La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TAIS EL ATENO

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Gvidilo por leganto

I. Ĉiujn helenajn vortojn kaj nomojn oni prononcu kun akcento sur la antaŭlasta silabo. En dusilabaj vortoj kaj nomoj akcento staras propre sur la unua silabo: Tais, Eris. Tio koncernas ankaŭ plej multajn adaptitajn nomojn: Aleksandro (Aleksandros), Menedemo (Menedemos), Nearĥo (Nearĥos).

II. La helena Nova jaro okazas en la unua novluno post la somera solstico, do en la unua dektago de julio.

La kalendaro laŭ olimpikoj komenciĝas ekde la unua olimpiko en la 776-a jaro antaŭ nia erao, po kvar jaroj por ĉiu olimpiko. Jaroj nomiĝas laŭ la olimpikoj ekde la unua ĝis la kvara: la unua jaro de la 75-a olimpiko estas la 480-a jaro a.n.e. Por transkalkuli la olimpikajn jarojn al la niaj, necesas memori, ke ĉiu helena jaro respondas al dua duono de nia respektiva jaro kaj al unua duono de la jaro, sekvanta post ĝi. Necesas multipliki la nombron de pasintaj olimpikoj per 4, adicii la malpligrandigitan je unu nombron de jaroj post la kuranta olimpiko kaj la ricevitan sumon subtrahi de 776, se la evento okazis aŭtune aŭ vintre, aŭ de 775, se ĝi okazis printempe aŭ somere.

Jen listo de atikaj monatoj de la jaro:

Somero.

1. Hekatombejono (mezo de julio – mezo de aŭgusto).

2. Metagejtniono (aŭgusto – unua duono de septembro).

3. Boedromiono (septembro – unua duono de oktobro).

Aŭtuno.

4. Pianepsiono (oktobro – unua duono de novembro).

5. Majmakteriono (novembro – unua duono de decembro).

6. Posideono (decembro – unua duono de januaro).

Vintro

7. Gameliono (januaro – unua duono de februaro).

8. Antesteriono (februaro – unua duono de marto).

9. Elafeboliono (marto – unua duono de aprilo).

Printempo.

10. Muniĥiono (aprilo – unua duono de majo).

11. Targeliono (majo – unua duono de junio).

12. Skiroforiono (junio – unua duono de julio).

III. Kelkaj mezurunuoj kaj monunuoj.

Stadio longa – 178 m; olimpika – 185 m; egipta sĥeno, egala al persa parasango, – 30 stadioj, ĉirkaŭ 5 km; pletro – 31 m; orgio – 185 cm; pekiso (kubuto) – 0.46 m; podeso (piedo) – 0.3 m; palesto (polmo) – ĉirkaŭ 7 cm; epidamo, egala al 3 palestoj, – 23 cm; kondilo, egala al 2 daktiloj (fingroj), – ĉirkaŭ 4 cm.

Talanto estas pezo je 26 kg, mino – 437 g; monunuoj: talanto – 100 minoj, mino – 60 draĥmoj.

Disvastiĝintaj atikaj moneroj: arĝenta didraĥmo (2 draĥmoj) egalas al ora persa dariko. Tetradraĥmo (4 draĥmoj) kun bildo de la strigo de Atena estis la ĉefa atika monunuo (en arĝento, la oro ekuziĝis en la epoko de Aleksandro, kiam la valoro de talanto kaj draĥmo forte malkreskis).

Mezurunuoj de likvaĵoj: ĥoeso (kruĉo) – iomete pli ol 3 litroj; kotileo (poto) – ĉirkaŭ 0.3 litroj.

IV. Helena saluto «Ĥajre(«Ĝoju!») konformas al nia «Saluton!». Por adiaŭo oni diris aŭ «Ĥajre!», aŭ, ĉe atendata longa disiĝo, «Geliajne(«Estu sana!»).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.