis, ke ŝi vokas tian pasian deziron, ke eĉ ĉenita besto, vidante ŝin, kapablas ŝiri sian ĉenon. Er Vo-Bia radiis misteron. Ŝi kvazaŭ staris sur limo, post kiu kuŝis malpermesita lando. Dum jarmiloj tiu virina sekreto promesadis multe pli, ol donadis, kaj tamen restadis alloga eĉ por spertuloj.

Er Vo-Bia ridetis, kaj subite sur la juna glata haŭto aperis maldikaj sulkoj, elmontrante, ke tiu neordinara virino nemalmulte spertis sur sia virina vojo.

Faj Rodis, malgraŭ la masko de maharani, restis la sama rekta, malfermita kaj sentima virino, kiu afekciis la reganton jam en la unua renkontiĝo. En ŝia interna mondo, evidente, regis ekvilibro kaj scipovo rapide restarigi en si trankvilon – la kvalitoj, eblaj nur ĉe abundo de psikologia fortikeco kaj volo. Ĝuste tial, kontraste kun la difekta psiko de Jan-Jaĥ, tiuj ŝiaj bonegaj homaj kvalitoj – plena malesto de malŝato, suspektemo aŭ memkontento – tamen ne altiradis al ŝi tormansanojn. Senŝanĝa restis la abismo inter ŝi kaj ĉiuj aliaj, eĉ Ĉojo Ĉagas mem. «Eĉ kun li, la granda kaj ĉiopova!» – kun indigno agnoskis la reganto. Li rememoris fragmenton el la konversacio inter inĝeniero Tael kaj Faj Rodis – pri tio oni raportis siatempe. Rodis estis klariganta al Tael, ke sur la planedo Jan-Jaĥ plene mankas unu el la tre gravaj psikologiaj fundamentoj de krea vivo – la konscio de senfineco de la spaco kun ĝiaj neatingeblaj limoj kaj nenombreblaj mondoj, ankoraŭ ne malkovritaj de la homo. Abismaj profundaĵoj de la kosmo ekzistas eĉ ekster la scio de la Granda Ringo kaj en la plej neatenditaj kombinoj de la leĝoj de la materia mondo. La inĝeniero respondis, ke Rodis mem estas por li enkorpiĝo de tiu senlimeco kaj ŝia animo same diferencas de ilia psiko, kiel senfineco diferencas de la fermita kaj enua mondo de Jan-Jaĥ, kies ĉefa akso estas la strikta hierarkio.

«Jen saĝa komplimento de la inĝeniero, – pensis la reganto, – sed ekzistas alio, pri kio la kompatindulo, certe, eĉ ne kuraĝas pensi. Ŝi estas virino de sama radiko kun ĉiuj, kaj tial neeviteble devas obei al volo kaj forto de viro. Tamen, mi ne pensas, ke tiu malvarma, gaja kaj memfida filino de la Tero estos same bona amorantino, kiel mia Er Vo-Bia. Sed tamen tio estas provinda!»

Kaj, kiel ĉiuj regantoj de ĉiuj tempoj kaj mondoj, la prezidanto de la Kvaropa Konsilio komencis senprokraste plenumi sian intencon.

Li ekstaris, kaj tuj leviĝis Zet Ug kaj Gen Ŝi. Er Vo-Bia restis sidi, metinte unu kruron sur la alian kaj balancante la ŝueton kun enmuntita en ĝin steleto-lanterneto. Radioj de la lanternetoj, direktitaj vertikale, estis prilumantaj la sveltajn krurojn de la tormansanino, desegnante ilin laŭ la tuta longo tra maldika ŝtofo de la robo.

Faj Rodis, opiniante la vesperon finita, same ekstaris, pensante pri la pentraĵo en sia ĉambro. Post la konversacio kun Tael ŝi deziris jam hodiaŭ preni penikojn kaj farbojn. Sed Ĉojo Ĉagas deklaris, ke li devas senprokraste pridiskuti kun ŝi gravan demandon. Ambaŭ anoj de la Kvaropa Konsilio, riverencinte, malaperis, lasinte sian prezidanton, kiel ŝajnis al Rodis, kun plezuro. Er Vo-Bia leviĝis, ĵetis rigardon al Ĉojo Ĉagas, senvorte demandante lin. Ŝi spiris emociplene, nudiginte en afekta subrido la grandajn bluetajn dentojn. Sed Ĉojo Ĉagas kvazaŭ ne rimarkis ŝian alvokon. Kaj tiam Er Vo-Bia ekiris al la elirejo, ne adiaŭinte kaj ne retrorigardinte, ofendita, bela kaj nebonkora.

Ĉojo Ĉagas unuafoje ekridegis en ĉeesto de Rodis, kaj ŝi miris, kiel krude sonis lia rido. La reganto deŝovis la mezan kurtenon kaj enkondukis Rodis-on en blindige helan koridoron, kie sur benkoj unu kontraŭ alia sidis du gardistoj en verdaj vestoj. Ne atentante ilin, Ĉojo Ĉagas trairis al la pordo en la fino de la koridoro kaj faris iajn manipulojn kun la seruro. La dika pordo malfermiĝis, kaj Faj Rodis eniris en la personan, por neniu atingeblan ĉambron de la reganto, kaŝitan en dikaj muroj de la palaco.

Giganta kristala prismo servis kiel fenestro, reflektante la brulantan sunsubiran horizonton. Ĉojo Ĉagas premis baskulŝaltilon, la prismo turniĝis, aperis la morna ĉielo de Tormans, kaj en la ĉambro aŭtomate eklumis oranĝkoloraj lampoj. Granda kvinangula spegulo reflektis la blankan kun arĝento maharani-n kaj apude la reganton en nigra vesto, brodita per arĝentaj serpentoj.

Ĉagas faris paŝon al larĝa divano, kovrita per vila tapiŝo kun ornamo el interplektitaj ringoj, haltis malantaŭ la dorso de Rodis kaj super ŝia ŝultro rigardis al la reflektaĵo en la spegulo. Ŝi komprenis, kio devas okazi. La komencitan ludon endis fini, ne lasante implikitajn kontraŭdirojn. Rodis respondis al la reganto per indiferenta kaj degna rigardo. La grandaj manoj de Ĉojo Ĉagas ĉirkaŭkaptis ŝian maldikan talion… Unu momento, kaj Rodis tuŝos lin per la dorso, metos la kapon sur lian ŝultron… Nenio tia okazis. Nekomprenebla forto deĵetis liajn manojn, momente malaperis lia memfido, kaj kvazaŭ ne ekzistis la deziro. Li eĉ ŝanceliĝis for de ŝi, tiomgrade tio estis afekcia.

– Prefere ni revenu al la antaŭa, – mallaŭte diris Rodis.

Ĉojo Ĉagas falis sur la divanon, kvazaŭ vekiĝinte post dormo serĉante sur la tableto fumajn ilojn.

Faj Rodis trankvile, sen vortoj eksidis flanke sur la randon de la divano. Afekciita Ĉojo Ĉagas ekfumis. Unuafoje dum multaj jaroj li ne sciis, kiel agi. Ĉu ŝajnigi, ke nenio okazis, aŭ koleri?

Rodis helpis al li. La ludo finiĝis, de la maharani restis nur la blanka sario.

– Ĉu vere la reganto de la planedo same obeas al instinktoj, kiel la plej malklera «mavo»? – demandis ŝi, propriginte la terminologion de Jan-Jaĥ.

Ĉojo Ĉagas kun indigno negis tiun supozon.

– Cedinte al via ĉarmo, mi ne klarigis miajn sentojn, kiel indus, sed pri tio ja kulpas vi mem!

Rodis per tuta sia aspekto esprimis silentan nekomprenon.

– Ĉu al vi sufiĉas kelkfoje renkontiĝi kun virino, ne simila al la aliaj, por ekflami per senbrida pasio? – demandis ŝi, uzante mediteman tonon, plej forte influantan la reganton. – Oni povas kompreni homojn, malmulte vidintajn, starantajn malalte en via hierarkia sistemo, prematajn de la vivo. Por ili tio, verŝajne, estas neevitebla, sed vi!

Por momento la vizaĝo de la reganto ricevis lilan koloron. Tamen li tuj ekregis sin.

– Vi parolas tiel, ne komprenante la verajn motivojn. Mi deziris konvinkiĝi pri via allogeco por mi, antaŭ ol peti vin pri unu tre serioza afero!

– Do, ĉu vi konvinkiĝis?

– Konvinkiĝis! – Kolera subrido por momento tordis la vizaĝon de la reganto, li forviŝis ĝin per kutima volstreĉo.

– Sciu, mi unuafoje devas peti, sed ne ordoni…

– Domaĝe. Tia absolutismo neeviteble malbonigas homojn. Ĉu en la infaneco kaj la juneco vi nur ordonadis? Ja la potenco ĉe vi ne estas hereda?

– Malfeliĉe, ne. La rememoroj pri humiliĝoj de la infaneco kaj la juneco, kvankam paliĝintaj dum jaroj, iufoje bruligas kiel fajro!

– Nature! La komplekso de ofendo kaj venĝo estas neevitebla por ĉiu, atinginta la potencon. Sed ĉu ajna peto estas humiliga? Ĉu vi ne devis peti la patrinon, la patron, instruistojn kaj mentorojn? La unuan amatinon?

– Ni deflankiĝas. Ni revenu al mia peto, – seke diris la reganto. – Vi kun via neelĉerpebla intuicio kaj milda simpatio ŝajnas al mi la plej genia el ĉiuj viditaj de mi virinoj. Mi eĉ ne parolas pri la scioj, pri la psikologia potenco kaj, fine, pri la belo, kio same tre gravas.

– Mi memoras la konversacion pri laŭdado, – ekridis Rodis, – per kio vi intencas min humiligi?

– Ĉu humiligi? Ho Granda Serpento! Mi deziras levi vin super la tuta planedo Jan-Jaĥ, mi deziras, ke vi fordoniĝu al mi!

Faj Rodis rektiĝis.

Ĉojo Ĉagas trankvile daŭrigis:

– Por naski al mi filon. Mi esperas, ke sur la Tero oni scipovas regi genetikon kaj vi povas naski infanon de necesa sekso?

– Por kio vi bezonas filon de mi? En via dispono estas duonmiliardo da virinoj de Tormans!

– Ili estas fore malantaŭ vi laŭ sano, perfekteco de korpo kaj animo. Via filo estos la unua hereda reganto de la planedo Jan-Jaĥ, aŭ kiel ajn li deziros ĝin nomi. Eble, li nomos ĝin per via nomo!

La ruĝo de indigno ne estis rimarkebla sur la sunbruna haŭto de Rodis.

– Do vi revas pri hereda potenco? Por kio?

– La celo estas klara. Por plibonigi la vivon sur la planedo. Vojo al tiu celo iras tra firmigo de la potenco ĝis plena absoluteco. La reganto devas iĝi nemezureble pli alta ol ĉiuj, li devas iĝi la dio de la planedo kaj de ĝia popolo!

– Al mi ŝajnas, vi sukcesis en tio, – retenante la indignon, diris Rodis, – vi kaj viaj kunuloj staras tiel alte super la amaso de loĝantaro de Jan-Jaĥ, kiel tio eblis nur en la plej antikvaj ŝtatoj de nia Tero.

Ĉojo Ĉagas sulkiĝis kaj subite, konfideme kliniĝinte al ŝi, ekflustris:

– Komprenu do, ke mi havas ne tiom universalan menson, por ke antaŭ ĝi sincere kliniĝu ĉiuj miaj regatoj!..

– Sed vi estas sufiĉe saĝa, por kompreni tion! Kompreni neeblon por unu homo ĉirkaŭpreni la kolosan sumon de scio, kiun postulas scienca regado de la planedo. Sed vi havas sciencistojn, ili helpos. Estas domaĝe, ke vi ne fidas al ili kaj al neniu entute.

– Jes, jes! Mi ne povas regi sen ili, sen tiuj «lovoj», sed mi ne fidas al ili. Sciencistoj estas trompistoj, malkuraĝuloj kaj servilaj lakeoj. Dum multaj generacioj ili trompadis la regantojn kaj la popolon de Jan-Jaĥ, kaj, kiom mi scias, la samo estis en la antikveco sur la Tero. Ili promesadis, ke la planedo povas nutri nelimigitan kvanton da homoj, kaj tute ne atentis, ke la grundo konsumiĝos longe antaŭ la limdato, kiun ili difinis. Ili ne atentis malutilon de ĥemiaj fekundigiloj, kiuj venenis vegetaĵojn kaj grundojn, ne atentis neceson de certa vivospaco por ĉiu homo. Ne komprenante ĉion ĉi, ili ne ĝeniĝis elpaŝi kun kategoriaj konkludoj. Kaj rezulte kaŭzis la teruran katastrofon. Okdek jarojn da Malsato kaj Murdoj! Tamen, pro la eraroj kaj arogo ili pagis. Milojn da sciencistoj oni pendumis per la kapoj malsupren sur pordegoj de urboj aŭ antaŭ iliaj sciencaj institutoj. Sciencistoj ĉiam trompadis nin, regantojn, kaj speciale matematikistoj kaj fizikistoj, kies realajn sukcesojn neniu, krom ili mem, povis kompreni. Tiel agis antikvaj pastroj kaj magoj de la Tero. Ne, mi ne ŝatas sciencistojn. Ili estas etanimaj, vantaj homoj, dorlotitaj per facila vivo, sed ili pensas, ke scias sekretojn de la sorto!

Faj Rodis, interesita de lia sincereco, penseme ridetis.

– Tuta ilia kulpo estas en manko de la duflanka pensado, de la vera dialektiko. Ili ne komprenis, ke en senfina diverseco de la mondo matematikaj metodoj similas lingvon. Ja lingvo same estas unu el la plej logikaj konstruaĵoj de la homa penso. Per vortoj oni povas ludi, pruvante kion ajn, kaj eblas trovi matematikajn pruvojn al kio ajn. Per tiaj ŝercoj nemalofte amuziĝas sciencistoj de la Tero.

– Ĉu senpune?

– Kiu ja punas pro ŝerco? Ne traktu ĝin serioze, ne estu tiel bagatele ofendiĝema. Tamen, vi mem similas al matematikistoj, eldonante dekretojn kaj ordonojn kaj kredante pri tio, ke vortoj povas ŝanĝi la evoluon de la socio kaj la iron de la historio.

– Kiu do povas?

– Nur la homoj mem!

– Jen, ni ĝuste efikas al la homoj!

– Ne tiel! Ajna perforto nepre kreas kontaŭforton, kiu sencede evoluos kaj riveliĝos ne tuj, sed neeviteble, kaj ofte el neatendita flanko.

– Ĉu vi havas ekzemplojn?

– Ili sufiĉas. Konsideru promociiĝon de homoj en socio, bazita sur rangoj kaj titoloj. Tia sistemo aŭtomate kaj neeviteble naskas nekompetentecon sur ĉiuj niveloj de la hierarkio.

– Jen, mi ja deziras firmigi la tutan sistemon, komencinte de ĝia pinto. Mi ekparolis pri sciencistoj, por ke vi komprenu, kiel mi deziras doni al Jan-Jaĥ reganton, superantan per mensa forto nunajn sciencistojn-lakeojn. Ili ellogas de mi grandajn monrimedojn, promesante altajn teĥnikajn atingojn. En la realo evidentiĝas, ke ĉiu paŝo sur vojo de grandaj malkovroj estas terure multekosta kaj iĝas ĉiam pli neeltenebla por la planedo. Ne vane ĉe ni estas malpermesitaj kosmaj flugoj. La scienco kondukas en senelirejon, kaj mi ne povas neniigi ĝin kaj ne povas antaŭvidi ĝiajn erarojn kaj trompojn. Mi povas nur teni miajn sciencajn servistojn en timo, ke en ajna momento mi povas ĵeti sur ilin amason de «mavoj», kiuj buĉos ilin kun tia senkompateco, ke memoro pri tio restos por jarcentoj.

– Tia memoro jam restis kaj sur Jan-Jaĥ, kaj sur la Tero post la ĉina pseŭdosocialismo, – rimarkis Rodis.

– Historio ripetiĝas.

– Vi ĝin ripetis. Sed vi ja komprenas, ke tio estis eraro de la homaro. Por kio do, foje farinte ĝin, vi deziras ripeton?

– Por atingi tion, kion ne sukcesis la prauloj!

– Kaj ĉu tial vi revas pri filo kun elstara menso, al kiu vi konfidos la planedon? – mallaŭte demandis Rodis.

– Ĝuste! Nobla celo! Vi kredigas, ke vi venis ĉi tien por bono de miaj homoj. Jen la eblo reale krei bonon! – Kaj Ĉojo Ĉagas ĉirkaŭlekis la lipojn en sincera emociiĝo.

– Kiel vi naivas, reganto de la planedo! – subite laŭte diris Faj Rodis.

– Kio?!

Rodis per trankviliga gesto etendis al li la manon.

– Pardonu mian maljustan akrecon. Vi ne povas eliri el la noosfero de Jan-Jaĥ. Ĉiuj superstiĉoj, stereotipoj kaj specifa por la homo konservemo de pensado regas eĉ la superan homon de la ŝtato. Pensoj, revoj, ideoj, konceptoj, bildoj akumuliĝas en la homaro kaj nevideble ĉeestas kun ni, influante dum jarmiloj al vico da generacioj. Kune kun helaj bildoj de instruistoj, de kreantoj de belo, de la kavaliroj de reĝo Arturo aŭ de la rusaj prodoj, la malhela fantazio kreis ankaŭ demonojn-murdistojn, satanajn virinojn kaj sadistojn. Ekzistante kiel fiksiĝintaj kliŝoj, pensaj formoj en la noosfero, ili povis krei ne nur halucinojn, sed naski eĉ realajn rezultojn, influante tra psiko al konduto de homoj. Purigo de la noosfero disde mensogo, sadismo, disde manie malicaj ideoj kostis multegajn penojn al la homaro de la Tero. Ĉi tie, ĉe vi, mi fizike sentas la pikantan noosferon de krudeco kaj kolero. Probable, pri tio kulpas ankaŭ sciencistoj, kiujn vi tiel malŝatas. Penante anstataŭigi homon per maŝino, ili faris danĝeran eraron kaj disvastigis en la noosfero unuflankan linie logikan pensadon, kiun ili misopiniis la esenco de la racio.

– Estu tiel! Tiam des pli necesa estas la superhomo!

– Ne! La cerbo de la homo fizike ŝanĝiĝas malrapide. Daŭro eĉ de nia tera civilizo estas sensignifa, kaj tial ĝi ne faris en ĝi gravajn ŝanĝojn. Ĉian evoluon tute determinas cirkonstancoj.

– Ĉu la ĉirkaŭanta medio?

– Ne nur. Milionoj da kapablaj homoj pereis, ne doninte al la mondo tion, kion ili povis, nur tial, ke ne troviĝis konformeco de iliaj kapabloj kun la taskoj de la socio kaj kun la nivelo de la tempo. Tial mi ne povas imagi mian filon en la rolo de reganto sur tiom malalta nivelo de konscio.

– Ĉu malalta?!

– Jes, prezidanto, la strebo regi, domini super aliaj, ordoni al homoj, estas unu el la plej primitivaj instinktoj, plej klare montriĝanta ĉe virseksaj pavianoj. Emocie tio estas la plej malalta kaj malhela nivelo de sentoj!

– Ĉu vi intencas diri…

– Kaj mi aldonu krome, ke se al vi vere aperus filo – estonta hereda reganto – kun elstara intelekto, do tio nepre kaŭzus malfeliĉon. Laŭ la leĝo de Sago de Arimano…

– Kia Sago?

– Tiel ni konvencie nomas la tendencon de malbone aranĝita socio kun morale malbona noosfero multigi malbonon kaj malfeliĉon. Ĉiu ago, eĉ ekstere humana, iĝas plago por apartaj homoj, tutaj grupoj kaj tuta homaro. Ideo, deklaranta bonon, havas tendencon dum sia plenumiĝo porti kun si ĉiam pli da malbono, iĝi malutila. Socio de la malsupra, kapitalisma tipo ne povas ekzisti sen mensogo. Intenca mensogo same kreas siajn demonojn, misformante ĉion: la pasintecon, pli ĝuste la imagaĵon pri ĝi, la nunon – en agoj, kaj la estontecon – en rezultoj de tiuj agoj. Mensogo estas la ĉefa plago, ronĝanta homecon, honestajn strebojn kaj helajn revojn.

Mi vidas, ke ĉe vi nenio estas farita por kreo de gardaj sistemoj kontraŭ mensogo kaj kalumnio, kaj sen tio la moralo de la socio senĉese falados, kreante grundon por uzurpo de la potenco, por tiranio aŭ por fanatika kaj mania «regado». Jam niaj komunaj prauloj malkovris la leĝon de malbonaj koincidoj, aŭ la leĝon de Finnegan, kiel oni duonŝerce nomis la seriozan tendencon de ĉiuj procezoj de la socio iĝi malsukceso, eraro, detruo – el la vidpunkto de la homo. Certe, tio estas nur speciala manifestiĝo de la granda leĝo de mezumo, laŭ kiu tro altaj aŭ tro malaltaj strukturoj estas forĵetataj fare de procezo. La homo tamen ĉiam penas atingi altiĝon de strukturoj, ne kreante bazon por tio, strebas ricevi ion kontraŭ nenio. Evoluo de la viva naturo baziĝas sur blinda ludo de provoj. La naturo en evoluo de siaj strukturoj jam trilionojn da fojoj ĵetadis «lotilojn», dum la homo fieras pri siaj unuaj provoj, kiel pri saĝa eksperimento. En la realo da ili necesas multege, por atingi komplikecon de la naturo kaj penetri en demandojn, jam solvitajn de ĝi.

La homa socio estas kreaĵo de homoj, sed ne de la naturo, tial tie ne estis milionoj da provoj, kaj la leĝo de Finnegan por sociaj strukturoj iĝas la Sago de Arimano kun direktita tendenco de neniigo de malgrandaj nombroj, tio estas de perfekteco. En la naturo ĝin superas selektado dum grandega daŭro, ĉar la naturo venkas ĝin, kreante en organismoj multoble ripetiĝantajn gardajn ilojn kaj rezervojn de firmeco.

Transformiĝo de la leĝo de Finnegan en la Sagon de Arimano en la homa socio iĝas plago, ĉar batas ĝuste la superajn manifestiĝojn de la homo, ĉion, strebantan al leviĝo, tiujn, kiuj movas la progreson, – mi diras pri la vera progreso, tio estas leviĝo el infereco.

– Kiel do vi venkas la Sagon?

– Per skrupula pesado kaj anticipa pripensado de ĉiu afero, per gardo kontraŭ blinda ludo. Vi devas komenci de edukado, elektante homojn, konservante kaj kreante gardajn sistemojn.

Ĉojo Ĉagas kapneis.

– Ne eblas. Tro malproksime iris degenero de homoj de Jan-Jaĥ. Difektiĝo de la gena fonduso kondukis al fizika malforteco kaj spirita konformismo. En niaj kondiĉoj necesas rapida ŝanĝiĝo de generacioj. Vi mem diris: ju pli multe oni ĵetas loton, des pli probable oni gajnas.

– La naturo ne kalkulas viktimojn por atingo de celo. Homo saĝa tiel agi ne povas. – Faj Rodis, vidante senfruktecon de la konversacio, ekstaris.

– Do, ĉu vi rifuzas? – en la demando de Ĉagas sonis minaco.

– Certe. Se tio povus ŝanĝi la sorton de la homaro de Jan-Jaĥ, mi ĉiam pretus doni al ĝi mian infanon, kiom ajn malfacile estu al patrino lasi sian infanon en fremda kaj fora mondo. Sed naski estontan reganton, subpremanton kaj malfeliĉan homon – neniam!

Ĉojo Ĉagas malrapide levis sin, kvazaŭ cerbumante, kion li faru.

– Ĝis revido, prezidanto! – diris Rodis, ree leginte liajn pensojn. – Mi pretas ĉiam rakonti al vi pri komparo de niaj du planedoj, konsili, demonstri ajnajn filmojn. Dum miaj amikoj estas en la urbo, dum mi estas ĉi tie – vidu, vi eĉ ne povis aferi sen garantiuloj, – juĝu vi mem pri la nivelo de via ŝtato. Kaj nun ne endas daŭrigi tion, kio ne necesas!

Ĉojo Ĉagas dekliniĝis sur la divanan dorsapogilon kaj ekfumis per la pipo. Rodis turniĝis al li per la dorso kaj aliris la pordon. Nur du minutojn ŝi bezonis por malkovri la sekreton de la seruro. La pordo malfermiĝis, kaj Rodis ekiris laŭ la koridoro en la verdan ĉambron. Ambaŭ gardistoj ne moviĝis, rigardante tra ŝi, kiel en vakuon.

Ĉagas el sia krepuska restadejo rigardis al ŝi. Li fizike sentis la paŝadon de Rodis. En la brilanta blanka sario, tra kies faldoj klare desegniĝis ŝia korpo, Faj Rodis ŝajnis al li neatingebla, kaj sin mem li ekvidis humilige ridinda. Furioze Ĉojo Ĉagas impetis en la koridoron. La gardistoj salte ekstaris, elmetinte la timigitajn okulojn, per kio eĉ pli kolerigis la reganton. Li komencis manvipi la gardistojn laŭ la vangoj, ĝis doloro en la manplatoj sobrigis lin. Ekreginte sin, li eniris en la verdan kabineton, nun por ĉiam ligitan kun la imagaĵo de la tera regantino, kaj, apoginte per la manoj la kapon, eksidis al la tablo. Li sentis tiun senesperan malplenecon ĉirkaŭ si, kiu nepre kreiĝas, kiam el ĉirkaŭaĵo oni forigas honestajn homojn, ĉiam malkonsentajn kun maljusteco. Senĉese iras procezo de anstataŭigo de ili per lakeoj kaj malkleruloj, pretaj prilaŭdadi ajnajn agojn de la reganto. Konsilantoj, gardistaro – ĉio ĉi estas homa rubaĵo. Ilian fidelecon garantias nur donacoj kaj privilegioj. Amikoj mankas, anima apogo estas en neniu, ĉiam pli ofte venas timo pri ebla komploto.

La kombilo de teroro de tempo al tempo kombis amasojn da «lovoj», altrangajn «serpentulojn», sciencistojn kaj «okulojn de la reganto», lasante neforgeseblan teruron. Timo de responso senigis homojn je iniciatemo. Timo de ajna risko kaj serĉado de senkulpigoj por ĉiuj vivokazoj estis preskaŭ ĉefa afero en laboro de tiuj homoj. Ili iĝis netaŭga homa materialo, simile al homoj, travivintaj katastrofon, kiuj ne plu povas lukti kontraŭ ajnaj malfacilaĵoj, ĉar la antaŭaj travivaĵoj paralizis iliajn cerbojn kaj volojn.

Ĉojo Ĉagas malamis sian ĉirkaŭaĵon, sed ne povis trovi eliron el la senelirejo, kien kondukis lin daŭrigo de la malnova politiko de la Saĝa Rifuzo.

Ĉojo Ĉagas batis la tablon per la eĝo de la mano. «Kaj por kio entute li serĉu eliron? La konfuzon alportis kun si la homoj, venintaj el la fora prapatrujo. La Tero estas senfine malproksima en spaco kaj tempo – fakte neatingebla. Baldaŭ la stelŝipo foriros hejmen, ĉio restos kiel antaŭe. Ili vane malŝparu sian tempon kaj foriru plej baldaŭ! Hodiaŭ li ekrevis, kiel stulta «mavo», kaj jam ne unuafoje! La belo, ne, io nekomprenebla en tiu sorĉistino rompas lian volon… Sufiĉas! Ĉu valoras garantiulino? Mi nur premu la butonon de voko… ne, sur la mara kabo sidas la diabla stelŝipo, kaj ankoraŭ la dua estis vokita por helpo. Ĉu sendi ŝin en la urbon? Tio estas apenaŭ racia. Kun sia akrega racio kaj satana delogeco ŝi kaŭzos menskonfuzojn. Mi ordonos al Tael veturigi ŝin en la Konservejon de Historio. Ŝi fosu montojn de dokumentoj, dum ŝiaj helpantoj pasigos en la urbo la permesitan tempon. La Konservejo troviĝas en malnova templo, ĉirkaŭigita per ĝardeno kaj muro, kaj «okuloj de la reganto» kun Tael zorgos, ke ŝi ne eliru el la destinita loko. Tael – kaj se li same trafos sub ŝian potencon? Stultaĵo, li estas tro senvalora, por imagi sin amiko de Rodis! Tamen, ni gvatu ilin ambaŭ. Io jam timigis ŝin. Eble, Tael? Se ŝi deklaris pri la rezigno de filmelsendoj, do, sekve, la teranoj komencis kompreni, kiu estas la mastro ĉi tie!»

Ĉojo Ĉagas etendis la manon al la ŝranketo, trovis sekretan risorton kaj prenis el elsaltinta kesteto globeton de odora nigra substanco. Li metis ĝin en la buŝon kaj, malrapide maĉante, fiksrigardis en profundon de la kristala globo.

Tiutempe Faj Rodis, malkontente sulkigante la brovojn, rigardis al si en la spegulo. Ŝi sentis ĉeeston de gvatantoj. Tiu konstanta subrigardado komencis ŝin inciti. Ŝi ŝaltis ekranadon, karesinte per la mano sian nigran SDP-on, kiel la solan proksiman kaj fidelan estaĵon.

«Sufiĉas ludi!» – la vesto de maharani estis forigita sub la kloŝon de la naŭpiedulo. Faj Rodis ĉirkaŭverŝis sin per jona duŝo, liberiĝante de la sento, kvazaŭ ŝi malpuriĝis. Ŝi ree surmetis la oportunan robon kun mallonga larĝa jupo kaj faciligite levis sin sur la benketon. Preninte la penikon, ŝi dum kelkaj minutoj fiksrigardis en la figuron de virino – kaj restis ege malkontenta pri sia verko.

Eksonis voksignalo el «Malhela Flamo».

– Ĉu vi estas laca, Rodis? – demandis Grif Rift.

– Ne. Simple malkontenta pri mi. Ĉion mi faras mise. Malbone mi komprenas tiun ĉi vivon kaj faras eraron post eraro… Ho ne, estas nenio serioza, – trankviligis ŝi, rimarkinte maltrankvilon sur la vizaĝoj de la amikoj.

– Kaj ĉe ni ĉio estas bonega, – diris Olla Dez. – Antaŭ horo ni unuafoje banis nin en la maro de Tormans. Kaj imagu, ni ĉiuj havas strangan senton de nekontenteco, mi ne komprenas, kial.

– Kaj mi finfine komprenis, – diris Neja Holli, – ĉi tie konsisto de saloj kaj ilia koncentriteco estas alia, ol sur la Tero.

– Tiuokaze ankaŭ tormansanoj ne ricevas ĝojon de maro, – diris Faj Rodis, – ja ilia sango, samkiel la nia, heredis la konsiston de akvo de la Monda oceano de la Tero. Ili portas en la sango la teran maron kaj, probable, sopiron pri ĝi…

La mallonga intervidiĝo finiĝis. Rodis, ne atinginte la kutiman internan trankvilon, ree okupiĝis pri la pentraĵo, skizante figuron de forta, scianta virino, simbolanta Mezuron. La virino kliniĝis al la homoj kun etendita mano, preta abrupte levi supren la unuan, kiu altiriĝos al ŝi. En ŝia vizaĝo estis sama konvinkiteco pri fina venko, kiel ĉe Tael. Antaŭnelonge, vidinte la novan varianton, Tael diris al Rodis, ke la «Mezuro» iĝis simila al ŝi.

Rodis laboris dum preskaŭ tuta nokto, ne suspektante, kiom baldaŭ ŝi devos forlasi la ĝardenojn Coam.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.